# The Esperantist, Vol. 2, No. 8

## Part 2

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/the-esperantist-vol-2-no-8-44667/index.md

3. _Ecilo_ estas la sola speco de Esperanta vorto, kies formo pendas de iu alia vorto en la frazo: Ĉar participo estas ĉiam ankaŭ ecilo, kvankam ecilo ne estas ĉiam participo. Ĝi havas du ĉefajn uzadojn, la du samajn uzadojn, kiujn ni nomis, parolante pri la nomilo, (1) la "difina," kaj (2) la "pridira" uzado, ekzemple, "Reĝa Edwardo," = difina, kaj "Li estas Franca," = pridira. La pridira ecilo havas ĉiam sennoan kazon, kaj tio estas la sola kaŭzo de la malofta "malsamfineco" inter nomilo kaj ecilo en Esperanto.

Ni parolas ordinare en Esperanto pri "komparativaj adjektivoj" kaj "superlativaj adjektivoj." Ĉu ne estus multe pli simple kaj pli instruante, nomi ilin "pli-eciloj" kaj "plej-eciloj?" La nombraj eciloj formas apartan klason. La simpla nombro ne havas ecilan finon: ĝi ne estas ĉiam ecilo. Oni povas doni al li la nomon de "simpla," kiam estas necese distingi ĝin de la "orda," la "ona," la "obla" kaj la "opa" nombro. Estus perdo de tempo doni al tiuj ĉi nombraj vortoj la longajn teknikajn nomojn de la ordinaraj gramatikoj. Estas ankaŭ klaso de "kiomaj" eciloj, kaj nomiloj, kaj tieliloj, kiuj bezonas apartan nomon, ĉar ili havas apartan gramatikan traktadon, per "da."

4. _Tielilo._--La Esperanta tielilo (instrumento de maniero) havas gravajn uzadojn, kiuj tute ne estas adverbaj. Tial estas pli bone havi alian nomon por ĝi. Mia lasta frazo montras tion klare. Esperante la vorto "bone" estas ofte nomita adverbo; sed ĝi ne estus en iu alia lingvo adverbo, en tiu ĉi frazo. Kaj la participaj adverboj ofte estas vere gerundioj. Tial estus plej bone havi alian nomon, ne nur por la tuta parolilo, sed por ĉiu el ĝiaj specoj. Ĝi havas tri specojn, (1) la "difina" tielilo, kiu difinas verbon, ecilon aŭ alian tielilo, guste tiel kiel la ordinara adverbo; (2), la "cirkonstanca" tielilo, kiu estas la participa-gerundio; kaj (3) la "pridira" tielilo, kiu "diras" ion "pri" fakto enhavita en najbara suba frazo, ekzemple, pri la fakto "havi alian nomon por ĝi" en la supera frazo. La lasta formo faras la tielilon de la Esperanta lingvo multe pli analogia al ĝia nomilo kaj ecilo ol la adverboj de iu alia lingvo. Oni vidos ankoraŭ tiun analogion en la proksima paragrafo, kie tielilo estas ne nur "difina" sed ankaŭ "pridira," tiel kiel eciloj kaj nomiloj.

5. _Proiloj._--La antikvaj gramatikistoj ne atentis multe la tri diversajn specojn de anstataŭantaj vortoj--vortoj kiuj anstataŭas (1) nomilon, (2) ecilon, (3) tielilon. Ili studis ĉefe la unuan, kaj nomis ĝin "pronomo": ili konfuzis multe la duan kun la unua: kaj diris preskaŭ nenion pri la tria. Esperanto bezonas pli logikan kaj sisteman nomaron. Akceptante "pronomo" kiel bona nomo por la unua klaso, oni devas fari paralelajn nomojn por la du aliaj. Mi proponas por la dua, "proecilo," kaj por la tria, "protielilo."

Tio estas tute logika, ĉar neniu el tiuj ĉi gravaj vortoj havas la plej malgrandan signifon per si. "Tio" signifas simple nenio, se oni ne diras aŭ montras samtempe kio estas "tio." Kaj la samo estas vera pri la proecilo "tia," aŭ "tiu," aŭ "ties," aŭ pri la protielilo "kial," aŭ "kiam," aŭ "kie," aŭ "kiel." Ili nur havas signifon pro, kaj per, kaj por, io alia, kaj neniun signifon pro, per aŭ por si mem.

Oni estas nun en la mezo de la tabelo de 45 proiloj, kiujn Doktoro Zamenhof tiel saĝe kaj lerte aranĝis; sed mi havas nur spacon por montri, tre mallonge, kiel mi nomus la 9 liniojn kaj 5 kolonojn de tiu fama tabelo. Mi donus al la linioj nomojn prenitajn aŭ faritajn el la naŭ vortoj de la demanda kolono: "kiaspeca, kiala, kiama, kiea, kiela, kiesa, kioesta, kioma, kiuesta." Kaj mi donus al la kolonaj la nomojn, "(1) nedifina, (2) universala kaj disdona, (3) rilata kaj demanda, (4) nea, (5) montra."

Personaj pronomoj, kun "oni," povas bone gardi sian nomon, kvankam "ĝi" estas malofte persono: "si" estas ankaŭ "refleksa," kaj "oni" estas "nedifina." La du serioj de posedaj vortoj ("mia, k.t.a."; kaj "ies, k.t.a.") ne estas rajte nomataj posedaj pronomoj, sed "posedaj proeciloj." Estas vere ke la lastaj estas ofte uzataj pronome, sed tio estas nur per komuna kapableco de eciloj.

6. _Dirilo._--Sen verbo oni ne povas diri ion, kio havas iun sencon. Mi nomas tial la verbon "dirilo." Ĝi havas du ĉefajn formojn, kiujn oni nomas "voĉoj." Sed tiu nomo ne estas logika. Estus pli bone nomi ilin la "aktiva formo" kaj la "pasiva formo" de la dirilo. La aktiva formo enhavas du specojn, kiujn oni nomas ordinare "transitiva" kaj "netransitiva." Tiuj ĉi du nomoj estus multe pli kompreneblaj en Esperanto, se oni farus ilin "transira" kaj "netransira."

La dirilo havas "modojn": kaj la vorto estas tute konvena. Sed la nomoj de ĉiu modo estas preskaŭ fremda al la Esperanto,--"indikativa, imperativa kaj subjunktiva, kondicionala, infinitiva." Estas nur du aŭ tri Esperantaj radikoj en la tuta afero. Estus multe pli simple kaj kompreneble al la sengramatika lernanto, nomi la indikativan la "fakta" modo, kaj la kondicionalan, la "supoza" modo. Dro. Zamenhof nomas la infinitivon, la "sendifina" modo. Li nomas ankaŭ la imperativan kaj subjunktivan modon, la "ordona" modo. Sed tiu ĉi nomo nomas nur la duonon de la modo; kiu ofte estas ĝuste tiel nedubeble subjunktiva, ol ĝi estas alifoje ordona. "Li deziras (petas, celas, timas) ke vi iru tien" finiĝas certege per subjunktiva frazo. Estas tamen malkonvene, havi du nomojn por unu modo: kaj la du duonoj de la modo ne estas tute diversaj. La latina kaj greka subjunktivoj estas ofte ĝentile ordonaj. La subjunktiva uzado de la Esperanta modo "atendas" ĉiam ion, kio povas, pli aŭ malpli certe, "okazi" post la ordono, deziro, peto, celado, timo, k.t.a., kiujn la antaŭa dirilo esprimas. La ordona uzado esprimas ĝuste la samon, ellasante nur "Mi ordonas ke----." Ĉar la vizaĝo kaj gestado de la ordonanto esprimas tion. Mi proponas "okazatenda modo."

Modoj havas tempojn, kaj D-ro Zamenhof donas al la tri ĉefaj tempoj aktivaj de la fakta modo, tri bonajn Esperantajn nomojn (1) "la estanta," (2) "la estinta," kaj (3) "la estonta," ekzemple (1) mi faras, (2) mi faris, (3) mi faros; sed ĉiu alia tempo aktiva, kaj ĉiu ebla tempo pasiva, estas kunmetita, kaj havas pli ekzaktan funkcion ol la 3 unuvortaj tempoj, ekzemple, (1) mi estas farata, (2) mi estis farata, (3) mi estos farata, estas la estanta, la estinta kaj la estonta tempoj de la pasiva fakta modo. Sed ili estas pli ol tiu. Faritaj per la estanta participo ili povas nur esprimi agadon, kiu ne estas finita, kaj daŭras. Por esti akurata, oni devas nomi tiujn ĉi tri tempojn pasivajn, la "daŭrestanta, daŭrestinta, kaj daŭrestonta." Kaj se oni anstataŭas la estantan participon "farata" per la estintan participon "farita," oni faras ankoraŭ tri bonajn Esperantajn tempojn, sed ankoraŭ ne simple la estanta, la estinta kaj la estonta; ĉar la agado estas neniam daŭra, sed finita, je la dirita tempo. Oni havas tial ne plu daŭrtempoj sed fintempoj, (1) "finestanta tempo" = "mi estas farita," (2) "finestinta" = "mi estis farita," (3) "finestonta" = "mi estos farita." La latina studento rekonos tuj ke tiuj estas ekzakte la perfekta, la pluperfekta kaj la futurperfekta pasivaj faktaj tempoj de la latina dirilo.

Restas ankoraŭ nur tri eblaj pasivaj tempoj, faritaj el la estonta participo pasiva, kaj la tri unuvortaj faktaj tempoj de "esti" = (1) mi estas farota, (2) mi estis farota, (3) mi estos farota. Sekvante la du aliajn triojn, oni nature nomus tiujn ĉi tri tempojn, la antaŭtempoj, (1) la "antaŭestanta," (2) la "antaŭestinta," kaj (3) la "antaŭestonta."

Mi traktas la pasivan sistemon de tempoj unue, ĉar ĝi estas pli simetria, kun sia 3 × 3 = 9 egalinterspacaj tempoj, ol la aktiva, kun siaj tri aldonitaj unuvortaj tempoj. Sed estas nur por tiuj ĉi tri tempoj, ke oni bezonas iun terminon plu. Ĉar oni faras la aktivajn kunmetitajn tempojn, kaj nomus ilin, ĝuste same ol la pasivaj, nur uzante la aktivajn participojn anstataŭ la pasivajn. Estus sufiĉe, ordinare, lasi tiujn ĉi tri unuvortajn tempojn havi nur iliajn unuvortajn nomojn, aldonante nur, kiam necerteco povus ekzisti, la radikon "simpl-" (= simplestanta, simplestinta, simplestonta).

Ne estas bezono de iuj aliaj dirilaj terminoj. Oni povus, nature, fari kunmetitajn tempojn en la "supoza," la "atendokaza" kaj eĉ la "sendifina" modo, sed ĉiu el ili havus ĉiam la saman nomon ol en la "fakta" modo.

La novaj Esperantistoj favoras multe pli la kunmetitajn tempojn ol la pli fruaj, kaj tio estas vera pligrandiĝo de la kapablecoj de la kara lingvo. Estas nur unu "helpa" (= aŭkziliaria) dirilo en Esperanto: tio estas "esti." Sed estas granda nombro da "modaj" diriloj, tiaj kiaj estas "povi, bezoni, devi, voli, deziri, ami, preferi, elekti, k.t.a," kaj oni rekonas ilin per la foresto de "por." Komparu "Mi elektas iri" kun "Mi batalas por iri"; aŭ "Mi timas iri" kun "Mi kuras por iri."

7. _Rilatilo._--La antikva nomo estas prepozicio, kaj ĝi signifas ion antaŭponitan. Sed la vorto ne montras tion en Esperanto, kaj tio ne estas ankaŭ la fakton, kiu meritas esti montrata per ĝia nomo. La prepozicio rilatas la nesubjektajn kaj neobjektajn nomilojn ĉiujn al la resto de la frazo. "Rilatilo" estus tial bona kaj informanta nomo por ĝi.

8. _Kunigilo._--La ordinara vorto "konjunkcio" estas tute komprenebla en Esperanto, sed "kunigilo" estas egale signifa, kaj harmoniiĝis multe pli bone kun la ceteraj tieaj proponaj.

9. _Kriilo._--Tiu ĉi estas multe pli logika nomo ol "interjekcio." Tio signifas, nature, ion interĵetitan. Sed en la natura kurado de interparolado, la interjekcio okazas multe pli malofte inter la vortoj ol antaŭ ĉiuj aliaj vortoj. Ĝi estus reale nomo pli konvena por parenteso. Mi proponas tial "kriilo."

Tiuj ĉi ideoj venis nur en mian kapon antaŭ du semajnoj, sed ili ŝajnis al mi tre utilaj kaj gravaj. Tiel mi rapidis por presigi ilin antaŭ la Kongreso.

KLOPODU.--HIMNO ESPERANTA.

Originale verkita de M. R. Keesing (Auckland, N.Z.).

Antaŭen! Antaŭen! Ne restu momenton! Etendu la povan, la magian senton. Flugigu standardon trans tuta la mondo, De ambaj polusoj ĝis ĉirkaŭ la rondo.

Popoloj, ho! aŭdu, jen estas stimulo Por plu altaj celoj, sen ia makulo; Antikva deziro atingas plenumon, Triumfe venkante disvastigas lumon.

(Ĥoraro).

Kuraĝu! Kuraĝu! Vi bravaj amikoj, Plilarĝigu ĉiam per daŭraj efikoj La bonan laboron, kun korega kanto. Ho! antaŭeniru por la Esperanto.

March forward! March forward! Delay not your striving, The moment of victory now is arriving. Fly boldly the standard through all the world's regions, All round the earth's compass assemble your legions.

O! peoples, attend, for we give you a treasure, Exalting your aims by a pure, spotless pleasure, Fulfilling the longing of great ancient sages, For light and advancement, creating new ages.

(Chorus).

Have courage! Have courage! Ye brave-hearted brothers, Extend the boon further to benefit others. Sing gladly in chorus a soul-stirring canto, To spread far the praises of sweet Esperanto.

Maurice R. Keesing, _Principal of The Cosmopolitan College, Auckland, N.Z._

LA LETERO AL LA BAPTO-PATRO.

El la Veillée, tradukita de Elise Bauer.

Personoj.--_Paŭlo_: dekjara. _Johanino_: okjara.

Ambaŭ sidas ĉe la tablo skribontaj. Paŭlo elstrekas kaj skrapetas. Johanino rigardas la plafonon. Ambaŭ sopiras.

_Johanino._ "Paŭlo!"

_Paŭlo._ "Kion?"

_Johanino._ "Ĉu ci jam skribis multon?"

_Paŭlo, montrante folion nigran je inkmakuloj kaj elstrekaĵoj:_ "Jen!"

_Johanino._ "Sed ĝi estas tute elstrekita!"

_Paŭlo._ "Nu, kaj ci?"

_Johanino, montrante blankan folion._ "Jen!"

_Paŭlo._ "Sed ĝi estas tute blanka!"

_Johanino._ "Kun cia nigra, kaj mia blanka folio, ni estas ĉe la sama punkto."

_Paŭlo._ "De tri kvaronoj da horo!"

_Johanino._ "La patrino diris al ni: 'Estos baldaŭ la nomofesto de cia bapto-patro. Skribu al li ambaŭ beletan letereton.' Kaj ni ambaŭ trovas nenion!"

_Paŭlo._ "Tio mirigas min, precipe de cia flanko."

_Johanino._ "Nu, kial?"

_Paŭlo._ "Li ne estas mia vera bapto-patro, sed cia."

_Johanino._ "Jen bona motivo! Li dorlotas cin tiel multe kiel min."

_Paŭlo._ "Tio ĉi estas vera. Ni multe amas lin. Se li estus tie ĉi, ni havus multegon por rakonti al li."

_Johanino._ "Kaj ni ne trovas ion por skribi!"

_Paŭlo._ "Fratineto! Mi havas ideon! Ni faru tiel kiel la Blindulo kaj la Lamulo!"

_Johanino._ "Kiel!"

_Paŭlo._ "Ni helpu unu la alian. Vi estas malpli granda ol mi--tio ĉi ne estas grava, oni ofte bezonas pli malgrandan ol si."

_Johanino._ "Ĉu tio ĉi troviĝas en la Blindulo kaj Lamulo?"

_Paŭlo._ "Tie, aŭ aliloke. Diru al mi ciajn ideojn. Mi diros al ci la miajn, kaj ni ambaŭ subskribos."

_Johanino._ "Jes, frateto mia, tio ĉi estas bonega. Komencu!"

_Paŭlo._ "Ne, ci komencu!" _Ili rigardas unu la alian nedecidite, tiam ekridas._ "Ni estu seriozaj!"

_Johanino, pripensante._ "Ni povas skribi: Kara Bapto-patro, ..."

_Paŭlo._ "Certe!" _Leviĝinte, kaj alproksimiĝinte Johaninon, li skribas sur la blankan folion_ "Kara Bapto-patro ..." "Vi vidas, la ideoj jam venas."

_Johanino, penante imagi ion._ "Kara Bapto-patro, Estos post morgaŭ via baptofesto."

_Paŭlo._ "Li devas scii tion."

_Johanino._ "Eble li estas forgesinta ĝin. Pensu, li estas nur fraŭlo. Li havas nek gefilojn nek genepojn."

_Paŭlo._ "Estas feliĉe ke li havas nin!"

_Johanino._ "Jes, por doni donacojn al iu."

_Paŭlo._ "Hm, mi havas ideon!"

_Johanino._ "Diru ĝin!"

_Paŭlo._ "Oni devus lerte ... mi fidas je ci...."

_Johanino._ "Flatulo!"

_Paŭlo._ "Sciigi al li, ke mi deziras poŝt-mark-albumon."

_Johanino._ "Kial?"

_Paŭlo._ "Por la okazo, ke li deziras donaci ion al ni por sia nomofesto."

_Johanino, prenante la plumon kaj skribante sur la saman folion._ "Atentu!"

_Paŭlo._ "Sed tre delikate. Ci komprenas!"

_Johanino._ "Ne malkvietiĝu! Mi skribos tute laŭte." _Ŝi skribas_: "Mia frato posedas belan kolektaĵon da poŝtmarkoj. Se li havus albumon ..."

_Paŭlo._ "Ruĝan! Albumon ruĝan!"

_Johanino, obeeme skribante._ "Albumon ruĝan li estus tre feliĉa. Sed li ne havas sufiĉe da mono por aĉeti unu."

_Paŭlo._ "Jen! Tiele ĝi estas tre delikate esprimita! Parolu nun iom pri lia sano."

_Johanino, skribante._ "Ni esperas, ke via sano estas ĉiam bona."

_Paŭlo._ "Ne, ci ja scias ke li plendas senĉese!"

_Johanino, skribante._ "... Ĉiam bona, tio estas ankaŭ malbona. Antaŭ kelkaj tagoj nia patro diris ke vi similas la fantazian malsanulon. Mi lin demandis kio tio ĉi estas, kaj li respondis, ke ĝi estas malsanulo por ridigi. Tio ĉi plezurigas nin por vi." _Interrompante sin._ "Nun ni devas paroli pri la vestaro!"

_Paŭlo._ "Pri kia vestaro?"

_Johanino._ "Pri tiu, kiun mi deziras por mia pupo."

_Paŭlo._ "Ha, jes! Donu!" _li prenas la plumon kaj aldonas al la letero_.... "Mia fratino deziras vestaron de pupo. La knabinoj, vi scias, ili revas nur pri pupoj?"

_Johanino._ "En vestkesto! Skribu."

_Paŭlo, skribante._ "Ili revas nur pri pupoj--en vestkesto la vestaro."

_Johanino, rigardante la paĝon._ "Tio ĉi formiĝas!"

_Paŭlo._ "Stilo de Sinjorino de Sevignée! Sed ŝi ne havis fraton kiu helpis ŝin! Nun ni devas diri, ke ni estas bonaj, kaj ke ni lernas diligente."

_Johanino._ "Tio ĉi ne estus modesta."

_Paŭlo._ "Ja jes, ci laŭdos min, kaj mi laŭdos cin!"

_Johanino._ "Bona ideo!" _skribante_, "Paŭlo estas tre diligenta. Li laboras bonege. Li estas tre ĝentila al mi." _Cia vico._

_Paŭlo, skribante siavice._ "Kaj mia fratino estas la plej bona el ĉiuj knabinetoj."

_Johanino, kisante lin._ "Kiel bone ci diris tion ĉi!"

_Paŭlo._ "Ĉar mi pensas tiel." _Kisante ŝin._

_Johanino._ "Nia letero estas longa. Rigardu!"

_Paŭlo._ "Jes, ni povos nun kisi...."

_Johanino._ "La leteron."

_Paŭlo._ "Ne, la bapto-patron."

_Johanino, rapidege skribante._ "Ni vin kisas kore, kara bapto-patro," _subskribante_ "Johanino Delormel."

_Paŭlo, subskribante siavice._ "Paŭlo Delormel."

_Kun sopiro de ĝojo, jen! ĝi estas finita!_

_Johanino._ "Ni devas nur relegi nian evangelion."

_Paŭlo, post minuto da pripenso._ "Ho, ci volas diri nian epistolon!"

_Johanino._ "Jes, nian epistolon. Ni relegu ĝin!" _Kaj ili relegis ĝin, ĝis la fino._

_Johanino._ "Sed, ni forgesis ion."

_Paŭlo._ "Kio estas?"

_Johanino._ "Prezenti niajn bondezirojn je lia nomfesto."

_Paŭlo._ "Tio ĉi estas facile reparebla."

_Prenante la plumon, li aldonis post la subskriboj_ "Johanino Delormel kaj Paŭlo Delormel kiuj deziras al vi bonan nomofeston."

MONATO POST MONATO.

Nur kelkaj tagoj post la ricevo de tiuj ĉi paĝoj, ni havos la plezuron renkonti unu la alian ĉe Boulogne sur Mer. Ni deziras sendi korajn bondezirojn, kaj esperojn, ke tiu ĉi _Unua Monda Kongreso Esperanta_ estos por ĉiuj partoprenantoj tute plezuriga kunveno; ankaŭ ke la rezultatoj tie efektivigotaj inspiros nekontraŭstareblan fervoron inter niaj multelandaj kunbatalantoj. Ŝajnas al ni ja dezirinda afero, ke la lingvaj demandoj estu sub la gvido de ia _Internacia Komitato_, kompreneble sub la prezido de Doktoro Zamenhof mem. Por trafi tiun celon diversaj projektoj jam aperis, kaj ni varme konsilas ĉiun kongresanon, ke li tralegu la tre utilan libreton: _Kongresaj Projektoj ricevitaj antaŭ 15 Junio_, 32 pp., eldonata de la Grupo de Boulogne sur Mer.

* * *

Niaj Francaj amikoj certe faradas ĉion eblan por sukcesigi la Kongreson, kaj, inter alioj, ni ricevis ekzempleron de la bonega _Kongresa Libro_, 163 pp., verkita de nia estimata kunverkanto S-ro Paul Boulet. La volumo enhavas priskribon de la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj, frazlibreton Francan Esperantan, parkere lernotajn poemojn kiel _Espero_ kaj _La Vojo_, ilustraĵojn kaj--ni ĝojas vidi--tre gravan aron da komercaj anoncoj. Tiu ĉi libro, pli ol ia alia ĝis nun eldonita, pruvas ke la nuntempa komercisto fine vekiĝas je la graveco de Esperanto kiel komerca komprenilo. Ni esperas ke la antaŭemaj anoncintoj profitos pro ilia saĝeco.

* * *

Tiun ĉi monaton ni ricevis la longe promesitan _Majstro Jan Hus_, bele presita 40-paĝa verko priskribante la _Vivo, Agado, Kondamno kaj Morto de la Glorinda Martiro_, verkita de J. F. Khun, kun antaŭparolo de Profesoro Carlo Bourlet. Kosto, 90 centimoj, de la Presa Societo, 33 rue Lacépède, Paris.

La _Vocabulario Esperanto-Español_ alvenis antaŭ kelkaj tagoj, kaj estas la plej dika inter la ĝisnunaj vortaroj. Samforma kun la _Fundamenta Krestomatio_, ĝi enhavas 364 paĝojn, kaj la kosto (6 frankoj) certe ne estas tro granda.

_Esperanto_ estas la titolo de la nova semajna foliego eldonita de S-roj Berthelot & Lambert. Ĝi tute similas la ordinaran Francan ĉiu tag-ĵurnalon laŭ ĝia formo, kaj enhavas interesajn sciigojn pri la progreso de nia Afero. Oni anoncas ke ĝi vendiĝas ĉe ĉiuj stacidomaj gazetvendejoj en Francujo.

MONTH BY MONTH.

But a few days after the receipt of these pages, we shall have the pleasure of meeting in Boulogne. We desire to send hearty good wishes and the hope that this _First Esperantist World-Congress_ will be for all participants a most pleasant gathering; also that the results there to be arrived at will inspire irresistible enthusiasm among our comrades of many lands. It seems to us most desirable that linguistic questions should be under the guidance of some _International Committee_, of course presided over by Dr. Zamenhof himself. To attain this end divers proposals have already appeared, and we warmly advise all Congress-men to read the most useful booklet: _Congress Projects received previous to June 15th_, 32 pp., published by the Groupe Espérantiste de Boulogne.

* * *

Our French friends certainly intend to do all possible to promote the success of the Congress, and, among other things, we have received a copy of the excellent _Congress Book_, 163 pp., written by our esteemed collaborator, M. Paul Boulet. The volume contains a description of the town and surroundings, a French-Esperanto phrase-book, poems to be learned by rote, as _Espero_ and _La Vojo_, illustrations, and--we rejoice to note--a most impressive collection of commercial advertisements. This book, more than any hitherto published, proves that the commercial man of to-day is at last awakening to the importance of Esperanto as a commercial medium. We hope the go-ahead advertisers will profit by their wisdom.

* * *

We have this month received the long-promised _Master John Hus_, a finely printed 40-page work treating the _Life, Doings, Condemnation and Death of the Glorious Martyr_, written by J. F. Khun, with preface by Professor Carlo Bourlet. Cost, 10d., from the _Presa Societo, 33 rue Lacépède, Paris, V_.

The _Esperanto-Spanish Dictionary_ arrived a few days gone, and is the most bulky of our present vocabularies. Uniform with the _Fundamenta Krestomatio_, it contains 364 pages, and the price (5s.) is certainly not excessive.

_Esperanto_ is the title of the new weekly sheet issued by MM. Berthelot and Lambert. In form it resembles the ordinary French Daily, and contains interesting information of our progress. It is stated that the paper is sold at all station book-stalls in France.

PASKA LIBERTEMPO EN IRLANDO.

Originale verkita de F. A. Meigh.

La okazaĵoj de Paska libertempo kiun mi pasis kune kun amiko en Irlando dum la nuna jaro ofte estis tre ŝercadaj.

Oni estis tiel laŭdinta la belajn pejzaĝojn de Killarney ke ni decidis iri tien motorveturile de Dublin. La vetero estis belega, kvankam neĝis antaŭ kelkaj tagoj kaj eĉ tiam la suprojn de la montoj estis neĝ-kovritaj, ŝajniganta la kamparon tre pentrinda.

Vespere ni atingis Castle Dermot, kie estas granda ruiniĝinta abatejo kaj antikva Irlanda turo. Tiuj ĉi turoj estis konstruitaj ĉirkaŭ jaro 1013 kaj kvankam oni ne estas certa pri ilia originala uzado oni konjektas ke ili estis uzitaj kiel fortikaĵoj dum tumultoj, kaj ke ili ankaŭ enhavis la ĉefan sonorilegon de la monaĥejo. Sur la vojoj estis multaj belaj ruinaĵoj sed la plej interesaj kaj amuzigaj vidaĵoj estis la diversaj metodoj kiujn la vilaĝanoj uzas por preteririgi azenojn kaj mulojn preter la motorveturilo.

Kelkaj el la veturigistoj senvestigis sin de la vestoj kaj ĝin pendis sur la kapo de la besto kaj aliaj ĉirkaŭprenis la azenon ĉirkaŭ la vizaĵo por kaŝi la okulojn, sed ofte la viroj estas multe pli timaj ol la azenoj.

Unufoje kiam ni alproksimiĝis malgrandan ŝarĝoveturilon la veturigisto (junulo de deksep jaroj) rapide elseliĝis, suprenrampis la defluilabordon, sin kaŝis malantaŭ la plektobarilo kaj nin rigardetis tra malgranda truo. Alian okazon virino subite perdis la nervon, faligis la kondukilojn, kovris la okulojn per la manoj kaj ekkomencis laŭte preĝi; dume la azeno daŭris marŝi trankvile.

Antikvistoj sin interesas multe pri la aro da ruinaĵoj sur la "Ŝtonego de Cashel." Oni konjektas ke ili estis konstruitaj ĉirkaŭ jaro 1100 kaj multe el ili estas ornamigitaj de bela skulptaĵo.

Oni diras, ke antaŭ kelkaj jaroj partio da Amerikanoj tien vizitis kaj tiel ĉarmiĝis je la ruinaĵoj, ke ili deziris aĉeti kaj rekonstrui ilin ĉe granda Amerika ekspozicio. La Irlandanoj tamen rifuzis vendi, kaj la turistoj, farintaj multajn mezuraĵojn kaj fotografaĵojn, konstruis similajn ruinaĵojn (sed pli malgrandaj) en ilia lando.

La butikoj en tiuj ĉi malgrandaj urboj ne ofte havas logantan mienon. Ili enhavas preskaŭ ĉion--frukton, lardon, botojn, k.t.p., sed malfeliĉe pureco estas de dugrada graveco kaj la butikoj ŝajnas kvazaŭ la butikistoj havas grandan antipation kontraŭ sapo kaj akvo.

En tago mi demandis de Irlanda sinjoro "Kial kelkaj urbetoj ŝajnas tiel malpuraj?" Li rigardis min dum minuton kaj ridinde respondis "La Irlandanoj estas tre bonkoraj kaj se unu viro pentrus sian domon ĝi aperigus pli malpura la domon de sia najbaro, kaj por nevundi la sentojn de unu la alia, ili lasas aferojn por sin mem zorgi"; sed, li daŭrigis "La plej vera kaŭzo estas malfeliĉe ĉar ili ne amas laboron."

