# The Esperantist, Vol. 2, No. 7

## Part 2

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/the-esperantist-vol-2-no-7-44666/index.md

Mia onklo alttenis unu el ĝiaj antaŭpiedoj dum mi rampis sur la selon kaj ni rapide forkuris. Mi tute ne povis kontroli la beston ekscititan ĉar mi nur malfacile povis min balanci sur la selo kies piedingaj rimenoj estis tro mallongaj por ke mi povu ilin uzi; tial mi sen sinriproĉo ĝuis la galopon, ĝis mi subite min trovis sur la herbo. Mi falis kiel kato sur la piedoj kaj ankoraŭ mi tenis la kondukilojn, tial mi deturnis la ĉevaleton al arboreto, kie mi disrompis branĉeton kovritan per folioj. Neniam mi frapis bestojn sed iafoje mi tiklis ilian nazon aŭ orelojn por sciigi ilin ke mi ĉeestas aŭ por ilin vekigi se ili estas dormemaj. Mi ne deziris duan falon kaj mi estas certa nenion renkonti mi do sidiĝis sur la selon tiel kiel rajdis la kamparaninoj en Kimrujo kiujn mi ĉiutage vidis en mia infaneco. Tiam mi incitis la beston al plej rapida kuro kaj kiam ajn ĝi volis marŝi mi tremigis la foliojn apud ĝia kapo tial ke ĝi rekomencis galopon. Kiam ĝi ŝajnis sufiĉe laca por ke ĝi min obeu mi cirkaŭrigardis kaj min trovis en plena dezerto, sen vojeto kaj sen ia ideo pri la sido de la urbeto. Vere la besto facile trovus ĝian hejmon sed ĝi irus ĉe ĝia propra mastro kaj ne ĉe miaj geonkloj. Dum mi haltis duba mi vidis viron, mi do movinte mian dekstran piedon al mia maldekstra flanko lin sekvis, lin alvokis kaj kiam li sin turnis mi lin petis al mi helpi premi la selligilojn kaj montri la plej rektan vojon al Cromarty House. Li nenion respondis sed ŝanĝis la bukojn kaj prenis la bridon.

Mi diris "Volu montri per fingro kie kuŝas la urbeto; ne estas necese ke vi min akompanu."

"Estas ja necese, multaj kaj profundaj estas la marĉoj," respondis voĉon per kies sono mi rekonis Darnie. Mi decidis respekti liajn kutimojn, sed baldaŭ, tute senvole mi ekkriis "Darnie, kial vi tiel strange vivadas?" Lian vizagon mi ne povis vidi, lian voĉon tamen estis kvieta kiam li enfine diris "Mizerulo ne devas enui noblan fraŭlinon." "Vi ne estas Mizerulo, mi ne estas nobla. Unu estas nia patro, Dio mem; kaj ni ĉiuj estas gefratoj. Ĉu vi tion ĉi ne legis el via Biblio? Ĉu vi ĝin ne kredas? Kial vi ne konfidus en fratino?"

Post longa silento li komencis paroli tre malfacile ĉar la Angla lingvo al li estis lingvo alilanda, li rakontis al mi ke liaj prapatroj kulturis farmojn en bela valo. Li estis la plej juna el ok gefiloj kaj estis nur dekokjara kiam oni faris fervoran alvokon al la patriotismo de la Skotoj por defendi la landon kontraŭ Bonaparte kaj li soldatiĝis: post deksep jaroj li estis serĝento kaj ricevis longan libertempon. Revidante sian familion li trovis plenan feliĉecon. Gepatroj gefratoj, geonkloj, gekuzoj, estis sanaj kaj prosperaj, liaj fratinoj estis ĝojaj edzinoj kaj patrinoj; bona knabino kiun li de ŝia infaneco amis lin feliĉege bonvenis. Ili fianĉiĝis, post nur tri jaroj, lia deĵoro elfarita li revenos, libera, riĉa al la kara valo, al la karega virino, por ĝui inter iliaj parencoj vivon paradizan.

La tri jaroj pasis, de Hindujo li rapidis hejmen kaj trovis la valon sed de la vilaĝo nur fajrenigrigitajn ruinojn. Li marŝis longatempe antaŭ ol trovi dometon kies timigitaj loĝantoj lin diris ke ĉiuj vilaĝanoj forpeliĝis por ke la bienulo obtenu plian luprezon el riĉaj ŝaffarmaj mastroj. Li iris al pastra domo kie li bonege riceviĝis sed la pastro povis al li nenion sciigi pri liaj parencoj. El la 350-400 loĝantoj, kelkaj iris Amerikon, kelkaj (surtute teksistoj) migris en la urbojn kelkaj mortis pro malvarmo, malsato kaj melankolio. La pastro diris al Darnie ke li devas akcepti siajn malĝojigojn tiel justa dia puno pro liaj eblaj formetitaj ŝuldoj de preĝo. Ankaŭ li promesis lin sciigi se iam venas al valo iu el liaj parencoj. Lasinte la valon Darnie renkontis amikino kiu lin diris ke la forpeloj kruelege efektiviĝis. Ŝi vidis lian patron svenigitan per ŝtonbatoj, lian patrinon devigeble eltrenitan el lito kaj forĵetitan sur malsekan herbon; tie post nokto mizera ŝi mortis. Dum kelkaj semajnoj Darnie ĉirkaŭe vagis, penante trovi iajn sciigojn pri sia familio aŭ pri la familio de sia fianĉino, lasante ĉie la adreson de la oficejo al kie li iros por sia pensio. Enfine li loĝiĝis al Navity kie post dekdu jaroj li aŭdis pri sia frato.

Al mi demandinte kial li elektis restadejon tiel dezertan li respondis "Ĉar mi timegis fariĝi mortiganto, ju pli mi aŭdis pri la suferoj de miaj popoloj des pli mi deziregis venĝon. Mi ne kuraĝis min meti en tentado se mi.... Tiun riĉulo mi ne povos pardoni. Mi volis pardoni por ke mi estu apud mia amatino al la mano dekstra de Dio--tie mi ne estos ĉar mi neniam pardonos, sed ŝi scios ke mi ŝin iam amegis, al ŝi ĉiam mi restis fidela."

"Unu tagon vi ja pardonos Darnie."

"Neeble, mi jam forgesis. Mi jam estas kvazaŭ mortinto ne sentante. Dum longaj jaroj mi preĝis povi pardoni, tutajn noktojn mi staris sur la genuoj aŭ kuŝis sur la vizaĝo preĝante povi pardoni--nun mi ne povas plu preĝi." Li pli multon diris sed mi ne aŭskultis: mi pensis kaj preĝis. La domo estante videbla mi diris, "Adiaŭ frato mia, iru hejmen kontenta. Dio vin ja longe pardonis, ĉar li vin amis, eterne. Li vin amos."

Je la unua fojo li altlevis la okulojn kaj min regardis "Adiaŭ, fraŭlino, ĉu vi estas vere fraŭlino aŭ anĝelo sendita de Dio?"

P.S.--Dum dekok jaroj mi neniam parolis pri Darnie ĉar mi timis perfidi lian konfidencon. Tiam lin kredante morta mi rakontis lian historion al amiko mia; nun mi ĝin skribis.

E.W.

LA HISPANA ARMŜIPARO.

De Lord Macaulay, tradukita de Ben Elmy.

Atentu, se sciiĝus vi pri Angla la virec'; Mi kantas kion faris ĝi en fama l' estintec'; Ŝiparo vane kontraŭ ĝi alportis, sur marflu', Meksikan oron, bravajn korojn, for el Hispanuj'.

Jen estis dolĉa tagfiniĝ' en suna la somer', Ŝip' Angla flugis al haven' de la Devon'a ter'; Tagiĝe jam ekvidis ĝi, sur la Aŭrinja mar', Grandegajn nigrajn ŝipojn el Hispana la ŝipar'; Ĝi ilin ekevitis ĉe la frua sunleviĝ', Sed poste, ĝis la tagomez' daŭradis la ĉasiĝ'. Tuj ĉia urba pafileg' metiĝis sub gvardi', Ekflamis tuj signalofajr' de l' alta bateri'; Forflugis multaj fiŝbarketoj serĉi pri l' afer', Kun sanga sprono rajdis for tre multa kurier'. L' urbestro, griza maljunul', almarŝas en mezur', Kun halebardanaro, kaj batado de tambur'; Ĉar en la plac' la hejmgardistoj jam kolektis sin, Starigi tie, laŭ komand', standardon de l' reĝin'; Fiere sonas la trompet', kaj dancas sonoril', Dum malfaldiĝas per la vent', la reĝa blazonil'; Leon' herolda de la mar', antikva kun kroneg', Liliojn, jen, trabatas ĝi per forta piedeg'. Tiele alpaŝadis ĝi, ĉe l' kamp' de Pikardi', Al agloŝild' Cezara, al plumar' de Bohemi'; Tiele elrigardis kiam, apud Aĝinkort', La ĝin ĉasantajn princojn ĝi oferis al la mort'. Salutu flagon, knab'! Alĵetu florojn, ho knabin'! Ektondru pafilegoj, inde reverenci ĝin! Ho suno, allumigu ĝin, per tuta brilo via! La glora "Ĉiamsama," la standard' fiera nia!

En vent' vespera svingas sin la peza riĉa flag', Ekbrilas ĝia oro en la lasta lum' de l' tag'; Kuŝiĝas nun la suno, tuj alvenas nokto, kia Neniam en Anglujo estis, nek revenos tia. De Ediŝtono ĝis Bervik', Linreĝa ĝis Milford', Okupe estis, kvazaŭ tag', en tuta l' Angla bord'; Jen la signaloflam', de l' orient' ĝis okcident', Sur Mont' Miĥala brulas, kaj sur Kap' de l' Orient'. Hispanoj, do, ekvidas nun sur ĉia promontor', Fajreron briletantan kiel pint' de viva or'. Fiŝist' boaton lasis sur la ondoj de Tamar', Ministoj alvenadis el Mendip'a kavernar'; Signal' vidiĝis trans arbar', kaj trans herbejo, ĉe Paŝtistoj de Stonhenĝo, kaj ĉasistoj de Bolej'; La tutan nokton en Bristol' batadis sonoril', Tricent rajdantoj venis, kun ĉevaloj kaj armil'. Gardostarant' ĉe Blankdomeg' ekvidis tra l' mallum', Super monteto de Riĉmond', iom da ruĝa fum'; Eksonis tuj trompeto, tuj bruegis pafileg', Tuj, eksaltante je koler', vekiĝis reĝurbeg'; Tuj reciproke flamas fajr' sur urbpordego ĉia, Tuj sonoril' al viglo vokas per ordono ĝia; La bateri' de l' Tur' tondrigas veton de batal', Milo da ŝipoj sur la Temz' aplaŭdas al signal'; El ĉia part' audiĝas nun pieda peza bat', Je flagoj kaj pikstangoj tuj pleniĝas ĉia strat'; Kaj pli kreskadis nun la flam', pli laŭta estis bru', Dum el proksima kamp' plimultiĝadis homoflu'; Trans Nigrastepo orienten flugis la alvok', Al multa Kent'a estro en antikva hejmolok'; Kaj suden rajdis kurier' trans Temz'a dolĉa bord', Kaj de Hamsted'a erikej' galopis al la nord'; Kaj for, je l' tuta nokt', sen paŭz' daŭradis la kurad', De mont' al mont', de tur' al tur', senĉesa eksaltad'; Ĝis staris la standardo sur la Pik'a kruta front', Kaj ĝis vulkane brulis ĉia alta Kimra mont'; Ĝis dek provincoj vidis jam flamegon sur Malvern', Ĝis la Wrekin' ekŝajnis nur sangruĝa nubostern'; Ĝis kreskis brilo sur l' Eli'a sankta konstruaĵ', Kaj ĉia urbo armis sin en larĝa l' ebenaĵ'; Al Linko rapidiĝis de Belvero la signal', Kaj Linko tuj forsendis ĝin trans Trent'a vasta val'; Ĝis ĉe Skidaw' vidiĝis fajr' sur Lank'a la kastel', Kaj ruĝo sur Skidaw' ekvekis burĝojn de Karlel'.

IOMETO DA MUZIKO.

Tradukita de Alfred J. Hulme (Esp. 8688).

El "Dan Leno His Book" (Dan Leno estis la Rega Amuzisto).

Mi estas pleje memedukita viro, kaj mi estas baraktinta kun ĉiu el la artoj kaj sciencoj en "broŝura" maniero. Sed dum la tuta kurso de mia studado mi neniam havis tian ekscitan tempon kian tiam kiam mi provis plene majstrumi la sakfajfilon per sep lecionoj sen helpo de instruisto.

Mi ne precipe amis tiun muzikilon, kaj mi pensas ke mi komprenas kial ĝi malofte ludiĝas ĉe simfoniaj koncertoj. Sed mi havis sorbegan sciamon eltrovi ĉu mi povos fari kortuŝantan efekton porke blekante per ĝi la "Preĝon de virgulino." Mi antaŭpensis ke ĝi estos la plej kortuŝa muzika efekto iam konata.

Mia tiatempa pensiistino estis bonenutrita ino, sed ŝi ne havis orelon; ŝi devis aŭskulti tra sia nazo, kaj kompreneble tiu malfacilo igas al ŝi antaŭjuĝon kontraŭ klasika muziko. Mia unua atenco estis ektremiga. Mi estis ferminta la pordon kaj preninta grandan buŝplenon da la tuboj, kaj elblovinte ĝis miaj dentoj preskaŭ elfalis, mi sukcesis plenigi la sakon aŭ ventujon per kvanto da sudokcidenta vento.

Okazis nenio dum kelkaj momentoj; sed ĵus kiam mi estis spireganta kaj sopiranta antaŭ rekomenci, tiam la ilo ŝajne vekiĝis subite pro sento pri ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, kaj komencis kriegadon, ploregadon, kaj kraĉadon. Ĝi sonis kiel tridek katoj kun iliaj vostoj en rulpremmaŝino de lavisto. Timigita, mi lasis fali la estaĵon kaj forkuris el la ĉambron. Sur la etaĝo mi ekrenkontis mian pensiistinon, kiu brake karesis min, mole kisante min ĉe la frunto, demandis "Ĉu la doloro estas kie?" Kaj informis ke "ŝia mortinta edzo foje suferis same, sed ŝi konjektas ke li neniam havis ĝin tiel malbone kiel mi."

La loĝanto supre mi juna viro estis forta kaj kutime malagrabla kanajlo, sed je tiu-ĉi okazo li ĝentiliĝis kaj sendis depeŝon peti "Ĉu Sinjoro Leno kompleze ĉesos kantadon, ĉar li deziris dormi."

Je la okazo de mia dua leciono, mi komencis praktiki en mia dormĉambro antaŭ frumatenmanĝo, kaj mi ekvidis tra la fenestro karan multepezan amikon mian. Li estis proksimiĝanta por inviti lin mem al matenmanĝo.

Mi treege blovis en la aerujon, kaj tuj metis la sakfajfilon sub la littukaro kaj atendis mian vizitonton.

"Ho! maljuna viro," ekdiris la kora gasto,--"ĉu, jam vi leviĝis? Ĉu, plu da studado? Ne zorgu pri seĝo, mi sidiĝos sur la lavtablon."

Tia ne estis tio kion mi deziris, tial mi tuj malsekigis la lavtablon per ŝajne mallerte renversante iom da akvon.

"Nu, do, mi sidiĝos sur la liton," li kriis. Li sidigis sur la liton--faliĝis sur ĝin laŭ lia gajega maniero.

Mia sakfajfilo noble konvenis la okazon. Ju frue la dorso de mia amiko kontaktiĝis je la lito, des frue ekverŝiĝis sangorigidaj ĝemegoj kaj kriegoj el sub la littukaro.

Ĝi vere estis terura bruo kiu haltigis eĉ mian koron. Mia amiko eksaltegis al tia alto ke li frapigis sian kapon kontraŭ la plafono. Lia hararo rekte stariĝis; liaj dentoj kraketis; liaj ĝenuoj kunfrapis.

"Bona Dio! Dan!" li babilis. "Mi plej evidente estas mortiginta la infanon."

Mi neniam dum mia vivado vidis tian pentraĵon de tragedia terurego. Subite li verŝajne reatingis la uzon de liaj membroj; li ekmalfermis la pordon kaj sovaĝe kuregis straton. Mi vokis al li tra la fenestro. Mi diris, "Nenia profito estas forkuri; ni devas vizaĝe kontraŭstari tiun-ĉi malfeliĉon kaj decidi tion kion ni faros. Tuj supreniru. Se popoloj vidos vin tiamaniere agi, ili eksuspektos ion."

Tial li treme revenis, kaj mi serioze komencis diskuti kune kun li pri la konsilindeco ĉu kaŝi subplanken la korpon, kaj poste elmigri Venezuelon.

Lia vizaĝo kovriĝis per la manoj, kaj li ŝajne konfuzegiĝis pro la penso ke lia sorto estas tute defektita. Fine li leviĝis, kun trankvila decido sur la vizaĝo. Li apudiris la liton kaj dolĉe tuŝis la kovrilon.

La fajfilo eksonigis kuriozan sopireton. "Dan," ploretis mia multepeza amiko, "ĝi ankoraŭ vivas! ĝi ja ankoraŭ vivas! Tiam li forturnis la littukojn."

_Faligu la kurtenon!_

FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._

Ankoraŭ mi ne diris ion pri afero kiu en la Ŝtatoj estas tute ordinara; la movigo de domoj.

Por ni Angloj estas ofte malfacile kontentigi nin: aŭ ni ŝatas domon kaj malŝatas ĝian siton, aŭ, kontraŭe, ni trovas konvenegan siton, kaj, jen, la domo, kiu staras sur ĝi, estas tute ne dezirinda; eĉ eble ne estas domo.

Sed por Amerikano la afero estas multe pli simpla. Li vidas konvenan domon kaj aĉetas gin. Se poste li vidas siton, kiu ŝajnas al li preferinda, li ankaŭ aĉetas _ĝin_. Tiam li metas sian domon sur translokigilojn kaj translokigas ĝin sur la novan siton. Li ne ĝenas sin pro la pakado de sia meblaro. Tiel lertaj estas la translokigistoj ke ne eĉ pentraĵo defalos de la muroj dum la translokigo.

Mi ne diras ke _neniam_ okazas malfeliĉo, car okaze--sed mi rakontos tion kion mi vidis.

Foje promenante en urbon kiun ni nomos _New York,_ mi forlasis la grandajn ŝtonajn konstruaĵojn kaj eniris straton de lignaj dometoj. Se ĝuste mi memoras ili estas apartaj, kaj havis ĝardenetojn kiuj tre similis al verdaj tablotukoj kun bordoj florigitaj.

El tiuj ĉi dometoj unu staris tute malrekte, tiel kiel se infaneto de iu el la antikvaj grandeguloj, ludante je siaj ludiloj, kiam li metis tiun ludilon sur sian naztuketon verdan, dum unu momento estus restinta kontraŭ ĝi la manon, kaj tion tuj ekvidinte estus formovinta la pezon antaŭ tute premegi la domon.

Nature tiu ĉi strangaĵo vekigis mian sciamon, kaj mi informiĝis pri la kaŭzo de tia malrektiĝo.

Sed por bone komprenigi la aferon mi devas unue klarigi kiamaniere Ameriko altigas sian domon.

Li ĝuste "mal"-as nian Anglan metodon. Ĉe ni oni formetas la tegmenton kaj aldonas supran etaĝon. Ameriko, kontraŭe, altigas per altigiloj la tutan domon kaj sub ĝi konstruas _malsupran_ etaĝon.

Nu; mia informanto diris al mi ke en la domo plej apude al tiu kiun mi rimarkas loĝis domkonstruisto, kaj en la kapon de tiu domkonstruisto venis la ideo altigi sian domon. Sed, ĉar li estis kredeble iom ŝparemulo li decidis ke li ne dungos istajn laboristojn, sed ĉion faros per siaj propraj salajruloj kaj iloj.

Ili vere sukcesis altlevi la domon, sed (aŭ ĉar li ne bone komprenis la aferon, aŭ ĉar li ne havis sufiĉon da homoj aŭ iloj), kelkaparte la subportiloj rompiĝis, kaj la domo, falinta laŭ tiu direkto, falis kontraŭ tiun domon pri kiu mi faras demandon, kaj ĝin lasis tiel kiel nun mi vidas.

Kiel ofte mi vidas ke se Biciklanto ektuŝegas piediranton, la piediranto pli suferas. Ankaŭ tie ĉi la domo de la domkonstruisto ne montris ian ajn postsignon de sia aventuro. Oni legis la historion en la difektaĵo de ĝia neofendinta najbaro.

Foje mi legis rakonton pri la altigo de hotelo ĉe _San Francisco_ por ke subpasu fervojo. Mi ne garantias ĉiun detalon ĉar mi rakontas de memoro; sed tiel bone la priskribo montras la metodon kion oni uzas por altigi domojn ke la legantaro certe min pardonos, se mi penos skribi pri ĝi tion kion mi memoras.

Unue oni formovis kelkajn ŝtonojn kaj por ili anstataŭigis trabojn. Nature oni formovis ĉiujn la ŝtonojn el la sama vico, kaj oni zorgis ne formovi sufiĉon da ili por malfortigi la konstruaĵon. Kiam oni estas anstataŭ ŝtonoj anstataŭiginta trabojn oni el la sama vico formovis aliajn ŝtonojn, ankaŭ anstataŭiganta ilin per traboj; kaj tiamaniere oni daŭrigis ĝis kiam la tuta konstruaĵo restis kvazaŭ sur fortega ligna kadro. Kompreneble oni formovis la ŝtonojn samtempe el multaj lokoj sur la sama viĉo. Sub tiu kadrego oni metis aregon de turnleviloj, kaj ĉe ĉiu turnlevilo starigis homon, kiu, ĉe donita signo iomete turnigos la tenilon. Oni tre zorgis ke ĉiu el ili turnu ĝuste la saman spacon ĉe la sama momento, kaj ĉe ĉiu movo oni altlevis la konstruaĵon, mi supozas, nur malgrandan porcion da colo.

Tuj kiam oni estis levinta la kadregon suficon da spaco por tion permesi aliaj laboristoj konstruis sub ĝi unu tavolon de dikega kaj fortega muro. Pro tio, neniam estas granda interspaco inter la konstruaĵo kaj la subkonstruaĵo. Fine, mi supozas, oni formovis la trabojn malmaniere kiel oni unue ilin enmetis en la muron. Dum la tuta altigo gastoj manĝis kaj dormis en la hotelo kaj, oni diras, ne sentis eĉ la plej malgrandan skueton.

Tie ĉi mi intencis ion diri pri la hoteloj, sed tiu estas afero tro longa por esti traktata en la fino de fragmento. Mi tial anstataŭigos por ĝi priskribon de Dioservo kiu lasis sur mia cerbo profundegan impreson. Pri la hoteloj mi esperas paroli en la proksima fragmento.

Ĝis nun mi ne parolis de mia akompanantino dum la pli granda porcio de mia vojaĝo. Permesu ke mi nun prezentu al la legantaro--mian onklinon.

Ho! tiu dimanĉo; kiel ĝi estis varmega! Apenaŭ oni povis spiri, kaj en niajn manojn mi certe atendis vidi kelkajn ventumilojn, sed tion kion mi vidis mi tute ne atendis, eĉ ne povis atendi.

En la tuta preĝejo (kaj ĝi estis _tre_ granda konstruaĵo) mi kredas ke la onklino kaj mi mem estis la solaj personoj kiuj ne portis ventumilon.

Eble oni devas ankaŭ ekcepti la organiston, sed nur dum la tempo mem kiam li ludis la organon, kaj mi ne estas certa ke iu ne ventumis lin dum la ludado.

Ho! tiuj maltrankvilaj, maltrankviligaj ventumiloj! Ĉie en la preĝbenkoj oni svingetis ilin; ĉiu ĥorano kaj ĥoranino svingetis ilin; dum la kantado oni svingetis ilin; dum la preĝoj oni ankoraŭ ilin svingetis; oni ilin svingetis dum la legado de la Sankta Biblio, kaj, kiam fine la predikisto supreniris la tribunon por prediki, _li_ ankaŭ portis ventumilon kaj sin ventumadis per ĝi dum la tuta predikado.

La komenco de la prediko mi aŭdis tiamaniere:

"Miaj karaj" (_ventum_--li svingis la ventumilon dekstren) "fratoj" (_ilo_: ventumilon maldekstren). "Mi parolos al vi" (_ventum_--) "hodiaŭ pri la" (_ilo_) "vortoj kiujn vi" (_ventum_--) trovos en la (_ilo_), k.t.p.

Aŭskulti mi ne povis. Malgraŭ la volo miaj okuloj postsekvadis la movojn de tiuj diversaj ventumiloj, kaj preskaŭ mi fariĝis strabulo per mia prenado por vidi ĉiujn el ili samtempe.

Ekkaptis min freneza deziro ke oni svingu ilin ĉiu ĉe la sama momento laŭ la sama direkto. Mi ne povis ne rigardi, mi ne povis fermi la okulojn. Mi estis hipnotigita per ili, kaj bonege mi komprenis la koron de tiu fama violonisto kiu subite ĉesis ludi sian amatan muzikilon, kaj alveninta al la antaŭa flanko de la estrado tiamaniere parolis al riĉe vestita sinjorino, kiu sidis en la unua vico de la aŭskultejo kaj trankvile ventumadis sin: "Sinjorino, sinjorino: kiamaniere mi povas ludi la violonon en tempo 2/4, se vi persistas vin ventumi en tempo 6/8?"

En tiu preĝejo oni sin ventumadis en ĉiuj la tempoj. Pri unu afero mi estas nepre decidinta. Se ankoraŭ mi ĉeestos tian Dioservon, mi mem kunprenos ventumilon.

UNIVERSALA KONGRESO EN BOULOGNE (Aŭgusto 5-13, 1905).

Dum la 1a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos proksiman Aŭguston, sub la prezido de D-ro L. Zamenhof, en Boulogne-sur-Mer, estos organizataj vesperkunvenoj kiuj konsistos precipe el _balo_ kaj _koncertoj._

Estas de nun necese prepari tiujn kunvenojn por ke ili havu kiel eble plej grandan sukceson. Ni ne dubas ke se ni atingas tiun celon, ni estos incitintaj la kuriozecon de la skeptikuloj kaj de la indiferentuloj kiuj nepre estos tiam esperantistigotaj. Tial, tiuj festoj devas esti zorge pripensataj kaj de longe organizataj.

_Balo._--Laŭ la opinio de kelkaj Kongresontoj, ni pensis ke estus bone ke en la balo partoprenu multaj fremduloj kun naciaj aŭ regionaj vestaĵoj. Tiu balo estus tiel originala festo kiu elmontrus tute bone la diversecon de la nacioj reprezentataj en la Kongreso; plie, kaj precipe, la interkompreno per Esperanto estus pli konstatebla kaj farus gravan impreson sur la granda amaso da libertempuloj kaj da turistoj kiuj ĉiujare vizitas Boulogne-sur-Mer dum Aŭgusto. La balo devas do esti fruktoplena propagandilo. Ni estas certaj ke ĉiuj gekongresontoj komprenos la gravecon de tiu kunveno kaj _ni ne scius tro insisti por ke kiel eble plej multaj el ili skibu al ni post ne longe promesante alveni kun naciaj, regionaj kaj variaj kostumoj_. Ni estos tre dankemaj al ĉiuj kiuj bonvolos aŭdi nian alvokon.

_Koncertoj._--Alia grava punkto pri festoj kongresaj estas tiu kiu celas la organizadon de la koncertoj. Eble okazos almenaŭ du koncertoj, nur esperantistaj kompreneble. Ĉar ilia sukceso postulas ke la partoprenantoj estu diverslingvaj, por pruvi ke Esperanto estas same elparolata en ĉiuj nacioj, ni petas ĉiujn kiuj povas kanti, deklami aŭ ludi muzikilon ke ili bonvolu:

1e Sendi al ni la tekstojn de la verkoj kiujn ili intencus prezenti;

2e Sciigi al ni kiujn tagojn ili _nepre_ estos en Boulogne-sur-Mer.

La solvoj de tiuj demandoj tre helpus la formadon de niaj programoj. _Multegaj estu la respondoj!_

Ni esperas ke tiu ĉi alvoko nia estos aŭdata en la esperantistaro kiu venos al Kongreso kaj ni sciigas ke ni dezirus ricevi, kiel eble plej baldaŭ, la respondojn kiuj estos adresataj al: _S-ro Paul Boulet, Vicsekretario de la Grupo Esperantista, 49, Strato Louis-Duflos, Boulogne-sur-Mer (France)._

LA KVAR HENRIKOJ.

Rakonto de Frédéric Soulié.--Esperantigis A. Motteau.

Oni diras ke, foje, en vespero kiam torente pluvo falis, maljunulino, kiun ŝiaj najbaroj pensis esti sorĉistino, kaj kiu loĝis en malriĉa terdometo meze de la arbaro S-ta Germano, aŭdis frapadon ĉe la pordo: ŝi ĝin malfermis, kaj ekvidis rajdanton kiu petis por gastiĝo. Ŝi kondukis lian ĉevalon en garbejon kaj envenigis lin kun ŝi. Per lumo de fumiĝa lampo ŝi juĝis ke li estis juna nobelo: la figuro elmontris junecon, la vestaĵo nobelecon. La maljunulino ekbruligis fajron, kaj demandis "Ĉu la sinjoro deziras ion por manĝi?" Deksesjara apetito, tute kiel samaĝa koro, estas tre avida kaj ne tro elektema: tial, la junulo akceptis porcion da fromaĝo kaj pano, eltiritan de pankesto, el kiu konsistis la tuta provizo de la maljunulino. "Mi havas nenion krom tion," diris ŝi al la juna nobelo, "dekona, reĝa, sala, helpa, kaj ceteraj impostoj nur tion lasas al mi por prezenti al malriĉaj vojirantoj;--plue, la ĉirkaŭaj malĝentiluloj diras ke mi estas sorĉistino dediĉita al la diablo, kaj tute konscience kaj senpune ŝtelas la produktaĵon de mia kampo."

"Pardi," diris la juna nobelo, "se mi iam fariĝos reĝo de Francujo, mi neniigos impostojn kaj edukigos la popolon."

"Dio vin aŭdu!" respondis la maljunulino.

La junulo alproksimiĝis la tablon por manĝi, sed tuj alia frapo al pordo haltigis lin. La maljunulino malfermis la pordon kaj ankoraŭ ŝi vidis rajdanton akvumitan je pluvego, kaj li simile petis por gastiĝo. Ŝi konsentis ricevi lin, kaj kiam li envenis, li estis, kiel la unua, junulo kaj nobelo.

"Ĉu estas vi, Henriko?" diris unu.

"Jes, Henriko," respondis la alia.

