# Saltego trans jarmiloj

## Part 8

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/saltego-trans-jarmiloj-69123/index.md

Tiam fraŭlino Snob kun solena gesto donas al ŝi sian lorneton, per kiu ŝi ĉiam estas armita. Kun timema miro la romana sinjorino akceptas la lorneton kaj metas ĝin antaŭ la okulojn. Tiam subite ŝi ekkrias pro ĝojo kiel blindulo, kiu subite reakiris sian vidpovon. Feliĉego emocias ŝin. Kun laŭtaj scivolaj demandoj ĉirkaŭas ŝin la aliaj sinjorinoj. Kaj tiel okazas, ke ankaŭ fraŭlino Snob, pri kiu neniu ĝis nun atentis, subite fariĝis persono de unuaranga graveco!

La fremda miopa sinjorino estas Acte, la eksigita amatino de imperiestro Nerono. Ŝi loĝas ankoraŭ en la imperia palaco kaj ĝuas certan influon.

Kiam Acte adiaŭas nin, ŝi redonas la lorneton kun tremanta mano. Sed fraŭlino Snob reprenas ĝin senkompate. Kiel ŝi ja povus fordonaci la lorneton, se ŝi posedas nur unu? Kaj ŝi nun ja bezonas nepre la lorneton en antikva Romo, ĉar ŝi nepre volas trovi sian Vinicion. Estas krome en la domo ja diversaj okulvitroj de Fromaĝi, kiujn li ne uzas. Sed ni ne kuraĝas proponi al la bela Acte tiajn monstrajn vitrojn!...

* * * * *

Post du horoj eleganta palankeno haltas antaŭ nia domo. Eliras korteganino kaj senspire kuras en nian ĉambron.

Ke por siaj same miopaj okuloj la imperiestro postulas la „grandan rimedon!“ Li aŭdis, ke ĝi helpis mirinde al Acte. Ankaŭ li deziras vidi en sama maniero.

Fromaĝi krias:

„Arogantegaĵo!“

Sed mi klarigas en latina lingvo:

„Nobla sinjorino! Reiru kaj anoncu al la potenca imperiestro, ke ni estas pretaj persone enmanigi al li la ‚grandan rimedon‘, se lia indulgo bonvolos akcepti nian viziton. Ĉar la indiferenteco, kiun la kortego evidente montras kontraŭ ni, estas ofenda...“

Kun granda seniluziiĝo kaj indigno la korteganino residiĝas en sian palankenon. Mi bone povas laŭsenti ŝian spiritan staton: ke tia afero ankoraŭ ne okazis, dum ekzistas Romo!

* * * * *

Post pluaj du horoj, kiam la horizonto ruĝiĝis jam vespere, Tigellinus, unua generalo kaj ministro, en akompano de pretorianoj, transdonas al ni la inviton al la Palatino, Tigellinus, la homa bestaĉo! Mallonghara grizkapulo kun glateca konduto kaj envia rigardo. Kortegeca kaj sinjoreca. Sed en la salono de Fromaĝi mizere disfluas lia sinjoreco kaj li balbutas pro senlima mirego. Malkonstante kaj malkonfide moviĝas liaj okuloj tien kaj reen.

Fromaĝi tre ĝojas pro la imperiestra invito kaj forgesante tute la antikvan tempon, li serveme prezentas skatolon da bonegaj cigaroj al la romano. Kaj ĉar tiu rifuzas akcepti, Fromaĝi supozas, ke li estas nefumanto. Rapide li alvokas Tabakaĉ-on, ke li prenu la cigarojn kaj disdonu ilin al la pretorianoj, kiuj atendas antaŭ la domo.

Tabakaĉ malaperas kun la cigaroj fulmrapide...

39.

Mi frotas miajn okulojn: ĉu mi dormas? ĉu mi sonĝas? Sed ne, estas ja neeble. Ĉar la suno helege lumas super niaj kapoj.

Malrapide nia aŭtomobilo ŝoviĝas antaŭen. Ni veturas vizite sur la Palatino-n. Ni ĉiuj estas en festena tualeto: la sinjorinoj en rigida silko, la sinjoroj en frako.

Romo ŝajnas stari „surkape!“ La tuta urbo surpiede! Dekstre kaj maldekstre apud nia vojo romanoj, viroj, virinoj kaj infanoj, nubianoj, egiptoj, sirianoj, persoj, hebreoj, grekoj -- reprezentitaj ŝajnas ĉiuj nacioj de la mondo!

Kiam ni proksimiĝas al la Palatino, ni enveturas grandegan spaliron de pretorianoj. Vere, impona elmontro de potenco!

„Tuta potenco, kiu montriĝas tie ĉi“, diras Fromaĝi kun fiera ĝojo, „disfluiĝas en nenion antaŭ niaj fortoj.“

„Vi estas prava“, mi respondas, „mi nur bezonas pafi unu revolveron -- kaj ĉio diskuregas.“

„Jes“, aldonas Sovaĝi, kaj mi sentas, ke lia malnova venĝemo vibras en lia voĉo. „Kio estas ili? Maskitaj paperaj pupoj, kiujn ni disblovas kiel vento.“

„Nur ne faru novajn senpripensajn aĵojn!“ petas timeme sinjorino Kamilo.

„Sed tio estis tiom amuza, panjo“, diras Maria petoleme.

„Ni devas venki per la personeco“, decidas instrueme fraŭlino Snob kaj tion dirante, sidigas sin rekte kaj rigide. Ŝi ŝajnas konvinkita pri la venko de sia propra personeco.

Sunbrilanta posttagmezo. Ĉie brilego kaj lumego. La pompo de l’ antikva tempo milkolore ondas ĉirkaŭ ni. Ie mallaŭta muziko de plendantaj flutoj...

Ni estas meze en „Quo vadis“. Ĉirkaŭ ni la kortego de imperiestro Nerono. Jen la apollobela Otho, jen la poeto Lucanus, la eleganta Petronius, la dika Vitellius, la filozofanta Seneca, Vespezianus kun la karakteriza kapo kaj jen la juna Titus, bela junulo, kiun oni prezentas al ni kiel Nerva kaj kiun mi kutimas vidi sur liatempaj moneroj kiel maljunulon, Tigellinus kaj ĉiuj aliaj korteganoj, patricioj, oficistoj kaj soldatoj...

Fraŭlino Snob pinĉas mian brakon kaj deziras ekscitite, ke mi montru al ŝi ŝian amatan Markon Vinicion...

Mi frotas miajn okulojn. Mi fikse rigardas en la sunbrilatan antikvan ĥaoson, kiu vigladas ĉirkaŭ mi...

Ĉu estas sonĝo? Jes, estas sonĝo, gigantega fantazia sonĝo, kiu fariĝis ĉi tie realo. Ha, en mia poŝo tintas moneroj de Otho, Vespasian, Titus kaj Nerva, kiujn aĉetis profesoro Sovaĝi. Mi konas la sorton kaj estontecon de tiuj, kiuj staras nun antaŭ mi! Mi konas la sorton de la romanoj, de ilia mondregno, de ilia eterna urbego. Ha, en mia spirito mi vidas, ke Romo brulas en venonta jaro, ke Seneca banante malfermas tranĉe siajn vejnojn, mi vidas Nerono-n en agonio, Vitelliuso-n ŝirata el la palankeno kaj dispecigata, Titus-on detruanta Jerusalemo-n, Nerva-n kiel honoratan maljunulon surpaŝi la tronon de la mondregno... Ha, mi estas do pli ol la Pythia, pli ol la Sybilla...

Kaj kio ili do estas ĉiuj ĉi, kiuj moviĝas antaŭ mi en pompaj vestaĵoj? Ĉu ili estas kadavroj? Ĉu ili estas misteraj fantomoj, kiuj kuraĝas penetri eĉ en blindigan helon de l’ suno? Aŭ ĉu estas ni tiuj fantomaj vaguloj, kiuj falis meze en ĉi tiun tempon? Kiu tempo estas la ĝusta? Ĉu estas eble, ke preskaŭ du mil jaroj pasis depost tiu ĉi serena posttagmezo, kies suno brilegas ĉirkaŭ ni?...

Nia aŭtomobilo haltas ĉe blanka ŝtuparego antaŭ marmoraj kolonoj...

Eksonas laŭtaj ĝojegaj krioj de l’ popolamasoj. Mi malfermegas la okulojn. Mi ektremas febre. Mi svenetas...

Imperiestro Nerono aperas, post li la imperiestrino Poppaea...

Saluton Nerono!... Saluton, Poppaea!...

40.

Menenius Piso notis:

Pro la miopaj okuloj de l’ dia Cezaro okazis, ke la fremdaj barbaroj, kiujn pereigu la dioj, estis akceptataj honore sur la Palatino. Ĉar la dia Cezaro volis vidi, kiel vidis Acte, kaj pro tio li malŝparis sian afablon kaj bonvolon por la barbaroj.

Nun oni scias, kiuj ili estas kaj de kie venas iliaj misteraj fortoj. Cinikulo, kiu vivas en la domo de Sabellius Rufus, en kies ĝardenon falis la sorĉa domo el la nuboj, sukcesis sciiĝi, ke la barbaroj estas kristanoj. Ĉar en unu el siaj ĉambroj ili havas la bildon de la krucigita Dio, al kiu la kristanoj kutimas oferi.

Ho, ke la dioj punu tiun kristanan bandaĉon! Prava kaj ĝusta do estas la opinio de tiuj, kiuj asertas, ke ĉi tiuj homoj estas armitaj per malpiaj supernaturaj fortoj kaj ekzistas en la mondo nur por meti la hakilon al la kolumnoj de la ŝtatkonstruaĵo kaj renversi ĉion ekzistantan. Estas do tempo plej urĝa, ke la edikto kontraŭ la kristanoj, kiu bedaŭrinde ŝajnas forgesita, estu renovigata, kaj mi tute aprobas la opinion de multaj al la dia Cezaro amikaj personoj, ke venis nun la tempo eklabori per ĉiaj rimedoj kontraŭ la troiĝanta malico kaj venena potenco de la kristanoj, se aliokaze ne estu serioze minacata la romana ŝtato.

Do -- staris la kristansuspektaj barbaroj en la granda akcepta salonego sur la Palatino kaj rikane rigardis nin. Vere, ili similis al kotaj makuloj sur blanka silko, kiam ili staris en sia malbeleco inter la belaj florantaj kaj altmoŝtaj, per belegaj festaj vestaĵoj vestitaj kaj bonodorantaj noblaj romanoj! Ĉu efektive oni povas nomi vestaĵo tion, kion tiuj fremdaj viroj kaj virinoj portas sur siaj korpoj? Tiujn strangegajn nigrajn, malvastajn vesttubojn de la viroj kaj tiujn malelastajn kaj rigidajn robojn de la virinoj? Kaj kial la viroj portas blankajn kirasojn sur la brusto kaj ĉirkaŭ la kolo rondstaraĵojn same el la ŝtofo de la kiraso? Unu el la virinoj[4], havis la kolon kaj supran parton de la brusto nuda laŭ maniero de niaj belaj virinoj, sed kio ĉe ni estas bongusto kaj ĉarmo, evidentiĝas ĉe virino abomenego.

[4] Rim. de l’ trad.: „Fraŭlino Snob havas ĉe M. Piso specialajn ŝancojn!“

Ili alportis por la dia Cezaro kaj diina Poppaea donacaĵojn, kaj la imperiestraj gemoŝtoj bonvolis akcepti ĉi tiujn donacojn kaj eĉ admiri. Ja, Poppaea metis sur sian diinan buklan kapon hiperborean konstruaĵon el felto, silko kaj plumoj, pri kiu la barbaroj diras, ke ĝi estas portata en ilia hejmlando nur de plej noblaj virinoj. Mi devis turni min flanken por ne ekridi laŭte, kiam la imperiestrino starigis la plumigitan monstraĵon sur la nobla kapo, en la mano ruĝan ombrelon kun blankaj franĝoj laŭ speco de la ombreloj, kiujn oni tenas superkape al la egiptaj pastroj dum iliaj procesioj, nur ke ĉi tiu estas kunetirebla. Kaj la dia Cezaro lasis meti sur sian nazon per la estro de la barbaroj la dratplektaĵon kun la facetitaj ŝtonoj kaj poste elkriis ĝojigite, ke li fariĝis klare vidanta.

Post tio li akceptis aliajn donacojn, interalie kesteton, super kiu flugpendis grandega funelo. Ĉar neniu sciis, kion signifis la aĵo, la barbarestro petis pri la permeso pli detale montri la aĵon. Momenton li turnis je ĝi, poste eksonis potenca voĉo el la funelo kaj kantis akompane kun nevidebla muziko, ke ĉiuj ektimis pro la sorĉo. Kaj ĉar la poeto Lucanus opiniis, ke devas sidi en la kesto eta pigmeo, la barbaro malfermis la pordeton de la kesto, kaj efektive enestis nur radetoj, kiuj intermikse kuradis, sed nenio homa. Estis abomena sorĉego kaj la dia Cezaro mem paliĝis kaj timtreme cedis, ĉar la muziko estis vere barbara, kaj la kanto sonis malbelsone. Kaj ili diras, ke ĉi tiu bruado devenas de glora kantisto, nomata _Carusos_. Poste la barbaro enŝovis rondan plataĵon kaj anstataŭ la kanto eksonis el la sorĉfunelo terure la blekegado de leono. Kiom ajn terurege estis aŭdi la blekegadon de ĉi tiu sovaĝa bestego meze inter ni, ni ĉiuj kuraĝe eltenis, kaj la dia Cezaro ridetis, kiel ja nur povas rideti saĝa viro pri tiaspeca sorĉludilo...

* * * * *

Homoj!

Mi estas naturo trankvila. Mi ne ĵetas ŝtonojn kontraŭ kolegojn. Tion mi ĝis nun ne faris. Sed kion raportis al vi ĉi supre mia kolego Menenius Piso, estas tiel malvera kaj ofenda, ke mi laŭte devas voki al vi: _ne kredu lin_!

Homoj, kiuj vi estas feliĉaj kaj enviindaj pro tio, ke vi povas legi la raportojn de antikvulo, pripensu, ke vi tion devas danki precipe al mia senegoista modesteco. Ĉi tiu modesteco detenas min simple ŝuti polvon en viajn okulojn, kiel kutimas fari aliaj verkistaĉoj kaj en tia fia maniero rikolti vian laŭdon kaj aplaŭdon -- ho ne! Mia malegoismo instigis min akiri vian aplaŭdon honeste. Tial mi ne fortenis de viaj okuloj la raportojn de mia kolego M. Piso, pri kiuj mi ja povus simple silenti! Sed bedaŭrinde mi devas konstati publike, ke mia antikva kolego same apartenas al tiuj verkistaĉoj, kiujn mi supre aludis.

Homoj! Mi energie protestas kontraŭ la malveraĵoj kaj ofendaj arogantaĵoj, kiujn distrumpetas fanfarone antikva skribistaĉo.

Estas malvere, ke la muziko, kiun ni prezentis al Nerono, estis barbara aŭ malbelsona. Kontraŭe, ĉi tiu muziko estis mirinde bela. Ĉar Fromaĝi enmetis en la gramofonon, kiun ni donacis al Nerono, la plej bonan diskon, kiun ni havis. Tio estis la glora ario de Caruso „Donna è mobile“ el „Rigoletto“.

Estas malvere, ke la korteganoj kuraĝe eltenis nian leondiskon, kiun Fromaĝi enmetis poste, kaj ke Nerono ridetis. Kontraŭe, kiam la leona blekego eksonis, ekregis preskaŭ paniko. Ĉiuj opiniis, ke la leono troviĝas meze inter ni. Kaj estas vere, ke mi ĝis nun ne vidis tian malkuraĝan teruron. Nerono kun kriego rifuĝis malantaŭ siajn korteganojn. Kaj Fromaĝi devis rapide ĉesigi la gramofonon, se ni ne volis riski malagrablaĵojn...

Homoj! Mi apelacias al via konscienco: konfesu mem, ke Menenius Piso estas grandega impertinentulo!...

41.

Antikva bakhanalio!

Jen kuŝas la historia monstro Nerono. Kun dika vizaĝo, kiu ŝajnas ŝvelita pro la ega duobla mentono. Kun kapharoj ruĝetaj kaj maldensaj. Li kondutas kiel malfeliĉe senhelpa dika virino, kun paŝoj el la tragedio, kun patosaj manmovoj. En la miopaj kunepremitaj okuloj brilas sovaĝo kaj frenezo. Liaj nudaj grasaj brakoj estas ringitaj kaj sur la kapo kuŝas ora krono. Sur lia nazo -- la okulvitroj de Fromaĝi. Karikaturo el febra sonĝo!

Ĉu ĉio ĉi ne estas sonĝo? Jes, la imperiestra vizitakcepto ŝajnas al mi febra sonĝo kun inkubo. Ŝajnas al mi, ke mi ĉiumomente vekiĝos al pli agrabla efektivo. Viviĝas ĉirkaŭ ni la riĉe kostumitaj figuroj de l’ Nerona epoko. Por ni ili estas duone maskobalo, duone malvarma ŝtoniĝinta historio. Leviĝis antaŭ ni la kurteno de l’ antikva scenejo, sur kiu ni mem ludas strangan ĉefan rolon! Malfermiĝis la teatro de l’ historio, en kies fono insidas krimego, brulo kaj morto!...

Ekstere brilanta posttagmeza suno. Interne -- malheligita salonego kun multnombra lumigilaro. Mi tute ne scias, ĉu do estas tag- aŭ vespermanĝo, kion prezentas al ni Nerono. La salonego aspektas strange. Kaj la krepusko, kiu regas ĉi tie, frapas malserene miajn okulojn, kiuj kutimas la elektran lumon.

Ripozaj kuŝejoj anstataŭ seĝoj. Neniaj manĝilaroj. Manprenoj en la pladojn.

Fraŭlino Snob rifuzas kuŝi kaj meti la manojn en la pladojn. Ŝi sidas sur la kuŝejo en rigida hieratika pozo. Ŝiaj lipoj premiĝas ŝoke. Senĉese ŝi ĉirkaŭrigardas. Ŝi ne trovis sian belegan heroon Marcus Vinitius, sed ĉeestas multaj indaj anstataŭantoj...

Mi rigardas miajn amikojn el la dudeka jarcento. Jen, ili kuŝas meze en la brilantaj belaĵoj sur siaj kuŝejoj vere kiel kotaj makuloj. La abomena malbeleco de niatempaj vestaĵoj montriĝas frapante. Escepton eble faras Maria, kiu surmetis helruĝan someran vestaĵon. Ŝi kuŝas apud juna belega romano, kiu vigle parolas al ŝi...

Jen, profesoro Sovaĝi. Li aspektas vere sovaĝe. Kun fiero li klopodas konduti tute klasike. Oportune li etendiĝas sur sia kuŝejo. Li manĝas kaj trinkas ĉion. Liaj fingroj kaj liaj lipharoj gutas je graso. Li engorĝigas nemiksitan Falernan vinon. Lia nigra frako, kiun li verŝajne farigis ĉe iu fuŝtajloro, vestas lin malbone. Li etendas siajn malgraciajn botojn kun la malpuraj plandoj. Ĉio ĉi ŝajnas al mi kria akuzo kontraŭ nia kulturo!

Fromaĝi deziras fiksteni la solenan manĝon ĉe Nerono por eternaj tempoj. Karolo do alportas grandan fotografan aparaton kun la plategaĵo. Profesoro Sovaĝi devas klarigi per arte studitaj frazoj latinaj la celon de la aparato. Li faras tion kun ŝviteganta ruĝa kapo.

Sed sur la vizaĝoj de la romanoj montriĝas timo. Antaŭ ili troviĝas la mistera aĵo. Ĝi disstarigas siajn tri piedojn kaj ĝia nigra truo rigardas fikse la grupon. Fromaĝi petas Nerono-n, ke li akceptu imperiestran pozon. Sed Nerono kaŝis sin pro timo malantaŭ Poppaea. Kun peno oni sukcesas venigi lin antaŭ la aparaton. Fine li paŝas antaŭen. Li portas la okulvitrojn kun timiga grotesko. Liaj okuloj moviĝas malkonstante tien kaj reen. Oni metas ĉirkaŭ liajn ŝultrojn la trenaĵon en pentrindaj faldoj kaj donas al li liron. Kaj nun li sidas, bildo de kompato, antaŭ la aparato kaj rigardas la nigran truon, el kiu ŝajnas minaci terura danĝero.

Tiam profesoro Sovaĝi levas la dekstran manon kaj vokas laŭte la kutiman fotografan frazon: „Mi petas serenajn mienojn!“

La societo klopodas rikani. Fromaĝi fotografas kaj danke klinas sin.

Karolo prenas la plataĵon. Li tuj veturas hejmen, por riveli ĝin kaj plej rapide alporti pretan bildon.

Horoj pasas. Malrapide...

Mi estas jam dormema kaj laca. La impresoj hodiaŭaj estas tro fortaj. Plej volonte mi nun kuŝus hejme en la lito kaj dormus. Kaj forgesus pri ĉio, kio nun zumas ĉirkaŭ mi mistere kaj fantome. Nebuloj kvazaŭ ŝoviĝis jam antaŭ miajn okulojn kaj mi jam ne atentas apud mi Lydia, la belan filinon de Menenius Piso, kaj ŝiajn sincerajn amklopodojn...

Fraŭlino Snob, en kies kapo evidente efikas la Falerna vino, jam tute konformiĝis al la antikveco. Ŝi amvarmiĝis. Ŝi kuŝas meze inter aro de junaj kaj maljunaj romanoj kaj rikanas bonhumore. Ŝi tute ne komprenas la romanojn, kiuj evidente mokpetolas ŝin, kaj mem povas respondi nenion...

Profesoro Sovaĝi estas tute ebria. Li ruliĝas al Nerono, kiu estas ne malpli ebria, kaj krias laŭte: „Vivu la granda Kezaro!“ Post tio li grunte rakontas al Nerono pri la verko „De praulo ĝis radiohomo“...

Fromaĝi leviĝas kaj balbute invitas la imperiestron, la imperiestrinon kaj la korteganaron al festena manĝo. Ĉiuj ridas kaj aplaŭdas. La invito estas akceptata entuziasme. Jam fariĝas malfrua vespero...

Tiam aperas Karolo kun la preta fotografa bildo. Oni starigas ĝin. La societo proksimiĝas. Unu preme puŝas la alian. Kaj dum ili ŝanceliĝas duonebrie, kelkaj etendas montre siajn fingrojn, virinoj ekridas akrasone kaj kvere, aliaj starante pli proksime ĉe la bildo ekkrias pro teruro.

Nerono ŝanceliĝas al la bildo. Liaj okuloj rigardas ĝin fikse kun esprimo de ebriulo. Kiam li ekkonas la bildon, li rulas la okulojn malantaŭ la okulvitroj. Li fingromontras sur sian portreton kaj ekridetas kiel infano. Sed subite li ektremas pro teruro. Li skuiĝas froste. Liaj genuoj ŝanceliĝas senforte. Li vualas sian kapon...

Ĝenerala tumulto! La romanoj, kuraĝigitaj de la alkoholo, subite montras minacan konduton. Unu el ili, gestante kun ekscito, komencas agitan paroladon kontraŭ la barbaroj. La tumulto pligrandiĝas. Fromaĝi forsavas sian bildon. Ni rapidiĝas por eliri. Nur kun peno ni sukcesas elŝiri fraŭlinon Snob el la brakoj de ĝentila stranga amemulo. Karolo kaj mi fortrenas profesoron Sovaĝi, kiu apenaŭ povas stari pro ebrio.

Kaj dum kiam la homamasoj ĉirkaŭkrias nin kaj minace levas siajn pugnojn, Karolo fajfigas la signalsirenon kaj nia aŭtomobilo salte ekkuras en la sin premantan homaron...

42.

Krepuskiĝas.

Nia aŭtomobilo rapidegas en la densajn homamasojn. La vento, kiu forte eksiblas ĉirkaŭ niaj kapoj, forblovas la latinajn kriojn de la popolaĉo. Miraklo estas, ke ne okazas akcidento. Sed Karolo estas tute sobra.

Ĉu ni estas ebriaj? Mi ne volas riproĉi, ke la sinjorinoj trinkis tro multe. Sed ni ĉiuj estas ebriigitaj de la travivaĵoj kaj impresoj.

Tamen -- ĉu fraŭlino Snob ne estas ebria? Ŝi subite leviĝas, etendas sian brakon kaj krias:

„La koloseo!“

_La koloseo!_ Ĉu? Mi frotas miajn okulojn. Tio estus ja neebla. Kaj tamen mi vidas la grandegan konstruaĵon antaŭ mi. Jen! Jen! Ĝi elteriĝas en krepuskan ĉielon. Kaj strange: ĝi ne estas antikvagriza kaj ruina kun la karakteriza rompa linio, konata al ĉiu Rom-vizitinto. Sed nova, brila ĝi leviĝas en pura blanko en la vesperan horizonton.

„La koloseo!“ krias ankaŭ mi kaj skuas la profesoron, kiu ronkante kuŝas en la aŭtomobilo.

Tiam Maria ekpremas mian brakon kaj krietas:

„La tero tremas!“

Ĉu ni estas ebriaj? Mi malfermegas la okulojn. Antaŭ ni ekŝanceliĝas konstruaĵoj. Leviĝas kaj malleviĝas tutaj stratoj. Kaj ĉio fluas ĉirkaŭ ni en konstanta ŝanĝo. Kaj super la ŝanceliĝanta Romo leviĝas imprese kaj impone la koloseo. Kaj la arkego de Konstantino!...

La tero tremas? Neeble. Nenie estas krako aŭ ruinfalo. Venas domoj, malaperas. Leviĝas novaj siluetoj de konstruaĵoj kaj denove forŝoviĝas. Kvazaŭ rapidaj scenoŝanĝoj en kinematografejo...

Timigite Karolo haltigis la aŭtomobilon:

„Mi ne povas veturigi. La vojo estas barita.“

Tondro! Ni erarveturis. Kiel estas eble? Ni jam kutimas la stratojn de Romo sufiĉe kaj la vojo de la Palatino hejmen estas tiel bone konata, ke ni konstatas kun mirego: ni troviĝas en tute fremda regiono. Sed tiu ĉi regiono estas pli belega. Grandaj palacoj staras tie ĉi, kie staris antaŭ horoj mizeraj argilaj kabanoj. Kaj terura fenomeno de l’ naturo timigas nin: jen ĉirkaŭas nin krepusko, jen nokto, jen brilegas sunhela tago. Kaj ĉio ĉi ŝanĝiĝadas kun fantoma rapideco.

Sinjorino Kamilo tremas pro timo:

„Dio mia, la mondo pereas!“

„Ne, ne!“ mi diras. „La Co-vivo malordiĝis iel. Jen la kaŭzo!“

Karolo provas plu direkti la aŭtomobilon. Sed kiel misteraj sorĉaĵoj aperas novaj muroj, baras la vojon kaj malaperas, cedante al aliaj. Karolo blasfemas. Fine li krias:

„Ĉiuj eliru!“

„Ne!“ rediras Fromaĝi. „Restu sidantaj! Mi ankoraŭ konas la direkton, ni devas veturi precize okcidenten. En tiu direkto estas nia domo“.

Tion dirante, li montras per la mano. Li okupas la sidlokon apud Karolo, elpoŝigas kompason kaj ekprenas la direktilon.

La aŭtomobilo plu veturetas singarde.

Subite Fromaĝi eksaltas, fingre kombas sian hararon -- la ĉapelon li jam perdis antaŭe -- manfrapas sian frunton kaj krias kun terura voĉo:

„Jam mi scias -- la aerooptikaj plataĵoj!“

Mi tuj komprenas. Iu mano tuŝis niajn aerooptikajn plataĵojn. Ili verŝajne moviĝas kaj kun ili la jarcentoj. Tempoj postkuregas sin. Epokoj ĉasas unu la alian kaj kurege pasas preter niaj miregantaj okuloj. Kaj ni estas meze en la ĥaosego.

Mi ektremas. Ha! Efektiviĝis tio, kion antaŭdiris avertaj voĉoj en ŝvitoplena nokto. Jes, ni fariĝis mizeraj fantomaĉoj. Ni vagas en la Co-a mondo similaj al ombruloj kaj glitas inter kuregantaj jarcentoj...

Ĉirkaŭ ni ŝanĝiĝas ĉio. Ne nur Romo aspektas en ĉiu minuto alia, sed ankaŭ ĝiaj loĝantoj. Popolo ... legionoj ... militistaro ... procesioj ... brilas torĉoj en krepusko ... lumiĝas hela tago ... grupoj de homoj volas ataki nin, sed tuj ili redroniĝas en pasintajn tempojn ... aŭdiĝas bruo ... eksonas muziko ... profunda silento...

Kio? Ĉu jam venkis la kristanoj? Leviĝis el la katakomboj? Jen, moviĝas solena procesio ... antaŭe kruco ... psalmojn kantantaj virinoj kaj knaboj ... jen, viro kun ordonaj rigardoj en purpura dalmatika vestaĵo ... kaj ĉio preterpasas ... malklariĝas kvazaŭ spiro sur spegulo...

Ĝermanoj ... ĝermanoj ... tuta rivero ... surĉevale ... piede ... en kurega paŝo ... ekscitaj krioj ... for!

Kaj la belego, kiu ĉirkaŭis nin ankoraŭ antaŭ sekundoj, malaperas. Ekaperas vasta kampo. La aŭtomobilo saltegas antaŭen... Haltu! Nova muro ... antikvagriza, putra kaj ruina, sed malhelpa...

Mi kuraĝas returni la rigardojn. Mi ekkonas la Palatinon, kiu ĵus belegis per pompaj konstruaĵoj ... kiel griza ĝi nun ŝajnas al mi ... kaj la koloseo, ĵus rekta kaj brila ... ĉu ĝi ne montras jam la rompan linion?... mallumaj turoj rondaj, cikloidaj ... mallarĝaj stratetoj, fermitaj per ĉenoj... inter ili brilas torĉoj, bruas armiloj ... homoj ribelas ... nova dezerto ... tomba silento ... kaj nia aŭtomobilo jen saltegas antaŭen ... jen haltegas antaŭ novaj baroj...

„Rapide hejmen!“ krias Fromaĝi energie. „Alie povas okazi, ke ni estos ŝirataj el la Co...“

Fraŭlino Snob kuŝas svene sur la kusenoj. Sinjorino Kamilo fikse rigardas antaŭen kiel frenezulino. Maria premiĝas al mi kiel timigita birdo. Nur profesoro Sovaĝi ronkas en profunda dormo kun feliĉa senzorgo...

„Ni supozeble estas jam proksimaj“, krias Fromaĝi, „kaj al mia domo certe nenio okazis!“

Droniĝas la antikva Romo ... montriĝas alia ... pli malpura kaj malnova ... malkultura ... jen militbrua ... jen tombosilenta ... sufokiĝanta en kreskeganta herbaro ... sonoriloj sonas...

Tiam ekkrias Fromaĝi. Li staras antaŭ ni kaj montras antaŭen. Lia longa hararo flirtas.

„Jen la domo!“ li kriegas pro ĝojo.

Efektive! Mi ekkonas nian domon. Sur ĝia tegmento trembrilas lumego, kiun kaŭzas la rapidega moviĝo de l’ aerooptikaj plataĵoj. Ĵus ĝi staras apud marmora ruinaĵo ... nun ĝi apogiĝas je malalta, longetendita baziliko ... malantaŭe muro kun hirundovostaj dentoj ... pordego ... ruĝe ardanta horizonto ... pompa rajdantaro ... en la mezo du rajdantoj de heroa aspekto ... al unu ruĝa barbo kovras la kirason, la alia rigardas fiere kaj saĝe, portas specon de infulo, lia vestaĵo estas blanka kaj purpura. Kaj dum ekfulmas, la ruĝbarbulo returnas sin kaj montras al la fajra brilo. Li parolas en peza latino, kiun tamen mi klare komprenas: „Mi ankaŭ donis al vi la viron el Brescia, sankta patro; tie flamas li en mia tendaro. Nun donu ankaŭ vi...“ For!...

