# Rolandkanto

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/rolandkanto-30536/index.md

Produced by Andrew Sly, Eric Brown, and the Online Distributed Proofreading Team. Thanks to the Toronto Esperanto Circle for providing the original book.

KOLEKTO DE «LINGVO INTERNACIA»

Rolandkanto

TRADUKIS

Doktoro NOËL

PARIS

PRESA ESPERANTISTA SOCIETO 33, RUE LACÉPÈDE

1906

Traduko de «La Chanson de Roland» laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899) estas reviviĝo de manuskripto de Oxford (Oksfordo), kaj enhavas la originalan verkon kune kun franca traduko.

Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj per klinitaj literoj ne troviĝas sur la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto de Venizo.

Al Sinjoro Th. Cart

Profesoro en Liceo Henri IV kaj en la Lernejo de politikaj Sciencoj

tiun ĉi verkon danke dediĉis

Doktoro Noël

Januaro 1905.

ANTAŬPAROLO

Parolante pri Rolandkanto, eminenta scienculo kaj akademiano Gaston Paris diras: «tiu infano jam fortika kaj sana, plena je forteco, boneco kaj kuraĝo... estas jam la granda franca popolo.»

Tute bone, ĉar, efektive, en tiu mezepoka poemo oni jam trovas la ĉefajn ecojn de nia franca nacio:

unuflanke, tiun deziron porti al aliaj la proprajn ideojn, tiun _emon propagandi_, kion oni kredas la vero, kaj tiun inklinon batali por la progreso en vicoj unuaj, kiel protagonisto: tiel batalas por Kristo kontraŭ Sarazenoj Rolando, glora nepo de Karlo granda!

aliflanke, profundan senton de _nacia unueco_, dank' al kiu, kvankam multaj ekzistas Francujoj malsamaj, kvankam ĉe ni ankaŭ la kutimoj kiel la kostumoj, la moroj kiel la lingvaĵoj ofte estas tre diversaj, tamen pli ol iu ajn nacio ni sentas nin antaŭ la fremdo nur _unu_ popolo, kaj faras eksterlande tiun saman impreson: neniu lando malpli ol Francujo estas «geografia esprimo» kaj jam en tempo de nia Rolando.

Vere franca kaj eĉ france «klasika» estas plie la Rolanda kanto laŭ la simpleco de la agado, laŭ la sobreco aŭ, pli ĝuste, laŭ la malesto de epizodoj--oni nur komparu ĝin kun alia belega poemo, la Nibelungenkanto de la Germanoj--kaj, fine, laŭ la malmulteco de personaĵoj, super kiuj ĉiam aperas tiu nobla figuro: dolĉa Franclando.

* * * * * * *

D-ro Noël agis tre prave, kiam, kun mirinda lerteco, li tradukis por Esperantistaro la kanton pri Rolando, kiu en mezepoko ĝuis universalan famon kaj estis ĉie tradukata aŭ imitata.

Ĉar, vere, granda estas devo kaj tasko de esperanta beletristiko. Ĝi devas konigi al ni la ĉefverkojn de naciaj literaturoj, kiuj estas kvazaŭ morala vivo, kvazaŭ konscienco de ĉiu popolo. Dank' al tiu kono ne nur ni pli ĝuste ŝatos unu la alian,--kio jam estas granda profito,--sed ankaŭ, per internacia lingvo Esperanto, plej «konvena» tradukilo, post multaj, multaj jaroj, iom post iom sed tre certe, kolektiĝos trezoro komuna de l' homa literatura kulturo kaj konstruiĝos kiel muzeo de niaj plej ŝatindaj intelektaj riĉecoj, kien, apud tiu genie tradukita angla Hamleto (por nomi nur ĝin), oni metos sendube, kun aliaj belaj tradukaĵoj, kanton francan pri Rolando.

Samtempe aŭ nur poste, sub influo de tiaj verkoj, naciaj laŭ la deveno, internaciaj laŭ la komuna formo, naskiĝos pure esperanta literaturo. Geniaj aŭtoroj venos, kiuj, senpere pensante kaj skribante internacie, esprimos en siaj verkoj novajn internaciajn sentojn, novan komun-intelektan vivon, novan homan konsciencon.

Kiel Esperanto _jam_ ekzistas apud la aliaj vivaj lingvoj, tiel ekzistos internacia literaturo apud la naciaj, ĉiam vivaj.

Revo! diros kelkaj.

Jes, eble!...

* * * * * * *

Brave batalinte, mortis Rolando, kaj lia revo efektiviĝis.

Kiel li, brave ni bataladu:

«Munĝojo! krios ni, deviz' de venko»

Hometoj, _homunculi_, baldaŭ ni malaperos, sed glore efektiviĝos nia revo!

Th. CART.

Oktobro 1905.

ROLANDKANTO

PERFIDO DE GENO

Komenco de kanto.

1

Jam Reĝo Karlo, nia glora Estro En Hispanujo restis dum sep jaroj, Akiris altan landon ĝis la maro Kaj submetadis ĉion. Nek kasteloff Nek urbo, nek remparo kontraŭstaras, Krom monta Saraguso; ĝin defendas Marsilo, reĝo Dion malamanta, Mahometano kaj Apolonano. Sed nepre malfeliĉo lin atingos. Aŭdu.

Konsiliĝo ĉe Marsilo.

2

En Saraguso estas Reĝ' Marsilo; 10 Sub ombro de ĝardffeno fruktodona Li sidas sur seĝego blumarmora. Pli ol dudek mil viroj ĉirkaŭ_staras_; Li diras: «Dukoj, Grafoj, vidu, kia «Malfeliĉego nin premegas! Karlo, «Imperiestro de Francujo dolĉa, «Ĉi-tien venis por nin neniigi; «Armeon mi ne havas por batali, «Nek virojn por dispeli liajn virojn! «Konsilu min, mi petis vin, Saĝuloj, 20 «Kaj savu min de morto kaj de honto!» Neniu eĉ respondas unu vorton, Krom Blankandrino de Val-Fond' Kastelo. Aŭdu.

3

Ĉi-tiu estas plej elturniĝema El Idolanoj, brava Kavaliro, Bonkonsilant' por Reĝo; li ekkrias: «Nun, via Reĝa Moŝto, trankviliĝu; «Al Karl' fiera, aroganta, skribu; «Promesu amikecon kaj fervoron; «Donacu hundojn, ursojn kaj leonojn, 30 «Sepcent kamelojn, kaj mil akcipitrojn «Plenaĝajn, kvarcent mulojn ŝarĝigitajn «Je oro kaj arĝento, _tiom_, _kiom_ «Forporti povas kvindek veturiloj, «Por ke li superpagu siajn anojn. «Li jam de longe tie ĉi militas. «Francujon baldaŭ, Ajkson li revenos. «Vi, diru, ke vi sekvos lin je festo «De Sankta Miĉjo kaj Kristan' fariĝos, «Kaj estos lia volebonservanto. «Garantiulojn al li ne rifuzu, 40 «Dek, dudek, por lin plene konfidigi. «Ni sendu filojn de edzinoj niaj, «Mi mem oferos riske mian filon. «Pli bone estos ili perdu kapon, «Ol ni majstraĵon kaj propraĵon nian, «Vivonte nur per peto pri almozo!» _Respondas Idolanoj: «Ni aprobas!»_ Aŭdu.

4

Sed Blankandrin': «Pro dekstra man' kaj barbo «Je vento antaŭ mi disbloviĝanta «Vi tuj ekvidos Francojn translokiĝi, «Reiri al Francuj', ilia lando. 50 «Kaj kiam ĉiu estos reveninta «En hejmon, Karlo en kapelo sia «Ĉe Ajkso solenigos Sanktan Miĉjon. «Li vane vin atendos al kunveno; «Pri ni malestos vortoj kaj novaĵoj. «Fiera estas Karlo, kormalbone «Garantiulajn kapojn li tranĉigos! «Pli bone certe ili perdu _kapon_, «Ol ni belegan, gloran Hispanujon, «Kaj tiom da malbonoj ni suferu!» 60 Ekkrias Idolanoj: «Povas esti!» Aŭdu.

Sendo de deligitoj.

5

Marsilo reĝo konsiliĝon finis. Kunvokas li Klarinon Balageran, Estramarinon, ankaŭ Eŭdropinon, Priamon kaj Garlanon la barbulon, Kaj Makineron, lian onklon Mahon, Transmaran Malbienon, Ĵoimeron, Kaj Blankandrinon, por _elmontri_ celon. Li tiel vokas dek plej perfidulojn: «Sinjoroj kaj baronoj, vi kuniru 70 «Al Karlo, nun Kordovon sieĝanta; «Vi, en la mano portos olivbranĉojn, «Montrante tiel pacon, submetiĝon; «Kaj se vi scios interkonsentigi, «Mi donos al vi (kiom vi deziros) «Arĝenton, oron, kampojn kaj majstraĵojn.» «_Vi estas prava!_» diras Idolanoj. Aŭdu.

6

Marsilo reĝo finis konsiliĝon. Li diras: «Nun, Sinjoroj, vi foriru, «Portante en la mano olivbranĉojn; 80 «Al Reĝo Karlo mianome diru, «Ke li, pro Dio lia, min indulgu. «Ne pasos tiu ĉi monato, antaŭ «Ol mi lin sekvos kun mil fideluloj. «Mi tuj aliĝos al Kristana leĝo, «Servonte lin fidele, ame. Mi ja «Garantiulojn sendos, se li volos!» --«Traktaĵo lerta!» diras Blankandrino. Aŭdu.

7

Marsil' venigas dek mulinojn blankajn _De Reĝ' de Sicilio_ donacitajn. 90 Jen orbridiloj, kaj jen arĝentseloj, Jen rajdas la dek viroj delegitaj, Portante en la mano olivbranĉojn, _Montrante tiel pacon, submetiĝon_, Al Karlo, al Francestro ili venas... Sin gardu Karlo!... Tuj lin ili trompos!... Aŭdu.

Kortego de Karlo.

8

La Reĝo estas ĝoja, bonhumora; Kordovon prenis li, rompinte murojn, Kaj disĵetinte turojn per maŝinoj. Forprenis kavaliroj grandakiron, Arĝenton, oron, kaj armaĵojn riĉajn. 100 Ne restas tie unu idolano Se ne li mortis aŭ Kristan' fariĝis. La Reĝo sidas en fruktoĝardeno Grandega, kun Rolando, Oliviro, Sansuno duko, kaj Ansejs' fiera, Gefrejz' de Anĵo, reĝa standardisto; Gerin' kaj Gerier' ĉi-tie estas; Kun ili ankaŭ, multe da aliaj _Barbulaj kaj maljunaj viroj_, kvindek Mil kavaliroj, _Francoj_ de Francujo. Ĉi-tiuj sidas sur tapiŝoj blankaj; 110 Sin distras ili, je tabuloj vetas, Plej saĝaj kaj maljunaj ŝakojn ludas, Baŝelieroj plaĉamove skermas... Jen, sub abio, apud roz' sovaĝa, Seĝego ora hele brilas; sidas Ĉi-tie Estro de Francujo dolĉa. Per lia blanka barbo, bela kapo, Altkreska kaj fiera eksteraĵo, Lin oni konas, je rigard' unua. Al li senditoj piediras, kaj tuj 120 Salutas lin per kora bondeziro. Aŭdu.

Alveno de Marsilanoj.

9

L' unua Blankandrino ekparolas: «Al via Reĝa Moŝto, altsaluto «Je Dio, la Glorulo, adorinda! «Jen kion diras brava Reĝ' Marsilo. «Esploris li pri via leĝ' de l' Savo; «Li volas al vi partodoni havon, «Leonojn, ursojn, hundojn kunligitajn, «Sepcent kamelojn kaj mil akcipitrojn «Plenaĝajn, kvarcent mulojn ŝarĝigitajn 130 «Je oro kaj arĝento, tiom kiom «Forporti povas kvindek veturiloj, «Por ke vi superpagu viajn anojn. «Jam de tre longe vi ĉi-tie estas, «Francujon, Ajkson vi reiru; tien «Li sekvos vin; ĉi-tion li promesas. «_Al via leĝo tiam li aliĝos,_ «_Manplekte, li fariĝos ano via:_ «_Per vi, li estos Reĝ' de Hispanujo._» Al Di', Imperiestro levas manojn, Kaj, mallevinte kapon, ekpripensas. Aŭdu.

10

La Reĝo sidas, kapon mallevinte: Por parolado li ne tro rapidas, 140 Kaj nur parolas post pripenso plena. Li restariĝas kaj fiere diras Al la senditoj: «Vi ja estas pravaj; «Sed Reĝ' Marsilo multe min malamas! «Pri tio kion vi al mi raportis, «Je kia grado povas mi konfidi?» --Kaj Sarazeno: «Per garantiuloj; «Fordonos ni al vi dek, dek kvin, dudek; «El ili estos riske filo mia; «Vi ja ne havos pli nobelan ol li. 150 «Je fest' de Sankta Miĉjo de l' danĝero, «Sinjoro mia, laŭ promeso, sekvos «Vin revenintan en palacon reĝan «En Ajkso (kie por vi Dio fontojn «Ŝprucigis); li Kristano ekfariĝos.» --Kaj Reĝo: «Tiel li sin savi povos!» Aŭdu.

11

Belega tago _de nun ekfiniĝas_. La dek mulinojn Karlo enstaligas, Kaj en ĝardeno fruktodona tendon Starigas por loĝigi dek senditojn. 160 Pri ili zorgas dek du el serĝentoj, Dum nokt' gardantoj ĝis tagiĝo hela. Sin levas Estro Karlo frumatene, Al meso kaj matinoj li ĉeestas... Imperiestro sidas sub abio; Li vokas la baronojn al kunveno, Ĉar nur per Francoj ĉion li plenumos. Aŭdu.

Konsiliĝo ĉe Karlo.

12

Imperiestro sidas sub abio; Li vokas la baronojn al kunveno. Ogiro duk', Turpin' ĉefepiskopo, 170 Riŝard' maljuna, lia nev' Henriko, Aslino, brava grafo de Gaskujo, Tedbaldo Rejmsa, kaj Milun' la kuzo, Gerin' kaj Gerier' ĉi-tie estas, Kun ili ankaŭ venas Graf' Rolando Kaj Oliviro nobla, brava; tie Pli estas ol mil Francoj de Francujo, Kaj ankaŭ Geno, perfidonto. Tiam Malbena konsiliĝo komenciĝas. Aŭdu.

13

«Baronoj noblaj», diras Estro Karlo, 180 «Marsilo reĝo skribis al mi jenajn: «Li volas al mi partodoni havon, «Leonojn, ursojn, hundojn kunligitajn, «Sepcent kamelojn, kaj mil akcipitrojn «Plenaĝajn, kvarcent mulojn ŝarĝigitajn «Je or', kaj pli ol kvindek veturilojn, «Kondiĉe ke Francujon mi reiru. «Li sekvos min en Ajkson, en palacon; «Aliĝos li al nia leĝ' de l' Savo, «Kristan' fariĝos, kaj de mi ordonos. 190 «Mi tamen dubas, ĉu li diris veron!» --Ekkrias Francoj: «Ni nin gardu bone!» Aŭdu.

Paroladoj.

14

La Reĝo finis sian paroladon. Rolando graf' neniel lin aprobas, Sin levas, staras, kaj lin kontraŭdiras: «Malprave estus fidi al Marsilo! «Ni, de sep jaroj, venis Hispanujon! «Por vi, mi prenis Noplon kaj Komiblon, «Akiris Pinolandon kaj Valternon «Tuelon, Balageron, Sebilion! 200 «Pri reĝ' Marsilo, ĉiam li perfidis! «Li jam alsendis dek kvin idolanojn, «El ili, ĉiu portis olivbranĉon, «Parolis ili al vi samajn vortojn. «Kun viaj Francoj vi konsiliĝadis, «Ĉi-tiuj malsaĝege vin aplaŭdis. «Du grafojn sendis vi al l' Idolano, «Basanz' kaj Basilio estis tiuj. «Li senkapigis ilin, apud Haltoj! «Vi, kiel ekbatalis, bataladu! 210 «Al Saragus' armeon alkonduku, «Sieĝu urbon, eĉ dum tuta vivo! «Al perfidulo venĝu mortigitojn!» Aŭdu.

15

Jen Karlo, kun la kapo mallevita! Li elkaresas barbon kaj lipharojn, Li nek aprobas nek mallaŭdas nevon. Silentas ĉiuj Francoj; sed jen Geno Sin levas; li al Reĝo proksimiĝas Kaj fierege tiel ekparolas: «Malprave estas kredi malsaĝulojn, 220 «Min aŭ l' aliajn; nur profiton celu. «Nu, kiam vin sciigas Reĝ' Marsilo, «Ke li, manplekte, submetiĝos al vi, «Ke, _de vi_, li ricevos hispanujan «Estrecon, kaj alprenos kredon nian, «Ĉi-tiu kiu volas lin mallaŭdi «Je mort' elfariĝonta ne pripensas! «Konsiloj vantaj ne plu superregu! «Malsaĝajn lasu ni, kaj saĝajn gardu!» Aŭdu.

16

Alvenas siavice duk' Naimo, 230 _Barbulo kaj harulo heleblanka,_ Pli bona kortegano ne troviĝas. Al Reĝo diras li: «Vi aŭdis bone «Ĉi-tion, kion Gen' al vi respondis; «Konsilo saĝa, bona kaj ŝatinda; «En la milito vi Marsilon venkis, «Kastelojn ĉiujn vi forprenis de li, «Per la maŝinoj murojn disĵetinte, «Vi urbojn bruligadis, virojn venkis; «Sed nun de vi, li petas nur kompaton! «Ja, estus peko pli postuli de li 240 «Pruvinta dirojn per garantiuloj. «_Ni devas nur baronon sendi al li,_ «Por ke finiĝu tiu militado!» Kaj Francoj diras: «Duko estas prava!» Aŭdu.

17

«Baronoj noblaj, kiun ni alsen_dus_ «En Saraguson al Marsilo reĝo?» Jen duk' Naim': «Mi iros, se vi jesos; «Fordonu tuj al mi bastonon, ganton!» Sed Reĝo diras: «Vi, saĝulo estas; «Pro barbo kaj lipharoj, mi al vi ne «Permesos tiel malproksimen iri! 250 «Sidiĝu; tion mi ordonas al vi!» Aŭdu.

18

«Baronoj noblaj, kiun ni alsendus «Al Sarazeno, Saragusa estro?» Rolando diras: «Mi ja povas iri!» --«Ne, certe», diras grafo Oliviro, «Ĉar bola kaj fiera via koro, «(mi tion timas) vin malbonkondukus; «Mi vole iros, se al Reĝo plaĉas.» _Imperiestro mallevetas kapon,_ _Kaj tiam diras_: «Ambaŭ vi silentu! «Nek unu nek l' alia forvojaĝos! 260 «Pro tiu barbo blankiĝinta, unu «El dek du konsilistoj ne eliru!» Silentas Francoj; ili aŭskultadas. Aŭdu.

19

Turpin' de Rejms' sin levas siavice; _Li diras laŭte kaj sonore_: «Paco «Al viaj Francoj, _Via Reĝa Moŝto_. «Vi, de sep jaroj estas en la lando, «Baronoj multsuferis kaj klopodis. «Fordonu al mi ganton kaj bastonon; «Mi al hispana Sarazen' aliros, «La taŭgajn vortojn _al li parolonte_.» 270 --Imperiestro diras kun kolero: «_Pro tiu barbo, vi neniel faros;_ «Sidiĝu sur ĉi-tiun blankan ŝtofon. «Silentu, se ne mi mem vin demandis!» Aŭdu.

Delegado.

20

«Vi Francaj Kavaliroj», diras Karlo, «Voĉdonu pri baron' el mia tero, «Por ke li portu al Marsil' la skribon, «_Kaj, se necese estos, li ekbatu._» --Roland': «Jen Geno, mia duonpatro; «Se restos li, pli bonan vi ne sendos.» --Kaj Francoj: «Li je tio estas inda; «Se Reĝo volos, li sukcese iros!» Aŭdu.

21

«Alproksimiĝu Geno», diras Reĝo, 280 «Vi tuj ricevos ganton kaj bastonon. «Vi aŭdis, vin elektis voĉ' de Francoj.» --Sed Geno: «Tion ĉi Rolando faris! «Neniam plu, dum vivo, mi lin amos, «Nek plu kolegon lian Oliviron, «Nek (lin amantajn) dek du Konsilistojn; «Mi ilin, antaŭ vi, provokas, Reĝo!» --Sed Reĝo diras: «Vi ja tro koleras! «Vi tien iru, jen ordono mia!» --«Mi povas iri, sed ne trovos helpon! 290 «Basanz' kaj Basilio tion montris!» Aŭdu.

22

«Mi nepre devas iri Saraguson! «Ve! kiu iras tien ... ne revenos!... «Memoru pri l' edzin', fratino via,[1] «Pri l' filo, ja, el ĉiuj la plej bela, «Baldvino, _se li vivos_, estos brava. «Mi testamentas al li havon, terojn; «Vi gardu lin, mi lin plu ne revidos!» Nun Karl',: «Tro mola estas via koro! «Ĉar mi ordonas, vi foriri devas!» Aŭdu.

[1] Ŝia nomo estas «Berta»; ŝi estas patrino de Rolando.

23

Pro tio, korŝirite, Grafo Geno De siaj ŝultroj prenas mustelfelojn, Vestata nur per silktolaĵa veŝto. Jen hel_rigardo_ kaj vizaĝ' fiera, Gracia korpo, larĝa eksteraĵo! Li tiel bela! Ĉiuj lin rigardas! Li diras: «Kial vi, Roland', koleras? «Ve! Ke mi estas via duonpatro! «Vi min devigis iri al Marsilo! «Se Di' el tie savos min, mi kreos 310 «Al vi _ĉagrenojn kaj_ malhelpojn tiajn, «Ke ili daŭros tutan vian vivon!» --Rolando: «Fierec' kaj malsaĝaĵo! «Jes, vere, mi ne zorgas pri minacoj; «Sed, se saĝulon oni devas sendi, «Ĉu Reĝo jesos, mi vin anstataŭos.» Aŭdu.

24

Sed Gen' respondas: «Vi ne iros pro mi! «Servisto?... Nek mi via, nek vi mia! «Ordonas Karlo fari lian servon; «Mi iros Saraguson al Marsilo. 320 «Mi faros tie ian malsaĝaĵon, «Por kvietigi mian koleregon!» --Roland', aŭdinte tion, ekridetas. Aŭdu.

25

Ĉar Geno vidis ridon de Rolando, Dolore li koleras, korŝiriĝas, Kaj preskaŭ svenas, sed rediras: «Grafo «Roland' mi certe vin neniel amas; «Sur min vi ekfaligis tiun sorton!... «Imperiestro prava ... jen mi estas, «Kaj preta por plenumi vian servon!» Aŭdu.

26

_«Sinjoro Geno, diras Karlo, aŭdu:_ _«Mi scias, tiun sendon vi plenumos._ _«Je mia nomo, al Marsilo diru,_ _«Ke li, manplekte, mia an' fariĝu,_ _«Kaj ankaŭ li ricevu sanktan bapton._ _«Al li mi donos duonhispanujon,_ _«L' alia estos al Roland' barono._ _«Ĉu li ne volas interkonsentiĝi,_ _«Mi iros por sieĝi Saraguson;_ _«Li estos ekkaptita, katenita,_ _«En Ajkson la ĉefurbon kondukita,_ _«Per juĝo tie li elperdos vivon,_ _«Li mortos kun doloroj kaj kun honto._ _«Leteron tiun sigelitan donu_ _«Al l' idolano en la dekstran manon.»_ Aŭdu.

27

Al Geno, Karlo montras dekstran ganton. Pli volus grafo esti for de tie. Li volas preni ganton, sed ĝi falas Sur teron.--Francoj: «Dio! Kio estos! «De tio nur malbono ekfariĝos.» --Kaj Geno: «Vi pri tio eksciiĝos!» Aŭdu.

28

Li diras: «Reĝo, donu forpermeson: «Ĉar forironta mi plu ne prokrastos.» La Reĝo diras: «Pro Jesuo, pro mi!» Per dekstra mano benas, krucalsignas, 340 Kaj donas la leteron kaj bastonon. Aŭdu.

29

En sian hejmon iras Grafo Geno; Kaj tuj li sin vestigas per armaĵoj Plej belaj el la eltroveblaj tie; El oro spronoj al piedoj ligas, Murglejson, glavon, al si alflankigas, Sur Taŝebrun', ĉevalo, li ekrajdas. Ginmer', la onklo, tenas piedingon. Da Kavaliroj vidu kiom ploras! «Barono, diras ili, malfeliĉa! 350 «Vi jam de longe estas kortegano, «Vin oni juĝas nobla kaj fidela. «Pri tiu kiu vin devigis iri, «Eĉ Karlo ne kapablos lin defendi. «Rolando grafo vin malprave trafis, «Ĉar via parencaro estas nobla!» --Kaj ankaŭ diras: «Grafo, ni kuniru!» --«Sinjoro Dio! Ne!--respondas Geno, «Mi mortu, jes, sed ne vi, tiel _kleraj_! «Sinjoroj, vi Francujon dolĉan iru; 360 «De mi salutu ja edzinon mian, «L' amikon kaj samulon Pinabelon, «Baldvinon mian filon; vi lin konas, «Lin gardu, kaj _defendu lian havon!_» Vojiras li, celante Saraguson. Aŭdu.

Foriro de Geno.

30

Rajdadis Gen' tra altaj olivarboj, Atingis li senditojn sarazenajn. Ĉar Blankandrin' haltetis en irado, Lertege ambaŭ interparoladas. Ekdiras Blankandrin': «Miriga Karlo! 370 «Li almilitis Pujlon kaj Kalabron, «_Konstentinnoblon kaj Saksujon vastan,_ «Tra l' sala maro li Anglujon iris, «Por Sankta Petro ĝin depagigante; «Sed kial, ĉe ni, li nin persekutas?» Rediras Geno: «Ĉar li tiel volas. «Ne estas, kiu lin renkonte venkos.» Aŭdu.

31

Kaj Blankandrin': «Bravuloj estas Francoj; «Sed grafoj, dukoj, tute domaĝigas «Imperiestron, per konsiloj tiaj «Lin kaj l' aliajn ili ruinigas!» 380 --«Kulpulon mi ne scias», diras Geno, «Se ne Rolandon, al li honto estu! «Nelonge antaŭ, Reĝ' sub ombro sidis, «La nevo venas, kun kiraso bela, «(Li multakiris apud Karkasuno), «En mano, li ruĝegan pomon tenas, «Al l' onklo diras: Via Reĝa Moŝt', jen «De ĉiuj reĝoj mi prezentas kronojn.» «Puninda estus tia fiereco! «Li, ĉiutage, riskas morton, iu 390 «Mortigu lin, ni tiel trankviliĝos!» Aŭdu.

32

Kaj Blankandrin': «Roland' terura estas! «Li kiu volas submetadi ĉiujn, «Kaj tiel ekokupi ĉiujn terojn! «Per kiu pensas li la celon trafi?» Respondas Geno: «Per la franca gento. «Ĝi amas lin, neniam ĝi malestos. «Al ĝi elspezas li arĝente, ore, «Ĉevale, mule, silke kaj armaĵe. «Al l' Estro mem li donas, laŭ deziro. 400 «Ĝis Oriento, li la mondon prenos!» Aŭdu.

33 (?)

_Esploras Blankandrin' de Geno belan_ _Mienon kaj perfidan rigardeton._ _Tremetas Geno per la tuta korpo;_ _Al li parolas jenajn Blankandrino:_ _«Sinjoro Geno, min aŭskultu bone,_ _«Ĉu volas vi venĝegi al Rolando?_ _«Pro Mahometo, lin fordonu al ni._ _«Marsilo Reĝo estas multĝentila,_ _«La tutan havon al vi li forlasos»._ _Aŭdinte tion, Gen' mallevas kapon._ Aŭdu.

Alveno de Geno.

34

Rajdadis Blankandrin' kaj Geno tiel, Ke ambaŭ konsentiĝis serĉi eblon Por okazigi morton de Rolando. Tra vojoj, tra vojetoj ili rajdas Ĝis Saragus' kaj haltas sub taksuso. Ĉe ombro de abio kuŝas trono Per silk' Aleksandria drapirita; La Reĝ' de Hispanujo sidas tie, Kaj, ĉirkaŭ li, dudek mil Sarazenoj. 410 Aŭdata estas nek parol' nek sono, Ĉar pri novaĵoj ĉiu volus scii. Jen venas Geno, ankaŭ Blankandrino. Aŭdu.

35

Aliras Blankandrino al _Marsilo_, Per mano li kondukas grafon Genon Kaj diras: «Reĝ', salut' je Mahometo «Kaj Apolono, kies leĝ' nin regas. «Al Karlo, vian servon ni plenumis; «La manojn li levadis al ĉielo, «Al Dio dankis, kaj nenion diris. 420 «Sed sendis li al vi baronon noblan, «Ĉi-tiun francon, kaj plej potenculon; «Per li, vi scios pri milit' aŭ paco.» Kaj Reĝo: «Li parolu, ni aŭskultu.» Aŭdu.

Interdisputo.

36

Jen Geno, post momento da pripenso, Lertege ekparolas, kiel _homo_ Spertulo pleje por la parolado. Li diras al la Reĝ': «Salut' je Dio «Glorulo, kiun devas ni adori. «Jen kion al vi diras Karl' barono: «Alprenu vi Kristanan sanktan leĝon; «Al vi li donos duonhispanujon, «_L' alia estos al Roland' barono_, 430 «_(Kolego tre fiera por vi tie)._ «Se vi ne volos interkonsentiĝi, «_Li iros por sieĝi Saraguson_, «Vi estos ekkaptita, katenita, «En Ajkson la ĉefurbon kondukita, «Per juĝo tie vi elperdos vivon, «Vi mortos kun malgloro kaj kun honto!» Marsilo Reĝo tuj ekkoleregas, Kaj, per pikstang' je oro ornamita, Li frapus Genon, se ne malhelpita. Aŭdu.

37

Marsilo Reĝo staras paliĝinta; Li svingas per la mano sagovergon. Sed Gen' lin vidas, tuj ekprenas glavon, Eltiras ĝin je longo da du fingroj, Kaj diras: «Glavo bela! Glavo hela! «Dum mi vin tenos ĉe ĉi-tiu reĝo, «Ne diros, ja, la Estro de Francujo, «Ke sola mortis mi en fremdolando! «Plej bonaj pagos vin per sia sango!» Kaj Idolanoj: «Ni disigu ilin!» Aŭdu.

38

