# Stranga heredaĵo: Romano originale verkita

## Part 22

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/stranga-heredajo-romano-originale-verkita-55954/index.md

Neniu parolis vorton. De tempo al tempo Lorna dolĉe alridetis al ili, unue al li kaj poste al sinjorino Harding. Ŝi aspektis tre kontenta, supernature feliĉa. Iom post iom la blanka figuro iĝis pli etera kaj post kelke da momentoj malaperis.

Leonardo turnis la kapon, por sekvi per la rigardo la malklariĝantan aperaĵon kaj, farante tion en realeco, li dolorigis al si la vunditan nukon. Ĝemo eliĝis el lia brusto, kaj li vekiĝis.

La unua objekto, kiun li vidis, estis la vizaĝo de virino, klinita super li. Ŝiaj okuloj estis plenaj de amo kaj kompato.

--Sinjorino Harding?!--li diris mallaŭte.

Ekkonsciiĝante, li ne miris tiom pro tio, ke li vidas ŝin tie, kiom pro tio, ke li vidas ŝin en flegistina vesto. Ankoraŭ iom sub la influo de la sonĝo, li reve rigardis kun ĝoja emocio en la amzorgan vizaĝon de la amikino.

--Jes, mi nun zorgas pri vi,--ŝi respondis milde, forigante per sia mola, blanka mano ĝenan harbuklon de sur lia frunto.--Ĉu vi sentas doloron?

--Ne; ne grandajn dolorojn en la nuna momento. Ĉu multaj mortiĝis per la aeratako?

--Jes, dek du.

--Ĉu multaj vundiĝis?

--Jes, ĉirkaŭ tridek.

--Grave?

--Jes, kelkaj.

Leonardo silentis momenton kaj poste demandis per tono, enhavanta mildan riproĉon:

--Kial vi ne sciigis al iu, ke vi estas ĉi tie?

La demando videble iom embarasis sinjorinon Harding, dum la varma tono, per kiu ĝi estis farita, igis ŝian koron bati pli rapide. Kun feliĉa rideto, ŝi respondis:

--Vi parolas tro multe por viaj fortoj. Ĉi tiu demando ne estas urĝa. Pli urĝas havigi al vi manĝeton.

La farto de Leonardo rapide pliboniĝis, dank', al forta, sana korpo kaj modera vivado. Unu tagon flegistino alkondukis el alia fako francan koleginon, sur kies surbrustaĵo li vidis verdan stelon.

Sidiĝinte ĉe lia flanko la verdstelulino ekparolis Esperante kun plaĉa rideto:

--Mi aŭdis de sinjorino Harding, ke ni havas ĉi tie bonekonatan Esperantiston, kaj mi petis de ŝi permeson viziti vin.

--Vi estas tre afabla, fratino, dankon.

Farinte kelkajn ĝentilajn demandojn pri la farto de Leonardo, la francino amuzis lin per gaja babilado. Ŝi sciigis al li, ke jam multajn Esperantistojn oni akceptis en tiu hospitalo, kaj ke ŝi nun flegas en sia fako germanan samideanon, kiu troviĝas en improvizita konstruaĵo en la parko.--Sinjorino Harding,--ŝi diris,--vere bonkora animo, ĉiam estas aparte afabla por Esperantistoj el ĉiuj landoj, sed,--ŝi aldonis kun petola rideto,--laŭ onidiro, vi estas tre aparta favorato ŝia.

--Efektive?--rediris Leonardo trankvile, kun feliĉa rideto,--nu, ni ja estas malnovaj amikoj.

--Ho! kiel maltrankvila ŝi estis pro vi, precipe ĉe via alveno, kiam via vivo pendis de fadeno!

En la koron de Leonardo verŝiĝis ondo da varmaj sentoj, kies efekto, supozeble kaŭze de lia korpa malforteco, sin montris sur lia vizaĝo, pli ol tio estis kutima ĉe li.

La flegistino babilis plue:

--Neniu, kiu eniras ŝian hospitalon, adiaŭas ĝin, ne sentante profundan dankon kaj ŝaton pro ŝia princa malavareco kaj ŝia granda bonkoreco. Ŝi estas aminda, nobla virino, kaj, kiel Esperantistino, mi estas fiera pri ŝi.

--Ĉu sinjorino Harding proprakoste subtenas ĉi tiun milithospitalon?--demandis Leonardo.

--_Mon Dieu!_ Ĉu vi ne sciis tion?--ekkriis la francino.--Jen, mi devus ne lasi tion elgliti; tamen, negrave. Jes, oni diras ke ŝi aĉetis ĉi tiun belan kampodomegon, forlasitan de ĝia ruinigita posedanto, konstruigis du aldonajn fakojn en la parko kaj per sia propra mono ekipis ilin kaj nun pagas ĉiujn elspezojn. Antaŭ du semajnoj venis generalo De Blinval kun sia stabo, ŝajne, por oficiale inspekti la hospitalon, sed efektive por danki al sinjorino Harding por ŝiaj bonegaj servoj. Ili traktis ŝin kiel dukinon. Nenia mirindaĵo! Kaj, tamen, ŝi laboregas, kvazaŭ la bonstato de la tuta homaro dependas de ŝi.

Tiel babilis la flegistino, kiu, kiel vera Esperantistino, pritraktis favoratajn temojn kun granda entuziasmo. Unu el la deĵorantaj flegistinoj faris al ŝi nun avertan signon el la fundo de la longa ĉambro. Tuj ŝi haltigis sian babiladon kaj, ekrigardinte sian horloĝeton, diris:

--Mi timas, ke mi lacigas vin, sinjoro Marston. Cetere, sinjorino Harding ordonis al mi ne resti pli ol unu kvaronhoron.

Leonardo dankis al la samideanino pro ŝia vizito kaj petis ŝin reveni.

* * * * *

Unu sunbrilan posttagmezon en la monato septembro, Leonardo sidis ĉe fenestro, reve elrigardante sur belan kaj bone prizorgitan ĝardenon antaŭ la fasado de la domego. Liaj okuloj ripozis nevigle, jen sur la aŭtunaj florbedoj, jen sur eleganta pordego kaj barilo, arte faritaj el forĝita fero, kaj jen, pli malproksime, sur bela ondoforma kaj arboriĉa pejzaĝo. Sed liaj pensoj tre ofte estis aliloke. La dekstra brako pendis en blua silka skarpo, el kiu bandaĝita mano elstaris. Per la alia mano, kuŝanta sur genuo, li tenis ĵus alvenintan leteron de fraŭlino Haverford. Li levis la leteron, kaj denove legis kelkajn el la lastaj frazoj:

"Mi dankas vin pro via admono kaj zorge konservos ĝin en mia koro. Sed furioze mi devis batali kontraŭ malamemo al niaj malamikoj, kiu volis regi min. Ĉu ili ne preskaŭ rabis al mi vin, al kiu mi ŝuldas multe pli, ol la vivon mem? Viaj noblaj vortoj eble savis min el danĝero, denove enprofundiĝi en la animan abismon, el kiu vi tiris min. Mi tremas ĉe la penso. Vi estas prava; la amo venkos la mondon, kaj la malamo ankoraŭ pliprofunden ĝin enmizerigus.... Nur unu kordeziron mi nun havas, nome, vidi vin feliĉa kun bona virino, inda vin. Sed ne multaj tiaj troviĝas.... Mi dankas Dion, ke fine, post laciga atendado, mi estas nun sufiĉe sana por pripensi vojaĝon al vi. Ĝis revido do post nemultaj tagoj!"

En la pensoj Leonardo jam vidis la antaŭtempe blankiĝintan virinon alveni ĉe la pordego kaj antaŭĝuis la ĝojon ŝin revidi. Ŝia kortuŝa dankeco kaj ŝia amo estis por li riĉa kompenso por ĉio, kion li faris por ŝi.

Facila tuŝo sur la ŝultro vekis lin el lia revo. Antaŭ li staris sinjorino Harding, vestita per promena vesto.

--Mi venis por veturigi vin aŭtomobile,--ŝi diris.--Mallonga veturo tra la milda aero ne povas malutili al vi. Vi devas plifortiĝi, prepare al la vizito de fraŭlino Haverford.

--Vi do scias, ke ŝi venos?--mire demandis Leonardo.

--Jes, mi ricevis leteron de ŝi, samtempe kun vi. Kiom zorgoplena ŝi estas pro vi!

Sinjorino Harding mem direktis la aŭtomobilon. Dum kelka tempo ne multaj vortoj paroliĝis inter la du homoj. Leonardo sin fordonis al la ĝuo de la bela pejzaĝo kaj de la viviga aero. Li sentis novan, dolĉan vivoĝojon kaj novan esperon plenigantajn lian koron. Ekrigardante la vizaĝon de la virino ĉe sia flanko por vidi, ĉu similaj sentoj ankaŭ regas ŝin, li rimarkis en ĝi--ŝajnis al li--ne nur ardan feliĉon, kiu sendube lumis en ŝiaj okuloj, sed ankaŭ ioman ĝenatecon. Por ke iaj ĝenaj pensoj ne difektu la serenecon de la ekskurso, li tuj ekparolis:

--Dum la lastaj tagoj mia kapo forte okupiĝis de pensoj pri nia malsukceso malhelpi la eksplodon de la milito kaj de pensoj pri la estonteco de nia Esperantista movado.

--Mi ne dubis pri tio,--vive interrompis lin sinjorino Harding,--rigardante lin zorgoplene,--efektive vi tro multe pensadis. Vi bezonas korpan kaj animan ripozon.

Preskaŭ ne atentante la vortojn de la amikino, Leonardo parolis plue, penseme:

--Ni Esperantistoj devas esti misiistoj en la plej ampleksa senco de la vorto. Misiista entuziasmo naskiĝas de eltrovo de io nova, superege bona, granda. Ni devas eltrovi, ke Dio estas en nia movado. Nia misio estas, prediki tiun eltrovon al niaj samideanoj en la mondo, persiste, entuziasmoplene, kiel novan, gravegan efektivaĵon. Sed necesiĝas pli vasta, ampleksa misio, kiun ni ankaŭ devas partopreni, kaj en kiu ni pro nia Esperantista elvido povas havi tre gravan rolon. La eklezioj, centoj da pacosocietoj, internaciaj kongresoj ĉiaspecaj, kaj Hago-konferencoj elstare malsukcesis malhelpi la eksplodon de preskaŭ tutmonda militego. Evidente estas, ke nia kompreno pri interhomaj rilatoj, nia tuta spirita sintenado estis neĝustaj. Nova spirito devas regi ĉiujn niajn movadojn. Renaskiĝo de Kristanismo estas bezona, por venki la mondon por justeco, kaj renaskiĝo de Esperantismo kun nova konscio pri Dia kunlaborado. En la mondon efektive devas veni nova sento, sed ĝi devas esti sento en harmonio kun la sento de Dio. Konveneco, konsilindeco kaj nure homaj konsideroj blindigis nin; kaj pretendema pseŭdoscienca materialismo fine alvenigis nin en abismon. Nova sento!

En la okuloj de sinjorino Harding ardis entuziasmo kaj ĝojo, kaj varma ruĝo kovris ŝiajn vangojn.

--Similaj pensoj,--ŝi diris,--jam pli ol unu fojon okupis min; sed ankaŭ aliaj.

--Kiaj?

Sinjorino Harding ne tuj respondis. Ŝi direktis la aŭtomobilon en flankan vojon kaj post kelke da momentoj haltigis ĝin apud vojokurbiĝo. De tiu loko etendiĝis tre bela vidaĵo antaŭ la okuloj de la du veturantoj. En la mezo de iom vasta, verdoriĉa valo staris bela kampodomo pentrinde ĉirkaŭita de ĝardeno, aspektanta kiel kolora desegnaĵo. Apud ĝi vidiĝis kelke da dometoj kaj farmkonstruaĵoj kaj, pli malproksime, aro da virinoj kaj infanoj, laborantaj en kampoj. La vidaĵo sin prezentanta en loko atingebla, de tempo al tempo, de la bruo de kanonoj estis eksterordinare paca, kaj la du homoj ŝajne estis, en la daŭro de kelke da momentoj, ensorĉitaj de la plaĉa kontrasto. Ankoraŭ ĉirkaŭrigardante, Leonardo ree demandis:

--Nu, kiaj aliaj pensoj do okupis vin?

La manoj de la virino, tenantaj la direktilon, iom tremetis. Trankviliginte sian mienon, ŝi respondis:

--Mi ofte pripensis la nunajn sociajn interrilatojn, kaj ĉiam kun honta sento. Neniam antaŭe mi tiel klare komprenis, kiom maljustaj ili estas. La milito, mi esperas, sufiĉe alĝustigos la rilatojn inter la diversaj klasoj. Alĝustigo estas jam delonge posttempa. Mi malĝojas, pripensante, kiom memama estis ĝis nun mia vivo. Ni luis, ekzemple--mi hontas diri je kioma luprezo--por unu jaro la ĉarman domegon "Elmcroft" kun ĝiaj vastaj teraĵoj. Ofte mi staris sur la balkono de mia buduaro, sur la unua etaĝo, ĉarmite de la vasta etendaĵo da herbejoj, neampleksebla de la okulo, kaj ensorĉite de la silenta trankvileco de la vidaĵo. Nun mi vidas en tiu raviteco multe da blinda egoismo. Centoj kaj centoj da hektaroj tie, kaj multaj miloj da aliaj en la lando, tiel restas neutiligataj, fortenataj for de la homoj, kiuj ilin forte bezonas. Forteno de la lando for de la uzado de la komunumo estigis en nia prifanfaronata civilizacio inferon, kiun la simplanimaj sovaĝuloj ne povas al si prezenti. Unu el la idealoj, kiujn ni celas, estas nacia kaj internacia frateco, sed la privilegioj, kiujn ni pretendas, naskite de egoismo, nature naskas egoismon, malamikan al frateco. Ĉu en la nunaj kondiĉoj la popolamasoj povas obei al la nova ordono: "Amu unu la alian"? Per Dia helpo mi volas uzi la riĉaĵon al mi postlasitan, en penado antaŭenigi niajn celojn. Kun sopirego mi atendas la finon de ĉi tiu terura milito por ĵeti min en tiun laboron. Ĝi feliĉigos nin. Sed, unu afero mankos por plenigi mian feliĉon: Ĉu ni ne ĉiam povos labori kune, Leonardo?

Rideto, duone mira, duone feliĉa, flirtis trans la pensema vizaĝo de Leonardo. Momenton ankoraŭ liaj okuloj vagis en la valo antaŭ li; poste li turnis al la amikino rigardon, en kiu profunda emocio kaj korinklino penis forpeli la lastajn signojn de malgajeco. El la vizaĝo de sinjorino Harding malaperis ĉiuj montroj de hontemo kaj ĝenateco. Kun plena konfido kaj digno de virino, scianta, ke ŝi agis konvene, ŝi atendis lian respondon.

--Estis tempo, antaŭ du jaroj, kiam, pli ol unu fojon, la penso sin entrudis en mian koron, ke iradi mian vivovojon kune kun virino kiel vi, Maria, estus la kvintesenco de feliĉo. Tiam mi devis forpuŝi tiajn pensojn kiel malindajn--Hodiaŭ ... nenio malhelpos al ni serĉi feliĉon kune.

Maria Harding ne povis ne rimarki sur la vizaĝo de la amata viro la malrapide malaperantan ombreton de malgajo. Kun kortuŝa sentemo ŝi diris:

--Por esti feliĉaj, ni ne bezonos elpeli el niaj koroj la memoron pri antaŭaj amsentoj, Leonardo.

--Ne, karulino, tiuj memoroj igos nin neniom malpli feliĉaj.

* * * * *

La franca flegistino kun la verda stelo sur la ĉebrustaĵo, observinte la elveturon kaj la revenon de la aŭtomobilo, ekvidis, ke superega feliĉo eniris la vivon de la nobla, malgajokula vidvino kaj de ŝia seriozvizaĝa amiko.

Piednotoj

[1] Magister artium (magistro de artoj).

[2] Laŭdu ni Dion potencan, la reĝon de gloro.

[3] Bonan vesperon, gesinjoroj.

[4] "_The honourable_" Algernon Villiers, filo de Lord Morland.

[5] "_Territorials_"--teritoriuloj oni nomas volontulan soldataron, organizitan precipe por enlanda (teritoria) defendo. Ili loĝas hejme kaj nur intermite servas por instruiĝo kaj sinekzercado.

[6] Angla diraĵo kun signifo "ne povas elporti esploron".

[7] Nun nomata Petrogrado.

[8] Grandega koncertejo, tute rondformo.

[9] _Aztekoj_ = indiĝenoj, kiujn la Hispanoj sub Cortes trovis en Meksikio.

[10] _Toltekoj_ = praloĝantoj de Meksikio, kies skulptitajn hieroglifojn la aztekoj ne komprenis.

[11] Elparolu: Ŝerlok Homz.

[12] Canis latrans.

[13] La pluva sezono.

[14] La mantelo de la malriĉuloj.

[15] Larĝranda meksikia ĉapelo.

[16] Envenu!

[17] Stilo moda en la tempo de la reĝo Georgo IV.

ESPERANTO-LITERATURO

Bennemann, Paul: Internacia legolibro

TRA LA MONDO

1a parto: Por komencantoj. Kun multaj bildoj kaj muziknotoj. 1922. 2a eldono. 96 paĝoj. Kartonita.

2a parto: Por progresintoj. Kun aldono de 4 komponaĵoj. 1922. 144 paĝoj. Kun 12 paĝa muzika aldono. Kartonita.

-- Internacia Kantaro. 3a eldono de la Esperantista Kantaro. Kolekto de 64 popolaj kantoj el 26 nacioj. Kun aldono de 3 famaj koncertarioj (Händel-Mozart-Wagner) Tekstaro. 1922. 64 paĝoj. Broŝurita.

-- -- Muzika eldono. Aranĝita de Josef Achtélik, iama orkestrestro ĉe la opero en Leipzig. 1922. 80 paĝoj. Broŝurita. Bindita.

Dietterle, Joh., Prof. D-ro.: La Vendreda Klubo. 11 diversaj originalaj artikoloj, verkitaj de la Vendredoklubanoj en Leipzig. Kun unu portreto kaj kelkaj desegnaĵoj. 1921. 115 paĝoj. Broŝurita.

Hankel, M.: Sableroj. Poeziaĵoj kaj skizoj. Kun portreto de la altŝatata aŭtorino. 1911. 91 paĝoj. Broŝurita.

Hebbel, Friedrich: Gyges kaj lia ringo. Tragedio kvinakta. El la germana originalo trad. P. Bennemann. 1916. 151 paĝoj. Bindita.

Luyken, H. A., F. B. E. A.: Stranga Heredaĵo. Romano originale verkita. 1922. 320 paĝoj. Broŝurita kaj bindita.

Molière: La malsanulo pro imago. Komedio en tri aktoj. El la franca originalo trad. W. Velten. 1913. 98 paĝoj. Broŝurita.

Zahn, Ernst: Svisaj rakontoj. El la germana originalo trad. Ch. Pulvers. 1913. 68 paĝoj. Broŝurita.

Internacia Mondliteraturo

La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh. Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko.

Ĝi enhavas nur la plej famajn verkojn el ĉiuj naciaj literaturoj. Nur tiuj tradukoj estas publikigotaj, kiujn faris samnacianoj de la koncernaj naciaj verkistoj. Ĝis nun aperis la jenaj verkoj:

Volumo 1:

Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la germana originalo trad. B. Küster. 2a, korektita eldono. Kun antaŭparolo de Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 paĝoj. Kartonita.

Volumo 2/3:

Niemojewski, A.: 12 Legendoj. El la pola originalo trad. B. Kuhl. Kun antaŭparolo de Antoni Grabowski. 1911. 232 paĝoj. Bindita.

Volumo 4:

Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la germana originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono. 1922. 64 paĝoj. Kartonita.

Volumo 5/6:

Meier, E. L.: Kvin germanaj noveloj de bone konataj aŭtoroj (Rumohr-Körner-Seidl-Grillparzer-Halm). 1914. 254 paĝoj. Bindita.

Volumo 7:

Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la germana originalo trad. Eug. Wüster. 1922. 84 paĝoj. Kartonita.

Volumo 8:

Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo trad. Iv. H. Krestanoff. 1922. 80 paĝoj. Kartonita.

La kolekto estas daŭrigota.

FERDINAND HIRT & SOHN-LEIPZIG ESPERANTO-FAKO

Noto de transskribinto:

Mi senrimarke ĝustigis diversajn mispresaĵojn de la originalo. Anstataŭ german-stilaj citiloj, mi uzis simplajn ascii-ajn citilojn. Originalajn paĝkomencojn mi registris per html-aj komentoj.

End of Project Gutenberg's Stranga Heredajho, by Heinrich August Luyken

