# Saltego trans jarmiloj

## Part 9

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/saltego-trans-jarmiloj-69123/index.md

Dum bruas krioj kaj armiloj, ni haltas antaŭ nia domo. Ni enkuregas. Ni repuŝas la servistinojn kaj rapidegas sur la tegmenton.

„Arogantegaĵo!“ krias furioze Fromaĝi.

Jen staras Tabakaĉ kaj ekkonas nin kun teruro. Li paliĝis pro timego kaj rigardaĉas kun senkomprena malsaĝo la malfeliĉaĵon, kiun li kaŭzis.

Susura bruo. Rapidege moviĝas la aerooptikaj plataĵoj. Fromaĝi volas haltigi kaj returni ilin. Sed mi petas indulgan prokraston.

Kaj starante sur la tegmento, ni ĉiuj rigardas mute la kuregantajn epokojn. Estas belega unika aspekto. La scenoj ŝanĝiĝas fulmrapide: Romo pereinta ... dezerta ruinejo ... sonorila sono ... krioj ... fajra brilo ... milita tumulto...

„Tio sufiĉu!“ diras Fromaĝi senkompate kaj funkciigas kontakton.

La aerooptikaj plataĵoj ekhaltas ... momenton ... kaj poste removiĝas susure en la Nerona-n epokon...

43.

Intervjuo kun Tabakaĉ!

Jes, mi ŝatas intervjui. Precipe homojn laŭ speco de mia kara Tabakaĉ. Oni intervjuas hodiaŭtempe nur homojn eminentajn. Kompreneble. Sed en antikva Romo ankaŭ Tabakaĉ estas eminentulo. Ĉiu bubo kaj plenaĝa romano timegas lian „krakilon“, kiun li ŝerce pafas por forpeli la trudeman popolon, kiu nepre deziras palpi la „glaciiĝintan aeron“ de niaj fenestroj. Tiu ĉi „krakilo“ konsistas en infanluda revolvero...

„Mia kara Tabakaĉ“, mi diras kaj amike frapas lian ŝultron. „Kial vi sidas ĉi tie kaj montras vizaĝon, kvazaŭ trafis vin granda malfeliĉo? Diru al mi, kio instigis vin, movi la aerooptikajn plataĵojn sur la tegmento? Feliĉega hazardo okazigis, ke la plataĵoj moviĝis antaŭen. Sed ankaŭ la malo povis okazi. Tio ĉi estus multe pli danĝera. Vi povis movi la plataĵojn reen. Kaj en tiu okazo la jarcentoj kurus ne al nia tempo sed en kontraŭa direkto, ĉu vi komprenas?“

„Ah!“ faras Tabakaĉ.

„Jes“, mi daŭrigas, „ĉu vi povas imagi, kio okazus poste? Ni venus al Julio Cezaro, en la epokon de Hannibalo, de la reĝoj, de la fondo de Romo -- kaj plu reen en la grizan antaŭtempon, en la primitivajn cirkonstancojn de l’ pratempo, en la antaŭdiluvan tempon, kiam grandegaj saŭroj migradis en marĉaj ebenoj. Kaj ni fikse restus en ĉi tiu marĉo. Poste pli kaj pli reen en la tempon de l’ unua ekzistiĝo, de l’ ĥaoso, de mikse skuataj tergloboj, de l’ fluida formo, de l’ protoplasmo -- de l’ nenio! Diru, kion vi farus, se vi subite rimarkus, ke vi vivas kiel tia praestaĵo sur peceto de protoplasmo??“

Tabakaĉ timigite rigardas min. Lia pipo estingiĝis. Li aŭskultas kun malfermita buŝo. Evidente la perspektivo, kiun mi ĵus montris, profunde emocias lin. Fine li balbutas:

„Kio do estas tiu ... tiu ... proto?...“

„Protoplasmo? Nu, ia speco de sensencaĵo, en kiu oni troviĝas kvazaŭ ankoraŭ nenaskitaĵo kaj ne povas movetiĝi. Vi vidas, ke estus terura stato. Ĉu entute vi konsciis, kion vi faris, kiam vi ekmovis la plataĵojn?“

„Nu, certe, kompreneble“, rikanas Tabakaĉ.

„Ĉu vi eble volis forvojaĝi de ĉi tie?“ mi esploras fervore.

„Nu kompreneble“, ridas Tabakaĉ.

La afero interesas min. Kiajn opiniojn pri la antikva Romo havas Tabakaĉ? Kion pensas pri ĉio, kio okazas ĉirkaŭ ni, li, kiu estas naturinfano netuŝita de la kulturo?

Mi sidiĝas komforte apud li. Kaj Tabakaĉ komencas siajn memorindajn observojn pri la antikva Romo:

„Estas bela maskobalo, en kiun ni falis. Nur karnavaluloj ĉirkaŭadas, kaj neniu el ili portas sufiĉan vestaĵon. Ĉe la virinoj -- hm, oni tion toleras volonte, precipe se ili estas laŭ speco de tiu Agrippinjo, al kiu hieraŭ mi pinĉis la vangojn -- kaj ŝi rekompense ĵetis al mi rigardon -- nu, se mi nenion volus scii pri la virinoj... Se ili nur ne havus tiel komplikitajn nomojn. Mi petas vin: Agrippinjo? ĉu tio estas kristana nomo, aŭ Sempronja kaj Eŭninjo aŭ Dio scias, kiel nomiĝas tiuj virinoj? Kaj la viroj! Apud ni loĝas unu, tiu nomiĝas Namatamus aŭ Namatenus -- aŭ ĉu mi scias -- oni tute ne povas tion memori. Sed se ilia imperiestro ankaŭ nomiĝas kiel hundo, kiun ni iam havis, kompreneble ankaŭ la nomoj de liaj regatoj ne povas taŭgi multe. Kaj ion ricevi ili ĉiuj volas. Precipe nia dommastro, tiu sinjoro Sablohufo aŭ kiel li nomiĝas. Hodiaŭ li igas donaci al si silkan ĉapelon, morgaŭ lampon kaj postmorgaŭ supan poton. Kia avidulo! Kaj lia loĝejo aspektas, kvazaŭ oni rabis al li ĉion. Jam lia dommastro aŭ Dio scias, kiu li estas, tiu Quadratus aŭ kiel li nomiĝas, kondukis min en lian loĝejon. Lageton ili havas en la salono kaj kolumnojn, sed neniun tegmenton super tio, eĉ ne bonan liton, kiel ni kutimas.

Kaj la konstruaĵoj entute? Fulmotondro, ke pulo mordetu vin! La sinjorina moŝto iam kunprenis min en iun domon, kie la kristanoj loĝas, kiel oni diris al ni -- sed ni ne trovis ĝin, ĉar ni ne povis komprenigi nin, sed tio estis domo, kompatema Dio! Ili insultas pri niaj kazernoj, sed tiuj estas konstruitaj kaj havas ŝtuparon. Sed la domaĉo, en kiun ni venis, tute ne havis ŝtuparon, sed nur ŝtupetaron, kaj la muroj ne estis pli dikaj ol mia mano, kaj en la tria etaĝo ĉio ŝanceliĝis kiel ĉe tertremo. Kaj mi volus scii, pro kio ili havas tiom da temploj kaj neniujn preĝejojn? Kaj terpomojn ili ankaŭ ne havas. Kaj neniun bieron. Kaj fumi la romanaj azenaĉoj ankaŭ ne scipovas; se foje unu provas ĝin, tuj terurego ekiĝas en lia stomako, tion ni ja spertis tuj komence. Entute la romana naturo, tio certe estas bona naturo. Ĝi havas sanegan fundamenton. Kion ili manĝas, estas duone kuirita kaj tute ne rostita. Kaj la kvantoj da akvo, kiun ili miksas en la vinon! Oni povas ricevi revolucion en stomako, nur rigardante ĝin. Kiel ili nur povas plenigi siajn stomakojn per tiu akvo- kaj vin-miksaĵo? Kaj ili parolas, oni tute malsaĝiĝas. Lingvaĉon ili havas! Ĝi sonas tiel, kvazaŭ oni prenus hakilon kaj per ĝi hakaĉus sur kelkaj lignopecoj. Al la Agrippinjo mi volonte volis komprenigi min, sed ne estis eble, ni devis limigi nin je pinĉado, t. e. mi, kaj ŝi je palpebrumado. Nu, pli multe ja dank’ al Dio ne okazis!

Kaj kiel avidaj ili estas! Kion unu el ni havas, ankaŭ ili volas havi. Ili ĉiuj estas kiel nia dommastro Sablohufo, kiu estas tiel akiravida, ke li tuj starigus sin surkape, kiam mi promesus al li alumeton.

Kaj vidu, kara moŝto, plej malagrabla afero estas, ke ili ne havas tabakon. La provizon de la moŝtaj cigaroj mi jam forfumis. Kaj nun kion? Estas kompreneble do, ke mi ne volas plu resti ĉi tie, kie mi ne povas aĉeti al mi tabakon. Diru, ĉu tio estas mia kulpo?

Kaj la soldatoj! Ĉiu marŝadas kvazaŭ li mem estas generalo, sed pantalonojn ili ne havas. Kaj kaskon! -- kaskon kiel la kirasuloj.

Kaj la sklava mastrumo -- fi, diablo! Diru al mi, sinjora moŝto, ĉu tio vere estas permesita, ke ili vendas la homojn kiel ĉevalojn kaj poste povas fari per ili kion ili volas? Se tio estas vera, mi tuj aĉetos al mi la Agrippinjon. Kaj en la cirkonstanco mi volus foje iri, kie ili ludas kun la sovaĝaj bestoj kaj kie okazas la luktoj. Sed min oni neniam kunprenas, se ie okazas io interesa -- kaj mi tiel volonte vidus cirkon, kvankam mi aŭdis, ke ili tie havas ankaŭ ekzekutojn, kion mi tamen ne vidus volonte. Entute, koncerne la ekzekutadon, kiel mi aŭdis, la romanoj estas tre spertaj, ilia imperiestro, kiu nomiĝas kiel hundo, tiu Nerono estas vera ĉefmatadoro en la ekzekutado. Iam mi legis, ke li forbruligis la kristanojn, sed tio certe ne estas vera, alie oni jam estus aŭdinta ion pri tio. Kaj se ekzistas tiom da kristanoj, kial ili ne havas preĝejojn, kaj kie do estas la papo, ke oni tute ne vidas lin, ĉu li eble kaŝis sin? Vidu, sinjoro, tio pensigis min tiel, ke mi tute ne povas kredi tion, kion mi vidas ĉi tie ĉe tia maskaĵaro, kaj ke mi ne lasas trompi min kiel vi kaj la aliaj de nia sinjora moŝto, kiu ja tamen nur sorĉas al ni, ke ni estis en Romo antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj...“

Mi eksaltas.

„Kio?“ mi ekkriegas kaj miaj vortoj kiel pluvo plaŭdegas sur la kapon de la nenionfaristo. „Preskaŭ ŝajnas al mi, ke vi tute ne kredas, ke ni vivas efektive en Romo dum Nerona epoko?“

Tabakaĉ palpebrumas ruze kaj respondas:

„Kompreneble, mi ne kredas tion. Mi ne estas tiel malsaĝa. Mi tre bone scias, ke ĉio estas nur maskaĵaro, kiun la sinjora moŝto aranĝis kun la karnavaluloj, nur por trompi nin! Jes, por trompi nin!“

Tion dirinte, Tabakaĉ bruligas sian pipon kaj formarŝas triumfe...

44.

Ĉiuj ni sidiĝas ĉirkaŭ la ovala tablo.

„Tre estimataj gesinjoroj!“ salutas solene Fromaĝi. „Mi kunvokis vin hodiaŭ al grava konferenco. Nia estado en Romo daŭras nun jam kelkajn semajnojn kaj mi konstatas kun ĝojo, ke ni faris sur la antikvan mondon impreson, kian ni ne kuraĝis esperi. Mi vere ĝojas, ke mi plue povas konstati, ke ĉiu el ni restis sana kaj serena. Ke ni sentas nin bone inter niaj romanaj amikoj. Kun des pli granda bedaŭro kaj ĉagreno mi devas konstati, ke certa homo, kiun mi ja ne bezonas nomi, montris denove sian malindon kaj impertinentecon!...“

„Mi postulas punon!“ krias Sovaĝi kaj pugnobatas la tablon.

„Mi petas silenton“, mi diras malaprobe.

„Estimataj gesinjoroj!“ daŭrigas Fromaĝi. „Mi povas laŭsenti la indignon, kiu skuas vin ĉiujn. Vere puninda estas tiu homaĉo, kiu amasigas krimon post krimo kaj kompromitas la dudekan jarcenton en maniero senhonta. Sed memorante gravajn servojn, kiujn li faris al mi, mi petas indulgon. Ne, mi ne kunvokis vin hodiaŭ por konferenci pri tiaj malagrablaĵoj. Multe pli gravaj kaj serenaj taskoj atendas plenumon. Lia imperiestra moŝto Nerono kaj liaj korteganoj estos morgaŭ niaj gastoj! Do estas necese interkonsili pri bona kaj afabla akcepto. Vi scias ĉiuj, kiel pompe kaj brile akceptis nin nia imperiestro kaj ŝajnas, ke ĉiu el ni kunportis de la Palatino plej agrablajn impresojn. Ni nun zorgu, ke ankaŭ Nerono forlasos nin kun plena kontento. Kaj mi demandas vin: kion ni devas fari por prepari la festenon inde kaj impone?“

Ĉiu silentas. Tiam mi leviĝas.

„Geamikoj!“ mi krias. „Nia kara estro kaj fidinda gvidanto Mateo Fromaĝi estas prava, se li diras: ni devas zorgi, ke Nerono forlasos nin kun plena kontento. Vi scias kaj spertis mem, ke la festenaj manĝoj antikvaj multe diferencas de la niaj. Unue do estas demando: ĉu ni havos sufiĉe da sofoj, kanapoj kaj similaj kuŝejoj por niaj gastoj, ke ili dum la manĝo povos kuŝi tute komforte? Ŝajnas al mi, ke ekmankos la sofoj. Tial mi proponas, ke ni prunteprenu antikvajn divanojn de nia najbaro Sabellius Rufus.“

„Pri tiu ĉi afero mi jam meditis“, diras sinjorino Kamilo. „Mi jam priparolis ĝin kun nia antikva najbaro. Bedaŭrinde Sabellius Rufus volas pruntedoni siajn divanojn nur kondiĉe, ke ni invitos ankaŭ lin...“

„Arogantegaĵo!“ krias Fromaĝi.

„Sed paĉjo“, diras Maria, „ni devas cedi al li, se ni ne volas ridindiĝi antaŭ niaj romaj gastoj.“

„Pri la divana afero“, mi diras kvietige, „ni certe iel interkonsentos. Sed jen aperas antaŭ ni problemo multe pli grava: kion manĝos niaj gastoj?“

„Jes“, diras sinjorino Kamilo, kaj en ŝia voĉo vibras la grandaj mastrinaj zorgoj. „Mi mem bone scias, ke ni ne povas prezenti tion, kion ni kutimas manĝi. Sed kion kuiri? Tro malmulte ni konas la antikvan kuirmanieron.“

„Efektive“, mi diras. „La manĝa problemo estas plej grava. Se ni ne sukcesos solvi ĝin feliĉe, la tuta festeno povas malsukcesi. Mi do proponas, ke ni dungu por tiu vespero antikvan kuiristinon...“

Fromaĝi, kiu jam ŝvitas pro la malfeliĉo de la problemo, nerve fingrokombas sian hararon kaj krias:

„Li estas prava! Li estas prava! Ni serĉu antikvan kuiristinon!“

„Bone“, diras Kamilo kaj aldonas la malesperan demandon: „Sed de kie ni prenos ŝin?“

„Ni devas anonci en la loka gazetaro!“ vokas fraŭlino Snob kaj estas tute fiera pro sia saĝa konsilo.

„Tia ankoraŭ ne ekzistas!“ mi rekrias kaj sendas venenan rigardon.

„Sed mi scias tion!“ ŝi obstinas.

„Vi eraras!“

„Tute ne!“

„Malgraŭ ĉiuj viaj universitataj...“

„Trankviliĝu!“ kvietigas Kamilo.

Sed ni daŭrigas la komencitan disputon, dum ĉiuj aliaj interkrias. Fromaĝi ekscitiĝis tiom pro la kuiristina problemo, ke li kuras ĉirkaŭ nian tablon kaj gestas furioze. Estas ĝenerala tumulto...

Tiam Sovaĝi, kiu sidis ĝis nun mute ĉe la tablo, nerve fingrotamburas sur la tablo, strabas el sub la sulkigitaj brovoj kiel mandrelo kaj kokokrias:

„Mi petas la vorton!“

Ĉiuj eksilentas kaj Fromaĝi donas al li la vorton. Tiam Sovaĝi leviĝas malrapide, ĉirkaŭrigardas en rondo kaj kruce metas la manojn sur la bruston.

„Estimataj elektitoj de la homaro! (aplaŭdo). Mi intence alparolas vin per tia titolo, kiu estas pli ol honora! Sed nun estas demando, ĉu vere vi montriĝos indaj porti tian titolon?! (aŭdu! aŭdu!) Jes, mi vidas viajn mirantajn mienojn. Sed aŭskultu, kion mi diros. Mi konstatas, ke regas inter vi granda diverseco de opinioj. Tio ĉi okazis jam ofte. Kaj vere estas ridinde, ke vi cerbumas pri la kuira problemo, dum la solvo estas tiel simpla kaj evidenta (ĉu?). Elektitoj de la homaro! Vi volas esti reprezentantoj de la dudeka jarcento. Kaj estas via nobla tasko kaj sankta devo: _teni supren la standardon de nia kulturo_! (brave!) Jes, ni devas montri nian kulturon fiere kaj kuraĝe, kiel decas homojn noblajn kaj sentimajn. Ni ne kaŝu nian kulturon, sed ni ĝin prezentu! Kaj mi do alvokas vin ĉiujn: realigu la grandan kulturan mision en la antikva Romo kaj akceptu Nerono-n kaj lian kortegon laŭ maniero kaj kutimo _kultura_! Nur tiam, kiam ni senkaŝe kaj publike montros nian kulturon, la antikva mondo komprenos nian grandecon. Mi do petas vin insiste kaj ĵure: ne konformiĝu timeme al la antikvaj moroj! Ĉu Nerono akceptis nin dudekajarcente? Tute ne, li akceptis nin antikve. Kaj ni? Ni akceptos lin same, t. e. moderne. Jes, ili sidu sur niaj seĝoj kaj per niaj manĝilaroj manĝu tion, kion kuiros nia ŝatinda Sabino. Jes, mi eĉ proponas prezenti unuarangan menuon! Kaj, estimataj gesinjoroj, kiam ni en tia maniero prezentos al niaj antikvaj gastoj la dudekan jarcenton, ni ne nur rikoltos laŭdon kaj aplaŭdon, sed ni montros per tio klare kaj publike, ke ni volas plenumi nian grandan kulturmision en antikva Romo, ke ni ne timas kaj ne hontas pri nia kulturo, _ke ni volas montriĝi veraj elektitoj de la homaro_! -- Mi finis.“

Granda entuziasma aplaŭdo sekvas la paroladon de la profesoro. Fromaĝi estas tute kortuŝita kaj dankas per emociaj vortoj:

„Karaj gesinjoroj! Miaj vortoj estas tro senfortaj kaj senbrilaj por danki nian eminentan amikon Sovaĝi en konvena formo. Li ja savis nin jam ofte el minacaj krizoj. Li sciis ĉiam trafi per majstra spiritosago la kernon de l’ problemoj kaj proponi taŭgajn solvojn. Ankaŭ nun li trafis tion, pri kio vane kaj ridinde ni cerbumis. Akceptu nian plej koran dankon, amiko!“

Nun oni transpaŝas al la pli detala elekto de la menuo. Post kelkminuta debato oni fiksas jenan menuon: sardinoj kaj marinita angilo, kaviaro, konservaĵaj omaroj kun majonezo, bovaĵa gulaŝo kun farunbuletoj, kukumo, mustardo, terpomoj en ĉiaj formoj (ni intencas fordoni nian lastan provizon), paprikaj kokoj kun vermiĉeloj kaj rizo, pulmrostaĵo kun garnituro, kolbasetoj kun brasiko, pomkuko, kremtorto, glaciaĵo, fromaĝo, fruktoj kaj nigra kafo. Ni trinkos bieron enbotelan, madejrovinon, hungaran kaj alian vinon, konjakon kaj ĉiuspecajn likvorojn.

Post tio oni interkonsentas ankoraŭ pri diversaj aranĝoj de teknika speco kaj Fromaĝi finas la konferencon per la memorindaj vortoj:

„Ni do venis al feliĉa interkonsento. Mi estas konvinkita, ke ni preparis kaj decidis ĉion tiel, ke la homaro de l’ dudeka jarcento ne hontos pri siaj elektitoj. La konferenco do estas finita. Sed antaŭ ol ni disiros, mi volas laŭte voki al vi: nia altŝatata imperiestra moŝto Nerono, _li vivu_!“

Kaj tion kriinte, li fermas la kunsidon...

45.

Mi staras sur la galerio kaj rigardas en la vastan vitran halon. Kaj mi ne volas kredi, ke ĉio, kio okazas sub mi, estas efektiveco. Kvazaŭ sonĝaj figuroj, kvazaŭ marionetaj pupoj, la homoj ŝoviĝas unu tra alia. Helega lumo brilas en la granda kupolo kaj radias el multkoloraj sennombraj elektraj lampetoj, kiuj ĉirkaŭas la galerion kiel fajraj girlandoj. Kaj granda gramofono koncertas viglajn marŝojn...

Nerono kuŝas sur nia plej bona sofo, kiun kovras blankursa felo. Li ĝojas, ke li ne bezonas sidi sur seĝo. Li amuzas sin mokadi pri la sidantoj.

Evidente la romanoj sentas grandan maloportunon. Unu blasfemas, alia insultas. La maljuna Seneca (cetere brava drinkanto) dufoje jam glitis malsupren de sia seĝo. La poeto Lucanus laŭte diras, ke la sidado ĉe la tablo estas malinda traktado de la malsupra korpoparto. Vitellius plendas, ke la sidado malhelpas satigi sin. Nur la eleganta Petronius estas kontenta kaj opinias, ke la sidado estas tre estetika.

Sinjorino Kamilo kaj Maria estas plene okupitaj por kontentigi la gastojn. Ili estas jam en zorgo, ke elĉerpiĝos la brasiko. Ĉar evidentiĝas, ke tiu estas plej ŝatata. Eĉ Nerono forgesas sian diecon kaj enstomakigas terurajn amasojn da brasiko, kremtorto kaj ĉampano. Ankaŭ la plendinta Vitellius malgraŭ la maloportuna sidado englutas kvantegojn. Mi admiras sincere la antikvajn stomakojn...

Dume Tabakaĉ ĉirkaŭiradas kiel policisto. Li ne toleras, ke la karaj gastoj enpoŝigus ĉiuspecajn malgrandaĵojn ekz. salujojn, tranĉilbenketojn, kulerojn aŭ likvorajn glasetojn. Sed por malhelpi la ŝtelemon de la gastoj, ne sufiĉas eĉ liaj argusaj okuloj kaj lia severa mieno. Jen, la maljuna Seneca ĵus prenaĉas belan arĝentan tortotranĉilon...

Sinjoro Sovaĝi sidas apud Nerono. Li levas sin kaj havas grandan paroladon en latina lingvo, bone preparitan. Li akcentas la gravecon de l’ momento, en kiu unuafoje antikvaj homoj estas gastoj de l’ dudeka jarcento. Ke la hodiaŭa tago estas okazaĵo unika en la historio de la mondo... Lia parolado tamen ŝajnas esti tre malklara por la antikvaj cerboj. Nur kiam li komencas laŭdan himnon je Nerono, ĉiuj laŭte aplaŭdas. Kaj Nerono mem estas tre kontenta. Post tio respondas la poeto Lucanus en versoj, kiuj bedaŭrinde estas por mi tute ne kompreneblaj.

Ankaŭ Karolo estas plene okupita. Li prenis sur sin specialan taskon. Li starigis sur la galerio en kaŝita punkto filman aparaton, por fotografi la bildojn kaj konservi ilian vivon por eterne.

„Ha, tio estos filmo!...“ li diras al mi kaj langoklaklas. „Tian filmon certe la mondo ankoraŭ ne posedas!“

„Hm“, mi respondas, „vi fariĝos certe plej fama reĝisoro.“

„Kompreneble, kompreneble“, li murmuras, dum liaj okuloj ekbrilas pro ĝojo kaj fiero. „Estas nur bedaŭrinde, ke oni devas filmi kaŝe...“

Kaj li denove turnas kun fervoro je sia aparato.

Post la manĝo, kiam ĉiuj satiĝis, Fromaĝi aranĝas kinematografan prezentadon. Pri tio nepre insistis Sovaĝi dirante, ke oni nepre devas prezenti al la antikvuloj en bildoj la kulturon de l’ dudeka jarcento.

Fromaĝi do kurigas diversajn filmojn, kiuj montras la vivon en grandaj urboj kiel Londono, Parizo, Berlino, Vieno ktp.

La gastoj rigidiĝas pro mirego kaj timo, kiam ili vidas la vivantajn bildojn. Kelkaj laŭte ekkrias. Ĉiuj opinias, ke novaj teruraj sorĉaĵoj montriĝas antaŭ iliaj okuloj...

Tiam okazas stranga sceno. En Berlino montriĝas sur strato subite aŭtomobilo. Ĝi kuregas kun venta rapideco kontraŭ la publikon, t. e. kontraŭ nin. Nerono eksaltas kun sovaĝa krio kaj la kuraĝaj korteganoj rifuĝas rapide. Kelkaj falas de la seĝoj kaj rampegas sub la tablon. Nur Petronius saltas rapide antaŭ Nerono-n, kovras lin per sia korpo kaj krias kun laŭta voĉo: „Protektu la dian Cezaro-n!“ Kaj tiel okazas, ke la saĝa Petronius, kiu malamikas konstante kun Tigellinus pro la imperiestra favoro, akiras sukcesegon. Tigellinus rifuĝinte unua sub la tablon, tuj perdis la favoron. Li koleregas nun al ni...

Poste oni kondukas la gastojn en la parkon antaŭ la domon. Ĉi tie Karolo instalis mirindan elektran lamparon, kiu vekas ĝeneralan admiron.

Karolo estas admirata ankoraŭ pli, kiam li prezentas sian arton en celtabula pafado. Nerono entuziasmiĝas tiom, ke li mem volas pafi. Ĉiuj ni nepre malkonsilas al li. Fromaĝi krias „arogantegaĵo“ kaj ne permesas, ke oni donus pistolon al li. Nerono koleriĝas. La situacio fariĝas minaca. Fromaĝi insistas. La romanoj maltrankviliĝas...

Tiam feliĉe la danĝeran situacion savas Tabakaĉ. Li grandanime pruntedonas sian revolveron.

Estas aspekto mizera kaj ridinda, kiel Nerono timtreme tenas la infanludilon kaj kiel li celas fermpremante konvulsie la okulojn. La pafo ekkrakas. Kompreneble li ne trafis. Unue tio ja estis neebla kaj due li pafis kun fermitaj okuloj. Sed liaj korteganoj kriegas aplaŭde kaj parolas al li kredige, ke li trafis kaj ke li estas majstro en la pafado. Tabakaĉ preteme „ŝargas“ la revolveron.

Sed subite Nerono ricevas atakon de cezara frenezo. Hazarde Tigellinus staras izolita de aliaj. Nerono strabe rigardas lin kun malica kontento, poste levas rapide la revolveron kaj pafas sur lin. Tigellinus tuj falegas teren, kvankam li ja ne povas esti iel trafita. Sed Nerono volas nun pafi sur ĉiujn korteganojn, kiuj timigite diskuras. Sed Fromaĝi malpermesas al Tabakaĉ ŝargi denove. Nerono pro tio furioziĝas. Li kriegas, ke li aranĝos en la areno teruran pafadon sur homojn. Inter la korteganoj regas paniko...

Feliĉe la brasiko de l’ dudeka jarcento savas nin. En la stomako de l’ dia Cezaro ĝi komencas efiki. Li volas tuj veturi hejmen. Rapide mi puŝas lin en aŭtomobilon kaj veturigas lin al la Palatino. Sed la kompatinda imperiestro fariĝas tiel stomakmizera kaj ĝemegas tiel terure, ke mi rapide devas reveturi kaj venigi kelkajn kuracilojn. Mi donas al la ĝemanto malavaran dozon da natro kaj _nux vomica_, sed ne atendas la rezulton. Mi malaperas plej rapide kaj esperas, ke miaj kuraciloj efikis bone...

Tiel mizere finiĝis la granda festeno.

Sinjorino Kamilo laŭte dankas Dion, ke la tuta gastaro forlasis nian domon. Ni estas ĉiuj iom seniluziigitaj. Fromaĝi koleras, ke oni permesis al Nerono manĝi tiom da brasiko. Ke el tio povas rezulti granda malamikeco...

Plej seniluziigitaj estas la kuiristino Sabino kaj ĉambristino Cili. Ili koleregas kaj rakontas verŝante larmojn de kolero, ke neniu gasto donis trinkmonon, kvankam ili staris antaŭ la pordego kiel admonantinoj kun etendita mano! Kaj kia aroganteco -- la poeto Lucanus adiaŭe kisis Cili-n kaj dum la kiso ŝtelaĉis al ŝi testudŝelan pinglon el la hararo...

Ni estas en granda embaraso. La stranga konduto de niaj gastoj kontraŭ Sabino kaj Cili, kiuj ja havis plej multe da laboro, estas vere hontinda. Kion fari?

Ni konsolas ambaŭ per riĉa mondonaco en la valuto de l’ dudeka jarcento...

46.

Lydia, la bela junulino, kun kiu mi konatiĝis dum la lasta festeno ĉe la imperia kortego, ofte vizitas min. Ŝia patro, la impertinenta skribisto Menenius Piso, estas tiom malica, ke li sendas ŝin al mi. Kun larmoj ŝi konfesis al mi, ke li volas vipigi ŝin, se ŝi ne loge sciiĝos de mi, en kio konsistas nia forto. Mi fariĝis tre suspektema. Kaj mi vere timas, ke la romanoj povus sciiĝi pri niaj „kontaktiloj“, kies forpreno kaŭzus neatenditajn komplikaĵojn...

La romana junulino sentas grandan simpation por mia persono. Ŝi estas pli saĝa kaj klera ol ŝia patro, kaj ofte ni promenas tra la vasta parko de Sabellius Rufus kaj parolas pri seriozaj problemoj. Mi mem perfektiĝas pli kaj pli en la latina lingvo kaj antaŭvidas, ke mi parolos pli bonan latinon ol la plej klera scienculo de l’ dudeka jarcento.

Ofte ni ripozas sur ŝtona benketo sub pinio kaj rigardas en la bluan spegulon de la lago, kiun bordas marmoraj rokoj.

En tiaj momentoj ni ofte silentas enpense, ĝis kiam vekas nin la cinikulo, kiu spione rampas tra la parko. Li rikanas malbele kaj ĵaluze, kiam li preterpasas. Aŭ li kutimas stari ĉe la laga bordo kaj per viandopecoj nutri siajn amatajn murenojn...

La antikva idilio, kiu komenciĝas tie ĉi, estas kiel fantazia kuriozaĵo. Kial mi ne havu amatinon de l’ antikva tempo? Mia koro batas pli vigle, kiam mi rigardas la klasikan belon, pri kiu kantas poetoj de antikvaj tempoj, kaj kiu viviĝis por mi en karno kaj sango, en floranta knabina korpo. Kaj ia varmega febro skuas min, kiam ŝia vizaĝo proksimiĝas al la mia, kiam ŝia varmega spiro tuŝas miajn vangojn, kiam en ŝiaj okuloj kreskas ... kreskas io ... iaj pasiaj revoj, kiujn mi neniam legis en okuloj de knabinoj niatempaj...

