# Stranga heredaĵo: Romano originale verkita

## Part 9

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/stranga-heredajo-romano-originale-verkita-55954/index.md

--Kuraĝiga ŝanĝo;--diris solene la nigrabarbulo kaj, sin turnante al Leonardo, ekprenis ambaŭ liajn manojn. La plena lumo de la lampo nun montris al tiu lasta la rimarkindajn trajtojn de la kamparano. Lia vizaĝo unuavide estis nedelikata, preskaŭ maldelikata kaj ŝajne apartenis al la vulgara tipo de tiu parto de la lando. Lia malhela hararo kaj longa barbo estis nekombitaj. Sed la frunto estis la frunto de sentima pensulo, kaj liaj iom enkavigitaj, malhelaj okuloj, malantaŭ superpendantaj, vilaj brovoj, montris neordinarajn inteligentecon kaj animplenecon. Kelkaj sulkoj ĉirkaŭ la buŝo kaj en la kavaj vangoj vidigis, ke multaj suferoj kaj ĉagrenoj maldolĉigis al li la vivon. Tamen por simpatiaj okuloj la plej karakterizaj trajtoj de la viro estis forta volpovo, strange intermiksita kun kortuŝa mildeco.

Ambaŭ viroj esplore rigardis unu en la okulojn de la alia. Bazilo Musatov la unua ekparolis, uzante la Esperantan lingvon, malrapide, haltade:

--Ĉu la lumo de la Dia amo jam lumigis vian animon?--li demandis, sed tuj aldiris:--mi ekvidas, ke ĝi lumigis. Sciigu al mi, frato, mi petas, kial vi venis ĉi tien. Parolu malrapide kaj simple.

Metinte kun dignoplena mieno tri krudajn seĝojn apud la fornon, li invitis siajn gastojn sidiĝi.

Per malmultaj kaj simplaj vortoj Leonardo denove rakontis sian strangan historion. Sentante, ke li parolas al persono, kiu plene simpatias kun li kaj plene komprenas lin, li prezentis la okazintaĵojn kaj siajn proprajn konkludojn el spirita vidpunkto.

Bazilo Musatov aŭskultis seriozmiene kaj kun videbla kortuŝiĝo, preskaŭ ne formetante la okulojn de la alloga vizaĝo de la anglo. Kelkfoje li konsente ekbalancis la kapon, kaj du aŭ tri fojojn li devis peti la profesoron, ke li afable traduku por li rusen frazon, kiun li ne tute komprenis. Poste li pene respondis kun kelkfoja helpo de la grafo. Lia esprimplena vizaĝo ardis pro profunda emocio kaj fervora deziro, ne nur doni al sia fremda vizitanto la utilon de sia propra sperto, sed ankaŭ malfermi la okulojn de sia najbaro je la realeco de la spirita mondo. Ofte estis por la aŭskultantoj dolore vidi lian grandan penon esprimi siajn pensojn per nesufiĉa lingvaĵo. Li fervore parolis pri la baraktoj de sia animo en marĉoj de malbonaj pasioj; pri la terura batalado, kiun li eltenis kun potenculoj, volantaj entiri lin en ankoraŭ pli profundajn abismojn.

--Mi scias,--li ekkriis pasie,--kion signifas esti en la tenego de malbonaj, mensogemaj demonoj, kaj mi scias la ekstazan ĝojon esti liberigita el ilia potenco de la ama korfavoro de Dio. Liberigite, mi petegadis la Dian Patron kun larmoj kaj ĝemado en la daŭro de multaj sendormaj noktoj, ke Li donu al mi la povon spirite eltrovi malbonajn supernaturulojn por la utilo de simile turmentataj animoj, kaj liberigi ilin. Sed multajn lecionojn mi devis ellerni, antaŭ ol mi ricevis tiun kapablon. Kelkajn el tiuj lecionoj mi tre dezirus komuniki al vi, sinjor' anglo.

Al la streĉe aŭskultantaj vizitantoj Bazilo rakontis plue, kiel, post longaj fastoj kaj preĝoj, li kapabliĝis kontraŭstari kaj kelkafoje elpeli demonojn. Malfeliĉe Leonardo ne povis kompreni ĉion, kion li diris, kaŭze de troa ekscitiĝo, kun kiu li parolis, kaj iom tro laŭvorta traduko el lia gepatra lingvo. Fine la nigrabarbulo diris:

--Mi sufiĉe bone konas la agadon de via "Societo por Psikaj Enketoj" per Esperanta gazeto "La Spirita Mondo", kiun unu el miaj korespondantoj en Parizo regule sendas al mi. Sendube multaj honestaj ... _Ljuboznatelnie_?--via grafa moŝto,--li demandis, sin turnante al la profesoro.

--Sciavidaj--tradukis ĉi tiu.

--Dankon;--sciavidaj homoj sin okupas per tiuj spiritistaj enketoj, sed ho! Kiom ilin trompas mensogantaj demonoj, kaj kiom ili endanĝerigas kaj efektive ruinigas multajn homojn, pleje malsaĝajn virinojn. Jen la malnova deziro ... _obnaruĵit razvernut_--mi petas, via moŝto?

--Malvolvi, malkaŝi, eltrovi misterojn.

--Dankon;--malnova deziro eltrovi spiritajn misterojn, kiujn Providenco saĝe kaŝis antaŭ ni. Ili uzas danĝerajn, malpermesatajn rimedojn, kiuj povas nur konduki, laŭ malĝustaj vojoj, for de Dio, al malfeliĉego.

Leonardo estis tre kontenta renkonti spertulon, kiu tiel plene samopiniis kun li. Dirinte sian kontentecon, li demandis:

--Nu, kara amiko, kiujn lecionojn vi devis lerni?

Elesplore kaj kun videbla korinklino rigardante en la vizaĝon de la fremda vizitanto, la kamparano respondis solene:

--Antaŭ ĉio, unu lecionon, frato, la lecionon pri la ... ĉiopova ... ne, tio ne estas la ĝusta vorto ... la ĉion venkanta potenco de la amo. Malamo faras, aŭ plibone, efikas neniom, eĉ ne kontraŭ demonoj. Memoru, ke vi havas aferon ne nur kun malbonaj, spiritaj estaĵoj, sed ankaŭ kun homaj estaĵoj. Se vi volas venki homajn korojn, eĉ korojn en tenego de demonoj, lasu vian propran koron pleniĝi per Dia amo. Nenio povas kontraŭstari ĝin. La mondo ankoraŭ ne konas la potencon de la amo. Multaj malbonaĵoj nur venkiĝas de amo; pli multaj, ol kiom homoj supozetas. Malamo kaj malestimo estas senpovaj kontraŭ demonoj; ili nepre superos vin en batalejo de malbonaj pasioj. Ne malamu. Ĉu vi memoras--kompreneble vi scias ... _igumamma_ ... mi petas, mia grafa amiko ... ho, jes, citaĵon el la Skribo de Sta Judaso?--Li serĉis momenton en sia surtuto kaj eltiris pale verdan volumon, Esperantan Novan Testamenton.--Jen ĝi estas: "Sed Miĥaelo, la ĉefanĝelo, kiam, en kontraŭstaro al la diablo, li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: 'La Sinjoro vin riproĉu'."

Bazilo Musatov fermis la libron kaj malrapide reenpoŝigis ĝin. Ambaŭ vizitantoj atendis ĝis li parolos plue. Tion li faris post momento, dirante:

--Kaj la dua leciono estas jena: gardu vin, ke via motivo estu pura. Vi devas agi mal... malegoiste, en simpleco de l' koro, timante Dion. Estas ja danĝera afero kontraŭstari supernaturajn potenculojn kun ... kio estas la ĝusta vorto? ... kun dividita koro. La povo kaj la gloro alskribiĝu al la Eternulo.

Dum kelka tempo Leonardo rigardis enpense en la lumon de la lampo. Li ne povis malkompreni la rektan inspiron de la stranga kamparano, nek lian naivan supozon, ke li povos akiri superecon super la terura demona estaĵo reganta fraŭlinon Haverford. Fine li diris:

--Frato Bazilo, tio estas por mi gravega vizito: Vi malfermis antaŭ miaj okuloj novan vojon. Mi neniam forgesos viajn lecionojn. Mi dankas vin.--Li leviĝis kaj varme manpremis la vilaĝanon, aldirante:--Sed mi ekvidas, ke nia nobla amiko montras signojn de laciĝo, kaj, cetere, ni devas ne stari inter vi kaj via noktomanĝo, kiu, mi timas, difektiĝas sur la forno.

En la daŭro de la veturo hejmen Leonardo kaj la profesoro malmulte parolis. Ambaŭ estis okupitaj de siaj propraj pensoj. Ĉiu sentis, ke la medito de la alia estas tro serioza por enmiksiĝo; kaj ĉiu demandis sin, kiaj pensoj trapasas la kapon de la alia, kaj kia estos la sekvo de la ĵusa vizito rilate al lia propra vivo.

ĈAPITRO V

Leonardo revenis hejmen post unutaga resto en Londono. Tie li konsiliĝis kun siaj prokuristoj pri gravaj aferoj rilate al la sekreta heredaĵo kaj vizitis Malkomon Vincent ĉe sia amiko, doktoro Garner. Kun ĝojo li trovis, ke la pliboniĝo de la junulo estas, kvankam nerapida, tamen seninterrompa kaj esperplena.

Survoje de la stacidomo Linkfield li renkontis Lornan Prior kun hokeo-bastono en unu mano kaj ĉapelo en la alia. Ŝi salutis lin kun gaja rideto kaj montro de senartifika ĝojo. Ricevinte sciigojn pri la feliĉa paso de lia longa vojaĝo kaj pri la farto de Malkomo, ŝi ekkriis:

--Ho, sinjoro Marston, mi tiom senpacience atendis vian revenon! Lastan sabaton la patro, Malkomo kaj mi ricevis de viaj amikoj, gesinjoroj Harding el Elmcroft, invitokartojn al festeto, okazonta venontan merkredon. Sendube vi trovos vian invitilon inter la leteroj, kiuj atendas vin--tia amaseto, kuŝanta sur via skribtablo! Bedaŭrinde kompatinda Malkomo ne povos iri, kaj la patro, malgraŭ miaj petegoj, ne volas akcepti. Sed li permesis al mi iri sub via kompetenta prizorgo.

--Bone, virineto. Mi bedaŭras, ke via patro ne volas iri--la distriĝo farus al li bonon--sed, verdire, mi ne supozis, ke li akceptos la inviton. Nu, volonte mi prenos sur min la gravan taskon deteni vin de petolaĵoj. Mi estas tre kontenta, ke gesinjoroj Harding ankaŭ invitis vin. Ili estas tre ĉarmaj kaj afablaj homoj. Ĉu vi jam respondis?

--La patro skribis hieraŭ pro mi, akceptante, en la okazo se mi povos akompani vin.

--Ĉu via onklino Delfino ankaŭ ricevis invitilon?

--Mi supozas, ke ne. Ŝi ne aludis ĝin. Morgaŭ aŭ postmorgaŭ ŝi iros ien al la marbordo, verŝajne por siaj nervoj. Sed kial vi aspektas subite tiel seriozmiena?

--Ĉu mi aspektas seriozmiena?--Leonardo demandis distrite.

--Jes,--respondis la knabino riproĉeme,--kutime via vizaĝo havas tre trankvilan, senpasian aspekton, kiel statuo ĉizita el kolorita marmoro, kvazaŭ vi vivadas en animoregionoj alte super ni ordinaraj mortemuloj. Sed kelkafoje dum la lastaj monatoj mi rimarkis, ke vi aspektas tre serioza, tro serioza; efektive. Kaj antaŭ momento via vizaĝo alprenis mienon, kvazaŭ subite la zorgoj de la tuta mondo surmetiĝus sur viajn ŝultrojn.

Leonardo devigis sin rideti.--Oni diras,--li respondis,--ke karakteriza trajto de la tipa, moderna fraŭlino estas troa troigemo. Mi vidas, ke ankaŭ vi, Lorna, suferas de tiu nuntempa, malbona tendenco.

--Ho, sinjoro Marston,--rediris la knabino kun ŝajnige alprenita digna mieno,--oni ne lernigis al vi troan ĝentilecon en Rusujo. Efektive! Mi ne vidas en mi tipe modernan fraŭlinon; dankon! Sed,--ŝi aldiris gaje,--mi devas ne malpaciĝi kun vi en la nuna tempo, pro timo ke vi rifuzos konduki min al Elmcroft. Mi devas konfesi, ke mi antaŭsentas grandan plezuron. Tio estas ja la unua invito, kiun mi ricevis al festeto en malnova, historioriĉa domego. Ho! kiel ofte mi deziregis rigardi de proksime tiun belan, pentrindan konstruaĵon; sidi en la kiosko, kie malfeliĉa Lady Hilda Etherington verkis siajn malgajajn, sed tiel belajn versaĵojn; kaj trapasi la herbejon, kie la du kuzoj, Arturo Hampton kaj Paŭlo Falkoner, tiel furioze duelis pro la amo de bela Dora Moffat. Mi ankaŭ tre deziras konatiĝi kun sinjorino Harding. Oni jam priparolas ŝin en la ĉirkaŭaĵo kiel treege ĉarman bonan, kaj ankoraŭ tre belan virinon. Mi adoras belecon kunigitan kun boneco.

Leonardo ekrigardis kun konsenteco la animplenan vizaĝon de la knabino, lumigitan de junula viveco. Vespera venteto flirtigis ŝiajn brunajn harojn, kiujn radioj de la subiranta suno delikate origis. Ŝi aspektis bela, korpura, bona.--Jes, Lorna,--li diris,--noblanimeco kaj boneco kunigitaj estas elementoj de granda, malofta ĉarmo. Boneco, precipe en sia plej alta grado, sankteco, ĉiam beligas; sed ekstera beleco ne ĉiam estas signo de boneco; male, ĝi ofte fariĝas malhelpo al boneco.

--Jes, mi tute konsentas kun vi, kaj certigas vin, ke mi multe pli sopiras esti bona, ol esti bela. Sed, ho, mia animo raviĝas de la belo en ĉio ĉirkaŭ mi. Mi ne povas ne esti ravata. En ĉio bela mi vidas kvazaŭ la vizaĝon de Dio. Jen, rigardu, sinjoro Marston, tiun belan malleviĝon de la suno kun tia riĉo da harmoniaj koloraĵoj. Ĉu iu povas rigardi tian vidaĵon, ne sentante sanktajn emociojn kaj inklinon adori?--

La pensemaj okuloj de la viro sin turnis denove, post rigardo al la rimarkinde bela sunsubiro, kun nova sento de plaĉo kaj admiro al la entuziasmigita vizaĝo de la knabino ĉe lia flanko. Lorna ne rimarkis lian admiran rigardon; ŝian atenton ensorĉis la ardanta okcidenta ĉielo.--Ĝoju,--li diris,--pro nobliga amo al la belo; ĝi estas altvalora donaco. Nu, viaj vortoj rememorigas al mi kelkajn frazojn el via lasta letero, pri kiu de mia reveno el Svisujo mi deziris paroli kun vi. En tiu letero vi skribis pri kunvenoj, kiujn vi ĉeestis en Londono, kaj kiuj donis al via vivo novan inspiron, novan celon. Mi tre volus scii iom pli pri tiuj kunvenoj. En la nuna tempo tiom da ŝajne bonaj, sed vere insidaj ideoj elmetiĝas, ke oni devas esti tre singarda.

Ili nun alproksimiĝis al vojkruciĝo. La ĉefvojo kondukis rekte antaŭen al la vilaĝo, kie troviĝis la domo de Leonardo, kaj flanka vojo tra bela erikejo al la malnova hejma bieno de la familio Vincent. Ĉe la lastaj vortoj de Leonardo Lorna malrapidigis siajn paŝojn kaj kun signoj de ioma konfuziĝo surmetis al si la ĉapelon, zorge fiksante ĝin per du pinglegoj.

--Jes,--ŝi respondis, ne rigardante la demandinton, kaj penante paroli fervore,--mi tre ŝatas la okazajn kunvenetojn en la domo de sinjorino Dunlop kaj aliaj. Oni tie renkontas tre agrablan kaj bonan societon. La temoj pritraktataj ofte estas "la artoj en la servo de la religio" kaj ... "la dediĉo de ĉiuj ... pensoj al la venonta gloro de Mesio sur la tero". Sed mi devas ne reteni vin; vi certe deziras rapidi hejmen, kaj mi volas esti en la domo, kiam la patro revenas por la temanĝo.

Leonardo rimarkis la embarason, tiel neordinaran ĉe la knabino, kaj ioman malinklinon priparoli tiujn kunvenojn. Li ne povis ne senti surprizon kaj ĉagreneton. Ĝis tiam Lorna montris al li ĉiam plenan, kvazaŭ infanan konfidon kaj kun kortuŝa malkaŝemo lasis lin partopreni ŝiajn ĝojojn kaj malĝojojn. La sprita kaj sciama knabino ĉiam volonte venis al li kun siaj intelektaj kaj spiritaj malfacilaĵoj kaj avide aŭskultis lian instruon pri interna vivado kaj memkulturado. La egalanima vizaĝo de Leonardo, tamen, ne montris la pensojn, pasantajn tra lia kapo. Laŭ sia kutima milda parolmaniero li diris:

--Bone, kuru do hejmen. Laŭvole vi povos sciigi al mi iom pli pri tiu nova kulto sur la vojo al "Elmcroft".

Kelkajn tagojn poste, kabrioleto, tirata de bela, vigla ĉevalo, laŭiris tre plaĉan ĉefvojon en la graflando Hertford en la direkto al "Elmcroft". Leonardo sidis sur la veturigistejo, kondukante, kaj ĉe lia flanko, sur iom pli malalta loko sidis Lorna. Malantaŭ ili, sub lakea sidejo vidiĝis du malgrandaj valizoj. La frua posttagmezo estis tre bela; pli idealan aŭtunan tagon gesinjoroj Harding ne povus elekti por sia festeto. La du kunveturantoj babilis gaje. Ambaŭ plene ĝuis la rapidan iradon tra la ĉarma, sunlumigita kamparo. En la daŭro de duonhoro la vojo kondukis ilin laŭlonge de la dorso de alta teraĵo. Ambaŭflanke etendiĝis, videbla ĝis distanco de preskaŭ dek mejloj, tre okulplaĉa, ondoforma pejzaĝo, prezentanta belajn, ĉiam ŝanĝiĝantajn vidaĵojn.

Lorna estis en serena humoro, plena de feliĉaj antaŭsentoj tiaj, kiajn nur facilkora juneco povas estigi. Jen ŝi faris al sia kunulo demandojn pri supozeblaj programeroj de la festeto aŭ pri renkontotaj gastoj; jen ŝi petis la amikon paroli pri sia libertempa vojaĝo en Svislando aŭ pri liaj travivaĵoj en Ruslando. Gaje ŝi ekkriis:

--Ho, kiom mi antaŭĝuas vian parolon! Mi nur aŭdis vin paroli kelkfoje en la vilaĝo kaj unufoje en Londono ĉe Esperantista kunveno, kiam mi ankoraŭ ne povis plene kompreni "nian karan lingvon". Nun vi estos en via elemento, kaj mi tre esperas, ke ĉiuj forportos iom el la fajro de via entuziasmo.

Leonardo ne povis ne rideti.

--Ni esperu al la efiko de tiu fajro,--li respondis serene,--sed ne supozu, ke ĉiuj el tia multspeca aŭdantaro estas tiel impreseblaj aŭ tiel entuziasmigeblaj, kiel vi, Lorna.

Dum kelka tempo ambaŭ silentis, okupitaj de siaj propraj pensoj, konsciante egalmezure la ĉarmon de senĝena, ama kunuleco. Leonardo reveme sin amuzis per sia vipo, ludeme tuŝetante per ĝi la dorson de la ĉevalo kaj aŭskultante la ritman sonon de ĝiaj hufoj. Lorna ĉirkaŭrigardis enpensiĝe. Subite ŝi ekparolis fervore:

--Kiel bela estas la mondo, sinjoro Marston! Sufiĉe bela, mi kelkfoje pensas, por la "miljaro", se nur la koroj de la homoj estus en harmonio kun la beleco kaj la boneco ĉirkaŭ ni.

--Jes,--respondis Leonardo,--kaj tio denove rememorigas al mi vian lastan leteron. Babilu iom pri via nova kulto.

La junulino, ĵetinte kaŝitan ekrigardon al la firma profilo de la kunveturanto, klinis la kapon kaj iom nerveme kunfrapetis la lakitajn pintojn de siaj novaj ŝuoj. Plivole ŝi ne parolus pri siaj novaj konatoj en Londono, timante, ke ŝia prudenta, singardema amiko iel malaprobos ilin. Sed eĉ ne unu momenton ŝi demandis sin, kian rajton li havas, kontroli ŝiajn aferojn.

--Ho,--ŝi respondis kun sufiĉe gaja tono,--tio ne estas nova kulto, sinjoro Marston. Mi jam sciigis al vi kelkajn temojn, kiujn oni pritraktas. Lastan fojon,--ŝi diris plue kun ekmontro de profunda sento,--sinjorino Lula N. Hogan, virino de granda spiritopleneco kaj mirinda klereco, parolis pri baldaŭa dua apero de la Mesio kaj pri jam amasiĝantaj signoj, antaŭombrantaj ĝin.

--Jes; ekzemple?

Lorno ne tuj respondis.

--Nu,--ŝi diris post momento,--la signoj estas ja multaj. Antaŭ ĉio inspirita sopiro de la kristanaro kaj de kelkaj alikultanoj; la priprofetita apero de "energio de eraro", erarigaj instruistoj, ĝenerala preteco kaj multaj aliaj. Poste sinjorino Selinda Paul priparolis belege kaj inspire la bezonon pri tujaj preparoj por la bonvenigo per ĝisfunda korpuriĝo. Iu sinjoro Mirza M. Heilman, la ĉefa instruisto, kiun oni ŝajne respektegas, voĉlegis kelkajn treege belajn poemojn, verkitajn de li mem. En unu el ili li rave priskribas la belegecon de purigitaj animoj kaj la eldiecon de pura amo, belo, ĝojo, ktp. En alia li prikantas majstre, mi certigas vin, majstre, la mallumecon de pekopremegata mondo kaj, kontraste, la aperontan, radibrilan lumon de la "Suno de Justeco". Sed la plej ĉarma parto de la kunveno estis la lasta: violonludo de sinjoro Heilman. Neniam antaŭe mi aŭdis--kaj mi dubas, ĉu vi iam aŭdis--tian ĉielecan ludadon. Mi ne povas priskribi ĝin. Kiel mi povus? Mi nur scias, ke ĝi ekprenis mian tutan animon; ke ĝi tremetigis ĉiun fibron de mia spirita estaĵo, kaj, je la fino, ĵetis min en ekstazon de spirita ĝojo.

La veturilo nun alproksimiĝis al la enirejo de la parko, ĉirkaŭanta la malnovan domegon de la familio Morland. Leonardo ekstreĉis la kondukrimenojn kaj povis nur diri, kiam ili atingis la duonrondan placon ĉe la pordistejo:

--Nu, nu, Lorna, nur ne perdu la prudenton. Fantaziemaj entuziasmulinoj, kiel vi, bezonas multe da balasto por ne kapturniĝi.

Malrapide li irigis la ĉevalon tra granda, bela pordego el forĝita fero kaj afable salutis aperantan maljunan pordiston.

--Bonan tagon, sinjoro,--respondis ĉi tiu,--volu vin turni maldekstren malantaŭ la arbareto.

Tuj kiam ili preterpasis la pordistejon, Leonardo demandis Lorna'n:--Kiu enkondukis vin en tiun rondon?

--Sinjorino Robinson.

--Sinjorino Robinson? Kiu estas ŝi?

--Amikino de onklino Delfino.

--Hm!

--Ho, sinjoro Marston, rigardu, kia belega vidaĵo!--

La vidaĵo, nun prezentiĝanta al la kunveturantoj, efektive pravigis la entuziasman ekkrion de la knabino. Vasta panoramo de frapanta ĉarmo etendiĝis antaŭ iliaj okuloj: pli ol kvadrata mejlo da ondoforma kaj tre diversaspekta teraĵo. En ĝia mezo, kvazaŭ bela juvelaro, staris la domego, turohava kaj parte hederokovrita konstruaĵo. La vitra, kupolsimila tegmento de oranĝerio, ĉe ĝia dekstra flanko, brilis en la posttagmeza suno kiel grandega diamanto. Antaŭ la domo kuŝis, kiel helverda tapiŝego, glata, dekliveta ebeno. Tie ĉi kaj tie vidiĝis, en tre plaĉa diverseco, kelke da herbejaj terpecoj inter arbetaĵoj kaj aretoj da majestaj kverkoj aŭ ulmoj. Rimarkinda trajto de la rava pejzaĝo estis la multediversaj aŭtunaj nuancoj de la arboj, variantaj de orflava koloro de velkintaj betulfolioj ĝis malhela verdo de pinoj, kiu, en la malproksimeco, aspektis malhela bluo.

Ravite, Lorna denove ekkriis:

--Kia paradizo, sinjoro Marston!

Post kelkaj minutoj la kabrioleto haltis antaŭ la portiko de la domego, sur kies perono jam staris gesinjoroj Harding. Servistoj alkuris, por prizorgi la ĉevalon. La vizaĝoj de la gastigantoj vidigis sinceran plezuron.

--Mi ĝojas revidi vin, maljuna knabo,--gaje ekkriis sinjoro Harding, forte skuante la manon de Leonardo.

Post ĝojoplena rigardo en la vizaĝon de la altkreska viro, sinjorino Harding sin turnis al Lorna:

--Bonvenon al vi,--ŝi diris afable, premante la manon de la knabino,--vi do estas fraŭlino Prior. Mi jam konas vin per la priskriboj de sinjoro Marston. Mi esperas, ke ni estos bonaj amikinoj.

Lorna rigardis la imponan, bonguste vestitan sinjorinon sen ĝeno, kun natura scivolemo, laŭ sia impulsema, varmkora karaktero:

--Dankon, sinjorino Harding,--ŝi respondis,--mi estas certa, ke ni estos. Ankaŭ mi ofte aŭdis sinjoron Marston paroli pri vi kaj pri sinjoro Harding.

Dum Leonardo kaj sinjorino Harding interŝanĝis salutojn, dikmalalta sinjoro Harding proponis siajn ĝentilaĵojn al Lorna. Lia bonkora vizaĝo malkaŝe montris la plezuron, kiun donis al li la alveno de ĉarma knabino. En li videble du inklinoj konkuris: deziro montri dignan ĝentilecon, kiel gastiganto en lorda domego; kaj lia denatura gaja senceremonieco. Ili eniris, gaje babilante, vastan, preskaŭ kiel salono meblitan vestiblon, el kiu bela, marmora ŝtuparo kondukis al supraj etaĝoj. Sinjorino Harding diris:

--Kelkaj el la gastoj ĵus ekiris sub la gvido de sinjoro Chapman, la famekonata geologo, por esplori interesan rokaĵon en la parko. Aliaj sidas sur teraso malantaŭ la oranĝerio, ĝuante la plaĉan sunbrilon. "La honorinda" Algernon Villiers--sendube vi konas lin, fraŭlino Prior--estas en la bilardejo, ludante kun fraŭlino Douglas, lertega ludantino, kiu penas humiligi lin.

--Kaj seson da gastoj ni ankoraŭ atendas,--aldiris sinjoro Harding.

Post kvaronhoro Leonardo kaj Lorna, refreŝiĝinte en la dormoĉambroj difinitaj al ili, estis kondukitaj de sinjorino Harding al la teraso kaj prezentitaj tie al kelkaj malgrandaj grupoj da gaje babilantaj gastoj. Leonardo konis neniun el tiuj lastaj, sed preskaŭ ĉiuj ŝajne jam sciis, ke li venos kaj ke li estas unu el la honorataj invititoj. Rimarkinte, ke du junaj sinjorinoj portas la verdan steleton, Leonardo alparolis ilin Esperante.

--Ho!--ekkriis la pli juna verdstelulino,--vi ne rekonas nin, sed ni ambaŭ ĉeestis la kongreson kaj aŭdis vin fari vian belan paroladon. Nun ni atendas kun plezuro vian alparolon hodiaŭ vespere. Kia domaĝo, ke vi ne povos paroli en nia kara lingvo!

La alia Esperantistino sin turnis al Lorna, dirante en Esperanto:

--Ni ankaŭ aŭdis, ke vi venos, kaj ke vi estas lerta samideanino. Ni estas tre feliĉaj renkonti vin, kaj ni ĉiuj devas eluzi la okazon por propagandi nian movadon.

Ĉe ĉi tiuj vortoj envenis tra fenestra pordego de la oranĝerio sinjoro Villiers, kondukante malaltkreskan, mezaĝan sinjorinon kun bonhumora vizaĝo.

--Nu,--demandis sinjoro Harding laŭte kaj petole,--kiu gajnis la konkuron; he, sinjoro Villiers?

La triumfa rigardo ekaperanta sur la vizaĝo de la sinjorino estis sufiĉa respondo. La honorinda Algernon penis aspekti bonhumora kaj indiferenta.

--Ho ve,--li respondis kun sindeviga rideto,--la pilkoj kondutis kontraŭ mi hodiaŭ tre mallojale, dum ili senkonscience favoris fraŭlinon Douglas, simple falante en la poŝojn propravole. Sed tre verŝajne mi estis distrita, antaŭsentante la plezuron ĝuotan en ĉi tiu ĉarma societo. Kaj jen, kvazaŭ kiel kronaĵon de mia ĝojo, mi ekvidas sinjoron Marston kun lia ĉarma amikino, fraŭlino Prior.--Alirante la nove alvenintajn, li diris kun afekta ĝentileco:--Per mia honoro: la leono kaj la florkrono de la tago! Kiel vi fartas? Kaj vi?

La dika figuro de sinjoro Harding aliris la grupon kaj, petole ridetante, li diris, sufiĉe laŭte, por esti aŭdata de ĉiuj sur la teraso:

--Nova divenotaĵo, gesinjoroj: Kun forto alvenis dolĉo.

--Ho, sinjoro Ŝimŝon,--rediris lia edzino gaje,--ĉesigu viajn ŝercojn; vi estas eĉ pli malbona petolulo, ol sinjoro Villiers. Cetere vi certe ne donacus al ĉiu diveninto novan veston.

--Nu, sinjorino Filiŝtino,--rediris sinjoro Harding ridante,--mi certe donacus, se vi ne aludus la solvon.

Sinjorino Harding milde eltiris sian edzon el la grupo ĉirkaŭanta lin, ekokupis lian lokon, kaj diris:

