# Rikke-tikke-tak

## Part 6

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/rikke-tikke-tak-35917/index.md

Baldau la juna soldato interkonatighis kun chiuj loghantoj de la farmejo. Li trovis tiom da dolcha ghuado inter tiuj homoj, kiuj chiuj shajnis kunigitaj per sama ligilo de amo kaj dankemo, ke, post dumonata restado, li ne povis sin deteni vershi larmojn, kiam li estis devigata adiaudiri la paceman kaj felichan familion, kiu konsideris kaj amis lin kiel filon.

Je la momento kiam li, kun la tornistro sur la dorso, estis preta por foriri, chiuj kunhejmanoj venis che la pordon kaj etendis ankorau al li la manon de l' amikeco; li, kun malsekaj okuloj, suriris la erikejan vojon, kaj, post kelkaj pashoj sin turnante, li kriis kortushite:

«Adiau, sinjoro kolonelo van Milgem! Adiau, farmisto Daelmans! Adiau, farmmastrino! Adiau, Avinjo Teerlinck! Adiau!»

Alveninte sur la erikejo, la soldato diris al si mem:

«Se mi estus verkisto au poeto, mi rakontus tiun strangan historion.--Eble mi iam farighos tia. Nu, nu, sensencajho!»

Kaj tiam, plirapidigante sian marshadon, li antauenpashis lau la ritmo de kanto, kiun li certe estis lerninta che la farmejo. Li kantis:

Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fero varmighas, Brako levighas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu.

Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fer' malmolighas, Kor' kuraghighas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu.

Sinjoro leganto, vi vidas, chu ne, ke la juna soldato plenumis sian promeson?

PIEDNOTOJ:

[4] _Westmal_, vilagho, kiu kushas je kvar horoj da piediro malproksime de Antverpeno, sur la granda vojo al Turnhout, meze de l' erikejo.

[5] _Fajrolaboristo_ estas tiu, kiu, dum la forghado, turnas la feron per la prenilo kaj tiel gvidas la laboron.

[6] Lau popola plimallongigo: Driessens, kies domo estas bruldetruita. (_Noto de la tradukintino_).

[7] _Erikbuloj_ estas buloj de mallonga eriko, kiujn sur la tuta erikeja ebenajho oni forigas per fosilo de la supro de la tero. Tiuj erikbuloj estas bruligataj kiel torfo kaj disjhetas en la aeron specialan odoron, kiu dum favora vetero antauflarigas la erikejon je mirige granda interspaco. Tiu kiu iafoje loghis dum kelka tempo en Kempenlando, povas resti dum dudek au pliaj jaroj de ghi malproksimigita, li tamen rememoros la impreson pri l' odoro de la erikfajroj.

[8] Vilagho en Kempenlando, al kiu oni sendas la frenezulojn por esti flegataj.

[9] Oni nomas _Kempenlando_ la vastan erikejan landon, kiu formas la nordan parton de Belgujo.

[10] Multaj maljunaj malaltrangaj personoj faras sian shparkaseton en shtrumpo, kiu kutime estas kashita sub la tegmentaj tegoloj.

[11] Arghenta monero de dekses kaj duona soldoj.

Kun la permeso de la eldonistoj J. Lebègue & Cie, Bruselo,

esperantigis M. P.

Februaro 1912a.

Presejo DE VOS & van der GROEN ANTWERPEN. 1912.

Noto de la tekstpreparinto:

Mi korektis kelkajn mispresajhojn de la originala libro.

