# Stranga heredaĵo: Romano originale verkita

## Part 15

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/stranga-heredajo-romano-originale-verkita-55954/index.md

Leonardo ĉirkaŭrigardis kun granda intereso, forgesante dum kelka tempo la strangajn kaj ne sendanĝerajn cirkonstancojn, en kiuj li sin trovas. Unu flankon de ĉi tiu vasta, longforma spaco okupis alta, roka muro kun bone konservitaj, belaj skulptaĵoj en regulaj kaj ripetiĝantaj vicoj. La tri ceteraj flankoj estis preskaŭ tute ruiniĝintaj; efektive ili montris malmultajn postesignojn, ke ili iam formis murojn. Sur la malebena fundo kuŝis, ĉi tie kaj tie, surskulptitaj derompaĵoj, verŝajne restaĵoj de enfalinta tegmento. Li sin trovis konjekteble en iama subtera ĉambrego aŭ granda galerio.

Doninte ordonojn al la gardistoj, la monaĥo foriris kune kun duono de la viroj. La postrestantaj sidiĝis sur ŝtonoj aŭ kuŝiĝis sur la tero apud la sola elirejo, kaj nur malofte ekrigardis scivole kaj mire la figuron de la enpensa fremdulo. Tuj ĉiuj elprenis tabakujojn kaj faris al si cigaredojn el sekigitaj maizfolioj kun surpulvoraĵo de forta tabako. Anstataŭ alumetoj ili uzis malnovmodajn fajrilojn. Post kelka tempo unu el la viroj alproksimiĝis al Leonardo kaj, ĝentile depreninte sian ĉapelon, proponis al li cigaredon.

--_Gracias, señor, yo ... no_ ... fumas,--respondis Leonardo afable, per kapskuo kaj mangesto tradukante la lastan, angle parolitan vorton. Lia akiraĵo da hispanaj vortoj jam elĉerpiĝis.

La gardisto rigardis lin kun malkaŝa surprizo kaj videbla malplezuro. Sendube li kaj liaj kunuloj vidis ofendon en lia malakcepto de la cigaredo.

Esplorinte, kiom la duonlumo tion ebligis, kelke da skulptitaj hieroglifoj, supozeble postlasitaj de la antaŭhistoriaj _Toltecatl_'oj, Leonardo sidiĝis sur renversitan kolonplaton kaj enfalis en mediton sub la pensiga influo de la nekoneblaj jarcentoj, kiuj, li sentis, kvazaŭ alrigardas lin el tiuj silentaj, tamen elokventaj ruinaĵoj. Kia estis la popolo, kaj kia ĝia spirito, kiu starigis tiujn mirindajn konstruaĵojn, kiel senmortan memorigilon pri siaj heroaĵoj, siaj kulturaj akiraĵoj? Estas do eble, ke sendube granda nacio povas tiel plene malaperi, postlasante, krom tiuj ŝtonaj atestaĵoj de alta kulturo, nur nomon, kredeble eĉ nur legendan nomon? Ĉu venos tempo, kiam lia propra granda nacio estos nur nomo; kiam ĝian pasintan ekzistadon atestos nur kelkaj monumentoj, mirakle kontraŭstarintaj la dentojn de la tempo? Ne--li diris al si en la pensoj,--nekalkuleblaj jarmiloj estos bezonataj por tio, kaj la fino de la nuna tempaĝo ne povas esti tre malproksima. La intensa sopiro de lia animo kaj, laŭ lia konvinko, de la animo de la tuta kristanaro al la ekveno de la regno de justeco, estis por li sufiĉa garantiaĵo, ke ĝi baldaŭ venos. Mire li demandis sin plue, kial kaj kiel tia supozeble altkultura nacio pereis. Ĉu same kiel multaj antikvaj regnoj de la alia duonsfero, ekstermitaj per la furiozo de fremda nacio, terura ilo de la justa kolero de obstine malobeita Dio? Se nur tiuj muroj povus paroli; se nur tiuj sfinksosimilaj skulptaĵoj povus malkaŝi siajn sekretojn, kian teruran averton ili eldirus eĉ al kelkaj laŭnome kristanaj nacioj de la nuna tempo!

Ekridego de liaj kaptintoj vekis lin el lia medito kaj rememorigis al li lian nunan necertan staton: En kiaj strangaj cirkonstancoj li sin trovas! Kia estos lia sorto, en la okazo, se sinjoro Hill kaj sinjoro Travers ne estas la sama persono? De la tempo de sia alveno tie li ne povis ne senti, ke ial lia vizito ĝenas Don Miguel'on. Io mistera okazas aŭ okazos.--Tiaj kaj multaj aliaj demandoj prezentiĝis al li. Poste liaj pensoj denove sin turnis al la personoj en la hejmlando, pro kiuj li entreprenis tiun aventuran vojaĝon.

Dume la taglumo ankoraŭ pli paliĝis, kaj post kelkaj minutoj plena mallumo regis en la galerio. La gardistoj ĉe la alia ekstremaĵo fariĝis pli kaj pli bruaj kaj gajaj. Subite lia medito interrompiĝis per susura brueto ĉe lia flanko. Malpeza mano tuŝis lian ŝultron, kaj voĉo tre proksime de lia orelo flustris:

--Ŝ... ŝ... estas mi, Lucia.

En la malvarmiĝinta aero Leonardo povis senti sur sia vango varman spiron de la knabino.

--Venu senbrue,--Lucia Cuadra flustris plue.--Jen ekprenu ŝnuron pendantan de elstaranta arbo. Metu piedon en ĉi tiun ŝnuroringon. José helpos al vi. Grimpu. Mi sekvos.

--Dankon.

Leonardo palpe, kun mano gvidata de la mano de la knabino, ekkaptis la savilojn.--Ĉu estas necese forsaviĝi?

--Jes; ne parolu!

Li obeis kaj, unu minuton poste, troviĝis sur arbotrunko, pendanta super la kaverno. De tie, gvidate de firma vira mano, li facile atingis la nivelon de la supra densejo. Post ne longe Lucia staris ĉe lia flanko. Ekprenante la manon de Leonardo, ŝi flustris:

--Sekvu min, singarde, senbrue.

Tralaboro en la mallumo tra la sovaĝejo estis tre peniga afero, precipe por la knabino pro ŝia jupo. Leonardo kun dankoplena koro admiris la sentimecon kaj energion de la juna virino, dum li ne povis ne senti ian humiliĝon pro la situacio, en kiu li sin trovas. Sed tiam ne estis oportuna okazo por pripensi tion. Tuj kiam ili atingis liberan lokon, Lucia Cuadra ekparolis:

--Nun lasu min sciigi al vi per kiel eble plej malmultaj vortoj, kiel staras la aferoj.--José,--alparolante la _mozo_'n,--rapidu antaŭen; zorgu, ke la vojo estu sendanĝera; sciigu al Donna Maria, ke ni venos, kaj, demandu, ĉu sinjoro Hill jam alvenis.

Antaŭ ol delasi la manon de la juna virino, Leonardo kore premis ĝin kaj sincere dankis ŝin pro ŝia heroa helpo.--Sed,--li demandis,--ĉu vere mia vivo estis en danĝero?

--Jes, sinjoro Marston,--respondis Lucia kun emocio en la voĉo, kiu tuŝis lian koron.--Feliĉe mi okaze subaŭdis interparolon inter la tri _padres_, kiuj malliberigis vin. Kiam mi ekaŭdis, ke ili priparolas vin malamike, mi ne povis ne aŭskulti avide. Nu, laŭ fragmentoj de la interparolo, kiujn mi kaptis, mi konkludis, ke almenaŭ la du hispanaj monaĥoj volas fari atencon kontraŭ via vivo--mi ne scias kial, ĉu pro ĵaluzo, ĉu pro timo--en la okazo, se sinjoro Hill ne konas vin, aŭ diros, ke li ne konas vin.--Iom heziteme ŝi parolis plue post momento:--Tio sufiĉis por mi. Mia koro pleniĝis de teruro, kaj mi ne perdis momenton, decidiĝinte, kiel helpi al vi forsavi vin el via mallibereco.

--Vi elfaris tion mirinde lerte kaj kuraĝe, fraŭlino Cuadra,--varme diris Leonardo,--kaj neniam mi forgesos vian noblanimecon.

La virino parolis plue, spirante iom pli rapide:

--Aŭskultu. Ni alvenis ĉi tien en tre grava, tragedia tempo, sinjoro Marston, plena de misteroj. Ĉiuj homoj en la lando kredas, ke la monaĥoj en la apuda antikva monaĥejo estas fervoraj kaj fidelaj filoj de la Eklezio, sed eltroviĝis--precipe per la vigleco de _padre_ Alano, la monaĥo en la bruna sutano--, ke ili estas sekrete idolanoj, kredantaj je la antikva religio de la Aztekoj. Tio estas terura eltrovaĵo! Ĉar vi devas scii, ke ni estas lojalaj katolikoj. Maria sciigis min, ke ili apartenas al la _Totonac_'aj pastroj. Iliaj du ĉefpastroj dediĉiĝis al dio, nomita Cintotl, kaj estas, laŭ supozo, aparte grandaj sanktuloj, ĵus plenumintaj kvar jarojn de senintermanka preĝado--alterne, kompreneble--kun fastado. Ili sin detenas de ĉiaj bongustaĵoj kaj prenas nur po unu manĝo en tago. Oni kredas, ke ĉi tiuj ĉefpastroj komunikiĝadas kun la dioj, kaj ke la dioj konfidis al ili siajn orakolojn. Kiel vi sendube scias, tre multaj landidoj ankoraŭ kredas, pli-malpli malkaŝe, je la antikvaj dioj, kaj ankoraŭ atendas la promesitan revenon de la diigita sanktulo Gucumatz aŭ Quetzalcoatl. Tiu sanktulo, tre severmora virtulo, pasigis, laŭ tradicio, dudek jarojn en la lando kaj poste foriris en nekonatan landon, nomitan Tlapallan, promesinte reveni post multaj jaroj.

--Jes, mi legis pri tiu mistikulo,--diris Leonardo.

--Efektive? Mi devas kun honto konfesi, ke ankoraŭ okazas sekretaj homoferoj al la dioj. Plue, en la daŭro de la jarcentoj multaj fervoraj _indiaj_ pastroj penis okazigi revolucion kaj restarigi la antikvajn idolservojn. Nu, _padre_ Alano eltrovis, ne nur ke tiu monaĥejo, kiu en la nuna tempo enkalkulas nur landidajn monaĥojn, estas nesto de revolucia movado, sed ankaŭ, ke en ĝi de tempo al tempo homoferoj fariĝas. Abato Ramon, kiu estas samtempe estro de tiu monaĥejo kaj ĉefpastro de la _Totonac_'oj, antaŭdiradis, ke baldaŭ post la venonta granda festo kun homofero la longe prisopirata sanktulo venos. La oferbuĉoto devas esti en ĉi tiu grava okazo, laŭ la sciata volo de la dioj, unu el la monaĥoj-_Cintotl_'anoj de senmakula vivado. La pastra kolegio jam elektis, laŭ dia inspiro, la pastron, kiun la dioj volas honori per la aparta, glora privilegio, fariĝi la oferaĵo. Ĉiuj monaĥoj promesis, per la plej teruraj ĵuroj, sin submeti al la tranĉilo en la okazo, se la elekto lin trafos. Hodiaŭ nokte komenciĝos la granda festo, kaj morgaŭ matene, en la momento de la sunleviĝo--laŭ ilia programo--ĉefpastro Ramon eltranĉos la koron de la viktimo, ligita sur antikva altaro, por bruloferi ĝin poste en aparta sanktejo, dediĉita al la lundio Tetzcatlipoca. Ĉi tiu antikva altaro, makulita per multaj miloj da abomenaj homaj oferbuĉoj, ĉiam troviĝis sub la ĉefa altaro de la preĝejo. Ĉu vi povas prezenti al vi pli abomenan, pli teruran malsanktigon?

Lucia ekhaltis, eldirinte tiun demandon kun profunda emocio. En la malforta lunlumo Leonardo rigardis malsupren en la vizaĝon de la bela knabino kaj respondis kunsente:

--Ne, tio estas preskaŭ nekompreneble abomena kaj malĝoja afero. Sed la tenego de la malbonaj potencoj estas terura, kaj la homa koro, ne-renaskiĝinta, estas kapabla je faroj, kies malbonegecon ĝi mem eĉ ne konscias.

Lucia Cuadra, paŝante tra longa kaj seka herbaĵo, rigardis enpensiĝe antaŭ si. Post kelke da momentoj ŝi respondis:

--Vi estas prava. Mia konfesprenanto ĉiam priploras la malbonegecon de la natura--kiel vi diras ne-renaskiĝinta koro. Li estas aparte sankta viro, tre malsimila al, ho ve! tiom da aliaj _padres_. Sed mi devas rapidi kun mia rakonto. Ĝia plej malĝoja parto estas jena: Don Miguel de Lozada, unu el la plej altestimataj _hacendados de Hidalgo_ kaj, cetere, tre ĉarma viro, ankaŭ estas sekreta adoranto de la antikvaj spiritoj kaj ne, kiel ni kredis, bona, lojala kristano. Efektive ŝajnas, ke li estas unu el la estroj de tiu kulto. Mi estas terure ĉagrenita, sinjoro Marston, ĉar mi ĉiam tre ŝatis tiun noblaspektan viron. Li pretendas rektan devenon de la antikva imperiestra familio, de la granda Moctheuzouma aŭ Montezuma mem. Eble tio tentis lin. Eĉ mia kara, dolĉa Maria ĝis antaŭ kelkaj monatoj sekvadis la vojon de sia patro. Ho! mi neniel povas kompreni, kiel ni tiel longe trompiĝadis! Sed per Dia favorkoreco kaj la sankteco de _padre_ Andreo, ŝi konvertiĝis. Ŝi ne kuraĝas konfesi tion al sia patro; cetere, _padre_ Alano--pro siaj propraj celoj, sendube--ne permesas al ŝi tion fari. _Padre_ Alano estas tre rimarkinda homo, treege lerta kaj fervora, kaj nenio malpli ol sekretario kaj dekstra mano de kardinalo Felix Martinez. Maria estas nature poeziema, entuziasmoplena kreitaĵo, kaj jam tiel fervora kristanino, kiel antaŭe ŝi estis fervora adorantino de spiritoj. Nu, mi pardonis al mia amikino ŝian trompadon. Al bela vizaĝo oni pardonas multon.

--Jes; malforteco precipe ĉe viroj.

--Mi pardonis kaj, se eble, amas ŝin pli, ol antaŭe. Mian korinklinon pligrandigis profunda kompato.

--Kompato kaj amo estas ĝemeloj.

--Kaj nun mi venas al la plej tragedia parto de la tuta afero: La elektita, oferota pastro estas juna, bela viro, kiun mia kompatinda Maria amas per sia tuta pasia animo; kaj li reciprokas ŝian amon. Don Miguel mem sciigis al ŝi la elekton kiel sekreton, tute ne supozetante, ke la sciigo preskaŭ rompos la koron de la amegata filino. Kompatinda knabino; ŝia sentema koro estas disŝirita per akre konfliktantaj emocioj: amo kaj respektego al ŝia patro, unuflanke kaj, aliflanke, pasia amo al la juna monaĥo Juan, kaj lojaleco al la Eklezio. Kiom ŝia kara animo suferegas, estas neimageble!

Lucia ekĝemis kaj haltis momenton, metante manon sur la brakon de Leonardo:--Ni devas savi la junan monaĥon, sinjoro Marston,--ŝi diris solene kaj firme.--Tre konjekteble la plano de _padre_ Alano estas, kun la helpo de la du hispanaj monaĥoj kaj dekkelke da armitaj viroj, kiujn vi vidis, subite interrompi la ceremonion, ĝuste en la momento, kiam la oferbuĉo okazos, por kulpigi la monaĥaron, kaj tiel elradikigi tiun malveran kulton, almenaŭ el la frataro de San Anselmo. Inter ĉi tiu _hacienda_ kaj la monaĥejo ekzistas sekreta, subtera pasejo, konata al neniu krom Don Miguel kaj Maria. Oni supozas, ke tio estis antikva irejo inter reĝa palaco kaj sekreta trezorejo. Kia ajn estu la plano de _padre_ Alano, ni nepre devos malhelpi la mortigon de Juan, la amanto de Maria. Ni bezonas ĉiun haveblan helpon. Vi estas fortega, altanima viro, sinjoro Marston; ĉu vi volas helpi al ni? Mi petegas pro la iluziita viktimo, pro dolĉa Maria ... pro mi.

En ĉi tiu momento Leonardo kaj Lucia atingis ĝardenan pordeton, super kiu pendis malgranda, brilanta lampo kaj sanktfiguro en vitra ujo. Leonardo haltis kaj kortuŝite rigardis en la elokvente petegantan vizaĝon de la knabino. Laŭ sia trankvila parolmaniero li respondis:

--Kun mia tuta koro mi helpos. Pri tio vi ne bezonis dubi eĉ unu momenton. Nur unu penso iom ĝenas min.

--Kia penso?

--Mi sentas, ke, decidinte partopreni agon kontraŭ la volo de Don Miguel de Lozada, mi ne povas pli longe resti lia gasto. Mi do preferas pasigi la nokton ekster lia domo. Mi bedaŭras, ke mi jam manĝis ĉe lia tablo.

--Sinjoro Marston!--ekkrietis Lucia per voĉo, montranta surprizon, ĉagrenon kaj admiron,--certe vi estas tro, tro konscienca! Pripensu la bonon, kiun ni celas.

Leonardo estis neŝancelebla, kaj post plua senutila peno Lucia proponis provizi lin per manĝaĵoj restintaj en ŝia vojaĝa korbo.

La diskuto en tiu momento interrompiĝis. La pordo duone malfermiĝis, kaj la kapo de José aperis en la interspaco:

--Pardonu, via moŝto,--li flustris,--la vojo estas tute sendanĝera. Sinjoro Hill alvenis jam antaŭ kelka tempo. Li nun troviĝas en sia dormoĉambro. Señor Don Miguel sin retiris en sian preĝoĉambron por tie pasigi la nokton antaŭ la morgaŭa festo.

Leonardo tradukis la informon de José al Lucia sen la plej malgranda signo de ekscitiĝo.

ĈAPITRO IX

Adelante![16]

Akratona voĉo eksonis tra masiva, malnova pordo kun vicoj da dikkapaj najloj.

Leonardo eniris la ĉambron. Ĝi estis vasta loĝejo kun malalta plafono, komforte meblita kiel dormoĉambro kaj salono, kaj lumigita per sufiĉe granda lampo, pendanta de trabo super tablo en la mezo. La lampo hele prilumis la vizaĝon de viro, sidanta ĉe la tablo kaj rigardanta desegnaĵon. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ kvardek kvin jaroj. Lia alta frunto montris sulkojn, kiujn la lamplumo super li igis ankoraŭ pli rimarkeblaj. La iom longa, preskaŭ senbarba vizaĝo havis enpensan, malgajan aspekton, kaj posedis liniojn, precipe ĉirkaŭ la buŝo kaj la okuloj, kiuj supozigis bonkoran kaj sinceran karakteron, sed ne tre firman. La sinjoro alrigardis la enveninton kaj malrapide leviĝis, montrante nek intereson, nek malplezuron pri la vizito de nekonato.

Leonardo paŝis antaŭen kaj ekparolis per plaĉivola, gajeta voĉtono, kiu, tamen, enhavis en si iometon da ŝanceliĝo:

--Kiel vi fartas, sinjoro Travers?

La vizaĝo de la tiel alparolita viro morte paliĝis. Unue vidiĝis sur ĝi, en la daŭro de momento, konsterno kaj mirego, poste profunda malgajeco, preskaŭ senespereco. Li aspektis kiel viro elreviĝinta el longa dormo, kaj subite sin trovanta denove vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun malagrablegaj realaĵoj. Liaj grizaj okuloj sin direktis nedecideme kaj esplore al la honesta vizaĝo de la vizitanto kaj poste al ties al li etendita mano. Ĉirkaŭ lia buŝo ekludis dolora, tremetanta rideto. Paŝante antaŭen kaj ŝanceliĝe prenante la manon de Leonardo, li demandis funebre:

--Kiu vi estas, sinjoro, kiu alparolas min per nomo, kiun mi formetis antaŭ multaj jaroj?

Leonardo volis ŝajnigi, ke li ne rimarkas la animdoloron, kiun lia subita alparolo videble kaŭzis al tiu malfeliĉa viro, sed la tono de lia respondo perfidis la bedaŭron kaj kompaton, kiujn li sentis:

--Mia nomo estas Leonardo Marston el...

--El Linkfield, certe,--sinjoro Travers kompletigis la respondon.--Strange,--li diris plue per iom revema sed ankoraŭ maltrankvila voĉo,--sed mi estis tro surprizita, por klare pensi.

--Mi treege bedaŭras, sinjoro Travers, ke tre malĝojaj aferoj devigas min entrudi en vian sekreton kaj ŝajne malrespekti vian privatecon. Volu kredi, ke nur la plej urĝa neceso igis min sekvi vin ĉi tien de Horeham.

--De Horeham?--ripetis sinjoro Travers, surprizite.

--Jes. Kiam vi, kune kun du hispanaj sinjoroj, adiaŭis sinjoron O'Mulligan antaŭ la pordo de lia hotelo, mi ekaŭdis--ne hazarde, sed providence, mi forte kredas--vian voĉon. Mi ne povis vidi vian vizaĝon, sed tiel certa mi estis, ke la parolanto estas la delonge malaperinta kaj kiel mortinto priplorata sinjoro Travers, ke mi tuj decidis sekvi vin je kia ajn kosto, malgraŭ ĉiuj kontraŭargumentoj de la prudento. Malfeliĉe la vagonaro, kiun vi trafis, jam ekmoviĝis el la stacio, antaŭ ol mi povis atingi ĝin. Sed mi volas rakonti al vi poste per kiaj feliĉaj cirkonstancoj mi premsekvis vian vojon.

--Miregindaĵo! Daŭrigu, mi petas.--Sinjoro Travers parolis kun tre malgaja, sed jam pli firma tono de voĉo, kiel homo, kiu pretiĝas aŭdi la plej malbonan novaĵon. Li alportis seĝon kaj per gesto invitis Leonardon sidiĝi apud li ĉe la tablo.

Ambaŭ sidiĝis, kaj la pli juna viro ekparolis:

--Ĉu mi povas paroli tute malkaŝe?--La alia viro jese ekbalancis la kapon.--Ĉar mi devas tuŝi aferojn, kiuj, mi treege bedaŭras, malĝojigos vin.

Sinjoro Travers esplore rigardis en la vizaĝon de Leonardo, kaj post momento respondis:

--Parolu. Mi devas ja suferi la sekvojn de miaj propraj agoj.

--Ni ne ĉiam povas antaŭvidi la sekvojn de niaj agoj, sinjoro Travers; kaj mi estas certa, ke vi estus aginta alimaniere, se vi tiam havus supozeton, ke tiel granda malfeliĉo rezultos el via malapero. Kiam alvenis la erara sciigo pri via morto en Algerio, fraŭlino Haverford, anstataŭ akcepti la sorton kaj antaŭrigardi la ĝojon revidi vin en la transtomba vivo, penis senpere komunikiĝi kun via spirito. Ŝi asertas, ke, ĝuste la tagon de via supozita morto, ŝi klare vidis vin kiel fantoman aperaĵon. Tio okazis en la vespero de la deka de Julio. Mi memoras la precizan daton, ĉar en la sekvinta nokto mia bona patro mortis.

Sinjoro Travers ekĝemetis:--Aj! ... la deka de Julio. Kiel mi povus forgesi tiun tagon! En la vespero de tiu tago mi kuŝis, vundita kaj duonkonscia, ĉe la flanko de mia mortigita animparenco, Georgo Hill. Duonkonscia, memoru, eble apenaŭ tia. Kiaj turmentaj duboj denove min atakas! Ĉu vere, malgraŭ ĉio diradata kontraŭe, la homa animo povas, dum tempospaco, forvagi; aŭ ĉu ni havas aferon ĉi tie kun nura kunokazaĵo? Sed daŭrigu, mi petas.

--De tiu tempo fraŭlino Haverford iluziis sin, kredante, ke via senkorpigita spirito de tempo al tempo regas ŝin. La sekvoj de tiu iluzio estis, kaj ankoraŭ nun estas, teruraj, rilate al ŝi mem kaj ankaŭ rilate al aliaj. Estas neeble imagi pli malĝojigan aliiĝon en persono. Por mi ne povas ekzisti dubeto, ke iu malbona demona spirito posedas ŝin, spirito, kiu ŝajnigas, ke ĝi estas vi, kaj kiu instigadas ŝin al la plej profunda malamo. Iel fraŭlino Haverford ricevis la ideon, ke ŝia duonfrato, sinjoro Vincent, malice kaŭzis, pro malnoblaj, personaj celoj, ke vi rompis vian fianĉecon kun ŝi, kaj malaperis. Kvankam fraŭlino Haverford ankoraŭ restas aktiva membro de la firmo _Haverford kaj Vincent_--mi ankaŭ jam de kvin jaroj estas kompaniano--estas por mi tre evidente, ke ŝi persekutas lin per senkompata malamo. Kompatinda viro! Li sendube scias tion. Lia koro estas premtordata; tamen ŝajnas, ke, pro ia mistera kaŭzo, li troviĝas en kruela premtenilo de sia fratino, kaj ne kuraĝas sin defendi. Ŝi uzas satane subtilajn rimedojn por peli lin en abismon de malfeliĉego.

--Vi memoras Malkomon Vincent, tiam dolĉa dekjara knabo, nobla, lerta kaj altesperiga, la idolo kaj fieraĵo de lia patro. Nu, iom post iom ŝi faris el li per drogado--kaj mi ne scias, per kiaj pluaj rimedoj--plenan ruinaĵon, korpan kaj animan. Priplorindaĵo!

Sinjoro Travers fikse rigardis en la spacon. Liaj okuloj alprenis vitrecan aspekton, kaj iliaj randoj ekruĝiĝis. La buŝo nerve moviĝadis, kaj la tuta pala vizaĝo vidigis akran animdoloron kaj maldolĉan memriproĉon. Leonardo silentis dum momento, profunde kortuŝite. Poste li diris plue:

--Mi tre malĝojas, ke mia parolo tiom afliktas vin, sinjoro Travers, sed...

--Daŭrigu.

Leonardo daŭrigis, rakontante al la korpremata viro per malmultaj vortoj pri siaj kreskintaj suspektoj; pri la iom-post-ioma ruiniĝo de Malkomo; pri la vizito al la rusa religiulo, ktp. Li parolis pri Lorna Prior, ame prezentante ĉarman bildon de la knabino, kaj montris la timon, kiu jam de kelka tempo regas lin, ke fraŭlino Haverford, farinte sian eblon kontraŭ Malkomo, nun ankaŭ penos pereigi ŝin, ĉar sinjoro Vincent amas ŝin kiel propran filinon. La novaĵo pri la morto de fraŭlino Leggat eligis el la brusto de la aŭskultanto ekĝemon kaj la vortojn:--Dolĉa maljunulino. Neanstataŭebla perdo por ŝi. Ha! se ni tiam atentus ŝiajn avertojn! Tro malfrue.

Denove sinjoro Travers rigardis enpensiĝe en la spacon. Post kelkaj silentaj momentoj Leonardo rekomencis paroli:

--Nu, tre certe estas, ke ni devas ne lasi la aferojn vagnaĝi. Ni devas agi.--Tiam sin klinante antaŭen, li diris kun peteganta seriozeco:--Reiru kun mi hejmen. Nur via reveno povas dispeli la sorĉon, kiu tenegas ŝin, kaj malhelpi pluan malfeliĉon.

Sinjoro Travers malrapide skuis la kapon kun neesprimeble malgaja rigardo en la okuloj. Dum kelka tempo peza, doloriga silento regis en la ĉambro. Nur la tik-takado de malgranda horloĝo, staranta sur apudlita komodeto, aŭdiĝis, kaj kelkafoje, el proksima stalo, mallaŭta bruo de brutoj tirantaj siajn kolĉenojn tra murringoj. Fine li levis la rigardon al la vizaĝo de Leonardo kaj respondis malgaje sed firme:

--Elkore mi dankas vin, sinjoro Marston, sed iri hejmen kun vi mi ne povas... Mi konfidas al vi, kaj se vi havas sufiĉe da pacienco por aŭskulti al konfeso de erariĝinta, perdita, sed iom seniluziita homo, mi lasos vin enrigardi en la profundon de mia animo... Stranga rakonto estas la mia, sinjoro Marston, tre stranga. Ankoraŭ mi penas kompreni min mem. Neniam mi pensis, ke mi renkontos animon, krom unu, perdita por ĉiam, kiu kunsente elkomprenos min. Mi esperas, ke vi indulgos min. En ĉia okazo la konfeso iom malpezigos al mi la koron. Aŭskultu.

--Antaŭ dek du jaroj, cedante al insisto de amikoj, ni--tio estas fraŭlino Haverford kaj mi--okupis nin pri spiritistaj aferoj. Mia propra intenco estis serioze trakti ilin objektive, kiel sciencisto kaj kritikisto. Fatala iluzio! Oni ne povas tuŝi malpuraĵon, ne malpuriĝante. La influo de la misteraj potencoj, kun kiuj oni interrilatiĝas, estas tiel subtila, ke eĉ la plej singardemaj kaj senpasiaj esploristoj ne povas kontraŭstari ĝin. Eĉ kvankam mi ne plene konvinkiĝis pri la vereco de spiritistaj pretendoj--fraŭlino Haverford, ho ve! enĵetiĝis kapantaŭen--tamen la esploroj efikis sur mi plej terure, venigante min preskaŭ al malesperego. Ne povas esti pli granda, pli fatala iluzio, ol serĉi per okultaj rimedoj certecon pri transtomba ekzistado, aŭ plifirmigon de la kredo al la ekzisto de Dio. Nepre la malo okazos. Nepre. Mi perdis la tutan malgrandan kredon, kiun mi posedis, kaj ricevis anstataŭe nur dubojn, konfuzecon, malluman senesperecon. Fine venis torditaj, fantaziaj, sensencaj ideoj pri la homa animo. Kredu min, amiko mia, nenio en ĉi tiu mondo, nek en la venonta, povas esti pli terura, ol konscio pri senmorta animo kaj Dio, inter kiuj ekzistas netranspasebla profundego.

Leonardo volis ekparoli, sed sinjoro Travers detenis lin per mangesto kaj parolis plue:

