# The Esperantist, Vol. 2, No. 4

## Part 2

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/the-esperantist-vol-2-no-4-44130/index.md

Kiam Macha turnis la kapon, ŝi vidis la duonon de la korpo de Traĵano ĉe la interna parto de la diabla mano, kaj la alian duonon transformigata en longan kaj maldikan fadenon. Pli senmova ol la trunkoj de la arboj, ŝi vidis la restaĵon de sia frato iom post iom pasi tra la malgranda truo, dum la fadeno ĉiam plilongiĝis kaj fariĝis pli kaj pli maldika.

Kiam lia tuta korpo trapasis, la Diablo tranĉis fadeneron tiel longa kiel la homa brako.

"Tio ĉi ne estas multe," li diris, "Mi kontentiĝas pro ne multe."

Romo tenis per la mano la apoglokon, kiu utilas por segi la lignon. La ruzulo prenis lin per la piedoj kaj, turniginta lin rapide kiel ŝnuristo turnigas sian ŝnuron, li marŝas malantaŭen ŝpinanta fadenon, kiu grandiĝis ĉiam, dum la korpo de Romo ĉiam maldikiĝis. Kiam la ŝnuro estis maldika kaj brilanta, la Diablo tranĉis parton de ĝi, ankaŭ tiel longa kiel la homa brako.

Kiam li alproksimiĝis al Konstanteno, Macha kriegis, sed eĉ ŝi mem aŭdis nenion. La Diablo prenis lin per la kapo kaj la piedoj, kaj transformis lin en glas-globo, kiun li eltiris ĝis li obtenis brilegan fadenon. De tiu ĉi li ankaŭ detranĉis porcion, tiel longa kiel homa brako.

Liveo sole restis. Macha kuris al li por savi lin. Ŝi levigis lin sur siaj brakoj, sed la piedoj ne povis plu kuri.

"Mirinde," diris la Diablo, kaj, prenante haron el la barbo de Liveo, li komencis eltiri ĝin, dum Macha svingigis Livenon per aŭtomata movo, kaj la korpo de ŝia frato pezis malpli kaj malpli, kaj ŝiaj brakoj fine falis kontraŭ ŝia korpo. Liveno nur estis silko, kaj Satano detranĉis pecon tiel longa kiel homa brako.

La kvar fratoj de Macha ne ekzistis plu!

Ĉe la supra parto de la plata kaj sonora kesto--kiu estis la korpo de la patro--la Diablo nun alligis kvar fadenojn, unu dika, alia diketa, alia maldiketa, alia maldika.

Macha ne cedis je timego. "Nun, la kavaliron!" ŝi ekkriis.

"Pacienco!" respondis Satano, "la muzikilo ne estas finita."

"Kion vi ankoraŭ volas?" kriis Macha furioze.

"Preskaŭ nenion!" li respondis.

Macha rigardis la Malamikon en la okuloj kaj legis lian penson. Ŝi mallevis la kapon. Pli ol sia patro, pli ol siaj fratoj, ŝi amis sian patrinon.

"Prefere demandu al mi mem la vivon!" ŝi diris.

"Vian vivon! Ne, estas via animo, kiun mi bezonas!" Satano respondis.

La Diablo foriris en la arbaron, pinĉante la kordojn de la violono per reva fingro. Macha rekonis la animojn de siaj fratoj en tiu ĉi malgaja muziko. La plej dika el la fadenoj signifis la solenecon de Traĵano, la dua figuris la melankolion de Romo, la tria la aman koron de Konstanteno, kaj la lasta la senzorgan animon de Liveo.

Macha revenis al la kajuto.

La arbaro estis plena je malbonaj voĉoj. La bestoj persekutiĝis, la birdoj ĉasiĝis.

La patrino de Macha, maltrankvila pri tio, ke ŝi ne vidis sian edzon nek filojn, sidiĝis sur arbotrunko antaŭ la kajuto. Tie, ŝi dormis.

La luno klarigis la herbon de la klaraĵo.

Macha ne kuraĝis eniri en tiun klaraĵon. Ŝi haltis en la noktaj ombroj, kaj rigardis. La patrino ŝajne estis senviva. Ŝiaj longaj oraj haroj falis sur la ŝultroj kaj vestis ŝin ĝis la zono.

Multaj memoroj revenis al Macha. Ŝi deziris morti.

Najtingalo kantis. Per ĝia voĉo la arbaro refariĝis sorĉa ama loko. Macha apogis sin, sufokanta kontraŭ kverk-trunko. La najtingalo daŭrigis sian pasian kanton. Vento tremetigis la foliojn; la Diablo eliris el la ombro, kaj trairis la klaraĵon, dancante sur siaj pintaj ungoj.

Estis tre hele super la kastelo de la kavaliro. Oni donis feston en la granda korto, kaj la bruoj de malproksima muziko atingis la orelon.

La Diablo estis apud Macha. Li fiksis sur ŝi siajn fajrajn okulojn.

Ŝi diris mallaŭte, tiel mallaŭte, ke estas necese havi orelojn de la malamiko por aŭdi: "Prenu ŝin!"

Por ke ŝi ne vidu la krimon, ŝi kaŝis sian kapon en sia antaŭtuko.

"Ne timu, sed rigardu, mia belulino."

Macha malkovris la kapon. La korpo de la patrino estis nur fleksebla bastoneto.

Al tiu ĉi la Diablo alfiksis la longajn orajn harojn de la patrino. Tiu estis la arĉo.

Li pasigis tiun arĉon sur la fadenoj, premis la ŝlosilojn por belsonigi la tonojn, kaj ludis. Tiam Macha povis rekoni la surdan ritmon de la kvar hakiloj, kiuj diris: "Kion vi faris al viaj fratoj?"

"Prenu tiun ĉi muzikilon," diris Satano, "kaj marŝu trifoje ĉirkaŭ la kastelo, pasiganta la arĉon super la fadenoj, kiel mi jam faris. Vi estu feliĉega, fraŭlino mia!" ...

... Macha tuj montis la deklivon de la monto. Ŝi alvenis apud la muroj de la kastelo, kaj komencis ludadi kaj promenadi ĉirkaŭe.

En granda ĉambro kuŝis la vunditan kavaliron sur lito. Li estis tre pala. Dum la lasta ĉaso li vundiĝis de la dentegoj de sovaĝa porko. Tuj kiam li aŭdis la aman voĉon de nekonata muziko, li sin levis el la lito.

Macha finis la unuan ĉirkaŭ-iron.

La kavaliro, forgesante sian vundon, vestiĝis dum ŝia dua ĉirkaŭ-iro. Li metis sur sin ĉiujn la ornamaĵojn, kiujn li havis en la kastelo, kaj, kiam li kolektis sian tutan riĉecon, li malfeliĉiĝis pro sia malriĉeco.

La muziko fariĝis tiel moviga, ke la kavaliro portis la manon al la koro.

Mi ne sentas plu la doloron de mia vundo, sed mi sentas bone, ke mia koro estos ĉiam malsana, se mi trovos ekstere nur la venton; li diris al si mem.

Kaj li malsupreniris la grandan ŝtonan ŝtuparon.

Macha finigis la trian ĉirkaŭ-iron.

La kavaliro trakuris la ponton, kaj sin ĵetis sur genuoj antaŭ Macha. Ŝi forgesis ĉion: patron, fratojn, patrinon.

"Ne donu al mi viajn riĉaĵojn," ŝi diris. "Mi nur deziras vian koron! Kial ĝi estis necese uzi la muzikon de tiuj ĉi fadenoj por ke vi amu min?"

"Ho, tiu ĉi muziko, kiu transportas min! Oni dirus ke estas homaj voĉoj, kiuj parolas."

Kaj ili ambaŭ eniris en la kastelon, kaj vivadis kune dum multaj feliĉaj tagoj.

De tempo al tempo la kavaliro estis maltrankvila. Li sentis sin kvazaŭ ensorĉata. Li deziris scii, kia estas la diabla povo de la eksterordinara muzikilo. Li suspektis ke Macha kaŝis de li grandan misterion. Li vane demandis ŝin pri tio. Ŝi ĉiam silentigis lin per kisoj. Iafoje la violonaj plendoj estis tiel ŝirantaj, ke li deziris forkuri, kaj komenci denove la antaŭan vivon. Sed preskaŭ tuj la kantado de la violono fariĝis tiel dolĉa, ke li ĉion forgesis--la mondon, siajn amikojn, siajn servistojn, la bestojn de la arbaro, ĉion, krom la sopiroj de tiu ĉi demona muziko.

Macha estis iom ĵaluza de la violono, kiu havis sur ŝia Henriko pli da potenco ol posedis ŝia propra beleco. Ofte ŝi estis tentinta rompigi la sonoran kesteton kontraŭ ŝtonego. Sed ŝi timis perdi la Henrikan amon. Ŝi forgesis sian patron, siajn fratojn, sian patrinon, kaj ŝi fordonis sin al sia pasio.

Unu vesperon, iu frapis al la pordo.

Pluvis. Kiu povas veni je tia horo?

Macha timegis. Homo eniris, kovrata per dika mantelo.

"Bonan vesperon, miaj amikoj," diris la nekonatulo, demetanta sian ĉapelon.

Macha rekonis la voĉon, kaj ekkriis: "Henriko, la Diablo!" kaj ĵetis sin en liaj brakoj.

Satano ridis, kaj prenis la amantojn sub siaj brakoj, kiel pajlaro....

* * *

La violono restis en la dezerta kastelo.

Unu tagon, cigano, kiun la okazo kondukis tien, serĉis kuŝejon inter la ŝtonoj por sin ripozi. Li trovis la violonon, kaj prenis ĝin.

Malsuprenirinta en la valon, li ludis en la vilaĝojn. Viroj, infanoj, virinoj sekvis lin. Laŭ sia deziro, li plorigis kaj ridigis ĉiujn.

Tia estas la legendo pri la unua violono, kiel ĝin rakontas la ciganoj en Transilvanio.

ŜTONIGITA ARBARO.

(J. Heath (8723)).

Iam, Anglo kaj Amerikano interparoletis kune, pri la diversaj mirindaĵoj de iliaj patrujoj. La Anglo fiere parolis pri la belegeco de la "New Forest," kaj rakontis multajn trajtojn de tiu belega regiono.

"Sed," rimarkis la Amerikano, "vi ĵus devas vidi la arbarojn de mia lando--precipe la ŝtonigitan arbaron en mia ĉirkaŭaĵo. Ĉiuj la arboj tie estas ŝtonigitaj--ĉiu branĉo--ĉiu branĉeto--ĉiu plej malgranda folio--bestoj, birdoj, ĉio estas tute ŝtonigita. Kaj tiam, kiam mi laste tie estas, jen ĉasisto, kiu same estis ŝtonigita. Sia pafilo--ŝtonigita, la fumo--ŝtonigita, eĉ la kuglo el lia pafilo restis en aero ŝtonigita!"

"Haltu do!" ekkriis la Anglo, "nun mi estas vin elkaptanta--ĉar laŭ la leĝo de graveco tiu kuglo devis fali teren."

"Ho! alilandulo, ne tiel rapide!" respondis la Amerikano, "ĉar mi certigas vin ke, je tiu okazo, _la leĝo de graveco mem estis ŝtonigita_."

FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._

Pense mi forlasas la vilaĝon kiun mi ĝis nun priskribis, kaj, post iom longa fervoja veturado, alvenas al alia. Ĉe la stacidomo min renkontas iom rimarkinda persono; la pastro kies mi estos gasto. Junulo li estis kuracisto kaj studiadis ĉe Londono kaj Parizo. Poste li vizitis Turkujon. Dum la milito inter la Nordaj kaj Sudaj Amerikaj Ŝtatoj li akompanadis la armeon kiel kuracisto. Multe li vojaĝadis. Tiam, fariĝinte pastro, dum kelkaj jaroj li vivis kiel misiisto ĉe la Indanoj. Nun, maljunulo, li estas pastro de ligna preĝejo en ligna vilaĝo, kaj loĝadas en ligna domo kies la dormoĉambroj estas eniritaj, sen pero de trapasejo, rekte de la salonoj. Klera kaj bone edukita li estas respublikano; firme kredas ke ĉiuj homoj estas absolute egalaj; tute malestimas fierecon pro raso; kaj neniam forgesas, ke li devenas mem de tre bona kaj antikva familio.

Nature oni supozus, ke la domo de tia homo ne estus tute ordinara, kaj vere oni trovus en ĝi iom strangan miksaĵon. En mia dormoĉambro, ekzemple, la tolo estas belega, ĉiuj la negrandaj objektoj el la plej bona speco, tamen kiel lavtablo mi uzis keston--per blankaj kurtenetoj beligitan, puran, kaj al mi tute ĉarman; sed, funde, keston kiu antaŭe, mi supozas, entenis sapon. La pastro klarigas ke, kiam oni ŝanĝas ofte sian domon, granda meblaro estas tute sennecesa kaj eĉ foje malkonvena.

La pastredzino ridetas. "Venu kun mi," ŝi diras, "kaj rigardu mian provizejon. Neniam en Anglujo vi vidis ion similan"; kaj, min kondukinte en la ĝardenon, ŝi montras al mi lignan kovrilon.

Mi ĝin levas kaj vidas enfosita en la tero grandan kvadratan lignan keston, en kiu kuŝas, aŭ pendas de hokoj en la flankaĵoj alfiksitaj, diversaj manĝaĵoj. Tiajn kovrilojn oni okaze vidas en la Angla kamparo sur la buŝo de profunda puto.

"Ni ne havas kelojn," klarigas mia kondukantino, "kaj la vetero estas varmega. Ni ankaŭ devas ĉion gardi kontraŭ la atakoj de tiuj malgrandaj rabistoj, la blankaj formikoj, kiuj tuj kovrus per siaj korpetoj ian manĝaĵon, kiun oni estus lasinta en la domo. Eĉ per multaj kovertoj oni ne povas ion kaŝi de ili. Foje mi enfaldis kelkajn bulkegojn tiel preme en kovertoj ke mi pensis: 'Neeble estas ke eĉ la blankaj formikoj eniru tiun ĉi paketon.' Sed, ho, ve! Kiam mi ĝin malfaldis ĝi estis tute plenega je la malgrandaj turmentetoj."

Sed eĉ en Anglujo ni havas niajn malagrablaĵojn. Foje ĉe iom malfrua horo mi revenis loĝejon, kaj estante malsata serĉis mem la panon. Mi ĝin trovis en la manĝoĉambro sur flanktablo, kie estis lasinta ĝin la senzorgaj servistoj. Mi trovis sed mi ne manĝis! Eĉ nun mi sentas min vomema ree vidante tiun promenejon kaj paŝtejon de arego de grandegaj nigraj skaraboj. Ugh!!! Mi preferas la blankajn formikojn.

La pastrejo tute similas al multaj aliaj dometoj de tiu vilaĝo. Oni alvenas al ĝi de la vilaĝo sur ligna flankpromenejo de kiu ĝin apartigas kelkaj lignaj bariloj. Por eniri la ĝardenon oni malsupreniras malgrandan lignan ŝtupareton. La dometo, kiu havas nur unu etaĝon, staras ĝuste meze sur rektangula terpeco de du Ejkroj (=.81 da Hektaro) kaj ĉar ĝi estas altigita kelkajn futojn de la tero oni supreniras kelkajn aliajn ŝtupetojn por alveni al la balkono. Mi ĉiam pensadis ke estus granda plibonigo konstruigi kvazaŭ ponteton de la balkono al la flankpromenejo. La balkono etendiĝas la tutan longon de la antaŭa flanko de la dometo. Sur ĝin (la balkonon) rigardas la du salonoj kaj de ĝi la pordoj kondukas rekte en la salonojn. Alfiksitaj al la pordo-kadroj estas retpordoj tiajn kiajn mi jam priskribis.

Enirante la pli grandan salonon, kiu estas lumigita per tri fenestroj oni rimarkas ĉe la malantaŭa flanko du pordojn, kiuj kondukas rekte al dormoĉambroj. Ĉe la dekstra flanko alia pordo donas aliron al la alia salono de kiu oni eniras la trian dormoĉambron kaj la kuirejon. Pordo de la kuirejo kondukas al la malantaŭa terpeco kiu enhavas la belegan provizejon, kiun mi ĵus priskribis.

Tie oni ankaŭ trovas ĉevalejon kaj veturilejon sed ŝajnas al mi ke la pastro posedas ĉevalon nur por ĝin prunte doni al la anoj de sia preĝejo. Se li mem deziras veturadi eble li prunte prenos la ĉevalon de najbaro, laŭ maniero de la _Oxford'a_ subgradulo, kiu dezirante doni al mi tason da teo, ne povis trovi la tekruĉon. Li venigis la _Scout_ (serviston).

"Karolos, kie estas mia tekruĉo?"

"Sinjoro A. ĝin prunte prenis, Sinjoro."

"Bone; Sinjoro B. ĵus estas elirinta. Iru, kaj prunte prenu la lian."

Por havi agrablan okupon mi entreprenis dehaki unu el la arboj (restaĵoj de antaŭa arbaro) kiuj ankoraŭ troviĝas en la ĝardeno. Ili estis el speco _Katalpa_ arbo enlanda en la Ŝtatoj kaj Japonujo.

Mi ne min montris tre rapida laboranto.

Eble la pastro estis prava dirante ke oni ne kutime bezonas libron kaj seĝegon por dehaki arbon. Mi citis kontraŭ li la ekzemplon de kelkaj antikvaj lernejestroj kiuj kutimis antaŭ si starigi knabon, kaj ĉe la fino de ĉiu paragrafo de la libro kiun ili legadis doni al li grandan baton per vergo. Oni nur anstataŭigu por la vergo la hakilon, por la knabo la arbon kaj por la lernejestro min mem kaj oni tuj vidos kiel energie mi laboris.

Se mia metodo ne estas rapida, ĝi estas almenaŭ treege agrabla, sed la gajno al la _laboranto_ dependas ĉefe de la libro.

La pastredzino, kiam ŝi trovis ke mi estas infanamulo venigis, por min amuzi, multajn geinfanojn, kaj mi forlasos tiun ĉi memoraĵon kun bedaŭro, sentante tiel kiel se mi estis enmetinta en ĝian ingon violonon kies estas rompitaj la kordoj. Ha, se nur la arboj havus orelojn kiel ili amus la gajajn, klarajn, infanajn voĉojn kiuj tiel ofte sonadas inter iliaj malhelaj trunkoj!

Poste en Aŭstrio mi vidis ludon kiu memorigis al mi unu el tiuj, kiujn ludis la Amerikaj infanoj en tiu pastra ĝardeno.

Eble estos interese al la leganto noti la similaĵojn. Mi tial mallonge priskribos la ambaŭ.

La du ludoj estas:--(1). _Snake_ (la serpento)--Amerika. (2). _Kreis Ball_ (Pilko de Rondo)--Aŭstra.

(1). _Snake._--Krom unu (la kaptanto) ĉiuj la ludantoj sidas ringe kaj ĵetas unu al alia naztuketon. Tiu ĉi naztuketo _kune kun la kaptanto_ reprezentas la serpenton kaj la nomo _snake_ signifas aŭ la ludon, la kaptanton aŭ la naztuketon.

La kaptanto staras meze en la ringo kaj penas tuŝi per mano iun ludanton kiun suprensaltas la serpento (naztuketo) _ĉe la momento_ kiam ĝi ankoraŭ iamaniere restas sur li. Tiu tuŝo eble reprezentas la mordeton de la serpento, kaj la ludanto mordetita fariĝas la nova kaptanto.

Sed ĉar serpento ne povas mordeti personon kiun ĝi ne tuŝas, kaj ĉar la _snake_ (naztuketo) estas tre rapide saltigita plej ofte kiam la mano tuŝas la korpon, la serpento estas ĵus forsaltinta al alia ludanto. Kaj la kaptanto malsukcesas.

Kiam li forsaltigas ĝin ĉiu ludanto ekkrias _snake_: kaj oni povas bone supozi ke la ludo ne estas tute senbrua.

Tiu ĉi estas _infana_ ludo, sed la Aŭstraj ludantoj estis plenkreskuloj.

Tie ĉi ili _staris_ ringe kaj anstataŭ naztuketo ĵetadis unu al alia grandan ledan pilkon kiu havis ledrimenon por faciligi la ĵetadon. La kaptanto ne penas tuŝi la ludanton sed la pilkon kaj, kiam li sukcesas, li kiu laste ĝin ĵetis fariĝas kaptanto.

Funde la du ludoj estas tute samaj, tamen la lokoj kie mi ilin vidis estas apartaj pli ol kvin mil mejloj.

Multon mi povus skribi pri tiu pastrejo sed mi memoras kiamaniere gazeto foje priskribis feston kaj mi haltigas la plumon.

"La procesio," diris la gazeto, "estis tre bela kaj pli ol du mejlojn je longo, tiel kiel estis ankaŭ la parolado de la ĉefa parolisto."

Eĉ en parolado tia longo estas nepardonebla.

BALO DE LA ENMASKIGITOJ.

Originalo de Jane Heatly, tradukita de D. H. Lambert, B.A. (9660).

Anatolo certe estis ĉarma individuo. Li portis veston el densa mallume-griza pelto miksita kun bruno, helajn ruzajn okuletojn, kaj mienon tiel bonaniman, ke estis neeble timiĝi pri li.

Eble vi pensus, ke li estas manĝemeta, ĉar, por diri veron, li estus ien irinta kaj ion ajn farinta pro tranĉaĵo da pano kaj mielo!

Laŭ tiu ĉi priskribo mi estas certa, ke vi estos diveninta, ke Anatolo estis urso. Jes, Anatolo estis urso, kaj tiam, kiam la nuna rakonteto malfermiĝas, li estis la ĉefa aktoro el vojaĝanta bestaro, kiu foje haltis en Franca urbeto havanta nomon tre longan, pri kiu ne estas necese, ke ni rompu la kapon.

Sed, krom sia vidindeco, Anatolo estis vera klerulo. Li povis danci ĝigon (speco da kampara danco) kiel eble plej gracie--tio estas, laŭ urso! Kiam li tagmanĝis havante buŝ-tukon ligitan sub la mentono kaj trinkis unuglute botel-plenon da vino, la ravo de la vidantaro iĝis senfina.

Kelkafoje okazis, ke Anatolo foriris el sia kaĝo por promeneti memstare; unufoje li sin trovis sur la ĉefstrato de tiu ĉi speciala urbeto antaŭ domo brile lumigata, kaj el kiu eliris sonoj da muziko kaj dancado.

Ĝi apartenis al la Urbestro, kiu estis donanta Balon de Enmaskigitoj.

Nu, aŭdante la danc-muzikon, Anatolo sentis sin klinema ankaŭ ekdanci.

Li ĉiam kutimis danci ĉiufoje kiam li aŭdis muzikilojn.

Kun mieno serioza li supreniris la peronon, la pordegoj subite malfermiĝis, kaj Lia Ursa Moŝto eniris!

Nu, ĉiuj sciis, ke S-ro Ripaton, amiko de la Urbestro, estas ĉeestonta ĉe la balo enmaskigite kiel urso.

Estis ja intencite, ke ĝi estu la precipa vespera altiro, kaj alia amiko de la Urbestro volonte proponis preni sur sin la rolon de Urso-gardisto.

Okazis, ke tiu ĉi amiko estis neatendite malhelpata apudesti, sed li promesis sendi unu kiel anstataŭulo, kiu tamen povas alveni nur malfrue.

Tial, kiam Anatolo marŝis en la ĉambregon, la tuta ĉeestantaro unuvoĉe ekkriis:--"Jen estas S-ro Ripaton, kia bonega urso li fariĝis! Ĉu iam vidiĝis io, tiel perfekte farita!"

Sinjorino la Urbestrino alproksimiĝante donis al li koran manpremon, kaj afable demandis pri lia edzino!

Sed al komplimentoj kaj demandoj Anatolo egale respondis per profundaj blekoj, kiuj ridigis laŭtege ĉiujn. Neniam antaŭe oni ludis tiel admirinde la rolon de urso!

Oni proponis poste konduki Sinjoron Urson en manĝo-ĉambron. Tuj kiam li englutis plad-plenon da kukoj kaj botel-plenon da vino _senhalte_, la mirego de liaj admirantoj estis senlima.

Dume, alvenis S-ro Ripaton mem!

Li tre surpriziĝis trovante alian urson jam alveninta. "Tiu ĉi," li diris, "devas esti mia malnova konatulo Pierre. Li intencis antaŭiri min, ĉu vere? Neniu tamen povas ne ekvidi, ke li ne havas la plej malproksiman ideon kiel ursiĝi. Per mia honoro, mi neniam vidis ion malpli simila al urso! Nu, ne grave; mi regalos lin per leciono, kiun li ne estas forgesonta!"

Li alpaŝis al Anatolo, kiu lin salutis per amika bleko. S-ro Ripaton reblekis responde tiel nature, ke estis neeble decidi, kiu el la du plej bone ursiĝis, kaj tiam vizaĝo kontraŭ vizaĝo, ili komencis danci.

La vero min dirigas, ke tion farante Anatolo ne plene trafis sian celon. Liaj paŝoj ne estis nepre tiel firmaj, kiel ili devus esti. Efektive, la botelpleno da vino igis kompatindan Anatolon tiel dormema, ke, post malmulte da minutoj, li ĉesis danci, kaj forŝanceliĝis en kojnon, kie oni baldaŭ aŭdis lin laŭte ronkantan.

Je tiu ĉi mem momento S-ro Barbichon, la posedanto de la bestaro, eniris, alveninte por serĉi Anatolon.

"Ha," pensis la Urbestro, "jen estas la persono, kiu estas aktonta kiel urso-gardisto, anstataŭ mia kara amiko." Li laŭe mallaŭte diris en la orelon al S-ro Ripaton, ke la kvazaŭa urso-gardisto ĉeestas, kaj ke li faru ĉion, kion la gardisto ordonos, ĉar tio tre pligrandigos la komunan amuzon.

Grandegan buŝumon kun ĉeno alligita oni rapide surmetis al S-ro Ripaton, kaj lin triumfe kondukinte tra la balsalono, lin malsuprenirigis sur la straton.

"Kien en la mondo li min forkondukos?" pensis kompatinda S-ro Ripaton; sed li ne kuraĝis diri parolon pro la timo, ke oni lin faru ridindaĵo sur la strato, pri kio li certe ne antaŭkalkulis.

Kun mirego kaj teruro li subite sin trovis enŝovita en feran kaĝon, kies elirejon oni tuj ŝlosis kaj baris.

Ĝi estis preskaŭ malluma, kaj tra la krepusko aŭdiĝis la sonoj de malĝojigaj muĝadoj! Iom post iom liaj okuloj ekkutimiĝis al la mallumo kaj li sciiĝis, ke li estas en kaĝo de sovaĝaj bestoj! En unu angulo kuŝis Leono, maljuna kaj sendenta--sed vera leono! en alia Lupo--malsovaĝa kaj humila, tamen--vera lupo!

S-ro Ripaton ne povis plu ĝin elporti. Kriegante terure li deĵetis la urs-maskon, kaj malkovris sin al la miregigata gardisto, kiu kuris returnen al la kaĝo, pro lia kriego, tial ke S-ro Ripaton, la amiko de la Urbestro, estis leĝulo la plej honorinda en la urbeto.

"Sed kie," demandis la malfeliĉa gardisto, ellasante S-ron Ripaton, kun multaj esprimoj de bedaŭro kaj malĝojo, "kie estas mia urso? Kie estas Anatolo?"

"Via urso," rediris S-ro Ripaton, "Anatolo! Ha! mi nun komprenas, Anatolo do estas la dua!"

LA LEONO KAJ LA KULO.

Tradukita de A. Motteau.

"For de ĉi tie, elpuraĵ' de l' tero, "Insekta mizerero!" Leono tiel al la kulo diris. Ĉi tiu kontraŭstaris la bestegon, Kaj tuj ĝi fiereme militiris: "Ĉu pensas vi ke timas mi sonegon "De brua kvarpieda blekegulo? "Titolo reĝa taŭgas ne por kulo! "Ol vi pli dika eĉ la bovo estas, "Kaj ĝia paco kun mi tute restas." Dirinte tion, kulo trumpetadis, Leonon ĉirkaŭflugis kaj pikadis Ĉi tie, kaj tie, Kaj ie, kaj ĉie! ...

Blekege nun la forta besto ŝaŭmas ... Je timo, ĝin vidante, homoj tremas! Kaj tia humileg' de grandegulo Elvenas nur el la mizera kulo. Nek dento, nek ungego kapti povas L' insekton malamikan. Leonon la fortikan La kulo fine batas, kaj nun blovas Trumpete ĝian gloron. Ne longe tamen daŭras la vantaĵo: Ĝi zume flugas ĝis araneaĵo, Kaj tie kulo trovas ne honoron Sed lastan horon.

EKSTERDOMA INSTRUADO.

Artikolo el "The Sunday Chronicle," tradukita kun permeso de la Redakcio de Thos. Hoskison, Esperantisto 7312.

Estis tempo en la historio de tiu ĉi nacio (Anglujo) kiam, pro la manko de sistemo de deviga edukiteco, malmulte, tre malmulte da junuloj estis instruitaj en la malŝatata librolernado, kaj ilia instruado estis rektigata al la ĉefaj artoj kiel tiuj tiam estis komprenitaj. Poste alvenas tempo kiam infanoj estis sendataj al lernejoj, kaj instruataj preskaŭ tute el libroj; kaj en tiu tempo la longeco de la rivero Ganges, la alteco de Monto Everest kaj la nombro de la loĝantaro de la urbo Meksiko estis juĝataj faktojn pli urĝe gravajn ol ĝusta kompreno de la leĝoj de la naturo, nune ni reiras kaj plektas la metodojn pasintajn kune kun la lasta sistemo. La ĝardenlernejo estas la fasono de la nuntempo.

Ĝi estas antikva, tre antikva ideo. Antaŭ du mil kvincento da jaroj Persaj knaboj estis instruataj en la elementaĵoj de terkulturado kaj de ĝardenkulturado en ĝardenlernejoj. Sed ĝi ne devige estus malŝatata pro sia antikveco, kaj estas profitoj en ĝia moderna aplikado kiuj ĝin taŭgigas je akcepto kaj etendado. Antaŭ dek aŭ dekdu jaroj la Surrey County Council (Surreja Graflanda Estraro) komencis kiel pioniroj en la antaŭenigo de tiu ĉi plej interesa projekto. Ili decidis "instrui knabojn pri la principoj kaj praktikado de la sukcesa kulturado de dometa-ĝardeno aŭ 'allotment.'"

