# Stranga heredaĵo: Romano originale verkita

## Part 2

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/stranga-heredajo-romano-originale-verkita-55954/index.md

Post sia disiĝo de fraŭlino Haverford kaj de la du infanoj, Leonardo Marston rapidis hejmen laŭ la vilaĝa ĉefvojo kun ĉiam pli malĝoja antaŭsento, ke lia patro fartas pli malbone. La vojo kondukis la junan viron laŭlonge de la muro, ĉirkaŭanta la teraĵon de fraŭlino Haverford, kaj poste tra ĉefa parto de iom granda, dise konstruita vilaĝo, okupanta duonon de vasta, bela valo tra kiu fluis larĝa, sed malprofunda rivereto. Maldekstre dometoj, pentrinde lokitaj, kaj kelke da negrandaj kampodomoj karese alpremiĝis al folioriĉa deklivo kaj, kisate de la subiranta suno, ŝajne penis allogi Leonardon al si. Dekstre, belsona, reviga plaŭdo de la dormema rivereto kontraŭ ŝtonaĵoj invitis lin malrapidigi siajn paŝojn por aŭskulti. Aliokaze ĉi tiuj ĉarmaĵoj de tempo al tempo haltigus lin, kaj estigus en lia koro feliĉajn, poeziajn pensojn, eble trankvilan ekstazon; sed tiuvespere lia kapo estis tro plena de zorgemaj pensoj pro diversaj kaŭzoj. Ĉefe okupis lin la danĝera sanstato de lia amata patro, sed ankaŭ la ĵusa interparolo kun fraŭlino Haverford kaj kreskanta antaŭsento, ke la rilatoj kun lia estro, sinjoro Hugo Vincent, povas fariĝi, en la estonteco, malpli agrablaj pro ties pli kaj pli forte sin montranta manko de sincereco kaj honesteco.

Juna Marston jam tre rapide progresis en la grava fabrikejo de fotografaj kaj aliaj sciencaj aparatoj, eĉ preter seso da multe pli aĝaj komizoj en la oficejo kaj la laborejo.

La vilaĝanoj, kiujn li preterpasis, por kiuj li estis antaŭ nur kvin jaroj "Lenĉjo", kiam li alvenis en la vilaĝon kune kun sia patro, respektoplene salutis "sinjoron Leonardon", kaj kelkaj viroj eĉ ektuŝis la ĉapon, por montri sian estimon. La farmdomo de lia patro troviĝis apud la ekstremaĵo de la vilaĝo. Kiam li alproksimiĝis al la pordegejo, kondukanta al la antaŭdoma korto, ŝajnis al li, ke la mienoj de aro da interbabilantaj virinoj estas signifoplene seriozaj kaj kunsentemaj, kaj tio antaŭsentigis al lia amzorga koro, ke malbona sciigo pri lia patro atendas lin. Li ne eraris. Ĉe la pordo renkontis lin Anjo, la mezaĝa, fidela domistino, kies bonkora kaj simplanima vizaĝo klare montris, ke ŝi havas malĝojan sciigon por li. Dum momento ŝi rigardis la junan viron kompateme, ne parolante. Ŝiaj lipoj tremetis, kvazaŭ ŝi retenis la parolon, por ke ŝi ne ekploru. Jam leginte en la vizaĝo de la virino la ricevotan novaĵon, Leonardo demandis:

--Nu, Anjo, kiel fartas la patro?

Anjo malgaje ekskuis la kapon kaj respondis mallaŭte:

--Mi preferus, Leonardo, ke doktoro Maitland sciigu al vi proprabuŝe tion, kion li ordonis al mi diri. Li ordonis al mi prepari vin por fatalaĵo. Li diris, ke la mastro jam ne povas vivi dudek kvar horojn plu.

Senvorte la juna viro preterpasis la servistinon kaj mallaŭte supreniris mallarĝan ŝtuparon. Senbrue li malfermis pordon kaj eniris vastan, sed malaltan ĉambron, kiu donis vidon sur kvietan angulon de kuireja ĝardeno. Lian amplenan rigardon renkontis rigardo el viglaj, tamen trankvilaj okuloj de viro, kuŝanta en la duonlumo de malnovmoda, kurtena lito. La vizaĝo de la viro estis tre malgrasa kun kavaj vangoj kaj alta frunto de intelektulo. Longaj, preskaŭ blankaj lipharoj kovris la buŝon, kaj la mentono montris kelktagan, stoplecan kreskaĵon de grizaj haroj.

--Nu, kara patro?--demandis Leonardo kun trankvila, milda voĉtono.

--Kara knabo,--respondis basa voĉo de el la kurtenoj,--vi jam scias. Anjo staris ĉe la dompordo en la daŭro de pli ol tuta horo por milde sciigi al vi la konstaton de la kuracisto. Nun malsupreniru kaj vespermanĝu. Poste revenu. Mi devas fari al vi gravajn komunikojn. Tio malpezigos al mi la koron; kaj mi povos tiom pli trankvile dormi mian longan dormon, ĝis la granda trumpeto eksonos, kaj la mortintoj releviĝos. Mi ne timas la mondfinan juĝon, knabo mia, ĉar jam de longe mi "estas pasinta de morto al vivo". Sed mi ŝuldas al vi konfeson.

Tute laca la malsanulo eksilentis kaj ĝemetis. Leonardo sidiĝis sur seĝon ĉe la lito kaj, premante la blankan, malgrasan manon de la patro, kuŝantan sur la litkovrilo, li diris per kortuŝe karesa voĉtono:

--Nenio grava, la vespermanĝo, kara patro; mi plivole sidos kun vi.

--Ne, karulo, faru laŭ mia deziro. La rakonto estas longa. Volu Dio doni al mi fortojn kaj ... kuraĝon iri ĝis la fino.

Leonardo ne povis trovi vortojn por eldiri la pensojn, kiuj profunde emociis lian koron. Silente li klinis sin super la mano de la patro, ame kisis ĝin kaj senvorte eliris el la ĉambro. Post kvaronhoro li revenis, portante negrandan lampon kun malhela ŝirmilo. Lia bela vira vizaĝo aspektis preskaŭ kiel skulptaĵo el marmoro, kaj montris solenecon kaj spiritecon, kiujn povas inspiri nur la konsciata sankteco de mortoĉambro. Senbrue li metis la lampon sur komodon, starantan apud la lito, tiel ke la kurteno detenis la lumon de la vizaĝo de la malsanulo. Sidiĝinte, la juna viro ame rigardis en la okulojn de la patro kaj, vidante en ili pli da trankvilo kaj animpaco, ol li kuraĝis atendi, li ekdiris:

--Nu, kara patro, se vi pensas, ke la komuniko, kiun vi intencis fari, iom malpezigos al vi la koron, parolu; kaj Dio donu al vi serenecon.

--Aŭskultu, do, pacience kaj indulgeme. Antaŭ dudek ses jaroj mi estis juna, ambicia guvernisto, M. A.[1] en la domo de tre fiera, sed ŝuldopremata landsinjoro, Sir Albert Hamilton, en izola parto de la graflando Roxburgh en Skotlando, ne malproksime de la angla landlimo. Lia sola filino estis en tiu tempo deknaŭjara knabino de eksterordinara beleco. Sed la ĉarmo de ŝia personeco, la pureco kaj poeziemo de ŝia animo eĉ superis tiun belecon. Bela floro de dolĉa, senmakula virineco tia, kian povas produkti nur delikateco en kontakto kun la sendifekta naturo en poezioriĉa kamparo. De l' komenco ni amis unu la alian kun profunda, senmorta amo.--

La enkaviĝintaj okuloj de la malsanulo ekbriletis, kaj sur lia pala vizaĝo aperis febra ruĝeto.

--Ho! Kiel dolĉaj estis la ŝtelitaj duonhoroj, kiujn ni pasigis kune en la biblioteko aŭ en la parko; momentoj de pura feliĉego, ĉar niaj koroj estis puraj, senartifikaj kaj senzorgaj. Sed kiel malsaĝaj ni estis, revante, ke la ĉielo super ni ĉiam estos blua kaj gaja! Jam la nigraj nuboj de senkompata sorto kolektiĝis ĉe la horizonto.

La parolanto eksilentis de laciĝo, aŭ de emocio; kaj Leonardo uzis la okazon por diri:

--Lasu ĉi tiun parton de via rakonto, se ĝi rememorigas al vi tro malgajajn epizodojn.

--Ne, filo mia, mi decidiĝis, ke, per la helpo de Dio, mi ĝisfine rakontos ilin. Nur lasu min de tempo al tempo kolekti miajn pensojn ... kaj fortojn. Kiom da malfeliĉego kaŭzis al tiu senkompara floro de beleco kaj altanimeco mia pasia amo kaj mia ekflamemo! ... Neniu suspektis mian amon krom ĵaluza amindumanto, juna oficiro de gvardia regimento. La riĉa, lorda bienego de lia patro estis najbara al la bieno de Sir Albert Hamilton. Mi sciis, ke li estas mia malamiko kaj ke li forte malamas min pro mia senhonta aroganteco konkuri kun li pri la amo de Marta. Certa kaj fiera pri la posedo de ŝia koro, mi ... ho, kia sortoplena malsaĝaĵo! ... mi incitadis lin. Sed kial denove travivi tiun junecan malsaĝaĵon? Sufiĉu diri, ke ni okaze renkontiĝis unu tagon en soleca loko, kvazaŭ en la ombro de ruinigita kastelo, la lulilo de liaj fieraj antaŭuloj. Li mokridis, kaj mi incitegis lin. Li la unua kuraĝis meti manon sur min, kaj ni sovaĝe interbatalis. Dio sole scias, kio estis en niaj koroj; ĉu nur deziro venki por montri superecon, ĉu mortigema malamo. Fine per peza bastono mi faligis lin teren. Dio pardonu al mi tiun baton! Ja, laŭdo estu al Lia Nomo, Li jam de longe pardonis. De tiam mi neniam plu portis bastonon.--

Dum kelke da minutoj la malsanulo silentis kaj enpensiĝe rigardis en la spacon, kvazaŭ li forgesus la ĉeeston de sia filo. Leonardo restis senmove, tenante la manon de la patro. Lia vizaĝo estis pala, kiel statuo; nur liaj esprimoplenaj okuloj montris profundajn amon kaj kompaton. Fine la malsanulo ree parolis:

--Li tiam ankoraŭ vivis. Vundita kaj dolore laca mi trenis min ĝis la domo de la vilaĝa policano kaj lasis lin aresti min. Helpo alvenis tro malfrue; la juna nobelo jam estis senviva. Ho ve! mankas al mi la fortoj priskribi la rapide sin sekvantajn okazintaĵojn. Ĉiuj malfavoris min, ĉiuj, krom mia amatino. Sed tion mi tiam ne sciis. Dank' al la lerteco de mia advokato, la verdikto estis, laŭ stranga skota leĝo, "ne pruvita". Oni ne povis pruvi intencon mortigi, kaj la supozo venkis, ke, defendante mian propran vivon, mi malfeliĉe mortigis la atakinton. Mi do estis kovrita de honto, tamen libera min kaŝi ie, kie mi estos nekonata. Mi ne volas dolorigi al vi la koron per priskribo de la terura stato de mia animo en la daŭro de la sekvintaj jaroj. Teruraj travivaĵoj! Oni mensogis al mi, dirante, ke ĉiuj konatoj, ĉiuj, eĉ Marta, malestimegas min. Ili mensogis. Tio estis la fatalaĵo, kiu dum multaj jaroj malbenis mian vivon. La plej malbona afero estis la anima maldolĉeco, kiu tiam regis min. Ho! kiom da vanaj, malsaĝaj, eĉ pekaj penadoj forgesi, forgesi la pasintaĵon! Kiel tio estus ebla! Sed mi ne volas priskribi ilin detale ... kial fari tion? Mi vojaĝadis eksterlande; mi febre dronigis min en nebonaj distraĵoj kaj entreprenoj. Pri ĉi tiuj lastaj mi parolos poste. Du jarojn post tiu malfeliĉa okazintaĵo mi edziĝis, vane serĉante forgeson en edzeco. Ĝi estis tre malfeliĉa edzeco. Neniam, filo mia, eniru tiun sanktan kunulecon sen vera, reciproka amo; fari tion estas peko kontraŭ Dio kaj kontraŭ la virino. Nelonge post via naskiĝo via patrino mortis, kaj, kiel vi rememoras, via onklino Johana, bona virino, prenis sur sin vian edukon en la daŭro de ses aŭ sep jaroj. Dume mi denove travagis la mondon kiel Kain kun terura ŝarĝo sur la animo, vane penante forkuri de mi mem, vane penegante pruvi al mi mem, ke Dio ne ekzistas. Vortoj mankas al mi por priskribi la terurecon ... ne, ne, mi ne volas turmenti vin senbezone. Mi dubis pri la ekzisto de Dio, sed mi fariĝis absolute certa pri la ekzisto de Satano.--

La parolanto denove silentis kaj fermis la okulojn. Lia tuta korpo ektremetis kaj poste senmoviĝis. Timo ekkaptis Leonardon, ke la animo de la amata patro jam forflugis. Sed ne; ankoraŭ li spiretis. Post kelkaj minutoj da peza silento la juna viro leviĝis kaj iris al la fenestro. Li elrigardis en la nokton kun dolorplena koro, demandante sin, ĉu ne pli bone estus deziri, preĝi, ke la patro tiel fordormu la lastan horon, ne sciiginte al li la ceteran parton de sia doloriga rakonto. Duonhoro pasis. Ĝi ŝajnis al Leonardo eterneco. Fine li volis elŝteli sin el la ĉambro por paroli kun Anjo, kiam lia patro vokis lin per trankvila voĉo:

--Mia filo; ne eliru.

--Bone, kara patro; ĉu mi povas doni al vi ion?

--Ne, nenion, krom trinko da akvo ... Dankon. Mi sentas min nun pli forta, sufiĉe forta por daŭrigi mian rakonton ĝis la fino. Sopiro al vi, karulo, igis min reveni Anglujon, kiam vi estis sepjarulo. Tiam mi sciiĝis de mia iama advokato, ke unu jaron antaŭe Marta estis pro soleco kaj malriĉeco devigata edziniĝi kun, laŭ supozo, riĉa sinjoro en Londono, kaj ke la edzeco estis malfeliĉa. Ŝi havis tri infanojn, el kiuj nur unu, la plej juna filino, ankoraŭ vivas. Unu jaron post la naskiĝo de tiu filino ŝi fariĝis vidvino sen monrimedoj, sen proksimaj parencoj, krom kuzo de la mortinta edzo, preskaŭ mezaĝa vidvo kun unu infano, tri- aŭ kvar-jara knabo. Ŝi edziniĝis kun li. Nelonge poste mi eltrovis tion. Denove tro malfrue. Sed intertempe, trovinte per la mirinda, nemeritita favoro de Dio pacon en Li, mi povis elporti tiun sortobaton. Tamen, pelate de nevenkebla amo mi serĉis oportunan okazon esti apud ŝi, sub nova, laŭleĝe alprenita nomo. Malgraŭ tre granda ŝanĝo, kiun la pasintaj dek ok jaroj faris je mia eksteraĵo, ŝi tuj rekonis min. Konsente kun ŝi mi akceptis vakantan oficon kiel farm-administranto de ŝia edzo, sinjoro Hugo Vincent...

--Ho! patro,--Leonardo ekdiris mallaŭte kun granda surprizo,--ĉu do, la mortinta sinjorino Vincent estis via Marta? Nun mi scias, kial ŝi estis por mi ĉiam tiom bonkora.

--Jes, knabo mia. Nun mi devas rapidi; la fino alproksimiĝas. Jam...

Dum momento li silentis kaj poste denove ekparolis:

--Neniu en la vilaĝo sciis ion pri mia malfeliĉa historio, kaj eĉ hodiaŭ neniu, krom Anjo, suspektas, kiu mi estas. Ni neniam renkontiĝis, krom en la ĉeesto de aliaj personoj. Nu, nemultajn horojn antaŭ ŝia morto mi ricevis sekretan peton de sinjorino Vincent, ke mi tuj venu. Anjo kaŝe kondukis min en ŝian dormoĉambron. Tuj mi vidis, ke ŝi estas mortonta. Ho, mia koro preskaŭ rompiĝis! Per malmultaj vortoj ŝi sciigis min, ke la pasintan nokton ŝi havis teruran, realsimilan vizion en sonĝo: Ŝi vidis Lornan kiel jam plenkreskintan fraŭlinon en granda morala danĝero. Ŝi volis diri al mi, kiel kaj de kiu, sed en tiu sama momento ni aŭdis la voĉon de sinjoro Vincent en la vestiblo, kaj ŝi nur povis kun larmoj petegi kaj ĵurigi min, ke mi gardu la amatan knabinon post ŝia morto. Plej fervore mi ĵuris, adiaŭe kisis ŝian manon kaj rapidis el la ĉambro.--

Sinjoro Marston ĝemis kaj post kelke da momentoj parolis plue per jam pli malfortiĝinta voĉo:--Mi amas la dolĉan knabinon, kvazaŭ ŝi estus mia propra infano. Sed nun, ho ve! mi mem ne povos plenumi mian ĵurpromeson... Tio premas al mi la koron... --Turnante sin al Leonardo kun peteganta rigardo en la okuloj, kiuj jam montris signojn de proksimiĝanta morto, li diris:--Ĉu vi, kara knabo ... por plidolĉigi al via patro la trapason tra la malluma valo de l' morto ... ĉu vi volas preni sur vin la plenumon de tiu ĵurpromeso?

--Koncerne ĉi tiun deziron, kara patro, vi povas morti trankvile. Plej volonte kaj solene mi ĵuras, ke mi volas preni sur min tiun devon. Lorna estas dolĉa infano, kaj tio estos por mi sankta kaj agrabla devo.

--Dankon, Lenĉjo. Dio benu vin ...

La mortonto denove fermis la okulojn, kaj solena silento regis en la ĉambro en la daŭro de duonhoro. Leonardo rigardis la karan, palan vizaĝon de la patro kun profunda amo kaj akra kordoloro.--Nur malmultajn minutojn plu,--li diris al sia tremetanta koro,--kaj la plej karega estaĵo, kiun la mondo entenas por mi, estos for.--Subite la malsanulo ree moviĝis. Lace malferminte la okulojn, li ekparolis:

--Unu aferon plu, knabo mia. Mi ne estas tia neriĉulo, kia oni min supozas. Efektive mi posedas... Ne, ne "posedas", mi disponas sufiĉegan riĉaĵon... Sed mi nur rigardas min kiel administranton, ĉar ... kara knabo ... jam mankas al mi la fortoj por rakonti pli detale .... poste venis al mi la ... la terura konvinko, ke tiuj riĉaĵoj ne akiriĝis honeste, tio estas ne per rimedoj, kiujn Dio povas aprobi... Oramasigaj entreprenoj en Sta. Tomaso kaj Putumajo. Ho ve! aferoj, kiujn mi poste ne povis malfari... Leonardo, vi trovos ĉiujn detalojn kaj informojn pri la uzo, kiun mi faradis el tiu mono ... jen en la forta kofro ... bonfaraj institucioj kaj aliaj aferoj... Lenĉjo, de la tago de mia renaskiĝo mi ne uzis eĉ unu pencon el tiu malbone akirita mono por mia persona profito, nek por via. Ne tuŝu ĝin, mi petas. Mi _deziras_, karulo, ne _devigas_ vin, nur deziras, ke vi daŭrigu... Vi povas plene fidi miajn administrantajn prokuristojn, sinjorojn Hunter kaj Inman en Londono... Ĉu....

La voĉo de la mortanto fariĝis pli kaj pli malforta kaj fine tute neaŭdebla. Leonardo sin klinis antaŭen kaj diris:

--Jes, patro, tre volonte mi promesas, ke mi tuŝos tiun monon por nenia persona profito.

Li apenaŭ rimarkis ekbalanceton de la kapo de la patro; nenion plu. Dum longa tempo li rigardis la karan vizaĝon. En la duonlumo ŝajnis al li, ke ĝiaj trajtoj fariĝis pli kaj pli pacaj, ke la aspekto de doloro malaperis el ĝi, kaj ke eĉ la sulkoj iom glatiĝis. Fine Leonardo eksciis, ke la spirito de lia patro jam forlasis sian teran ujon kaj iris al sia eterna ripozo.

* * * * *

Fraŭlino Leggat kaj Delfino Haverford ofte pasigis varman someran posttagmezon en la ombro de la granda ulmo, sub kiu ni konatiĝis kun ili antaŭ kelkaj semajnoj. Prefere ili legis kune novan romanon aŭ klasikajn poeziaĵojn; ambaŭ alterne voĉlegis kelkajn paĝojn. Hodiaŭ posttagmeze Delfino legis la unua, sed, kontraŭ sia kutimo, neatente, kaj jam post legado de nemultaj paĝoj ŝi donis la libron al la onklino, petante ŝin, ke ŝi daŭrigu la legon. Fraŭlino Leggat pensis, ke ŝi komprenas la kaŭzon de la malgajeco kaj priokupiteco de la nevino kaj pro tio antaŭe elektis por la legado atentodevigan, novan romanon de ekfamiĝanta aŭtoro, kies lerte kaj ĉarme pentritaj roluloj certe tenados ŝian intereson. Ŝi daŭrigis la legon, penante per zorga modulado de la voĉo rekapti la atenton de la pli juna virino. Tiom ŝi estis absorbita, ke dum kelka tempo ŝi preskaŭ ne atentis la nevinon. Ial tamen ŝi levis la okulojn kaj ekrigardis ŝian vizaĝon. Terurite ŝi lasis fali la libron el la mano, kaj en la daŭro de kelke da momentoj ŝia koro preskaŭ ĉesis bati. La okuloj de Delfino, kvazaŭ vitrigitaj, rigardegis en la spacon. Sia vizaĝo estis pala kaj ŝiaj trajtoj montris tian malmolecon kaj tian strangan esprimon de malboneco, ke la kompatinda malsanulino eksentis kapturniĝon pro konsternego. Fine ŝi ekkriis:

--Delfino, kio estas al vi? ... Respondu! Ho, mia Dio, kion signifas tio?--

Plena minuto pasis. Poste la vizaĝo de Delfino subite malrigidiĝis kaj alprenis preskaŭ sian kutiman mienon. Vagpense ŝi respondis:

--Mi supozas, ke mi estis profunde enpensiĝinta, onklino; negrave.

--Sed, kara knabino, via vizaĝo aspektis tiel ... mi ne povas trovi vortojn por priskribi ĝin, tiel strangega, terura!

Ankoraŭ indiferente, Delfino diris:

--Efektive?

--Jes. Io tre terura okazis, kio aspektigis vin tiele. Ĉu vi ne povas konfidi al mi, kio okazis?

Iom pli nature kaj laŭ sia kutima parolmaniero Delfino parolis, pli kaj pli varmiĝante:

--Mi ne volis dolorigi vin, onklino Ida; mi timis tro eksciti vin. Sed se vi volas scii, kio okazis, mi parolos. Roberto Travers efektive mortis, laŭ nia nuna scio, en tiu sama tago, kiam mi vidis lian spiriton en la lagovalo. Ne tremu, kara onklino. Mi ne dubis pri tio eĉ unu momenton. Tial, kiam la novaĵo alvenis pri lia morto, mi jam estis tute preparita. Antaŭ tri semajnoj, do iom pli ol unu semajnon post la aperaĵo, Estero Travers ricevis oficialan komunikon de la brita konsulo en Tanĝero, ke iu sinjoro Roberto Travers estas mortigita de aro da Berberoj. Estero tuj petis pluajn informojn pri la preciza dato kaj horo de lia morto. Ni nun senpacience atendas la respondon de la konsulo.

Delfino eksilentis, kaj ŝia vizaĝo denove iom malmoliĝis. Fraŭlino Leggat penis paroli, sed ne povis. Nerve ŝi tordis kvaston de sia ŝalo kaj eĉ ne kuraĝis rigardeti la vizaĝon de la nevino. Post momento ĉi tiu ree parolis:

--Hugo devas respondi pri tiu mortigo...

Tuj la maljuna sinjorino petege rediris:

--Ho, Delfino, ne lasu tian penson regi vin!

--Mi ne povas malhelpi ĝin. Ĉu vi volas aŭdi la daŭrigon, onklino?

En la koro de la amema maljunulino interbatalis diversaj emocioj: timego, scivolemo pro amo al la nevino, kaj neklare sentata espero eltrovi argumentojn kontraŭ ŝia stranga kredaĵo. Fine ŝi diris heziteme:

--Vi scias, ke tiaj okultaĵoj plenigas min per teruro, kvankam mi tute ne povas kredi, ke ili estas realaj; sed se mi iel povos al vi helpi retrovi vian animpacon, mi volonte aŭskultos.

--Nu, onklino, mi mem dufoje komunikiĝis kun la spirito de Roberto, kaj tiel...

--Ho, Delfino, malgraŭ via promeso, ne plu submeti vin al tiuj strangaj halucinacioj? Kial, karulino, kial vi persistas elmeti vin al tiaj danĝeroj?

--Mi antaŭvidas nenian teruran sekvon; kaj en ĉi tiu okazo la tento estis tro granda; sopirego komunikiĝi kun la amata viro superregis min. Mi volis demandi lin, ĉu li ankoraŭ amas min; ĉu li estas feliĉa ktp. Ho, kia travibra ĝojo, ricevi la certecon, ke li ankoraŭ ekzistas, ke li povas esti kun mi, almenaŭ kelkafoje. Eble lia kara spirito estas apud ni en la nuna momento. La unuan fojon Estero kaj mi kune uzis la "planchette", sed poste mi sola uzis liberan krajonon. Kiel ordinare, mia mano moviĝis facile, kaj mi ricevis tujajn respondojn al niaj demandoj. Estero konservas la komunikaĵojn. Li sciigis al ni, ke li ankoraŭ ne estas feliĉa, sed ne estas permesate al li priskribi sian nunan staton. Ankaŭ ke ni ne povus kompreni; ni scios pli poste. Responde al demando de Estero venis la sciigo, ke Hugo mensogis al li pri mi. Pli ol tion mi ne volas ripeti, vi ne povus elporti ĝin. Sed, onklino, mi jam konas liajn dezirojn, kaj mi plenumos ilin je kia ajn kosto...

Ŝiaj okuloj denove alprenis teruran, vitrecan rigardon, kaj ĉiu trajto en ŝia vizaĝo montris furiozecon. Kvazaŭ parolante al si mem, ŝi plue diris, mallaŭte, tamen per voĉtono, kiu tremigis la maljunan sinjorinon, kuŝantan sur la litseĝo:

--Mi ja scias, kiamaniere mi povas puni lin ... eĉ se mi pagus por tio per mia animo.

La lastaj vortoj estis parolataj tiel malklare, ke fraŭlino Leggat ne komprenis ilian signifon. Efektive dum kelkaj minutoj ŝi estis tro terurita por paroli, eĉ por klare pensi. Fine, regate de forta deziro alporti ioman trankvilon al la turmentata, duonfreneza animo de la amata nevino, ŝi ekparolis milde, kvankam ŝia propra koro preskaŭ rompiĝis:

--Mia kara Delfino, mi petegas vin, karulino, ne lasu venĝemajn pensojn tiom superregi vin. Mi bone konas vin, kaj mi scias, ke pro troeksciteco vi ne estas responda pri via diro. Ho, trankviliĝu; post kelka tempo vi estos pli serena kaj rigardos vian elreviĝon jam el pli racia vidpunkto. Mi ankaŭ spertis kruelegan elreviĝon, kiam mi estis junulino, sed per la helpo de Dio mi forpelis la mallumajn pensojn el mia koro, kaj trovis en rezignacio kaj vivo dediĉita al bonfarado pli grandan animpacon, ol mi iam antaŭe imagis ebla. Kvietigite mi eltrovis, ke multaj aliaj suferadas eĉ pli akrajn kordolorojn kaj pli profundan mizeron, ol mi, kaj, prizorgante tiajn, mi plenigis mian koron per kontento kaj feliĉo. La plej feliĉa vivo estas sinofera vivo por aliaj. Tial mi laboris, ĝis tiu surfervoja malfeliĉaĵo kuŝigis min sur liton de suferado. Sed mi ne plendas. Dio favorkore forprenis el mia koro ĉian emon al plendo, kaj nun la memoro mem de bonfaroj, alportintaj feliĉon al multaj mizeruloj, estas tre dolĉa kaj mirige subtenas min.

Ŝi eksilentis kaj kun rigardo, esprimanta kortuŝan amon kaj petegon, serĉis la okulojn de la korpremata nevino. Delfino intence forturnis duone la vizaĝon por eviti la rigardon de la onklino. Dum mallonga momento stariĝis en ŝia dolorŝirita koro akra batalo: Ŝia amo al tiu sindonema, nobla estaĵo kaj ŝiaj naturaj pli bonaj ecoj penis gajni superecon super ĉiu al ŝi fremda impulso, ĉiu stranga, apenaŭ konsciata regantaĵo.

Terura, sortoplena krizo okazis: la mistera regantaĵo venkis.

Rigardegante, preter la malsanulino sur la litseĝo, en la direkto al la aretoj da ulmoj apud la lageto, ŝi ekparolis:

--Tre kredeble niaj karakteroj estas sufiĉe malsimilaj. Vi estas tro bona por ĉi tiu mondo; tia mi ne estas. La vundo en mia koro estas tro profunda por cikatriĝi per bonfarada plastro.

Subite ŝi leviĝis kaj diris per sindevige ŝanĝita voĉtono:

--Mi volas sciiĝi, kial Mario ankoraŭ ne alportas la temanĝilaron.

ĈAPITRO II

Dek jaroj pasis.

Granda internacia kongreso de Esperanto ĵus finiĝis, kaj centoj da gajaj festintoj preparis sin forlasi la kongresurbon la morgaŭan tagon en multaj direktoj. Ĉie ĉe la Esperantista popolo regis gaja, kora frateco kaj plena kontento pro la bela sukceso de la tiujara festo. Ĉi tie kaj tie, sur la stratoj, en la vestiblegoj de la stacidomoj, apud publikaj konstruaĵoj ktp. vidiĝis senĝene babilantaj grupetoj da Esperantistoj, kies lingvo kaj multenacieco altiris la atenton de la preterpasantoj.

La vetero dum la kongreso estis brila, sed tre varma, kaj multaj partoprenintoj, precipe kelkaj el la ĉefoj kaj bone konataj laboremuloj, sentis streĉon de siaj fortoj. Multaj do sopiris al postkongresa ripozo en kvieta libertempejo, kie ili povos en zorge elektita rondeto da samideanoj trankvile reĝui la feliĉajn tagojn per interŝanĝo de travivitaĵoj.

