# Rikke-tikke-tak

## Part 3

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/rikke-tikke-tak-35917/index.md

«Tio estas vera, sinjoro kolonelo; la edzino de Pieter Driessens cindrighis; li sola, portante la malgrandan Monica sur la dorso kaj feran kesteton sub la brako, sukcesis sin savi el la flamoj. Tiam li ricevis belan rekomendleteron por almozpeti kaj forvojaghis kun sia adoptita infano, por peti helpon en la vilaghoj. Mi scias per fidindaj informoj, ke oni vidis lin almozpetantan kun la malgranda Monica en Ravels, Merxplas, Beerse, Arendonck kaj Rethy; sed de kiam li forlasis tiun lastan vilaghon, li estis sola: oni vidis lin sen la malgranda Monica en Meerhout, Olmen, Balen kaj Moll, kie li malsanighis kaj mortis. Nur de antauhierau mi konas la lokon kaj la tagon de lia morto. La sekretario de Moll sendas al mi lian mortateston kaj aldiras, ke en la poshoj de la bruldetruita Driessens[6] oni nenion trovis, kio povus retrovigi la postsignon de l' infano, kiun, li tion scias, mi senhalte serchadas. Li ankau ne parolas pri la fera kesteto. Chu vi kredas, sinjoro kolonelo, ke Pieter Driessens estis kapabla por fari ion malbonan al via infano au shin forlasi en la erikejo au la arbaroj?»

«Ho, neniam!» respondis la kolonelo, «li iam estis mia instruisto kaj restis chiam mia plej bona amiko. Kiam mi venis che lin kun mia infano kaj diris al li, ke mi volas iri Holandon por, kiel vi supozas, preni servon che Pichegru, li mem petegis min ke mi lasu mian Monica loghadi che li, tiom por lia propra plezuro en liaj maljunecaj tagoj, kiom por la bono de l' infano, char sen tio mi estus devigita shin konfidi al fremdaj manoj. Mi estas certa, sekretario, ke li ie cedis la malgrandan Monica al bonaj homoj, kaj donis la feran kesteton, lau mia intenco, al shiaj novaj adoptintaj gepatroj.»

«Tio estas ankau mia konvinko, sinjoro kolonelo; kaj, char miaj informoj kredigas min ke Monica devas esti inter Rethy kaj Meerhout, mi intencis iri morgau al Moll kaj viziti chiujn chirkauantajn vilaghojn kaj farmbienojn.»

«Nu, sekretario, mia amiko, faru kiel vi diras; via peno ne restos sen rekompenco. Mi disponas ankorau kelkajn tagojn, kaj volas ekprovi chu mi povas vin helpi. Hodiau vespere ni noktloghos en Lichtaert, kaj morgau, je proksimume tagmezo, ni estos ankau che la sekretario de la komunumo Moll, por konsilighi kun vi pri tio, kion ni estas farontaj.--Ne shparu monon, mia amiko; prenu komfortan veturilon kaj ne senutile lacigu vin pro mi. Do ghis morgau; Dio havigu al ni felichan rezulton!»

Post tiuj chi vortoj la kolonelo starighis, premis la manon de la sekretario kaj reiris al _la Krono_. Unu horon poste, du rajdantoj eniris la vojon al Lichtaert.

IV.

La morgauan tagon, frumatene, kolonelo van Milgem kun sia kunvojaghanto rajdis sur la ondlinia erikeja vojo kiu kondukas de Lichtaert al Moll.

La suno brilege radiis che la blua chielo kaj suprenigis el la sabla ebenajho movighantan nebulvualon, kiu similigis ghin al brulanta maro kun malprecizkoloraj flamoj. La karakteriza aromo de l' erikejo kaj la odoro de la erikbulfajroj[7] plenigis la aeron; la cikadoj kantis sian unutonan kanton, kaj mil aliaj bestetoj petolis inter la floraro de l' erikejo. Chio tio potence impresis la sentojn de la kolonelo: en tia aero li estis pasiginta siajn plej belajn jarojn; chio, ech la delikata herbo, revenigis en lian memoron pensojn emociantajn. Li do rajdis kun klinita kapo antau sia kunulo kaj, profunde silentante, li lasis senatente pendi la bridon de sia chevalo.

Dum pli ol unu horo la juna leutenanto respektis la silentadon de sia superulo. Tamen, post tiu tempo li irigis sian chevalon flanke de tiu de sia kunvojaghanto kaj diris kun konsolanta vocho:

«Kolonelo, forpelu do vian malghojon. Mi tre bone komprenas vian deziron revidi vian infanon; sed viro kiel vi, kiu centfoje rigardis sentime la malamikon kaj la morton, chu tiu lasus sin subpremi de ordinara sufero?»

«Ordinara sufero?» respondis la kolonelo, «efektive, Adolf, ghi estas ordinara sufero; sed pro tio ghi ne estas malpli profunda. Bone komprenu tion, mia amiko: dum mia tuta vivo mi nur unu fojon amis virinon. Kvankam shi estis kamparanino, shia memoro sekvas min ech sur la batalkampon. Shi estas mortinta, la kompatinda Barbara! sed shi lasis al mi infanon, la garantiajhon de nia amo, kiun shi donis al mi je la kosto de sia vivo. Esti devigata timi ke la sola produkto de nia edzigho eble vagadas almozpetante, suferas pro malsato kaj honto, dum mi havas la rimedojn por shin por chiam felichigi! Scii, ke mia Barbara eble el la chielo igas min responda pri sia infano...»

«Kolonelo, kolonelo!» interrompis la leutenanto, «vi trofantaziigas vian doloron; tio ne estas la rimedo por ghin malakrigi. Konsideru do la aferojn kun kvieteco. Militisto havas ja sufiche da povo sur sian koron por konsolighi pri malfelicho, ech pli granda ol tiu chi.»

«Chu vi do pensas, Adolf,» rediris la kolonelo, «ke oni tiel facile per fero chirkauas sian koron kiel sian korpon? Vi eraras. Mi scias ke vi supozas vin sensenta, kaj vi chiam pri tio shajnas fiera. Vana estas tamen via supozo. De antau dek jaroj vi forlasis vian vilaghon, chu ne? Nu, diru al mi, se via okulo tie, che la horizonto, subite ekvidus la dometon, en kiu loghas via maljuna patrino, chu vi vershus larmojn au ne?»

La juna leutenanto silentis dum kelkaj minutoj kaj respondis kun mallevitaj okuloj, kvazau li estus hontanta:

«Ho, mi surgenuighus kaj vershus larmojn, kolonelo!»

«Ha, tiam vi ankau facile komprenos, ke mi tute allasas min al la espero revidi mian infanon kaj senghene vershus larmojn, se Dio permesus al mi shin trovi. Sciu, Adolf: mi havas nek patrinon, nek patron, nek fraton, nek parencojn; en la mondo ekzistas nur unu estajho, al mi ligita per ligiloj de l' sango kaj de l' rememoro; tiu estajho estas la infano de mia malfelicha Barbara. Shi mortante donis shin al mi en miajn brakojn, kaj diris ankorau dum shi ploregis: ho, chiam amu shin, amiko!»

La vocho de l' kolonelo estis dum tiuj vortoj farighinta tiel sensona, ke la leutenanto, pro respekto al lia emocio, restis malantaue kaj silentante malproksimighis de sia superulo. Tiu chi baldau mem malakcelis sian chevalon kaj atendis sian kunulon. Tiam li antauenmontris per la fingro kaj diris profunde kortushite:

«Adolf, se vi metus vian manon sur mian koron, vi sentus kiel rapidege la sango fluas tra miaj vejnoj. Mia bona amiko, ne miru ke larmoj brilas en miaj okuloj. Chu vi vidas tie, super la juniperoj, altan fagon levantan sian imponantan supron apud la rivereto? Tiu arbo audis mian unuan amvorton! En ghia ombro tremetanta knabino ricevis mian timeman amkonfeson! Chio konas min chi tie: herbo, eriko, akvo, arboj, chio salutas min per lingvo kortushanta. Venu, malsuprenighu ni chi tie. Mi volas vidi, chu la shelo de la fago konservis la signon de nia amo!...»

Dum kelkaj momentoj ili gvidis siajn chevalojn per la brido, ghis kiam ili ne povis iri pli antauen kun la bestoj; tiam ili ligis ilin chiu al iu arbo, kaj transsaltis la rivereton. Alveninte antau la fago, la kolonelo kunigis siajn manojn, klinis la kapon kaj rigardadis de sub siaj okulharoj la entranchitan signon, kiu brilis al li renkonten, kiel saluto de lia Barbara.

Subite, kvazau mistera frapo estus lin trafinta, li starighis kaj strechis la orelon al mallauta kaj malproksima bruo. La leutenanto ektimis pri la movo de sia superulo kaj nevole metis la manon sur la flankon kie kutime pendis lia glavo; sed deviganta signo ordonis lin resti senbrua.

De malantau la alnoaleeto, kiu plilongighis laulonge de la rivereto, lautighis nun kelkaj dolchaj, arghentecaj sonoj, kaj baldau oni audis distingeble kvazau infanvochon, kantantan:

«Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fero varmighas, Brako levighas, Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu.»

Same senmova restis la kolonelo, post kiam la malproksima vocho jam perdighis. Li vershajne atendis duan strofon de la kanto. Ne audante ghin, li mem diris kun stranga mallauta tono:

«Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fer' malmolighas, Kor' kuraghighas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu.»

Nenia sono lin respondis: la alnoaleeto restis muta. Li rapide iris al la leutenanto, kaj, lin fortirante, li diris kun mallauta vocho:

«Venu,--venu, mia amiko; chiuj miaj nervoj tremegas. Mi estas morte kortushata. Estas mia Barbara, kiun vi audis, shia vocho, shia kanto!... Kion vi al mi rezervas, ho Dio!»

Subite la kolonelo haltigis sian akompananton, kaj montris al li, ne parolante, junan knabinon, kiu sidis sur la herbaro che la subajho de kelkaj juniperarbetoj. Shi ne shajnis scii ke oni observis shin; char shiaj grandaj nigraj okuloj fikse kaj senmove rigardis la fagon, kaj che shia malfermita busho kurbighis la fingroj de shia dekstra mano, kvazau shi volus forpeli chiujn bruojn de l' erikejo por nur kapti unu solan.

La kolonelo faris movon por al shi alproksimighi, kaj nur tiam shi kun timo rimarkis, ke nekonataj personoj per akraj rigardoj shin observis. Tamen, shia timo tuj malaperis, kaj nepriskribebla rideto albrilis de shia vizagho al la du fremduloj.

La kolonelo, venkita de malpacienco, iris al la junulino, genufleksis apud shi, prenis unu el shiaj manoj, kaj demandis tremante:

«Infano, kiu estas via nomo?»

«Lena,» estis la respondo.

Dolora krio elighis el la brusto de la militisto; li diris malespere:

«Lena? Ho, chielo, ne estas shi!»

Dum tiu plendo larmoj shprucis el liaj okuloj, kaj li kashis sian vizaghon per siaj manoj. La juna leutenanto volis helpi sian superulon por restarigi lin, sed tiu chi dolche forpushis lin kaj komprenigis ke li sen interrompo volis sin allasi al sia emocio.

Lauvice Lena rigardis la du fremdulojn kun demandanta vizagho, ghis kiam shi audis ke la surgenuighinta viro maldolche ploras. Tiam shi mem prenis lian manon kaj diris tiel delikate kaj kompate:

«Kiu estas la kauzo de via doloro, sinjoro? Chu la kanteto de Rikke-tikke-tak vin suferigas? Mi ne plu kantos ghin.»

La kolonelo, emociita de la tono de shia vocho, perforte forvishis la larmojn el siaj okuloj, kaj ankorau pliproksimighante al shi, li demandis time kaj rapide parolante:

«Diru, knabino, kiu instruis al vi tiun kanton?»

«Mi ne scias,» estis la dolcha respondo. «Mi jam konas ghin de longe; sed mi ne scias de kiam.»

«Chu vi ne rememoras, mia infano, ke, kiam vi estis tre juna, vi chiam audis bruon kvazau de marteloj, kiuj lauvice falas sur amboson?»

Lena ne respondis pri tiu demando; sed shiaj okuloj larghe malfermighis, kaj per siaj ungoj shi frotis sian frunton, kvazau shi volus el ghi eligi rememoron.

«Auskultu!» diris la kolonelo ankorau pli rapide. «Auskultu, chu vi ne ofte tion audis?»

Li tiam frapis en sian manon per la tenilo de sia vipo, imitis la frapadon de la marteloj sur la amboson, kaj kantis:

«Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fer' malmolighas, Kor' kuraghighas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu.»

Terure tremis la knabino ghis la fino de la kanto; tiam shi ekkriis kun ravanta ghojo:

«Jes, jes, Rikke-tikke-tak!»

Kaj shi ankau kunfrapis la manojn lau la ritmo de la kanto.

«Chu vi ne rememoras, knabino, ke viro rajdigis vin sur sia genuo lau la ritmo de Rikke-tikke-tak?»

Lena metis la fingron al la busho kaj fermis la okulojn. Post momento da silento shi diris mallaute, kvazau shi dubus:

«Tiu viro.... tiu viro.... estis mia patro?»

Je tiu vorto la kolonelo tremegis en chiuj membroj; li jam malfermis siajn brakojn por chirkaupremi Lena; sed li haltis kaj demandis:

«Ho, infano, chu via nomo vere estas Lena? Pripensu bone... Chu vi ne scias kiun nomon donis al vi la viro, kiam vi rajdis sur lia genuo?»

Lena terenrigardis kaj pripensis unu momenton; tiam shi diris malrapide:

«Li diris: kara... kara.... kara Monica!»

«Mia infano! mia infano!» kriis la kolonelo, tiel ke liaj vortoj resonis trans la ebenajho,--kaj li chirkaupremis Monica en siaj brakoj.

La junulino malrapide levis al li siajn gagatnigrajn okulojn, dolche ridetis, kaj baldau, supermezure kortushita, shi apogis sin senforte kontrau la batanta koro de sia patro.

Unu horon poste, la kolonelo, kun sia filino che sia brako, venis el la alnarbetaro sur la vojon al Moll; la leutenanto sidis sur unu el la chevaloj kaj kondukis la alian per la brido. Sur la pala vizagho de Monica brilis nun delikata rugho kiel oni ghin vidas sur la petaloj de blankaj rozoj; shi ne povis deturni sian rigardon de la vizagho de sia patro kaj felichege alridis lin. Li karesis la knabinon che shiaj kapo kaj shultro, kaj ofte haltigis shin por kisi shian frunton.

Tiel ili antaueniris tra la erikejo, ofte haltante, ghis ili ekvidis dekstraflanke la izolitan farmejon, kaj ne povis iri pli antauen ne malproksimighante de ghi.

Certe, la kolonelo intencis ne meti unu piedon en la domon, kie lia malfelicha filino estis suferinta tiel longan martirecon; precipe li volis eviti la vidon de la malbona virino, kiu estis shanghinta la nomon de la infano al shi konfidita por posedi la feran kesteton kaj la trezoron enshlositan en ghi. Tial li kun ia malpacienco tiris Monica per la mano kaj provis, per dolchaj vortoj kaj amaj karesoj, altiri shian atenton kaj deturni ghin de la farmejo. Sendube Monica estis al li chion rakontinta kaj parolinta, kun nekashita amo, pri la juna kamparano, kiu tiel fidele kaj sinofereme shin protektis kaj amis. La kolonelo ja konjektis ke shi ne sen chagreno adiaudiros lin, kiu estis por shi frato kaj konsolanto dum shia maldolcha suferado; sed, kiel ajn dankeme Monica estis parolinta pri Jan, shia patro sentis ja profundan antipation por la filo de la kruela turmentintino, kaj prefere estus rompinta por chiam chiujn rilatojn kun la malbona familio.

Spite la zorgemo de sia patro, Monica subite fortiris sin el liaj brakoj, turnis la vizaghon al la farmejo kaj restis tiele staranta senmove.

La kolonelo respektis unu momenton shian profundan emocion; baldau tamen li vidis multegajn larmojn elfluantajn el shiaj okuloj, kaj li diris:

«Kara Monica, chu vi povas chagrenighi pro via foriro de loko, kie oni tiel multe suferigis vin?»

«Chu li ne mortos?» shi sopiris.

«Ne pensu pri tio, mia infano. Eble je la komenco via forigho chagrenos lin; sed li baldau konsolighos kaj forgesos vin.»

Neordinara fajro brilis en la okulo de la junulino.

«Min forgesi?» shi kriis. «Li forgesi sian fratinon? Ho, se mi povus ankorau unufoje lin revidi!--Vidu, vidu, jen li estas! Jan! Jan!»

Kaj kvazau sago el la arko shi flugis tra la erikejo ghis la juna kamparano, kiun shi estis ekvidinta, malproksime preterpasintan inter la alnoj. Kun malfermitaj brakoj shi saltis al li renkonten, dirante:

«Jan, mi foriras; malproksimen, malproksimen de tie chi.»

La junulo rigardis shin kun miro kaj shajnis ne kompreni shin. Shi tamen montris per la fingro al la erikejo kaj diris:

«Vidu, jen venas mia patro. Tio estis la vocho, kiu chiam en mi parolis.»

«Chu tiu richa sinjoro via patro?» murmuris Jan kun kreskanta emocio.

«Jes, kaj mi ne plu nomighas Lena; mia nomo estas multe pli bela: Monica!»

La juna kamparano, kiu nur tiam klare komprenis sian malfelichon, ektremis kiel kano kaj senparole irigis siajn vagantajn okulojn de la kolonelo al la knabino. Baldau li alkrochighante ekkaptis alnotrunkon, kaj apogis kontrau ghi siajn kapon kaj shultron, dum malghojaj larmoj elfluis el liaj okuloj.

Monica komprenis la doloron kiu traboris lian koron; shi jhetis siajn brakojn chirkau lian kolon, kun dolcha perforto fortiris lian kapon de l' arbotrunko kaj premis, la unuan fojon de sia vivo, ardan kison sur lian frunton.

«Jan, Jan!» shi kriis, «ho, ne estu malghoja, mi ankorau ja revenos. Al mi ankau tre doloras ke mi devas vin forlasi.»

Tiuj amelmontroj shajnis refortigi la junulon; kun pli silenta doloro li nun rigardadis la plorantan knabinon, kies brako ankorau chirkauis lian kolon... Sed nun la kolonelo interrompis subite per sia alveno la elfluighon de ilia reciproka emocio. La patro nur vidis en tiu sceno la ateston de amikeco inter du infanoj. Alproksimighante la junan kamparanon, li prenis lian manon kaj diris:

«Jan Daelmans, mi dankas vin pro via bona amikeco al mia infano. Se iam vi bezonos ian protektanton, vi chiam en mi tian renkontos. Ni iras al Moll, kaj de tie al Francujo. Ne chagrenighu, mia filo, pri la felicho de Monica: tio ne estus bona viaflanke. Venu post la tagmezo en Moll, en _la Aglo'n_, tie vi povos ankorau resti kelkajn horojn kun Monica. Mi ja volas donaci al vi malgrandan rekompencon...»

Je tiuj vortoj li metis kelkajn Napoleonojn en la manon de la kamparano. Anstatau shajni danka, Jan rigardis kolere en la okulojn de la kolonelo, kaj ne shajnis kompreni kio okazis...

«Venu nun antauen, Monica,» diris la kolonelo al sia filino, «ni devas rapidi. Moderigu vian chagrenon; baldau en Moll vi ja povos ankorau sufiche longe kunesti.»

Kun brilantaj okuloj Monica prenis la manon de sia amiko kaj diris, dum shi malrapide malproksimighis:

«Do ghis baldau, Jan, ghis baldau!»

La juna kamparano terenrigardis kaj restis kelktempe senmova. Kiam li relevis la kapon, la kolonelo kun Monica estis jam malaperintaj. Nur tiam li sentis ion pezan en sia mano; li rigardis la ormonerojn per malshatanta ridacho, kaj forjhetis ilin malproksimen sur la erikejon.

Li fleksighis che la subo de l' arbo kaj kashis sian vizaghon per ambau manoj.

* * * * *

Kelkajn tagojn poste bela poshtkalesho forlasis la vilaghon Moll. Tri personoj estis en la veturilo: imponanta militisto, bela fraulino, kaj juna oficiro, ilia kunvojaghanto.

V.

Ankorau unu horon, kaj la suno supershutos la erikejon per siaj radioj; jam suprenighas la orientlumo; la mallumo forighas al la okcidenta chielflanko; kelkaj malprecizaj bruoj antausciigas la naturvekighon.

En la chambro de l' izolita farmejo la horlogho daurigas sian senripozan tiktakon: la malghojiga noktsilento ankorau regas en ghi seninterrompe; la fajrejo estas malvarma.

En la duonombra angulo de la chambro staras shpinrado, kun delikate purigita lino sur la bobenstango, kaj nerompita fadeno, kvazau la shpinistino ghin jhus estis forlasinta.

Je du au tri pashoj de l' shpinilo homkorpo en la mallumeco desegnighas: estas junulo, kiu, sidante, kun stranga esprimo rigardas la ilon. Kun la brakoj kunmetitaj sur la brusto kaj la kapo klinita, li atente direktas sian okulon de la shpinilo al la apudstaranta segho. Lia vizagho portas la signojn de profunda doloro; estingita fajro radias el liaj rigardoj, kvazau la malespero loghas en lia koro; kaj tamen, vaganta rideto aperas kelkfoje sur liaj lipoj. Se oni povus lin vidi, tiel sidantan, oni pensus ke che la rado sidas nevidebla shpinistino, kun kiu tiu juna viro, per la lingvo de l' okuloj, kortushe interparolas. Sonoj, tiel mallautaj ke ili ne rompas la noktsilenton, shvebas murmurante tra la chambro. La junulo metas la fingron al sia busho kaj shajnas auskulti, kvankam estas li mem kiu nekonscie kantas:

Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fero varmighas, Brako levighas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu.

Li starighas, prenas pashtistbastonon en la manon kaj malrapide eliras el la chambro. Jen li revante promenadas laulonge de l' alnoaleeto; li haltas, deshiras floron, ghin felichege alridetas, ghin senkronigas kaj senatente lasas fali ghiajn petalojn tra siaj fingroj. Li alvenas che la rando de la vojo kaj superrigardas la erikejon ghis malgrandaj montetoj; lia okulo enlarmighas; li sidighas kaj maldolche ploras.

Li ree starighas, vagadas pli antauen ghis la trunko de imponanta fago, en kies proksimeco kelkaj nigreverdaj juniperarbetoj altigas sian tremetantan supron. Tie li haltas kelkajn minutojn, memforgesante, kaj auskultas, kvazau mistera vocho lin alparolas el la arbo; el lia koro mallauta kantado fluas sur liajn lipojn; inter la foliaro de la juniperoj audetighas la sonoj de la kanto:

Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fero varmighas, Brako levighas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu.

Tiu revo ankau finighas. La meditanta junulo forlasas la fagon kaj enpashas la erikejon. Li supreniras altan sablomonteton: che la suprajho, li antauenpushas sian pashtistbastonon, ghin ripozigas kontrau sian shultron, ghin chirkaupremas per la dekstra brako, kaj, klinighante sur tiun apogilon, li staras senmove kvazau shtona statuo. Lia okulo sin direktas al bluighanta punkto, kiu, en la plej ekstrema malproksimo, vidighas che la horizonto, kaj el kiu zigzaganta vojo lau multaj kurbighoj trairas la erikejon kaj perdighas apud la sablomonteto.

Kion do atendas tiu malgaja junulo; kion li esperas ke la erikeja vojo al li alportos? Al kiu la vento kondukas la sopirojn, kiuj tiel mallaute kaj tiel dolore elighas el lia brusto?

Auskultu, li mem tion diras; char nun lia ghemo farighas vorto,--nomo, ame kaj sufere elparolita:

«Lena!... Monica!»

Malantau li, kamparanino supreniras la sablomonton; lin alproksimighante, shi krias malafable:

«Jan, vi devas reveni hejmen!»

La junulo malklinighas, sin turnas kaj tre malmilde rigardas shin, kiu interrompas lian revadon. Tamen lia vizagho ighas subite kvieta kaj indiferenta; li malsupreniras la monton, dirante:

«Fratino, mi venas.»

Dum li sekvas shin kun klinita kapo, shi diras:

«Estas bela maniero, lau kiu vi vivas! kun chiuj tiuj kapricoj! Chu vi do pensas ke oni perlaboras sian panon revante? Vi estas nun dum tri monatoj egale stulta kiel tiu mallaborema Lena, kiu, lau tio kion oni diras, foriris kun sia patro! Vi bone lernis de shi shiajn malspritajhojn! Vi staras de l' mateno ghis la vespero, dum chia ajn vetero, sur la sablomonto, rigardadante la kornikojn. Mi hontus! Vi lasas nian malsanan patrinon koleranta en sia lito, kaj vi iras vian malsaghan vojon! Tiel la farmejo ja malprosperos, ni fine estos sur la pajlo kaj vi en Gheel![8]»

La junulo nenion respondas pri tiuj riprochoj kaj shajnas ech ne audi ilin. Li lasas sian fratinon daurigi, neniel atentante shiajn vortojn, kaj sekvas shin, kvazau indiferenta, ghis interne de la farmejo.

VI.

Iun posttagmezon Jan denove staris revante antau la fago, rigardante iajn memorsignojn, kiuj de antau nelonge estis entranchitaj en la glata arboshelo. La kompatinda junulo shajnis malsana kaj konsumighanta, char la rugho de l' juneco estis anstatauita sur lia vizagho de pala kaj travidebla koloro; liaj okuloj brilis kvazau tiuj de frenezulo, kaj lia kapo klinighis senkuraghe sur lian maldekstran shultron.

Post kiam li pli ol duonhoron estis starinta tie senmove, li audis malantau la alnovojeto la falintajn foliojn krakantajn sub la pashado de homo; sin turnante, li vidis la maljunan pastron de Desschel lin alproksimighantan. Videble li penis por doni al siaj trajtoj kutiman kaj gajan esprimon; respekte salutante la ekleziulon, li provis rideti; sed, ve! lia rideto nur malkashis suferon kaj akran doloron.

La pastro signofaris al li ke li sidighu sur la herbon, prenis lian manon, kaj kun profunda kompato lin rigardante, li diris grave:

«Jan, Jan, chu tiel vi plenumas vian solenan promeson? Ankorau chiam sub la fago? Chu vi do volas ke via patrino realigu sian minacon kaj forhakigu la arbon por resanigi vin?»

Je tiu diro kuntirigha ekmovo skuis la membrojn de l' junulo; flame rigardante la pastron, li kriis:

«Kion? La arbon,--forhaki la fagon? Ho, ne, ne, patro, mi mortigus la laboristojn...»

Tia ekkrio mirigis la bonan pastron, kiu jam ofte per dolchaj konsiloj estis klopodinta por igi la junulon forgesi la kauzon de sia doloro, kaj pensis esti baldau sukcesonta. Li nur diris senkolere kaj per same patra vocho:

«Jan, mia filo, estas pekaj vortoj kiujn vi parolas. Via patrino nur diris tion senpripense, kaj vi ja scias ke chiuj shiaj vortoj ne estas evangelio. Sed ke vi, kiu posedas sentemon kaj inteligentecon, lasas vin, pro tiaj negravajhoj, forporti per malsagha revo ghis minaco pri mortigo,--tion mi ne komprenas, kaj tio chagrenas min. Chu mi meritis, ke vi tiamaniere respondas min!»

