# The Esperantist, Vol. 1, No. 8

## Part 4

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/the-esperantist-vol-1-no-8-34042/index.md

Juna granda viro, ridante je li, saltis super la barilo. Pafo tuj ekauxdigxis kaj la junulo tombis sur sia vizajxo.

Tamen, li nur falis pro timo. La kuglo estis pasinta inter lia brako kaj flanko, kaj nur vundis lian vestmanikon.

Tamen la leciono ne estis senfrukta, cxar, post tiu cxi tago oni neniam trovis en tiu cxi loko sxipdetruistojn.

La pastro neniam parolis pri la afero: eble la teruro kiun li sentis, kiam li kredis, ke li mortigis homon, estis tro granda por sen akra doloro esti memorita.

Dum multaj jaroj lia vidvino prenis el gxia kasxejo, kaj kun fiera plezuro montris, la belan argxentajxon, de Lloyds donacita je dankeco pro la maristoj kaj sxargxoj de sxia edzo savitaj.

(_Dua skizeto aperos en_ The Esperantist, _No. 9_).

DIVERSAJ AVIZOJ.

Sro Motteau nun tradukis la tuton de _La Ventego_, kaj oni eldonos la verkon en aparta libro tuj kiam oni ricevis 500 promesojn gxin acxeti. Gxia kosto estos 1f. 50 (1/3 afranke). Post la eldono kosto 1/3.

Cxu la Legantoj, kiuj deziras gxin posedi, skribos al la Redakcio?

* * *

La C. T. C. (Cyclists' Touring Club) Gazette de Majo enhavas tre valoran leteron de Sro Bourlet, kune kun Angla traduko. Estas rimarkinde ke, kvankam tiu letero enhavas 500 vortojn, ne estas bezono por supersignita litero ia! Oni konsilas, ke cxiuj Esperantistoj gxin tralegu.

(Specimeno de la Gazeto, 3d., de 47, Victoria Street, Westminster, S.W.).

* * *

Sro Metcalfe sendas kelkajn interesajn sciigojn. Li venkis en la Esperanta koresponda sxakludo kun Belga Samideano, kaj nun komencas duan batalon! Li ankaux proponas, ke kelkaj lertaj Esperantistoj kunverku la tradukon de la Nova Testamento. Cxu tiuj, kiuj deziras kunlaboradi, skribos al Sro Metcalfe, cxe la Redakcio?

* * *

Ni jam estas vidintaj la unuajn pagxojn de _Alice in Esperantoland_, kaj la verko promesas farigxi tre interesa kaj valora lernilo. Al la sindonema verkisto salutojn kaj gratulojn!

* * *

Kara Sinjoro,--La anonco pri miaj Dimancxaj Promenadoj sukcesis, cxar, lastan Dimancxon, Sro Sutcliffe kaj sia filo, Sro Rayner, kaj ankaux Sro Farnes, kunigxis cxe Bromley. Ni paroladis Esperante la tutan tagon, kvazaux en Esperantujo, kaj faris multe da progreso pri interparolarto.

Fidele via, C. W. T. Reeve, 63, Effingham Road, Lee, Kent.

* * *

Niaj Germanaj amikoj tre rapide antauxeniras. Ni jxus ricevis de Sro Borel, _95, Prinzenstrasse, Berlin_, du novajn verkojn de la _Kolekto Aprobita_. (1). _Vollstandiges Lehrbuch der Esperanto Sprache, mit Uebungen, Syntax und Proben aus Poesie und Prosa, nach Prof. Cart, bearbeitet und erweitert von J. Borel. Kosto 1/3 (1 mark 20)._ (2). _Worterbuch Deutsch-Esperanto, unter Redaktion von Dr. Samenhof, herausgegeben von Hermann Jurgensen und M. Pagnier. 2/- (2 mark)._

Ankaux ni danke ricevis. (1). _Cours Elementaire d'Esperanto, par E. Deligny, Professeur au Groupe Esperantiste de Saint Omer._ (Bona 53 pagxa verko). (2). _Sondilo Skrapanta de M. Leger, Cxe Grupo Esperantista, Presejo de Monako._ (Bone presita brosxuro dek-unu-pagxa, kiu traktas pri nova sistemo por subakva skrapado). (3). _Les Libertaires et la Langue Internationale, Esperanto, de Emile Chapelier._ (47 pagxoj, 10 c). (4). _Esperanto, Exposicion de R. G. Abrill, Ex-Profesor de Esperanto del Instituto Comercial, Chiclayo, Peru._ (22 pagxoj en la Hispana lingvo).

* * *

Plezure ni rimarkas, ke cxiam pli granda aro da semajnaj kaj monataj Gazetoj enhavas Esperantan sekcion. La lasta, kiun ni ricevis estis la _Bulletin des Sciences Naturelles de Tarare, Rhone, France_. Tie ankaux fondigxos Esperantan Ekzpozicion, kaj oni esperas, ke cxiuj sendos informojn pri komercaj aferoj. La komerco Tarara estas silk- kaj koton-farajxojn, malpezajn sxtofojn senornamajn kaj ornamitajn, broditajn kurtenojn, cxiujn ajn brodajxojn por virinroboj, velvetojn kaj plusxojn.

* * *

Kara Sinjoro _Lingvo Internacia por Blinduloj_ en punktoj reliefaj, eliros en la lasta semajno de Majo. Provizora Direktoro mi estas.... Ni eldonos ses Numerojn en 1904 (poste, se eble, dekdu). La abono kostas por cxiu lando 3 frankojn.... Kun kora saluto mi estas via, Th. Cart.

Vere la blinduloj havas tre sindoneman amikon kaj ni sendas cxiujn bondezirojn al la nova kaj potenca ilo, kiu helpos je la disvastigado de Esperanto inter ili. Blinduloj el cxiuj nacioj verkos la artikolojn por tiu cxi nova Gazeto, kaj gxi certe estos tre interesa.

* * *

La Redaktoro bedauxras, ke li ne antauxe anoncis la fondon de Esperantista Grupo en Battersea. La energia Sekretario estas _Sro A. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea, S.W._, kaj la Grupkunvenejo estas en la _"Board Room, Latchmere Baths," Marde vespere_. Tiu cxi kurso dauxros dum la tuta somero.

Sro Lee sagxe utilis la valoran artikolon de Sir William Ramsay, kiu aperis en la _Daily Mail_, por helpi lian propagandon, kaj presigis gxin sur aparta folieto, por disdoni, kaj li ankaux presigis novan posxtkarton.

End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 1, No. 8, by Various

