# Sub la Meznokta Suno: Nordlandaj Rakontoj

## Part 2

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/sub-la-meznokta-suno-nordlandaj-rakontoj-45612/index.md

"Grandaj vortoj, sed malgrandaj agoj," diris la gigantino, kiam la ŝtonego falis sur la alian kaj disrompis ĝin.

En la sama momento venis al la montpalaco la plej mirindaj kaj klaraj sonoril-sonoj. Kolerege li prenis kelkajn ŝtonegojn, metis unu sub ĉiu brako, kaj ekiris al Orebro. En tiu urbeto la sciigo pri lia alveno kreis grandan teruron, kaj "bonaj konsiloj fariĝis multekostaj."[2] Fine diris maljuna viro ke li provos savi la preĝejon.

Tre rapide li kolektis multe da malnovaj ŝuoj, enmetis ilin en sakon kaj foriris por ke li renkontu la giganton ekster la urbo. Apud Ulfgryto ili renkontis unu la alian.

"Kiel malproksima estas Orebro?" demandis Riso.

"Tio mi ne povas diri," respondis la viro senkulpe; "sed ke ĝi estas tre malproksima mi bone scias, ĉar estas nun sep jarojn de la tempo kiam mi foriris kaj mi jam eluzis tiujn ĉi ŝuojn.

"Peston!" diris la giganto, "mi do certe ne iros tien." Kaj li ĵetis la ŝtonegojn sur la teron, tiel potence, ke ĝi forte ektremis.

Eĉ en la nuna tempo oni vidas la ŝtonojn apud la vojo; sed la plej mirinda fakto pri tiu ĉi historio estas ke la ŝtonoj sin turnas kiam ajn la sonoriloj de Orebro sonoras.

[Piednoto 2: Popoldiro.]

EDZINO

Verkis _Lehman Wendell_

Edzino! Kia bela vorto! Kia muzika, belsona, mirinda vorto! Kiel plena je promesoj por la estonteco ĝi estas; kiel plena je feliĉo kaj ĝojo kaj beno. Tiel ankaŭ opiniis mi, sed,--nun mi ne plu tiel opinias. Ho, mi mizera, malfeliĉa homo! Mi ne havas multajn jarojn, sed mi jam estas maljuna kaj malrekta kaj sulka, kaj ne havas eĉ unu malgrandan haron. Kial? Aŭskultu!

Kiam mi havis tridek-kvin jarojn mi edziĝis je unu bela juna dekokjara fraŭlino. Ho feliĉo! Dum tri monatoj ni loĝis en tera paradizo. Eĉ ĉielo mem ne povis esti pli feliĉplena ol la hejmo nia. Sed la suno ne ĉiam brilas; venis baldaŭ la nigraj nuboj. Kial? Tial ke mi havis kelkajn blankajn harojn,--jes, nur iom da malbenitaj blankaj haroj. La edzino ne amis blankajn harojn; ŝi ne volis havi edzon kiu ŝajnis pli maljuna ol ŝi mem. Kaj kion ŝi faris? Ŝi eltiris ĉiujn blankajn harojn kiel eble plej rapide kaj post unu jaro mia kapo similis al malsana arbaro kun kelkaj junaj arboj tie ĉi kaj tie.

[Ilustraĵo: "_Jen mi estas! Rigardu min!_"]

Fine mortis la edzino, kaj post unu jaro mi trovis novan edzinon,--ne juna kaj bela kaj dekokjara kiel la unua, sed grasa virino, malpli juna ol mi mem. Tuj ŝi deklaris ke nigraj haroj ne decas al mi tial ke mi ŝajnas pli juna ol ŝi, kaj, kompreneble, edzo ne devus esti pli juna ol la benita edzino. Kaj ŝi komencis eltiri la nigrajn harojn. Antaŭ la matenmanĝo ŝi eltiris kelkajn harojn, post la tagmanĝo ŝi ankaŭ atakis ilin, kaj dum la vespermanĝo ŝi ripetis la agon. En la lito, en la teatro, en la veturilo, en la preĝejo ĉiam ŝi eltiris harojn.

* * * * *

Mia edzino,--la bonkora, kara, bela edzino, la mirinda edzino, ŝi ne plu loĝas ĉe mi, kaj venas larmeto en la okulo mia je la penso.

Kaj vi kiu konis min antaŭ ol mi havis edzinojn, ĉu vi nun rekonas min? Jen mi estas! Rigardu min! Malbela, malgracia, sulka mi estas, mia kapo estas glata kiel kokinovo, mi ne havas blankajn harojn, mi ne havas nigrajn harojn, mi eĉ ne havas har-radikojn,--kaj, dank' al ĉielo, mi ankaŭ ne havas edzinon.

LA BIENDOMO DE KRISTEHOLMO

Ĉu la estimata leganto iam vidis la akvofalon "Stalpeto"? Ĝi estas en tiu naturbela kaj mirinda parto de Svedujo kiun oni nomas Smolando. Estas la Nigra Rivero kiu, post kiam ĝi kviete kaj trankvile serpentumas tra florantaj valetoj kaj verdaj arbaroj, subite faras tiun ĉi grandegan saltadon malsupren de preskaŭ perpendikulara ŝtonego, kaj poste tute ripozas en la apuda maro.

Ne malproksime de Stalpeto estas malnova biendomo, malĝoja, malluma kaj senhoma. Oni havas strangan senton, kiam oni vidas la grandan domegon kun la fermitaj pordoj kaj najlitaj fenestroj. Oni opinias ke la stranga vidiĝo de la domo havas ian kaŭzon. Kial estas tiu ĉi naturbela loko senhoma? Kial ne loĝas almenaŭ unu nobelo en la vasta domego?

Ni aŭskultu al maljuna ĝentila virino, kiu foje rakontis al ni la kialon. Por ke ni povu kompreni ŝin ni de la komenco devas aŭdi la historion, kaj tiu ĉi komenco, kiel la Miltona kanto, estas ĵus en la komenco de tempo.

Kiam ni demandis ŝin: "Kial ne loĝas iu en Kristeholmo?" ni ricevis la jenan respondon:

"Kiam Diablo, pro sia grandega fiereco, estis elĵetita el la ĉielo, sin trovis tie ankaŭ aliaj spiritoj, kiuj pekis. Tiuj ĉi spiritoj ankaŭ estis elĵetitaj, kaj kiel la flaviĝantaj folioj en aŭtuna tago falas teren, tiel falis tiuj ĉi spiritoj malsupren sur la teron, kelkaj en marojn, aliaj en arbarojn aŭ sur montojn. Kie ajn ili falis, tie ili restadis kaj tie laboradis. Laŭ siaj diversaj restadejoj ili ankaŭ ricevis malsimilajn nomojn. Pro tio ni havas en la mondo marnimfojn, montnimfojn, gnomojn, elfojn, arbarnimfojn, koboldojn, kiujn priskribas la kateĥismo.[3]

En tiu tago okazis ke kelkaj spiritoj falis sur la monton kie nun staras la Kristeholma biendomo. Interne de tiu ĉi monto iliaj posteuloj restadis preskaŭ ĝis la nuna tempo. Dum centoj, jes miloj da jaroj ili tie loĝis kaj kvankam la fulmo okaze mortigis kelkajn, ili ne koleregis kaj ne tuŝis la homojn.

Okazis do antaŭ longe, ke unu nobelo, kiu aĉetis Kristeholmon, deziris tie konstrui domon.

Kiel saĝa konstruisto li serĉis bonan fundamenton por la domo kaj elektis la ŝtonegon en kiu la gnomoj loĝis.

La montreĝo malŝatis tion ĉi, sed lia edzino petis lin ke li ne faru malbonon kontraŭ la najbarojn sen ia kaŭzo.

Kiam la domo estis konstruita, la nobelo edziĝis kun juna, bela fraŭlino, kaj "ĝojo staris alte en la plafono."[4]

Sed malĝojo falas sur multe da homoj, kiuj nemulte atendas ĝin, kaj tiel ankaŭ okazis tie ĉi.

Unu tagon, kiam la juna edzino sole restis en sia ĉambro, staris antaŭ ŝi malgranda virino, kiu salutis kaj diris:

"Mia mastrino petegas, ke vi bonvolu veni al ŝi, kaj se vi tiel faros, ŝi do riĉe repagos vin."

La juna nobelino forte miris pro tio, sed tial ke ŝi estis brava kaj bonkora, ŝi promesis sekvi.

La virineto malsupreniris ĝis ŝi atingis la kelon. Jen malfermiĝis unu antaŭe nevidebla pordo en la monto, kaj ambaŭ trairis tra longa, malluma, malfreŝa subtervojo, ĝis ili atingis grandan groton, kies muroj brilis kaj rebrilis je oro kaj arĝento. En la groto vireto marŝis tien ĉi kaj tien, ŝajne en forta ĉagreno. Li ne parolis al la nobelino, sed rigardis ŝin per petegantaj kaj malĝojaj okuloj.

La virineto fortiris kurtenon, kiu kaŝis alian malfermaĵon, kaj vidis nun la juna nobelino virinon, kiu kuŝis sur ornamita lito kaj estis malsana. La ĉeesto de la Kristana virino, tamen, tuj igis la gnom-virinon sana. Ŝi tiam eltiris skatoleton, en kiu sin trovis perloj kaj multekostaj ŝtonoj.

"Tiun ĉi mi donacas al vi, sed ne rakontu al iu pri la aventuro, ĉar tiam okazos al vi granda malfeliĉo."

Tiel diris la montreĝino, kaj la nobelino reiris al sia ĉambro kaj zorgeme kaŝis la multekostan skatoleton.

Pasis feliĉe la tempo kaj la junulino naskis du filojn.

Unu tagon dum la patrino forestis ili eltrovis la misteran skatoleton, kaj komencis ludi kun ĝi, kiam la patro eniris. Li forte miris tial ke li trovis tiajn multekostaĵojn en la manoj de l'infanoj, kaj tuj demandis la patrinon kiel ŝi akiris ĝin. Komence ŝi ne volis paroli pri ĝi, sed la edzo insistis. Fine li koleris kaj deklaris ke ŝi estas koboldino, jes, ke li vidis ŝin veturantan tra la aero sur balailo. Nun la malfeliĉa nobelino devis rakonti pri sia vizito ĉe la gnomoj, kaj aldonis:

"Nun vi kaj mi estas vidintaj niajn plej feliĉajn tagojn, ĉar via sciameco alportos al ni pli da malĝojo ol vi povas imagi."

Post kelkaj tagoj aperis en la maro proksime de Stalpeto insuleto, kiu ĉiam aperis kiam ajn io mirinda estis okazonta. Ĵus antaŭ la morto de Karl XIIa kaj Gustav IIIa, oni diras, ke la insuleto aperis; oni eĉ diras, ke antaŭ tre longe unu reĝo enskribis sian nomon sur grandan ŝtonon, kiun li trovis tie, kaj ke la saman ŝtonon kaj la saman nomon oni foje vidis, kiam la insuleto ree sin levis super la akvo.

Kial la insuleto ree aperis, ĉu la gnomoj interligiĝis kun la marnimfoj, aŭ ĉu estis alia kaŭzo, oni ne povas diri; sed, tamen, la insuleto klare aperis kaj la nobelo forte deziris remi tien por ke li povu pli proksime rigardi ĝin.

La nobelinon kaj la du filojn li ankaŭ volis kunpreni. La edzino forte kontraŭstaris tiun ĉi proponon, eĉ petegis lin genuflekse, sed sensukcese.

Fine forveturis la obstinegulo kune kun la filoj al la insuleto, dum la edzino restis hejme. Ĵus kiam la boato ektuŝis la ensorĉitan insuleton, la du filoj eksaltis teren, sed en tiu sama momento malaperis kaj la insuleto kaj la knaboj, kaj la patro ne plu vidis ilin.

La malfeliĉa nobelino baldaŭ mortis pro malĝojo kaj la edzo veturis al fremdaj landoj, kie ankaŭ li mortis; sed en la domego de Kristeholmo neniu de tiu tempo loĝis, kaj ne estas kredeble ke oni iam trovos feliĉon tie."

[Piednoto 3: Laŭ mia maljuna patrino la tre antikva sveda kateĥismo vere priskribis tiujn estaĵojn. Ekzemple ĝi enhavis la jenan preĝon: "Dio liberigu nin de marnimfoj, montnimfoj, gnomoj, elfoj, arbarnimfoj, koboldoj, kaj ĉiuj supernaturaĵoj."--_La Tradukinto._]

[Piednoto 4: Skandinava popoldiro.]

CELANTA NATURALISTO

Verkis _Lehman Wendell_

Ĉu vi iam legis aŭ aŭdis pri Linne? Linne ne estas ia cigaro aŭ legomo aŭ urbo. Ho, ne! Linne estas fama sveda naturalisto. Dum miaj student-jaroj oni ĉiutage parolis pri Linne. La profesoroj diskutadis pri li, la disputadkluboj disputis pri li, la fraŭlinoj kantis pri li kaj oni ofte sonĝis pri Linne. Oni eĉ preskaŭ manĝis kaj trinkis Linne'on. Linne, Linne, Linne! Ĉiam Linne!

Fine mi mem interesiĝis pri la sinjoro kaj decidis studi la naturon. Pro tiu ĉi malbenita konkludo mi havis la jenan malfeliĉan aventuron:

Unu tagon, promenante laŭ la vojeto al la lernejo, fajfante tre malbelsone la Serenadon de Ŝubert, mi ekvidis malproksime malgrandan beston, kiu nezorgeme manĝis la freŝan herbon apud la vojo. Tuj la ideo eniris mian kranion karesi la beston, ĉar tiel ja faris Linne.

Silente kiel ombro mi proksimiĝis kaj kiam ajn la besteto ektimis mi tuj haltis, movante nek fingron nek okulon. Post kelke da minutoj mi estis tre proksime al la besteto. Zorgeme kaj malrapide mi fleksis mian dorson kaj tuŝetis la idon sur la kapo.

Ho, ĉielo! Kraĉante kiel kato, ĝi saltis al la ĉielo. Kaj mi? Mi ankaŭ saltis ĉielon, sed spite la granda eksalto mi ne povis eviti la fortan odoron, ĉar la ido ja estis la terure malbondora putoro, kies odoro estas pli terura ol cent malfreŝaj ovoj.

Kelkajn minutojn poste dum mi rapide demetis la vestojn per unu mano kaj premis la nazon per la alia, mi diris por mi mem: "Se Linne deziras ludi kun ranoj kaj serpentoj kaj tigroj mi certe ne volas lin malpermesi, sed kiam mi ree tuŝos putoron mi antaŭe konvinkos min ke ĝi estas kato."

LA LUMO ĈE LA MONTETO

Svede verkita de _Alfred Smedberg_

I

Estis malfrua kristnask-vespero antaŭ multaj, multaj jaroj. La popolo de Lundokro estis ĵus fininta la vesperajn preĝojn kaj sin pretigis por la nokto. Tiam eniris la dungato, la maljuna Johano, el la ĉevalejo kaj diris:

"Hele brilas ia lumo en la fendego de la monteto."

Kun grandega miro ili ĉiuj eliris al la korto.

Jes, la dungato vere ne eraris. Ĝuste en la fendego oni vidis helan, ruĝan lumeton.

La infanoj paliĝis. Lumo sur la monteto kaj eĉ en la kristnask-vespero mem! Ho! Ĝi certe ne estas stelo, ĉar la lumo sin trovas iom sub la horizonto, kaj ĝi ne estas ies lanterno, ĉar ĝi restas tute senmova sub la arboj.

"Mi scias, kio ĝi estas," diris la maljuna Johano. "Estas la koboldoj en la monteto, kiuj kalkulas sian monon en la kristnaska nokto."

"Koboldoj sin trovas nur en historioj," diris la mastro. "Sed la lumo, tamen, estas mirinda. Mi tien iros por eltrovi kio ĝi estas."

"Patro, patro!" ekkriis la infanoj maltrankvile. "Ne iru tro proksime al la malbonaj koboldoj!"

Tiam ridetis la patro kaj karesis la plej malgrandan infanon.

"Infanoj!" diris li grave. "Dum idolservo regis en la mondo, la koboldoj sin trovis ĉe la infanoj de la mondo. Sed tiam aperis la granda, mirinda lumo en Oriento. Postulis mil jarojn, antaŭ ol ĝia lumo atingis al la nordo. Sed kiam ĝi fine venis, kiam la apostolo de la nordo, la inda Ansgar, venis kun la prediko pri la Kruco, tiam falis la antikvaj dioj de siaj altaroj, kaj kun ili malaperis ĉiuj koboldoj kiel pajlrestaĵo estas forblovata per la vento. Se iu el vi ne kuraĝas sekvi min, mi sola iros kaj sen timo, ĉar mi staras sub la mano de la Ĉiopova.

"Mi iros kune kun vi, pacĵo," diris eta Ingemar. "Mi ne timas."

"Mi ankaŭ, kaj mi ankaŭ," ekkriis unu post alia.

La procesio ekiris, la mastro antaŭe. Eta Ingemar tenis la patron ĉe la mano. Kvietaj, sciamaj kaj timemaj la aliaj infanoj postesekvis.

Estis mallume inter la montetoj kaj arboj, mallume kaj kviete. Nur kelkaj steloj briladis sur la ĉielo, kaj kelkfoje estis aŭdata la krio de strigo en la arbaro.

La mirinda lumo brilis antaŭ ili, brilis kaj malaperis. Ree ĝi ekbrilis kaj malaperis laŭ la kurbo de la vojeto inter montetoj kaj arboj.

La areto pli kaj pli proksimiĝis al la monteto. La lumo nun hele brilis. Nur unu plu monteto kaj kurbo de la vojeto kaj ili sin trovis ĉe la fendego. Kun frapantaj koroj la infanoj ekrigardegis en la fendegon.

Kaj kion ili vidis? Nenion, precize nenion. La lumo jam malaperis kaj la monteto kuŝis silenta kaj dezerta kaj malluma.

"Nun ni vidas, almenaŭ, ke tie ĉi ne estas koboldoj," diris la patro. "Ili dormas la eternan dormadon en sia miljara, silenta tombo."

Sed la dungato, la maljuna Johano, havis siajn proprajn pensojn pri tio.

"Ni estis tro multaj," diris li, "kaj ne restis silentaj. Oni devus esti sola kaj porti la biblion aŭ psalmaron. Tiun oni devus ĵeti inter la koboldojn. Ili do malaperos el la mondo kaj forlasos la oron."

La mastro rigardegis lin.

"La vorton de Dio oni devas havi en la koro, ne nur en la mano," diris li. "Tiu, kiu per la biblio penas akiri mondan riĉecon, agas tre malinde. Vi certe ne volas ĵeti la sanktan libron tiel, kiel oni ĵetas ŝtonon?"

Johano hontis kaj restis silenta. Baldaŭ ili atingis la hejmon. Sed kiam ili sur la korto sin turnis al la monteto, la stranga lumo ree brilis en la fendego.

"Paĉjo," diris Ingemar, "Ĉu ni reiru tien?"

"Ne," respondis la patro. "Kio ajn ĝi estas, ni ne maltrankviligu ĝin. Eble morgaŭ ni eltrovos la klarigon de la enigmo."

Ili eniris la dometon, kaj baldaŭ ĉiuj iris liton.

II

Sed eta Ingemar ne povis ekdormi. Li ne povis forgesi la lumon sur la monteto. Eble ĝi vere estis la koboldoj, kiuj kalkulis la oron. Maljuna Johano, ja, jam vidis multon kaj multe sciis. Li ofte aŭdis la ridon de la koboldoj en la fendego kaj la siblon de la kristnask-serpento sub la ŝtonego. Kaj aŭtune li ofte aŭdis la furiozan ĉason de Oden.[5] La ĉaso komenciĝas, diris li, en la mezo de Hult-arbaro, kaj la ĉasaĵo estas la sorĉistino de la arbaro. Kaj ŝi kuregas antaŭen super deklivojn kaj ŝtonegojn ĝis ŝi atingas al la monteto. Ĉar tie la hundoj perdas la odoron, kaj la sorĉistino malaperas en la mallumajn ĉambrojn de la koboldoj.

Kaj eta Ingemar pensis kaj pensadis, kaj baldaŭ venis la feo de sonĝoj kun sia pulvoro kaj skuis ĝin en la okulojn liajn. Kaj subite li staris duonnuda kaj piednuda en la fendego, sola en la mistera arbaro, sola en la nokta mallumo.

Sed li ne malvarmiĝis, kaj li ne timis. Li ekrigardis en la fendegon. Tie sidis la koboldoj sur la ŝtonego kaj timeme rigardegis super la arbaron. Ĉar tie tre malproksime en la oriento leviĝis brilanta stelo. Ĝi verŝis mirindan lumon sur la malsupron de la fendego, kaj la koboldoj tremis, kiel tremas la arbarfolioj en la vento.

Kaj eta Ingemar rigardis kaj rigardegis. Kaj baldaŭ li ekvidis pilgrimanton, kiu malrapide proksimiĝis al la loĝejo de la koboldoj. Li portis blankajn vestojn kaj en la mano li tenis stangon, kaj tiu stango estis kruco. Kaj la pilgrimanto sin turnis al la koboldoj kaj diris:

"Mi estas Ansgar,[6] la sendito de la Ĉiela Reĝo, kaj en Lia nomo foriru kaj formortu."

Kaj kiam la koboldoj ekrigardis la krucon, ili malgrandiĝis ĝis ili estis malgrandaj kiel muŝoj, kaj tiam ili enfalis mortintaj en la truon de la fendego, kaj Ingemar ne plu vidis ilin.

Sed la stelo sin levis pli kaj pli, kaj la brilado iĝis pli kaj pli klara. Kaj nun la fendego fariĝis verda valo, kun rozoj kaj lilioj, kiuj sin turnis al la stelo en la oriento.

Tiam oni ekaŭdis arbare bruadon kiel la piedfrapoj de ĉevaloj. Kaj post iom da tempo proksimiĝis sur sovaĝaj ĉevaloj tri viroj kun longaj barboj kaj glavoj. Ingemar ekkomprenis ke ili estas la antikvaj idolaj dioj Oden kaj Balder kaj Thor.[7]

Kiam ili atingis la monteton ili eksaltis teren kaj demandis:

"Kial brilas tiu stelo tiel klare, kaj kial portas la dezerto rozojn kaj liliojn?"

Tiam eklevis Ansgar la krucon kaj diris:

"Unu stelo sin levas en la oriento kaj verŝas sian lumon super la lando de mallumaj ombroj. Ĉar la Reĝo, kies nomo vi ne kuraĝas ekparoli, estas naskita sur la tero. Lia nomo estas Mirindo kaj Konsilo, ĉar Li estas la plej saĝa inter la homaj infanoj. Oni nomas Lin Heroo, tial ke Li venkos la malbonon de la mondo. Kaj oni nomas Lin la Princo de Paco, ĉar per sia mano Li forbrulos militon, kun ventegoj kaj sangaj vestoj, kaj pro Lia volo la dezerto floros kiel rozo."

Oden, la saĝa, klinis la kapon kaj diris:

"Mi estas la plej potenca el la dioj, sed mi metas mian kronon ĉe la trono de la novnaskita Reĝo."

Kaj Thor diris:

"Mi estas la plej forta, sed la povo mia estas tro malforta kontraŭ la Ĉiopovo, kaj mi metas mian martelon ĉe Lia piedo."

Kaj Balder diris:

"Min oni nomis la plej virta el dioj, sed mi kovras mian vizaĝon kontraŭ la brilego de Lia suno."

Kaj tiam la plej potencaj dioj de idoltempoj sin ĵetis al la tero kaj kaŝis siajn vizaĝojn.

Je tio en la muska arbaro aŭdiĝis mirinda muziko, muziko kiel la kanto de la feliĉa animo kiam ĝi forlasas la teron kaj flugas al la perlaj pordoj de ĉielo,--muziko kiel la kanto en la preĝejo en la bela kristnaska mateno. Kaj kiam eta Ingemar malfermis la buŝon por helpi al la kantistoj, jen li kuŝas en la lito. Sed sur la tablo staras kandelo, kaj apud ĝi sidas la gepatroj kaj ili kune kantas:

"Salut' al vi, mirinda tag'!"

[Piednoto 5: La antikva dio de la ĉielo kaj de la suno.]

[Piednoto 6: Ansgar, la apostolo de la nordo, estis la unua homo, kiu enkondukis Kristanismon en Svedujon.]

[Piednoto 7: Oden, la dio de la suno kaj de la ĉielo.

Balder, filo de Oden, la dio de lumo,--ne nur la lumo de la naturo, sed ankaŭ la lumo de la animo, de pureco, de boneco kaj de senkulpeco.

Thor, la plej maljuna filo de Oden, estis la dio de forto kaj fulmotondro.]

KAMPARANO KAJ KOBOLDO

Kamparano, kiu havis sur sia farmo malgrandan monteton, foje deziris prilabori ĝin, kaj tial en unu tago komencis tie plugi. Tuj aperis la koboldo, kiu loĝis interne de la monteto, kaj demandis la kamparanon kial li plugas sur la tegmento de sia domo. La kamparano respondis ke li ne sciis ke la vireto tie loĝas, sed aldonis ke nekulturado de la monteto estas por ili ambaŭ malprofito. Li tial faris la jenan proponon: "Se vi permesos al mi planti kaj rikolti tie ĉi, mi donacos al vi ĉion, kio en la unua jaro kreskos sub la tero, dum mi prenos tion, kio kreskos supre. La sekvontan jaron mi prenos la malsupraĵojn kaj vi ricevos la supraĵojn, kaj tiel plu jare." La koboldo volonte konsentis. La kamparano tial plantis en la unua jaro tritikon, kaj la koboldo ricevis nur la radikojn, dum la kamparano prenis la tritikon mem. La sekvantan jaron li plantis napojn, prenante mem la napojn, dum li donacis al la koboldo la foliojn. Pro sia malspriteco la koboldo ne komprenis kiel la kamparano trompis lin kaj tial ili ambaŭ vivis amike multajn jarojn.

UNU MUZIKA PROVINCO

Antaŭ nelonge unu muzik-komitato skribis al diversaj provincoj de Svedujo por eltrovi la muzikan kapablon de la provincoj. El B. provinco en Uplando ili ricevis la jenan raporton:

"Tie ĉi sin trovas neniu, kiu ludas la violonon. Antaŭ kelkaj jaroj estis tie ĉi unu dungato, kiu terure ludaĉis tian instrumenton, sed ĝi sonoris pli malbelsone ol akordiono, kaj li fine mortis.

"De akordionoj sin trovas, mi pensas, ses en la provinco, sed estas neniu, kiu povas ludi ilin. Unu, mi ĵus memoras, oni vendis aŭkcie por 75 spesmiloj kaj la najbara provinco akiris ĝin.

"Sed fonografojn ni havas. Mi kalkulis eĉ ĝis dek unu, sed eble oni povus trovi plu. Tiujn, kiuj posedas fonografojn, oni konsideras kiel aristokratojn, kaj oni ĉiam invitas ilin al la diversaj festoj, k. t. p.; tiuj, kiuj ne havas fonografojn, frotas pecojn da ligno kontraŭ la fenestroj kaj la sono estas preskaŭ la sama."

En la homo kiu tiel skribis oni ja havas bonan muzikkritikiston.

RAKONTOJ DE MIA PATRINO

Verkis _Lehman Wendell_

Antaŭ multe da jaroj kiam mi estis malgranda knabo, kaj la gefratoj ankaŭ estis junaj, tiam mia patrino ofte sidigis nin ĉirkaŭ si, apud la varma kameno, kaj rakontis al ni historiojn el sia patrujo,--la malproksima, la bela, la ĉiam mirinda Svedujo. Tiuj ĉi historioj plej ofte priskribis fantomojn, koboldojn, lanternvirojn,[8] kaj tiel plu. Al ni infanoj, ĉiuj naskitaj en Usono, la historioj estis ĉiam tre interesaj kaj eĉ en la nuna tempo ili restas freŝaj en la memoro. Eble la leganto ankaŭ dezirus aŭdi la maljunan patrinon. Ni do imagu nin ree en la gepatra domo en la usona ŝtato Ilinojo.

Estas malvarma vintra vespero de la jaro 1888. La vento murmuras strange tra la branĉoj de la altaj nudaj arboj. La luno staras klara sur la ĉielo kaj verŝas malhelan, misteran lumon sur la teron. La fajro brulas gaje en la kameno, kaj apud la patrino ni sidas kun avidaj vizaĝoj kaj frapantaj koroj.

UNUA RAKONTO

LA LANTERNVIRETO

Nu, infanoj, diras la patrino, mi rakontos al vi iom pri la koboldoj de mia lando. Antaŭ multaj, multaj jaroj mi estis infaneto same kiel vi, kaj mi tiam loĝis kun miaj gepatroj kaj gefratoj tre malproksime trans la maro, en la lando de la meznokta suno. En tiu tempo oni estis tre ema kredi koboldojn, fantomojn kaj aliajn supernaturaĵojn. Ĉu ili vere ekzistis? Kiu povas diri!

Nia najbaro Bjorn foje reveturis hejmen el la malproksima urbo, kiam la rado de la vagono subite rompiĝis. Tuj aperis eta lanternviro kiu promesis subteni la veturilon se li ricevus unu moneron. Tio plaĉis al Bjorn, kiu tre volonte promesis, kaj la estaĵo subtenis la veturilon ĝis ili atingis la hejmon. Bjorn, kiu estis spritulo, tiam ĵetis la moneron en la lignoamason. Tuj li ricevis teruran frapon sur la orelon, kaj ĝi fariĝis tute surda. La sekvantan tagon oni trovis lignopecetojn ĉie sur la korto.

La orelo de Bjorn restis senutila kvankam li vizitis ĉiujn kuracistojn de la lando. Fine li veturis al Danujo, sed la famaj danaj kuracistoj ne povis kuraci lin. Post kiam li elspezis multe da mono li revenis hejmen. Kiam li ree eniris la korton, aperis la lanternvireto kaj diris:

"Kial vi elspezis tiel multe da mono kaj kial vi veturis tra nia lando kaj al Danujo? Mi mem manfrapis vian orelon, tial ke vi ĵetis la moneron en la lignoamason, kaj ne donis ĝin rekte al mi. Sed nun mi ne plu deziras puni vin kaj estu via orelo sana."

[Ilustraĵo: _"Mi mem manfrapis vian orelon," diris la koboldo._]

Tuj la homo povis ree aŭdi per la ambaŭ oreloj.

DUA RAKONTO

LA NIGRA KATO

Kiam mi estis eta knabino mi ofte iris kune kun mia patrino kiam ŝi melkis la bovinojn, ĉar mi amis la patrinon kaj mi tre amis vidi la blankan lakton fluanta en la sitelon, kaj precipe mi amis vidi la katojn, kiuj venis ĉiuvespere por trinki lakton.

Unu vesperon venis al ni kato, nigra kiel inko kaj malgranda kiel ratego. Li eksaltis sur la genuon de mia patrino kaj trinkis el la sitelo. La patrino iom koleris kaj frapetis la katon. "Miaŭ-aŭ-aŭ!" diris la kato per terurega blekado kaj malrapide foriris. Ĉe ĉiu paŝo ĝi kreskis pli kaj pli, kaj ĵus kiam ĝi atingis la arbaron ĝi estis granda kiel ĉevalido kaj eĉ havis la formon kaj vidiĝon de ĉevalido.

