# Saltego trans jarmiloj

## Part 5

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/saltego-trans-jarmiloj-69123/index.md

Hihi! Vi volas riski la saltegon trans jarmiloj? Hihihi! Ĉu vi neniel timas? Vi saltos en la pasintan mondon, sed kiu garantias, ke vi revenos en la nunan tempon? Se malfunkcios io aŭ ne okazos laŭdezire, vi restos en la Co! Vi devos vagi en la Co-a mondo kiel mizera fantomaĉo. Vi ne plu estos homo, sed eterna jam ombrulo! Ni avertegas vin!...

Glacie miaj fingroj ungotenas la litkovrilon...

* * * * *

Kiam griziĝas la mateno, mi ruliĝas el sub la lito.

„Mi vojaĝos en la kvaran dimension! Mi riskos la saltegon!“

Tion kriante kun decida voĉo, mi pugnobatas mian lavan tablon kun tioma energio, ke rompiĝas mia akvoglaso...

25.

Tabakaĉ -- honora prezidanto!

Mi diris ĉiam: en la domo de Fromaĝi ĉio estas ebla. Ridindegaĵoj kaj strangaĵoj alternas. Ĉiu tago alportas novan sensacion!

Mateo Fromaĝi kunvokis ĉiujn domanojn al vojaĝa konferenco. Ĉefa punkto de la tagordo: la celo de la vojaĝo.

Ĉiuj ni sidiĝas ĉirkaŭ la ovala tablo. La kuiristino, ĉambristino kaj aŭtomobilisto forlasis la ĉambron. Ili deklaris, ke ili estas pretaj partopreni la vojaĝon kaj ke ili volonte konsentos pri la celo, kiun ni destinos en nia konferenco.

Nur Tabakaĉ restis. Li sidas sur honora loko. Tion speciale deziris Fromaĝi, kiu ŝategas nun Tabakaĉ-on tiom, ke li toleras eĉ lian fumon -- terure! Mi volis kontraŭ tio protesti, sed Fromaĝi tre koleriĝis.

„Estimataj gesinjoroj!“ ekparolas Fromaĝi kun soleno. „Mi salutas vin plej kore en la nomo de la tekniko! Kaj mi bonvenigas speciale nian karan amikon Tabakaĉ, sub kies honora prezido okazas nia hodiaŭa konferenco. Mi preparis ĉion tiom, ke ni povas nun trankvile ekvojaĝi. Vi scias ĉiuj, ke per mia malkovro kaj la netaksebla merito de sinjoro ... sinjoro ... kiel li...“

„Tabakaĉ!“ mi memorigas.

„... al kiu mi ĉi-okaze esprimas mian plej koran dankon, estas eble penetri en iun ajn epokon de la pasinta tempo al iu ajn loko. Kaj plue -- estas eble por ni vivi en ĉi tiu pasinta mondo helpe de niaj ‚kontaktiloj‘. Do -- ekaperas la demando: kien kaj en kiun tempon aŭ jaron ni vojaĝos? Saĝe kaj trankvile ni konsideru kaj pripensu. Ni povas fari gravajn servojn al la historio, al la scienco entute. Vere, ne estos facile trovi lokon sur nia vasta terglobo kaj tempon en la pasintaj jarmiloj. Ĉar, estimataj geamikoj, ni same povas sidiĝi sur la glaciejoj de la glacia epoko, kiel ni povas miksiĝi inter la batalantojn de la pasinta lasta mondmilito. Ni povas veturi en tempon, pri kiu raportas al ni la historio nenion. Mi mem ne volas fari proponon; ĉar vere, mi tute ne havis tempon por pensi pri tiu ĉi afero. Do -- mi atendas, ke vi proponos des pli vigle...“

Ĉiu silentas. Nun en la decida momento neniu scias, kien vojaĝi. Mi leviĝas. Mi permesas al mi proponi por pli detala elekto sekvantajn celojn: vojaĝon al niaj pragepatroj Adamo kaj Evo kaj vojaĝon al la kortego de la reĝino Elizabeto de Anglujo (la lastan mi proponas tial, ke mi esperas ĉi-okaze vidi Marion Stuart, por kiu mia koro sentas varman simpation!).

Ĉiu estas kontraŭ miaj proponoj. Tio min iom ĉagrenas. Nur Tabakaĉ estas nek por nek kontraŭ. Mi suspektas, ke li entute ne scias, pri kio temas ĉi tie. Ĉar li sidas kun ioma embaraso, kiu bedaŭrinde estas tamen tro malgranda por deteni lin de la fumado. La pipo pendas inter liaj dentoj kaj grandega fumkolono leviĝas serene el ĝi. Kaj tra la fumkolono rigardas liaj okuloj malsprite. Mi opinias, ke tia konduto nepre ne konvenas por honora prezidanto.

Kontraŭe de mi sidas profesoro Sovaĝi. Li tusetas, strabas el sub la sulkigitaj brovoj kiel mandrelo kaj tamburas senpacience sur la tabloplato per siaj ostaj fingroj.

„Mi petas la vorton!“ li kokokrias.

Kiam Fromaĝi donis al li la vorton, li eksaltas. La manojn li metas kruce sur la bruston kaj parolas:

„Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Ŝajnas ke inter ni regas granda hezitemo kaj maldecidemo rilate al la celo de nia vojaĝo. Ni nepre devas veni al interkonsento, se entute la vojaĝo okazu. Ĉar kiel informis min mia amiko Mateo, estas neeble, ke ĉiu samtempe vojaĝu laŭplaĉe al sia celo: la unu al Palestino dum epoko de Kristo, la alia vizite al Karlo la Granda kaj la tria eble al Mohamed, la granda profeto. Ni devas vojaĝi komune kaj samtempe (brave!). Kaj estas ridinde, ke ni cerbumas pri la vojaĝa problemo, dum la solvo estas tiel simpla kaj evidenta (ĉu?). Estas kompreneble, ke unuavice ni havas la sanktan devon: _teni supren la standardon de la scienco!_ Malgraŭ ĉia respekto, kiun mi sentas por la tekniko (li klinetas la kapon al Fromaĝi), mi devas -- kion mi konstatis jam plurfoje -- ankaŭ hodiaŭ publike deklari, ke la filologio estas la krono de ĉiuj sciencoj! Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! La antikvaj lingvoj estas la bazo, la fundamento de ĉia scienca vivo. Kaj tio estas la latina kaj greka lingvoj. Ke necesegas scii, kiel la homoj parolis iam tiujn lingvojn -- tio verŝajne klariĝis al vi per mia malgrava persono. Kaj mi ne volas preterlasi la okazon, por esprimi al vi hodiaŭ mian plej koran dankon pro tio, ke vi fidele subtenis min en la batalo kontraŭ la antaŭjuĝon, kontraŭ la skandalan misuzon, kiu jam daŭras jarcentojn. Vi konas ĉiuj miajn gravegajn hipotezojn, kiujn mi simbole volas esencigi en du nomoj: ‚Odyssevs‘ kaj ‚Kikero‘. Karaj, tre karaj kunbatalantoj (terura maldolĉo grimacigas la vizaĝotrajtojn de la profesoro), vi scias, ke ni estas preskaŭ la solaj batalantoj, ke mi batalas malproporcian batalon! Kaj tamen mi devas venki! Jes, lasu min venki en ĉi tiu batalo! Lasu triumfi la filologion, la kronon de ĉiuj sciencoj! La sorto decidu! Mi do petas vin vojaĝi kun mi en la antikvan mondon!“ La profesoro skuegas sovaĝe sian kapon kaj finas per kriaĉanta voĉo: „Nur la antikva mondo, kiu elparolis ĝuste la latinan kaj grekan lingvon, estu la celo de nia vojaĝo!!“

„Oh jes!“ flutas fraŭlino Snob.

Fromaĝi gratulas la parolinton, ke li trafis la ĝustan celon. Post tio li parolas kun embarasa hontemo pri la graveco de la du starigitaj hipotezoj de Sovaĝi. Ke li nepre subtenas ilin kaj estas gravega servo, kiun ni faros al la scienco entute kaj al la filologio speciale, se ni konvinkiĝos per propraj oreloj, ke la hipotezoj estas ĝustaj. Pri tio li jam nun ne dubas. Sed por la cetera homaro ni argumentos ilin plej brile per nia vojaĝo. Fine li esprimas la dankon en la nomo de la scienco al Sovaĝi pro liaj eksterordinaraj meritoj kaj ne dubas, ke la vojaĝo alportos fruktojn ankaŭ en la gravega laboro rilate la genian verkon „De praulo ĝis radiohomo“. La aŭtoro havos okazon kolekti valoregan materialon. -- Fine Fromaĝi mizere parolperdiĝas en balbutaĵoj.

Sovaĝi ankoraŭ staras, tenas la brakojn kruce sur la brusto kaj silentas kiel venkinto. En tiu ĉi momento paraliza sento trakuras min: la grandiozega malkovro de Fromaĝi estas mizeraĉa nenio kompare al „Odyssevs“ kaj „Kikero“!...

La konferenco nun transpaŝas al la pli detala elekto de la vojaĝa celo. Ĉiuj epokoj de Romo kaj Atheno intermiksiĝas konfuze. Tiam Fraŭlino Snob energie interrompas la debaton. Mi estas konvinkita, ke ŝi nenion scias pri la antikva mondo. Sed ŝi legis „Quo vadis?“ Tial ŝi proponas Romo-n dum tempo de l’ imperiestro Nerono aŭ pli vere dum tempo de „Quo vadis?“

La profesoro klinas konsente la kapon:

„Ĉi tiun proponon mi nepre subtenas. Dum epoko de la imperiestroj, do ankaŭ dum la regado de Nerono oni parolis en Romo kaj greke kaj latine. Ni do vojaĝu al Romo dum la regado de la granda imperiestro Nerono!“

„Oh!“ pepas fraŭlino Snob kun ravo, „ni vidos la antikvan Romo-n kun la belaj virinoj kaj herooj. Oh, ni vidos la Vinicion, kiu estis tiel bela kaj forta kaj tiel pia!“

„Estimata fraŭlino Snob!“ mi diras moke. „Bonvolu permesi al mi, ke mi esprimas al vi mian dubon, ĉu vi povos vidi la heroon Vinitius, ĉar li neniam vivis!“

„Oh!“ krias fraŭlino Snob.

„Ne!“ mi daŭrigas senkompate, „li estas nur fantazia figuro de la verkisto, iu nebulaĵo, iu neniaĵo!“

„Oh!“ denove krias fraŭlino Snob kaj en unu el ŝiaj okuloj ekaperas stranga hela larmo.

Sinjorino Kamilo kvietigas:

„Estas ja eble, ke vivis iu Vinitius. Ne perdu la esperon!“

Mateo Fromaĝi petas laŭte silenton. Ke oni pritraktu privatajn aferojn post la konferenco! Poste li leviĝas, ĉirkaŭrigardas kun ĝojo kaj parolas:

„Do, karaj geamikoj, la celo estas fiksita. Kaj ŝajnas al mi, ke ni elektis tre interesan lokon kaj tempon. Romo dum la regado de la imperiestro Nerono! Kaj mi esperas, ke ĉiu volonte konsentos. Tamen -- atentu! Unu el nia rondo ankoraŭ tute ne parolis. Tio estas nia estimata honora prezidanto. Ankaŭ lian opinion ni nepre devas respekti!“

Post tio li turnas sin al Tabakaĉ, kiu serenkontente fumaĉas sian pipon kaj sidas oportune reklinita en la mole remburita seĝego.

„Kaj vi -- jes, kiel vi nomiĝas ja?“

„Tabakaĉ“, mi helpas.

„Jes vi, kara Tabakaĉ, kion opinias vi pri la Nerona Romo? Vi havas same unu voĉon. Kien vi vojaĝus plej volonte en la pasintecon?“

Tabakaĉ elpuŝante densan fumonubon, frotetas sian nazon kaj kun indiferentega kontento respondas:

„Al Bordeaux, sinjora moŝto. Ĉar mi opinias, ke la vino antaŭ eble cent jaroj estis tie bonega.“

Ĉi tiu sincera respondo de l’ honesta Tabakaĉ eksplodas en la konferenca kunveno kiel dinamita bombo. Ĉiuj eksaltas.

„Blasfemego!“ ekkrias la profesoro kaj etendas kondamne la dekstran manon kontraŭ la pekinton.

Fromaĝi paliĝas. Li balbutas:

„Vi -- vi -- nu mi ne bezonas nomi vin -- vi estas malinda vojaĝi kun ni. Senoficigi mi ne volas vin, memorante gravajn servojn, kiujn vi faris al mi. Sed vi forlasos mian domon dum la daŭro de l’ vojaĝo. Mi konservos vian ‚kontaktilon‘ ĉe mi kiel sanktan restaĵon. Vi ne estas inda porti ĝin sur la dorso dum la vojaĝo al la Co-ujo, ĉar vi ne ... vi...“

Fromaĝi sidiĝas senforte. La doloro evidente emocias lin kaj forprenas lian spiron.

Sed la profesoro anstataŭe kriegas:

„Forpelata estu vi el la sanktejo de l’ scienco! Malinda homo, vi! For! For!“

Sed Tabakaĉ leviĝas indiferente kaj malrapide. Tro mola kaj agrabla estas la sido. Ŝajnas, ke li ne konceptas la grandecon de sia krimo. Kaj denove li devas sperti la malnovan veron: ke la homoj, kiuj komence montriĝas flatemaj katoj, senmaskiĝas pli poste sendankaj estaĵoj...

Kaj elbuŝiginte grandegan fumaĉantan nubon, kun flegma egalanimo forlasas la kunvenon Tabakaĉ -- _honora prezidinto!_...

26.

Kiam tagiĝas, mi kuregas al Fromaĝi. Tiu turnas siajn okulvitrojn al mi kun miro. Mi kriegas senspire:

„Aŭskultu! Se ni volas transigi domon kaj korton al la antikva Romo, tuj ni devas nun veturi Romo-n kaj konstrui tie novan domon!“

Fromaĝi ridas:

„Pardonu, hometo, vi estas iom malsaĝa. Ŝajnas, ke via mizera cerbo ankoraŭ ne perceptis la simplegaĵojn. Ĉar efektive ĉio ĉi estas simplega kaj klara! Vi nur devas iom pensi kaj ĉio evidentiĝos per si mem.“

„Bone“, mi konsentas ekscitite. „Sed diru al mi...“

„Silentu, hometo!“ diras Fromaĝi kviete. Li montras kun triumfo plurajn brilegantajn plataĵojn. Ili estas fabrikitaj el la metalfadenaro, kiu estas plektita super la mondkarto laŭ merkatora projekto.

„Estas necese“, li parolas, „transigi nin en Co-emanon. Nur tiamaniere ni povas fari la vojaĝon, restadi ĉe la fincelo kaj tie vivadi. Kompreneble ni ne povas vivi ligite je metalfadeno, kiu kontaktigus nin kun la aerooptikaj plataĵoj kaj R-radioj. Ni devas izoligi nin. Tial mi konstruis -- por tiel diri -- ĉi tiujn ‚kontaktilojn‘. Ili estas fiksitaj je zono kaj porteblaj plej oportune je dorso. La malgrandaj plektaĵoj per sia akceptopovo tenas nin en konstanta rilato kun la Co-kreiloj, venas en emanan staton kaj per ili -- ni.“

„Bone“, mi rediras. „Tion ĉi mi komprenas, sed laŭ tio ni nepre devas nun unue konstrui en Romo domon...“

Denove ridetas Fromaĝi kaj metas fingron al sia frunto:

„En via cerbo aŭ mankas aŭ rompiĝis radeto! La tuta nia domo, same kiel ni estos Co-emanigita, ĉu ne? Kiel do, vi infaneto, volas konstrui domon en Romo? Je ĉiu paŝo malhelpus nin en la antikva Romo la hodiaŭa Romo. Ni ne povus superi la korpecan malhelpaĵon de la nuna Romo.“

„Sed ankaŭ ĉi tie ni trovos korpecajn malhelpaĵojn...“

„Tute ne!“ krias Fromaĝi frotante la manojn. „Ha, kie estas iu malhelpaĵo?“

Tion dirante, li montras tra la fenestro, antaŭ kiu la erikejo ebene etendiĝas en senfina vasteco.

„Tio sufiĉas por ni! Malplena aero, en kiu la Co-a vivo trovos nenian malhelpon. Libere ni do povos moviĝi en la antikva Romo! Ĉu vi nun estas kontenta?“

„Efektive“, mi konfesas trankviligite. „Mi nun komprenas ĉion. Sed ankoraŭ diru al mi, kiel ni denove revenos el la Co?“

Fromaĝi faras malgravigan geston:

„Bagatelo! Mi nur bezonas rekure funkciigi la aerooptikajn plataĵojn, kiuj efikas ankaŭ je la merkatoraj montriloj. Cetere restu trankvila kaj kuraĝa, juna amiko! Ĉio estos bona! La saltego trans jarmiloj ne rompos vian nukon!...“

Tion dirinte, li ekridas laŭte kaj gaje ...

27.

Oni preparas!

Profesoro Sovaĝi malfermis kurson de latina lingvo. Komence ĉiu volis lerni. Eĉ Tabakaĉ, la „forpelita filo“, montris intereson por ĉi tiu „novaĵo“. Sed Sovaĝi severe malpermesis al li enpaŝi la domon. Fraŭlino Snob jam scias konjugi „_amo, amas_...“, kio ŝajnas al ŝi plej urĝe lernota afero. Tamen la kurso ne sukcesas multe. La „_ablativus absolutus_“ kaj „_accusativus cum infinitivo_“ estas problemoj tiel malfacilaj, ke ilin solvi nur kapablas fraŭlino Snob per majstre ekĵetitaj universitataj bomboj. Pro tio ĉi kaj aliaj kaŭzoj regas granda malkonsento kaj konfuzo. Ĝin pligrandigas ankoraŭ la postulo de Sovaĝi, ke ni legu „_Caesar de bello gallico_“, dum ni ĉiuj forte protestas kontraŭ tia legaĵo. Krome fraŭlino Snob nepre volas scii, kiel oni esprimas latine „aŭtomobilo, opero, aeroplano, flirti ktp...“ kaj la kompatinda profesoro ekscitiĝas treege pro tio, ĉar li ne povas trovi la koncernajn esprimojn...

Mateo Fromaĝi tute droniĝis en la kalkulojn de l’ tempo kaj loko por ĝuste konformigi la aerooptikajn plataĵojn kaj la merkatorajn montrilojn. Kaj li malpermesis al ĉiu, eniri liajn laborejojn. Kaj se li ne ĝuste kalkulos? Hahaha! Interne mi jam nun ridas imagante, ke ni eble alvenos sur la norda poluso kaj renkontos tie sinjorojn Nansen kaj Johansen, kiuj malfermegos okulojn kaj buŝojn pro mirego pri tiuj strangaj „konkurantoj“ aŭ ... ni saltos en la Co-an atlantikan oceanon kaj devos naĝi! Hahaha!

Tamen ĉiu estas konvinkita pri Romo de Nerona epoko. Bone. Mi ne volas senbazigi ĉi tiujn iluziojn kaj mem estas scivolega.

Fromaĝi diris: „Ĉiu preparu sin por la vojaĝo laŭ sia maniero kaj kompreno“, kaj tion dirinte, malaperis en siajn laborejojn. Lia eldiro kreas grandan ĥaoson de opinioj plej diversaj.

Sinjorino Kamilo estas en zorgo: kion ni manĝos en Romo? Ŝi do ordonas, ke oni aĉetu grandan provizon da konservaĵoj. Ŝi diras, ke la kuiristino kuiros la kutiman manĝon (brave!), ĉar ŝi ne estas kuirdresita pri najtingalaj langoj, pri murenoj gratigitaj per sklavoj aŭ pri aliaj gastronomaj manĝaĵoj el la menuo de la mortinta Lukullus...

Fraŭlino Snob estas ankoraŭ en pli granda zorgo: kiamaniere ni vestos nin en Romo? Sciu, ke ŝi ie kaj iam aŭdis ion -- verŝajne ĉe la „universitato“ -- aŭ legis tion en „Quo vadis“, ke la romanoj portis togojn, sandalojn kaj aliajn strangaĵojn. Ŝi estas tre ekscitita, ĉar ŝi ne estas sufiĉe informita pri la „tiama modo“. Ke oni nepre devas jam nun aĉeti „antikvajn“ vestaĵojn, ĉar ... ni ne povas kompromiti la dudekan jarcenton!...

Sed profesoro Sovaĝi, kiu interrompis la verkadon de sia libro „De praulo ĝis radiohomo“ kaj volas atendi „ĝis kiam ni revenos en nuntempon“, denove trafas la plej urĝan kaj gravan punkton!

„Estimataj kunvojaĝontoj!“ li krias al ni, kiuj staras maltrankvile kaj senhelpe, ne sciante: kiel prepari sin por la vojaĝo. „Mi vidas, ke vi denove ne trovas tion, kio estas plej necesa kaj urĝa. Imagu nur al vi, ke vi alvenos en Romo. Kion vi povas komenci? Nenion. Ĉar kio mankas? La mono! Jes, la mono. Ni nepre devas aĉeti antikve-roman monon. Ni ne povas esti sen monrimedoj en la Romo de l’ imperiestro Nerono. Nur kiam ni estos sufiĉe provizitaj per antikva mono, ni povas riski la vojaĝon.“

Ĉiuj ni admiras la praktikan opinion de la profesoro kaj nepre konsentas.

Maria havas tre bonan ekpenson: ke oni aĉetu plej diversajn, modernajn artiklojn. Ke ni povos ilin vendi poste en Romo kontraŭ valora Nerona mono.

Tuj ni sidiĝas ambaŭ kaj ekskribas grandegan liston de aĉetotaĵoj...

Ĉiu preparegas sin!...

28.

Vespere mi staras enpense antaŭ la domo. Mi rigardas sur la korton. Trankvile kaj pace marŝas la anasaro al la proksima lageto. Kaj la koko, starante sur sterkejo, batas per flugiloj kaj elsendas sian lastan krion...

Mi ekcerbumas: ĉu ankaŭ tiuj bestoj vojaĝos al la antikva Romo? Ili estos ja Co-emanigitaj same kiel la tuta domo ktp. Sed tamen, ĉu ili vivos en la Co, same kiel ni? Tondre, tio estas problemo. Mi tuj demandos Fromaĝi-n. Ah, bedaŭrinde, li ankoraŭ kalkulas. Do, mi ne povas malhelpi lin -- ĉar povos okazi, ke efektive ni alvenus sur la norda poluso...

Ekbruas aŭtomobilo: Karolo revenas de la urbo kun profesoro Sovaĝi! Efektive, jen el post la arbareto ekaperas la veturilo, transveturas kun venta rapideco la korton, ke disflugas la korta birdaro, kaj haltas antaŭ mi...

Sovaĝi elmetas el inter kartonoj kaj skatoloj sian kapon kaj krias:

„Terure, preskaŭ nenie oni povas ricevi antikve-roman monon! Skandalo! Krome, mi devis pagi fantaziajn sumojn. Mi malplenigis ĉiujn vendejojn de la monerkomercistoj kaj antikvaĵistoj.“

„Vere malagrabla afero“, mi diras zorgoplene.

Post tio mi helpas Karolo-n malplenigi la aŭtomobilon, kiu estas plenplena da aĉetitaĵoj.

Tuj mi komune kun Maria kaj fraŭlino Snob elpakas. Efektive, mi devas konfesi, ke ni elektis ĉion tre bone kaj saĝe. Por citi kelkaĵojn el la riĉega abundo; troviĝas ekzemple: elektraj lampoj, gramofonoj, fotografaj aparatoj, vidaĵkartoj, papero, inko, plumoj kaj krajonoj, reproduktaĵoj de modernaj bildoj, libroj pri la antikve-romana historio (tiujn verŝajne elektis Sovaĝi!), lernolibroj de la latina lingvo, vitraĵoj kaj porcelanaj fabrikaĵoj, grandegaj virinaj ĉapeloj, ŝuoj, lipharbandaĝoj (!) kaj raziloj, sun- kaj pluvombreloj, delikataj puntaĵoj kaj silkaj ĉapeloj ... kaj kelkaj radioaparatoj!

Sed min interesas speciale la antikve-roma mono, kiun aĉetis profesoro Sovaĝi kaj metis en cigarskatolon. Mi malfermas ĝin kaj konstatas kun teruro, ke li aĉetis konfuze ĉiujn monerojn de la imperiestraj epokoj. Jen ekzemple multnombraj moneroj de la imperiestroj Trajan, Hadrian kaj Mark Aurel kaj aliaj posteuloj.

„Mi forte dubas, ĉu la vendistoj de Nerona epoko akceptos tiujn monerojn“, mi diras moke.

„Ili devas!“ li rekrias.

„Krome ili ĉiuj estas tro foruzitaj“, mi daŭrigas.

„Tio estas al mi indiferenta“, li kriegas kolere.

„Tio ne estas indiferenta“, mi vokas ekscitite. „Ĉu vi konas la antikve-romajn leĝojn? Ili povas rifuzi la monerojn kaj poste, kion ni faros?“

Sur la galerio staras Fromaĝi kaj kun mirego rigardas la ĥaoson.

Sed ni diligente elpakas pli kaj pli multe. Skatolegoj ĉirkaŭas nin kiel muroj. Papero, pajlo, kartonoj flugas ĉirkaŭ ni. Nubego da polvo envolvas nin. La elpakitaĵoj leviĝas ture. Tutaj domoj da paperaĵoj konstruiĝas ĉirkaŭ ni...

Dume Karolo elprovas tirharmonikon. Kaj fraŭlino Snob kurigas gramofonan diskon el moderna opereto. Kaj la profesoro fingrumante je unu el la aĉetitaj radioaparatoj ĵus „ekkaptas“ iun radiokoncerton...

Kaj Fromaĝi aŭdante la muzikan tumultegon kaj vidante la ĥaoson, tordegas kun malespero siajn brakojn kaj kriadas:

„Arogantegaĵo! Arogantegaĵo!“

Post tio eksilentas ĉio. Fromaĝi malsuprenpaŝas la ŝtuparon.

„Sensencaĵo!“ li mallaŭdegas kaj piedbatas unu turon da porcelanaĵoj, ke ĝi renversiĝas kaj disrompiĝas tintante. „Ĉion ĉi vi volas kunpreni al Romo? Ĉu vi freneziĝis?“

„Mi havas antikvan monon!“ rekrias triumfe Sovaĝi kaj forte skuas sian cigarskatolon, ke la moneroj tintegas en ĝi.

„Kaj ĉion ĉi ni volas vendi kontraŭ Nerona mono, paĉjo!“ diras entuziasme Maria.

Sed fraŭlino Snob etendas ekscitite libron. Mi ekkonas, ke estas luksa eldono de „Quo vadis“.

„Oh!“ ŝi krias ravite. „Ni povas vojaĝi trankvile al Romo! Tiu ĉi libro estos nia antikva Baedeker-o! Vivu ‚Quo vadis‘!“

Kaj ŝi svingas la libron tiel entuziasme, ke ŝi rulfalas en grandegan malplenan skatolon...

29.

La vespero de nia forvojaĝo alvenis!

Tabakaĉ foriris tagmeze ien. Neniu postsigno estas trovebla. Vane mi serĉis lin...

Ni bukas niajn brilegantajn „kontaktilojn“, kiuj estas ligitaj je zonoj.

„Karaj geamikoj!“ ekparolas Fromaĝi. „En ĉi tiu solena momento nur kelkaj vortoj! Unuafoje en la historio de la homaro okazas, ke homoj de la dudeka jarcento vojaĝos en la pasintan tempon. La homaro certe skuos la kapon kaj ne kredos tion, kion ni travivos. Sed ni tion ne atentu! Ni estu feliĉaj kaj danku la sorton, ke ĝi elektis nin por tiu ĉi aventurego, vere unike-giganta. Por ni ne ekzistas plu malhelpoj tempaj aŭ lokaj kaj mi povas diri, ke hodiaŭ en ĉi tiu nia silenta domo, malproksime de la homoj, la tekniko festas unu el siaj plej brilaj festotagoj! Do ni diru al la nuntempo koran ‚ĝis revido‘ kaj ekvojaĝu kun ĝojaj koroj!“

Post tio ni kuŝiĝas sur divanoj, kiuj estas starigitaj en rondo. Ĉiun ekregas stranga bonhumora scivolemo. Ankaŭ la geservistoj estas plenaj je atendemo.

La ordinara lumo estingiĝas. Brilas nur la Co-lumo.

Mateo Fromaĝi tenas en la mano la butonon de malgranda aparato, kies turniĝo estas kvazaŭ nia vagonaro, kiu forkondukos nin. Li komandas:

„Ĉiu okupu sian lokon!“

Silento ekregas en la ejo. Mi fermas la okulojn. Aŭdiĝas delikata susuranta bruo. Ĝi ekflugas tra la ĉambro tiel mallaŭte kiel papilio...

Mi sentas, ke mi fariĝas dormema. Momenton mi obstinas kontraŭ la dormo, kiu peze metiĝas sur miajn palpebrojn, rondkuras en mia cerbo kaj paralizas mian tutan korpon. Pli kaj pli profunde mi spiradas. La silentego kaj spacego, en kiun mi ŝvebe falas, ŝajnas disfluigi min. Jam mi ne sentas, kie estas piedoj aŭ manoj...

Mi nombras unu ... du ... tri ... per laŭta voĉo. Sed strange, ankaŭ mia voĉo pli kaj pli malproksimiĝas. La vortoj apartiĝas tiom, ke ili ŝajnas dise ŝvebi en la spaco ... mi sentas nur, ke moviĝas miaj lipoj...

Kaj mi ankoraŭ memoras, ke mi ekĝemas profunde kaj poste ... transdormiĝas en la Co-n...

30.

Mia korpo skuiĝas terure. Ĉiuj miaj ostoj klakas unu tra la alia. Mia kapo pendolas senforte. Ha! Ŝajnas, ke mi partoprenas vagonaran elreliĝon...

„Leviĝu! Leviĝu!“ kikerikas voĉo malagrabla kaj bone konata.

Mi malfermas la okulojn. Super mi kliniĝas la strigovitroj de Mateo Fromaĝi, kiu ankoraŭ skuas maldelikate mian korpon tien kaj reen. Kaj jen staras ankaŭ la kokokrianto, profesoro Sovaĝi kaj tiregas miajn krurojn. Kaj ambaŭ ili faras tion kun tia fervoremo, ke mi supozas, ke verŝajne ili freneziĝis. Mi sentas, kvazaŭ mi vekiĝas post nokto dediĉita al la nigra kato -- alkoholo. Kion signifas ĉio? La situacio ŝajnas al mi timige fremda. Mi serĉe vagas en miaj memoroj. Fine mi restatiĝas tiom, ke mi sidleviĝas kaj demandas dormebrie:

„Kaj la Co?“

„Ni estas meze en ĝi!“ ekkrias Fromaĝi, kiu kuras ekscitite en la ĉambro tien kaj reen.

„Meze en ĝi!“ konfirmas laŭte la profesoro kaj kuras al la fenestro. „Ha!“ li kriegas kaj montras tra la fenestro. „Antikva romano! Malfalsa vivanta antikva romano!“

La krio elektras min. Per saltego mi staras ĉe la fenestro kaj ankoraŭ ekkonas pinton de vestaĵo, kiu malaperas inter verdaj arbetaĵoj.

Ŝanceliĝante, mi ekhaltas meze en la ĉambro. Ĉio ŝajnas turniĝi ĉirkaŭ mi. Mi balbutas:

„Ĉu, ĉu ... ni estas ... en Romo?...“

„Nenia dubo!“ kokokrias Sovaĝi kaj ekpuŝas min kun stranga petolemo, ke mi faletas denove al la fenestro.

Kaj Fromaĝi frapas mian ŝultron kaj el malantaŭe enoreligas:

„Ĉu vi jam ĵetis rigardon tra la fenestro? Kie restis nia vasta erikejo, he? Ĝi forbloviĝis simple, ĉu ne? Kaj anstataŭas ĝin belega parko. Kaj tie la marmora frontono, kiu leviĝas super la pinioj? He, diru al mi, kio alia estus tio se ne Romo?...“

Post tio li repaŝas. Ravite li frotas la manojn.

