# Puphejmo

## mi. Morgaux, kiam mi estos forvojagxinta, Kristine venos por paki

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/puphejmo-19030/index.md

la ajxojn, kiuj estas mia posedajxo alportita de mia hejmo. Mi volas havi ilin postsenditaj.

HELMER. Finite; finite! Nora, cxu vi neniam plu volas pensi pri mi?

NORA. Mi certe ofte pensos pri vi kaj pri la infanoj kaj pri la domo.

HELMER. Cxu vi permesas, ke mi skribu al vi, Nora?

NORA. Ne, -- neniam. Tion mi ne permesas.

HELMER. Ho, sed sendi al vi tamen vi permesas --

NORA. Nenion; nenion.

HELMER. -- helpi vin, se vi bezonos.

NORA. Ne, mi diras. Mi akceptas nenion de fremduloj.

HELMER. Nora, -- cxu mi neniam povos esti pli ol fremdulo por vi?

NORA (prenas la valizon). Ak, Torvald, tiam la mirindajxo devus okazi. --

HELMER. Nomu al mi tiun mirindajxon!

NORA. Tiam ambaux ni devus nin sxangxi tiel, ke --. Ho, Torvald, mi ne plu kredas pri io mirinda.

HELMER. Sed mi volas kredi je gxi. Nomu gxin! Sxangxi nin tiel, ke --?

NORA. Ke kunvivado inter ni du povu farigxi geedzeco. Adiaux.

(Sxi eliras tra la antauxcxambro.)

HELMER (sinkas sur segxon cxe la pordo kaj jxetas la manojn antaux la vizagxon). Nora! Nora! (rigardas cxirkauxen kaj starigxas) Malplena. Sxi ne plu estas cxi tie. (Espero ekbrilas en li:) La mirindajxo --?!

(El malsupre oni auxdas la bruon de pordo, kiu frape sxlosigxas.)

