# Sub la Meznokta Suno: Nordlandaj Rakontoj

## Part 3

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/sub-la-meznokta-suno-nordlandaj-rakontoj-45612/index.md

La sekvantan tagon mia patro ridetante diris ke ni havas novan ĉevalidon kaj li kondukis ĝin al la dompordo por montri al ni. Mi tuj ekkomprenis ke la besto tute ne estas ĉevalido sed ke ĝi estas la nigra kato, kaj pro tio mi ne amis la belan idon. La patro konsideris la tutan aferon kiel ridindaĵon kaj eĉ mokis min. Sed kompreneble li mem eraris. Mi ja havis dek jarojn kaj tial estis saĝa fraŭlino. Jes, mia patro certe eraris.

TRIA RAKONTO

LA DEVENO DE LA ABIO-ARBARO

Iom malproksime de mia sveda hejmo sin trovas granda, bela abio-arbaro. Oni ofte diskutas pri la deveno de tiu ĉi arbaro, ĉar ŝajnas ke ĝi estis plantita, kaj ne kreskis laŭ naturaj metodoj. Pri tiu ĉi arbaro mia patro foje rakontis la jenan:

En la jaro 1580 loĝis en nia provinco Sro. Aksel Andreso kune kun la edzino kaj unu filo, Karlo. Kelkajn mejlojn malproksime loĝis la riĉa Sro. Sven Rosental, en tiu tempo unu el la plej konataj homoj de mia provinco. Li havis belan filinon, Elino.

Karlo, nature, enamiĝis en la belan Elinon, kaj la gepatroj ne kontraŭstaris ilin.

Nelonge post tiu ĉi enamiĝo okazis milito inter Svedujo kaj Danujo, kaj Karlo devis foriri kaj bataladi por la patrujo. Ĵus antaŭ lia foriro la juna Elino promesis al li la manon; tiam ili malkuniĝis kaj Karlo foriris.

Dum longa tempo la milito daŭris, kaj en unu terura batalo Karlo estis kaptita kaj tuj metita en malliberejon.

Dum li tie restis oni pensis en lia hejma urbo ke li neniam revenos. Sven Rosental, kiu rimarkis ke la filino ne havis deziron al aliaj junuloj sed nur al Karlo, fine deklaris ke ŝi devos elekti alian amanton. La filino ploregis, sed eĉ larmoj kaj preĝoj ne helpis al ŝi. La patro malpermesis ŝin eĉ pensi pri Karlo kaj ordonis al ŝi ke ŝi edziniĝu kun alia viro.

[Ilustraĵo: _Elino kaj Karlo._]

La malfeliĉa knabino ofte sidis nokte apud la fenestro kaj ripetis la nomon de tiu, por kiu ŝi volonte oferus la vivon. Venis la vintro kaj la printempo, sed ne revenis Karlo. Fine venis la tago kiam ŝi devus obei al la patro kaj elekti alian viron.

Dum tiu ĉi tempo Karlo, sidante en la turo de la malliberejo, pensadis pri nenio escepte kiel li povus forkuri. Li elpensis unu projekton post alia sed ĉiam forlasis ĝin. Fine li elpensis bonan metodon kaj tuj elprovis ĝin. Li petegante diris al la reĝo ke li tre volus veturi hejmen por edziĝi kun sia amantino, kaj ankaŭ ke li volus tie resti sufiĉe longe por semi kaj rikolti. La reĝo, kiu havis bonan koron, promesis al li, kondiĉe ke li revenu tuj post la rikolto.

La feliĉa Karlo revenis hejmen, kaj la tuta urbo ĝojegis. Ĉie estis sento de feliĉo, kaj oni buĉis la plej grasan bovidon de la tuta urbo kaj aranĝis grandan edziĝan feston. Sed post la edziĝo oni ree malĝojegis, ĉar Karlo bedaŭrinde devus tie resti nur ĝis la rikolto. Karlo, tamen, estis sprita junulo kaj ne havis deziron aŭ intencon baldaŭ reveni al la malliberejo. Li tial plantis multe da abiosemoj en longaj vicoj.

Pasis la aŭtuno kaj la reĝo anoncis al Karlo ke li revenu al la malliberejo. Sed Karlo respondis ke li ankoraŭ ne rikoltis kaj ke la semoj eĉ ne estis elvenintaj el la tero.

Kiam la reĝo eltrovis kiel lia juna malliberulo superruzis lin li forte ridegis kaj volonte liberigis lin.

Post multe, tre multe da jaroj la semoj fariĝis granda bela arbaro, kie jare venas la birdoj por tie konstrui nestojn, kaj kie la suno ĉiam hele brilas.

[Piednoto 8: Nordaj koboldoj, kiuj portis lanternojn.]

LA KNABO KIU MANĜIS PLI MULTE OL LA GIGANTO

Estis iam knabo, kiu zorgis pri aro da kaprinoj kaj dum li iradis en la arbaro li alvenis al la domo de la giganto. Kiam tiu ekaŭdis la blekadon de la kaprinoj li kolere elkuris el la ĉambro por eltrovi la kialon. Sed li estis tiel grandega kaj terure malbela ke la knabo forkuris kiel eble plej rapide.

Vesperon, kiam la knabo revenis hejmen kun la aro, la patrino faris fromaĝon. Prenante pecon da ĝi, li rulis ĝin en la cindro kaj zorgeme kaŝis ĝin en sian ledan poŝon. En la morgaŭa tago li ree iris al la arbaro kun la kaprinoj kaj denove atingis la gigantan domon. Kiam la grandegulo ekaŭdis la blekadon li koleregis, eliris kaj prenante grandan ŝtonon, li premis ĝin ĝis pecetoj forsaltis.

"Se vi iam ree venos al mia hejmo," diris li, "mi premos vin tiel, kiel mi nun premas tiun ĉi ŝtonon."

Sed tiuĉifoje la knabo tute ne timis, sed elprenis la fromaĝon kaj premis ĝin ĝis la akvo elŝprucis el ĝi al la tero.

"Se vi ne foriras," diris li, "mi premos vin same kiel mi nun premas la akvon el tiu ĉi ŝtono."

Kiam la giganto vidis kiel granda estas la forto de la knabo li forte timis kaj iris domen.

La trian tagon ili ree renkontis unu la duan.

"Bonan tagon, patro!" diris la knabo, "ĉu vi ankoraŭ deziras provi vian forton kontraŭ la mia?"

"Mi do opinias," aldonis la knabo, kiam la giganto jesis, "ke estus bona provo se iu el ni povus ĵeti vian hakilon tiel alten, ke ĝi ne refalus teren."

Tio plaĉis al la alia. Li tuj ĵetis la hakilon kaj tiel alten, ke ĝi flugis preskaŭ ĝis la nuboj; sed kiel ajn li provis, la hakilo ĉiam revenis.

"Patro," diris la knabo, "mi vere ne opiniis ke via forto estas tiel malgranda. Rigardu min!"

Li nun balancis la hakilon kaj lerte enmetis ĝin en la poŝon, kiun li portis sur la dorso.

"Rigardu la hakilon!" li diris, montrante grandan nigran birdon sur la ĉiela bluaĵo.

La giganto longe atendis la revenon de la hakilo sed vane. Nun li pensis por si mem ke la knabo vere estas fortega kvankam li estas malgranda. Ili ree disiĝis.

Post iom da tempo la du ree renkontiĝis. La giganto demandis ĉu la knabo, kiu estas tiel forta, ne volus laboradi por li. La knabo jesis, forlasis la kaprinojn en la arbaro, kaj iris kune kun la giganto. Fine ili atingis la domon.

Unu tagon ili ambaŭ iris al la arbaro por dehaki kverkon. Kiam ili atingis la lokon la giganto demandis la novan dungaton ĉu li volas teni aŭ haki.

"Mi volas haki," respondis la knabo, sed aldonis ke li ne povas tuŝi la pinton de la kverko. La giganto tial ekprenis la arbon kaj fleksis ĝin al la tero. Kiam la knabo provis teni la arbon, tamen, ĝi tuj releviĝis kaj ĵetis lin en la ĉielon.

La giganto longe pensadis pri kien lia dungato estis irinta, kaj fine ekprenis mem la hakilon kaj komencis dehaki la arbon. Post iom da tempo la knabo lamiris al li; ĉar pro la terura falo li preskaŭ estis mortigita. La giganto demandis kial li ne tenis la arbon. La dungato ne respondis sed demandis ĉu la giganto mem kuraĝus fari tian salton.

"Patro," diris la knabo, kiam la virego neis, "se vi ne kuraĝas, vi mem devas teni kaj haki."

La virego ne kuraĝis nei kaj tial li sola tenis kaj dehakis la arbon.

Kiam ili estis pretaj alporti domen la arbon la giganto diris al la knabo:

"Se vi portos ĉe la pinto mi mem portos ĉe la radikoj."

"Ne, patro," respondis la knabo, "portu mem la pinton; mi facile povas porti ĉe la granda ekstremaĵo."

La giganto konsentis kaj eklevis la malgrandan ekstremaĵon sur sian ŝultron. Sed la knabo, kiu estis malantaŭe, ekkriis al la giganto ke li iom pli balancu la arbon. La virego obeis kaj baldaŭ la arbo tute balanciĝis sur la ŝultro; sed la knabo mem eksaltis sur la arbon kaj sin kaŝis inter la folioj, tiel ke la giganto ne povis vidi lin. La grandegulo nun ekiris, pensante ke la knabo portas parton de la arbo. Post iom da tempo li laciĝis kaj forte ekĝemis.

"Ĉu vi ne estas lacega," li demandis.

"Ne, mi ne estas," respondis la knabo; "patro certe ne estas lacigita pro tia negravaĵo?"

La giganto ne ŝatis jesi, kaj tial sen pluaj vortoj iris antaŭen. Kiam ili atingis al la domo li preskaŭ estis duonmortinta. Li deĵetis la arbon sur la teron; kaj la knabo, kiu jam antaŭe elsaltis el la foliaro, nun subtenis malgrandan branĉon.

"Ĉu vi ne estas lacigita?"

"Ha patro, ne pensu ke mi laciĝas pro tia malmulto. La arbo estas tiel malpeza ke mi facile povas porti ĝin sola."

En la sekvanta tago diris la giganto: "Kiam tagiĝos, ni iru al la tritikejo kaj draŝu."

"Ne," aldonis la knabo, "estas pli bone ke ni draŝu krepuske ĵus post la vespermanĝo."

[Ilustraĵo: _"Kiel vi povas tiel multe manĝi?" diris la Giganto._]

Tiu ĉi propono plaĉis al la giganto, kiu do foriris kaj alportis du grandegajn draŝ-bastonojn. Li mem ekprenis unu el ili kaj donis la alian al la knabo; kiu, tamen, eĉ ne povis levi ĝin. Li tial ekprenis bastoneton kaj frapadis la plankon ĵus tiel rapide, kiel la grandegulo. La giganto rimarkis nenion neordinaran kaj ili laboradis ĝis la tagiĝo.

"Ni nun iru hejmen por matenmanĝi," diris la knabo.

"Jes," ĝemis la alia, "ni havis teruran laboron, kaj mi estas forte malsata."

Pasis la tempo, kaj la giganto fine malfidis la knabon, kaj komencis konspiri kun la edzino, kiel li devus mortigi la dungaton.

"Mi konsilas al vi, ke vi prenu vian bastonegon kaj mortigu lin en la nokto dum li dormas."

La giganto opiniis ke ŝia konsilo estas bonega kaj promesis fari tiel, kiel ŝi diris. La knabo, dume, staris post la pordo kaj aŭdis la tutan paroladon. Kiam venis la nokto li metis buterilon en la liton kaj kaŝis sin mem sub la liton. Meznokte la giganto leviĝis, ekkaptis la bastonegon kaj frapegis la buterilon ĝis la kremo elŝprucis sur la vizaĝon.

"Ho, ha, he," li ridegis, "mi frapis lin tiel forte, ke la sango elŝprucis eĉ ĝis la plafono."

La edzino iĝis feliĉa, laŭdis la edzon kaj opiniis ke ili nun povos trankvile dormadi.

Sed apenaŭ venis la tago, kiam la knabo eniris la manĝoĉambron kaj salutis la paron.

"Peston!" diris la giganto, "ĉu vi ne ankoraŭ estas senviva? Mi pensis ke mi mortigis vin per mia bastonego."

"Nu, ŝajnis al mi en la nokto, ke mi sentas ion similan al mordeto de pulo."

Vesperon kiam la giganto kaj knabo estis manĝontaj, la gigantino alportis grandan teleron da avensupo.

"Bone," diris la knabo, "ni nun vidos kiu povas plej multe manĝi, patro aŭ mi."

Jes, la virego estis tuj preta kaj ili komencis manĝi kiel eble plej multe. Sed la knabo estis sprita; li pendigis la ledan poŝon antaŭ la stomakon kaj metis unu kuleron da avensupo en la buŝon, dum li metis kvar en la poŝon. Post kiam la giganto manĝis sep telerojn da supo, li estis tiel sata ke li blekis kiel porko.

"Kiel vi povas tiel multe manĝi, vi kiu estas tiel malgranda?"

"Patro, mi tre volonte instruos al vi la metodon. Post kiam mi manĝis tiom, kiom mi bezonas, mi disŝiras mian stomakon per mia tranĉilo, kaj tiam mi povas manĝi ankoraŭ pli multe." Dirante tiujn ĉi vortojn, li prenis la tranĉilon kaj disŝiris la ledan poŝon kaj la supo elfluis.

La giganto opiniis ke estas bonega metodo kaj mem volis provi ĝin. Sed kiam li enmetis la tranĉilon en la stomakon la sango elŝprucis kaj li baldaŭ mortis.

Kiam nun la giganto estis mortinta, la knabo prenis lian tutan havon kaj foriris. Kaj tiel finiĝas la historio pri la sprita knabo kaj la malsaĝa grandegulo.

UNU AVENTURO EN LA PREĜEJ-VESTIBLO

Svede verkita de _Alfred Smedberg_

Estis malvarma decembro-vespero kelkajn semajnojn antaŭ Kristnasko. Trans vasta senhoma kamparo, inter unu vilaĝeto kaj la sude-kuŝanta urbo, veturis deksepjara junulo. Li estis nomita Anders kaj li estis la filo de la preĝeja administranto por la malriĉuloj. Li portis sur la veturilo kelkajn sakojn da maizo, kiujn li ĵus aĉetis ĉe la urba muelejo. Tiujn ĉi sakojn li estis alportantaj al la malgranda preĝejo de sia vilaĝo, kie oni konservis maizon en la preĝej-vestiblo por donaci al la malriĉuloj kiam ajn ili bezonos nutraĵon.

La regiono estis soleca kaj la nokto malluma. La vojo zigzagis inter la montetoj de la ne herboriĉa kamparo.

La knabo malrapide veturis antaŭen, jen piedirante apud la veturilo, jen sidante sur unu el la sakoj. Iafoje li atente rigardis la nigrajn montetojn kaj ŝtonamasojn. Sed li ne ŝajnis timi, ĉar li iafoje paroletis gaje por si mem.

"Estis ja malsaĝe," diris li, "ke mi restis tiel longe en la muelejo. Nun mi ne atingos la hejmon ĝis malfrua nokto, ĉar mi devas unue veturi al la preĝejo kun la sakoj. Sed estis ja tia plezuro resti tie kaj rigardi ĉiujn maŝinojn kaj radojn, kiuj tiel facile kaj silente turniĝas."

Kelkaj misteraj malagrablaj krioj estis aŭdataj el proksima arbareto. Anders aŭskultis sed permesis al la ĉevalo ke li malrapide antaŭeniru.

"Se mi timus la mallumon kaj kredus pri fantomoj, kiel faras multaj homoj," diris li, "eble mi nun ne kuraĝus veturi sola. Sed mi tute rekonas tiun krion. La strigo vere estas malagrablaĵo, sed fantomo ĝi tamen ne estas."

Nun blekegis malsata vulpo en sia kavo, kaj la ĉevalo eksaltis de surprizo. Sed Anders ne timis.

"Oni parolas tiel malbone pri tiu ĉi kamparo," li aldonis ridetante. "Sed mi ne timas spite la historiojn mi aŭdis pri malbonaj spiritoj, fantomoj, senkapaj viroj kaj lupoj kun fajrobuŝoj, kiuj laŭ sciigoj sin trovas tie ĉi! Multaj homoj ankaŭ tute timas nokte en tiu ĉi kamparo, precipe de la tempo, antaŭ kelkaj jaroj, kiam iu rabis la poŝton. Nu, malbonuloj sin trovas ĉie, sed la restaĵo estas nur fantazio."

En tiu momento eksaltis la ĉevalo, plene haltis, ekspiregis kaj malantaŭeniris.

"Atentu, maljuna idioto!" diris Anders kvietige. "Vi ja certe ne kredas antikvajn superstiĉojn. Aha, nun mi vidas tion, kio timigis vin."

Li elsaltis el la veturilo kaj ekkaptis la ĉevalon ĉe la kondukilo, rigardegante al la monteto apud la vojo. Li tie eltrovis teruran, blankan estaĵon, kiu sin movetadis en la supro de arbo.

Komence li iom ektimis, sed post kiam li pli zorgeme rigardis la blankaĵon, li komencis rideti por si mem.

"Ĉu vi ne vidas, Brunto," diris li, "ke ĝi estas nur blanka litotuko, ĉemizo aŭ io simila? Eble iu persono alpendigis ĝin por sekiĝi kaj la vento forblovis ĝin kaj pendigis ĝin sur la branĉon de tiu ĉi arbo."

Li kondukis la tremantan ĉevalon per la kondukilo, ĝis ili iom preterpasis la timigan blankaĵon.

"La najbaraj knaboj diras ke mi estas hazardegulo," li aldonis, post kiam li ree surrampis la vagonon. "Tio estas pleje ĉar mi ne timas koboldojn en tiu ĉi malbonfama kamparo. Ĵus kvazaŭ estus hazardega peni eltrovi kio estas la estaĵo, kiun oni nomas fantomo. Tio, kio en la krepusko ŝajnas esti teruraĵo, eble estas tre senkulpa, se oni nur rigardas ĝin trankvile."

Malrapide la luno nun leviĝis super la arbopintoj en la oriento. La ombroj de la arboj komencis desegni mirindajn formojn sur la montetflankoj kaj vojoj. Ili similis al malbelformaj viroj kun longaj brakoj kaj kruroj, aŭ mirindaj bestoj kun kornoj, drakflugiloj kaj krokodilvostoj. Strange ili serpentumis tien kaj reen kaj aliformiĝis, laŭ la antaŭenirado de la veturilo, kaj la movado de la arboj per la vento.

"Ne estas, post plua konsiderado, mirinda," pensis Anders, "ke malsaĝaj homoj fantom-timas en nokto simila al tiu ĉi, se ili ne antaŭe trankvile pripensas kaj pli zorgeme ĉirkaŭrigardas. Se oni nur tiel faras, oni baldaŭ ĝuas la mirindan ombro-ludadon."

Tiamaniere pensante, Anders fine atingis al la vilaĝeto. La luno nun staris pli alte sur la ĉielo kaj la nokto estis heleta. Li tial gaje enveturis en la preĝejkorton, kie li ekhaltigis la ĉevalon antaŭ la pordo de la vestiblo.

"Tie ĉi sur la korto multaj homoj ankaŭ ne kuraĝas veni post la krepusko," pensis Anders kaj rigardis la multajn tombojn. "Kvazaŭ la mortintoj povus stariĝi kaj fari al homoj malbonon! Ah, ne, ili kompreneble ripozas trankvile en la tomboj, ĝis la alvoko de Dio en la lasta, granda tago."

Li malŝlosis la pordon, ekprenis unu el la sakoj kaj portis ĝin en la vestiblon. Tie estis tre mallume. La lunlumo certe eniris tra la pordo, sed ĝi lumigis nur unu flankon. Anders tamen, post iom da malfacileco, atingis la grenkeston, kiu staris apud la malluma muro post la pordo.

Ĵus kiam li deĵetis la sakon en la malluma angulo, li estis kaptata per malvarmega fera mano, kiu ĵetis lin kapantaŭe sur la plankon.

Anders fariĝis tiel surprizita pro la subita atako, ke li momente restis senmove. Bonŝance li tamen falis kun la kapo sur la sakon, tiel ke li ne vundis sin. Post kelkaj minutoj li penis leviĝi, sed la glacia-mano tute tenadis lin. Li tiam faris novan fortan klopodon kaj malligis sin, ĉe kio li ekaŭdis bruon, kvazaŭ oni disŝiris pecon da drapo.

Li nun paŝegis al la pordo, sed eltrovis ĝin fermita kaj li ne povis malfermi ĝin. La seruro estis tiel konstruita ke oni povis malfermi la pordon nur ekstere.

Ja, tie li nun staris, la brava deksepjarulo, enfermita en la preĝej-vestiblo, enfermita sola en la nokta mallumo.

Je la unua fojo de sia vivo Anders forte timis. Li sentis teruran frostotremon trakurantan lin je la penso pri la sekretplena, la neklarigebla aĵo, kies ĉeesto, en la nokta mallumo, li sentis sed ne povis vidi.

Sed li devigis sin pensi trankvile kaj saĝe, kaj post kelkaj minutoj li rericevis sian memkonfidon.

"Estas certe," pensis li, "ke iu, kiu amis timigi min, sekrete eniris post mi, kiam mi enportis la sakon. Ĉiuj miaj konatoj scias, ke mi ne kredas koboldojn, kaj nun unu el ili pensas timigi min. Sed li tiam restas ankoraŭ tie ĉi, ĉar la pordo fermiĝis en la momento kiam mi falis. Nu, mi baldaŭ eltrovos ĉu estas vere."

Anders ĉiam portis en la poŝo alumetujon por ke li povu ekbruligi la lanternon, kiam li vespere donis al la ĉevalo vespermanĝon. Li rapide ekprenis alumeton, ekbruligis ĝin kaj lumigis ĉiujn angulojn de la vestiblo. Sed neniun povis li vidi.

"Estas strange," pensis Anders kaj sentis strangan ektremon kiam la alumeto estingiĝis kaj la ĉambro ree fariĝis malluma. "Jen mi nun estas enfermita kune kun io terurega, neklarigebla, kaj eble mi tie ĉi devas resti ĝis la ĉevalo kuros hejmen, tiel montrante al la popolo ke io okazis al mi. Ho!"

Li ree ekbruligis alumeton kaj ĉirkaŭrigardis. Li tiam eltrovis, ke la pordo al la preĝejo estis iom malfermita. La servisto sendube forgesis fermi ĝin post la pasinta Diservo. Zorgeme li malfermis ĝin kaj enrigardis. Eble iu persono ĵetis lin sur la plankon kaj poste lerte eniris en la preĝejon tra la neŝlosita pordo. La lunlumo eniris tra la du fenestroj kaj verŝis palan lumon en la preĝejeton. Anders aŭskultis kaj rigardis sed ne povis vidi aŭ aŭdi ion.

"Ĉu estas iu persono tie ĉi?" li demandis.

Nenia respondo. Estis kviete kiel en la tombo.

Kun frapanta koro Anders eniris, malrapide antaŭeniris laŭ la flankaĵo kaj rigardegis inter la benkojn. Nenio estis videbla. Li kviete iris al la altaro. La luno verŝis sian lumon sur la altaron kaj la Kristobildon, kiu pendis super ĝi.

Anders haltis apud la altaro. Kial okazis tiu ĉi mistero en la preĝejo? Kial li estis kondukita al la altaro, kvazaŭ per ia forta nevidebla povo? Ĉu eble Dio volus montri al li ke oni ne havas povon se oni ne fidas en Kristo? Li longe rigardis la bildon, kaj fine diris:

"Ĉu iu estas tie ĉi?"

Ĵus tiam li ekaŭdis brueton ĉe la ekstera pordo, kaj pezajn piedsonojn en la vestiblo. Anders eksaltis kaj paŝetis kiel eble plej kviete laŭ la flankaĵo. Ĉe la pordo li renkontis la patron.

"Ĉu vi estas tie ĉi, Anders?" diris li surprizite. "Kion vi faras en la preĝejo?"

"Mi ne povis eliri," respondis Anders. "La pordo fermiĝis post mi, kiam mi enportis la unuan sakon, kaj mi ne povis malfermi ĝin."

"Ja, estas plezurege! Estis do bone, ke mi tien ĉi alvenis. Mi staris hejme sur la korto kaj vidis kiam vi atingis la preĝejon, kaj tial iris tien ĉi por helpi vin. Ĉu vi timis?"

"Ho, komence," respondis Anders. "Sed mi ja sciis, ke iu fine venos tien ĉi kaj malfermos la pordon. Alie eble mi frakasus fenestron kaj rampus tra ĝi."

Ili kune enportis la aliajn sakojn kaj poste veturis hejmen. Anders ne parolis pri la aventuro en la vestiblo. Li unue volis pli zorgeme peni eltrovi ĝian kaŭzon.

Sekvantan tagon li tial iris al la preĝejo kaj zorgeme rigardegis ĉiujn aĵojn en la vestiblo. Li tiam trovis, ke malnova kurbita najlo estis entordigita en la unua sako, kiun li enportis. Sur la rusta najlo pendis pecon da drapo. Anders demetis sian veston kaj eltrovis, ke la peco apartenis al la vesto.

Li nun komprenis ĉion. La najlo ekkaptis lin ĉe la vesto-kolumo, kiam li deĵetis la sakon, kaj tiel faligis lin sur la plankon. La malvarma, malmola mano, kiun li ŝajnis senti sur la kolo, estis nur la malvarma fero.

Poste Anders rakontis pri sia nokta aventuro en la preĝej-vestiblo, sed li ne plu fanfaronis ke li ne konis la timon.

PETRO LA TORNISTO

Svede verkita de _Alfred Smedberg_

I

La plej konstanta, sed ankaŭ eble la plej mallerta laboristo de la tuta vilaĝeto estis sendube la fabrikisto de radŝpiniloj, Petro la Tornisto. Dum la duona parto de la semajno kiam li ne laboris por la vilaĝeto, li staris apud la rabotbenko, la tornmaŝino aŭ la hakŝtipo kaj faris la radŝpin-ilaĉojn, kiujn li poste vendis ĉe la foiro en la proksimaj urbetoj. De frua mateno ĝis malfrua nokto la rabotaĵoj flugadis ĉirkaŭ li kiel zumanta abelaro.

Sed ne estis nur tiam, kiam li laboris por si mem, ke Petro estis okupata. Eĉ kiam li laboris por la vilaĝeto li faris tre multe, pli multe ol li devus fari, ĉar oni ja bone sciis ke la mizera vilaĝeto ne meritas eĉ unu taglaboron, multe malpli tri tiajn senpage.

Okupo donas panon, diras la popoldiro, kaj dum iom da tempo la familio bone prosperis. Sed la infanaro plimultiĝis jare, kaj bezonis pli da manĝaĵo ol Petro povis provizi. Lia ŝparemo iom post iom malkreskis kaj kiam venis la fino de lia kredita tempo li devis vendi unue la rabotbenkon kaj poste la tornmaŝinon por ke li povu aĉeti farunon kaj terpomojn.

Petro faris, kiel eble plej bone, alian tornmaŝinon. Sed liaj malbelaj radŝpiniloj ne havis sufiĉe da eleganteco kaj oni ne volis aĉeti ilin. Li rabatis ilin sed spite tio ĉi li ofte devis reveturi hejmen kun la radŝpiniloj.

Petro ne ĉesis labori, sed unu tagon post kiam li petegis kredite sakon da sekalo, kaj la infanoj en la vespero devis malsataj iri liton, li forĵetis la hakilon kaj sidiĝis sur la hakŝtipon profunde en pensoj.

"Petro!" diris la edzino. "Ni prenu alian farmon."

"Ne estas alia farmo en la provinco," respondis Petro malafable.

"Eble la vilaĝo helpos al ni."

"Ne pensu pri tio dum ni ambaŭ kapablas labori."

"Labori, ja! Kiam oni ne povas trovi laboron! La farmistoj, kiuj dungas, ne bezonas pli da dungatoj kaj la aliaj estas tro malriĉaj. Estas nur unu metodo kaj tio estas forsendi la infanojn peti almozojn."

Peti almozojn! Petro klinis la kapon en ambaŭ la manojn. Tiu penso premis la koron. Ne, li pli volonte farus ion ajn, eĉ----.

Ho! Kia malbona penso, kiu venis en la kapon. Petro ektimis kaj faris signon per la manoj kvazaŭ li volus forpeli fantomon. Li leviĝis kaj rigardis la malsatajn, dormantajn infanojn. Tiam venis ree la malbona penso. Petro ree forpelis ĝin sed li sentis ke ĝi restas proksime. Ĝi paŝetis kiel kato en la anguloj, ĝi glitiris kiel angilo sur la nudaj panbretoj kaj sur malplenaj terpomujoj. Nu, ĝi venis tre proksime kaj paroletis:

"Petro, estas multaj neŝlositaj terpom-keloj en la provinco!"

Petro ree forpelis la bestaĉon. Ĝi glitiris inter du malplenaj laktpladoj. Sed tuj ĝi revenis kaj siblis:

"Eble vi opinias ke estas bone permesi la infanojn morti pro malsato? Ĉu jes?"

Petro ne plu povis kontraŭstari, kaj fine malaperis kun malplena sako sur la brako.

En la sekvanta tago la infanoj ricevis sufiĉe da terpomoj kaj pano.

II

De tiu tago Petro estis alia homo. Li ne povis rigardi iun rekte en la okulon, kaj restis sola kiel eble plej ofte. Komence oni ne atentis pri tio; Petro ja estis ĉiam iom stranga. Sed iom post iom oni diris ke estas rabistoj en la provinco. Tie ĉi mankis al iu terpomoj kaj tie iom da tritiko aŭ maizo. Fine oni opiniis ke Petro estas la ŝtelisto, sed tial ke oni ne havas pruvojn, oni ne volas paroli kun li pri la afero.

Inter la ŝtelatoj estis ankaŭ Lars de Bostbieno, kiu posedis muelilon. Dum la frua somero iu disŝiretis kelkajn sakegojn kaj forŝtelis parton de la enhavo, kvankam la muelilo estis ŝlosita. Fine Lars decidis resti nokte en la muelilo por ke li eble povu eltrovi la ŝteliston.

