# Stranga heredaĵo: Romano originale verkita

## Part 4

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/stranga-heredajo-romano-originale-verkita-55954/index.md

Ĉar la germanaj vojaĝantoj jam noktomanĝis, ili proponis iri antaŭen kaj atendi la aliajn ĉe la videjo apud la supro de la monto. Nia angla-amerika amikaro sidiĝis sur falinta arbo, kaj bone regalis sin per kunportita provizaĵo, ĝuante samtempe la ĉarman belecon de la silenta nokto kaj merititan ripozon. Nur de tempo al tempo ili aŭdis mallaŭtan, muzikan tintadon de la sonoriletoj de bovinoj aŭ kaprinoj. Antaŭ ili etendiĝis la tuta longo de la nigra valo, ĉe kies suda ekstremaĵo ili povis vidi lumetojn de elektraj lampegoj en Territet. Sinjorino Harding enpensiĝe rigardis la abismon kaj diris:

--Kia bildo de l' morto!

--Bildo de l' morto?--Kun demanda tono ripetis Leonardo.--Tio ne estas mia koncepto pri morto.

--Tamen la mia,--rediris la virino ĉe lia flanko iom surprizite,--ja, longa, nigra valo, kaj lumo, lumego ĉe la alia ekstremaĵo.

--_Excelsior!_--ekkriis Leonardo,--jam estas la unua horo; ni devas iri antaŭen.

Nun komenciĝis la plej malfacila, efektive iom danĝera parto de la supreniro. La vojo fariĝis en kelkaj lokoj tre kruta kaj kovrita de malfirmaj ŝtonoj. Sinjoroj Fleming ame zorgis pri sia kara nevino, kaj Leonardo proponis sian brakon al sinjorino Harding. Efektive la sinjorinoj bezonis ĉian haveblan helpon. Post longa, peniga grimpo ili atingis la dorson de la monto Naye. Jam matena krepusko komenciĝis. Pli kaj pli multe da objektoj ĉirkaŭ ili akceptis distingeblajn formojn. La pejzaĝo estis griza, senkolora, kaj aspektis kvazaŭ ĝi vekiĝus el dormo. La aero nun estis senteble pli freŝa, kaj el la nordo ekblovis malvarma vento. Sinjorino Harding iom laciĝis kaj preskaŭ senkonscie apogis sin pli forte sur la brako de Leonardo. Kiam la vojo fariĝis pli oportuna, ili priparolis serioze rimedojn por pliprofundigi ĉe Esperantistoj la konscion pri ilia alta, spirita misio. Poste la interparolo sin turnis al amikeco; unue al internacia, sed iom post iom al persona amikeco.

Neniu el ili havis feliĉajn spertojn pri intima amikeco. De post la morto de sia patro, Leonardo ne trovis viron, al kiu li povis senrezerve malfermi sian internan memon. Tion kaŭzis, parte, lia ioma sindetenemo, la izoleco de la vilaĝo, en kiu li loĝis, kaj oftaj vojaĝoj al Usono por kontroli tiean filion de la firmo _Vincent kaj Haverford_, en kiu li jam de tri jaroj okupis pozicion de asociano.

Sinjorino Harding jam havis multajn amikinojn, sed ne tre intimajn; kaj kelkaj el ili forte malkontentigis ŝin. Dum oftaj kaj longaj vojaĝoj kun sia edzo, kaj per partoprenado en diversaj filantropiaj, sociaj kaj beletristikaj movadoj ŝi interrilatiĝis kun multaj homoj; sed inter ili ŝi renkontis tre malmultajn, kiuj proksimiĝis al ŝia idealo de amikeco. En multaj ŝi trovis tro da spirita malprofundeco, memama ambicio kaj nura socia poluro. Neniu plene komprenis ŝin, kaj malpleje el ĉiuj ŝia edzo. Li eĉ ne penis kompreni ŝin; sufiĉa estis por li la scio, ke ŝi estas neordinare lerta, bona virino, ĉiurilate--en liaj okuloj--supera al ĉiuj ceteraj virinoj, kiujn li konas. Kial ŝi edziniĝis kun li, neniu povis al si klarigi, ĉar la ĝenerala, malmola juĝo de la mondo, ke kompare malriĉa virino edziniĝas kun riĉulo pliaĝa nur pro mono kaj socia pozicio, eĉ ne sugestiĝis al ŝiaj konatoj. La poeziema, fervora animo de Maria Harding ofte sentis, en la daŭro de multaj jaroj, malkontentecon kaj izolecon, kaj pli-malpli konscie ŝi sopiris al intima amikeco kun iu, kiu funde komprenos ŝin, kaj kun kiu ŝi povos, kvazaŭ manon en mano, sekvi komunajn idealojn.

Maria Harding renkontis Leonardon Marston la unuan fojon en la antaŭoficejo de sinjoroj _Hunter kaj Inman_>, la prokuristoj de li kaj de ŝia edzo. Sinjoro Hunter prezentis unu al la alia, kiel same fervorajn Esperantistojn. Post la foriro de Leonardo la maljuna juristo sciigis al ŝi konfidencie, ke en la daŭro de sia longa, profesia kariero li ne havis aferon kun pli noblaj, altanimaj homoj, ol la mortinta Jakobo Marston kaj lia filo Leonardo. De tiu okaza interkonatiĝo antaŭ kvar jaroj ŝia estimo por li ĉiam kreskis ĝis respektego. En Leonardo Marston ŝi vidis idealon de siaj revoj realigitan; inter ili, ŝi sentis, ekzistas ideala animparenceco. Por ŝi lia nobla entuziasmo kaj celkonscio, lia neordinara trankvileco kaj memkonfido, ĉiuj ĉi tiuj ecoj kune, formis karakteron, kiu nekontraŭstareble allogis ŝin. Kaj nun, irante ĉe lia flanko, apogite sur lia forta brako kaj interŝanĝante kun li simpatiajn pensojn, ŝi sentis neordinaran serenecon, neklarigeble profundan kontentecon.

Ili parolis pri amikeco. Pli ol unu fojon sinjorino Harding volis demandi sian kunvojiranton, kion li opinias pri la ebleco de intima, sed pura, tiel nomata platona amikeco inter viro kaj virino, sed ĉiam io, ia neklare sentata timo, ekstarigi konscian baron inter ili, detenis ŝin.

Fine, je la kvara horo de la mateno, ili atingis la hotelon apud la supro de la monto, ĝuste kiam sonorilo aŭdiĝis, por veki la gastaron. Preskaŭ la sola celo, kiun havis la sepdek aŭ okdek gastoj, loĝantaj en tiu izola, kaj sufiĉe alttarifa hotelo, estis, supozeble, vidi sunleviĝon de la plej alta pinto de la monto. Trinkinte tason da varma kafo kaj ripozinte kelke da minutoj, nia grupeto, kune kun aro da hotelgastoj, envolvitaj en ŝaloj, supreniris la lastan parton de la vojo ĝis la famekonata videjo--kaj atendis. La mateno jam estis sufiĉe klara, kaj la vasta, neĝokovrita Bern'a Alparo etendiĝis antaŭ iliaj okuloj, ankoraŭ iom grizkolora, tamen majesta.

Geraldino ekparolis plende:

--Ho ve! Ĝuste super la regiono, kie la suno leviĝos, malgrandaj nuboj kolektiĝas. Kia maloportunaĵo!

--Ne ĉagreniĝu, Geraldino,--diris Leonardo--, ĝi estas nur maldensa nubetaro, kiu, espereble, formoviĝos antaŭ ol aperos la sunglobo.

Sinjorino Harding metis la brakon sur la ŝultron de la knabino kaj diris:

--Ne timu, mia kara, tiuj nedensaj nubotavoloj neniel difektos la vidaĵon; male, sunleviĝo ĉe tute klara, sennuba ĉielo estas multe malpli bela, ol ĉe la alesto de kelkaj nubetoj. Jen, rigardu, la nuboj jam disrompiĝas kaj plilongiĝas ambaŭflanken.

La plumba koloro de la ĉielo iom post iom, preskaŭ nerimarkeble, ŝanĝiĝis kaj alprenis ĉiam plibeliĝantan, pliheliĝantan marverdan nuancon. La okuloj de ĉiuj atentoplene fiksiĝis sur loko, kiun flave-ruĝeta ardo ekmontris kiel la punkton de la baldaŭa sunleviĝo. Jam la suba rando de la ĉehorizontaj nubetoj ekkoloriĝis, unue sangoruĝe, poste punce, rozkolore kaj, tiele, tra ĉiuj nuancoj ĝis hela, brilega, sukcena koloro. Dume la maldensaj nuboj mem heliĝis kaj nun aspektis kiel lanecaj strioj. La vidaĵo fariĝis de momento al momento pli rava, pli grandioza. La mirinde belegaj nuancoj de la ĉielo, de la nuborandoj, kaj de la neĝokovritaj suproj de la montoj ne restis senŝanĝe en la daŭro de eĉ kvaronminuto. La nubetoj aspektis dum kelka tempo, kvazaŭ ili estas brilega amaso da ĉiam ŝanĝiĝantaj, tralumigitaj gemoj, enmetitaj en lumradia oro: Ĉi tie ardis rubenoj; tie briletis topazoj; jen kristalaĵo kaj smeraldoj; jen ametistoj vidiĝis, ĉirkaŭitaj de luma sukcenaĵo.

Fine la ruĝa rando de la suno aperis, aldonante ankoraŭ novan belecon: ĉio surverŝiĝis per delikata rozkolora nuanco. Malantaŭ la disŝiritaj nubetoj elĵetiĝis brilaj fingrosimilaj radioj, ĉe la centro ruĝetaj, sed grade paliĝantaj ĝis ili perdiĝis en la marverde-blua senfineco. Alten kaj pli alten la fajra globo de la suno leviĝis, impona, majesta.

La brilego kaj grandiozeco de la vidaĵo plenigis la korojn de la alrigardantoj per neesprimeblaj sentoj de pia ĝojo kaj profunda emocio. Multaj staris mutaj. Nur ĉi tie kaj tie oni aŭdis el la diversnaciaj grupetoj mallaŭtajn ekkriojn:

--_Magnifique!_

--_Overwhelmingly beautiful!_

--_Wunder-wunderschön!_ ktp.

Sendube kelkaj el la viroj kaj virinoj neniam antaŭe konsciis tiel forte la apudeston de Dio; neniam antaŭe sentis tian inklinon, el plena, danka koro adori la Dion de la Belo, de la Potenco, kaj de la Amo.

Leonardo Marston silentis. Lia raviteco estis tro forta por esprimiĝo. Liaj okuloj, ĉiu trajto de lia virbela vizaĝo montris, ke lia tuta animo ardas de pia ekstazo. Geraldino demandis lin mallaŭte:

--Kial vi ne diras ion, sinjoro Marston?

--Kion mi povus, diri li respondis milde;--antaŭ tia vidaĵo oni povas nur silenti, adori; vortoj profanus.

Iom malproksime de nia grupeto staris tri studentoj (negrave el kiu lando) kiuj senĝene elmontris sian entuziasmon; eble tial, ke ĝi ne estis sufiĉe profunda, por devigi silenton. Unu post alia deklamis iom parade, greklingve, kelkajn el la senmortaj versoj de Homero, kiuj tiel neimiteble priskribas la leviĝon de la "rozfingra" mateno. Apude staranta dika, pompa sinjoro, kiu aspektis kiel bankiero, deprenis binoklon de antaŭ la okuloj, majeste sin turnis al la tri junuloj kaj direktis al ili rigardegon, esprimantan furiozan indignon:

--Kuŝiĝu!--li ĵetis al ili sufiĉe laŭte, por esti aŭdata de la ĉirkaŭstarantoj.

La studentoj ĉesis deklami kaj serĉis pli oportunan lokon por rigardi la vidaĵon.

Intertempe la suna globo leviĝis super la nuboj, salutante la novenaskitan, belan tagon kaj surverŝante la tutan pejzaĝon per brila, ĝoja lumo. Sed ju pli alten la radiluma sfero leviĝis, des pli paliĝis la brileco de la koloraĵo, des pli la tuta vidaĵo alprenis ordinaran aspekton; kaj multaj alrigardantoj sin turnis por ĝui la belecon de aliaj partoj de la vasta panoramo. El la buŝoj de ne malmultaj eliĝis ekkrio de ĝoja surprizo, kiam, rigardante malantaŭen, ili ekvidis ĉe la kontraŭa flanko de la lago de Ĝenevo la neĝokovritajn montojn _Dent du Midi_ kaj _Mont-Blanc_, lumigitajn de bela, delikate ruĝeta lumo.

* * * * *

Post la vespermanĝo sinjorino Harding eniris en sufiĉe vastan verandon de la gastejo "Valpaco" vestita per tre modere dekoltita kaj duonmanika vesto el nigra silko kun delikata surmetaĵo el gazosimila, heliotropa ŝtofo. En ŝiaj densaj, malhelaj haroj vidiĝis ruĝa rozo, tenata per diamantobrila agrafo; kaj super ŝia zono pendis malgranda bukedo da belaj rozoj "Marŝalo Niel". Malgraŭ siaj tridek ses jaroj ŝi estis tre alloga virino, gracia, fleksebla, kaj vigla.

La verando estis tegmentita per jasmeno kaj ornamita per grandfoliaj, kvazaŭtropikaj kreskaĵoj en bareloj. Kelkaj elektraj lampoj kun ruĝaj ŝirmiloj ĵetis mildan, belan lumon sur la foliaron. Pli belan, revigan vesperon estus malfacile imagi, kaj pli ĉarma loko por ĝui ĝin estus malofte trovebla. Brila lunfalĉilo staris super la rando de herboriĉa valo kaj pentrinde lumigis per sia facila, arĝenta lumo la elstarantaj objektojn en ĝi.

En angulo de la verando, sub palmo, sinjorino Harding trovis Leonardon.

--Ho, sinjoro Marston,--ŝi ekparolis per tono, kiu montris kontentecon sed ankaŭ nuancon de maltrankvilo,--vi estas ĉi tie, ĝuante la belegan vesperon! Per la lasta poŝto mi ricevis du sendaĵojn, pri kiuj mi volas kun vi paroli.

Kiam Leonardo turnis al ŝi la vizaĝon, ŝi rimarkis, ke liaj okuloj estas malsekaj.

--Ho! amiko mia,--ŝi ekkriis kun surprizo kaj kortuŝo,--larmetoj en viaj okuloj? Mi penis, ke viroj, kiel vi, tiel trankvilanimaj, firmkarakteraj, ne havas larmojn.

--En tiu okazo vi eraris, sinjorino Harding. La neordinare dolĉa vespero parolis al mi pri la senfina boneco kaj amo de Dio. Sed mi ne konsciis, ke larmetoj malsekigis miajn okulojn. Nu, parolu, mi petas, pri viaj interesaĵoj.

--Lastan semajnon mi mendis ĉe oraĵisto objekton laŭ mia propra desegno. Jen...

Dirinte tion, sinjorino Harding ekprenis delikatan oran kolĉenon, eltiris el la faldoj de sia surbrustaĵo medalionon kaj ridetante enmanigis ĝin al Leonardo. Li tenis ĝin sur la manplato, ankoraŭ varma, kaj rigardis ĝin. Kontenta, plaĉa rideto vidiĝis sur lia trankvila vizaĝo. La medaliono montris sur unu flanko ruĝan, kvinpintan stelon sur blanka, emajlita fundo. En la mezo de la stelo troviĝis mozaika, ora litero "A". Sur la dorsa flanko estis verda, kvinpinta stelo, ankaŭ sur blanka fundo, kaj en ĝia mezo ora litero "E". En ĉiu interpinta, blanka spaco brilis malgranda gemo. Post momento Leonardo ekparolis serene, ankoraŭ rigardante la juvelon:

--La litero "E" signifas, kompreneble, "Esperanto", kaj la litero "A"... "Amanto"; ĉu ne? Delikata komplimenteto; mi dankas vin.

--Vi prave divenis. La verda koloro signifas esperon, kaj la ruĝa koloro amon, tuthomaran amon.

--Ja, efektive, tuthomaran amon, tio estas. Dia amo, trovanta en niaj homaj koroj ilojn, por efektivigi siajn favorajn celojn rilate al la homaro. Kaj ĉiuj lojalaj koroj estas bezonataj por nia granda celo. Ekzistas, sinjorino Harding, multaj senceluloj, viroj kaj virinoj, kiuj ekardus, flamiĝus, tuj kiam iu montrus al ili la eblecon, ilian propran kapablon, fari grandan, noblan servon al siaj kunhomoj.

La bela virino levis la malhelajn, lumplenajn okulojn admire al la vizaĝo de la altkreska viro antaŭ ŝi, kaj fervore diris:

--Prave, bele dirite! Nu, tio venigas min al mia dua sciigo. Ni ĵus ricevis leteron de niaj prokuristoj. Ili sciigas min, ke nia lukontrakto kun Lord Morland estas elfarita. Ni luos lian kampodomon "Elmcroft" en la graflando Hertford por unu jaro, dum li kun Lady Morland kaj la du filinoj faros mondvojaĝon. Ni do loĝos ne tre malproksime de vi en Linkfield. Mia edzo kaj mi tre esperas, ke ni vidos vin ofte. Mi volas aranĝi kelkajn kunvenojn.

--Dankon, sinjorino Harding, dankon; sed vi scias, ke mi estas tre multokupata homo, kaj ke grandmondaj kunvenoj ne estas multe laŭ mia gusto. Do...

--Mi scias, amiko mia, mi konas vian sindetenemon,--vive rediris Maria Harding, esplore rigardante la vizaĝon de Leonardo, en kiu, ŝajnis al ŝi, ombreto de malplezuro ekaperis,--min ankaŭ jam de longe tedas sencelaj vesperkunvenoj. Sed mi havas ambiciajn planojn por nia movado, por ĉiu nobla celo, kiun "Esperanto" reprezentas: militado kontraŭ milito; internacia fratiĝo; disvastigado de puraj, noblaj vivoceloj, instigataj de amo; ktp. Ambiciajn planojn mi havas ankaŭ por vi.

--Efektive?!

--Ĉu mi povas paroli malkaŝe?

--Mi aŭskultos kun plezuro kaj profito.

--Niaj neagemaj klasoj bezonas vekon, entuziasmigon, kaj vi, Leonardo Marston, kun via flama elokventeco, kun viaj altaj idealoj, estas ĝuste la persono por tiu tasko. Ne interrompu min; vi donis al mi permeson paroli elkore. Vi tute ne eluzas vian talenton. Vi estas tro sindetenema kaj devus pli senrezerve meti viajn naturdonojn sur la altaron de nia movado. Nun ili konsumas vian koron; sed, donante al ili plenan liberecon, vi estos pli feliĉa, ol vi estas nun. Ne neu tion. Mi volas vidi vin brili.

--Mi ne volus brili, eĉ se mi povus; mi volas labori.

--Laborante vi brilos; kaj ju pli vi brilos, des pli vi bonfaros.

--Mi kredas je la potenco de la plumo.

--Ne malpli mi. Sed multe da homoj estos gajnitaj pli efike per cento da elokventaj vortoj parolataj, ol per miloj da kilogramoj da traktatoj, kiujn ili ne legas. Mi volas, ke vi renkontiĝu dum nia loĝado en "Elmcroft" kun kelkaj, kun multaj inteligentuloj, kun homoj, kiujn vi povos influi.

Vi povas fari tion, kaj mi volas doni al vi okazojn tie por fari paroladojn. Vi nur bezonas taŭgajn okazojn tiajn, por realigi viajn revojn. Mi konas personojn, kiuj, unufoje gajnite por nia movado, nepre estos grandaj akiraĵoj.

Leonardo rigardis enpensiĝe en la suprenturnitan, emociitan vizaĝon de la bela virino.

--Ĉu via Londona domo ne prezentas pli oportunan lokon, ol kampara domo, rilate al taŭgaj parolantoj kaj la dezirindaj varbotoj?

Sinjorino Harding iomete ekruĝiĝis kaj embarasiĝis, sed rapidapense respondis:

--Mi opinias, ke ne. La vivo en Londono estas tro senripoza; la homoj tie imagas, ke ili havas nek la tempon, nek la inklinon studi tiajn aferojn. Sed ili volonte pasigos kelke da tagoj da ripozo en bela kampa domo, kaj tiam ili ĉiam plezure aŭskultos kaj priparolos demandojn pri komunutilaj aŭ novaj ideoj.

--Mi bedaŭras, ke mi ne povas plene konvinki min, ke vi estas prava; tamen mi estas al vi tre danka, sinjorino Harding, kaj tre volonte mi konsentas provi vian planon. Via kunlaborado estos por mi tre valora.

--Dankon, sinjoro Marston, mi tre ĝojas.

--"Lia honorinda moŝto" Algernon Villiers[4], do, ne akompanos la ceterajn. Mi konas lin. Li estas nove farita kapitano de la teritoria volontularo en nia regiono.

--Kia honoro por via bataliono! Li estos ofta vizitanto ĉe ni, sed mi timas, ke li ne estos unu el niaj konvertitoj. Mi ne scias kial, sed, ial, mi ne povas vidi en Algernon Villiers, eĉ ne image, grandaniman entuziasmulon pri io. Tamen, kiam li okaze ne montras sian pretenditan superecon, li montras kapablon esti tre agrabla, eĉ ĉarma.

--Sendube. Li scias perfekte ludi la rolon de ĝentilulo, kiam li volas.

--Nu,--diris sinjorino Harding,--senkonscie iom mallaŭtigante la voĉon,--lia kapitaneco ne estas la sola afero, kiu malhelpas lin entrepreni tutjaran vojaĝon eksterlande. Lia fianĉino ne permesus tion.

--Ĉu li do estas fianĉo?

--Ho, tio estas granda sekreto; neniu devas scii ĝin.

Leonardo Marston ekrigardis la delikate ĉizitan vizaĝon de la virino, kaj demandis milde:

--Kial, do, vi sciigas ĝin al mi?

Sinjorino Harding ridetis, kvazaŭ pardonpetante, tamen gaje:

--Ho, mi scias, ke mi povas fidi vin. Mi certigas al vi, ke mi malkovris la sekreton al neniu, krom mia edzo, kompreneble, kaj...

--Ne ĝenu vin citi la tutan nomaron.

--Tutan nomaron; efektive! La tuta nomaro konsistas el mia edzo. Mi nur volis diri, kiam vi tiel ĝentile interrompis min, ke mi sciigos la sekreton al neniu plu.

--Kial vi volas ŝarĝi min per la inkubo de ĉi tiu sekretego?

--Ĉar mi volas, ke vi sciu.

--Kial?

--Mi deziras ĝin.

--Virina kialo.

--Vi estas incitema.

--Tion mi tre bedaŭrus, kaj plivole mi cedas.

Ŝajnserioza klinsaluto akompanis liajn vortojn. La sinjorino respondis per simila ŝerca riverenceto, kaj diris:

--Vere ĝi estas romaneca Romeo-kaj-Juliet-afero. Supozeble vi scias, ke inter la du lordaj familioj Morland kaj St. Aŭbyn ekzistas malamikaj rilatoj jam de la tempo de la krucmilitiroj, kiel oni diras. Nu, "la honorinda" Algernon kaj "la honorinda" Melissa St. Aŭbyn reciproke forte enamiĝis, furioze. Kiel longe ĉi tiu pasio daŭros ĉe Algernon, la ventanimulo, mi ne scias. Melissa estas la lasta ido de tiu tre malnova domanaro. La titolo kaj la nedisponebla hereda bieno transiros al kuzo de Lord St. Aŭbyn, sed lia propra, heredebla apartenaĵo kaj aparta propraĵo de la mortinta patrino de Melissa estas tre grandaj. St. Aŭbyn estas senespera diabetulo, kaj la geamantoj tenos sekreta la fianĉiĝon ĝis lia morto. Antaŭ kelka tempo Lord St. Aŭbyn suspektis, ke Algernon Villiers amindumadas lian filinon, kaj unu belan tagon kolere forordonis lin for de lia teraĵo, minacante lin je elvergado.

--Kompatinda Villiers! Mi nepre tenos ĉi tiun interesan sekreton, se nur por ne ĉagreni la ĉarman Julieto-Melissan.

--Ĉu vi konas ŝin?

--Ne, sed mi foje vidis ŝian portreton en, mi ne rememoras kiu, modogazeto. Ŝi aspektas tre gracia, aminda junulino.--

En tiu momento eksonis la bonkora voĉo de sinjoro Harding:

--Ho, Marston, mi supozis, ke vi estas ĉi tie kune kun Maria, duete rapsodiante pri la ĉiela beleco de la vespero, ĉu ne? Vi ankoraŭ ne scias, ke aro da eminentaj Esperantistoj el du aŭ tri diversaj landoj ĵus loĝiĝis en la hotelo "_Dent du Midi_". Unu el ili venis peti aŭ permeson nin viziti aŭ la honoron de vizito de ni. La "karaj ĝemeloj" jam ekiris transen. Geraldino jam kuŝiĝas. La kara knabino estas lacega. Ŝi petis min ŝiaflanke deziri al vi ambaŭ bonan nokton, en la okazo, se vi ankoraŭ troviĝas sur ĉi tiu materia, prozaĉa tero. Ĉu vi volas veni?

Ambaŭ konsentis akompani sinjoron Harding, kaj viziti la venintajn samideanojn, sed nur por mallonga tempo, ĉar ankaŭ ili sentis bezonon de frua enlitiĝo. Tamen estis preskaŭ noktomezo, kiam fine niaj amikoj adiaŭis la gastojn de la hotelo "Dent du Midi". Ĉiuj ĝuis tre agrablan kaj viglan interparolon. Ambaŭ grupetoj trovis en la alia personojn bonekonatajn en Esperantujo, kaj tiu neatendita renkontiĝo faris al ili grandan plezuron.

* * * * *

La sekvintan matenon Leonardo Marston sidis en kvieta angulo de la ĝardeno ĉirkaŭanta la pensionon "Valpaco". Liaj okuloj rigardis al la sama valo, kiu, la pasintan vesperon, tiom ĉarmis lin, sed hodiaŭ li preskaŭ ne estis konscia pri ĝia beleco. Lia vizaĝo montris enpensiĝon kaj malgajecon. Antaŭ li, sur tablo, kuŝis letero, kiun li ĵus tralegis la duan fojon. La skribinto estis Lorna Prior, kaj la enhavo la jena:

"Kara sinjoro Marston!

"Vi faris al mi grandan plezuron per via belega poŝtkarto. Malkomo ankaŭ ricevis la al li senditan. Mi tre ĝojas--ni ĉiuj ĝojas--ke vi tiom plenkore ĝuas vian libertempon en tiu ĉarma, ripoziga loko en Svislando. Ho! Kiam venos por mi la tago, kiam mi ankaŭ vidos tiujn ravaĵojn, kiujn vi tiel pentraĵe priskribas? Mi envias vian novan junan amikinon, Geraldinon Kennedy.

"Kvankam ŝajnas hontinde faligi eĉ ombreton sur viajn sunajn tagojn kaj ĝeni vin per miaj--niaj--ĉagrenoj, mi ne povas pli longe deteni min, kaj devas skribi al vi. Multfoje en la daŭro de la lastaj du semajnoj mi sopiris al interparolo kun vi, al viaj konsiloj kaj helpo. Vi ja ĉiam estis por mi tiel bona, kaj mi havas neniun ĉi tie, al kiu mi povas tute malkaŝe paroli. La aferoj ĉe ni plimalboniĝas de tago al tago. Kompatinda Malkomo fariĝas por mi kreskanta enigmo. Lia farto estas pli, multe pli maltrankviliga, ol iam antaŭe. Lia vizaĝo estas flava; liaj okuloj vitrecaj, kaj kelkfoje liaj nervoj estas tiel malfortaj, ke li ne povas legeble skribi nek teni tason sen tremo. Tamen li persiste rifuzas konsulti kuraciston. Sed la plej malbona afero estas, ke, de kiam li atingis sian plenaĝon, li tute ne volas esti regata aŭ eĉ konsilata de la patro. Kaj nun--tio estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu mi skribas al vi hodiaŭ--li intencas tuj kontantigi sian patrinan heredaĵon kaj vojaĝadi eksterlande kune kun tiu sinjoro Holden, kiun vi konas kaj kiun, mi estas certa, vi ne fidas. Estas kompatinde, terure, vidadi la suferojn de la patro: Malkomo, iam brila, esperplena Malkomo, lia ĝojo kaj lia fiero, jam tia ruiniĝo! Vi estas la sola persono, kiu vere povos boninflui lin. Onklino Delfino ja ankaŭ tre amas lin; sed mi timas, ke ŝi nur dorlotas lin. Onklino Ida estas tiel malgaja kaj tiel dolĉa, kiel kutime.

"Onklino Delfino kondukis min dufoje Londonon dum ĉi tiu monato, kaj ni renkontis tre agrablajn societojn. Ne timu, tamen, kara sinjoro Marston, mi ne vizitis spiritistajn kunvenojn. Dum la onklino vizitis sinjorinon Standring, mi restis en la Brita Muzeo. Vi vidas do, ke mi dece atentis viajn avertojn kaj, cetere, la dezirojn de la patro. Kiam mi estis en Londono antaŭ tri semajnoj, mi aŭdis multon ĉe sinjorino Dunlop pri nova societo, celanta harmoniigi la spiriton de la belo en ĉiuj artoj kun la spirito de adorado. Kiaj novaj, ĉarmaj vidaĵoj malfermiĝis antaŭ miaj okuloj! Mi tuj entuziasmiĝis; sed, ho ve! tiuj ĉagrenoj en la hejmo sufokas ĉiun penon pri pli alta vivado.

"Fartu bone. Jen mi estas en la arbaro _Bridling_, frumatene, antaŭ la matenmanĝo. Mi venis ĉi tien, kie ni ofte promenas, por skribi al vi. La vetero estas rava; kaj la birdoj dolĉe kantas. Ili ŝajnas sendi al vi amajn salutojn. Mi sendas miajn kune kun la iliaj. Ĉiam via,

Lorna."

Dum kelka tempo ankoraŭ Leonardo Marston enpense rigardis en la spacon.

--Lorna estas malfeliĉa,--li diris al si en la pensoj,--la gaja, impulsema infano malgajiĝas pro sendanka duonfrato kaj pro egoista duonpatro.--Denove li legis la vortojn de la letero: "Onklino Delfino ja ankaŭ tre amas lin; sed mi timas, ke ŝi nur dorlotas lin".--Tion mi ne kredas,--li meditis plue,--mi estas certa, ke ŝi ruinigas lin. Ŝi estas por mi enigmo; kaj, la penso persekutas min, ke ŝi sekrete uzas super li ian tre malican influon. Eble mi povos malhelpi tiun malsaĝan paŝon... Mi ankaŭ ne povas ne timi, ke ŝi akiros tro grandan influon sur la impreseblan koron de Lorna.--

