# Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua

## Part 3

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/verkaro-de-v-n-devjatnin-libro-unua-52577/index.md

Virino (kun infano). Kial vi ne ploras? Jam oni devas plori nun!... Jen lupo! Ploregu tuj! (Infano ploras.) Tre bone!...

Unua. Ĉiuj ploras-- Ni ankaŭ kio?

Dua. Mi ne havas larmojn. Ankoraŭ kio?

Unua. Ĉu mi povas scii!...

Popolo. Li prenis kronon! Tute li konsentis! Li estas nia! Vivu, reĝ'-Boriso!

Kremlaj ĉambroj.

BORISO, Patriarko, Bojaroj.

Boriso. Ho, sankta patro kaj bojaroj noblaj! Animo mia estas malkovrita: Vi ĉiuj vidas, ke mi prenas sceptron Kun granda timo kaj kun humilego. Tre malfacila estas devo mia! Heredas mi potencojn Iohanajn, Heredas ankaŭ mi anĝelon-reĝon!... Sanktulo vera, mia patr' potenca! Ekvidu larmojn de fidelaj sklavoj, Kaj sendu vi al tiu, kiun amis, Kaj kiun tie ĉi vi ekaltigis, Sanktegan vian benon por reĝado: Ke regu mi popolon mian glore, Ke estu mi kaj justa, kaj bonega. Al mi vi helpu nur, bojaroj gloraj, Kaj servu, kiel vi al li servadis, Ankoraŭ kiam kune ni laboris Por bono de popolo nia Rusa.

Bojaroj. Neniam ni je nia ĵur' perfidos.

Boriso. Nun iru kaj salutu ni jam ĉerkojn De formontintaj potenculoj Rusaj, Kaj poste--tutan vi popolon voku Festenon fari,--voku tute ĉiujn: Je ĉiuj mi senfine estos ĝoja.

(Li foriras, bojaroj ankaŭ.)

Vorotinskij (haltiginte princon Ŝujskij). Divenis vi.

Ŝujskij. Sed kion?

Vorotinskij. Vi memoras? Ne longe?...

Ŝujskij. Ne, nenion mi memoras.

Vorotinskij. Sed kiam ja popol' knabinan kampon Ekiris...

Ŝujskij. Nun ne estas temp' memori; Konsilas mi forgesi iafoje... Cetere tiam per mallaŭdo ŝajna Deziris mi nur vin malmulte provi, Deziris mi ekscii viajn pensojn; Sed jen popolo jam salutas reĝon-- Foreston mian povas li rimarki, Mi sekvu lin. (Li foriras.)

Vorotinskij. Ho, ruza kortegulo!

Nokto. Ĉambreto en Ĉudova Monaĥejo.

(1603 j.)

PIMENO, GRIGORIO (dormanta).

Pimeno (skribas antaŭ sankta lampo). Ankoraŭ unu lasta nur rakonto,-- Kaj mia jam kronik' finita estos; Kaj mi plenumos devon, kiun Dio Al mi ordonis. Dio min ne vane Devigis longe tie ĉi vivadi Kaj legi min kaj skribi ekinstruis: Monaĥo ia laborema iam Laboron mian tre fervoran trovos, Bruligos, kiel mi, li lampon sanktan, Kaj de kroniko polvon forskuinte, Rakontojn miajn verajn li transskribos,-- Ke sciu idoj de ortodoksuloj Pasintan sorton de patruja lando, Ke reĝojn siajn grandajn rememoru Por laborad', por bono kaj por gloro; Kaj por pekado, por mallumaj krimoj Humile Dion pardoneman preĝu. En maljuneco mi denove vivas; Pasinta ree antaŭ mi trapasas.... Ĉu longe fluis ĝi, je agoj plena, Ondante, kvazaŭ granda oceano? Ĝi estas nun silenta kaj trankvila: Malmulte da personoj mi memoras, Malmultaj ankaŭ vortoj min atingas,-- -- Alia do--pereis senrevene! Sed tago estos tuj, forbrulas lampo.... Ankoraŭ unu lasta nur rakonto. (Skribas.)

Grigorio (vekiĝinte). Denove tio sama! Trian fojon! Ho, sonĝo malbenita!.... Jen li sidas Kaj ĉiam skribas antaŭ lamp',--videble Okulojn tutan nokton li ne fermis. Tre amas mi trankvilan vidon lian, Precipe kiam pri pasintaj jaroj Kronikon sian skribas li; mi ofte Diveni provis, kion li priskribas: Ĉu pri regad' malluma de tataroj? Ĉu pri ekzekutadoj de Johano? Ĉu pri popola brua konsiliĝo? Ĉu pri patruja gloro? Tute vane! Nek en rigardoj, nek sur lia frunto Tralegi oni povas liajn pensojn; Kaj ĉiam vid'--humila kaj majesta.... Sekretario griza tiel same Trankvile vidas kulpajn kaj senkulpajn, Egale aŭdas bonon kaj malbonon, Kaj nek kompaton, nek koleron scias.

Pimeno. Ĉu vi vekiĝis, mia frato?

Grigorio. Benu, Min, sankta patro mia.

Pimeno. Dio benu Hodiaŭ vin, kaj ĉiam, kaj eterne.

Grigorio. Vi ĉiam skribis kaj ne dormis tute, Kaj mian koron longe pekaj revoj Turmentis, kaj diablo min konfuzis. Mi sonĝis, kvazaŭ per ŝtuparo kruta Mi turon venis,--kaj de alta pinto Ekvidis Moskvon, kvazaŭ formikejon; Sur plac' malsupre estis multaj homoj,-- Kun rido ili ĉiuj min montradis; Kaj mi timegis, kaj mi hontis kune,-- Kaj falis mi rapide kaj vekiĝis.... Tri fojojn tion saman mi sonĝadis. Ĉu ne mirinde?

Pimeno. Juna sango ludas; Per preĝo kaj per fasto kvietiĝu, Kaj viaj sonĝoj je vidaĵoj bonaj Pleniĝos. Jen ĝis nun ankoraŭ, ĉiam, Se mi ne preĝas longe antaŭ nokto-- Ne dormas mi trankvile kaj senpeke: Mi sonĝas tiam jen festenojn riĉajn, Militistaron, jen batalojn bruajn,-- Amuzoj senprudentaj de juneco!

Grigorio. Junecon vian gaje vi pasigis! Batalis vi sub turoj de Kazano, Armeon Litvan iam vi rebatis, Kortegon luksan de Johano vidis! Feliĉa vi!... Kaj mi de knabaj jaroj En monaĥejo, plej mizera, vivas! Sed kial mi ne povas bataladi Kaj festenadi en palacoj reĝaj? Mi povus, kiel vi, en maljuneco De mondo vanta tute min forigi Kaj meti min trankvilan monaĥejon.

Pimeno. Ne plendu, ke vi frue pekan mondon Forlasis, ke malmulte da tentaĵoj Al vi potenca Dio sendis. Kredu: Ensorĉas ofte gloro nin kaj lukso, Kaj tre malica amo de virinoj. En vivo mi per multo plezuriĝis; Sed vere trovis mi feliĉon plenan Nur kiam monaĥejon mi eniris. Memoru, filo, vi pri grandaj reĝoj: Pli alta kiu estas? Sola Dio. Kuraĝas kiu kontraŭ reĝ'? Neniu Sed ofte ora krono ilin premas-- Anstataŭ ĝi kapuĉon ili prenas. Johano reĝo serĉis trankviliĝon En simileco de laboroj niaj; Palac' kun ĉiuj ĝiaj fieruloj Je monaĥejo tute similiĝis: Servantoj en kapuĉoj, en harvestoj, Novicoj fariĝadis kaj monaĥoj, Kaj reĝo mem abato estis pia. Vidadis mi en tiu sama ĉambro (En ĝi Kirilo pia tiam vivis, Verema viro; tiam mi jam ankaŭ Eksciis dank' al Di' sensignifecon De mondo),--tie ĉi mi vidis reĝon De ekzekutoj kaj de pensoj lacan: Enpensa, pia, li, Minaca, sidis; Ni ĉiuj antaŭ li senmove staris, Kaj li kun ni mallaŭte paroladis. Li diris al abat' kaj al frataro: «Ho, patroj miaj; venos iam tago-- Kaj tie ĉi pro savo mi jam estos; Vi, Nikodim', Sergio kaj Kirilo, Alprenu vi promeson mian sanktan: Alvenos mi, krimulo malbenita, Kaj al piedoj viaj, sankta patro, Falinte, pia mi monaĥ' fariĝos.» Parolis tiel plej potenca reĝo, Kaj dolĉe fluis liaj bonaj vortoj, Kaj ploris li. Kaj ni kun larmoj preĝis, Ke Dio bona sendu amon, pacon Al lia peka, malkvieta koro.-- Kaj filo lia Teodor'? Sur trono Pensadis ĉiam li pri paca vivo De Diservanto. Li palacon reĝan Aliformigis en monaĥan ĉambron; En tiu ĉambro ŝarĝaj reĝaj pensoj Ne indignigis jam animon lian. Ekamis Dio reĝan humilecon, Kaj ja sub li Rusuj' en granda gloro Konsolis sin,--kaj kiam li mortadis, Nepriskribebla mirindaĵ' okazis: Al lia lito venis viro luma, Videbla sole nur al pia reĝo,-- Kaj Teodor' kun li interparolis Kaj nomis lin plej granda patriarko.... Kaj ĉiuj estis forte timigitaj, Ĉielan tiun vidon kompreninte, Ĉar antaŭ reĝo sankta patriarko En ĉambro tiu tiam ne troviĝis. Kaj kiam mortis li, palaco tuta Pleniĝis tuj per sankta bonodoro, Vizaĝ' do lia, kvazaŭ suno, brilis.-- Jam ne ekvidos ni tielan reĝon! Ho, plej terura, granda malĝojego! Ni kolerigis Dion, ni ekpekis: Regnestron ni de reĝo mortiginton Elektis!

Grigorio. Longe jam, ho sankta patro, Demandi vin deziris mi pri morto De juna Dimitrio; vi ja tiam, Mi aŭdis, estis en Ugliĉ'.

Pimeno. Memoras!... Devigis Dio min malbonon vidi,-- Terura peko! Tiam mi Ugliĉon Pro ia novicaĵ' sendita estis. Mi venis nokte. Jen matene frue Ekaŭdis mi tumultan sonorilon.... Kriego, bruo.... Oni kuras korton Reĝinan...--ankaŭ mi,--kaj tie estas Jam tuta urbo... Vidas mi reĝidon: Jen mortigita li sur tero kuŝas. Reĝin'--patrino apud li en sveno, En malespero ploras nutristino,-- Kaj jam popol' furioziĝe trenas Malpian perfidintan vartistinon.... Subite jen kruela, tute pala Aperas tie Judo--Bitjagovskij. «Jen, jen krimulo!» ĉiuj tuj ekkriis, Kaj oni lin disŝiris. Poste multaj Ekkuris post aliaj tri krimuloj; Kaŝintajn sin krimulojn oni kaptis Kaj alkondukis al infan' malviva: Ho, mirindaĵo!--malvivul' ektremis! «Ekpentu!» al krimuloj oni kriis; Kaj en teruro granda sub hakilo Ekpentis ili--kaj Borison nomis.

Grigorio. De kia aĝ' reĝido tiam estis?

Pimeno. Sep-jara, ŝajne; nun li sekve estus-- (Dek jaroj pasis jam... Ne, ne, pli multe: Dek du.)--li estus via samaĝulo Kaj reĝus; Dio do alie volis. Per tiu ĉi rakonto mi nun finos Kronikon mian; jam de tiu tempo Malmulte mi eniĝis mondon. Frato, Ellernis vi legadon kaj skribadon, Al vi transdonas mi laboron mian. Libera kiam estos vi de preĝo, Ne filozofiante nur, priskribu Vi ĉion, kion vi en vivo vidos: Militon, pacon, kaj regadon reĝan, Kaj mirindaĵojn ĉiujn de sanktuloj, Kaj profetaĵojn, kaj ĉielajn signojn,-- Al mi do tempo estas jam ripozi, Estingi lampon.... Sed sonor' jam estas Al sankta preĝ'.... Servantojn benu, Dio!.... Al mi bastonon donu, Grigorio.... (li foriras.)

Grigorio. Boriso!... Ĉio antaŭ vi tremadas! Neniu memorigi vin kuraĝas Pri sorto de infano malfeliĉa; Kaj en malluma ĉambro jen ermito Teruran tie ĉi raporton skribas.... Kaj tiel de terura juĝo Dia, Vi ankaŭ juĝon mondan ne evitos!...

Ĉambroj de patriarko.

PATRIARKO kaj Abato de ĈUDOVA MONAĤEJO.

Patriarko. Kaj li forkuris, patro abato?

Abato. Forkuris, sankta patro,--jen jam pasis tria tago.

Patriarko. Petolulo malbenita! El kia gento li devenas?

Abato. El gento de Otrepiev'oj, de nobelidoj; en frua juneco li fariĝis monaĥo,--oni ne scias kie, loĝis en Suzdal, en Jefima monaĥejo; de tie li foriris, estadis en diversaj monaĥejoj,--fine li venis al mia Ĉudova frataro; mi, vidante, ke li estas ankoraŭ juna kaj senprudenta, donis lin sub estradon de patro Pimeno, maljunulo kvieta kaj humila. Li estis scianta legi kaj skribi, li legadis niajn kronikojn, verkadis kanonojn por sanktuloj,--sed, videble, tiu ĉi sciado ne de Dio estis al li donita....

Patriarko. Ho, tiuj ĉi sciuloj! Kian sensencaĵon li elpensis! «Mi estos reĝo en Moskvo!» Ho, vazo diabla!.... Sed pri tio ĉi oni ne devas eĉ raporti al reĝo; pro kio tumulti patron-regnestron? Sufiĉe estos anonci pri lia forkuro al sekretario Smirnov, aŭ al Sekretario Jefimiev... Kia herezo! «Mi estos reĝo en Moskvo!» Oni devas kapti, kapti servanton diablan, kaj forsendi lin Solovkan monaĥejon por eterna pentado.--Tio ĉi ja herezo estas, patro abato?

Abato. Herezo, sankta patro, ĝusta herezo!...

Reĝa palaco.

Du Korteguloj.

Unua. Regnestro kie?

Dua. En dormejo sia. Kun ia li sorĉisto sin enŝlosis.

Unua. Jen kia estas lia okupado! Sorĉistoj, magiistoj, sorĉistinoj! Divenas ĉiam, kvazaŭ fianĉino. Mi volus scii, kion li divenas?

Dua. Jen iras li. Ĉu volas vi demandi?

Unua. Malluma li....

(ili foriras.)

Reĝo (eniras). Atingis mi potencon... Jam sesan jaron reĝas mi trankvile, Feliĉon do ne havas!... Ĉu ne tiel Ni en juneco enamiĝas, volas Plezurojn amajn, sed nur kvietigis Malsaton koran ni per posedado,-- Malvarmiĝinte jam, ni turmentiĝas!... Al mi sorĉistoj vane promesadas Longegajn tagojn de potenc' trankvila,-- Nek vivo, nek potenco min gajigas: Mi antaŭsentas tondron kaj malĝojon. Feliĉ' forestas. Pensis mi popolon En kontentec', en gloro kvietigi, Kaj per boneco ĝian amon trovi,-- Sed vanan provon baldaŭ mi forlasis: Potenco viva por popol' ne estas Agrabla,--ĝi mortintojn sole amas.-- Malsaĝaj estas ni, se kri' popola, Aŭ forta plor' tumultas nian koron.-- Malsaton sendis Di' sur nian teron; Popolo en suferoj pereadis; Por ili tuj malfermis mi grenejojn; Mi oron ŝutis; mi laborojn trovis-- Kaj ili furioze min mallaŭdis! Bruleg' iliajn domojn neniigis; Por ili mi konstruis novajn domojn-- Kaj ili min riproĉis je brulego! Jen estas juĝo, amo de popolo! En familio serĉis mi konsolon, Filinon mi ekvolis edzinigi; Fianĉon morto, kvazaŭ vent', forportis-- Kaj jen subite ruza famo faras Min kulpa je filina vidvineco, Min mem, min mem, min, patron malfeliĉan!... Se iu mortas,--mortigint' mi estas: Mi rapidigis morton Teodoran, Venenis ankaŭ mi fratin'-reĝinon, Humilan monaĥinon... mi eterne! Mi sentas: nin nenio iam povas En mondaj malĝojegoj kvietigi; Nenio.... Eble, sola konscienco,-- Jes, sola ĝi, sendube, ektriumfos Je malboneco kaj je kalumnio; Sed se en ĝi makulo kvankam unu, Nur unu, eĉ okaze, eltroviĝas, Mizero estas: kvazaŭ per ulcero Anim' forbrulos, koro veneniĝos, Riproĉo, kvazaŭ per martelo, frapas En kap', kaj naŭzo ĉiam, kaj kapturno, Kaj punktoj estas sangaj en okuloj... Forkuri vi deziras, sed... Terure! Terure!... Plej mizera estas tiu, En kiu konscienc' ne pura estas!...

Drinkejo sur Litva limo.

MISAILO kaj VARLAAMO, vagistoj--kvazaŭ monaĥoj; GRIGORIO OTREPIEV en ordinara vesto; Mastrino.

Mastrino. Per kio do mi vin regalos, honoraj maljunuloj?

Varlaamo. Per tio, kion Dio donis, mastrineto.--Ĉu vi ne havas brandon?

Mastrino. Kial do ne, pastroj miaj! Mi tuj alportos.

(Ŝi eliras.)

Misailo. Pro kio do vi eksopiris, kolego? Jen estas limo Litva, kiun vi tiel volis atingi.

Grigorio. Ĝis kiam mi ne estos en Litvo, ĝis tiu tempo mi ne povas esti trankvila.

Varlaamo. Kial vi tiel ekamis Litvon? Jen ni, patro Misailo kaj mi, peka, de tiu tempo kiel ni forkuris el monaĥejo, ni pri nenio eĉ pensas: ĉu Litvo, ĉu Rusujo, ĉu fajfilo, ĉu harpo, por ni estas tute egale, estu nur brando... kaj jen ankaŭ ĝi estas!...

Misailo. Bone estas dirite, patro Varlaamo.

Mastrino (eniras). Jen, vi havas, patroj miaj. Trinku por sano.

Misailo. Mi dankas, kara, Dio vin benu. (Ili trinkas. Varlaamo ekkantas.) Kial do vi ne kantas kaj ne trinkas?

Grigorio. Mi ne volas.

Misailo. Libero estas por liberulo...

Varlaamo. Kaj paradizo--por malsobrulo, patro Misailo! Trinku do glaseton pro mastrineto... (li trinkas.) Tamen, patro Misailo, kiam mi drinkas, tiam mi ne amas sobrajn: alia afero estas drinkado, kaj alia--fierado; se vi volas vivi kiel ni,--ni petas, se ne--for! malaperu: arlekeno ne estas kolego por pastro.

Grigorio. Sidu ĉe brando kaj pensu pri grando, patro Varlaamo!... Ĉu vi vidas, mi ankaŭ iafoje scias bone diri.

Varlaamo. Pri kio do mi devas pensi?

Misailo. Forlasu lin, patro Varlaamo.

Varlaamo. Kial do li estas tia fastulo? Li mem al ni venis, kiel kolego, oni ne scias--kiu, ne scias--de kie, sed li tiel fieras. (Li trinkas kaj kantas.)

Grigorio (al mastrino). Kien iras tiu ĉi vojo?

Mastrino. Litvon, mia kara, al Luevaj montoj.

Grigorio. Kaj ĉu malproksime estas Luevaj montoj?

Mastrino. Ne malproksime, ĝis vespero oni povus tien aliri, se ne estus baroj reĝaj kaj gardantaj observistoj.

Grigorio. Kiaj baroj? Kion tio ĉi signifas?

Mastrino. Iu forkuris el Moskvo kaj estas ordonite ĉiujn kapti kaj pririgardi.

Grigorio (al si mem). Jen vi havas!... (Laŭte.) Kiun do oni bezonas? Kiu forkuris el Moskvo?

Mastrino. Dio lin konas, ĉu ŝtelisto, ĉu rabisto,--sed tie ĉi eĉ bonaj homoj nun ne povas trairi. Kaj kiaj rezultatoj el tio ĉi estos? Neniaj; oni eĉ laman diablon ne kaptos: kvazaŭ Litvon ne ekzistas alia vojo, krom vojo granda! Jen, ekzemple, de tie ĉi--sin turnu maldekstren, kaj per arbaro iru sur vojeto ĝis preĝejeto, kiu estas super Ĉekana rivereto, kaj poste rekte trans marĉon al Ĥlopino, de tie al Zaĥarievo, kaj tie jam ĉiu knabeto povas vin alkonduki al Luevaj montoj. Tiuj ĉi observistoj nur pasantojn premas, kaj nin, mizerulojn, ĉirkaŭŝiras. (Estas aŭdata bruo.) Kio tie ankoraŭ estas? Ha, jen estas ili, malbenitaj! ili patrolas.

Grigorio. Mastrino! ĉu vi ne havas en dometo ian alian angulon?

Mastrino. Ne, mia kara,--mi mem volus min kaŝi. Estas nur solaj vortoj, ke ili patrolas,--sed donu al ili brandon, panon kaj ĉion,--malviviĝu ili, malbenitaj! Ke ili....

(Observistoj eniras.)

Observisto. Bonan tagon, mastrino!

Mastrino. Bone venu, karaj gastoj, mi petas!

Unua observisto (al dua). Ba! Tie ĉi oni drinkas; ni havos, kion manĝeti. (Al monaĥoj.) Vi kiaj homoj estas?

Varlaamo. Ni estas Diaj maljunuloj, monaĥoj humilaj, ni iradas en vilaĝoj, kaj kolektas almozon kristanan por monaĥejo.

Observisto (al Grigorio). Kaj vi?

Misailo. Nia kolego....

Grigorio. Mi estas burĝo el urbeto: mi akompanis maljunulojn ĝis limo; de tie ĉi mi iros hejmen.

Misailo. Ĉu vi jam ne volas....

Grigorio (mallaŭte). Silentu.

Observisto. Mastrino, donu ankoraŭ brandon; ni do tie ĉi kun maljunuloj trinkos kaj interparolos.

Dua observisto (mallaŭte). Knabo, ŝajne, estas nuda, de li oni nenion povas preni; sed maljunuloj....

Unua. Silentu, tuj ni ilin palpos.--Kio do, patroj miaj, ĉu bone iras viaj aferoj?

Varlaamo. Malbone, filo, malbone! Nun kristanoj fariĝis avaraj; ili monon amas, monon kaŝas. Malmulte ili donas al Dio. Venis peko granda sur popolojn terajn. Ĉiuj komencis komercadi, profitadi; pensas pri monda riĉeco, sed ne pri savo de animo. Ni iradas, iradas; petadas; iafoje en tri tagoj eĉ tri kvaronkopekojn ne povas elpeti. Tia estas peko! Forpasas semajno, dua, ni enrigardas monujon, kaj en ĝi estas tiel malmulte, ke eĉ honte estas monaĥejon iri; kion fari? de malĝojo ni eĉ restaĵon fordrinkas; mizero estas, kaj nenio plu.--Ho, malbone estas, videble, nia lasta tempo venis....

Mastrino (ploras). Dio kompatu kaj savu!

(En daŭro de Varlaama parolo unua observisto signifie rigardas Misailon.)

Unua observisto. Alekso! Ĉu vi havas reĝan ordonon?

Dua. Jes, mi havas.

Unua. Donu do ĝin al mi.

Misailo. Kial vi tiel atente min rigardas?

Unua observisto. Jen kial: el Moskvo forkuris iu malbona herezisto, Griŝko Otrepiev. Ĉu vi tion ĉi aŭdis?

Misailo. Mi ne aŭdis.

Observisto. Ne aŭdis? Bone. Kaj tiun forkurintan hereziston reĝo ordonis kapti kaj sufoki.--Ĉu vi tion ĉi scias?

Misailo. Ne, mi ne scias.

Observisto (al Varlaamo). Ĉu vi scias legi?

Varlaamo. En juneco mi sciis, sed forgesis.

Observisto (al Misailo). Kaj vi?

Misailo. Min ne instruis Dio.

Observisto. Jen, vi havas reĝan ordonon.

Misailo. Por kio mi ĝin bezonas?

Observisto. Al mi ŝajnas, ke tiu ĉi forkurinta herezisto, ŝtelisto kaj fripono--estas vi.

Misailo. Mi? Kompatu! kion vi diras!

Observisto. Haltu! Fermu pordon. Jen ni tuj ekscios.

Mastrino. Ha! malbenitaj turmentantoj! Ili eĉ maljunulon ne forlasas!

Observisto. Kiu tie ĉi scias legi?

Grigorio (eliras antaŭen). Mi scias!

Observisto. Jen, prenu... Sed de kiu vi ellernis?

Grigorio. De nia sanktaĵisto.

Observisto (donas al li ordonon). Legu do laŭte.

Grigorio (legas). «El Ĉudova monaĥejo seninda monaĥo Grigorio, el gento de Otrepievoj, fariĝis herezisto kaj, instruita de diablo, kuraĝis eksciti sanktan frataron per diversaj tentaĵoj kaj malpiaĵoj. Kaj, laŭ informiĝoj, montriĝis, ke forkuris li malbenita Griŝko, al limo Litva...»

Observisto (al Misailo). Kiel do ne vi?

Grigorio. «Kaj reĝo ordonis lin kapti....»

Observisto. Kaj sufoki!

Grigorio. Tie ĉi ne estas dirite: «sufoki.»

Observisto. Vi mensogas! ne ĉiun vorton oni skribas en linion. Legu: kapti kaj sufoki.

Grigorio. «Kaj sufoki. Aĝon havas ŝtelisto Griŝko.... (rigardante Varlaamon) pli ol kvindek jaroj, lia alteco estas meza, frunton li havas senharan, barbon grizan, ventron dikan.» (Ĉiuj rigardas Varlaamon.)

Unua observisto. Fratoj! Tie ĉi estas Griŝko! tenu, ligu lin! Mi eĉ ne pensis pri tio ĉi!

Varlaamo (depreninte paperon). For, petoluloj! Kia mi estas Griŝko? Kiel! kvindek jaroj, barbo griza, ventro dika! Ne, frato, vi ankoraŭ juna estas por fari ŝercojn kun mi. Mi jam longe ne legis kaj legas tute malbone, sed nun mi jam tralegos, se oni min volas sufoki (Li legas silabe.) «Aĝon li havas de dudek jaroj.»--Kio, frato, kie do estas kvindek? vidu--dudek?

Dua observisto. Jes, mi memoras, dudek; tiel same ankaŭ al ni estis dirite.

Unua observisto (al Grigorio). Vi, frato, videble estas ŝerculo.

(En daŭro de legado, Grigorio staras, mallevinte kapon, havante manon en brusta poŝo.)

Varlaamo (daŭrigas). «Alteco lia estas malgranda, brusto larĝa, unu mano estas pli mallonga, ol alia, okuloj estas bluaj, haroj--flavruĝaj, sur vango estas veruko, sur frunto--alia.» Ĉu ne vi, amiko, tio ĉi estas?

(Grigorio subite elmetas ponardon; ĉiuj antaŭ li disiras; li rapide sin ĵetas fenestron.)

Observistoj. Tenu! Tenu!...

(Ĉiuj kuras en senordo.)

Moskvo.--Domo de Ŝujskij.

ŜUJSKIJ; multego da gastoj; vespermanĝo.

Ŝujskij. Ankoraŭ vinon! (Li sin levas, ĉiuj ankaŭ.) Karaj gastoj miaj, Ĉerpilon lastan! Legu preĝon, knabo.

Knabo. Ĉiela reĝ', estanta ĉie, ĉiam! Atentu preĝon vi de sklavoj viaj: Unua preĝo pri regnestro nia, De Dio elektita kaj plej pia, Pri aŭtokrata reĝo de kristanoj. En domo gardu lin, kaj en milito, Sur vojoj, kaj sur lito de ripozo. Al li de malamikoj venkon donu, Kaj glora estu li de mar' ĝis maro. En sano floru lia familio, Kaj ĝiaj plej amindaj branĉoj ombru Senfinan mondon; kaj al ni, al sklavoj, Li estu, kiel ĉiam, bonfavora, Afabla, bona, longepacienca; Kaj fontoj de saĝec' lia senfina Sur nin elfluu sufiĉege, gaje! Kaj jen, ĉerpilon reĝan eklevinte, Ni preĝas antaŭ Vi, Ĉiela Reĝo.

Ŝujskij (trinkas). Ho, estu ĉiam sana, granda reĝo! Adiaŭ, gastoj miaj vi plej karaj; Mi dankas, ke ne abomenis mian Regalon vi. Adiaŭ, bonan nokton!

(Gastoj foriras, li akompanas ilin ĝis pordo.)

Puŝkin. Fine ili foriris; nu, princo Vasilij Ivanoviĉ, mi jam pensis, ke ni ne povos eĉ interparoladi.

Ŝujskij (al servantoj). Vi kial buŝon malfermis? Vi ĉiam nur sinjorojn viajn subaŭskultas. Forigu ĉion de tablo kaj iru for!--Kio okazis, Atanaso Miĥajloviĉ?

Puŝkin. Mirindaĵoj, kaj nenio plu! Hodiaŭ mia nev', Gavrilo Puŝkin, Al mi kurjeron sendis el Krakovo.

Ŝujskij. Nu?

Puŝkin. Strangan li al mi novaĵon skribas... Fil' de Johan'... Atendu (aŭskultas ĉe pordo). Reĝa knabo, Laŭ ordo de Boriso mortigita....

Ŝujskij. Sed tio ĉi ne estas nov'.

Puŝkin. Atendu: Dimitrij vivas.

Ŝujskij. Jen sciigo kia! Reĝido vivas! Nu, mirinde estas! Nur tio ĉi?

Puŝkin. Aŭskultu min ĝis fino; Li estus kiu ajn, ĉu mem reĝido, Ĉu ia eĉ spirit' en lia vido, Aŭ tre kuraĝa uzurpul'--fripono,-- Sed tie nun Dimitrij ekaperis.

Ŝujskij. Ne povas esti.

Puŝkin. Lin mem Puŝkin vidis. Unue kiam li palacon venis, Tra vicoj da sinjoroj Litvaj rekte Trairis li sekretan ĉambron reĝan.

Ŝujskij. Sed kiu li, de kie?

Puŝkin. Mi ne scias. Nur oni scias, ke li longe servis Ĉe Viŝneveckij; kaj ke kiam estis Malsana li, li al konfesprenanto Malkovris ian sekretaĵon gravan; Kaj fierul', sekreton eksciinte, Dorlotis lin, kaj levis lin de lito Kaj lin al Sigizmund' forveturigis.

Ŝujskij. Vi ion aŭdis pri bravulo tiu?

Puŝkin. Mi aŭdis, ke li estas saĝa, lerta, Al ĉiuj plaĉas. Forkurintojn Moskvajn Li ravis tute. Litvaj pastroj estas Kunuloj liaj. Reĝo lin dorlotas-- Kaj, oni diras, helpi lin promesis.

Ŝujskij. Nu, tio ĉi konfuzo tia estas, Ke esti povas eĉ kapturno, frato. Sendube, jes, li estas uzurpulo! Konfesas mi, danĝero estas granda, Sciigo grava estas! se atingos Popolon ĝi, ventego estos forta.

