# Stranga heredaĵo: Romano originale verkita

## Part 6

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/stranga-heredajo-romano-originale-verkita-55954/index.md

--Nu, hodiaŭ mi nur povas diri: "Estu singarda."--Leonardo Marston sin turnis por foriri.--Bonan vesperon, Lorna. Salutu de mia flanko onklinon Ida, kaj sciigu al ŝi, ke mi vizitos ŝin morgaŭ vespere, por rakonti al ŝi miajn travivaĵojn.

--Bone, dankon; ĝis la revido.

* * * * *

Leonardo daŭrigis sola sian vojon hejmen en profunda medito. Li sentis kreskantan konvinkon, kies kaŭzon li apenaŭ povis konstati per rezonado, ke, eble en tre proksima estonteco, akra batalo okazos inter li kaj fraŭlino Haverford. Sed dum li trapasis la vilaĝon, ĉi tiuj pensoj jam ne povis plene okupi lin. Tro ofte li devis interŝanĝi amikajn salutojn kun vilaĝanoj. Unu virino invitis lin enveni kaj viziti ŝian malsanan filineton. Alia petis lin legi la unuan, ĵus alvenintan leteron de ŝia Joĉjo, kiu elmigris en Kanadon.

Post la vespermanĝo Leonardo sidis ĉe sia skribtablo apud nefermita fenestro, kiu donis ĉarman vidon sur kvietan angulon de bela ĝardeno. La jam mallumiĝanta vespero estis mirinde paca, reviga; kaj li sentis, eĉ meze de tre agrablaj memorbildoj de la sukcesplena kongreso kaj de la svisa vojaĝo, dolĉan kontentecon ree esti en sia komforta hejmo kun sia amata pro-esperanta laboro. Antaŭ li kuŝis aro da leteroj postulantaj, respondon, pleje de eksterlandaj amikoj kaj de du-tri esperantistaj eldonistoj kaj redaktoroj de gazetoj. Reve li elrigardis tra la fenestro, lasante la okulojn kuŝi sur la pintoj de akacioj, moviĝantaj en facila venteto. Lian mediton interrompis la voĉo de lia domistino, maljuna, fidela Anjo:

--Jen, Leonardo,--ŝi diris,--estas poŝtkarto el Svisujo kun multaj subskriboj.

--Dankon, Anjo.

Leonardo rigardis jen la bildflankon, jen la skribaĵon, kun miksitaj sentoj de surprizo, plezuro, kaj malkontenteco. La salutvortoj, skribitaj de Geraldino Kennedy, estis jenaj: "Korajn salutojn el Chamounix sendas al vi viaj adorantoj." Poste sekvis la subskriboj; unue de la sprita juna usonanino, due de sinjorino Harding kaj sube, kovrante la ceteran spacon en diversaj direktoj, la nomoj de ĉiuj Esperantistoj loĝantaj en _En Allier_, krom kelkaj aliaj, kiujn li ne konis. La adreso estis skribita de sinjorino Harding. Li ne povis ne rideti; tamen li ne ŝatis la vorton "adorantoj", kaj plivolis, ke ili uzu pli decan vorton. Dum momento Leonardo sentis fortan inklinon retiri sin el la lumo de populareco, kiu promesis al li malmulte da vera kontenteco, kaj denove klopodi sole per sia plumo en la trankvilo de sia skriboĉambro. Sed nur momenton. Li ne povis ne konfesi al si, ke la efiko, kiun havis liaj paroloj, nedubeble montris, ke li havas oratoran talenton. La mondo Esperantista postulas, ke ĉiu plene uzu siajn kapablojn por la antaŭenigo de la movado. Denove reve rigardante la poŝtkarton, kiun li ankoraŭ tenis en la mano, li demandis sin, kiu proponis la vorton "adorantoj". Ĉu Geraldino; ĉu sinjorino Harding, aŭ ĉu iu alia?--Maria Harding: la bildo de la ĉarma virino ekaperis antaŭ liaj internaj okuloj, kaj preskaŭ senkonscie li rigardis ĝin dum momento kun raviteco. Multajn tre agrablajn horojn ili pasigis kune, kaj nun kelkaj plaĉaj epizodoj reve, sed vivasente revenis al li en la memoron. Certe li ŝuldas multon al ŝia nobla, inspira entuziasmo, al ŝia fervora sindonemo, kaj--li devis ankaŭ konfesi--eĉ iom al ŝia malavara kaj ŝajne tute sincera admiro je li, admiro kiu ne malmulte kuraĝigis lin, kaj ebligis al li eltrovi en si naturdonojn, kiujn li antaŭe nur tre malklare konsciis. Estos por li, li sentis, granda plezuro labori kune kun tia talenta virino, kies socia pozicio, cetere, liveros al li tre valorajn okazojn por pro-Esperantaj klopodoj en gravaj, influaj sferoj. Tamen li ne povis ne senti samtempe ian maltrankvilon, sendube--li diris al si--malsaĝan, senbezonan ĝenatecon. Jam unufoje antaŭe ĝi maltrankviligis lin. Kvankam la amikeco kun sinjorino Harding, bazita sur plena simpatio, estis, koncerne lin, animaltiga kaj tute pura, li malamis la penson, ke ĝi povus estigi en la koro de ŝia edzo eĉ momentan senton de ĵaluzo. Sed, li rezonis, ridetante, sinjoro Harding estas ja tiel ĉarme fidema kaj simplanima homo; ĵaluzemo tute malestas en lia karaktero. Ŝajnas, ke li efektive ŝatas kaj kuraĝigas ĉi tiun amikecon. Cetere, sinjoro Harding povas plene fidi la altanimecon de la edzino, kiu...

Subite la medito de Leonardo denove interrompiĝis; en tiu ĉi okazo per brua malfermo de la pordo. En la ĉambron enkuris juna viro, freneze ekkriante:--Helpu al mi, sinjoro Marston, helpu al mi!

La juna viro estis Malkomo Vincent. Leonardo leviĝis de la seĝo kaj deprenis ŝirmilon de lampo, staranta sur apuda tablo. La lumo vidigis la palan, malsanaspektan vizaĝon de la junulo kun vitrecaj, per terurego plenigitaj okuloj. La altakreska viro alpaŝis al li senekscite. Firme ekprenante ambaŭ liajn manojn kaj fikse, tamen ame rigardante al li en la okulojn, li diris malrapide per trankvila, ordona voĉo:

--Trankviliĝu, Malkomo. Ne ekzistas kaŭzo por timo. Sidiĝu ĉi tie, kaj ni racie priparolu vian aferon.--Li kondukis la ankoraŭ tremantan junulon al seĝo, kaj sidiĝis apud li, tenadante lian dekstran manon. La firmaj vortoj de Leonardo kaj lia animforteco tuj bonefikis sur la frenezan cerbon de Malkomo; tamen ankoraŭ granda estis la teruro reganta lin, kiam li ekbalbutis:

--Ho, sinjoro Marston, mi estas teruregata. Iu en Peterburgo[7] incitadas min mortigi min mem, kaj mi ne povos plu kontraŭstari lian ordonon.--

Li estis kompatinda specimeno de ruinigita juneco. Lia malgrasa, pala vizaĝo, kaj precipe liaj moviĝemaj, timoplenaj okuloj montris malfortigitajn intelekton kaj volpovon, doloran senripozecon kaj ekscitiĝemon. Ne povante elteni la rigardon de Leonardo, li turnis la okulojn al la planko.

--Kara Malkomo,--diris Leonardo milde,--penu fariĝi pli trankvila, kaj tuj vi komprenos, ke via timo estas tute senbaza.

--Ne, ne...

--Jes, mi _scias_, ke ĝi estas senbaza. Vi deziras, ke mi helpu al vi, Malkomo. Vi estas al mi tre kara. Mi volas kaj povas helpi al vi, sed mi nepre insistas pri du esencaj kondiĉoj. Aŭskultu, kaj fikse rigardu min.

Malkomo petege kaj maltrankvile levis la okulojn al la parolanto, senvorte. Leonardo Marston parolis plue:

--Unue mi postulas vian senrezervan konfidon kaj sincerecon; kaj due estas necesa via plena, tutkora kunlaborado. Kun Dia helpo ni kune sukcesos. Mia kara knabo, pripensu! Kian brilan karieron vi iam havis antaŭ vi: plensano, utileco al la homaro, honoro, feliĉo! Sed nun, kiel malfeliĉa vi estas! Tamen, ankoraŭ estas eble, per la korfavoro de Dio kaj per la elstreĉado de ĉiuj viaj fortoj, venki...

La juna viro ree mallevis la rigardon kaj malgaje ekskuis la kapon.

--Jes, kara Malkomo, tio _estas_ ebla. Viro! Rigardu supren kaj faru unu penegon--mi helpos vin kaj vi venkos.

--Ho, se vi nur povus... povos helpi min.

--Mi povas. Nu, ĉu vi konsentas pri miaj kondiĉoj?

Malkomo respondis post momento mallaŭte kaj heziteme:--Jes, sinjoro Marston.

--Ne, Malkomo,--rediris ĉi tiu energie,--mi bezonas multe pli fervoran respondon. Kuraĝiĝu. Mi konas vian aflikton pli bone, ol vi supozas. Nu?

En la turmentita cerbo de la malfeliĉa junulo okazis batalo, neakra batalo, verdire, sed tiel akra, kiel la cerbo povis subteni. Sur lia vizaĝo vidiĝis, iom post iom pli klare, signoj de interna konflikto, kiuj naskis en la koro de Leonardo esperon, ke li sukcesos savi la kompatindulon el lia terura stato. Ĉe ĉi tiu penso lia amema koro ekpleniĝis de ĝojaj sentoj. Li vere amis kaj profunde kompatis la junulon ĉe sia flanko, kaj lia amo igis lin paroli per pasia, petega voĉo, kiun Malkomo ne povis longe kontraŭstari... Ame metante manon sur lian ŝultron, li diris:

--Malkomo, vi kutimas preni sekretajn medikamentojn.

Ĉe tiuj ĉi vortoj la juna viro ekmoviĝis kaj timeme rigardis la parolanton. Momenton poste li kolere ekkriis:

--Sensencaĵo!

Trankvile kaj milde, sed tre firme Leonardo rediris:

--Tute ne. Mi scias, ke vi malkonfesis tion antaŭ la kuracisto, kaj mi atendis, ke vi nun malkonfesos--ĉiuj simile suferantaj faras tion--sed tute senutile estas plue nei tion antaŭ mi: _Mi scias_, pri kio mi parolas.

Denove Malkomo balbute penis konvinki sian amikon ke li eraras; sed ĉi tiu daŭre parolis:

--Ĉu vi volas, ke mi helpu al vi eliĝi el ĉi tiu terura marĉo?

--Jes.

--Nu, vi konas la kondiĉojn. Eldiru la veron.--Post momenta silento Leonardo aldiris per voĉo plena de amo kaj volpovo:--Mi certigas vin, kara knabo, ke mi, kiom eble, gardos vian sekreton, se vi volas; nur konfidu min... Nu?

La juna viro ree rigardis en la vizaĝon de Leonardo Marston. En liaj okuloj montriĝis timo, sopiro kaj doloro. Fine li diris:

--Jes, sinjoro Marston, iafoje mi devas preni ion por firmigi miajn nervojn.

--Dankon, por tiu konfido, Malkomo. Kiu, en la komenco, instigis vin alpreni tiun rimedon?

--Neniu.

--Senutile estas tiel paroli. Al knaboj neniel venas senpere tia penso, kaj ili ne havas la eblon havigi al si tiajn rimedojn. Iu, pro misteraj, malicaj celoj, instigis vin. Tute evidente estas, ke ne vi sola estas riproĉinda pri tio; kaj la persono, kiu alvenigis vin al via nuna stato, ne meritas vian indulgon. Mi devas sciiĝi el via buŝo mem. Eldiru!

Malkomo ree rigardis dubeme kaj timeme en la vizaĝon de la amiko. Liaj manoj ektremis. Fine li diris mallaŭte:

--Onklino Delfino.

--Mi atendis tion. Kiel longe tio jam daŭras?

Iom lace Malkomo respondis:--Mi ne memoras; jam de longe.

--Penu rememori, kara knabo, penu.

Dum momento la junulo maltrankvile kaj nerve ekmoviĝis. La esprimo, kiun iom post iom alprenis lia pala vizaĝo, estis simila al rigardo de timigita, ĉasita besto, peteganta protekton de okaza, bonkoraspekta homo:

--Mi timus ŝin. Ne lasu al ŝi diveni, ke mi sciigis vin.

--Ne timu, Malkomo. Se nur vi transdonos vin en miajn manojn kaj sekvos miajn konsilojn, vi reakiros kun Dia helpo sufiĉe da volforto por kontraŭstari ĉiujn tentojn kaj malbonajn influojn.--

La trankvila certeco en la voĉo de Leonardo videble kvietigis la junan viron, kaj pliprofundigis lian konfidon. Propravole ĉi tiu diris plue, enpense, kvazaŭ li penas ordigi sian malfortigitan memoron:

--Jam antaŭ multaj jaroj--mi estis tiam nur malgranda knabo...

--Antaŭ la morto de mia patro aŭ post ĝi?

--Post ĝi, pli verŝajne. Mi tiam havis iafoje kapodoloron, kaj la sola persono, kiu ame zorgis pri mi, estis onklino Delfino.

--Ĉu ne ankaŭ via patro?

--Jes,--heziteme,--jes, ankaŭ la patro; sed li kaj vi estis ĉiam tiom okupitaj en la kontoro.

--Kaj onklino Ida?

--Jes, ŝi ankaŭ ĉiam estas tre ama por mi. Nu, onklino Delfino ĉiam donis al mi sekrete bonajn sukeraĵojn, kiuj tuj forprenis la dolorojn kaj kaŭzis sentojn de granda feliĉo. Tiam mi sentis inklinon kanti kaj revi kaj ĝoji pri ĉio.

Leonardo ekleviĝis kaj enpensiĝe iris tra la ĉambro, tien kaj reen. Lia vizaĝo estis severa, kaj en liaj okuloj brulis pasia indigno:--Jen,--li murmuris al si,--jam tiam komenciĝis la diabla afero. Ho, kia diablaĵo, elekti tiun senkulpan viktimon! _Haŝiŝ_, sendube, estis la unua konfitaĵo uzita.--Li turnis sin al la malfeliĉa junulo kaj volis fari pluajn demandojn, sed, rimarkante, ke li jam montras signojn de dormemo kaj cerba laciĝo, li retenis sin kaj diris milde:

--Ĉu vi volas resti ĉe mi hodiaŭ nokte? Mi petos Anjon iri al via domo por sciigi vian patron.

--Jes, sinjoro Marston, dankon, mi tre volus.

--Bone. Apud mia dormoĉambro kaj interkomunikiĝanta kun ĝi per pordo estas malgranda gastoĉambro. Vi povas dormi tie, kaj morgaŭ matene ni plue priparolos vian situacion. Sed, kara knabo, ne forgesu meti vin fide en la manojn de via ĉiela Patro.

Jam pasis noktomezo. Leonardo ankoraŭ ne serĉis tre bezonatan ripozon. En profunda medito li iris tien kaj reen tra sia vasta dormoĉambro. Lia vireca vizaĝo montris emocion kaj malserenecon. De tempo al tempo li haltis por rigardi tra la fenestro la stelbrilan ĉielon. Lia vizaĝo tiam alprenis aspekton pli molan, pli trankvilan, kiel se li alsendas al ĝi preĝeton. Kelkafoje li haltis antaŭ la pordo kondukanta en la ĉambron, kie kuŝis la malfeliĉa junulo, preskaŭ plena ruinaĵo, por aŭskulti, ĉu li spiras pli normale. Pli ol unu premanta demando konfuzis lin; sed pri jeno li tute ne dubis:--Se fraŭlino Haverford, ruinigante la vivon de esperplena knabo, estas instigata de diabla malamo, tiu malamo ne celas la knabon mem, sed lian patron. Ke ŝi ne amas sinjoron Vincent, efektive, ke nenia fratamo ekzistas inter ili, ne estis sekreto por Leonardo jam de kelkaj jaroj. Tamen, kiel terura estis la penso, ke virino pro malamo al frato povus tiel pereigi, korpe kaj anime, senkulpan knabon! Lia animo pleniĝis de nedirebla naŭzo ĉe tiu penso.

Jam delonge li ne povis ne senti, ke fraŭlino Haverford nutras ankaŭ kontraŭ li mem malbonvolon, kaj ke la sintenado de sinjoro Vincent ne estas tiel bonkora kaj sincera, kiel antaŭe. Kial? Ĉu pro ĵaluzo? Certe, li ne povis ne rimarki, ke la neordinaraj amo kaj konfido, kiujn Malkomo kaj Lorna montras al li, estas alrigardataj per ĵaluzaj okuloj de ambaŭ, fraŭlino Haverford kaj sinjoro Vincent. Pro tio kaj pro aliaj kaŭzoj li tre ofte, en la daŭro de la lastaj kvar aŭ kvin jaroj, sentis fortan deziron forlasi Linkfield kaj serĉi feliĉon aliloke, en Londono aŭ travojaĝante la mondon. Ĉirkaŭvojaĝi la tutan mondon pro kaj per Esperanto estis ofta revo lia. Sed unufojon plu li ĵetis for tiun penson. Jen staris la lito, en kiu mortis lia amata patro: vive, kiel multfoje antaŭe, li rememoris tiun neforgeseblan nokton, kiam, antaŭ pli ol dek jaroj, la mortanto malkovris al li la sekretojn de sia vivo. Rigardante kun ama emocio kaj malsekiĝantaj okuloj la por li altvaloran meblaĵon, li diris al si en la pensoj, kvazaŭ li alparolas la spiriton de la mortinto:--Ne, mia kara patro, mi neniam forgesos la ĵurpromeson faritan al vi; mi ne forlasos la postenon, kiun vi difinis por mi, kaj mi volonte, fidele plenumos la devojn, kiujn mi prenis sur min rilate al la dolĉa knabino kaj al via apartigita posedaĵo.--Tiu posedaĵo estis por lia patro makulitaĵo, hontindaĵo; por li ĝi estis sankta konfiditaĵo.

--Lorna Prior: Ĉu la sonĝo de ŝia patrino,--li plue meditis,--estis vera, supernature inspirita antaŭvido, aŭ ĉu ĝi estis nur trompa fantaziaĵo de tro zorgopremata koro, tio ne estas mia afero nun juĝi: sufiĉas por mi, ke mia patro kredis je la realeco de la vizio.

Ankoraŭ alia penso ekpremis la koron de Leonardo. Por li, kiel ankaŭ por ĉiuj ceteraj amikoj de la familio Vincent, estis evidente, ke en la daŭro de la lastaj jaroj Lorna pli kaj pli kariĝis al sia duonpatro. Ŝia natura, knabina dolĉeco, ŝia malvolviĝanta altanimeco kaj malegoista sindonemeco iom post iom kaptis la koron de la kalkulema viro, kies sola ambicio antaŭe estis alcentrigita al lia filo. Sed nun ŝajnis, ke ju pli Malkomo ĉagrenis sian patron, des pli ĉi tiu malfermis sian koron al la filina amo de la kunsentema knabino. Tiu ŝatateco de la karaktero de Lorna ĉiam ĝojigis Leonardon, sed nun ĝi ekplenigis lin per antaŭtimo. Por li estis terure pensi eĉ pri la ebleco, ke fraŭlino Haverford, malhelpate atingi sian diablan celon koncerne Malkomon, penos ruinigi Lornan! Malgaje li daŭrigis sian trairadon tra la ĉambro.--Kion li devas fari?--Li diskutis kun si, ĉu ne estus bone, morgaŭ matene sciigi la tutan aferon al sinjoro Vincent. Sed post plua pripenso li forlasis tiun planon. Li ne povis agi tiel, ne rompante la promeson donitan al Malkomo; plue la certigitaj faktoj ŝajnis al li nesufiĉaj, kaj liaj konjektoj ankoraŭ tro malklaraj, por fari ilin bazo por decida ago. Krom tio la lastatempa konduto de lia kunfirmano ne kuraĝigis lin denove sin enmiksi en privataj aferoj de lia familio. Fine li opiniis, ke konsilinde estas, ne trorapidigi sian agadon: eble onklino Ida povos ĵeti lumon sur la problemon.

Inter Leonardo Marston kaj fraŭlino Leggat ekzistis, malgraŭ la diferenco inter iliaj aĝoj, ama animamikeco, bazita precipe sur komplementaj karaktertrajtoj kaj sur delikata simpatio, kiu igis ilin percepti kaj ŝati la bonajn kvalitojn unu de la alia. La dolĉa maljunulino varmkore admiris en la juna viro lian noblan virecon, lian entuziasman fidon je la potenco kaj fina venko de ĉio bona, bela, Dia. Leonardo sincere amis sian maljunan amikinon pro ŝia sankteco, ŝia ĉiama mildeco kaj pacienco, kiuj ne malmulte helpis al la formado de lia propra karaktero, donante al ĝi ĝentilecon kaj malkaŝemecon, kiuj gajnis por li tiom da koroj. Kelkajn tagojn post la enterigo de lia patro ŝi petis lin, pro kompato kaj korinklino, ke li nomu ŝin onklino, proponante nomi lin per lia antaŭnomo. Tiu bonkora propono plenigis la malĝojan koron de la junulo per profunda kontenteco kaj dankeco.

Ankoraŭ dum kelka tempo Leonardo daŭrigis la mediton:--Kiel strange,--li demandis sin,--ke sinjoro Vincent estas tiel blinda je la ŝanĝita karaktero de sia duonfratino! Ĉu vere lia avareco povas tiom blindigi lin? Aŭ, ĉu eble fraŭlino Haverford ial, iel tenegas lin per tenilo, tiel ke li ne kuraĝas spiti ŝin? Stranga mistero!

Fine, fordoninte sin kaj la solvon de ĉi tiuj turmentaj demandoj al Dia zorgo, li enlitiĝis.

La sekvinta tago trovis Malkomon jam iom pli trankvila, sed strange malinklina iri hejmen. Ĉiu rigardo, kiun li direktis al sia amiko, estis silenta, kortuŝa petego, helpi al li. Per amaj, kunsentaj vortoj Leonardo sukcesis plie firmigi la konfidon de la junulo, kaj krei en lia koro ne nur ekbrileton de nova espero, sed ankaŭ decidemon, kvankam ankoraŭ tre malfortan, venki siajn malfeliĉajn inklinojn per sia propra volforto. Tion Leonardo rigardis kiel grandan gajnon. Konsentiginte lin, ne sen peno, forlasi sian planon vojaĝi eksterlanden kun sinjoro Holden, li demandis:--Ĉu vi memoras, ke vi renkontis, la tagon antaŭ mia foriro al la kongreso, sinjoron promenantan kun mi apud la arbaro Bridling? Mi konatigis lin al vi kiel sinjoron Garner, kaj vi interŝanĝis kun li kelke da vortoj.

--Jes, mi rememoras.

--Nu, li efektive estas tre lerta londona kuracisto; sed mi ne nomis lin "doktoro", por ne veki en vi suspekton. Li estas bona amiko mia, intimulo de mia mortinta patro, kaj sin okupas speciale per nervaj malsanoj. Mi pli ol unu fojon priparolis kun li vian staton. Li funde komprenas ĝin, kaj mi estas certa, ke pro sia speciala scio, pro sia kunsentemeco kaj amemeco, li estas la plej taŭga persono, en kies manojn vi povus vin meti. Li volonte akceptos vin ĉe si, por ke vi povu esti dum kelka tempo sub lia zorgo. Ĉu vi volas iri?

Dum momento Malkomo rigardis la bonkoran, volfortan vizaĝon de Leonardo kun la nedecidemo propra al personoj malfortigitaj per longa cedado al fikutimoj. Poste li respondis pli vigle kaj kun pli da sincereco, ol lia amiko atendis:

--Jes, mi iros kien ajn, por foriĝi el ĉi tiu loko. Sed, sinjoro Marston,--li diris plue, alprenante maltrankvilan, petegantan voĉtonon,--vi ne perfidos min?

--Mi gardos fidele, kiom eble, vian sekreton.

Antaŭ ol sinjoro Vincent alvenis en la kontoron, Leonardo jam intertelefonis kun doktoro Garner en Londono, kiu volonte konsentis akcepti Malkomon la morgaŭan tagon kiel gasto-pacienton. Lia interparolo kun sia kunfirmano pri la juna viro estis eĉ pli malagrabla, ol la lasta. Kvankam la subita espero, ke lia filo eble resaniĝos, ekbatigis pro ĝojo la prematan koron de la patro, lia malgrasa, sulka vizaĝo montris pli da malplezuro, eĉ malbonvolo, ol ĝojo. Per voĉtono, enhavanta senteblan nuancon de riproĉo kaj malkontenteco, li dankis Leonardon pro lia sindonemo, sed iom maldolĉe aldiris la opinion, ke pli dece estus de la flanko de la knabo, veni al sia patro kun fila konfido.--La patro estas,--li diris,--la plej taŭga persono por prizorgi la bonstaton de erarinta filo, ĉar li plej funde konas lin, kaj vi devus atentigi lin pri tio.--

Post plua malagrabla diskuto, kiu streĉis la paciencon de Leonardo, sinjoro Vincent donis permeson por Malkomo sin meti sub la zorgon de gesinjoroj Garner kaj resti ĉe sinjoro Marston, ĝis ĉi tiu kondukos lin en la domon de sia amiko.

Dum la diskuto la pli maljuna viro montris grandan maltrankvilon. Sidante kontraŭ sia kunfirmano ĉe dusidloka skribtablo, li nerve ludis kun sia plumingo kaj preskaŭ nekonscie kovris sian sorban paperon per strangaj figuraĵoj. Ili atendis la alvenon post kelkaj minutoj de fraŭlino Haverford, kies aprobo pri iu entrepreno estis necesa antaŭ la forsendo de la koncernaj dokumentoj. Leonardo rimarkis ŝtelrigardetojn, kiujn la alia viro de tempo al tempo ĵetas al la pordo, kaj li konjektis, ke liaj pensoj okupiĝas per la maltrankvila demando, kion diros lia kapricema, akralanga fratino. Tiun konjekton pravigis la unuaj vortoj, venantaj post kelkminuta, peza silento de la kontraŭa flanko de la skribtablo:

--Mi timas,--ekparolis sinjoro Vincent,--ke mia fratino ne aprobos vian proponon.

--Eble ne, sed ŝi devus ĝoji pri la plej malgranda ebleco, ke la "kara knabo" eliĝos el sia terura stato.

Pluan diskuton malhelpis la enveno de la sinjorino mem. La pasintaj dek jaroj estigis pli grandan ŝanĝon en ŝia eksteraĵo, ol la tempopaso prirespondis. Ŝiaj brunaj haroj jam klare montris grizajn striojn, aspektigante ŝin antaŭtempe maljuna. Tion akcentis ŝia iom malnovmoda, maljunfraŭlina vestaro. Ambaŭ viroj tuj vidis, ke ŝi estas en malbona humoro, kaj ke ŝiaj nervoj suferas de neordinara streĉiteco. Post formala, malvarma "Bonan matenon", fraŭlino Haverford aliris malgrandan, apud sinjoro Vincent starantan tablon, kaj demetis sur ĝin paperujon kaj manteleton.

Leonardo Marston rigardis ŝian vizaĝon kun plivigligita intereso kaj kun forta deziro esplori la fundon de tia, por li nekomprenebla, mistera animo. La iam belformaj lipoj estis ankoraŭ pli kunpremitaj, ol ordinare, kaj faris malagrablan impreson de malmoleco kaj decidemeco. La plej rimarkinda parto de la malgaja vizaĝo estis ŝiaj okuloj. Ili havis jen reveman, jen senpensan aspekton; kelkafoje ili montris eksterordinaran maldolĉecon de l' animo. Tiam ili povis elĵeti rigardojn de terura malamo; kaj tamen de tempo al tempo ili kapablis esprimi preskaŭ la saman bonkorecon, kiu karakterizis ŝiajn trajtojn, antaŭ ol trafis ŝin la sortobato, rabanta al ŝi la fianĉon kaj kun li ĉian vivocelon krom venĝo. Tiun matenon ŝiaj okuloj estis treege maltrankvilaj kaj malserenaj, kvazaŭ en ŝia koro bolas aro da eksplodontaj sentoj. Kun videbla intenco ŝi ignoris Leonardon Marston, sin turnante al sia frato kun la vortoj:

--Kio estas al Malkomo, Hugo?

Sinjoro Vincent respondis per voĉtono, per kiu li sensukcese penis malkaŝi sian maltrankvilon:

--La kompatinda knabo havis hieraŭ vespere tre fortan nervatakon, sed li fartas multe pli bone hodiaŭ matene. Li pasigis la nokton ĉe sinjoro Marston. Malkomo ŝajne havas grandan konfidon al li, kaj konsentis iri kun li Londonon por meti sin sub la zorgon de doktoro Garner, kies gasto-paciento li estos dum kelka tempo. D-ro Garner estas lerta specialisto, intima amiko de sinjoro Marston.

Fraŭlino Haverford sin turnis rapide al Leonardo kaj demandis akre, preskaŭ malĝentile:

--Specialisto pri kio?

Dum kelkaj momentoj Leonardo fikse rigardis en la penetremajn okulojn de la virino, esplore, tamen trankvile. Fine li respondis kun signifoplena emfazo:

--Specialisto pri specialaj nervaj malsanoj, fraŭlino Haverford.

Delfino Haverford tuj respondis al tiu diro per penetranta ekrigardo de flama, nehoma malamo--silenta deklaro de ĝismorta malamikeco. Ĝi estis nur momenta ekbrilo de la okuloj, ne rimarkita de sinjoro Vincent; sed Leonardo plene sentis ĝian terurecon, kaj strangaj emocioj, miro kaj ĝenateco, ekregis lian koron. Tamen li ne retiris la rigardon, kaj lia vizaĝo ne perfidis la sentojn, kiuj regis lin. Dume sinjoro Vincent daŭrigis la desegnadon sur sia sorba papero. Ne suprenlevante la okulojn, li diris:

--Ĉar Malkomo montras tiom da konfido al sinjoro Marston, mi aprobas la faritan aranĝon, kvankam mi tre dezirus, ke la knabo havu pli da malkaŝemo antaŭ sia patro.

