# The Esperantist, Vol. 2, No. 12

## Part 2

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/the-esperantist-vol-2-no-12-49234/index.md

Estas nur simpla (sed tamen vera) anekdoto, kaj tute negrava. Nek ci nek mi estas el la gesaĝuloj; ne multe taŭgas sekvi niajn faradojn, escepte por doni plezuron unu al la alia.

Legante artikolon "_Iom da Muziko_" memorigis al mi ion, kion mi aŭdis antaŭ la historia periodo, t.e., kiam mi estis infanineto.

Sinjoro kiu ofte venis ĉe ni por fumi la pipon de amikeco kun mia patro, multe amuzis min per liaj anekdotoj. Fojon li rakontis la sekvanton:--

Je Novjaro mi vizitis la gastaman Kapitanon M---- ĉeestis multaj parencoj, amikoj, konatuloj, k.t.p., inter kiuj estis junulo--ne tre bone konata. Oni petis ke li kantu.

"Ho jes! volonte mi kantos, sed eble vi permesos ke mi unue rakontos aferon--poste se vi tion deziras, mi tre volonte kantos!"

"Ĉe lernejo mi multe ĝuis la kantadon. Revenante hejmen maten-frue, mi fermis la pordon de mia dormoĉambro kaj tre kontente mi ekkantis belan himnon. Subite mi aŭdis teruran voĉon ekkrii "Tomaso! Tomaso! kion mi aŭdas? Vi malbona knabo, filo de respektindaj gepatroj, segi tabulojn je Dimanĉo! Venu tuj malsupren."

"Vi do vidas ke ili ne permesis al mi ekzercadon por plibonigi mian voĉon!"

Li silentis. Eble la gastoj dankis lin pro la rakonto, sed estas certe ke oni ne plu deziris ke li kantu!

Sed ni lasu tion--

Nu, Korbo kara, kion vi pensas pri mia verketo? Ĉu vi ĝin ricevos, aŭ ĉu vi preferas resti malplena?

LI, ŜI, ĜI KAJ ALIA.

Originale verkita de Cynicus.

_Li._ Mi vidu, jen estas unu, du, tri--kvar fraŭlinoj. Mi miras kiu _ŝi_ estas? Mi skribos al _ŝi_.

_Ĝi._ Estimata Fraŭlino,--Mi estus tre kontenta se vi korespondadus kun mi, letere aŭ per il. p.k. Via, k.t.p.

_Ŝi._ Ho! nova korespondanto! Ne malbona--bone elektitan karton--montras bonan guston--kaj--jes, estas bona skribmaniero. Ho jes, mi korespondados kun vi, sinjoro!

_Ĝi._ Estimata Sinjoro, mi dankas vin pro via beleta karto. Volonte mi interŝanĝos p.k. kun vi. Kiajn specojn da kartoj vi preferus? Mi sendos tiujn, k.t.p.

_Li._ Ha, la respondon al la mia! Kia belega karto! Ŝi havas bonan guston, kaj--jes--mi pensas ke mi ametos tiun ĉi fraŭlinon.

_Ĝi._ Tre estimata Fraŭlino, estis kun ĝojo, ke mi ricevis vian agrablan respondon al mia karto. Mi estas tre feliĉa ke ĝi plaĉis al vi. Vi estas tre afabla, kara fraŭlino, demandi kiajn specojn da kartoj mi preferas. Mi preferus, kaj akceptos kun plezuro, k.t.p.

_Ŝi._ Kiel ĝentila! Jes, mi ametos tiun ĉi sinjoron.

_Ĝi._ Tre estimata sinjoro, kiel belegaj estas la kartoj, kiujn vi sendas. Ĉu vi kredas en Telepatio? Ĵus tiam, kiam vi sendis vian unuan karton, mi legis vian anoncon en la ĵurnalo, kaj mi ekpensis ĉu mi skribus al vi; sed la penso pasis, kaj mi ne skribis. Ĉu vi interesiĝis pri psikologio? Mi pensas, k.t.p.

_Li._ Ho, ho! jen estas alia psikologistino! Strange, kiel la virinoj amas ĉion kio estas mistika, nekomprenebla. Mi volus scii ĉu vere ŝi intencis respondi al mia anonco.

_Ĝi._ Kara Fraŭlino,--Ĉu mi kredas en telepatio? Certe, jes. Ĉu tiuj ĉi kartoj kiujn ni sendas unu al la alia ne estas pruvo? Ĉu vi ne observas, ke mi sendas la miajn en la sama tago ke vi sendas la viajn? Vere, kune ni pensas, kune skribas, kune sendas; devas esti do telepatio, kaj ni devas esti simpatiaj unu al la alia. Ni do estas geamikoj, ne vere? Kiu scias, eble ni estas geamikoj longe serĉitaj. Ĉu vi permesos al mi nomi vin amikino? Ho jes, mi tre interesiĝas pri psikologio, sed estas multaj branĉoj apartenante al tiu ĉi moderna "Arbo de Sciado." Kiun vi preferas, mi--k.t.p.

_Ŝi._ Ho, estas bone! Mi estas trovinta viron, kiu skribas tiel se mi estas inteligenta estaĵo.

_Ĝi._ Kara Sinjoro,--Ĝojege mi ricevis vian lastan karton. Kvankam mi demandis ĉu vi kredas en telepatio, mi ne scias ĉu mi kredas aŭ ne. Certe, estas strange, ke ni ambaŭ skribas samtempe, sed estas ankaŭ strange ke vi deziras min nomi amikino. Kiel ni povas esti geamikoj se neniam ni vidis unu la alia. Vere, mi timas ke vi ne trovos min esti tre interesa amikino, kaj baldaŭ vi bedaŭros ke vi tiel rapide volis nomi min "amikino." Ĉu vi preferus skribi letere? Ne estas sufiĉa spaco por skribi multe sur p.k. Kian branĉon de tiu kiun vi nomas la "moderna arbo de Sciado" vi preferus priskribi? Ĉu vi scias ion ajn pri hipnotismo? Mi amus--k.t.p.

_Li._ Jes, mi amas tiun ĉi fraŭlinon. Kial--mi ne scias--sed, mi amas ŝin.

_Ĝi._ Karega Amikino,

Ho ve! Ĉu vi koleros kontraŭ mi tiel skribinte. Ne mallaŭdu min, mi petegas. Sed se mi skribas "kara," ne estus vera. Vi estas pli ol "kara" al mi, tial mi skribas "karega." Ne, mi ne scias multe pri hipnotismo, sed mi timas ke vi scias tro multe, kaj ke vi min hipnotigis tiel, ke mi trovas mi mem devigata pensi pri vi kontraŭvole. De la ricevo de via unua karto, mi interesiĝis pri vi; de via unua karto mi vin amis, kaj nun mi vin amegas. Ĉu vi hipnotigis, aŭ ĉu vi ensorĉis min, mi ne scias; ĉio kion mi scias estas ke mi vin amegas, kaj atendas vian leteron kun la plej granda malpacienco. Ho, kiel mi ĝojas ke vi permesas min korespondadi kun vi letere.

Sed kio vin interesigos, kian temon mi priskribos? Mi mem? Eble vi ŝatus scii iom pri via korespondanto. Nu, mi havas tridek kvar jarojn--mi estas--ho, mi ne povas priskribi min mem. Mi enmetas foton, kaj petegas ke vi estos malsevera kontraŭ tiu malbelulo. Ĉu vi sendos vian portreton al mi, karega amikino mia. Mi ŝatos ĝin supre ĉiuj miaj plej ŝatataj havoj. Mi estas--k.t.p.

_Ŝi._ Kia bona letero! Ho, mi estas tre feliĉa ke li skribis al mi. Certe, mi neniam antaŭe ricevis tiel bonan leteron.

_Ĝi._ Ne, kara amiko, mi ne estas kolera kontraŭ vi, ĉar vi nomas min "karega," kvankam mi miras. Sed mi avertas vin ke neniam mi kredas ion kion viro skribas al mi, kaj nur la duonon de tio kion li diras.

Nu, kion mi priskribos? Min mem? Mi timas ke estas tiel malfacile skribi pri mi mem, kiel vi trovas malfacile skribi pri vi mem. Mia aĝo? Mi estas tiel maljuna kiel Evo. Miaj haroj estas brunaj, ankaŭ miaj okuloj. Sed mi enmetas foteton, vi vidos kian specon da vizaĝo mi havas. Ha, vi trovos min tre malsprita; mallerta. Mi scias nenion. Sed vi, vi ja povos skribi pri multaj interesaj aferoj. Vi estas artisto, vi loĝas en granda urbo; inter tre gaja, artista popolo; kaj certe, devas esti multaj okazoj kiujn vi povus bone priskribi.

Mi konfesas ke mi estas tre interesita pri karaktero. Mi bone ŝatas legi la vizaĝojn de tiuj kiujn mi renkontas. Mi ankaŭ legas la karakteron per la skribmaniero. Ha, ha, sinjoro! Vingardu! Baldaŭ mi lernos ĉion kion vi bone volus kaŝi de mi.

Ankaŭ mi konfesas ke mi amas tiri la ŝnuretojn kaj vidi la pupojn danci. Ĉiu, pli-malpli baldaŭ montras siajn malgrandajn malsaĝaĵojn--malfortajn punktojn, kaj tiam mi ridas. Ho jes, mi ridas! Denove, mi diras gardu vin bone, sinjoro! Jam mi vidas en vian foton, ke vi estas--ne, mi ne diros kion mi legas. Mi esperas--k.t.p.

_Li._ Skeptikulino, he? Nu, ni vidos ĉu mi povas ŝin kredigi je mi.

_Ĝi._ Ho, karulino mia! Kiel vi estas kruela! Kial vi ne kredas ke mi skribas la veron? Mi ĵuras ke mi amas vin, tiel neniam mi amis virinon antaŭe, kaj nur vin. Sed vi estas malboneta min dubi. Aliaj viroj eble diros al vi multe da tio kio ne estas vera--sed mi? Ho, kiel vi min vundas! Mi sentas ĉion kion mi skribis. Efektive mi amis vin, mi amas, kaj ĉiam mi amos! Mi ne scias kial vi estas tiel maljusta--k.t.p.

_Ŝi._ Ha-ha-ha! Li iĝas varma. Ni atendu.

_Li._ Neniam respondon! Kial, mi miras.

_Ĝi._ Ĉu mi ofendis vin, tre karega amikino mia? Mi petegas ke vi min pardonos, se jes. Ho, se vi povus scii kiel mi vin amas. Sed vi estas malvarma, kruelega--Ho, mi petegas, amu min iomete, se vi ne povas ami min tiel mi amas vin. Mi pensas pri vi de la mateno ĝis la nokto; ĉiame mi vidas vin antaŭ...k.t.p.

_Ŝi._ Tio ĉi estas amuziga.

_Ĝi._ Ne pli longe mi povas kontraŭbatali vin, Karulo. Jes, mi konfesas ke ankaŭ mi amas vin. Mia plej amata, se vi povus esti ĉi tie, mi montrus al vi kiel multe mi amas vin. Ho, karega mia, ĉu mi estas trovinta unu kiu amas min kiel mi deziras esti amata? Ĉu mi laste estas trovinta unu kiu min komprenas? Ho...k.t.p.

_Li._ Ha-ha-ha! Mi pensis ke mia lasta letero ŝin kaptus.

_Ĝi._ Ho, mia plej amata, mia ĉio, mia...k.t.p.

(Post semajno).

_Ĝi._ { Ho! Mia karulineto...k.t.p. { Ho! Mia karulo...k.t.p.

(Post tri tagoj).

_Ĝi._ { Ho! Mia amatino...k.t.p. { Ho! Mia amato... k.t.p.

(La proksiman tagon).

_Ĝi._ { Ho!!......!! k.t.p. { Ho!!......!! k.t.p.

(La saman tagon).

_Ĝi._ { Ho!!!......!!!! k.t.p. { Ho!!!......!!!! k.t.p.

(Post tri monatoj).

_Ĝi._ { Jes, karulino mia, kiam ni renkontos en la proksiman monaton, { Jes, karulo mia, Ho!!!......!!!!.........!!!!! k.t.p.

(Post semajno).

_Li._ Mi pensas ke mi iros Londonon iom pli baldaŭ ol mi skribis. Mi volus ŝin vidi antaŭ ŝi vidos min. Certe mi volas vidi ŝin antaŭ ol mi--facile mi povos aliri al la strato, kaj atendi-- (_Al la Alia_) Ni iros je la 21a anstataŭ la 27a, estas grava afero pri kiu mi devos zorgi. Estas tre ĉagrena, sed----

_Ĝi._ Karega karulino mia, mi estas korrompita. Mi ne povos alveni antaŭ la tria de Julio. Ho, kiel longe ŝajnos la tempo ĝis mi...k.t.p.

(En la 30a Junion).

_Ŝi_ (_al la Alia_). Mi venos al via oficejo hodiaŭ post-tagmeze, kaj ni vespermanĝos ĉe la Frascati kafejon antaŭ iri al la teatro vespere.

(En la vespero de la sama tago. Ĉe "Charing Cross" Stacidomo).

_Li._ } { } (Renkontante). { !!! _Ŝi._ } {

(Post kvin minutoj).

_Li._ } { Mia edzino. } (Prezentante la Alia). { _Ŝi._ } { Mia edzo.

Maljunaj geedzoj loĝis ĉe hotelo ne-vin-trinkeja. Sed la maljunulo ĉiam trinkis iom da viskio hejme, kaj li tial aĉetis botelon da ĝi en la urbo, por havi malmultajn gutojn ĉiunokte.

Kiam ili estis forirontaj, ili ne sciis kie kaŝi la malplenan botelon.

"Metu ĝin sur la supro de tiu alta vest-ŝranko," diris la edzino.

"Bonegan ideon," respondis ŝia edzo; "donu al mi seĝon, kaj mi metos ĝin tie."

Vigle staranta sur la seĝo, li ekvidis ke la ŝrank-supro estis tiel plenigita je similaj boteloj ke ne restas spaco por la lia!

Kompreneble la ĉambro-servistinoj neniam purigis tiun altan lokon.

(_Vera Rakonto_) A. Bullock Webster.

AMUZAĴOJ.

El la Hispana.--Tradukitaj de D. H. Lambert, B.A.

Foje la imperiestro Josefo, alveninte al ia urbo neakompanate de siaj korteganoj, estis demandata de la mastrino de la hotelo ĉu li estas unu el la imperiestra sekvantaro. "Ne," respondis la princo. La scivoleco tamen de la bona virino ne kontentiĝis per respondo tiel mallonga. Si serĉis senkulpigon por eniri en lian ĉambron, kaj vidante lin razantan demandis ĉu li havas ian oficon apud la imperiestro. "Jes," rediris la monarĥo, "Kelkafoje mi lin razas!"

* * *

Estas kutime ke ĉasantoj interparoladu pri la eksterordinaraj okazoj kiuj sin montras dum ilia speciala pasatempo kaj trograndigu la ecojn de siaj hundoj.

Dum la mallacado de ĉasantaro inter kiu troviĝis Aleksandro Dumas, oni ekparolis laŭvice la ĉiaman temon pri la ĉashundoj. Dumas aŭdis siajn kunulojn rakonti la mirindan intelegentecon vidigitan de tiuj ĉi bestetoj. Kiam sia vico alvenis, li trograndigis ankaŭ la inteligentecon de sia propra hundo. "Ho!" li komenciĝis, "mia hundo posedas supereman lertecon unufoje kiam mi matenmanĝis en la ĝardeno kune kun amiko, Fanoro--kiel mi nomis mian hundon--atendis humile por ke, kiel kutime, mi disĵetu al li la matenmanĝerojn. Sed, vidinte ke mi ne memoras lin, li forkuris al la fino de la ĝardeno, kaj venis returnen al mi, alportante en la buŝo branĉeton da la floro nomita Ne-min-forgesu!"

* * *

Notario prenis la veturilon por iri al urbeto proksima de Seviljo, kaj la veturigisto demandis al li dekkvar pesetojn.

"Ĉu vi volas certigi ĵure la koston de tiu ĉi vojiro?"

"Volonte, sinjoro."

La notario tiam eltirinte el sia poŝo kaj stariginte sur la tablo krucifikson lin igis ĵuri kaj donis al li ses pesetojn rimarkante ke li mem detenas la restaĵon kiel leĝan pagon pro la ago de la ĵurpropono!

* * *

Reĝido volante fari ŝercon cencerne unu el siaj korteguloj, kiun li estis utiliginta diversamaniere kiel ambasadoron, diris al li ke li similas strigon. "Mi ne scias, Via Moŝto, kion mi similas," li rediris, "tio kion mi scias estas ke multajn fojojn mi estas havinta la honoron prezenti Vian Reĝan Moŝton!"

* * *

Ia sinjoro vespermanĝante en hotelo demandis al persono je sia flanko ke li bonvolu pasigi la mustardon.

"Ĉu vi kredas ke mi estas servisto?"

"Ho, ne, sinjoro," rediris la alia, "mi supozis ke vi estas sinjoro!"

STRANGA AVENTURO DE ĈIRKAŬKOLO.

Tradukita el Dickens de A. A. Cowan.

"Nu, Bob," diris Hopkins je apenaŭ rimarkebla ekrigardo je la atenta vizaĝo de S-ro Pickwick, "estis stranga malfeliĉo la lastan nokton. Infano enkondukiĝis, kiu estis glutinta ĉirkaŭkolon."

"Glutinta kion, sinjoro?" interrompis S-ro Pickwick.

"Ĉirkaŭkolon," respondis Jack Hopkins. "Ne la tuton samtempe, vi scias, tio estus tro multa--vi ne povus gluti tion, sed la infano povis--he! S-ro Pickwick, ha! ha!" S-ro Hopkins ŝajnis multe kontentiga je sia plaĉaĵo; kaj daŭradis, "Ne, estas tiamaniere. La gepatroj de la infano estis malriĉaj personoj kiuj loĝis en korto. La plejaĝa fratino de la infano aĉetis ĉirkaŭkolon, ordinara ĉirkaŭkolo farita el grandaj nigraj lignaj globetoj. La infano, kiu amis la ludilojn, prenis la ĉirkaŭkolon, kaŝis ĝin, ludis kun ĝi, tranĉis la ŝnureton, kaj glutis globeton. La infano pensis ke estis granda ŝercado, revenis la tagon plej proksiman, kaj glutis alian globeton."

"Benu mian koron," diris S-ro Pickwick, "kia terurega afero! Mi petas por senkulpigo, sinjoro. Daŭrigu."

"La plej proksiman tagon, la infano glutis du globetojn; la tagon post tiu, li regalis sin je tri, k.t.p., ĝis dum unu semajno, li estis fininta la ĉirkaŭkolon, konsistanta el dudekkvin globetojn. La fratino, kiu estis diligenta knabino, kaj malofte aĉetis ian ornamaĵon por si, ploregis pro la perdo de la ĉirkaŭkolo; serĉis ĉie por ĝi; sed, mi ne bezonas diri, ke ŝi ne trovis ĝin. Post malmultaj tagoj, la familio estis je tagmanĝo--bakita ŝultro de ŝafo kun terpomoj sub ĝi--la infano kiu ne malsatis ludis ĉirkaŭ la ĉambro, kiam subite terurega bruo aŭdiĝis, tiel kiel malgranda, hajlventego. 'Ne faru tion, mia knabo,' diris la patro. 'Mi faras nenion,' diris la infano. 'Nu, ne faru ĝin ree,' diris la patro. Estis mallonga silento, kaj tiam la bruo rekomencis pli laŭta ol antaŭe. 'Se vi ne atentas tion, kion mi diras,' diris la patro, 'vi trovos vin lite post tre mallonga tempo, mia knabo.' Li skuis la infanon por igi ke li obeu, kaj tiaj kraketoj sekvis kiajn neniu antaŭe aŭdis. 'Nu! estas _en_ la infano!' diris la patro, 'li havas la krupon en la malprava loko!' 'Ne, mi ne havas ĝin,' diris la infano, ekploranta, 'estas la ĉirkaŭkolo, mi glutis ĝin, patro.' La patro ekkaptis la infanon, kaj kuris kun li al la malsanulejo; la globetoj en la stomako de la knabo, kraketantaj la tutan vojon pro la ekskuado, kaj la homoj rigardantaj supre en la aero kaj malsupre en la keloj, por vidi de kie la nekutima sono venis. Li estas en la malsanulejo nune," diris Jack Hopkins, "kaj li faris tian teruregan bruon kiam li marŝis ke oni devis envolvi lin en la vesto de observisto, por ke li ne veku la malsanulojn!"

"Tiu estas la plej eksterordinara afero, kiun mi estas ja aŭdinta," diris S-ro Pickwick je akcentega bato sur la tablo.

"Ho, tio estas nenio," diris Jack Hopkins, "ĉu estas, Bob?"

"Ne certe," respondis S-ro Bob Sawyer.

"Tre strangaj aferoj okazas je nia profesio, mi povas certigi vin, sinjoro," diris Hopkins.

"Tiel mi inkliniĝas imagi," respondis S-ro Pickwick.

ETHELWALD KVIETIGAS LA MARON.

Tradukita el Angla-Saksona originalo, de G.L.B. kaj C.F.W.

Mi kun du aliaj fratoj venis Farnon la insulon. Intencis mi paroladi kun la honorinda patro Ethelwald. Poste ke mi kun la lia parolado estis konsolita kaj la lia benado estis al mi donita, kaj tiam kiam ni domon revenintaj jam estis sur la alta maro, subite disŝiriĝis la paco de la ĉielo kio estis reginta je la tempo kiam ni enŝipiĝis kaj tiel grava vetero ekalvenis kaj tiel furioza urago ekfalis ke ni nek kun velo nek kun remado povis eĉ iometete progresadi, kaj ni nepre nenio atendis krom la morto mem. Dume ke ni do tie plej longe kun la vento kaj la maro tute vane laboradis kaj bataladis, rigardis ni tiam malantaŭe por vidi se estus eble ke ni ree tentu atingi la insulon el kiu ni estis elvenintaj. Sed kien ajn ni nin turnis la sama urago nin renkontis, nin ĉirkaŭstaris, nin ĉirkaŭringis ĉiaparte kaj nenia espero de saviĝo jam restis al ni.

Post longe ni niajn okulojn suprenlevigis kaj ekvidis ni sur Farno la insulo, la al Dio karan patron Ethelwald'on elirantan el la lia sekreta loĝejo, volantan havigi al ni sukcesan kuradon, por vidi tion kio estis okazinta je ni; ĉar li estis aŭdanta la bruadon de la ventego kaj de la muĝanta maro. Kaj li, nin vidanta alportitajn en danĝeron kaj tiamaniere laborantajn, la genuojn fleksadis al Dio, Patro de Nia Sinjoro kaj Savisto Ĥristo, preĝanta pro la nia saviĝo kaj vivo. Kaj kiam li tian preĝon finigis, la superfluantajn akvojn li retrankviligis, kaj la ventegon redefaligis, ĝis ke nepre la furiozeco de la ventego foriĝis kaj favorantaj ventoj nin kondukis sur plej trankvila maro al la bordo. Kiam do ni trafis la bordon, kaj la nian ŝipon ankaŭ el la ondoj forportis, samminute vento egale forta kiel antaŭe revenis, kvazaŭ ĝi dum tiu mallonga tempeto pro ni estis trankviligita, kaj dum la tuta tago plej forte kaj furioze blovegis, tiel kiel oni verŝajne devus ekkredi ke la mallonga periodeto de trankvileco, kiu tiatempe okazis, nin estis aldonita de la Ĉielo, por favori tiun serviston de Dio, pro nia saviĝo preĝantan.

Note.--La Angla-Saksona teksto el kiu la jena historieto estas eltirita, presiĝis en la de Sinjoro Alfred Cook (Yale'a Profesoro) verkita libro nomita _Unua Libro de Antikva Angla_; plej interesplena kaj grava libreto por tiuj kiuj sin interesas pri la komencaĵoj de la hodiaŭa Angla Lingvo. La nunaj tradukistoj penadis konservi la stilon de la originala teksto.

MALNOVAJ KANTOJ.

Tradukita de Clarence Bicknell.

Ne povas mi malnovajn kantojn Rekanti kiel foje; La kor', la voĉo al mi mankus, Mi plorus tro malĝoje. En tiuj kantoj mia koro Pasintajn tempojn trovas; Rekanti ilin, aŭ rerevi La revojn mi ne povas.

Ne povas mi rekanti ilin, Kaj la malĝojajn ĉarmojn; Iliaj melodioj vekus El dorm' malnovajn larmojn: Kvankam mi ne forgesas ilin, Malĝojajn kaj dolĉegajn, Mi tamen ne rekanti povas La kantojn tro karegajn.

Ne, mi ne povas! la vidaĵoj Revenas pri la horoj De oraj revoj forflugintaj, Pri jaroj de doloroj; Sed, per rompitaj teraj ĉenoj, L' anim', en libereco, Rekantos eble tiujn kantojn, Kaj dum la eterneco.

LA ESPERANTA SUBJUNKTIVO.

La artikolo de D-ro Lloyd ne konvinkis min, ĉar mi opinias ke, por uzi la imperativon, ne estas necese havi verbon esprimantan volon deziron aŭ permeson. Sufiĉas ke tia ideo estas (mi ne skribas "estu") en la penso de la parolanto. Nu, en la ekzemploj cititaj de D-ro Lloyd, oni povas enŝovi la verbojn konformajn, ne ŝanĝinte la sencon.

"Li malkovris la manon, permesante ke la serpento tie mordu."

"La poŝto, volinte ke la leteroj estu tuj specigitaj, sendas specigistojn."

"Ŝi estis tiel maldika, ke kiam ŝi deziris ke oni povu ŝin rimarki, ŝi bezonis eniri du fojojn la ĉambron."

Nur, mi neniam skribos: "Mi timas ke li venu," ĉar, kiel tre ĝuste rimarkigis D-ro Lloyd, ne estas en la frazo la plej malgranda nuanco de ordono aŭ deziro.

Mi konsentas ke tia maniero konsideri la aferon, devas ŝajni stranga al gramatikistoj. Sed mi pensas ke ĝi entenas logikecon, kaj, kio estas ankoraŭ pli grava, praktikecon. La reguloj kiuj regas la uzadon de Subjunktivo en naciaj lingvoj (almenaŭ en la Franca) estas terure arbitraj, tiel ke la gramatikistoj ne ĉiam konsentas pri ili, kaj ke eĉ kleraj personoj tre ofte malobeas ilin. Tio ŝajnas pruvi ke tiu modo estas tute senutila.

Kiel Esperanta profesoro, mi eksperimentis kiom malfacile estas doni precizajn regulojn pri tiu modo, kaj kontraŭe kiom estas praktika la principo donita en la paragrafo 218 de la Sintakso. Jen kiel mi klarigas al miaj lernantoj la uzadon de la modoj.

La indikativo estas la modo normala. Oni devas uzi ĝin, kiam oni ne havas motivon por uzi kondicionalon aŭ imperativon.

La kondicionalon oni uzu, kiam oni povas, ne ŝanĝinte la sencon, enŝovi "supozinte ke" en la unuan propozicion, kaj "en tia okazo" en la duan. Cetere la unua aŭ la dua propozicio povas esti Subaŭskultata. Ekzemple (Paragrafo 169, Sintakso):

"Se li estus riĉa, li havus multajn amikojn." "Supozinte ke li estus riĉa, en tia okazo li havus multajn amikojn."

"Mi volus vin vidi!" "Supozinte ke tio ne malplaĉus al vi, en tia okazo mi volus vin vidi."

"Se mi povus lin venki!" "Supozinte ke mi povus lin venki, en tia okazo, kiel feliĉa mi estus!"

La imperativon oni uzu, kiam oni povas, ne ŝanĝinte la sencon, enŝovi, en la frazon, unu el la verboj voli deziri konsili permesi peti, k.c., kiuj montras volon pli malpli fortan. Mi jam donis ekzemplojn pli supre.

Ŝajnas al mi ke, tiam, la du lastaj modoj ludas sian logikan rolon, t.e., mallongigi la frazojn.

Mi bone scias ke oni povos trovi en Esperantaj libroj, eĉ en Zamenhofaj verkoj kelkajn frazojn kiuj ne estas konformaj al tiuj reguloj. Sed ili estas maloftaj, kaj tio, laŭ mi, ne pravigus la enkondukon de reguloj arbitraj neklaraj kaj senutilaj.

(_Profesoro_) H. Sentis (_Grenoble_).

FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._

Mi verkis por tiu ĉi monato kelkajn detalojn pri vizito kiun ni faris al la bonekonata Kavernego Grandega de _Kentucky_.

Tra la Kavernego trafluas subteran riveron en kiu troviĝas du specoj da fiŝoj. Unu speco havas okulojn sed ne povas vidi; la alia speco (kiu eble enloĝadas la Kavernegon kelkajn centojn aŭ milojn da jaroj pli longe) tute ne havas okulojn.

Kaj nun mi petas, ke la leganto imagu kvardek personojn, el kiuj ĉiu portas lampon, postsekvante en la kavernego maljunan nigrulon kiun oni nomas "Onklo Nikoĉjo."

En Ameriko ĉiujn maljunulojn oni nomas "Onklo."

* * *

Ni aŭdas solenan _tik, tak_, oni nomas ĝin la horoloĝon. "Kiam oni streĉas ĝin, Onklo Nikoĉjo?" demandas nia sola knabeto. "Ho, tio! oni ĝin streĉis en la unua jaro de la mondo, Sonny (Fiĉjo)." Kiom da miljaroj faladas tiu guto da akvo!

* * *

Ni vidis la fundon de la "senfunda profundejo"; ĝi havis nur kvin-dek futojn da profundeco. Sed de _Bourne's Dome_ (la kupolo de _Bourne_), ni _ne_ vidis la fundon.

Tiel kiel se ni estus starantaj ekstere ĉe fenestro ni ĝin rigardadis tra longa fendaĵo, elstreĉantaj en ĝin niajn kapojn por pli bone vidi, tuj kiam Onklo Nikoĉjo kiu estas suprenrampanta sur la eksteron de la kupolo, trapuŝas tra negranda malfirmaĵo lumegigilon, kiu lumegigas la mirindajn akvoskulptaĵojn de la flankaĵoj kaj de la interno de la kupolo. Fine li faligis ĝin kaj tuj la ombroj forrabas de niaj okuloj la belegan kupolinternon, sed falinte ĝi malkaŝas ĉiam novajn belaĵojn sur la flankaĵoj. Ĉion lumigegante ĝi preterfalas kiel strio da lumo nian fendaĵon, kaj postsekvante ĝin per niaj rigardoj, ni vidas ke ĝi estas nun nur malgranda punkto da lumo, sed ĉiam (ĉar Onklo Nikoĉjo faligas multajn lumegilojn) ĉiam, antaŭ ol atingi la fundon de la putego ĝi estingiĝas. Mi ne atencos priskribi la akvoskulptaĵojn. Se lertegaj koboldoj estus tien skulptintaj siajn plej fantaziajn sonĝojn, ĝi estus tiel, kiel ĝi estas, belega, teruriga, mistera, fantazia!

* * *

