# Saltego trans jarmiloj

## Part 10

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/saltego-trans-jarmiloj-69123/index.md

Sendube en antikvaj tempoj oni amis alie ol hodiaŭ. Pli pasie ... pli nature ... sen modernaj iaj incitiloj... ĉu mi scias?

47.

Menenius Piso notas:

2 tagojn antaŭ la kalendoj de junio.

Hieraŭ la dia Cezaro iris en granda procesio al la kapitolo en la templon de Jupiter por konfidencii al la estro de l’ dioj en patreca protekto sian vivon, kiu ŝajnas minacita per la ĉeesto de la fremdaj barbaroj. Kiam la pompobrila procesio transpaŝis la forumon, eksonis terura muĝegado en la aero, kiu pli kaj pli proksimiĝis. La procesio ekhaltis, kaj ĉiuj rigardis timeme en la ĉielon, sur kiu aperis grandega birdo, kiu almuĝegis kaj rondflugis super la forumo; sed la monstro ne estis birdo, kiel baldaŭ evidentiĝis, sed terura maŝino, sur kiu sidis du el la fremdaj potencaj barbaroj kaj kun sovaĝa bruego ĵetigis en la aeron sian fajron kun tondra kaj alispeca timegiga muĝego. La dia Cezaro komence staris kiel lia ĉirkaŭularo rigidega, sed poste li vualis sian kapon kaj ricevis svenatakon. La popolo ĵetis sin teren en sovaĝa timo kaj kriegis, ke proksimiĝas dia punjuĝo. La terura maŝino ĉirkaŭflugis la forumon, jen ĝi malleviĝis, jen leviĝis kaj ĉio ĉi okazis kun tondro, fulmo kaj bruego.

Kion Ikarus iam vane akirpenadis por moko de Apollo, pri tio nun sukcesis ĉi tiuj timigaj barbaroj, kiuj kvankam nur malmultaj, tenas sian manon super ni kaj ĉi tiu mondregno de l’ romanoj.

Do ilin servas ankaŭ la aero, kiel servas ilin la fajro kaj lumo; ili entimigis la romanojn per neviditaj sorĉaĵoj kaj trompebriigas ilin dum siaj festenaj manĝoj per ŝaŭmantaj trinkaĵoj kaj mieldolĉa malhela fluaĵo, kiu verŝajne estas de greka deveno, ĉar ili nomas ĝin _kafeos_ aŭ tiel simile. Kaj kelkaj el niaj sinjorinoj estas tiel avidaj je ĉi tiu aĉa, malhela trinkaĵo, ke ili ofte vizitas posttagmeze la domon de la barbaroj, por esti regalataj per ĉi tiu trinkaĵo de la barbarestra edzino.

Kaj ĉi tiu virino evidente venis nur pro la celo inciti la kristanojn, tiujn malamikojn de l’ ŝtato, al atako, ĉar la cinika filozofo, kiu apartenas al la familio de Sabellius Rufus, esplorsciiĝis, ke ŝi ekinterrilatis kun la kristanoj kaŝloĝantaj en netroveblaj kavernoj de Romo. La kuraĝa viro proponis al Tigellinus siajn servojn kaj ĉar Tigellinus, kiu en sia konstanta batalo kun Petronius pro la favoro de l’ dia Cezaro denove malvenkis, estas malamiko de la kristanoj, oni povas esperi, ke li rapidos entrepreni energiajn rimedojn kontraŭ la ŝtatsubfosanta kristana bandaĉo kaj kontraŭ la potencaj barbaroj.

Ĉi tiuj kuraĝis kontraŭstarigi siajn malbenitajn kutimojn al la niaj. Ili ne kontentiĝas, ke iliaj du veturiloj, movataj per mistera forto rapidegante sen ĉevaloj, ĉiutage trakuregas niajn stratojn, ke iliaj armiloj, el kiuj fajro tondras kaj fulmas, miloble superas niajn armilojn; ja, ili eĉ vendis siajn porteblajn kaj kunemeteblajn tegmentojn, sub kiuj ili ŝirmas sin kontraŭ la pluvo, al niaj nobluloj kontraŭ multega mono, kaj kiam pluvas, oni povas vidi, kiel konsuloj, senatoroj kaj aliaj altrangaj sinjoroj, kiuj metis sur la kapojn la naŭzigajn altajn, nigrajn tuboformajn ĉapelojn, promenadas kaj mokas pri la dia pluvo sub sia portebla tegmento.

Hieraŭ paroladis sur la forumo la oratoro Tullius Glabrio kontraŭ la fremduloj, sed kiam ekpluvis, li malfermis sian porteblan tegmenton kaj daŭris paroladi. Kia indigniga aspekto! Pri tia krimego certe la Manes de l’ dia Cicerono estas profunde kolerekscititaj.

Kaj niaj sinjorinoj estas kvazaŭ frenezaj kaj provas simie laŭfari la abomenindajn vestaĵojn kaj kapkovraĵojn de la barbaraj virinoj. Ili igas mortigi en siaj ĝardenoj la valorajn birdojn kaj ornamas sian kapon per la plumoj l’ papagoj, pavoj kaj flamingoj.

Kaj ni ĉiuj samopinias, ke estas nun plej urĝa tempo, ekagi ĉiuforte kontraŭ la fremdaj pereigantoj de niaj moroj kaj minacantoj de l’ ŝtato; por tio Tigellinus estas taŭga viro...

48.

_Madame Lenormand rediviva!_

Ŝi reviviĝis en mia propra korpo. Kaj ŝiaj profetaj kaj aŭguraj kapabloj loĝas ankaŭ en mia cerbo...

Iutage ni renkontis ĉe Petronius diversajn korteganojn de Nerono. Tiam mi tiras flanken Vespasiano-n, kaj diras kun misterplena mieno:

„Nobla Flaviano. Sciu, ke al mi estas donita la alta donaco de profeta kapablo. Aŭskultu do: vi fariĝos imperiestro de ĉi tiu mondregno de l’ romanoj.“

Vespasiano rigidiĝas dum momento. Li paliĝas kaj ĉirkaŭrigardante kun suspektemo li petas pli detalajn informojn. Mi enpoŝigis hazarde kelkajn monerojn, kiuj devenas el la malsukcesinta aĉeto de profesoro Sovaĝi. Ni kompreneble ne povas ilin elspezi en la Romo de Nerono. Kun rideto mi elpoŝigas Aŭreus-on.

„Rigardu, jen estas via cezara kronita kapo. Kaj jen vi povas legi: _Imperator Caesar Vespasianus Augustus, Pontifex maximus_ -- kaj konsulo vi estas sur ĉi tiu monero jam en la kvara jaro. Kaj jen estas ankaŭ viaj filoj, kiuj regos post vi, jen Titus, jen Domitianus, ambaŭ kiel imperiestroj...“

Tion dirante, mi montras la koncernajn monerojn. La kompatinda Vespasiano komencas pantalontremeti kiel maljuna virino. Avido kaj freneza timo alternas en liaj trajtoj.

„Viro ... viro...“ li balbutas senkomprene, „de kie vi scias tion?“

Sed mi daŭrigas kun kontenta rideto:

„Ne pasos longa tempo, kaj vi estos imperiestro. Kaj vi estos feliĉa regnestro. Via filo Titus detruos Jerusalemo-n kaj vi ambaŭ festos neviditajn triumfojn. Unue Nerono estos juĝate je morto...“

Tiam ekbrilas pasie la okuloj de Vespasiano kaj li murmuras:

„Nerono, Nerono mortos, tiu bestaĉo, tiu bestaĉo...“

Sed subite li ektimegas. Liaj okuloj ĉirkaŭkuras singardeme. Kaj paŝante pli proksimen, li siblas:

„Ha, vin iniciatas Nerono, ke vi tiel parolu. Li stampobatigis ĉi tiujn monerojn por ... por kapti min...“

Mi ŝajnigas egan ofendiĝon.

„Mi volis diri al vi ion agrablan“, mi respondas, „kaj nun vi suspektas min en fia maniero, ho Vespasiano. Mi do preferas forlasi vin...“

„Ne!“ rekrias la Flaviano, „ĉu vi povas ĵuri, ke via scienco estas ĝusta kaj devenas de via mistera potenco?“

Mi ĵuras kun trankvila konscienco. Post tio li almozpetas:

„Donu al mi la monerojn ... mi aĉetos ilin ... mi donacas ĉi tion al vi!“

Li ŝiras de sia brusto belegan ornamaĵon kun briletantaj ŝtonoj kaj enmanigas ĝin al mi. Volonte mi donas al li la monerojn kaj estas tre ĝoja kaj kontenta pri tiu ĉi interŝanĝo. Li forrapidas kaj post nelonga tempo mi vidas, ke li parolas ekscitite kun Titus, dum iliaj kapoj ardegas pro la sensaciaj novaĵoj...

* * * * *

Bedaŭrinde la ŝerco, kiun mi permesis al mi, havas terurajn sekvojn.

Depost hieraŭ homoj svarmegas ĉirkaŭ nia domo. Ĉiu el ili volas scii sian estontan sorton. La flavianoj iel diskonigis, ke ni konas la estontecon -- kio ja fakte estas vera...

La maljuna Seneca nepre volas informiĝi, kiel longan tempon li ankoraŭ ĝuos la vivon. Kaj li tute ne scias, kiel baldaŭ jam la morto sidos sur lia nuko.

Du precipe interesaj sinjoroj ĵus konsultas nin. La unu estas Amenhotep, la pastrestro de la Isis-kulto en Romo, la alia la glora astronomo kaj matematikisto Manilius Carinus. La Isispastroj faras tre bonajn negocojn per aŭgurado. Tial ilia ĉefpastro klopodas ekscii de ni certajn sekretojn, por utiligi ilin poste.

„Adorindega patro“, mi respondas al liaj sennombraj demandoj. „La afero estas por ni tute simpla, sed bedaŭrinde ne por vi. Kiel vi jam aŭdis certe, ni venas el la lando de la estonteco. Estas do nature, ke ni konas vian estontecon, kiu por ni estas pasinteco.“

„Noblaj fremduloj“, rediras la blankhara maljunulo, „pri tio ni aŭdis jam, sed ni kiel saĝaj viroj devis opinii, ke tiu ĉi famo estas infana rakonto transmonta. Sed mi petas vin, ke vi indulgu klarigi viajn asertojn pli detale...“

Sovaĝi, kiu skribe kompilis en latina lingvo la necesajn klarigojn, laŭtlegas patose pri la esenco de l’ Co, de la aerooptikaj plataĵoj kaj de la merkatoraj montriloj. Ambaŭ romanaj saĝuloj aŭskultas kun granda atento. Sed ŝajne ankaŭ ili komprenas malmulton. Nur la astronomo, kiu ŝajnas koncepti eron de niaj klarigoj, ekscitiĝas treege. Sed la ĉefpastro, kutimigita pri diversaj ruzaĵoj, opinias, ke nia klarigo estas bonege elpensita trompaĵo. Kaj li tuj demandas tute logike:

„Se vi do venkis la leĝojn de l’ dioj kaj de la tempoj per pli altaj potencoj, kiuj servas al vi, estas evidente, ke vi konas nian estontecon precize. Vendu do al mi vian sciencon!“

Mi konsente klinas la kapon.

„Ni povas bezoni nerona-n monon“, mi diras al Sovaĝi, kiu, estante bonega konanto de la romana historio, afable helpas min.

Kaj poste ni vendas tutan kvanton da nia estonteca scio kontraŭ valora antikva mono. Ni rakontas tiom pri la estonteco de la romana imperio, ke ambaŭ romanoj turnadas la okulojn pro mirego kaj elbuŝigas ravokriojn. Ili forlasas nin kun feliĉegaj mienoj kaj ridetas ruze kiel aŭguristoj. Dume la profesoro ungoskrapas avide la antikvajn monerojn...

Ankaŭ Nerono-n atingas la famo pri nia aŭgura kaj profeta arto. Ankaŭ li deziras sciiĝi de ni ion estontan. Ni estas en granda embaraso. Fromaĝi konsilas simple rifuzi. Sed mi trovas la solan solvon: mensogi!

Kaj mi mensogas al Nerono belegaĵojn. Mi fantazias grandiozaĵojn. Nerono estas speciale scivola pri la pli postaj grandaj regnestroj de Eŭropo. Mi saĝe silentas pri la romanaj imperiestroj kaj mencias nur la pli modernajn imperiestrojn i. a. Napoleono-n. Mi rakontas, ke li estas potenca militisto, kiu kapablis almiliti multajn popolojn. Nerono tre ĝojas pri miaj rakontoj kaj estas tre kontenta. Precipe plaĉas al li Napoleono...

Sed Nerono scias danki en maniero, kiu vere konvenas al imperiestro. Per palaca oficisto li sendas al mi grandan oran moneron, kiu similas medalionon. Unu flanko montras la trafan portreton de Nerono kun la okulvitroj kaj subskribo: _Imperator Caesar Nero Augustus_, la dorsa flanko fantazian portreton de Napoleono kun laŭra krono kaj subskribo: _Magnus Rex Barbarorum Napoleonus_.

Per tia belsenca donacaĵo dankas min Nerono.

Mi treege ĝojas. Tiu medaliono estas numismata kuriozaĵo! Ĝi estas unika kaj valorega. Mi estas nun subite homo riĉega kaj senzorga.

Pro tiu ĉi raregaĵo akirbatalos la moneraj muzeoj de la tuta mondo!...

49.

Nokto venis.

En mia ĉambro brilas ruĝa amplo, kiu pendas de plafono. Silento fluas el ĝia ruĝa flamo. Nur tra fenestro malfermita mallaŭte enĉambriĝas nekutimita duonlaŭta bruo de l’ urbego dormiĝanta. Strange, strange ... tio ĉi ne estas la kutimaj sonoj de tramveturiloj kaj aŭtomobiloj. Tio estas silenta sed potenca voĉo de l’ antikva urbo... Kaj dolĉa bonodoro leviĝas el la plantejoj de la granda parko ... kaj kun la bonodoro miksiĝas la varmego de la suda nokto...

Mi sidas antaŭ mia skribotablo kaj premas miajn ardegantajn tempiojn. Mia koro batas en tiaj noktoj pli vigle kaj mia spiro haltas. La sorĉo de l’ antikva tempo ĉirkaŭfluas min per magia forto ... mi fermas la okulojn kaj mute aŭskultas en la roman nokton...

Kio? Mi ektremas.

Ŝajnas al mi, ke iu movis la portieron ĉe la pordo. Aŭ ĉu estas iluzio? Mi turnas malrapide miajn okulojn. Mi leviĝas kaj iras al la pordo. Mi flanken tiras la portieron. Sed mirigite mi ekhaltas.

„Lydia, vi?“ mi flustras.

Mute ridetas la juna romanino. Mi repaŝas por admiri ŝin. Ankoraŭ mi ne vidis tian mirindan vizaĝon. Ŝajnas, ke tiu ĉi virino hodiaŭ ne estas homo, sed fantazia imagaĵo de virgino, kiun kreis la genio de dia artisto...

Mi ekprenas ŝian manon kaj tiras ŝin en la ruĝan brilon de la amplo.

„Vi estas bela“, mi diras simple.

Sed post momento mi aldonas kun tremanta voĉo:

„Kial vi venis al mi en tiu nokta horo?“

„Mi venis por ami vin, fremdulo“, ŝi diras varme.

„Ami min?“ mi ripetas kaj fikse rigardas ŝin.

Mi staras mute kaj senmove. En mia kapo renversiĝas ĉio kaj la realo ŝajnas fariĝi fabela rava sonĝo. Malrapide ... malrapide ... kiel belega febro leviĝas en mia brusto amo ... ĝi kreskas pli kaj pli kaj ŝanĝiĝas en maron de pasiaj flamoj, kiu muĝas kaj kantas ĉirkaŭ mi...

Lydia demetas siajn vestaĵojn. Ŝi faras tion malrapide kaj senĝene, dum mi rampe paŝas en angulon de la ĉambro. Kaj kiam ŝi senhonte staras senmove en virgina pureco, mi kredas, ke staras antaŭ mi statuo mirinde skulptita.

Mi krietas:

„Diru al mi, Lydia, ĉu vi estas virino ... nura virino?...“

Longa malhela hararo disligiĝis kaj kovras ŝiajn ŝultrojn kaj lumbojn kiel vestaĵo kaj vualas ŝiajn fortikajn ruĝetajn mamojn. La brakoj estas harmonie kaj belege konstruitaj. La larĝaj koksoj disvolviĝas en riĉa abundo. Kaj en ŝia ruĝeta vizaĝo ardas malhelaj okuloj kvazaŭ speguloj, kiuj elsendas misteran fajron. Inter purpuraj lipoj ekbrilas blankega dentaro...

Neniam mi renkontis tian virinon ... mi ebrias ... mi etendas la brakojn reveme, kvazaŭ mi volas kapti la belegan fantomaĵon, kiu korpiĝis subite antaŭ miaj okuloj ... mia sango pulsadas en miaj tempioj ... mi volas krii pro raveco, sed mi ne trovas vortojn por esprimi miajn sentojn en latina lingvo...

Lydia kuŝiĝis sur molan divanon. Ŝia longe etendita knabina korpo ŝajnas skulptita el marmoro. Kaj la lumo de la amplo spiretas sur ŝian korpon delikatan rozkoloran vualon. La ruĝeta brilo ŝajnas kisi delikate ŝiajn purajn mamojn kaj karesi lude ŝiajn abundajn femurojn kaj klasikajn krurojn ... kaj ŝiajn genuojn, kiujn ŝi kunepremas en virgina ebria timemo...

„Fremdulo ... fremdulo...“ ŝi flustras sindone „... vi, kiu disponas pri senlima potenco, akceptu min, vian sindonan sklavinon...“

Rigide mi staras. Ruĝaj ombroj dancas sur tapetoj. Ĉirkaŭ mi leviĝas kanto de amo en murmuraj plendoj ... en jubilantaj ĝojegoj ... mia kapo bolas ... mia karno ekbruliĝis kaj suferas kaj plendas ... la ampla flamo fariĝas ruĝa suno ... iluzioj ŝvebas ĉirkaŭ ĝi ... la pasia frenezo balancas min...

„Ĉu ... ĉu ... estas vere“, mi balbutas, „ke vi amas min, Lydia?...“

„Mi amas vin, fremdulo. En mia tremanta korpo furiozas la potenco de la amo. Mia brusto leviĝadas pro la dezirego kaj krevos, se vi ne trankviligos ĝin...“

Mi ŝanceliĝas al la fenestro. Ĉu mi komprenas, kion volas tiu ĉi knabino? Ĉu mi komprenas la antikvajn opiniojn pri la amo? Kio? Ĉu estas eble, ke tiu ĉi knabino povas pasie ami homon de l’ dudeka jarcento?... Mallaŭte atingas miajn orelojn ŝia malgaja voĉo:

„Ĉu vi ne volas ... ne volas akcepti mian amon, kiun mi oferas kun humilo? Ĉu mia korpo, kiun vipas amaj pasioj, ne trovis plaĉon en viaj diaj okuloj? Diru ... diru, fremdulo!...“

Ŝia voĉo ŝajnas skui miajn ŝultrojn kaj ŝiri min reen en la ejon. Mi repaŝas kun palpantaj manoj kaj ŝanceliĝas inter la dancantajn ruĝajn ombrojn. Kun grandaj frenezaj gestoj mi volas paŝi al ŝi, sed mi haltas meze en la ejo kaj balbute krias:

„Vi!... Do estas vere, ke vi amas min ... kaj mi?...“

Ĉu mi indas forrabi kaj posedi la belon, kiun elspiras via mirinda korpo?... Ĉu vi estas bildo, imagaĵo, fantazikreaĵo, kiun iluzias mia cerbo?... Mi vidas viajn delikatajn formojn, vian knabinan freŝan korpon, kiu vokegas aman kontentigon ... mi aŭdas la murmurajn sonojn de via arĝenta voĉo ... mi vidas la infanan rideton... Ĉu mi prenu ĉion?... Ĉu mi trinku la ruĝetan brilon de via karno kaj delikatecon de via rozkolora haŭto? ... ĉu mi karesu mian frunton je la bruetanta silko de via hararo? ... ĉu mi soife premu miajn lipojn al via ŝveliĝanta brusto?...

Ruĝa krepusko disvastiĝas tra la spaco. En la ĉambro regas atmosfero de revegoj, kiuj ĉirkaŭas min ... eniĝas tra buŝo, nazo, okuloj kaj oreloj kiel ebriiga vino...

Ĉi tie en la ejo, en ĉi tiu nokta horo du mondoj skuiĝas unu kontraŭ la alian. La praa sento de l’ homaro venkas ĉiujn barojn, kiujn starigis kulturoj kaj epokoj! La praa sento de l’ homaro, kiu eterne vivas, dum ekzistas homa vivo, ne konas interspacojn tempajn aŭ ideajn. Ĝi marŝas kvazaŭ potencego tra la mondo. Ĝi vivas plu tra generacioj kaj neniam mortas. Kaj dum kadavroj fariĝas cindro kaj revenas en terecan staton, ĝi kreas el la homruinoj novan vivon. Per ĝi ekfloras novaj homaj korpoj...

Mi falas sur miajn genuojn. Pli kaj pli proksimen mi ŝoviĝas sur la mola tapiŝo al la knabina tremanta korpo. Mi sentas, ke larmoj plenigas miajn okulojn. Mi volas halti, mi volas reiri, sed mi ne kapablas kontraŭstari tiun potencegon, kiu senkompate vipas min antaŭen...

Miaj lipoj moviĝas kvazaŭ preĝe:

„Lydia ... nenion timu ... mi ne tuŝos vian senkulpon ... sanktaĵo vi estas por mi...“

Sed nun mi genuas tute proksime apud ŝi. Mia nazo flaras la bonodoron, kiu fluas de ŝia floranta korpo kvazaŭ sveniga nubo... Mi klinas mian kapon. Miaj lipoj tuŝetas la silkomolan haŭton de ŝia ŝultro...

Kaj miaj lipoj flustras vortojn, kiujn sufokas singultoj:

„Mi ne komprenas la misteron, kiu kuŝas en via bela korpo ... mi sentas nur, ke estas tiu praa potencego, kiu nin forĝas unu al alia ... kaj mi ne povas ... ne povas kontraŭstari tiun forton, kiu frakasas mian propran volon...“

Ŝi kovras mian vizaĝon per siaj haroj kaj diras mallaŭte:

„Fine ... fine ... vi venis...“

Kaj dum kiam la brila amplo trempiĝas pendole en ruĝan krepuskon, dum kiam mute kliniĝas ĉirkaŭ ni la ruĝtapetaj muroj, dum kiam la purpuraj teksaĵoj vualmoviĝas antaŭ la fenestro kaj revemaj amgravedaj ombroj flugetas fantazie tra la ejo kvazaŭ grandaj papilioj -- varmega brako plektas mian nukon kaj trans purpuraj lipoj venas dolĉaj ĝemoj...

Senforte miaj lipoj kispremiĝas en la ondantan bruston de l’ knabino...

50.

Grizaj zorgoj pezas super mia kapo. En la aero ŝvebas minaca malsano. La cezara frenezo infektis nin ĉiujn. La frenezo etendas kiel grandega vesperto siajn nigrajn venenajn flugilojn kaj, kiun ĝi tuŝas, tiu jam estas perdita por ĉiam. Kaj la mistera malsano kvazaŭ anima pesto ekmordas kaj korodas la menson.

Kaj mi mem ekprenas mian kapon, en kiu la pensoj jam delonge dancas konfuze kaj malorde, kaj demandas min: ĉu ne estus bone, forlasi Romo-n kaj reveni en nuntempon? Ha, mi timas, ke ni freneziĝos fakte ĉiuj, kiam ni restos pli longe...

Miaj okuloj rigardas ofte fikse tra mia fenestro. Mi vidas la marmorajn kolonojn de romanaj temploj, super kiuj etendiĝas pinioj. Mi vidas homojn, kiuj paŝas tra la parko, vestitaj karnavale. Mi aŭdas stratajn bubojn, kiuj kriaĉas nekompreneblajn latinajn insultvortojn...

Mi rigardas kaj aŭskultas la strangaĵojn kvazaŭ en konstanta sonĝo. Kaj mia menso estas nebulita. Nenion mi plu pensas. Kaj mi sentas de tago al tago pli, ke mia estado en ĉi tiu domo, en ĉi tiu sonĝa urbo estas vaga kaj fantoma...

En stranga stato mi troviĝas. Mi ne scias, kio estas realo, kio sonĝo. Mi jam ne povas diferenci. Ĉu la antikva nokto, kiun mi travivis kun Lydia, okazis fakte? Aŭ estis halucina ravo? Ĉu mi fakte mortis por la dudeka jarcento kaj plu vivaĉas kiel Co-kreaĵo? Frenezo kaptas min, dum mi pensas tion...

Teruro paŝas tra la stratoj. Ni disvastigas ĝin per niaj senpripensaj agoj. Malutilis nin la aeroplano, per kiu Fromaĝi kaj Karolo amuzveturis super la forumo. Fromaĝi volis fari ŝercan surprizaĵon, sed la sekvoj kaj efikoj estas aliaj. La romanoj komencas eviti nin timeme. Ili metas kaŝe siajn kapojn unu al alia kaj preparas insidaĵojn. Jam delonge ili konvinkiĝis, ke ni estas ribelontaj potenculoj...

Teruro paŝas tra la stratoj. Ĝi ĉirkaŭiradas en la urbo kvazaŭ antikva fantomo kaj en granda rondo denove revenas al ni. Ĝi ĉirkaŭas nian domon kaj demandegas: kio estos? kio estos?...

Revojaĝi! Revojaĝi plej rapide! Sed mi staras izolita. Ĉiuj aliaj volas resti escepte Tabakaĉ. Ĉu ili estas jam perditaj por la dudeka jarcento?

Ha, infektis ilin la cezara frenezo ... ilin ĉiujn! Kaj ne ekzistas kuracilo por tiu ĉi malsano. Kaj mi? Mi mem febras kaj sentas la rampan proksimiĝon de l’ frenezo...

51.

Fromaĝi malaperis en siajn laborejojn. Li estas nevidebla jam depost tagoj. Kion li preparas? Ĉu ne funkcias eble?...

Fulmotondro!... Mi ekscitiĝas ... mi ŝanceliĝas ... ĉu? ... ĉu eble ni ne povos revojaĝi?... Dio kompatema gardu nin!...

Mi frapas kun batanta koro al la pordo de Fromaĝi.

Neniu respondas. Mi metas mian orelon al la pordo.

Tik-tik, tik-tik-tik.

Diable, kio? Iu ŝajnas telegrafi laŭ signaloj de Morse. Kion signifas tio?

Mi eniras. En unu angulo staras Fromaĝi. Li tenas en la mano malgrandan elektran sendaparaton kaj senĉese donas signalojn. Tion farante, li fikse rigardas al kontraŭa angulo, kie staras malgranda akceptaparato kun antena kadro.

Dum kelkaj minutoj mi observas la telegrafadon. Poste mi rompas la silenton.

„Mi venis pro gravaj aferoj“, mi diras.

Li silentas.

„Pardonu, mi volis demandi vin...“

Silento.

La konduto de Fromaĝi maltrankviligas min. Ŝajnas, ke li nek vidas, nek aŭdas min. Li paŝas al la akceptaparato kaj eltiras telegrafan rubandeton, rigardas ĝin fikse kaj fine levante kolere siajn pugnojn, li krias:

„Eĉ ne unu streketo!“

Poste li returnas sin kaj sovaĝe fingrokombas sian longan hirtan hararon. Lia vizaĝo montras embarasegon kaj malesperon.

„Kio estas?“ mi demandas delikate.

„Kio? Hahaha! Ja estas la stranga fakto, ke estas nenio, _komplete nenio_!“

„Sed mi ne komprenas, kion vi volas. Mi venis por konsulti vin pri gravega afero. Ni nepre devas eliĝi el la Co...“

„Ne!“ li rediras ekscitite kaj aldonas kun decida voĉo: „Provizore ni restos ĉi tie, ĉu vi komprenas?“

„Sed ĉu vi ne vidas la pli kaj pli kreskantan danĝeron, kiu minacas al ni flanke de la romanoj? Mi opinias, ke jam venis tempo plej urĝa por forveturi...“

„Ni restos!“

„Bone“, mi diras ekscitite, „sed mi mem ne plu volas resti. Kaj mi opinias, ke mi tre simple revenos en nuntempon. Per mia aŭtomobilo mi simple transveturos la limojn de via Co-emana erikejo kaj revenos tuj en la vivon de l’ dudeka jarcento“.

Fromaĝi rigardas min tra siaj grandaj okulvitroj kun moko.

„Haha! Vi do opinias simple veni en la dudekan jarcenton, kiam vi transpaŝos la limojn de mia erikejo, kiu por ni estas Romo?“

„Kompreneble mi faros tion...“

Tiam Fromaĝi furioziĝas kaj krias:

„Vi estas granda azenaĉo, la plej granda de l’ Nerona epoko! Evidentiĝas, ke mi foruzis mian arton je malinda malsaĝulo. Mi ja elektis la erikejon por ne esti malhelpata per ĉiaspecaj objektoj de nia tempo. Sed la Co-vivo etendiĝas ankaŭ transe de ĉi tiuj limoj por ni, kiuj estas per niaj ‚kontaktiloj‘ en konstanta rilato al la Z-radioj. Se vi transpaŝos ĉi tiujn limojn, vi venos ien alien en la antikvan Italujon, sed certe vi puŝiĝos kontraŭ ĉiaj por vi nevideblaj malmolaj objektoj el nia tempo. Rezultos teruraj komplikaĵoj, do -- -- viaj pensoj estas sensencaj...“

Sed mi kontraŭdiras triumfe:

„Mi simple demetos ĉe la limo mian kontaktilon kaj tuj reiĝos en la dudekan jarcenton.“

Fromaĝi skuas sian hirtan hararon:

„Sensencaĵo! Ha, ĉu vi scias, kian saltegon devos fari via organismo por elteni tion! Estas ridinde: ovo volas esti pli ruza ol kokino. Mi tre petas vin, ke vi konservu viajn idiotajn proponojn por vi kaj ne ĝenu prudentajn homojn!“

„Fromaĝi!?“ mi ekkrias.

„Ne ĝenu min!“ li ĵetegas en mian vizaĝon.

Post tio li paŝas kurete en la ĉambro el angulo al angulo. Embarasite li rigardas la aparatojn, per kiuj li eksperimentadis kaj malespere gestas per siaj trolongaj brakoj. Poste li haltas antaŭ mi.

„Ni devas resti en la Co.“

„Kio?“ mi kriaĉas kaj reŝanceliĝas.

Li rigardas min kun rideto.

„Ne por ĉiam“, li trankviligas. „Nur tiel longe, ĝis kiam mi sukcesis solvi la radioproblemon.“

„Kion?“

