# Tri Noveloj

## vidi. Post unu minuto la vojo estis superŝutita de neĝo kaj ne

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/tri-noveloj-63105/index.md

plu rekonebla; la ĉirkaŭaĵo malaperis en ia nebuleca, flavnuanca mallumo, tra kiu flirtis blankaj neĝflokoj; la ĉielo kaj la tero kunfluiĝis. Baldaŭ Vladimir perdis la vojon kaj vane klopodis ĝin retrovi. La ĉevalo paŝis trafe-maltrafe kaj ĉiuminute jen surrampis neĝmonteton, jen falruliĝis en kavon; la glitveturilo ĉiuminute renversiĝadis. Vladimir precipe zorgis ne perdi la ĝustan direkton. Tamen al li ŝajnis, ke forpasis pli ol duonhoro, sed li ne atingis ankoraŭ la Ĵadrin-an arbareton. Pasis pluaj dek-kelkaj minutoj, -- la arbareto ne vidiĝis. Vladimir veturis tra iu kampo kun multaj profundaj krutkavegoj. La neĝblovado ne kvietiĝis, la ĉielo ne sereniĝis. La ĉevalo komencis laciĝi, kaj li mem estis ŝvitkovrita, malgraŭ ke li ĉiuminute estis devigata ĝiszone enneĝiĝi.

Fine li konvinkiĝis, ke li veturas ne laŭ ĝusta direkto. Li haltis, ekis pripensadi, rememoradi, konjekti kaj decidis, ke li devas veturi dekstren. Li faris tion. Lia ĉevalo apenaŭ marŝis. Pasis jam pli ol unu horo, de kiam li forlasis sian hejmon. Ĵadrino nepre devis esti proksima. Tamen li veturis, veturadis, sed la kampo ne havis finon. Ĉie -- neĝamasoj kaj kavoj; ĉiuminute la glitveturilo renversiĝis, ĉiuminute li ĝin restarigis. La tempo pasadis. Vladimir komencis maltrankviliĝi.

Fine io eknigriĝis flanke. Vladimir direktis la ĉevalon tien. Proksimiĝinte, li ekvidis arbareton. „Dank’ al Dio,“ -- li meditis, -- „nun estas proksime.“ Li ekveturis laŭ la arbaretrando, esperante tuj trafi la konatan vojon aŭ ĉirkaŭveturi la arbareton: Ĵadrino sin trovis tuj post ĝi. Baldaŭ li trovis la vojon kaj enveturis mezen de arbaro, vintre senfoliigita. La vento ne povis furiozi tie, la vojo estis ebena, la ĉevalo ekvigliĝis, kaj Vladimir ĉesis agitiĝi.

Tamen li veturis, veturadis, sed Ĵadrino ne estis videbla, -- la arbareto ne havis finon. Vladimir kun teruro ekvidis, ke li venis en tute nekonatan arbaron. Malespero lin ekposedis. Li ekfrapis la ĉevalon; la kompatinda besto komence ektrotis, sed baldaŭ ĝi laciĝis kaj post kvaronhoro marŝis malrapidpaŝe, spite ĉiuj klopodoj de la malfeliĉa Vladimir.

Iom post iom la arboj komencis maldensiĝi. Vladimir elveturis el la arbaro, -- Ĵadrino ne estis vidata. Kredeble estis ĉirkaŭ noktomezo. Larmoj elspruĉis el liaj okuloj; li ekveturis divenprove. La vetero mildiĝis, la nuboj disiĝis. Antaŭ li kuŝis ebenaĵo, kovrita per blanka ondeca tapiŝo. La nokto estis sufiĉe serena. Li ekvidis proksime vilaĝeton, konsistantan el kvar -- kvin kabanoj. Vladimir sin direktis tien. Apud la unua dometo li elsaltis el sia glitveturilo, alkuris fenestron kaj komencis frapi. Post kelke da minutoj leviĝis ligna fenestrokovrilo, kaj maljunulo aperigis sian grizan barbon. -- „Kion vi bezonas?“ -- „Ĉu Ĵadrino troviĝas proksime?“ -- „Ĵadrino?“ -- „Jes, jes, -- ĉu ĝi estas proksime?“ -- „Jes, proksime, -- je dek-kelke da verstoj.“ -- Aŭdinte tian respondon, Vladimir ekkaptis senespere siajn harojn kaj restis senmova, kiel homo, kondamnita al morto.

-- „El kie vi venas?“ -- daŭrigis la maljunulo. Vladimir ne respondis la demandon. -- „Ĉu vi povas, maljunulo, -- li diris, -- provizi min per ĉevaloj ĝis Ĵadrino?“ -- „Ne, mi ne havas ĉevalojn,“ -- respondis la vilaĝano. -- „Ĉu mi povas havi almenaŭ gvidiston? Mi pagos, kiom li volos.“ -- „Atendu, -- respondis la maljunulo, mallevante la fenestrokovrilon: -- mi sendos al vi mian filon, li vin akompanos.“ Vladimir komencis atendi. Apenaŭ forpasis unu minuto, li ree ekfrapis. La fenestrokovrilo leviĝis, aperis la barbo. -- „Kion vi bezonas?“ -- „Kie do estas via filo?“ -- „Li tuj eliros, li piedvestas sin. Ĉu vi frostiĝis? Eniru kaj varmigu vin.“ -- „Dankon, rapidigu vian filon.“

La pordego ekknaris. Eliris juna vilaĝano kun bastonego kaj iris antaŭen, jen montrante, jen serĉante la vojon, surŝutitan de neĝamasoj. -- „Kioma horo estas?“ -- demandis lin Vladimir. -- „Baldaŭ mateniĝos,“ -- respondis la vilaĝano. Vladimir diris ne eĉ unu vorton plu.

Kantis kokoj kaj estis jam hele, kiam ili atingis Ĵadrinon. La preĝejo estis fermita. Vladimir pagis la gvidiston kaj sin direktis al la pastra domo. En la korto lia ĉevaltrio forestis. Kia sciigo atendis lin?!...

Sed ni revenu al la bonkoraj Nenaradov-aj bienuloj kaj rigardu, kio okazas ĉe ili.

Nenio.

La gemaljunuloj vekiĝis kaj eliris en la salonon, Gavrilo Gavriloviĉ en noktoĉapo kaj varma jako, Praskovja Petrovna en vatita nokta negliĝo. Oni alportis samovaron, kaj Gavrilo Gavriloviĉ sendis knabinon ekscii, kiel fartas Maria Gavrilovna kaj kiel ŝi pasigis la nokton. La knabino revenis, dirante, ke la fraŭlino dormis malbone, sed nun ŝi sentas sin pli bone kaj tuj venos en la salonon. Efektive, la pordo malfermiĝis, kaj Maria Gavrilovna eniris kaj salutis paĉjon kaj panjon.

-- Kiel fartas cia kapo, Manjo? -- demandis Gavrilo Gavriloviĉ. -- „Pli bone, paĉjo,“ -- respondis Manjo. -- „Ci certe haladzomalsaniĝis,“ -- diris Praskovja Petrovna. -- „Estas eble, panjo,“ -- respondis Manjo.

La tago pasis bone, sed nokte Manjo grave malsaniĝis. Oni venigis urban kuraciston. Li alvenis vespere kaj trovis Manjon en deliro: fariĝis arda febro, kaj la kompatinda malsanulino dum du semajnoj sin trovis ĉe tomba sojlo.

Neniu en la domo sciis pri la intencita forkuro. La skribitajn antaŭtage leterojn Manjo bruligis; la servistino al neniu diris ion, timante la koleron de la maljunaj gesinjoroj. La pastro, la iama kavaleria subleŭtenanto, la lipharhava termezuristo kaj la juna ulano estis diskretaj -- kaj ne senkaŭze... La veturigisto Terenĉjo neniam, eĉ ebria, diradis ion superfluan. Tiamaniere la sekreto estis gardita de pli ol duondekduo da komplotintoj. Sed Maria Gavrilovna mem, dum konstanta deliro, malkaŝadis sian sekreton. Tamen ŝiaj diroj estis tiom malkonformaj je ĉio, ke la patrino, ne forlasanta ŝian liton, povis sole kompreni, ke la junulino estis ĝismorte enamiĝinta je Vladimir Nikolajeviĉ, kaj ke tiu amo estas la verŝajna kaŭzo de ŝia malsano. Ŝi interkonsiliĝis kun la edzo, kun kelkaj genajbaroj, kaj fine oni decidis unuvoĉe, ke, videble, tiu estas la fatalo de Maria Gavrilovna, ke la sorte destinitan fianĉon oni ne sukcesos eviti, ke malriĉeco ne estas krimo, ke oni ja vivos ne kun mono, sed kun homo, kaj ĉion similan. Moralaj sentencoj estas foje tre utilaj en okazoj, kiam oni ne sukcesas elpensi ion alian por sia praviĝo.

Dume la fraŭlino komencis resaniĝi. Jam de longe oni ne vidis Vladimir-on en la domo. Do oni decidis lin venigi por anonci al li neatenditan feliĉon -- konsenton je geedziĝo. Tamen kiom granda estis la mirego de la Nenaradov-aj bienuloj, kiam responde al ilia invito ili ricevis de li duonfrenezan leteron! Li sciigis ilin, ke lia piedo neniam transpaŝos la sojlon de ilia domo, kaj petis, ke oni forgesu pri malfeliĉulo, por kiu la morto restas lia sola konsolo. Post kelke da tagoj ili eksciis, ke Vladimir forveturis en la armeon. Estis la 1812a jaro!

Dum longa tempo oni ne kuraĝis sciigi la resaniĝantan Manjon pri tio. Ŝi mem neniam citis la nomon de Vladimir. Kelkajn monatojn poste, trovinte lian nomon en la listo de distingiĝintoj kaj grave vunditoj en la batalo de Borodino, ŝi svenis, kaj oni timis, ke la febrego revenos. Tamen, glor’ al Dio, la sveno ne havis sekvojn.

Alia malĝojego ŝin afliktis! Gavrilo Gavriloviĉ mortis, herede lasinte al ŝi sian tutan posedaĵon. Sed la heredaĵo ne konsolis ŝin: tutkore ŝi partoprenis la malĝojon de la kompatinda Praskovja Petrovna kaj ĵuris, ke ŝi neniam ŝin forlasos. Tamen ili forveturis el Nenaradovo, loko de malĝojigaj rememoroj, kaj ekloĝis en alia ilia bieno.

Tie ankaŭ fianĉoj ĉirkaŭis la amindan kaj riĉan junulinon; sed neniun ŝi esperigis. La patrino kelkfoje admonis ŝin fari elekton, -- Maria Gavrilovna nee skuis la kapon kaj enpensiĝadis. Vladimir ne plu ekzistis: li mortis en Moskvo ĵus antaŭ la enveno de la francoj. La memoro pri li ŝajnis sankta al Manjo; almenaŭ ŝi konservadis ĉion, kio povis rememorigi pri li: la iam legitajn de li librojn, liajn desegnaĵojn, muziknotojn kaj kopiitajn por ŝi versaĵojn. La najbaroj, sciiĝinte pri tio, admiris ŝian konstantecon kaj scivole atendis la heroon, triumfontan fine super la ĉagrenoplena fideleco de tiu virga Artemiso[10].

Intertempe la milito estis glore finita. Niaj regimentoj revenadis el fremdlando. La popolo kuris por renkonti ilin. La muzikistaroj ludis la militajn kantojn „Vive Henri-Quatre“, tirolajn valsojn kaj ariojn „Ĵokondo“. Oficiroj, foririntaj militi preskaŭ kiel knaboj, revenis maturiĝintaj kaj viriĝintaj en batalatmosfero, ornamitaj per ordenkrucoj. Soldatoj gaje parolis inter si, ĉiuminute miksante germanajn kaj francajn vortojn. Neforgesebla epoko! Epoko de gloro kaj entuziasmo! Kiom forte batis rusaj koroj ĉe la vorto „patrolando“! Kiom dolĉaj estis la larmoj de revidiĝo! Kiel unuanime ni kunigadis la sentojn de nacia fiereco kaj amo al la caro! Kaj por li -- kia minuto!...

La virinoj, la rusaj virinoj estis tiutempe senkomparaj. Ilia kutima senemociemo malaperis. Ilia ekstazo estis vere ebriiga, kiam, salutante la venkintojn, ili kriis „hura!“.

Kiu el tiamaj oficiroj ne konfesos, ke al rusa virino li ŝuldas sian plej valoran rekompencon?...

Dum tiu brila tempo Maria Gavrilovna loĝis kun sia patrino en la ***a gubernio kaj ne vidis, kiel ambaŭ ĉefurboj solenis la revenon de la militistaroj. Sed en provincaj distriktoj kaj vilaĝoj la ĝenerala entuziasmo, eble, estis ankoraŭ pli forta. Apero de oficiro en tiaj lokoj estis por li vera triumfo, kaj frake vestita amanto ne povis konkuri kun li.

Ni diris jam, ke malgraŭ sia indiferenteco Maria Gavrilovna kiel antaŭe estis ĉirkaŭata de aspirantoj. Sed ĉiuj estis devigitaj cedi lokon, kiam en ŝia kastelo aperis vundita husara kolonelo Burmin, kun kruco de St. Georgo sur la brusto kaj kun „interesa paleco“, kiel kutimis diri la tieaj fraŭlinoj. Maria Gavrilovna rimarkeble lin distingis. Dum lia ĉeesto ŝia kutima enpensiĝo vigliĝadis. Oni ne rajtis diri, ke ŝi koketus kun li; tamen poeto, rimarkinte ŝian konduton, dirus:

_Se amor non è, che dunque?_...[11]

Burmin vere estis tre aminda juna homo. Li havis ĝuste tiun saĝon, kiu plaĉas al virinoj: saĝon de konveneco kaj observemo, sen iaj pretendoj kaj sprite mokeman. Lia sintenado kontraŭ Maria Gavrilovna estis simpla kaj malrigida; sed, kion ajn ŝi diris aŭ faris, lia animo kaj rigardo ĉiam sekvis ŝin. Li ŝajnis diskreta kaj modesta, sed laŭ onidiroj li estis iam terura ventanimulo; tamen tio ĉi ne malutilis al li en la opinio de Maria Gavrilovna, kiu (same kiel ĉiuj junaj virinoj) kun plezuro senkulpigadis petolaĵojn, vidigantajn kuraĝan kaj flaman karakteron.

Sed pli ol ĉio ajn alia (pli ol lia amemo, pli ol agrabla konversacio, pli ol „interesa paleco“, pli ol bandaĝita brako), la silento de la juna husaro pleje instigis ŝian scivolan imagemon. Ŝi ne povis ne konscii, ke ŝi tre plaĉis al li; li siavice, kun sia saĝo kaj vivosperto, povis ankaŭ rimarki, ke ŝi distingis lin inter la aliaj. Kial do ĝis nun ŝi ne vidis lin ĉe siaj piedoj kaj ne aŭdis lian amkonfeson? Kio retenis lin? Ĉu timemo ne disigebla de vera amo, ĉu fiereco kaj koketemo de ruza amindumulo? Ĝi estis por ŝi enigmo. Multe pripensinte, ŝi decidis, ke timemo estis la sola kaŭzo, kaj intencis plikuraĝigi lin per plia atento kaj, laŭ cirkonstancoj, eĉ dorlotemo. Ŝi pretigadis malplej atendatan findisvolvon kaj senpacience antaŭvidis la momenton de la romaneca interparolo. Sekreto, kia ajn ĝi estu, ĉiam pezas sur virina koro. Ŝiaj ruzaj manovroj sukcesis: almenaŭ Burmin fariĝis tiel enpensa, liaj okuloj tiel flame haltis sur Maria Gavrilovna, ke la decidiga minuto ŝajnis jam proksima. La najbaroj parolis pri geedziĝo kvazaŭ pri demando senrevene solvita, kaj la bonkora Praskovja Petrovna ĝojis, ke ŝia filino trovis fine indan fianĉon.

La maljunulino sidis foje sola en salono, dismetante paciencludon, kiam Burmin eniris la ĉambron kaj tuj demandis pri Maria Gavrilovna. „Ŝi estas en la ĝardeno: iru al ŝi, kaj mi atendos vin tie ĉi.“ Burmin eliris. La maljunulino faris krucosignon kaj ekmeditis: „Eble la afero hodiaŭ decidiĝos!“

Burmin trovis Manjon apud lageto, sub saliko, kun libro en la manoj, en blanka robo, -- kiel veran romanheroinon. Post la unuaj demandoj ŝi intence ĉesis daŭrigi tiamanieran konversacion, pliigante reciprokan embarason, el kiu oni povus eliri nur per subita kaj decidiga interparolo. Tiel okazis. Burmin, sentante la konfuzigan embarason de sia situacio, diris, ke li jam de longe serĉas okazon por malkovri al ŝi siajn korsentojn, kaj petis unu minuton de atento. Maria Gavrilovna fermis la libron kaj mallevis la okulojn, kiel signo de konsento.

-- Mi amas vin, -- diris Burmin: -- mi amas vin pasie... (Manjo ruĝiĝis kaj ankoraŭ plie klinis la kapon). Mi agis nesingarde, fordonante min al la agrabla kutimiĝo vidi kaj aŭdi vin ĉiutage. Nun estas jam tro malfrue por kontraŭstari mian sorton. La rememoro pri vi, via ĉarma, alloga bildo estos de nun la turmento kaj samtempe la konsolo de mia vivo. Sed mi devas ankoraŭ plenumi malfacilan ŝuldodevon, malkaŝi al vi teruran sekreton kaj starigi inter ni nevenkeblan baron...

-- Ĝi ĉiam ekzistis, -- vivece interrompis lin Maria Gavrilovna: -- mi neniam povus fariĝi via edzino...

-- Mi scias, -- li rediris mallaŭtvoĉe: -- mi scias, ke iam vi estis aminta, sed morto kaj tri jaroj da ĉagrenbedaŭroj... Kara, amata Maria Gavrilovna, ne penu senigi min je mia lasta konsolo: la penso, ke vi konsentus estigi mian feliĉon, se...

-- Silentu, pro Dio, silentu. Vi turmentas min!

-- Jes, mi scias, mi sentas, ke vi fariĝus la mia, sed mi estas la plej malfeliĉa homo: mi estas edzigita!...

Maria Gavrilovna kun miro ekrigardis lin.

-- Mi estas edzigita de kvar jaroj, -- daŭrigis Burmin: -- kaj mi eĉ ne scias, kiu estas mia edzino, kie ŝi nun sin trovas, kaj ĉu mi iam revidos ŝin!...

-- Kion vi diras?! -- ekkriis Maria Gavrilovna. -- Kiom stranga ĝi estas! Daŭrigu ... mi rakontos al vi poste ... daŭrigu, mi petas.

-- Komence de la 1812a jaro, -- diris Burmin: -- mi rapidis Vilnon, kie troviĝis nia regimento. Veninte malfruvespere al iu stacio, mi diris, ke oni rapidu jungi freŝajn ĉevalojn; sed fariĝis terura neĝblovo; la staciestro kaj la veturigistoj konsilis al mi atendi. Mi obeis; tamen nekomprenebla emocio ekposedis min; al mi ŝajnis, kvazaŭ iu puŝis kaj puŝis min. Dume la neĝblovado ne ĉesis. Mi perdis la paciencon, denove ordonis, ke oni jungu la ĉevalojn, kaj forveturis dum plej forta neĝventego. Al la veturigisto venis la ideo veturi sur glaciiĝinta rivero por malplilongigi la vojon je tri verstoj. La riverbordoj estis tute neĝekovritaj; la veturigisto preterpasis nerimarkinte la lokon, kie ni devus ree trafi la poŝtan vojon, kaj tiamaniere ni troviĝis en nekonata loko. La ventego ne kvietiĝis. Mi ekvidis iun lumeton kaj ordonis veturi en tiun direkton. Ni venis en vilaĝon; ligna preĝejo estis lumigita kaj malfermita; interne de la ĉirkaŭbarilo staris kelke da glitveturiloj; en la preĝejvestiblo paŝadis homoj. -- „Tien ĉi, tien ĉi!“ -- ekkriis voĉoj. Ni alveturis. -- „Pro Dio, kial vi malfruiĝis? -- diris al mi iu: -- la fianĉino estas sveninta, la pastro ne scias kion fari; ni estis jam pretaj reveni hejmen. Eliru do rapide.“ Mi senvorte elsaltis el mia glitveturilo kaj eniris la preĝejon, apenaŭ lumigatan per du aŭ tri kandeloj. Junulino sidis sur benko en malluma angulo, alia frotis ŝiajn tempiojn. „Dank’ al Dio, -- diris la dua, -- fine vi venis; vi preskaŭ mortigis la fraŭlinon.“ Maljuna pastro proksimiĝis al mi kun demando: „Ĉu ni komencu?“ -- „Jes, komencu, via pastra moŝto,“ -- mi respondis distrite. Oni igis la fraŭlinon leviĝi. Ŝi ŝajnis al mi beleta... Nekomprenebla, nepardonebla ventanimeco ... mi ekstaris apud ŝi antaŭ la katedro; la pastro rapidis; tri viroj kaj la servistino subtenadis la fianĉinon kaj atentis nur ŝin... Ni estis geedzigitaj!... -- „Kisu vin,“ -- oni diris al ni. Mia edzino turnis al mi sian palan vizaĝon. Mi estis preta ŝin kisi... Ŝi ekkriis: -- „Ha, ne estas li! ne estas li!“ kaj svenis. La atestantoj direktis al mi siajn timigitajn rigardojn. Mi min returnis, eliris el la preĝejo sen ia malhelpo, ĵetis min en la glitveturilon kaj ekkriis: „Rapidu!“ --

-- Dio mia! -- ekkriis Maria Gavrilovna: -- kaj vi tute ne scias, kio fariĝis al via kompatinda edzino?

-- Mi nenion scias, -- respondis Burmin: -- mi ne scias la nomon de la vilaĝo, kie mi edziĝis; mi ne memoras, el kiu stacio mi forveturis. Tiutempe mi opiniis mian kriman petolaĵon tiom malgrava, ke, forlasinte la vilaĝon, mi ekdormis kaj vekiĝis nur sekvintmatene ĉe tria stacio. La servisto, kiu akompanis min tiam, mortis dum la milito, -- do mi havas neniun esperon retrovi la virinon, al kiu mi estis farinta tiel kruelan ŝercon, kaj kiu nun estas venĝita same kruele!...

-- Dio mia, Dio mia! -- diris Maria Gavrilovna, kaptante lian manon: -- do tio estas vi! Kaj vi ne rekonas min?

Burmin paliĝis... kaj falis ĉe ŝiajn piedojn...

LA PAFO

I.

Ni estis dislokitaj garnizone en urbeto X. La vivmaniero de armea oficiro estas konata. Matene -- ekzercoj, rajdejo; tagmanĝo -- ĉe la regimentestro aŭ en hebrea restoracio; vespere -- punĉo kaj kartludo. En X. estas neniu gastigema familio, nek eĉ unu fianĉaĝa fraŭlino; ni kunvenadis unu ĉe alia, kie ni vidis nenion krom niaj uniformoj.

Nur unu persono el nia societo ne estis oficiro. Li estis proksimume tridekkvinjara, kaj tial ni estimis lin kiel maljunulon. Sperteco donis al li multajn prerogativojn kontraŭ ni; krome, lia kutima malafableco, malmola karaktero kaj malica parolmaniero havis fortan influon sur niaj junaj mensoj. Ia mistero ĉirkaŭis lian sorton; laŭŝajne li estis ruso, tamen li havis fremdlandan nomon. Iam li estis husaro kaj eĉ servis sukcese; neniu sciis la kaŭzon, kiu estis instiginta lin eksiĝi kaj ekloĝi en mizera urbeto, kie li vivis malriĉe kaj samtempe malŝpareme; li ĉiam iris piede, portis eluzitan nigran redingoton, sed havis ĉiam pretan manĝotablon por la oficiroj de nia regimento. Verdire, lia tagmanĝo konsistis el du ĝis tri manĝoj, preparitaj de ekssoldato, sed ĉampanvino fluis rivere. Neniu konis lian havon, nek liajn enspezojn, kaj neniu kuraĝis lin demandi pri tio. Ĉe li estis troveblaj libroj, plejparte militartaj kaj romanoj. Li volonte ilin donadis por legi, neniam postulante la redonon; sed same neniam li redonis prunteprenitajn librojn. Lia ĉefa ekzerco estis pistolpafado. La muroj de lia ĉambro estis ĉiuj truetitaj per kugloj, kvazaŭ abelĉelaro. Riĉa kolekto da pistoloj estis la sola luksaĵo en la modesta dometo, kie li loĝis. La lerteco, kiun li atingis, estis nekredebla; se li proponus forpafi piron de ies ĉapo, neniu el nia regimento hezitus submeti al li sian kapon.

Nia konversacio ofte koncernis duelojn; Silvio (mi nomu lin tiel) neniam sin enmiksis en ĝin. Demandite, ĉu li iam duelis, li jesis sektone, tamen diris nenion pri detaloj, -- kaj estis videble, ke tiaj demandoj estis al li malagrablaj. Ni konjektis, ke sur lia konscienco peze kuŝis iu malfeliĉa viktimo de lia terura lerteco. Cetere, neniel ni povis suspekti lin pri malkuraĝo. Estas homoj, kies nura eksteraĵo forigas tiajn suspektojn. Jena okazintaĵo ekmirigis nin ĉiujn.

Foje dekkelko da niaj oficiroj tagmanĝis ĉe Silvio. Oni drinkis kiel kutime, tio estas -- sufiĉege; post la tagmanĝo ni insiste petis la mastron, ke li aranĝu por ni bankludon. Dumlonge li rifuzis, ĉar li ludis preskaŭ neniam; fine li ordonis doni kartojn, elŝutis sur la tablon duoncenton da ormoneroj kaj eksidis kiel banktenanto. Ni lin ĉirkaŭis kaj komencis la ludon. Silvio dum kartludo kutime silentis, neniam disputis, nek diskutis. Se iu ludanto faris kalkuleraron, li tuj pagis la mankon aŭ enskribis la superfluon. Ni tion jam sciis kaj ne malhelpis lin mastri laŭ sia maniero. Sed meze de ni sin trovis oficiro, antaŭ ne longe veninta al nia regimento. Ludante, li pro distreco fleksis superfluan kartangulon. Silvio prenis kreton kaj egaligis la kalkulon laŭ sia kutimo. La oficiro, opiniante, ke li eraris, komencis klarigojn. Silvio silente daŭrigis ĵeti la kartojn. La oficiro, senpacienciĝinte, prenis broseton kaj forviŝis tion, kio al li ŝajnis malĝuste skribita. Silvio prenis kreton kaj enskribis denove. La oficiro, ekscitita per vino, kartludo kaj rido de la kamaradoj, opiniis sin grave ofendita kaj, furioziĝinte, ekkaptis de la tablo kupran kandelingon kaj ĵetis ĝin kontraŭ Silvion, kiu apenaŭ havis tempon por forklini sin de la frapo. Ni konfuzegiĝis. Silvio ekstaris, tute pala pro kolero, kaj kun flamantaj okuloj diris: „Sinjoro, bonvolu foriri kaj danku Dion, ke ĝi okazis en mia hejmo.“

Ni ne dubis pri la sekvoj kaj opiniis nian kamaradon jam morta. La oficiro foriris, dirinte, ke li estas preta respondi pri la ofendo, kiamaniere plaĉos al sinjoro banktenanto. La ludado daŭris ankoraŭ iom da minutoj; sed, sentante, ke la ludo ne estas laŭhumora por la mastro, ni unu post alia forlasis la kartojn kaj disiris en niajn loĝejojn, parolante pri la vakonta oficira loko.

La morgaŭan tagon, en la rajdejo, kiam ni demandadis, ĉu vivas ankoraŭ la malfeliĉa leŭtenanto, li mem aperis inter ni, kaj ni faris al li la saman demandon. Li respondis, ke li havis ankoraŭ neniun sciigon de Silvio. Tio nin ekmirigis. Ni iris al Silvio kaj en la korto trovis lin, eniganta kuglon post kuglo en ason, algluitan al la pordego. Li akceptis nin kutimmaniere, dirante nenion pri la hieraŭa okazintaĵo.

Pasis tri tagoj, -- la leŭtenanto estis ankoraŭ viva. Ni demandadis kun mirego: „Ĉu efektive Silvio ne duelos?“ Silvio ne duelis. Lin kontentigis tre supraĵa interklarigo, kaj li paciĝis.

Komence tio tre malutilis al li en la opinio de la junularo. Kuraĝmanko malpli ol io ajn estas pardonata de junaj homoj, kiuj en maltimeco kutimas vidi plejsupron de homaj kvalitoj kaj senkulpigon de ĉiuj eblaj malvirtoj. Tamen, iom post iom ĉio estis forgesata, kaj Silvio reakiris sian antaŭan influon.

Mi sola ne povis plu proksimiĝi al li. Havante ennaskitan romantikan imagemon, mi estis ĝis tiam plejforte sindonema al la homo, kies vivo estis enigmo, kaj kiu ŝajnis al mi heroo de iu misterplena novelo. Li ŝatis min; almenaŭ kun mi sola li ne uzis sian kutiman malĝentilan kaj malican parolmanieron kaj konversaciis pri diversaj temoj simplanime kaj kun eksterordinara afableco. Sed post la malfeliĉa vespero, la penso, ke lia honoro estis makulita kaj ne lavita pro lia mema volo, -- ĉi tiu penso ne forlasadis min kaj malhelpis, ke mi kondutis kontraŭ li antaŭmaniere, -- mi hontis lin rigardi. Silvio estis tro prudenta kaj sperta, por ne rimarki tion kaj ne diveni la kialon. Videble ĉi tio lin ĉagrenis; almenaŭ mi rimarkis kelkfoje lian deziron klarigi al mi la aferon, sed mi evitadis tion, kaj Silvio min forlasis. De tiu tempo mi vidis lin nur en ĉeesto de kolegoj, kaj niaj antaŭaj sinceraj interparoladoj ĉesis.

Distriĝemaj loĝantoj de ĉefurbo ne prezentas al si multajn impresojn, tiom konatajn al loĝantoj de vilaĝoj kaj urbetoj, ekzemple -- atendado de poŝta tago; ĉiumarde kaj ĉiuvendrede nia regimenta oficejo estis plena de oficiroj; iu atendis monon, iu -- leteron, iu -- gazetojn. Kutime la kovertojn oni malfermis en la oficejo mem, oni interparoladis pri novaĵoj, kaj la oficejo prezentis plej vivoplenan aspekton. Silvio ricevadis sian korespondaĵon adresitan al nia regimento kaj ordinare ankaŭ sin trovis ĉi tie. Foje oni liveris al li paketon, de kiu li forŝiris la sigelon kun vidigo de plej granda malpacienco. Trakurante la skribaĵon, liaj okuloj brilegis. La oficiroj, okupitaj pri siaj leteroj, rimarkis nenion.

-- Sinjoroj, -- diris al ili Silvio, -- cirkonstancoj postulas mian foriron, mi do forveturas hodiaŭ je noktiĝo; mi esperas, ke vi ne rifuzos tagmanĝi ĉe mi lastafoje. Mi vin atendas, -- li daŭrigis, sin turnante al mi -- mi atendas nepre.

Post ĉi tiuj vortoj li eliris; kaj ni, interkonsentinte kunveni ĉe Silvio, disiris ĉiu al sia flanko.

Mi venis al Silvio je la fiksita horo kaj trovis ĉe li preskaŭ la tutan regimenton. Lia tuta havaĵo estis jam enpakita, -- restis nur la nudaj, trapafitaj muroj. Ni altabliĝis; nia gastiganto estis tre bonhumora, kaj baldaŭ la gajeco fariĝis ĝenerala; korkoj klakis ĉiuminute, la glasoj ŝaŭmis kaj siblis senintermanke, kaj ni kun plej ebla fervoro deziris al la forveturonto feliĉan vojaĝon kaj ĉiujn bonaĵojn. Ni forlasis la tablon jam malfruvespere. En la momento de disiĝo, Silvio, adiaŭante ĉiujn, prenis min ĉe la mano kaj haltigis min en la momento mem, kiam mi intencis eliri.

-- Mi bezonas interparoli kun vi, -- li diris mallaŭte. Mi restis.

La gastoj estis foririntaj; ni restis duope, sidiĝis unu kontraŭ alia kaj senparole ekfumis pipojn. Silvio ŝajnis priokupita; jam restis neniaj postsignoj de lia konvulsia gajeco. Malĝoja paleco, brilantaj okuloj kaj elbuŝiĝanta, densa fumo donis al li aspekton de vera diablo. Pasis kelke da minutoj, -- Silvio interrompis la silenton.

-- Estas eble, ke ni neniam revidos unu la alian, -- li diris al mi: -- antaŭ la disiĝo mi volis interparoli kun vi. Vi povis rimarki, ke mi nur malmulte estimas aliulan opinion, -- sed mi vin ŝatas kaj sentas, ke al mi estus malagrable lasi en via menso maljustan impreson.

Li haltis kaj replenigis per tabako sian pipon; mi silentis, mallevinte la okulojn.

-- Al vi ŝajnis strange, -- li daŭrigis, -- ke mi ne postulis kontentigon de tiu ebria frenezulo, sinjoro R. Vi konsentos tamen, ke, ĉar mi havis elektorajton pri armiloj, lia vivo estis en miaj manoj, kaj la mia -- preskaŭ eksterdanĝera; mi povus atribui mian moderemon sole al mia grandanimeco, -- sed mi ne volas mensogi. Se mi estus povinta puni sinjoron R., tute ne submetante al danĝero mian propran vivon, mi neniel estus pardoninta lin.

Mi rigardis Silvion kun mirego. Tia konfeso tute min konfuzis. Silvio daŭrigis:

-- Certe, jes, -- mi ne rajtas submeti min al mortdanĝero; antaŭ ses monatoj mi ricevis vangofrapon, kaj mia malamiko ankoraŭ vivas.

Mia scivolo estis forte ekscitita.

-- Ĉu vi ne duelis kun li? -- mi demandis. -- Certe iuj cirkonstancoj vin disigis, ĉu ne?

-- Mi duelis kun li, -- respondis Silvio, -- kaj jen memorsigno pri nia interbatalo.

Silvio ekstaris kaj eligis el kartona ujo ĉapon kun ora kvasto kaj galono (kion la francoj nomas „polica ĉapo“); li ĝin surmetis; ĝi estis trapafita unu verŝokon[12] super la frunto.

-- Vi scias, -- daŭrigis Silvio, -- ke mi servis en *** husara regimento. Mian karakteron vi konas; mi kutimiĝis ĉefi, sed en mia junaĝo ĝi estis mia pasio. Niatempe diboĉado estis moda; mi estis la unua diboĉulo en la armeo. Ni fanfaronis pri drinkado; mi superdrinkis la faman Burcov-on, prikantitan de Deniso Davidov. Dueloj en nia regimento okazis ĉiumomente; en ĉiuj mi estis atestanto aŭ aganto. La kamaradoj min adoradis, kaj la regimentestroj, tre ofte deŝanĝataj, opiniis min neforigebla malbono... Mi kviete (aŭ malkviete) ĝuis mian gloron, kiam nian regimenton eniris junulo el riĉa, eminenta familio (mi ne volas lin nomi). De mia naskiĝo mi ne renkontis tiom brilan feliĉulon! Imagu al vi junecon, spritecon, belecon, plej frenezan gajecon, plej senzorgan kuraĝon, faman nomon, nekalkuleblan monon, kiu neniam al li mankis, -- kaj prezentu al vi, kiamaniere li devis efiki sur min. Mia superregado ekŝanceliĝis. Ĉarmita de mia gloro, komence li penis akiri mian amikecon; sed mi akceptis lin malvarme, kaj sen ia bedaŭro li forlasis min. Mi lin ekmalamis. Liaj sukcesoj en la regimento kaj meze de virinoj min tute malesperigis. Mi komencis serĉi malpaciĝon kun li; al miaj epigramoj li respondadis per epigramoj, kiuj ĉiam ŝajnis al mi pli neatenditaj kaj pli spritaj ol la miaj, kaj kiuj certe estis senkompare pli gajhumoraj; li ŝercis, kaj mi furiozis. Fine, iun tagon, dum balo ĉe pola bienhavanto, vidante lin atentobjekto de ĉiuj sinjorinoj kaj precipe de la dommastrino, kiu estis amligita kun mi, mi diris al li en la orelon iun malspritan insultaĵon. Li ekflamis kaj min frapis sur la vangon. Ni nin ĵetis al la sabroj; la sinjorinoj svenis; oni nin disigis, kaj samnokte ni veturis pro duelo. Estis je tagiĝo. Mi staris sur difinita loko kun miaj tri sekundantoj. Kun neesprimebla malpacienco mi atendis mian kontraŭulon. La printempa suno leviĝis, kaj jam sentiĝis varmo. Mi lin ekvidis el-malproksime. Li piediris, kun uniformo sur la sabro, akompanata de unu sekundanto. Ni ekiris al lia renkonto. Li proksimiĝis, tenante ĉapon, plenan je merizoj. La sekundantoj mezuris inter ni dek du paŝojn. Mi devis pafi la unua; sed mia kolerekscitiĝo estis tiel forta, ke mi ekdubis pri celtrafeco de mia mano kaj, por doni al mi tempon por kvietiĝo, mi cedis al li la unuan pafon; mia kontraŭulo ne akceptis. Oni decidis loti; la unuan numeron gajnis li, la ĉiama favorato de la sorto. Li ekcelis kaj trapafis mian ĉapon. Nun estis mia vico. Fine lia vivo estis en miaj manoj; mi rigardis lin avide, penante rimarki almenaŭ iun ombron de maltrankvilo. Li staris sub mia pistolo, elektante el sia ĉapo maturajn merizojn kaj elbuŝigante kernojn, kiuj alflugis ĝis mi. Lia indiferenteco min frenezigis. „Kion utilos, -- mi pensis, -- lin senigi je vivo, kiam li ne multe ĝin ŝatas?“ Malica konjekto ekaperetis en mia menso. Mi ekdirektis la pistolon malsupren. -- „Ŝajne ĉi-momente vi ne tro atentas la morton, -- mi diris: -- vi bonvolas matenmanĝi; mi ne volus vin malhelpi.“ -- „Vi neniel min malhelpas, -- li rediris: -- bonvolu pafi; tamen, agu laŭ via plaĉo; via pafo restas al vi, kaj mi estas ĉiam preta al viaj servoj.“ -- Mi min turnis al la sekundantoj, deklarante, ke hodiaŭ mi ne intencas pafi, -- kaj per tio la duelo estis finita... Mi eksiĝis el la regimento kaj foriĝis en ĉi tiun urbeton. De tiam pasis ne eĉ unu tago, dum kiu mi ne estus meditinta pri venĝo. Nun mia horo alvenis...

Silvio eltiris el sia poŝo la matene ricevitan leteron kaj ĝin donis al mi por tralegi. Iu (ŝajne lia aferkomisiito) skribis al li el Moskvo, ke _certa persono_ baldaŭ edziĝos kun juna kaj bela fraŭlino.

-- Vi divenas, -- diris Silvio, -- kiu estas tiu _certa persono_. Mi veturas Moskvon. Nun ni rigardu, ĉu same indiferente li akceptos la morton ĵus antaŭ sia edziĝo, kiel iam li ĝin atendis kun merizoj!

Ĉe tiuj vortoj Silvio ekstaris, ĵetis sian ĉapon planken kaj ekis paŝadi tien kaj reen tra la ĉambro, kvazaŭ tigro en sia kaĝo. Mi lin aŭskultis senmove; strangaj, kontraŭdiraj sentoj emociadis min.

Servisto eniris kaj sciigis, ke la ĉevaloj estas pretaj. Silvio forte ekpremis mian manon; ni interkisis. Li sidiĝis en veturilon, kie kuŝis du valizoj, unu kun pistoloj, dua kun lia havaĵo. Ni adiaŭis ankoraŭ unu fojon, kaj la ĉevaloj forrapidis.

II.

Pasis kelke da jaroj. Hejmaj aferoj devigis min ekloĝi en malgranda vilaĝeto de N***a distrikto. Min okupante pri mastrumado, mi ne ĉesis sekrete sopiri pri mia antaŭa brua kaj senzorga vivo. Plej malfacile estis por mi kutimiĝi al plena soleco dum aŭtunaj kaj vintraj vesperoj. Ĝis la tagmanĝo mi ankoraŭ iel pasigis la tempon, interparolante kun la vilaĝestro, inspektante la laborojn aŭ vizitante novajn entreprenetojn; sed tuj kiam komencis krepuskiĝi, mi tute ne sciis, kien min meti. Malgranda libraro, trovita de mi en la ŝrankoj kaj en la provizejo, estis parkere elstudita de mi. Ĉiuj fabeloj, kiujn ajn povis rememori la domistino Kirilovna, estis rerakontitaj al mi; virinaj kantoj min tede sopirigadis. Mi eĉ komencis trinki sensukeran brandolikvoron, sed post ĝi mi havis kapdoloron, kaj, malkaŝdire, mi ektimis fariĝi _drinkulo pro malĝojo_, t. e. plej _malĝojiga_ drinkulo, kies multegajn ekzemplerojn mi vidis en nia distrikto.

Proksimaj najbaroj mankis apud mi, krom du aŭ tri „malĝojigaj“, kies parolado plejparte konsistis el singultoj kaj ekspiregoj. Soleco estis pli tolerebla. Fine mi decidis enlitiĝi kiel eble plej frue kaj tagmanĝi kiel eble plej malfrue; tiamaniere mi mallongigis la vesperojn kaj plilongigis la tagojn, kaj trovis, ke tio estas bona.

Kvar verstojn[13] de mi troviĝis riĉa bieno, apartenanta al grafino B.; sed tie loĝis nur bienadministranto, kaj la grafino estis vizitinta sian posedaĵon nur unu fojon, en la unua jaro post sia edziniĝo, loĝinte tie ne pli ol unu monaton. Tamen la duan printempon de mia ermiteco disvastiĝis onidiroj, ke la grafino kun sia edzo venos en la kamparon por pasigi la someron. Efektive ili alvenis en komenco de junio.

Alveno de riĉa najbaro estas grava epoko por kamparloĝanto. Bienhavantoj kaj ilia servistaro priparoladas tion dum du monatoj antaŭe kaj dum tri jaroj poste. Kio koncernas min, mi konfesas, ke la alveno de juna kaj bela najbarino forte sur min efikis; mi brulis pro senpacieno ŝin vidi; tial la unuan dimanĉon post ŝia alveno, mi veturis posttagmeze al *** por min rekomendi al iliaj gegrafaj moŝtoj, kiel plej apuda najbaro kaj humila servanto.

Lakeo enirigis min en la grafan kabineton kaj eliris por min anonci. La vasta kabineto estis meblita kun ĉiu ebla lukso; ĉe la muroj staris libroŝrankoj, kaj sur ĉiu bronza busto; super la marmora kameno troviĝis larĝa spegulo; la planko estis tapetita per verda drapo kaj kovrita per tapiŝoj. Malkutimiĝinte de lukso en mia mizera angulo kaj jam de longe ne vidinte eĉ malpropran riĉecon, mi ektimetis kaj atendis la grafon kun iu animtremeto, kiel petanto el provinco atendas eliron de ministro. La pordo malfermiĝis, kaj eniris viro ĉirkaŭ tridekdujara de bela eksteraĵo. La grafo aliris min kun malkaŝema kaj aminda mieno: mi penis vigliĝi kaj ekis min rekomendi, sed li antaŭvenis min. Ni sidiĝis. Lia konversacio, libera kaj afabla, baldaŭ forigis mian sovaĝan ĝenemon; mi jam komencis akiri mian kutiman spiritstaton, kiam subite eniris la grafino, kaj konfuzo ekposedis min pli ol antaŭe. Efektive ŝi estis belulino. La grafo min prezentis; mi volis ŝajni senĝenata, sed ju pli mi zorgis pri tia ŝajno, des pli mi min sentis mallerta. Por doni al mi tempon por vigliĝi kaj kutimiĝi al la nova konatiĝo, ili komencis paroli inter si, agante kun mi, kiel kun bona najbaro, senceremonie. Dume mi marŝadis tien kaj reen, rigardante librojn kaj pentraĵojn. Mi ne estas kompetenta pri pentraĵoj, sed unu altiris al si mian atenton. Ĝi prezentis iun vidaĵon en Svisujo; tamen min atentigis ne la pentraĵo mem, sed ke ĝi estis trapafita per du kugloj, eniĝintaj unu en alian.

-- Jen bonega pafo! -- mi diris, min turnante al la grafo.

-- Jes, -- li respondis: -- la pafo estas vere rimarkinda. Ĉu vi bone pafas? -- li daŭrigis.

-- Sufiĉe bone, -- mi rediris, plezuriĝinte, ke la interparolo fine ektuŝis temon al mi proksiman: -- je tridek paŝoj mi ne maltrafos ludkarton, -- kompreneble, el konata de mi pistolo.

-- Ĉu vere? -- diris la grafino kun vidigo de ega atentemo: -- kaj vi, mia amiko, ĉu vi trafos karton je tridek paŝoj?

-- Iam, -- respondis la grafo, -- ni faros provon. Siatempe mi pafis ne malbone; sed de kvar jaroj mi ne prenis pistolon en la manojn.

-- Ho, -- mi rediris, -- tiuokaze mi vetas, ke via grafa moŝto ne celtrafos karton eĉ je dudek paŝoj; la pistolo postulas ĉiutagan ekzercadon. Mi tion scias laŭ sperto. En nia regimento mi estis opiniata unu el plej lertaj pafistoj. Foje al mi okazis dum tuta monato ne tuŝi pistolon, la miaj sin trovis en riparado. Kion do vi pensas, via moŝto? La unuan fojon, kiam mi post tio komencis pafi, mi faris kvar sinsekvajn maltrafojn al botelo je dudek paŝoj. Ĉe ni estis kapitano, spritulo kaj amuzulo, -- li estis apude kaj diris al mi: „Certe, fratulo, cia mano ne sin levas kontraŭ botelo.“ Ne, via grafa moŝto, oni ne devas malzorgi tiun ĉi ekzercadon, alie oni nepre malkutimiĝas. La plej lerta pafisto, kiun mi renkontis, pafadis ĉiutage, almenaŭ tri fojojn, antaŭ la tagmanĝo. Ĝi estis ĉe li kutima aranĝo, kiel antaŭmanĝa glaseto da brando.

La gegrafoj estis kontentaj, ke mi konversaciiĝis.

-- Ĉu li bone pafis? -- min demandis la grafo.

-- Jen kiel: multfoje, ekvidinte muŝon sidantan sur muro... Vi ridas, grafino? Je Dio, estas vero... Ekvidinte muŝon, li kutimis krii: „Kozĉjo, pistolon!“ Kozĉjo alportas ŝargitan pistolon, -- paf! kaj la muŝo estas enpremita en la muron!

-- Estas mirinde! -- diris la grafo: -- kaj lia nomo?

-- Silvio.

-- Silvio! -- ekkriis la grafo, forsaltante el sia seĝo: -- ĉu vi konis Silvion?

-- Kiamaniere mi lin ne konus, ni estis ja amikoj; en nia regimento li estis akceptata kiel kamarado; sed jen, de kvinkelke da jaroj mi havas neniun sciigon pri li. Ĉu via grafa moŝto ankaŭ lin konis?

-- Ho, jes, mi lin bone konis. Ĉu li ne rakontis al vi pri iu strangega okazintaĵo?

-- Ĉu ne vangofrapo, kiun li ricevis dum balo de iu diboĉulo?

-- Ĉu li ne diris al vi la nomon de tiu diboĉulo?

-- Ne, sinjoro... Ha, via grafa moŝto! -- mi daŭrigis, divenante la veron, -- pardonu ... mi ne sciis ... ĉu eble vi?...

-- Mi mem, -- respondis la grafo kun ekstrema emocio; -- kaj la trapafita pentraĵo estas rememoraĵo pri nia lasta renkonto.

-- Ho, mia kara, -- diris la grafino: -- pro Dio, ne rakontu; al mi estos terure tion aŭskulti.

-- Ne, -- rediris la grafo, -- mi rakontos ĉion; sinjoro scias, kiel mi estis ofendinta lian amikon, -- li ankaŭ eksciu, kiamaniere Silvio sin venĝis kontraŭ mi.

La grafo alŝovis apogseĝon por mi, kaj kun plej viva scivolo mi ekaŭdis jenan rakonton.

-- Antaŭ kvin jaroj mi edziĝis. La unuan monaton, „mielmonaton“, mi pasigis ĉi tie, en tiu ĉi kamparo. Al ĉi tiu domo mi ŝuldas la plej bonajn minutojn de mia vivo kaj unu el la plej premigaj rememoroj. Iun vesperon ni kune rajdis; la ĉevalo de mia edzino ial ekobstiniĝis; ŝi ektimis, transdonis al mi la kondukilojn kaj iris domen piede. Mi ekrajdis sola antaŭen. En la korto mi ekvidis vojaĝveturilon; oni diris al mi, ke en mia kabineto sidas sinjoro, ne volinta diri sian nomon, sed simple deklarinta, ke li havas aferon al mi. Mi eniris la kabineton kaj ekvidis en mallumo viron polvekovritan kaj kun nerazita barbo; li staris ĉi tie apud la kameno. Mi lin aliris, penante rememori liajn trajtojn. -- „Ci ne rekonas min, grafo?“ li diris tremvoĉe. -- „Silvio!“ mi ekkriis kaj, malkaŝdire, mi sentis, ke miaj haroj starleviĝas. -- „Jes, certe,“ li daŭrigis, „al mi apartenas ankoraŭ la pafo, kaj mi venis por malŝargi mian pistolon kontraŭ ci; ĉu ci estas preta?“ -- La pistolo vidiĝadis el lia flankpoŝo. Mi ekmezuris dek du paŝojn kaj stariĝis en tiu angulo, petante, ke li pafu plej rapide, antaŭ la reveno de mia edzino. Li ne rapidis; li petis, ke oni donu lumon. Oni alportis kandelojn. Mi fermis la pordon, ordonis, ke neniu eniru, kaj ree petis, ke li pafu. Li prenis la pistolon kaj ekcelis... Mi kalkulis minutojn... Mi pensis pri ŝi... Pasis terura minuto! Silvio mallevis la brakon. -- „Mi bedaŭras, ke la pistolo estas ŝargita ne per merizkernoj ... kuglo estas multepeza. Al mi nepre ŝajnas, ke inter ni fariĝas ne duelo, sed mortigo; mi ne kutimiĝis celi nearmiton. Ni rekomencu; ni lotu, kiu estas pafonta la unua.“ -- Mia kapo turniĝis... Ŝajnas, ke komence mi ne konsentis... Fine ni ŝargis ankoraŭ unu pistolon kaj kunvolvis du numeritajn biletojn; li metis ilin en la ĉapon, iam de mi trapafitan; mi ree eltiris la unuan numeron. -- „Ci, grafo, estas diable ŝanca“, li diris kun firideto, kiun mi neniam forgesos. Mi ne scias, kio al mi fariĝis, kaj kiamaniere li estis sukcesinta min instigi al tio ... tamen mi ekpafis kaj trafis jen tiun ĉi pentraĵon.

La grafo fingremontris la trapafitan pentraĵon; lia vizaĝo ardis flame; la grafino estis pli pala ol ŝia poŝtuko; mi ne povis min deteni de ekkrio.

-- Mi ekpafis, -- daŭrigis la grafo, -- kaj, dank’ al Dio, maltrafis; tiam Silvio, tiumomente li estis vere terura, komencis min celi. Subite la pordo malfermiĝas. Manjo enkuras kaj kun kriego sin ĵetas al mia kolo. Ŝia ĉeesto redonis al mi mian tutan viglecon. -- „Mia kara,“ mi diris al ŝi, „ĉu vi ne vidas, ke ni ŝercas? Kial vi timegiĝis? Iru, trinku glason da akvo kaj revenu ĉe nin; mi prezentos al vi mian malnovan amikon kaj kamaradon.“ Manjo tamen ne fidis min. -- „Diru, ĉu mia edzo diras la veron?“ ŝi sin turnis al la terura Silvio: „ĉu estas vere, ke vi ambaŭ ŝercas?“ -- „Li ĉiam ŝercas, grafino,“ respondis Silvio: „iam li ŝerce min vangofrapis, ŝerce trapafis sur mi jen ĉi tiun ĉapon, ŝerce ĵus min maltrafis; nun al mi venis la deziro ankaŭ iom ŝerci...“ Kun tiuj vortoj li intencis min ekceli ... je ŝia ĉeesto! Manjo sin ĵetis al liaj piedoj. -- „Leviĝu, Manjo, -- hontu!“ mi ekkriis furioze: „kaj vi, sinjoro, ĉu vi ĉesos mokturmenti malfeliĉan virinon? ĉu vi ekpafos fine, aŭ ne?“ -- „Ne,“ respondis Silvio, „mi estas kontentigita; mi vidis cian konsternon, cian timon, -- mi igis cin ekpafi kontraŭ min; al mi estas sufiĉe, -- ci min memorados! Mi cin oferdonas al cia konscienco.“ -- Tiumomente li estis forironta, sed haltis ĉe la pordo, rerigardis la trapafitan de mi pentraĵon, ekpafis kontraŭ ĝin, preskaŭ ne celante, kaj foriris. Mia edzino kuŝis sveninta; la servistoj ne kuraĝis lin haltigi kaj rigardis lin kun teruro; li eliris sur la peronon, vokis la veturigiston kaj forveturis, antaŭ ol mi retrovis mian konscion.

La grafo eksilentis. Tiamaniere mi sciiĝis pri la fino de novelo, kies komenco iam estis tiom konsterninta min. Ĝian heroon mi ne renkontis plu. Onidire Silvio dum la ribelo de Aleksandro Ypsilanti estris taĉmenton da heteristoj[14] kaj estis mortigita en la batalo ĉe Skulani.

Piednotoj

[1] (France.) „Kartludo de la reĝino“.

[2] Specialaj bankludaj terminoj.

[3] De la dekoka jarcento.

[4] Tomski.

[5] (France.) „Forgeso aŭ bedaŭro?“

[6] La plej granda peterburga malsanulejo.

[7] Versto = 1,07 kilometro.

[8] Metalindustria urbo de meza Ruslando.

[9] Elparolu: Ŝmidt.

[10] Artemiso, virga filino de Zeŭso, diino de la ĉaso.

[11] „Se ĝi ne estas amo, kio do ĝi estas?“

[12] 1 verŝoko (1/16ono de arŝino) = 4,4 centimetroj.

[13] 1 versto = 1,07 kilometroj.

[14] Nomo de tiutempaj grekaj ribeluloj.

Noto de transskribinto:

La noveloj havas malmultajn „kovritajn nomojn“ de personoj kaj lokoj. Mi samigis ilin kaj uzis tri asteriskoj (***) por la kaŝitaj literoj. Mi forigis la noton „Rim. de la trad.“ ĉe la piednotoj. Mi registris aliajn ŝanĝojn kontraŭ la originalo per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

End of Project Gutenberg's Tri Noveloj, by Aleksandr Sergeevich Pushkin

