# The Esperantist, Vol. 2, No. 8

## Part 4

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/the-esperantist-vol-2-no-8-44667/index.md

POPOLA VERSAĴO.

Tradukita de A. Simon (Frankfurt a/Main).

Pro manko de najlo, la ŝuo perdiĝis. Pro manko de ŝuo, ĉevalo perdiĝis. Pro manko de ĉevalo, rajdisto perdiĝis. Pro manko de rajdisto, batalo perdiĝis. Pro manko de batalo, reĝlando perdiĝis. Kaj ĉio pro manko de ĉevalo-ŝu-najlo.`

AVENTURO TERURA.

Originale verkita de William Officer (Peterhead).

Estis mia libertempo. Severa laborado dum tuta jaro estis min malfortiginta. Mi konkludis ke resaniga maraero estus la plej bona kuracilo. Sekve mi min trovis loĝanta ĉe vilaĝo apud la Skota marbordo.

Ĉiutage mi promenadis sur la bordsablaroj, trae ĝuadante la freŝan aeron kaj sunbrilon.

Unu matenon mi rimarkis ŝtonegaron, foretendantan en la maron. Mi ankaŭ rimarkis ke la ŝtonegoj plialtiĝis kiel ili malproksimiĝis de la tero. Ĉe ambaŭ flankoj de la rifo la ondetoj saltis kaj ludis simile al feliĉaj kreitaĵoj vivaj.

Kia bonega ekzerco estus, mi pensis, transpasi la ŝtonegojn, kaj sidiĝi sur la plej malproksima pinto. Subite deziro anstataŭis penson, kaj mi komencis la allogan eksperimenton.

Mi supreniris kaj malsupreniris ŝtonegajn montetojn, kaj trapasis ŝtonegajn valetojn, ofte je granda malfacilo. Fine, mi trafis mian celon, kaj sidiĝis triumfe sur la lasta ŝtonego.

La varmo kaj marmuziko kombinis min luli en feliĉan revaĵon.

Kiel longe mi tie sidadis mi ne povas diri. Mi vekiĝis trovi ke la marfluo estis multege leviĝinta.

"Mia Dio! Ĉu estos eble retrapasi la ŝtonegajn valetojn?" estis mia unua penso. Je timego mi tuj leviĝis. Unu ekvido preskaŭ haltigis mian koron. La plej proksima valeto similis riveron, kiun oni ne povus transpasi krom per naĝado. Malfeliĉe, mi ne estis la arton lerninta. Sopire mi rigardis la teron, nur esti memorigata cirkonstancon, kiu alportis novan teruron al mia animo. Antaŭ nelonge mi preterpasis tiun ĉi saman lokon. La marfluo estis tiam alta; kaj la ŝtonegoj sur kiuj mi nun staris ne estis videblaj. Kia malgaja sorto devos do esti la mia, se helpo ne alvenos! Rilate al tio ĉi lasta mi havis malmulte da espero. Tiu parto de la marbordo estis dezerta, kaj homoj ĝin vizitis tre malofte.

La ondoj jam alproksimiĝis miajn piedojn. Mi ilin rigardis kun malvarma tremeto. Antaŭ nelonge ili aperis belaj, sendanĝeraj. Nun ili ŝajnis alpreni la formojn de sovaĝaj monstroj, kiuj penas min ekkapti per teruraj blankaj dentoj.

Priskribi la sentojn, la teruraĵojn kiuj min posedis dum la kruela akvo leviĝis colo post colo ĉirkaŭ mi, ne estas eble. Por tia tasko la homa lingvo ne estas sufiĉa. En la daŭro de tiu mallonga periodo mi ŝajnis morti milfoje.

Kiam la akvo atingis mian bruston, tre stranga afero okazis. Miaj timoj subite foriris; kaj mia animo tute trankviliĝis. Ankoraŭ mi rigardis la teron; sed mi ne plu atendis helpon, nek eĉ ĝin deziris.

Baldaŭ nur malfacile mi povis stari. Ĉiu ondo, kiam ĝi preterpasis, preskaŭ min forportis. Fine, miaj piedoj apartiĝis de la ŝtonego. Mi aŭdis laŭtan siblan sonon en miaj oreloj, kaj nenion plu sciis.

Kiam mi vekiĝis mi kuŝis en boato. Apude du fiŝkaptistoj genufleksis.

Al miaj demandoj ili respondis ke ili vidis mian danĝeran situacion de la maro, kaj rapidis min savi. Ili alvenis ĵus kiam mi subakviĝis, tuj min tiris en la boaton, kaj, post multe da flego, mian konsciecon revenigis.

Tiu ĉi aventuro okazis antaŭ multe da jaroj; sed ĝi lasis tian profundan impreson sur mia animo ke mi ne povas eĉ nune rigardi la maron sen tremeto.

LA MALJUNA PASTRO.

En kampa vilaĝo de la okcidenta Irlando, Katolika Pastro sufiĉe maljuna por esti iom malpreciza je sia memoro, predikis unu dimanĉon pri la Komparaĵo de la bulkegoj kaj fiŝoj: li signalis al sia zorgitaro kia miraklo estis kiun faris Nia Sinjoro kiam li nutris kvin virojn kaj du virinojn per miloj da bulkegoj kaj miloj da fiŝoj: kaj postulis ĉu iuj el liaj aŭdantoj kredas ke ili povas simile fari. Ŝajnis ja al la paroĥanoj ke ne estas tie ia granda miraklo; kaj unu, Pat Rafferty, estis sufiĉe maltima por eldiri ke "Mi kredas ke mi do povus tiom fari mi mem!"

Tio ĉi, kaj lia memoramanko alvenis al la oreloj de la Pastro, kiu vidis sian eraron, kaj, kun humora okulbrileto, diris, "Ho! mi ja tion plene rektigos proksiman dimanĉon!" Nu, kiam alvenis dimanĉo, li klarigis al sia aŭdantaro kiel li devus diri ke Nia Sinjoro nutris milojn da viroj kaj milojn da virinoj per kvin bulkegoj kaj du fiŝoj. "Nun," li demandis, "Pat Rafferty, ĉu vi kredas, ke vi povus tion fari?" "Vere, via moŝto riverenca," respondis Pat, "mi ja kredas ke jes." "Kaj kiel vi farus?" reparolis la Pastro. "Nu! via Riverenco, per la restaĵoj de la lasta Dimanĉo!"--(10532).

