# The Esperantist, Vol. 2, No. 11

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/the-esperantist-vol-2-no-11-49233/index.md

Transcriber's Notes

A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

25. (Vol. II., No. 11.)

_Novembro, 1905._

THE ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C.

All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W.

CONTENTS. Page The Congress of 1906 161 Notes on the Orient, Part V. (by Col. H. K. Gordon) 162 A Double Acrostic (by Clarence Bicknell) 163 Woman, The Incomprehensible (translated by G. C. Law), concluded 164 Jacko (by E. W.) 165 Boulogne Reminiscences (by Clarence Bicknell) 168 The Caucasus, a Poem (translated by A. Nippa) 168 Our Land, Live On, Poems (by 4686) 169 The Esperanto Subjunctive (by R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., F.R.S.E.) 170 Buddha, The Sower (by A. Simon) 171 Reminiscences, Part XI. (by E. Metcalfe, M.A., Oxon) 172 Saved from Death, Serial (by General George Cox), concluded 174 The Congress Committee 176 The Inferno of Dante (by D. H. Lambert, B.A.) 176 Last Rose of Summer (by A. Grabowski) 176

MARQUE DÉPOSÉE, No. 13195.

THE ... ESPERANTO BLEND.

Registered Trade Mark, No. 270,042. Registered Label, No. 272,434.

THE ESPERANTO BLEND is a combination of the finest Whiskies from the Highlands of Scotland, and is of special interest to Esperantists, as the label has been designed to serve as a "propagandilo." A liberal CASH DISCOUNT will be allowed to bona-fide Esperantists who comply with the conditions, which can be ascertained on application to the Sole Proprietors--

BUCHANAN, SCOTT & CO., Garthland Street, Glasgow, Scotland.

Telegraphic Address: "ESPERANTO, GLASGOW."

LA PLEJ NOVA KAJ PLEJ BONA PROPAGANDILO ...

Cigaredo Esperanto

(Speciale Elektita Tabako de Virginio).

Bonvolo skribi por detaloj al:

TABAKA SINDIKATO ESPERANTISTA, GLASGOW, SCOTLAND.

ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI.

Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros.

* * *

Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:— Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.

The "Review of Reviews"

_Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._

The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.

The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.

Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75c., or 8.50 marks.

Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.

ESPERANTIST WEEK-ENDS.

A Fellow of the B.E.A. Highly Recommends ...

"Westbury," Robertson Terrace, HASTINGS, as a week-end resort throughout the winter.

Special Inclusive Week-end Terms to Esperantists, 13/-.

Correspondence Lessons in Esperanto

ARE GIVEN BY

Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.

_7/6 the Quarter._

POŜTMARKOJ.

Granda pakaĵo da novaĵoj; 50 nove eldonitaj raraj Koloniaj & Alilandaj Markoj, enhavanta multajn "Reĝ-Kapojn" Koloniajn; rimarkinda valoro; kosto 1 f. 50 afrankite (1s. 1d.). Aroj por elekti sendataj je aprobo. Por komencantoj aŭ progresintaj kolektantoj.

WINCH BROTHERS, COLCHESTER, ENGLAND.

STAMPS.

Grand Novelty Packet; 50 recent issue rare Colonial and Foreign Stamps, including many King's heads; marvellous value; 1s. 1d. post free; selections on approval; suit beginners or advanced collectors.

WINCH BROTHERS, COLCHESTER.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

Sro. W. Huddy, Fore Street, Liskeard, Cornwall. Deziras interŝanĝi poŝtmarkojn kun samideanoj en Maltujo, Bulgarujo, Turkujo and Persujo. Ankaŭ sendos belajn ilus. p-k. por poŝtmarkoj.

Sro. James Krogman, 15, Tilney Street, Walton, Liverpool. Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun alilandaj Geesperantistoj.

Sro. W. Miles, Inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield, Hants. Deziras koresp. per leteroj & koloritaj p-k. kun samideanoj. Ankaŭ kun Germanoj pri Art-forĝaĵoj. (Kundschmiedearbeiten).

Sro. T. Newburgh, Gasa Kompanio, Christchurch, New Zealand. Deziras kores. kun alilandanoj.

Sro. Waldemar Pfeiffer, Poste Restante, Lodz, Poland. Deziras interŝanĝi poŝtmarkojn aŭ p-k. kun Esperantistoj ne-Eŭropaj.

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).

THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London, W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.

N.B.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._

_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._

N.B.

25. [Vol. II., No. 11.]

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net.

NOVEMBRO, 1905.

LETERO DE D-ro ZAMENHOF AL S-ro SCHNEEBERGER PRI LA DUA UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN SVISUJO, 1906.

Kara Sinjoro,--Kun granda plezuro mi legis en via letero, ke la Svisaj Esperantistoj decidis inviti la 2an kongreson en Svisujon. Tre bone, bonege! Svisujo, kiu, ne havante ian nacian lingvon, estas la plej neŭtrala lando en la tuta Eŭropo, estas la plej bona loko por kongreso neŭtrale-homa, kaj mi esperas, ke tie ĉiuj Esperantistoj sentos sin bonege. Mi eĉ antaŭvidas, ke venos iam la tempo, kiam Svisujo fariĝos la natura konstanta centro de la tuta Esperantistaro.

Mi persone ne povas nun decidi, ĉar la decidado pri la kongreso apartenas nun al la "Komitato de Organizado" elektita en la unua kongreso; sed mi esperas, ke la komitato nenion havos kontraŭ Svisujo kaj akceptos la inviton de la Svisoj kun plej granda plezuro kaj danko.

Mi esperas, ke la Svisaj Esperantistoj faros ĉion kion ili povas, por bonege prepari la kongreson kaj fari el ĝi imponantan grandiozan manifestacion de interpopola frateco, grandan feston, en kiu krom la Esperantistoj partoprenos ankaŭ miloj da ne-Esperantistoj, kiuj venos kiel gastoj serĉantaj impreson kaj foriros entuziasmigitaj kaj Esperantigitaj. Mi esperas, ke la Svisaj Esperantistoj nun ofte kunvenados kaj korespondados inter si, por pretigi ĉion kiel eble plej bone, plej majeste kaj plej frue.

Kompreneble, la Svisaj Esperantistoj devas agadi en plena interkonsento kun la "Provizora Komitato de Organizado." Ili devas ankaŭ peti konsilojn de S-ro Michaux, kiu havas jam kelkan sperton.

Ĉar la plej grava celo de niaj kongresoj estas la _propagando_, tial laŭ mia opinio la afero nepre devas esti aranĝita tiamaniere, ke en ĉiuj kunvenoj kaj solenoj krom la Esperantistoj povu partopreni ankaŭ kiel eble plej multe da _ne_-Esperantistoj (kompreneble ne kiel membroj de nia familio, sed nur kiel _gastoj_, por difinita pago). Por tio oni devus kiel eble plej frutempe veki la intereson de la tuta mondo por nia kongreso per lerte kaj alloge verkitaj gazetaj artikoloj, pri kiuj kredeble zorgos la "Provizora Komitato de Organizado." La komitato kompreneble ne devas forgesi dissendi kiel eble plej frutempe inviton al ĉiuj plej gravaj gazetoj de la mondo kaj ripeti tiun inviton (eble kun peto pri definitiva respondo) 6-8 semajnojn antaŭ la kongreso.

Via, Zamenhof.

Varsovio, 2. 10. 05.

N.B.--"Private ni aŭdis, ke D-ro Zamenhof ne sole venos al la kongreso, sed proponos tie tre gravan aferon, pri kiu li revis en la daŭro de tre multaj jaroj kaj kiu, malgraŭ sia granda graveco elvokos tamen nenian disputadon, ĉar ĝi konsistos nur en la kreado de aparta _sekcio_, al kiu ĉiu Esperantisto povos aliĝi aŭ ne aliĝi laŭ sia propra bontrovo."

ORIENTAJ MEMORAĴOJ.

Originale verkita de Kolonelo H. K. Gordon.

En Japanujo, oni diras, "Ne parolu la vorton, 'belega,' ne vidinte 'Nikko'n'": kiu ja estas vera!

"_Nikko_" certe estas paradizo de pejzaĝo Japana: la vilaĝo sidas preskaŭ cent mejlojn de "Tokio," sesdek per vagonaro, kaj dudek per vojo, tra la fama aleo de "_Cryptomeria_" arboj. La propra vilaĝo ja ne estas granda, sed estas la ĉirkaŭa arego da temploj, antikvaj, multekostaj, kaj speciale sanktaj. Vi rimarkos la ruĝan ponton trans la rivero de "_Daiyagawa_" trans kiu neniu, escepte Lia Moŝto Imperia, havas la rajton pasi.

La bela Lago de "_Chiuzenji_," sidante 4375 futoj da alteco super la marnivelo, kaj ĉirkaŭita de altaj montpintoj da ok--kaj naŭmil futoj, estas atingebla por pied-irantoj. La laga supraĵo estas longa po ok mejloj, kaj larĝa po tri. Salmoj kaj trutoj troviĝas en ĝiaj akvoj, kapteblaj per reto pli ol per hoko. Sur la vojiro, vi pasas la 350-futa akvofalo de "_Kegon-no-Taki_." Apude troviĝas la sanigaj sulfurŝprucoj de "_Yumoto_."

Tamen, el ĉiuj tiuj lokoj jam vizititaj la plej ŝatita estas "_Miyanoshita_" monteta saniga vilaĝo, atingebla de "_Yokohama_": 31 mejlojn per relo, kaj poste marŝante, aŭ portate supren. Hoteloj bonege mastrumataj per Japanoj estas multaj kaj tre favoritaj de vizitantoj: la kuirado estas laŭ la Franca modo: la aero estas ĝojiga kaj saniga: kaj troviĝas multe da banoj de ambaŭ natura varma kaj malvarma akvo, alkondukataj per bambuaj tuboj de "_Ojigoku_." Ĉirkaŭe troviĝas ekskursoj sufiĉaj por vi dum du semajnoj aŭ eĉ pli. Kiam vi intencas iri iom malproksime, memoru ĉiam kunpreni gvidon: alie, kredeble vi troviĝus danĝere konfuzata, precipe en nevizitaditaj lokoj.

La ĉefa apuda vidaĵo estas tiu de la bolantaj sulfurŝprucoj de "_Ojigoku_," vojirante al la Lago de "_Hakone_": oni bezonas paŝi tre singardeme: malmulto estas inter viaj pied-plandoj kaj la bolantaj akvoj malsupre: vaporo ĉie leviĝas ĉirkaŭe: la vidaĵo do estas stranga kaj vere mistera.

Ĉe la vilaĝo de "_Atami_" malsupre sur marbordo, troviĝas unu "_Gejzir_," simila al tiuj kiuj oni rimarkas en Islando.

De la alta mont-kolo de "_Otome toge_" belegaj vidoj estas troveblaj de la ĉiam mirinda konuso de Fuji.

Longe marŝinte, tre plaĉas reveni Hotelon por varma bano, kaj kviete ripozi antaŭ vespermanĝo.

Printempe, ĉerizarbaroj estas gloraj kun neĝa floraĵo: produktante neniun frukton, la Japanoj ilin kreskigas nur por la plezuro de ilin rigardi. Aŭtune, la folioj de "_Acer_"-arbaroj belege fariĝas flavaj kaj purpuraj kaj karminaj.

Kiel Ĥinoj, la Japanoj uzadas tian sterkon por nutri siajn kampojn kia farigas ilin tre malplaĉaj por pasantoj.

La pli malriĉuloj, kiuj ne povas eĉ sin doni ofte la lukson de bano aperas kontraste malpuraj, precipe la infanoj.

La arbaroj estas rimarkinde malplenaj de birdoj kaj bestoj; ni diras "Adiaŭ" al _Miyanoshita_ tre bedaŭre.

Kioto estas granda loko por artfabrikaĵejoj: ĝis kiam oni vidas la klopodon kaj tempon necesajn por fabriki la "Cloisonné," k.t.p., oni mankos formigi ideon nek pri modelo de ilia boneco, nek de ilia valoro.

De tie ĉi vi povas viziti la Lagego de "_Biwa_": kaj la trairo de la akvorapidaĵoj de "_Katsura_" estas spertaĵo rimarkinda; la novaĵo kaj ekscitiĝo vojaĝante tra oftaj serioj de ŝtonegplenaj kaj bolantaj akvegoj estas memorindaj: la boatoj estas tre maldikaj, kaj la malplej granda eraro vin pensigas ke vi iras ĝuste al detruiĝo! tamen malfeliĉoj oni diras estas maloftaj.

La pejzaĝo tra tiuj river-valegoj estas vera kalejdoskopo de natura beleco.

La plej belaj kaj bonevestitaj "Geisha" virinoj troviĝas en Kioto: sed Orientaj dancoj kaj muziko nepre ne estas interesaj por Eŭropanaj okuloj kaj oreloj.

La Japanoj, tiel ni ĉiuj scias, estas grandamantoj de fizika beleco: ĉe vojaj kurbiĝoj kie troviĝas belaj vidoj, vi preskaŭ ĉiam vidos bastonetojn, enmetitajn tere, portantajn paperetojn, sur kiuj estas skribitaj de pasantoj poetaj kaj imagaj versetoj. Ili estas lertaj ĝardenistoj, precipe je miniaturaj ĝardenoj: ili fariĝis adeptoj por malgrandigi arbojn, kaj krei monstraĵojn el la oraj karpfiŝoj: ankaŭ por formigi artan pejzaĝon de _ŝtonetaĵoj_, akvofaletoj, lagetoj, pontetoj, k.t.p.

Ni mankis renkonti la rimarkindajn antikvajn gentojn, la "_Aïnus_."

"_Nagasaki_" estas nia forira haveno, reirante al Hindujo. La fjordo, ĉe kies supro sidas la urbo, estas bela. Treege bedaŭrinde ni ne plu vidis la "_Pappenberg_" insulon ĉe la horizonto, sciante ke kun ĝi fine velkis de niaj okuloj la plaĉa lando de Japanujo.

Kaj, tiamaniere, kiel diras mallonge Samuel Pepys, hejmen: kaj ree labori ĉe Hindujo.

Ĝenerale, la Japanoj estas bonegaj kuiristoj laŭ Franca modelo: sia propra nutraĵo ne konvenas al Eŭropanaj gustoj: oni ne manĝas kun tranĉiloj kaj forkoj, sed kun "_lignetoj_" kiel Ĥinoj.

Ili estas tre sobraj: tre puraj ĉe siaj domoj: kaj ĉiam atendas ke vizitantoj forprenu siajn ŝuojn enirante la domon. Ne troviĝas meblaro: nek litoj, nek tualettabloj. Fenestroj kaj pordoj estas nur kadroj papere streĉitaj.

Neniam oni koleras, nek blasfemas: sed ĉiam kulturas ĝentilecon.

Alilandanoj ordinare devas pagi ĉion duoble kaj trioble pli ol patrujanoj.

Anglaj ĉashundoj baldaŭ mortas por internaj vermoj, supozeble trinkinte akvon de rizkampoj.

Nune, Japanoj feliĉe uzadas Romajn literojn por presi kaj skribi, anstataŭ Ĥinajn: ili ne elparolas la literon "l," kaj Ĥinoj ne elparolas "r": tamen en Korea, oni ambaŭ uzadas.

Japanaj vizaĝoj ĝis nun ne plene montras sekvojn de edukado kaj ĝentileco: sed sendube tiu ĉi rezultos post iom da tempo. Mi mem rimarkis kio povas deveni de prudenta penado tiun direkton: Marton, 1871, mi alestis en Parizo, kaj vidis ducentmilojn da Germanaj soldatoj marŝi sub la "Arc de Triomphe": antaŭ ne longe, mi estis, pasinte 33 jaroj, unu plena generacio, ĉe la Ekspozicio de Düsseldorf, ankaŭ Cologne, k.t.p., kaj tiamaniere havis okazon rimarki la grandan plibonigon je fizika sintenado kaj mieno de la popularo Germana:--laŭdindan celon tre pliigata per la nuna lerta Imperiestro.

Vera enigmo estas, kial nacio, nome tiel aferema kiel la nia, ne povas tion samon efektivigi!

DUOBLA AKROSTIKO.

Verkita de Clarence Bicknell.

MI PER L' UNUA FREMDOLANDOJN VIDAS; LA DUA MIN EN HOMAJN KOROJN GVIDAS.

1. AL _ĝi_ virinoj iras ĝoje. 1. Kaj _ŝi_ aĉetas ĉiufoje. 2. _Insulo_ en la norda maro. 2. _Arbeto_ de l' insulkamparo. 3. Fumiĝas _ĝi_ en homa buŝo. 3. Kaj _ĝi_ per montrafingrotuŝo. 4. Tre ofte _ili_ sur la tero. 4. _Ĝin_ malbonigas dum somero. 5. Vi vidas _ĝin_ je tago frosta. 5. _Ĝi_ estas unu multekosta. 6. Trinkaĵo _ĝi_ ne higiena. 6. Trinkaĵo _ĝi_ la plej venena. 7. _Ĝi_ portas lumon al la domo. 7. Pro _ĝi_ hom' ŝajnas nur fantomo. 8. Se _ĝin_ kunporti vi kuraĝus. 8. _Vi_ piedire bonvojaĝus. 9. Vi vidas _ĝin_ en la preĝejo. 9. Kaj aŭdas _ĝin_ ĉe l' operejo.

_N.B.--La unuaj literoj el la vortoj divenotaj alformas enmetitaj la vortojn de la akrostiko._

_La plej bona versigita solvo ricevos premion._

_Sendu la solvojn al S-ro Clarence Bicknell, Bordighera, Italia._

VIRINO LA NEKOMPRENEBLA. (Parto III.).

El "De Omnibus," humora verko de Barry Pain.

Tradukis Geo. C. Law, kun afabla permeso de la verkisto, kaj T. Fisher Unwin, la eldonisto.

Sed ŝajnas esti kelkaj homoj kiuj pensas ke omnibusisto estas io inter ordinara servistino sensalajra, universala demandejo, kaj senpaga portisto de pakaĵoj. Jes, mi estas pacienca viro, kaj mi estas tiel volema fari komplezon al iu kiel iu al mi, sed estas limo kie homa naturo haltiĝas, tiel oni diras.

La antaŭhieraŭan tagon, mi konatiĝis kun tro multe da tiu gento pri kiu mi aludas; ili venis en amaso. Unue estis maljunulino kiu postulis pinglon kaj demandis ĉu mi povas prunti unu al ŝi. Mi eltiris pinglon el mia veŝto kaj donis ĝin al ŝi kun afabla rideto. Poste sinjoro demandis ĉu mi povas diri la korektan horon. Estis du publikaj horloĝoj kontraŭ li, preskaŭ mordantaj lin, sed mi supozas ke estis pli malkare enuigi min ol rigardi ilin. Mi diris al li la horon. Ne estis afabla rideto, sed mi sciigis lin, kaj ne ricevis dankon. Tiam knabo haltigis la omnibuson por demandi ĉu ĝi estas iranta kien li scias ke ĝi ne iras, kaj ĉu mi havas peceton da fadeno. Mi ĵus estis trankviliĝanta kiam dua maljunulino turmentis min. Tio kion ŝi volis, mi imagas, estis kvieta hora interparolado, kaj ŝi elektis min por la honoro ĉar mi estis la plej oportuna. Ŝi komencis demandante ĉu mi povas diri al ŝi kiom da poŝtmarkoj ŝi devas meti sur ian benitan koverton kiun ŝi tenis en la mano. Tamen, mi estis bonhumora kun ŝi. Sed mi sciis ke la plej posta ricevos esprimon de mia opinio. Tiu ĉi estis junulino. Ŝi estis bela, ŝi estis bone vestita, kaj mi imagis ke ŝi estis pura; sed ŝi estis la speco da malsaĝulino kiu turmentas miajn nervojn. Ŝi diris kun malsaĝa ekrido, "Ho! ĉu vi povas sciigi min, S-ro Omnibusisto, se la pelto iam malaperas de viaj ĉevaloj?"

"Mi ne havas ĉevalojn," mi respondis.

"Mi signifas la ĉevalojn de tiu ĉi omnibuso," ŝi diris.

"Ho," diris mi, "ili ne estas miaj; ili apartenas al la Kompanio."

"Kaj ĉu la pelto iam malaperas?"

"Ne," mi diris, "ĉar ili ne havas pelton; ĉevaloj havas haron; de tio la vorto--ĉevalharo."

"Kaj kion vi farus se la haro malaperas?" ŝi demandis.

"Mi farus nenion," mi diris.

"Ne eĉ se ĝi malaperas tre rapide?" diris ŝi.

"Ne," diris mi, "ne eĉ se la ĉevaloj fariĝas tiel senharaj kiel mia mano, ĉar ne estus mia afero."

"Mi bedaŭras sciiĝi tion," ŝi diris, "ĉar mi volis demandi al vi pri mia katido kiu----." "Sufiĉe, fraŭlino," mi ekdiris, "sufiĉe. Oni imagas ke mi estas fadenujo, kaj poŝtoficejo, kaj tualetejo por sinjorinoj, k.t.p., sed mi blindu, se mi estos imagata hospitalo por malsanaj katoj! Ne, estas limo, kaj via piedo estas sur ĝi."

"Ho, vi estas malagrabla!" diris ŝi.

Ĉu ili ne estas mirindaj kreitaĵoj? Kaj kiam okazas oportuno gajni ion, ili povas alteni sin.

Ian tagon, viro donis al mi malgrandan fremdan moneron, havantan la ŝajnon de arĝento, kio ĝi ne estis, kaj ne malsimila je la ordinara sespenco.

Ĝi havis trueton kaj tiu ĉi donis al mi penson. Mi metis najleton tra la trueto, kaj kunigis la moneron al la omnibusa planko. Kaj nun, mi pensis, ni vidos tion kion ni vidos. Unue, maljunulo eniris, ekrigardis la moneron, ĉirkaŭobservis ŝajne virteme, kaj komencis zumi. Tiam li observis min, sed mi ŝajnis ne vidi lin. Malrapide li movigis sian piedon super la moneron, kaj kurbiĝis por kunligi sian botfadenon. Mi vidis lin serĉantan tie, klopodantan levi la moneron; tiam li lasis ĝin kaj residiĝis. Post momento, li eliris.

Antaŭ ol mi finis ridegon, du sinjorinoj eniris. Ambaŭ el ili vidis la moneron kaj tuŝetas unu la alian. Baldaŭ unu el ili kurbiĝis por levi ĝin. Mi haltigis ŝin. "Pardonu min," mi diris, "sed kion vi faras?"

"Eklevonta sespencon kiun mi faligis iom antaŭe," diris ŝi, tute kuraĝe.

"Pardonu min," diris mi; "ĉu vi estas certa ke tio estas ĝi?"

"Kompreneble, jes," diris ŝi.

"Mi mem vidis ŝin faligantan ĝin," diris la alia sinjorino, "kaj mi vidis ĝin rulantan tien. Tial ne penu preteksti ke ĝi estas via, S-ro Omnibusisto."

"Certe ne," diris mi. "Se ĝi estas ŝia, ŝi levu ĝin. Mi nur demandas ĉar mi neniam vidis ŝin faligantan ion."

Tiam ŝi penadis levi ĝin, kaj la komedio komencis.

"Ĝi eble gluiĝas al io," ŝi diris.

"Jes," diris mi, "ĝi estas gluata per najleto tra la mezo. Sendube vi faligis la martelon kaj najleton samtempe kiam vi faligis la sespencon--sed se vi observos ĝin, vi vidos ke ĝi ne estas sespenco. Ĉu mi haltigos la omnibuson kaj alportos eltirilon por levi ĝin? Estas domaĝe forlasi ĝin, vi scias." La sinjorinoj spiregis, mi povas diri.

"Nu," diris unu el ili, "mi raportos vin pro insultemeco."

"Raportu min," mi diris.

"Kaj estas la lasta tempo ke ni rajdos en tiu ĉi omnibuso," diris la alia.

"Nu, tio estas grava afero por la Kompanio," diris mi. "Sed, tamen, estas kelkaj personoj en Londono krom vi, kaj mi pensas ke ni povos progresi iel sen via favoro."

Nu, pensu pri tio--du ŝajne respektindaj, bele vestitaj sinjorinoj, kaj ambaŭ el ili mensogantaj kiel soldatoj por po tri pencoj!

Por pasigi la enuigon de ĉiutaga laborado, mi ne pensas ke mi iam trovis ion pli bonan ol la monero najlita al la omnibuso planko. Sed post duonhoro, mi eltiris ĝin. Mi pripensis, iom pli da tio kaj mi ne konfidos al mia patrino du pencojn por alporti al mi bieron sur mia mortlito.

Ian tagon, mi memoras ke dum mi atendis en la "Circus," sinjorino kun hundo volis eniri la omnibuson.

"Ĝi estas tute sendanĝerema," ŝi diris.

Je tiu momento, ŝia hundo atakis mian kruron. "Tio estas nur ĝia ludeto," ŝi diris.

"Ne grave, sinjorino," mi rimarkis, piedfrapante la hundon en apudan straton, "same tio ĉi estas mia ĝoja koreco. Kaj mi esperas ke via hundo akceptos tion laŭ la intenco."

Ŝi volis daŭrigi la argumenton, kaj la hundo ankaŭ, sed ni formovis.

La policanoj ne ŝatas la senmovadon.

Sed ne imagu ke mi volas ataki la belan sekson. Tute ne; se virinoj ne ekzistas, ni ne estus tie ĉi. Estas bonaj kaj malbonaj--simile viroj, kaj la sola malsimileco estas ke la virinoj estas malpli facile kompreneblaj. Nature, estas la plej malbonaj kiujn oni plej longe memoras.

ĜAKO.

Veraĵo, rakontata de E.W.

_La aŭtorino rizervas ĉiajn rajtojn._

Mi estis ĉe bo-onklo kaj onklino kiuj filigis unu el miaj fratoj kaj amis ĉiujn siajn genevojn. Ni ilin amis, precipe la edzinon, kaj ĉiu el ni pasigis jare kelke da semajnoj en ilia granda gastama domo. Tiu ĉi staris sur la deklivo de iom longa montetaro, ĝia antaŭa parto havis nur du etaĝojn, kies fenestroj rigardis la ĉefvojon kaj la supron de la monteto; ĝia posta flanko havis malsupre trian etaĝon, kaj videgon trans longa bela ĝardeno, sur larĝa fertila platlando. La tuta ĝardeno kuŝis sur la monteto kaj preskaŭ tute estis kampara, ĉar inter ĝi kaj la najbaroj staris muroj kune kun altaj arboj kaj arbetoj; somere ĝi estas tute nevidebla krom el ĝiaj propraj fenestroj.

Niaj geonkloj havis multajn dorlotojn, hundon, katon, katidojn, grandan blankan kokatuon, kolombojn kun iliaj idoj, kanariojn flavajn kaj verdajn, dormuson, sciuron kaj erinacon.

Tiujn ĉi estaĵojn mi konis, kaj pli malpli mi ilin ametis, sed ĵus antaŭ la vizito pri kiu mi skribas, alvenas nova gasto pri kiu oni al mi rakontis nenion bonan. Ĝako estis aĉetita de mia onklino de krueloj knaboj, kiuj, rompigintaj ĝian flugilon per ŝtonbatoj, lin kaptis.

Ĉe ŝi, Ĝako unue estis malĝoja sed pacema, poste li ja amis la bonfareman mastron, toleris la mastrinon kaj la kuiristinon, kaj neobservis la geservistojn kaj malamis aŭ malestimis ĉiujn aliajn, homojn kaj bestojn.

Estis ja mirinde ke unu sola birdo povu elpensi tiom da rimedoj diversaj por turmenti siajn kunkreitojn. Ĉiumatene li ĉiam staris, kaŝata per folioj, sur branĉo de arbeto apud la flankpordo al kiu la vilaĝanoj alportis korbojn da viando, fiŝoj, kortbirdaro, legumoj, butero, kremfromaĝoj kaj fruktoj. Tial ke estis en la urbeto nur unu butiketo, oni aĉetis kaj pagis preskaŭ ĉion ĉe tiu ĉi pordo. Malbona afero por la senzorga komercisto, kiu ĉesis rigardi sian korbon! Ĉar en unu minuto ĝia enhavo malgrandiĝis, vundiĝis, dispeciĝis aŭ kovriĝis de koto.

