# Robinsono Kruso

## Part 3

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/robinsono-kruso-11511/index.md

Denove, mi provas konstrui boaton, sed mi nun decidis, ke ĝi havu maston; ĉar ŝipveloj estos tre utilaj. Mi faris ferdekon je la antaŭa kaj je la posta parto por deteni la maran ŝaŭmon, keston por nutraĵo, kaj por mia pafilo apogilon kun kovrilo, por ĝin ŝirmi kontraŭ la malsekeco. Pli bone ol ĉio mi povis surmarigi tiun-ĉi boaton.

Unue, mi krozadis sur rivereto, sed baldaŭ mi kuraĝiĝis, kaj veturis ĉirkaŭ mia insulo. Mi kunprenis panon, kukojn, poton da rizo, iom da rumo, duonkapron, du surtutojn, unu por kuŝejo, la alia por noktŝirmo. Mi ekveturis je la sesa jaro de mia regado. Orientflanke de la insulo troviĝis granda pinto ŝtonega, kiu staris du mejlojn de la terbordo, kaj sablaĵo etendis sin duonmejle de la ŝtonegoj terborden. Por ĉirkaŭiri tiun pinton mi devis veturi malproksimen enmaron, kaj tie mi preskaŭ perdis mian vivon.

Tamen, mi fine revenis hejmon. Survoje tien tute lacigita pro la laboroj boataj, mi kuŝiĝis en ombron por ripozigi mian korpon, kaj dormadis. Sed juĝu, se eble, kiel mi ektremis, kiam voĉo min vekas de mia dormo, kaj trifoje elparolas mian nomon! Voĉo en tiu-ĉi sovaĝa loko! Ja vokante min per mia propra nomo! Tiam diris la voĉo, “Kie vi estas? Kie vi estis? Kiel vi venis tien-ĉi?” Baldaŭ mi tute komprenis; ĉar, sur la plektbarilo, sidas Polo, parolante vortojn jam lernitajn.

Mi nun serĉis kaprojn, kaj ordigis kaptilojn por ili, kun rizo por allogaĵo. Mi ordigis la kaptilojn nokte, kaj eltrovis, ke ili restadis ordigitaj, sed la allogaĵo foriĝis. Tial mi elpensis novan manieron por kapti ilin, farante puton kaj kovrante ĝin per bastonoj kaj herbo por ĝin kaŝi; tiamaniere mi kaptis maljunan kapron kaj kelke da kapridoj. Sed la maljuna kapro estis multe tro furioza por mi, tial mi ĝin liberigis.

Mi alportis la kapridojn hejmen, kaj malsatigis ilin longatempe, ĝis fine, ili manĝis el mia mano, kaj tute malsovaĝiĝis. Mi ilin enfermis en parko, en kiu troviĝis arboj por ŝirmi ilin kontraŭ la suno. Unue, mia parko havis tri mejlojn ĉirkaŭe; sed mi pripensis, ke en tia granda spaco, la kapridoj tiom sovaĝiĝos, kvazaŭ ili vagus tra la tuta valo, kaj malpli da spaco estus pli bone; tial plektbarilon mi faris kaj tiun planti okupis min tri monatojn.

Manĝante, mia hundo sidis kun mi, kaj sur skabeloj unu kato ĉiuflanke, dum Polo paroladis al ni. Nun, unu vorton aŭ du rilate al la vestaĵo, en kiu mi vojaĝis ĉirkaŭ la insulo. Mi multe pensis, kiel mia vestaĵo estus ridinda en la stratoj de mia naskurbo. Mi portis kaprofelan alĉapon havante pendantan vizieron por deteni la sunbrilon kaj la pluvon de mia kolo, kaprofelan veston kies rando tuŝis miajn koksojn, kaj kaprofelon sur miaj kruroj, partojn da felo ĉirkaŭ miaj tibioj, sed ne ŝuojn. El sama materialo mi havis ĉirkaŭ mia talio larĝan zonon, kiun mi povis alligi per du ledrimenoj, kaj de ĝi ĉe mia dekstra flanko pendis segilo kaj hakilo, kaj maldekstre, saketo de pafaĵoj. Mia barbo ne tranĉiĝis de kiam mi alvenis. Sed sufiĉe, pri mia ŝajno, ĉar ĉeestis neniu por min vidi.

Mi baldaŭ estis vidonta strangan vidaĵon, kiu estis ŝanĝonta mian tutan vivon sur la insulo.

Unu tagmezon, promenante sur la marbordo ĉe parto al mi nekonata, kion jen vidi sur la sablo krom la impreson de homa piedo! Mi sentis, kvazaŭ tenate per katalepsio, kaj ne povis moviĝi de la loko.

Baldaŭ mi ekrigardis ĉirkaŭ mi, sed ne estas videbla iu. Kion signifas tio? Mi iris tri-aŭ-kvarfoje por ĝin rigardi. Jen estas — la impreso de piedo homa; piedfingroj, kalkano, kaj ĉiuj partoj de la piedo. Kiel povis ĝi veni tien?

Mia kapo kvazaŭ naĝis pro timo; kaj lasante la lokon, mi iris du aŭ tri paŝojn, rigardis, kaj plu, same. Mi timemiĝis je la ŝtipo de maljuna arbo, kaj kuris domon, kvazaŭ por mia vivo. Kiamaniere povis io homforma alveni al tiu-ĉi marbordo sen mia scio? Kie estas la ŝipo, kiu alkondukis tion? Tiam, malpreciza teruro kaptis mian animon; ke, eble ia homo aŭ aro da homoj eltrovis min; kaj ke eble intencas mortigi min, aŭ rabi ĉion, kion mi havas.

Kia stranga afero estas la vivo homa! Unu tagon ni amas tion, kion ni malamas la sekvantan tagon. Unu tagon, ni serĉas tion, kion ni evitas la sekvantan tagon. Unu tagon, ni deziras tion, kion ni timas la sekvantan tagon. Tiamaniere ni vivadas. Jen, de kiam mi estis ĵetita sur tiun-ĉi insulon, la granda kaŭzo de malĝojo estis, ke mi tiel estis disigita de la ceteraj de mia raso. Kial do, povis kaŭzi al mi malĝojon la penso, ke eble homo estas apud mi? Ja, kial nura ekvido de impreso de homa piedo min ektremigas pro timo? Ŝajnas plej strange, tamen ne pli strange ol vere.

Unufoje, mi pensis, ke eble la impreso devenas de mia propra piedo, kiam la ventego min unue ĵetis sur tiun-ĉi bordon. Ĉu estas eble, ke mi venis tiun-ĉi vojon de la ŝipo? Se fakte montriĝus, ke la impreso estas miapiede; mi sentus simile al knabo, kiu rakontas pri fantomo, kaj sentas pli da timo je sia propra rakonto ol tiuj, kiujn li intencas timigi.

Tritage, timo min endomadis, ĝis la manko de nutraĵo min forpelis. Fine, mi sufiĉe kuraĝiĝis por iri al la marbordo, por ke mi rerigardu la impreson piedan, por eltrovi, ĉu ĝi estas same kiel mia propra. Mi eltrovis, ke ĝi estas multe pli malgranda. Tial estis klare, ke troviĝas homoj sur la insulo. Ĝuste tiam, mia bona gardhundo falis senviva ĉe miaj piedoj. Li estis maljuna kaj lacigita, kaj tiel mi perdis mian plej bonan gardanton kaj amikon. Unu tagon, irante de la monteto al la marbordo, troviĝas vidaĵo kornaŭza, loko kovrita per ostoj homaj. Estas tie rondspaco elfosita el la tero, kie estis farita fajro, kaj tien-ĉi estas venintaj kelke da homoj por festeni. Vidinte tiun-ĉi vidaĵon, mi ne sciis, kiel agi; mi endomadis kaj apenaŭ eliris escepte por melki mian kaprinaron.

Estis nun pli grave al mi senti sendanĝere, ol esti bone nutrita; kaj mi ne kuraĝis enbati najlon, aŭ haki ŝtipon lignan, timante ke tia sono estu aŭdata, multe malpli pafi pafon. Pri mia pano kaj viando, mi ilin bakis nokte, kiam neniu povas vidi la fumon. Sed mi baldaŭ trovis manieron bruligi lignon sub torfkovrilo, kio ĝin lignokarbigis; kaj tio mi povis uzi tage, ĉar ĝi ne faris fumon.

En la arbaro, kien mi iris por havigi la bastonojn por mia fajro, mi eltrovis kavernon tiel larĝan, ke mi povis stari en ĝi; sed mi pli rapidiĝis eliri ol eniri; ĉar du grandaj okuloj, tiel lumaj kiel steloj, forbrilis kun sovaĝa brilego. Mi prenis torĉon kaj eniris por eltrovi, kies estas la okuloj, kaj trovis ke ne estas ia kaŭzo por timo; ĉar la okuloj apartenas al maljuna griza kapro, kiu iris tien por morti. Mi ĝin ekpuŝis, kaj provis elirigi ĝin, sed ĝi ne povis leviĝi de la tero, kie ĝi kuŝas; tial mi ĝin lasis tie por morti, ĉar mi ne povis savi ĝian vivon.

Mi eltrovis, ke la larĝeco de la kaverno estas 3.6 metroj, sed parto de ĝi, ĉe la plej posta parto estas tiel malalta, ke mi devis rampi sur miaj manoj kaj piedoj por eniri. Kiom ĝia longeco estas mi ne povas diri, ĉar mia lumo estingiĝis, kaj mi devis ĉesigi mian serĉadon. Morgaŭtage, mi iris al la kaverno kun lumegoj kaprograsaj; kaj atinginte la finiĝon, mi eltrovis, ke la tegmento altiĝas 12 metrojn aŭ plu.

Kiam miaj lumoj lumiĝis la murojn kaj la tegmenton de la kaverno, troviĝis vidaĵo, kies ĉarmojn, lingvo tute ne povas esprimi; ĉar la muroj ekbrilis kvazaŭ steloj. Kio kaŭzis ke la ŝtonegoj ekbrilu, mi ne povis diri: tie eble estas ĝemaj, brilŝtonoj, aŭ oro. Sed, kio ajn, la kaverno estis riĉa mino por mi; ĉar, kiam ajn, mi sentis malgaja kaj malĝoja, la brilvidaĵo lumigis la okulojn de mia animo, kaj ĝin plenigis per ĝojo.

Ĉiuj-ĉi jaroj pasiĝis sen ia nova vidaĵo por ravigi miajn okulojn, ĝis tiu vidaĵo subite ekvidiĝis antaŭ mi. Mi sentis kvazaŭ mi volas pasigi tie-ĉi la restaĵon de mia vivo kaj vivfine, kuŝiĝi en tiu-ĉi kaverno por morti, same kiel la grandaĝa kapro.

Irante hejmon, mi ekvidis iom da fumo, devenante el fajro ne pli ol du mejlojn malproksime. De nun, mi perdis mian kvietecon. Tage kaj nokte timo min ĉagrenis, ke la homoj, farintaj tiun fajron, mi eltrovos. Mi hejmiris, supreniris la ŝtupetaron; sed unue, mi kaŭzis, ke ĉio ĉirkaŭ mi vidiĝu sovaĝa. Mi ŝarĝis mian pafilon, kaj pripensis, ke estus plej bone por mi resti dome kaj kaŝi.

Sed, tion mi ne povis toleri longe. Mi ne havis spionon por elsendi, kaj ĉio, kion mi povis fari, estis supreniri la monteton kaj observi. Fine, tra mia vidilo mi povis vidi grupon da sovaĝuloj dancante ĉirkaŭ fajro. Tiel baldaŭ kiel ili foriris, mi prenis du pafilojn, pendigis glavon miaflanke kaj rapide ekiris al la supro monteta por rehavi klaran vidon.

Tiufoje, mi decidis iri al la homoj, sed mi ne intencas mortigi ilin, ĉar mi sentis, ke estus malprave tion fari. Kun tia ŝarĝo da armiloj mi postulis du horojn por atingi la lokon. Alveninte, troviĝas neniu; sed mi vidis la homoj enmare en kvar boatoj.

Marborde, troviĝis la faraĵoj de tiuj-ĉi viroj. La signoj de ilia festeno kornaŭzigis min, kaj mi fermis miajn okulojn. Kiam ajn mi iris tiuflanke de la insulo pro nutraĵo, mi ne kuraĝis pafi, timante ke restu kelkaj el la homoj, kiuj povu ĝin aŭdi, kaj tiamaniere min eltrovu. Tiustato daŭris unu jaron kaj tri monatojn, kaj intertempe mi vidis neniun.

Parto IV

Je la dekdua de Majo, granda ventego blovis tutatage kaj tutanokte. Ĉar estis mallume, mi sidis en mia domo, kaj ventegmeze mi aŭdis pafilpafon. Mi opiniis, ke ĝi certe estas de ŝipo ĵetita surteron per ventego. Tial mi bruligis lignon sur la supro monteta, por ke, tiuj en la ŝipo, se ŝipo ĝi estas, sciiĝu, ke iu estas tie-ĉi por helpi ilin. Mi poste aŭdis du pafojn plu. Post kiam lumiĝis, mi iris sudflankon de la insulo, kaj tie kuŝas ruino de ŝipo, tiunokte ĵetita sur la ŝtonegojn. Ĝi kuŝis tro malproksime por mi vidi, ĉu restas homoj sur ĝi.

Vortoj ne povas diri, kiom mi sopiris, ke mi alportu almenaŭ unu el la ŝipanaro surtere! Tiel forta estis mia deziro savi la vivon de tiuj sur la ŝipo, ke mi volonte estus doninta mian propran vivon por tion fari. Troviĝas en la koro kelkaj inklinoj, kiuj ekscititaj per espero tiel forte puŝas la animon, ke perdi ian okazon por atingi la esperatan celon, ŝajnas tiun frenezigi; kaj tiel okazis ĉe mi.

Nun, mi pensis, estas la okazo por uzi mian boaton; tiel mi ĝin ekordigis. Mi kunprenis iom da rumo (de kiu mi ankoraŭ havis multe), sekigitaj vinberoj, sakon da rizo, iom da lakto kaj fromaĝo, kaj poste ekveturis enmare. Mi pense ektimis pri la danĝero, en kiu mi min antaŭe trovis sur la samaj ŝtonegoj; sed ne tute korperdis, kvankam mi sciis, ke, ĉar mia boato estas malgranda, ĉio estus perdata, se ventego ekblovus. Baldaŭ mi trovis, ke estas necese por mi returni surteron ĝis la fluo turniĝos kaj la forfluo komencos.

Mi decidis eliri la sekvantan tagon kun la forfluo, tial tiunokte mi dormis en mia boato. Tagiĝe, mi ekveturis enmaron kaj netute duhore, mi atingis la ŝipruinon. Jen, kia vidaĵo! La ŝipo estis ĵetita sur la ŝtonegojn. La posta parto estis rompita per la ondoforto, la mastoj fornaĝigitaj, ŝnuregoj kaj ĉenoj disĵetitaj ferdeke, kaj ĉio envolvita en malgajo. Kiam mi atingis la ŝipruinon, hundo alnaĝis al mi, blekante kaj ploretante. Mi prenis la hundon en la boaton; kiam mi donis al ĝi iom da pano, ĝi manĝis la panon kvazaŭ lupo, kaj pri trinkado ĝi eble krevus, se mi estus permesinta, ke ĝi pleniĝu.

Mi iris al la ĉambro de la kuiristo, kie mi trovis du virojn malvivajn. La lango estas muta, la orelo surda, la okulo fermata, kaj la lipo rigida; la malĝoja rakonto estis dirata, ĉar ĉiu tenis sian brakon ĉirkaŭ la kolo de la amiko, kaj tiamaniere ili atendis la morton. Kiom ŝanĝiĝis la sceno, tiam, tute sovaĝa pro la batoj ondaj kaj la muĝado venta! Nun, ĉio estis trankvila — la morto elfaris sian celon, kaj ĉiuj ricevis ĝian baton, escepte la hundo, kiu estis la sola kreitaĵo, kiu postvivis.

Mi divenis, ke la ŝipo venis de Hispanujo, kaj mi trovis sur ĝi multe da oro. Mi metis kelke da kestoj surboaton, sed ne atendis por eltrovi, kion ili enhavas, kaj kun ili kaj tri bareloj da rumo, mi revenis.

Hejme, mi trovis ĉion same tiel, kiel mi ĝin lasis — miaj kaproj, la katoj, kaj la birdo. La vidaĵo en la ĉambro de la kuiristo restadis tage kaj nokte en mia animo, kaj por reforti min, mi trinkis iom da rumo. Tiam mi ekhejmportis mian ŝarĝon de la marbordo, kie mi antaŭe ĝin lasis. En la kestoj troviĝis du grandaj sakoj da oro, kaj kelke da fandaĵoj oraj; apud ili troviĝis tri boteletoj kaj tri sakoj da pafaĵo, kiuj estas granda akiro.

De nun ĝis dujare, ĉio prosperis al mi; sed ne estis daŭronta. Starante unu tagon sur monteto, mi ekvidis ses boatojn, marborde. Kion eble signifas tio? Kie estas la viroj, kiuj ilin alkondukis? Kaj pro kiu kaŭzo ili alvenis? Mi ekvidis per mia vidilo, ke almenaŭ tridek troviĝas orientflanke de la insulo. Ili havis viandon sur la fajro, ĉirkaŭ kiu, mi vidis, ili dancadis. Poste ili prenis viron el unu el la boatoj. Liaj manoj kaj piedoj estis ligitaj, sed kiam ili malligis liajn ligilojn, li kuris laŭeble rekte al mia domo.

Por diri la veron, ekvidante, ke ĉiuj ceteraj kuris por lin kapti, miaj haroj stariĝis pro timo. En la rivereton li naĝis simile al fiŝo, kaj lia saltego alportis lin tra la rivereto iombate. Ĉiuj nun ĉesigis la ĉasadon escepte du, kaj tiuj-ĉi naĝis tra la rivereto sed neniel tiel rapide. Nun, mi pensis, estas por mi la okazo helpi la malfeliĉulon, kaj mia koro min diris, ke estos bone tion fari. Mi prenis miajn du pafilojn, malsupreniris la ŝtupetaron kaj suprenkuregis la monteton, malsupren tra vojeto por renkonti ilin.

Mi signodonis al la malfeliĉa sklavo, ke li venu al mi, kaj samtempe mi suprenkuris por renkonti la du virojn ĉasante lin. Mi kuris al la unua, terenbatis lin pafiltenile. Mi vidis, ke la alia celis pafarke al mi; tial, por savi mian vivon, mi lin mortpafis.

La fumo kaj pafilbruo, tiom terurigis la sklavon, ke li tuj venkiĝis kvazaŭ pro sonĝado. Mi kriegis, ke li venu al mi, kaj mi, penis montri al li, ke mi estas amiko, mi ankaŭ faris ĉiueblajn signojn, por allogi lin al mi. Fine, li venis, genuiĝis por kisi la teron, kaj poste ekprenis mian piedon, metante ĝin sur sian kapon, tio signifante ke li estas mia sklavo, kaj mi ordonis al li, ke li stariĝu, kaj mi agis bone al li.

Sed restis pli multe da heroaĵo, ĉar la viro, ricevinte la pafilbaton, ne estis malviva. Mi signodonis al mia sklavo (kiel mi nun lin nomos), ke li lin gardu. Ĉe tio li parolis al mi, kaj, kvankam mi ne povis kompreni tion, kion li diras, tamen, mi sentis ĝojfrapon, ĉar estis la unua sono de homa voĉo, kiun mi aŭdas ĉiomjare de kiam mi alvenis sur la insulon.

La viro, kiun mi pafilbatis, sidiĝis, kaj mia sklavo timante lin, signodonis al mi por havigi mian glavon, pendante en zono miaflanke. Kun ĝi li alkuris al la viro, kaj unubate detranĉis lian kapon. Tion farinte, li ridante reportis la glavon, kaj demetis ĝin antaŭ mi. Mi ne ŝatis la ĝojon pri kiu li ĝin faris, kaj mi ne konsideris mian vivon tute sendanĝere kun tia homo.

Li, siaparte, suprenlevis siajn grandajn brunajn manojn timege, mirante kiel mi mortigis la malamikon starante tiel malproksime de li. Pri la glavo, li kaj la ceteraj el lia gento uzas lignoglavojn; kaj sekve, li sciis bone kiamaniere manregi la mian. Li faris signojn al mi, ke mi lin permesu aliri kaj rigardi la viron mortpafitan, kaj li multe turnis lin de flanko al flanko, kaj ekvidante la vundon en la brusto, farita per la kuglo, ree staras senmove, spritlime. Mi faris signojn al li, ke li revenu, ĉar antaŭsento al mi diris, ke eble venos la ceteraj por serĉadi.

Mi ne deziris kunpreni mian sklavon al mia domo aŭ mia kaverno; tial mi disĵetis iom da rizpajlo por la dormejo, kaj mi donis iom da pano kaj aron da vinberoj sekigitaj por la manĝaĵo. Li estis belviro, alta kaj juna, kun regulaj fortaj membroj. Lia hararo estis densa kvazaŭ lano, kaj nigra. Lia kapo estis granda kaj alta, kaj li havis brilajn nigrajn okulojn. Lia haŭto estis nigrebruna, la vizaĝo ronda, kaj la nazo malgranda sed ne plata; li havis belforman buŝon kun lipoj maldikaj, per kiuj li povis fari dolĉan rideton; kaj liaj dentoj estis blankaj kvazaŭ neĝo.

Iam melkante mian kaprinaron en la apuda kampo, li min vidante, kuris al mi, kaj terenkuŝiĝis por montri al mi sian dankon. Tiam li almetis sian kapon altere kaj almetis mian piedon sur ĝin, kiel antaŭe. Li penis sciigi al mi per ĉiueblaj manieroj, ke li servos al mi la tutan vivon; kaj mi signodonis, ke mi lin ŝatas.

Mi nun devas elpensi nomon por li. Mi elektis la nomon de la sesa tago de la semajno (Vendredo) ĉar li venis al mi tiutage. Mi zorge ne lasis lin el mia vido tiunokte, kaj tuj kiam la suno leviĝis mi signodonis al li ke li venu al mi por ke mi donu al li iom da vestaĵo, ĉar li neniom portis. Poste, ni supreniris la monteton por observi la virojn, sed ĉar ni ne povis ilin vidi, estis evidente, ke ili jam forlasis la insulon.

Mia sklavo poste min diris, ke okazis batalego kontraŭ la apude loĝanta gento, kaj al la partio kiu kaptas virojn, la kaptitoj propraĵiĝas. La malamikoj de mia sklavo akiris kvar virojn; li, unu el tiuj.

Mi nun faris ĉapon leporfelan por mia sklavo, kaj donis al li kaprofelon por porti ĉirkaŭ la talio. Li treege fieriĝis eltrovante lian vestaĵon kiel la mia.

Nokte mi gardis miajn pafilojn, mian glavon, kaj la pafarkon miaflanke; sed tio ne estis necesa, ĉar mia sklavo vere estis plej fidela al mi. Li faris ĉion, kion mi ordonis al li, tutkore; kaj mi sciis, ke li oferus sian vivon por savi la mian. Kion povas fari viro pli ol tio? Ho, la ĝojo, ĉar mi lin havis ĉe tiu-ĉi dezerta insulo por min kuraĝigi.

Laŭeble mi instruis lin, infane li estis, por ke li faru kaj sentu tion, kio estas prava. Mi lin trovis kapabla kaj sportema; kaj li penegadis lerni ĉion, kion mi diris al li. Nia vivo pasis trankvile, ebenavoje; kaj se ne estus naŭzaj festenoj faritaj ĉe la marbordo mi ne dezirus forlasi la insulon.

Ĉar Vendredo ne ankoraŭ perdis la guston por tiaj festenoj, mi pensis, ke estos la plej bona por li, se li gustumos la viandon de bestoj; tial unu tagon mi lin kunprenis al la arbaro sportige. Mi ekvidis kaprinon en la ombraĵo kun siaj du idoj. Mi brake prenis Vendredon, kaj signodonis al li, ke li ne moviĝu, kaj tiam mi mortpafis unu idon; sed la pafilbruo tremigis la malfeliĉulon. Li ĝistiam ne ekvidis la idon nek sciis ke ĝi nun estas malviva. Li fortiris sian veston de la brusto por senti ĉu tie estas vundo, tiam li genuis antaŭ mi kaj ekprenis miajn genuojn kvazaŭ preĝante, ke mi ne mortigu lin.

Por montri al Vendredo, ke lia vivo estas sendanĝere, mi mankondukis lin kaj ordonis al li, ke li alportu la idon. Tre baldaŭ mi ekvidis akcipitron sur arbo, kaj mi diris, rigardu la pafilon, akcipitron, kaj la teron; tiam mi mortpafis la birdon. Sed mia sklavo tiufoje timsigniĝis pli ol antaŭe, tremante de kapo al piedoj. Li sendube pensis, ke ia mortigisto loĝas en la pafilo, kaj mi certe opinias, ke li estus genufleksanta antaŭ ĝi tiel same kiel antaŭ mi; kaj kelkatempe li eĉ ne volis tuŝi la pafilon, kvankam li parolis al ĝi, se li pensis, ke mi ne ĉeestas. Unufoje li diris al mi, ke li ĝin petigis ke ĝi lin ne mortigu.

Mi hejmportis la birdon, kaj faris buljonon el ĝi. Vendredo tre miris, kiam li vidis, ke mi manĝas salon kun ĝi, kaj li tordis la vizaĝon; sed mi, miaparte, prenis iom da buljono sen salo, kaj laŭe tordis la vizaĝon. Morgaŭtage, mi donis al li pecon da kapraĵo, kiun mi antaŭe pendigis per ŝnuro antaŭ la fajro por ĝin rosti. Mia maniero estis, starigi du stangojn, unu ĉiuflanke de la fajro, kun bastono trans iliaj suproj por subteni la ŝnuron. Gustumante la viandon, li sciigis al mi laŭeble, kiel bona li ĝin konsideras.

Morgaŭtage mi sendis lin por elbati kaj kribri iom da greno. Mi vidigis lin, kiel mi faras panon, kaj li baldaŭ faris la tutan laboron. Mi vere amis lian fidelan varman koron, kaj li baldaŭ lernis paroli al mi. Unu tagon mi diris, “Ĉu viagentaj viroj venkas en batalo?” Li respondis ridete, venkas. “Nu,” mi diris, “Kial ili permesis siajn malamikojn kapti vin?”

“Kuri unu, du, tri, kaj fari en boato tiam.” (Vendredo ne ankoraŭ povis paroli bone).

“Nu, kion ili faras kun la kaptitoj?”

“Tute manĝi ili.”

Tio ne estas bona novaĵo por mi, sed mi daŭrigis, kaj demandis, “Kien ili prenas ilin?”

“Iri loko kie proksa.”

“Ĉu ili venis tien-ĉi?”

“Jes, jes, veni tie-ĉi aŭ aliloke.”

“Ĉu vi dufoje estis tie-ĉi kun ili?”

“Jes, veni tie-ĉi.”

Li signifas la nordokcidentan flankon de la insulo; tial morgaŭtage mi lin kondukis al tiu-ĉi loko. Li rekonis la lokon, kaj diris al mi, ke li unufoje estis tie, kune kun dekdu viroj. Por sciigi min, li metis vice dekdu ŝtonojn, ilin por mi kalkuli.

“Ĉu iafoje boatoj ne estas perditaj ĉe via marbordo?” Li respondis ke ne estas danĝero, kaj la boatoj ne estas perditaj. Li diris al mi, ke tre malproksime al la luno — tio estas, kie la luno ĵus leviĝis — loĝas gento da blankuloj kiuj similas min mem, kun barboj. Mi ne dubis, ke ili certe venis de Hispanujo por prilabori la orminejojn. Mi demandis: “Ĉu mi povos foriri de tiu-ĉi insulo, kaj kuniĝi kun tiuj-ĉi viroj?”

“Jes, jes, vi iri en du boatoj.”

Estas malfacile kompreni kiamaniere unu viro povas veturi en du boatoj, sed li parolis pri boato duoble granda ol la mia.

Unu tagon, mi diris al mia sklavo, “Ĉu vi scias, kiu vin kreis?”

Sed li tute ne povis kompreni la signifon de tiuj-ĉi vortoj. Tial mi diris, “Ĉu vi scias, kiu kreis la maron, la teron sur kiu ni paŝas, la montetojn kaj arbarojn?” Li respondis, ke estas Biko, kies domo troviĝas tre malproksime, kaj Biko estas tiel maljuna, ke la maro kaj la tero ne estas tiel grandaĝa kiel li.

“Se tiu-ĉi maljunulo faris ĉion, kial ĉio ne falas sur la genuojn antaŭ li?”

Mia sklavo alprenis gravan mienon kaj diris, “Ĉio diri ‘O’ al li.”

“Kien la viroj vialandaj iras, kiam ili mortas?”

“Iri Bikon.”

Tiam mi levis mian manon ĉielen, kaj diris, “Dio loĝas tie. Li kreis la mondon, kaj ĉion en ĝi. La luno kaj la steloj estas kreitaĵoj de Lia mano. Dio alsendas la venton kaj pluvon sur la teron, kaj la riveretojn, kiuj fluadas. Li kaŝas la vizaĝon de la ĉielo per nuboj, Li kreskigas la herbon sur la kamparo, kaj kreskaĵojn por la uzo de la homaro. La amo de Dio estas senfina. Kiam ni preĝas, Li alproksimiĝas al ni, kaj aŭdas nin.”

Mi sklavo vere ĝojis, kiam li aŭdas min paroli pri tiaj aferoj. Longatempe, li senmove sidis, tiam sopiris, kaj diris al mi, ke li ne diros plu ‘O’ al Biko, ĉar Biko loĝas nur spaceton de tie-ĉi. Li ne povas aŭdi la homojn ĝis ili supreniris la monteton al li.

“Ĉu vi supreniris la monteton por paroli al li?”

“Ne, ne, Obesoj iri Bikon, ne junaj.”

“Kion la Obesoj diris al li?”

“Diri ‘O’.”

Post kiam mi konvinkis mian sklavon, ke Biko ne estas la vera Dio, li tiele sentis pri mi, ke mi timis anstataŭiĝi por Biko. Laŭeble, mi penegis, ke li kredu pri Kristo; mi ĝin klarigis, ĝis fine — dankon al Sinjoro — mi sukcesis, kaj li ekamis Dion tutkore.

Por plaĉi mian sklavon, mi iomvorte rakontis al li mian tutvivadon. Mi diris al li, kie mi naskiĝis, kaj kie mi pasigis mian infanecon. Li ĝojis pro la rakontoj pri mia naskolando; la komerco portata per ĝiaj ŝipoj ĉiuparte de la konita mondo. Mi donis al li tranĉilon, kio kaŭzis, ke li dancis ĝoje.

Unu tagon starante sur la supro monteta orientflanke de la insulo, mi ekvidis lin, fervore rigardante kontinenten longtempe, kaj poste, vokante al mi, saltante kaj kantante.

“Kion vi ekvidas?” mi demandis.

“Ha, ĝojo!” li respondis kun ĝojo fervora en la okuloj. “Ha, ĝojo, tie mia lando!”

Kial li streĉis la okulojn por rigardegi tiun-ĉi landon, kvazaŭ li deziregus esti tie? Mi ektremis tiel, ke mi pli malpli sentis sendanĝera kun li. Mi pensis, reveninte al sia hejmo, ke li ne plu pripensus pri tio, kion mi lin lernigis kaj kion mi faris por li. Kaj sciiginte sian genton pri miaj vivmanieroj, li sendube revenos, eble kun dudekoj, kaj min mortigos poste dancante ĉirkaŭ mi simile al ili veninte la lastan tempon sur la insulo, dancis ĉirkaŭ la viroj.

