# Puphejmo

## li. Kaj bone memoru, ke estas via edzo, kiu mem devigis min denove

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/puphejmo-19030/index.md

iri tian vojon. Tion mi neniam pardonos al li. Adiaux, sinjorino. (Li eliras tra la antauxcxambro.)

NORA (al la pordo de la antauxcxambro, malfermas gxin duone kaj sxtelauxskultas). Foriras. Ne liveras la leteron. Ho ne, ne, estus ja tute neeble! (malfermas la pordon pli kaj pli) Kio estas? Li staras ekstere. Ne malsupreniras la sxtuparon. Cxu li hezitas? Li eble --?

(Letero falas en la leterskatolon; poste oni auxdas la pasxojn de _Krogstad_ perdigxantaj malsupre de la sxtuparo)

NORA (kun mallauxta ekkrio, kuras trans la plankon kaj al la tablo apud la sofo; mallonga pauxzo). En la leterskatolo! (sxteliras timeme al la pordo de la antauxcxambro) Tie gxi kusxas. -- Torvald, Torvald, -- nun ni estas sensavaj!

LINDE (venas kun la kostumo el la maldekstra cxambro). Nun mi ne trovas ion plian por ripari. Eble ni surprovu --?

NORA (rauxke kaj mallauxte). Kristine, venu cxi tien.

LINDE (jxetas la kostumon sur la sofon). Kio estas al vi? Vi aspektas kiel konfuzita.

NORA. Venu. Vi vidas tiun leteron? _Tie_; vidu, -- tra la vitrajxo en la leterskatolo.

LINDE. Jes, jes; mi bone vidas.

NORA. Tiu letero estas de Krogstad --

LINDE. Nora, -- estas Krogstad, kiu pruntedonis al vi la monon!

NORA. Jes, kaj nun Torvald sciigxos pri cxio.

LINDE. Kredu min, Nora, estas la pli bona por vi ambaux.

NORA. En tio estas pli, ol vi scias. Mi skribis falsan nomon.

LINDE. Sed pro la cxielo --?

NORA. Nun restas nur diri al vi, Kristine, ke vi estu mia atestanto.

LINDE. Atestanto? Kiel? Kion mi --?

NORA. Se mi frenezigxos, -- kaj tio ja povus okazi --

LINDE. Nora!

NORA. Aux se io alia al mi okazus, -- io, tiel ke mi ne povus cxeesti tie cxi --

LINDE. Nora, Nora, vi estas ja tute kiel freneza!

NORA. Se estus iu, kiu volus preni sur sin la tutan kulpon, vi komprenas --

LINDE. Jes, ja, sed kiel vi povus pensi --?

NORA. Tiam vi atestu, ke ne estas vero, Kristine. Mi tute ne estas freneza; mi havas mian plenan prudenton nun; kaj mi diras al vi: Neniu alia sciis pri la afero. Mi sola faris cxion. Memoru tion.

LINDE. Mi faros. Sed mi ne komprenas cxion cxi.

NORA. Ho, kiel vi tion komprenus? Estas ja la mirindajxo, kiu nun okazos.

LINDE. La mirindajxo?

NORA. Jes, la mirindajxo. Sed estas tiom terure, Kristine; gxi nepre ne okazu, ne por kiu ajn prezo en la mondo.

LINDE. Mi iros rekte por paroli kun Krogstad.

NORA. Ne iru al li; li faros al vi ion malbonan!

LINDE. Estis tempo, kiam li volonte farus kion ajn por mi.

NORA. Li?

LINDE. Kie li logxas?

NORA. Ho, kion mi scias --? Jes, (sercxas en la posxo) Jen lia karto. Sed la letero, la letero --!

HELMER (en sia cxambro, frapas la pordon). Nora!

NORA (krias pro timo). Ho, kio estas? Kion vi volas?

HELMER. Nu, nu, ne timu. Ni ja ne venos; vi ja sxlosis la pordon; eble vi surprovas?

NORA. Jes, jes, mi surprovas. Mi estos tiom bela, Torvald.

LINDE (kiu legis la karton). Li ja logxas gxuste trans la stratangulo.

NORA. Jes; sed ne helpas. Ni estas sensavaj. La letero kusxas ja en la skatolo.

LINDE. Kaj via edzo havas la sxlosilon?

NORA. Jes, cxiam.

LINDE. Krogstad devas revoki sian leteron nelegita, li devas elpensi iun pretekston --

NORA. Sed gxuste je tiu cxi tempo Torvald kutime --

LINDE. Igu lin prokrasti; eniru dume. Mi revenos plej eble baldaux. (sxi eliras rapide tra la antauxcxambro)

NORA (iras al la pordo de _Helmer_, malfermas gxin kaj enrigardas). Torvald!

HELMER (en la interna cxambro). Nu, cxu oni fine rajtas ree enveni en sian propran cxambron? Venu, Rank, nun ni fine rigardu. (cxe la pordo) Sed kio estas?

NORA. Kio, kara Torvald?

HELMER. Rank preparis min por grandioza kostumado.

RANK (cxe la pordo). Laux mia percepto; sed mi do eraris.

NORA. Jes, neniu rajtas admiri min en mia pompo antaux morgaux.

HELMER. Sed kara Nora, vi aspektas vere strecxita. Cxu vi tro multe ekzercis?

NORA. Ne, mi ankoraux tute ne ekzercis.

HELMER. Estos tamen necese --

NORA. Jes, estos tute necese, Torvald. Sed mi neniel progresas sen via helpo; mi cxion tute forgesis.

HELMER. Nu, ni baldaux refresxigu cxion.

NORA. Jes, vi devas helpi min, Torvald. Promesu al mi! Ho, mi tiom timas. La grandan festenon --. Vi devas dedicxi vin tute por mi cxi-vespere. Ecx ne etan bankaferon; ecx ne plumon en la mano. Do? Cxu ne, kara Torvald?

HELMER. Mi promesas; hodiaux vespere mi estos tute je via dispono, -- vi senhelpa etulino. -- Hm, jen, unue ion -- (iras al la pordo de la antauxcxambro)

NORA. Kion vi volas rigardi tie?

HELMER. Nur vidi cxu venis letero.

NORA. Ne, ne; ne faru, Torvald!

HELMER. Kion do?

NORA. Torvald, mi petas vin; estas neniu.

HELMER. Permesu al mi rigardi. (volas iri)

(_Nora_, cxe la piano, frapas la unuajn taktojn de la _Tarantelo_)

HELMER (cxe la pordo, haltas). Aha!

NORA. Mi ne povas danci morgaux, se mi ne ekzercos kun vi.

HELMER (iras al sxi). Cxu vi vere estas tiom timema, kara Nora?

NORA. Jes, ege timema. Lasu min ekzerci nun tuj; ankoraux estas tempo antaux la mangxo. Jen, sidigu vin kaj ludu por mi, kara Torvald; korektu min; donu instrukcion, kiel vi kutimas.

HELMER. Volonte, tre volonte, cxar vi deziras.

(Li eksidas cxe la piano)

NORA (prenas la tamburinon el la skatolo, kaj ankaux longan, multekoloran sxalon, per kiu sxi rapide drapiras sin; post salto mezen sur la plankon sxi staras tie kaj vokas). Ludu nun por mi! Nun mi volas danci!

(_Helmer_ ludas kaj _Nora_ dancas; _doktoro Rank_ staras apud la piano malantaux _Helmer_, rigardante)

HELMER (ludante). Malpli rapide, -- malpli rapide.

NORA. Mi ne povas alimaniere.

HELMER. Ne tiel impete, Nora!

NORA. Gxuste tiel devas esti.

HELMER (haltas). Ne, ne, tio tute ne tauxgas.

NORA (ridas, kaj svingas la tamburinon). Cxu mi ne diris tion al vi?

RANK. Permesu al mi ludi por sxi.

HELMER (ekstaras). Jes, vi faru; kaj mi povos pli bone instrukcii sxin.

(_Rank_ sidigas sin cxe la piano kaj ludas; _Nora_ dancas pli kaj pli sovagxe. _Helmer_ prenis pozicion apud la forno, kaj ofte direktas al sxi rimarkojn por korekti sxin; sxi sxajne ne auxdas tion; sxia hararo malligigxas kaj falas sur sxiajn sxultrojn; sxi ne atentas tion, sed dauxrigas la dancadon. _Sinjorino Linde_ envenas)

LINDE (staras konsternita cxe la pordo). Oj --!

NORA (dum la danco). Jen amuzo, Kristine.

HELMER. Sed kara, inda Nora, vi ja dancas kvazaux estus por savo de la vivo.

NORA. Vere ja estas!

HELMER. Rank, cxesu; tio estas ja pura frenezajxo. Cxesu, mi diras.

(_Rank_ cxesas ludi, kaj Nora subite haltas)

HELMER (al sxi). Tion mi neniam kredus. Vi ja forgesis cxion, kion mi instruis al vi.

NORA (forjxetas la tamburinon). Jen vi mem vidas.

HELMER. Do, jen instruo estas bezonata.

NORA. Jes, vi vidas kiom necese estas. Vi devas instrui min gxis la fino. Cxu vi tion promesas al mi, Torvald?

HELMER. Vi povas fidi pri tio.

NORA. Vi ne devas, hodiaux nek morgaux, zorgi pri io alia krom mi; vi ne malfermu leteron, -- ne malsxlosu la leterskatolon --

HELMER. Aha, ankoraux la timo pro tiu homo --

NORA. Jes, jes ja, ankaux tio.

HELMER. Nora, mi vidas de via konduto, ke jam kusxas letero de li.

NORA. Mi ne scias; mi opinias ke jes; sed vi ne legu ion tian nun; nenio malbela devas entrudi sin inter ni antaux ol cxio atingis la finon.

RANK (mallauxte al Helmer). Vi ne devas kontrauxdiri sxin.

HELMER (cxirkauxbrakas sxin). Ni plenumu la volon de la infano. Sed morgaux nokte, kiam vi estos dancinta --

NORA. Tiam vi estos libera.

CxAMBRISTINO (cxe la pordo maldekstre). Sinjorino, la tablo estas preta.

NORA. Ni volas havi cxampanon, Helene.

CxAMBRISTINO. Bone, sinjorino. (eliras)

HELMER. Aha, -- granda festeno do?

NORA. Cxampanofesteno gxis la hela mateno. (ekkrias) Kaj kelkajn makaronojn, Helene, multajn, -- unusolan fojon.

HELMER (prenas sxiajn manojn). Nu, nu, nu; ne tiu delira sovagxeco. Estu nun mia propra alauxdeto kiel ordinare.

NORA. Jes ja, mi estu. Sed eniru dume; ankaux vi, doktoro Rank. Kristine, vi devas helpi min arangxi miajn harojn.

RANK (mallauxte, elirante). Supozeble ne estas io -- io tia okazonta?

HELMER. Neniel, kara; estas nenio alia krom tiu infaneca timo, kiun mi menciis al vi.

(Ili eliras dekstre)

NORA. Nu!?

LINDE. Forvojagxis en la kamparon.

NORA. Mi divenis laux via aspekto.

LINDE. Li revenos hejmen morgaux vespere. Mi skribis leterslipon al li.

NORA. Tion vi ne devus fari. Vi malhelpu nenion. Funde estas gxojego, tio, atendadi la mirindajxon.

LINDE. Efektive, kion vi atendas?

NORA. Ho, tion vi ne povas kompreni. Eniru al ili; mi tuj postvenos. (_sinjorino Linde_ eniras la mangxocxambron)

NORA (staras momenton kvazaux por sin orienti; poste sxi rigardas sian horlogxon). La kvina. Sep horojn gxis noktomezo. Poste, dudek kvar horojn gxis sekvonta noktomezo. Tiam la Tarantelo estos dancita. Dudek kvar plus sep? Tridek unu horojn por vivi.

HELMER (cxe la pordo dekstre). Sed kie restas la alauxdeto?

NORA (al li kun largxe etenditaj brakoj). Jen la alauxdeto!

TRIA AKTO

(Sama cxambro. La sofotablo kun segxoj cxirkauxe estas metita antauxen meze sur la planko. Lampo lumas sur la tablo. La pordo de la antauxcxambro estas malfermita. Auxdigxas dancmuziko de la supra etagxo.)

(_Sinjorino Linde_ sidas cxe la tablo foliumante libron seninterese; provas legi, sed ne aspektas kapabla koncentri la pensojn; iujn fojojn sxi strecxe auxskultas en la direkto de la ekstera pordo.)

LINDE (rigardas sian horlogxon). Ankoraux ne. Kaj nun jam urgxas. Se li nur ne -- (denove auxskultas) Jen, tie li estas. (Sxi eliras en la antauxcxambron, kaj singarde malfermas la eksteran pordon; kvietaj pasxoj auxdigxas sur la sxtuparo; sxi flustras:) Envenu. Cxeestas neniu.

KROGSTAD (cxe la pordo). Mi trovis leterslipon de vi hejme. Kion tio signifas?

LINDE. Mi absolute devas paroli kun vi.

KROGSTAD. Nu? Kaj tio absolute devas okazi en tiu cxi domo?

LINDE. Hejme cxe mi ne eblas; mia cxambro ne havas apartan enirejon. Envenu; ni estas tute solaj; la cxambristino dormas, kaj la gesinjoroj Helmer estas en balo supre.

KROGSTAD (venas en la cxambron). Jen, jen. La gesinjoroj Helmer dancas cxi-vespere? Fakte?

LINDE. Jes, kial ne?

KROGSTAD. Nu jes, kial ne?

LINDE. Nun, Krogstad, nun ni du do kune parolu.

KROGSTAD. Cxu ni du do havas ion pli por priparoli?

LINDE. Ni havas multon por priparoli.

KROGSTAD. Tion mi gxis nun ne opiniis.

LINDE. Ne, cxar vi neniam vere komprenis min.

KROGSTAD. Cxu estis io pli por kompreni, krom tio, kio estas tiom simpla en la mondo? Senkora virino forpusxas viron, kiam sin ofertas io, kio estas pli avantagxa.

LINDE. Cxu vi opinias, ke mi vere estas tiom senkora? Kaj cxu vi opinias, ke mi rompis de vi facilkore?

KROGSTAD. Vere ne?

LINDE. Krogstad, cxu vi tion vere kredis?

KROGSTAD. Se tiel ne estis, kial vi do tiam skribis al mi tian leteron, kian vi skribis?

LINDE. Mi ja ne povis agi alimaniere. Cxar mi devis rompi kun vi, estis ja ankaux mia devo ekstermi en vi cxion, kion vi por mi sentis.

KROGSTAD (premegas siajn manojn). Tiel do. Kaj tio -- tio nur por mono!

LINDE. Ne forgesu, ke mi havis senhelpan patrinon kaj du etajn fratojn. Ni ne povis atendi vin, Krogstad; pri vi estus ja tiam longa atendado.

KROGSTAD. Nu ja, estis; sed vi ne rajtis forpusxi min pro alia homo.

LINDE. Nu, mi ne scias. Multajn fojojn mi demandis al mi mem, cxu mi tion rajtis.

KROGSTAD (pli kviete). Kiam mi vin perdis, sentigxis, kvazaux la firma grundo forglitus de sub miaj piedoj. Rigardu min; nun mi estas sxiprompito sur vrako.

LINDE. Helpo povus esti proksima.

KROGSTAD. Gxi estis proksima; sed nun vi venis kaj baris al mi la vojon.

LINDE. Kontraux mia scio, Krogstad. Nur hodiaux mi eksciis, ke estas vi, kiun mi anstatauxos en la banko.

KROGSTAD. Mi kredas vin, cxar vi tion diras. Sed nun, kiam vi scias, cxu vi ne retiras vin?

LINDE. Ne; cxar tio neniel utilus al vi.

KROGSTAD. Utilus, utilus --; mi tion tamen farus.

LINDE. Mi lernis agi prudente. La vivo kaj la akra, amara neceso instruis tion al mi.

KROGSTAD. Kaj la vivo instruis al mi ne fidi malplenajn frazojn.

LINDE. Do la vivo instruis al vi ion tre sagxan. Sed fidi al agoj vi tamen devas?

KROGSTAD. Al kio vi aludas?

LINDE. Vi diris, ke vi staras kiel sxiprompito sur vrako.

KROGSTAD. Mi havis bonajn kialojn por tion diri.

LINDE. Ankaux mi sidas kiel sxiprompita virino sur vrako. Neniun por funebri, kaj neniun por prizorgi.

KROGSTAD. Vi mem elektis.

LINDE. Mi tiam ne havis elekton.

KROGSTAD. Nu, kaj kio pli?

LINDE. Krogstad, cxu eble ni du sxiprompitoj povus transiri unu al la alia?

KROGSTAD. Kion vi sugestas?

LINDE. Du sur unu vrako staras pli sekure ol unuope sur du.

KROGSTAD. Kristine!

LINDE. Kial, laux via supozo, mi venis al la urbo?

KROGSTAD. Cxu eblus ke vi havus penson pri mi?

LINDE. Mi devas labori, se mi povu elteni la vivon. Cxiujn miajn vivtagojn, tiom longe kiom mi memoras, mi laboris; kaj tio estis mia plej kontentiga kaj sola plezuro. Sed nun mi staras tute sola en la mondo, tiel terure malplena kaj forlasita. Labori nur por si mem ne donas ian plezuron. Krogstad, havigu al mi iujn kaj ion por kiuj labori.

KROGSTAD. Tion mi ne fidas. Estas nenio alia krom ekzaltita virina grandanimeco, kiu eliras oferi sin mem.

LINDE. Cxu vi iam konstatis, ke mi estas ekzaltita?

KROGSTAD. Cxu vi efektive povus fari tion? Diru al mi, -- cxu vi estas plene informita pri mia pasinteco?

LINDE. Jes.

KROGSTAD. Kaj cxu vi scias, kiel cxi tie oni rigardas min?

LINDE. Antaux nelonge vi donis al mi la impreson, ke kun mi vi estus farigxinta alia homo.

KROGSTAD. Pri tio mi estas certa.

LINDE. Cxu ne eblus ankoraux?

KROGSTAD. Kristine; -- tion vi diras tute intence! Jes, vi faras. Mi vidas tion laux via esprimo. Cxu vi do efektive kuragxas --?

LINDE. Mi bezonas iujn, por kiuj esti patrino; kaj viaj infanoj bezonas patrinon. Ni du bezonas unu la alian. Krogstad, mi fidas je via baza kerno; -- kune kun vi mi cxion kuragxas.

KROGSTAD (prenas sxiajn manojn). Dankon, dankon, Kristine; -- nun mi montru, ke mi scipovu restarigi min ankaux en la okuloj de aliuloj. -- Ho, sed mi forgesis --

LINDE (auxskultas). Ts! La Tarantelo! Foriru, foriru!

KROGSTAD. Kial? Kio estas?

LINDE. Vi auxdas la dancon tie supre? Kiam gxi estos finita, ni povos atendi ilin.

KROGSTAD. Nu ja, mi foriros. Cxio estas ja vana. Kompreneble vi ne scias pri la pasxo, kiun mi faris kontraux Helmer.

LINDE. Jes, Krogstad, mi scias pri gxi.

KROGSTAD. Kaj tamen vi kuragxus --?

LINDE. Mi bone komprenas al kia ago malespero povas peli homon kiel vi.

KROGSTAD. Ho, se mi povus igi tion nefarita!

LINDE. Tion vi povus; cxar via letero ankoraux kusxas en la skatolo.

KROGSTAD. Vi estas certa?

LINDE. Tute certa; sed --

KROGSTAD (rigardas sxin esplore). Cxu tiel por kompreni? Vi volas savi vian amikinon je kiu ajn prezo. Diru malkasxe. Cxu tiel estas?

LINDE. Krogstad; tiu kiu unu fojon vendis sin mem pro aliuloj, tion ne denove faros.

KROGSTAD. Mi repostulos mian leteron.

LINDE. Ne, ne.

KROGSTAD. Certe jes; kompreneble; mi atendas cxi tie gxis Helmer venos; mi diros al li, ke li redonu al mi mian leteron, -- ke nur temas pri mia maldungo, -- ke li ne legu gxin.

LINDE. Ne, Krogstad, vi ne revoku vian leteron.

KROGSTAD. Sed diru al mi, cxu vere ne estas pro tio, ke vi decidis rendevuon cxi tie?

LINDE. Jes, en la unua paniko; sed nun tagnokto interpasis, kaj estas nekredeblaj aferoj, kiujn mi dum tiu tempo vidis en tiu cxi hejmo. Helmer nepre cxion eksciu; tiu malfelicxiga sekreto devas esti malkasxita; devas veni kompleta klarigo inter la du; ili ne povas dauxrigi en tiu reto de sekretigo kaj pretekstoj.

KROGSTAD. Nu jes; se vi do tion volas riski --. Sed ion mi almenaux povas fari, kaj tion mi faru tuj --

LINDE (auxskultas). Rapidu! Foriru, foriru! La danco estas finita; ni ne plu estas sekuraj, ecx ne momenton.

KROGSTAD. Mi atendas vin malsupre.

LINDE. Jes, faru; vi devas akompani min al la pordo.

KROGSTAD. Tiom nekredeble felicxa mi neniam antauxe estis.

(Li foriras tra la ekstera pordo; la pordo inter la sidcxambro kaj la antauxcxambro restas malfermita)

LINDE (iom ordigas kaj metas siajn elirvestojn pretaj). Kia sxangxo! Jes, kia sxangxo! Homoj por kiuj labori, -- por kiuj vivi; hejmo en kiu krei hejmecon. Nu, mi vere eklaboru -- Ke ili baldaux venu -- (auxskultas) Aha, tie ili estas. Ekvestigxi. (surmetas cxapelon kaj mantelon)

(La vocxoj de _Helmer_ kaj _Nora_ auxdigxas ekstere; sxlosilo turnigxas, kaj _Helmer_ kondukas _Nora _preskaux perforte en la antauxcxambron. Sxi estas vestita en la itala kostumo kun granda, nigra sxalo super si; li estas en festena vestaro kun nebutonumita nigra domeno supere)

NORA (ankoraux cxe la pordo, rezista). Ne, ne, ne; ne cxi tien! Mi volas ree supren. Mi ne volas foriri tiel frue.

HELMER. Sed karega Nora --

NORA. Ho, mi petegas vin, Torvald; mi petas vin elkore, -- nur unu horon ankoraux!

HELMER. Ecx ne unu minuton, mia dolcxa Nora. Vi scias, ke estis interkonsento. Jen jen; en la cxambron; aux vi malvarmumigxos.

(Li kondukas sxin malgraux sxia kontrauxstaro, iom pusxetante en la sidcxambron.)

LINDE. Bonan vesperon.

NORA. Kristine!

HELMER. Nu do, sinjorino Linde, vi cxi tie tiom malfrue?

LINDE. Jes, pardonu; mi ege volis vidi Nora kostumita.

NORA. Cxu vi sidis cxi tie min atendante?

LINDE. Jes; bedauxrinde mi ne venis suficxe frue; vi jam estis supre; kaj mi ne volis hejmeniri antaux ol mi vin vidis.

HELMER (forprenas la sxalon de Nora). Jes, bone rigardu sxin. Mi opinius, ke sxi valoras esti rigardata. Cxu sxi ne estas cxarma, sinjorino Linde?

LINDE. Jes, vere sxi estas --

HELMER. Cxu sxi ne estas mirinde delikata? Tio estis ankaux la komuna opinio de la festenanoj. Sed terure obstina sxi estas, -- la dolcxa etulino. Kion ni faru pri tio? Imagu, mi preskaux devis uzi forton por kunvenigi sxin.

NORA. Ho, Torvald, vi pentos pri tio, ke vi ne permesis al mi ecx nur duonan horon pli.

HELMER. Jen, vi auxdas, sinjorino. Sxi dancas sian Tarantelon, -- faras bruegan sukceson, -- meritan, -- kvankam estis en la esprimado eble iom tro da natureco; mi opinias, -- iom pli ol laux strikta mezuro estus konforma al la postuloj de arto. Sed tamen! La cxefa afero estas, -- sxi sukcesas; sxi faras bruan sukceson. Cxu mi post tio lasu sxin resti? Redukti la impreson? Ne dankon; mi prenis mian cxarman kaprean knabineton -- kaprican kaprean knabineton, mi povus diri -- sub la brakon; rapidan rondiron tra la salono; klinigxon al cxiuj flankoj, kaj -- kiel oni diras en lingvo de romanoj -- la bela vido malaperis. Finalo cxiam kreu efekton, sinjorino Linde; sed _tion_ mi ne kapablas komprenigi al Nora. Puf, estas varme cxi tie. (jxetas la domenon sur segxon kaj malfermas la pordon de sia cxambro) Kio? Estas mallume. Nu ja; kompreneble. Pardonu -- (li tien eniras kaj ekbruligas kelkajn lumojn)

NORA (flustras rapide kaj senspire). Nu?!

LINDE (mallauxte). Mi parolis kun li.

NORA. Kaj jen --?

LINDE. Nora, -- vi devas diri cxion al via edzo.

NORA (senvocxe). Mi sciis.

LINDE. Vi ne havas kauxzon por ion timi flanke de Krogstad; sed paroli vi devas.

NORA. Mi ne parolos.

LINDE. Do parolos la letero.

NORA. Dankon, Kristine; mi nun scias, kio estas farenda. Ts --!

HELMER (revenas). Nu, sinjorino, cxu vi nun admiris sxin?

LINDE. Jes; kaj nun mi volas diri bonan nokton.

HELMER. Ho, jam nun? Cxu estas via, tiu trikajxo?

LINDE (prenas gxin). Jes; dankon; mi preskaux forgesis gxin.

HELMER. Do vi trikas?

LINDE. Jes ja.

HELMER. Sciu, vi devus prefere brodi.

LINDE. Nu? Kaj kial?

HELMER. Cxar estas multe pli bele. Rigardu; oni tenas la brodajxon tiel per la maldekstra mano, kaj per la dekstra oni kondukas la kudrilon -- tiel -- etende en longa kurbo; cxu ne --?

LINDE. Jes, povas esti --

HELMER. Sed kontrauxe triki -- neniam farigxas alie ol malbele; rigardu; la kunprematajn brakojn, -- la trikilojn, kiuj iradas supren kaj malsupren; -- estas io cxineca cxe tio. -- Ah, estis vere bonega cxampano, per kiu oni regalis nin.

LINDE. Nu, bonan nokton, Nora, kaj ne plu estu obstina.

HELMER. Bona konsilo, sinjorino Linde!

LINDE. Bonan nokton, sinjoro direktoro.

HELMER (akompanas sxin al la pordo). Bonan nokton, bonan nokton; mi esperas, ke vi venos sekure hejmen? Mi tiel volonte --; sed ne estas ja longa distanco irenda. Bonan nokton, bonan nokton. (Sxi foriras; li fermas la pordon malantaux sxi kaj ree envenas) Jen, jen; fine ni sukcesis eligi sxin. Sxi estas terure teda, tiu homajxo.

NORA. Cxu vi ne estas tre laca, Torvald?

HELMER. Ne, tute ne.

NORA. Ecx ne dormema?

HELMER. Absolute ne; kontrauxe mi sentas min treege vigla. Sed vi? Jes, vi efektive aspektas kaj laca kaj dormema.

NORA. Jes, mi estas tre laca. Nun mi volas baldaux dormi.

HELMER. Jen vidu; vidu! Estis do gxuste de mi, ke ni ne pli longe restus.

NORA. Ho, estas ja gxusta, cxio, kion vi faras.

HELMER (kisas sxin sur la frunto). Nun la alauxdeto parolas kvazaux gxi estus homo. Sed cxu vi observis kiom gaja Rank estis cxi-vespere?

NORA. Cxu? Li estis? Mi ne trovis sxancon paroli kun li.

HELMER. Ankaux mi preskaux ne; sed dum longa tempo mi ne vidis lin en tia bona humoro. (rigardas sxin dum momento; poste li alproksimigxas) Hm, -- estas do gxue esti reveninta en sian propran hejmon; esti tute sola kun vi -- Ho, vi rava, alloga juna virino!

NORA. Ne rigardu min tiel, Torvald!

HELMER. Cxu mi ne rigardu mian plej karan posedajxon? Tiun admirindajxon, kiu estas mia, sole mia, mia komplete.

NORA (pasxas al la alia flanko de la tablo). Ne parolu al mi tiel cxi-nokte.

HELMER (sekvas). Vi ankoraux havas la Tarantelon en la sango, mi rimarkas. Kaj tio igas vin ecx pli loga. Auxskultu! Nun la gastoj estas forirantaj. (pli mallauxte) Nora, -- baldaux estos silente en la tuta domo.

NORA. Jes, mi esperas.

HELMER. Jes, cxu ne, mia propra kara Nora? Ho, cxu vi scias, -- kiam mi tiel estas kun vi en festeno, -- cxu vi scias, kial mi tiom malmulte parolas kun vi, tenas min fore de vi, nur foje sendas al vi sxtelitajn okuljxetojn, -- cxu vi scias, kial mi faras tion? Estas cxar mi imagas al mi, ke vi estas mia sekreta amatino, mia juna sekreta fiancxino, kaj ke neniu suspektas, ke estas io inter ni du.

NORA. Nu ja, ja, ja; mi ja scias, ke cxiuj viaj pensoj estas cxe mi.

HELMER. Kaj kiam ni estas ekirantaj, kaj mi metas la sxalon cxirkaux viajn delikatajn, junecajn sxultrojn, -- cxirkaux tiu mirinda kolkurbo, -- tiam mi imagas al mi, ke vi estas mia juna novedzino, ke ni jxus venis de la geedzigxa ceremonio, kaj ke mi la unuan fojon kondukas vin en mian logxejon, -- kaj ke mi la unuan fojon estas sola kun vi, -- tute sola kun vi, vi juna, tremanta delikatajxo! La tutan vesperon mi havis neniun sopiron krom vi. Kiam mi vidis vin impeti kaj logi en la Tarantelo, -- tiam mia sango bolis; mi ne plu kapablis elteni; -- tial mi kondukis vin cxi tien malsupre tiom frue --

NORA. Iru nun, Torvald! Foriru de mi. Mi ne volas cxion cxi.

HELMER. Kion tio signifas? Vi certe ludas petolulinon kun mi, Nonjo. Volas; volas? Cxu mi ne estas via edzo --?

(Iu frapas la eksteran pordon)

NORA (ekskuigxas). Vi auxdis --?

HELMER (al la enirejo). Kiu estas?

RANK (ekstere). Estas mi. Cxu vi permesas, ke mi envenu momenton?

HELMER (mallauxte, kun irito). Hm, kion li volas nun? (lauxte) Momenton. (aliras kaj malfermas) Nu, estas ja gxentile ke vi ne preterpasas nian pordon.

RANK. Sxajnis al mi, ke mi auxdas vian vocxon, kaj mi deziris enrigardi. (lasas la okulon vagi paseme cxirkauxen) Ak ja; tiuj karaj, konataj cxambroj. Vi havas hejmecan varmon ene cxe vi, vi du.

HELMER. Lauxaspekte vi inde gxuis la etoson ankaux supre.

RANK. Bonege. Kial mi ne farus? Kial oni ne kunprenu cxion en tiu cxi mondo? Almenaux tiom kiom oni povas, kaj kiel eble plej longe. La vino estis altkvalita --

HELMER. Precipe la cxampano.

RANK. Cxu ankaux vi tion rimarkis? Estas preskaux nekredeble, kiom multe mi kapablis engluti.

NORA. Ankaux Torvald trinkis multe da cxampano cxi-vespere.

RANK. Cxu?

NORA. Jes; kaj poste li cxiam estas tiom amuza.

RANK. Nu, kial oni ne havu gajan vesperon post bone utiligita tago?

HELMER. Bone utiligita; pri tio mi bedauxrinde ne rajtas lauxdi min.

RANK (frapas lian sxultron). Sed pri tio mi ja rajtas!

NORA. Doktoro Rank, vi estas ja farinta sciencan ekzamenon hodiaux.

RANK. Gxuste.

HELMER. Jen, jen; Nonjo parolas pri sciencaj ekzamenoj!

NORA. Kaj cxu mi povas gratuli vin pri la rezulto?

RANK. Jes, vere vi povas.

NORA. Gxi do estas bona?

RANK. La plej eble bona por kuracisto kiel por paciento, -- certeco.

NORA (rapide kaj esplorante). Certeco?

RANK. Kompleta certeco. Cxu mi ne devus havi gajan vesperon poste?

NORA. Jes, vi gxuste faris, doktoro Rank.

HELMER. Tion ankaux mi diras; se vi nur ne suferos pro tio morgaux.

RANK. Nu, en la vivo oni ja nenion ricevas senpage.

NORA. Doktoro Rank, -- sxajnas ke vi multe sxatas maskeradojn?

RANK. Jes, kiam estas suficxe multaj burleskaj maskoj --

NORA. Auxskultu; kio ni du estu en la venonta maskerado?

HELMER. Vi eta, frivolino, -- cxu vi jam pensas pri la venonta!

RANK. Ni du? Jes, tion mi al vi diru; vi estu felicxo-feino.

HELMER. Jes, sed eltrovu kostumon, kiu tion montras.

RANK. Lasu vian edzinon sin prezenti, tiel kiel sxi staras kaj iras tra la mondo --

HELMER. Vere trafe dirite. Sed cxu vi ne scias, kio vi mem volas esti?

RANK. Jes, mia kara amiko, pri tio mi estas tute certa.

HELMER. Nu?

RANK. En la venonta maskerado mi estos nevidebla.

HELMER. Jen stranga kaprico.

RANK. Ekzistas granda, nigra cxapelo --; cxu vi neniam auxdis pri la malaperiga cxapelo? Per tiu oni sin kovros, kaj neniu onin vidos.

HELMER (kun subpremita rideto). Ne, jen vi pravas.

RANK. Sed mi ja tute forgesas, pro kio mi venis. Helmer, donu al mi cigaron, unu el la nigraj Havana.

HELMER. Kun plej granda plezuro. (prezentas ujon)

RANK (prenas unu kaj trancxas la pinton). Dankon.

NORA (frotas alumeton). Permesu al mi doni al vi fajron.

RANK. Dankon pro tio. (Sxi tenas por li la alumeton; li ekbruligas la cigaron) Kaj nun, adiaux!

HELMER. Adiaux, adiaux, kara amiko!

NORA. Dormu bone, doktoro Rank.

RANK. Dankon por tiu deziro.

NORA. Deziru al mi la samon.

RANK. Al vi? Nu ja, cxar vi tion volas --. Dormu bone. Kaj dankon pro la fajro. (Li kapsalutas al ambaux kaj foriras)

HELMER (mallauxte). Li trinkis konsiderinde.

NORA (distrite). Eble.

(_Helmer_ prenas el la posxo sian sxlosilaron kaj iras en la antauxcxambron)

NORA. Torvald -- kion vi intencas tie?

HELMER. Mi devas malplenigi la leterskatolon; gxi estas tute plena; ne estos loko por la gazetoj morgaux frue --

NORA. Cxu vi intencas labori cxi-nokte?

HELMER. Vi ja scias, ke mi ne volas. -- Kio estas tio? Iu fusxis la seruron.

NORA. La seruron --?

HELMER. Jes, certe, tiel estas. Kio povas esti? Mi ne kredus, ke la servistinoj --? Tie kusxas rompita harpinglo. Nora, gxi estas via --

NORA (rapide). Do devas esti unu el la infanoj --

HELMER. De tio vi devas vere dekutimigi ilin. Hm, hm; -- jen, mi tamen sukcesis malsxlosi gxin (elprenas la enhavon kaj vokas en la kuirejon) Helene! -- Helene; estingu la lampon en la koridoro.

(Li ree eniras en la sidcxambron kaj fermas la pordon de la antauxcxambro)

HELMER (kun la leteroj en la mano). Jen. Rigardu kiel amasigxis. (trafoliumas) Kio estas tio?

NORA (cxe la fenestro). La letero! Ho ne, ne, Torvald!

HELMER. Du vizitkartoj -- de Rank.

NORA. De doktoro Rank?

HELMER (rigardas ilin). _Doctor medicinae Rank_. Ili kusxis plej supre; versxajne li enmetis ilin, kiam li foriris.

NORA. Cxu estas io sur ili?

HELMER. Estas nigra kruco super la nomo. Rigardu. Estas vere tremiga kaprico. Tio aspektas ja, kvazaux li anoncus sian propran morton.

NORA. Li ja tion faras.

HELMER. Kion? Cxu vi ion scias? Cxu li diris ion al vi?

NORA. Jes. Kiam tiuj kartoj venas, li nin fine adiauxis. Li volas enfermi sin kaj morti.

HELMER. Mia malfelicxa amiko. Mi ja sciis, ke mi lin ne longe havus. Sed tiom frue --. Kaj li sin kasxas kiel vundita besto.

NORA. Kiam tio _devas_ okazi, tiam estas plej bone, ke gxi okazu senvorte. Cxu ne, Torvald?

HELMER (iras tien kaj reen). Li estis kvazaux kun-kreskinta kun ni. Mi preskaux ne kapablas imagi lin for. Li, kun siaj suferoj kaj sia soleco, donis kvazaux nuban fonon al nia sun-plena felicxo. -- Nu, eble estas pli bone tiel. Almenaux por li. (haltas) Eble ankaux por ni, Nora. Nun ni du estas komplete lasitaj unu al la alia. (cxirkauxbrakas sxin) Ho vi, mia amata edzino; sxajnas al mi, ke mi ne povas vin teni suficxe firme. Sciu, Nora, -- multfoje mi deziras, ke superpenda dangxero minacus vin, por ke mi povus riski vivon kaj sangon kaj cxion, cxion por vi.

NORA (sin desxiras kaj diras forte kaj decide). Nun vi legu viajn leterojn, Torvald.

HELMER. Ne, ne; ne cxi-nokte. Mi volas esti cxe vi, mia amata edzino.

NORA. Kun la mortopenso pri via amiko --?

HELMER. Vi pravas. Tio skuis nin ambaux; malbeleco venis inter nin; pensoj pri morto kaj dissolvigxo. Ni liberigxu de tio. Gxis tiam --. Ni retirigxu ambaux al la sia.

NORA (cxirkauxbrakante lian kolon). Torvald, -- bonan nokton! Bonan nokton!

HELMER (kisas sxin sur la frunton). Bonan nokton, vi mia eta kantbirdo. Dormu bone, Nora. Nun mi tralegos la leterojn.

(Kun la paketo li iras en sian cxambron kaj fermas la pordon malantaux si)

NORA (kun frenezaj okuloj, palpas cxirkauxe, kaptas la domenon de _Helmer_, volvas gxin cxirkaux sin kaj flustras rapide, rauxke kaj intermite). Lin neniam plu vidi. Neniam. Neniam. Neniam. (jxetas la sxalon sur la kapon) Ankaux neniam plu vidi la infanojn. Ecx ne ilin. Neniam; neniam. -- Ho ve, la glacifrosta, nigra akvo. Ho, la senfunda --; tio --. Ho, se nur estus finite. -- Nun li havas gxin; nun li gxin legas. Ho ne, ne, ankoraux ne. Torvald, adiaux, vi kaj la infanoj --

(Sxi volas kuri eksteren tra la antauxcxambro; samtempe _Helmer_ abrupte malfermas la pordon de sia cxambro kaj staras tie kun malfermita letero en la mano.)

HELMER. Nora!

NORA (krias lauxte). Aj --!

HELMER. Jen kio? Cxu vi scias, kion diras tiu letero?

NORA. Jes, mi scias. Lasu min iri! Lasu min eliri!

HELMER (retenas sxin). Kien vi volas?

NORA (provas liberigi sin). Vi ne savu min, Torvald!

HELMER (ekskuita stumblas malantauxen). Vero! Estas vero kion li skribas? Terure! Ne, ne; ne eblas ke tio estu vero.

NORA. Estas vero. Mi amis vin super cxio en la mondo.

HELMER. Ba, ne prezentu stultajn evitemajn respondojn.

NORA (pasxon pli proksimen). Torvald --!

HELMER. Vi malfelicxiga, -- kion vi entreprenis!

NORA. Lasu min foriri. Vi ne portu tion por mi. Vi ne prenu tion sur vin.

HELMER. Neniu komediajxo. (sxlosas la pordon de la antaux-cxambro) Tie cxi vi restu kaj estu responda pri viaj faroj. Cxu vi komprenas, kion vi faris? Respondu! Cxu vi komprenas?

NORA (rigardas lin sendeturne, kaj diras per rigida esprimo). Jes, nun mi komencas gxisfunde kompreni.

HELMER (marsxas tien kaj reen). Ho ve, al kia teruro mi vekigxas. En cxiuj tiuj ok jaroj, -- sxi, kiu estis mia plezuro kaj fiero, -- hipokrita, mensogema, -- ankoraux pli terure, krima! -- Ho, la senfunda abomenajxo kasxita en tio! Fi, fi!

(_Nora_ silentas kaj rigardas lin sendeturne.)

HELMER (haltas antaux sxi). Mi devus esti suspektinta, ke io tia okazus. Mi devus esti antauxvidinta tion. Cxiujn tiujn facilanimajn principojn de via patro --. Silentu! Cxiujn tiujn facilanimajn principojn de via patro vi heredis. Neniun religion, neniun moralon, neniun devosenton --. Ho ve, kiom mi estas punata por indulgi lin. Por vi mi tion faris; kaj tiel vi rekompencas min.

NORA. Jes, tiel.

HELMER. Nun vi ruinigis mian tutan felicxon. Vi perdigis al mi mian tutan estontecon. Ho, estas terure pripensi. Mi estas sub la potenco de senskrupula homo; li povas agi kontraux mi kiel al li placxas, postuli de mi kion ajn; ordoni, komandi super mi laux siaj kapricoj; mi ne kuragxos grumbli. Kaj tiom mizere mi devas sinki kaj perei pro la kulpo de facilanima virino!

NORA. Kiam mi estos ekster cxi tiu mondo, vi estos libera.

HELMER. Ho, neniujn gestojn. Tiajn frazojn ankaux via patro havis pretaj. Kio utilus por mi, ke vi estus ekster cxi tiu mondo, kiel vi diras? Neniom por mi tio utilus. Li povas tamen diskonigi la aferon; kaj se li tion faros, oni suspektos, ke mi sciis pri via krima ago. Oni eble kredos, ke mi staris malantauxe, -- ke estas mi, kiu instigis vin! Kaj pro cxio cxi mi povas danki vin, vin, kiun mi portis sur la manoj tra nia tuta edzeco. Cxu vi nun komprenas kion vi faris kontraux mi?

NORA (kun malvarma trankvilo). Jes.

HELMER. Tio estas tiom nekredebla, ke mi ne kapablas klare teni la penson. Sed ni devas iel nin arangxi. Deprenu vian sxalon. Deprenu gxin, mi diras! Mi devas iamaniere kontentigi lin. Je kia ajn kosto ni devas prisilenti la aferon. -- Kaj pri vi kaj mi devas aspekti kvazaux cxio estus kiel antauxe. Sed kompreneble nur en la okuloj de la mondo. Sekve vi dauxre restos en la domo, memkompreneble. Sed la infanojn vi ne rajtas eduki; ilin mi ne kuragxas konfidi al vi --. Ho, diri tion al sxi, kiun mi tiom alte amis, kaj kiun mi ankoraux --! Nu, devas esti fino. De nun ne plu temas pri felicxo; nun temas pri savo de la restajxoj, la pecoj, la sxajno -- (oni sonorigas)

HELMER (ekskuigxas). Kio estas? Tiom malfrue. Cxu la plej terura --? Cxu li --? Kasxu vin, Nora! Diru ke vi estas malsana.

(_Nora_ restas staranta senmove. _Helmer_ iras kaj malfermas la pordon de la antauxcxambro)

CxAMBRISTINO (duone vestita, en la antauxcxambro). Jen venis letero al sinjorino.

HELMER. Donu gxin al mi. (kaptas la leteron kaj fermas la pordon) Jes, estas de li. Vi ne havu gxin; mi mem legos gxin.

NORA. Legu vi.

HELMER (cxe la lampo). Mi preskaux ne kuragxas. Eble ni estas perditaj, ambaux. Ne; mi _devas_ scii. (malfermas haste la leteron; perokule trakuras kelkajn liniojn; rigardas enmetitan paperfolion; krio de gxojo:) Nora!

(_Nora_ rigardas lin demande)

HELMER. Nora! -- Ne; mi devas denove legi unu fojon. -- Jes, jes; tiel estas. Mi estas savita! Nora, mi estas savita!

NORA. Kaj mi?

HELMER. Ankaux vi kompreneble; ambaux ni estas savitaj, vi kaj mi. Rigardu. Li resendas al vi la sxuldateston. Li skribas, ke li bedauxras kaj pentas --; ke felicxa sxangxo en lia vivo --; Pa, estas indiferenta tio, kion li skribas. Ni estas savitaj, Nora! Neniu povos fari al vi malbonon. Ho Nora, Nora --; ne, unue ni forigu cxiun cxi abomenajxon el nia mondo. Mi rigardu -- (haste rigardetas al la sxuldatesto) Ne, mi ne volas rigardi; por mi poste cxio estu nenio krom songxo. (dissxiras la ateston kaj ambaux leterojn, jxetas la tuton en la fornon kaj rigardas dum ili brulas) Jen, jen, nun ili ne plu ekzistas. -- Li skribis, ke vi de post Julvespero -- Ho, devis esti tri teruraj tagoj por vi, Nora.

NORA. Mi luktis severan batalon dum tiuj tri tagoj.

HELMER. Kaj suferis en angoro, kaj ne vidis alian eliron ol --. Ne; ni ne volas memori tiujn abomenindajn aferojn. Ni nur gxoju kaj ripetu: Finite; estas finite! Auxskultu min do, Nora, lauxaspekte vi ne konceptas: Estas finite. Kio tamen estas tiu -- tiu rigida esprimo? Ho, kompatinda, eta Nonjo, mi bone komprenas; vi ne vere kredas, ke mi pardonis vin. Sed jen mi faris, Nora; mi jxuras al vi: Mi pardonis al vi cxion. Mi ja scias, ke kion vi faris, tion vi faris el amo al mi.

NORA. Jes, vere.

HELMER. Vi amis min, kiel edzino devas ami sian edzon. Estas nur la rimedoj, kiujn vi ne kapablis prijugxi. Sed cxu vi kredas, ke vi al mi estas malpli kara pro tio, ke vi ne kapablas agi sendepende? Ne, ne, nur apogu vin al mi; mi konsilu vin; mi instruu vin. Mi ne estus viro, se ne gxuste tiu virina senhelpeco igus vin duoble pli alloga en miaj okuloj. Ne prenu al vi la malkarajn vorton, kiujn mi diris al vi en la unua teruro, kiam sxajnis kvazaux cxio renversigxis super min. Mi pardonis vin, Nora; mi jxuras al vi, mi pardonis vin.

NORA. Mi dankas vin pro via pardono.

(Sxi eliras tra la pordo dekstre)

HELMER. Ne, restu --. (rigardas enen) Kion vi faru en la alkovo?

NORA (de interne). Dejxeti la maskeradan kostumon.

HELMER (cxe la malfermita pordo). Jes, tion vi faru; provu retrankviligxi kaj retrovi animan ekvilibron, vi mia eta timigita kantbirdo. Ripozu trankvile; mi havas largxajn flugilojn por vin kovri. (marsxas tien kaj reen proksime cxe la pordo) Ho, kiom varma kaj bela estas nia hejmo, Nora. Gxi estas rifugxejo por vi; en gxi mi gardos vin kvazaux cxasitan kolombon, kiun mi senvunda savis el la ungegoj de la akcipitro; mi trankviligu vian kompatindan, batantan koron. Iom post iom tio farigxos, Nora; kredu min. Morgaux cxio cxi aspektos por vi alie; baldaux cxio estos kiel antauxe; mi ne longe devos ripeti por vi ke mi pardonis vin; vi mem nepre sentos, ke mi faris. Kiel vi povas imagi, ke mi iam havus la ideon forpeli vin aux nur riprocxi vin pro io? Ho, vi ne konas la bonkorecon de vera viro, Nora. Por viro estas io nedireble dolcxa en tio, scii en si mem, ke li pardonis sian edzinon, -- ke li pardonis sxin el plena kaj sincera koro. Tiel sxi estas ja kvazaux en duobla senco farigxinta lia posedajxo; li kvazaux enmetis sxin en la mondon denove; sxi estas iamaniere farigxinta kaj lia edzino kaj lia infano samtempe. Tia vi de nun estu por mi, vi konfuzita, senhelpa estajxo. Timu nenion, Nora; estu nur sincera al mi, kaj mi estos via volo kaj via konscienco. Sed kio? Ne en la liton? Vi sxangxis vestojn?

NORA (en sia cxiutaga robo). Jes, Torvald, nun mi sxangxis vestojn.

HELMER. Sed kial, nun, tiel malfrue --?

NORA. Cxi-nokte mi ne dormos.

HELMER. Sed, kara Nora --

NORA (rigardas sian horlogxon). Ankoraux ne estas tro malfrue. Sidigu vin cxi tie, Torvald; ni du havas multon por priparoli.

(Sxi sidigas sin flanke de la tablo.)

HELMER. Nora, -- kion signifas tio cxi? Tiu rigida esprimo --

NORA. Eksidu. -- Dauxros longe. Mi havas multon por priparoli kun vi.

HELMER (eksidas cxe la tablo kontrauxe al sxi). Vi timigas min, Nora. Kaj mi ne komprenas vin.

NORA. Ja, gxuste tiel estas. Vi ne komprenas min. Kaj ankaux mi neniam komprenis vin -- antaux cxi tiu vespero. Ne, ne interrompu min. Vi nur auxskultu kion mi diras. -- Estas decidiga konfrontado, Torvald.

HELMER. Al kio vi celas?

NORA (post mallonga pauxzo). Cxu ne unu fakto estas rimarkinda, tiel kiel ni sidas tie cxi?

HELMER. Kio tio estus?

NORA. Ok jarojn ni estas geedzoj. Cxu vi nun ne ekpensas, ke estas la unua fojo, ke ni du, edzo kaj edzino, serioze parolas kune?

HELMER. Nu, serioze, -- kion tio signifas?

NORA. Dum ok plenaj jaroj, -- jes ecx pli longe, -- ek de nia unua konatigxo, ni neniam intersxangxis ecx unu seriozan vorton pri seriozaj aferoj.

HELMER. Mi devus do dauxre kaj cxiam informi vin pri zorgoj, kiujn vi tamen ne povus helpi min porti?

NORA. Mi ne parolas pri zorgoj. Mi diras ke ni neniam sidis kune por serioze provi pridiskuti ion gxisfunde.

HELMER. Sed, kara Nora, cxu vere tio do interesus vin?

NORA. Jen ni estas cxe la kerno. Vi neniam komprenis min. -- Granda maljustajxo estas farita kontraux mi, Torvald. Unue de pacxjo kaj poste de vi.

HELMER. Cxu! De ni du, -- de ni du, kiuj amis vin pli varme ol cxiuj aliaj homoj?

NORA (skuante la kapon). Vi neniam amis min. Vi nur trovis, ke estas amuze min amindumi.

HELMER. Tamen Nora, kiajn vortojn vi elektas?

NORA. Jes, tiel tamen estas, Torvald. Kiam mi estis hejme cxe pacxjo, li diris al mi cxiujn siajn opiniojn, kaj sekve mi havis la samajn opiniojn; kaj se mi havis aliajn, mi ilin kasxis; cxar tion li ne sxatus. Li nomis min sia pupinfano, kaj li ludis kun mi, same kiel mi ludis kun miaj pupoj. Poste mi venis en vian domon --

HELMER. Kian esprimon vi uzas pri nia geedzeco?

NORA (negxenate). Mi opinias: tiam mi transigxis de la manoj de pacxjo en viajn. Vi arangxis cxion laux via gusto, kaj sekve mi ekhavis la saman guston kiel vi; aux mi sxajnigis; mi tamen ne certe scias --; mi opinias, ke ambaux sintenoj okazis; foje la unua, foje la dua. Kiam mi nun rigardas tion, sxajnas al mi, ke mi vivis kiel malricxa homo, -- nur de mano al busxo. Mi vivtenis min farante artajxojn por vi, Torvald. Sed tio estis ja kion vi deziris. Vi kaj pacxjo faris grandan pekon kontraux mi. Vi estas kulpaj, ke nenio farigxis el mi.

HELMER. Nora, kiom maljusta kaj nedankema vi estas! Cxu vi ne estis felicxa cxi tie?

NORA. Ne, mi neniam estis. Mi kredis tion; sed mi neniam estis.

HELMER. Ne -- ne felicxa!

NORA. Ne; nur gaja. Kaj vi cxiam estis bonkora al mi. Sed nia hejmo estis nenio alia krom ludejo. Cxi tie mi estis via pupedzino, gxuste kiel mi hejme estis la pupinfano de pacxjo. Kaj la infanoj, siavice, estis miaj pupoj. Estis por mi amuze kiam vi ludis kun mi, same kiel estis amuze por ili kiam mi kun ili ludis. Tia estis nia geedzeco, Torvald.

HELMER. Estas io vera en tio, kion vi diras, -- kiom ajn malmodera kaj ekzaltita gxi tamen estas. Sed de nun cxio estu alie. La tempo de ludo estu pasinta; nun venas la tempo de eduko.

NORA. Kies eduko? La mia aux tiu de la infanoj?

HELMER. Kaj via kaj tiu de la infanoj, mia kara Nora.

NORA. Ho, Torvald, vi ne estas viro por eduki min al gxusta edzino por vi.

HELMER. Kaj tion vi diras?

NORA. Kaj mi, -- kiel estas mi preparita por eduki la infanojn?

HELMER. Nora!

NORA. Cxu vi ne mem tion diris antaux momento, -- tiun taskon vi ne kuragxis konfidi al mi.

HELMER. En la momento de ekzaltigxo! Cxu vere vi volas atenti tion?

NORA. Sed jes; estis gxuste dirite de vi. Mi ne majstras tiun taskon. Estas alia tasko, kiun mi devas unue plenumi. Mi devas eduki min mem. Pri tio vi ne estas viro por helpi min. Tion mi devas fari sola. Kaj tial mi nun foriros de vi.

HELMER (eksaltas). Kion vi diris?

NORA. Mi devas stari tute sola, se mi havu konon pri mi mem, kaj pri cxio ekstera. Tial mi ne plu povas resti cxe vi.

HELMER. Nora, Nora!

NORA. Mi foriros de cxi tie nun baldaux. Kristine certe akceptos min cxi-nokte --

HELMER. Vi estas freneza! Mi ne permesas! Mi vin malpermesas!

NORA. De nun ne plu eblas malpermesi ion al mi. Mi kunportos miajn personajn proprajxojn. De vi mi volas nenion havi, nek nun, nek poste.

HELMER. Kia frenezajxo estas do tio!

NORA. Morgaux mi vojagxos hejmen, -- mi volas diri, al mia antauxa hejmo. Tie mi plej facile povos trovi iun okupon.

HELMER. Ho, vi blinda, sensperta kreajxo!

NORA. Mi devas akiri sperton, Torvald.

HELMER. Forlasi vian hejmon, vian edzon kaj viajn infanojn! Kaj vi ne pensas pri tio, kion la homoj diros?

NORA. Tion mi ne povas konsideri. Mi nur scias, ke estos necese por mi.

HELMER. Ho, estas indignige. Tiel vi povas perfidi viajn plej sanktajn devojn.

NORA. Kion vi do konsideras kiel miajn plej sanktajn devojn?

HELMER. Kaj tion mi bezonu diri al vi! Cxu ne estas viaj devoj al via edzo kaj viaj infanoj?

NORA. Mi havas aliajn devojn same sanktajn.

HELMER. Vi ne havas. Kiuj devoj estus _tiuj_?

NORA. La devoj al mi mem.

HELMER. Unue kaj cxefe vi estas edzino kaj patrino.

NORA. Tion mi ne plu kredas. Mi kredas, ke unue kaj cxefe mi estas homo, mi, same kiel vi, -- aux almenaux ke mi provu farigxi tio. Mi bone scias, ke la plimulto pravigas vin, Torvald, kaj ke ion tian diras la libroj. Sed mi ne plu povas kontentigxi per tio, kion diras la plimulto, kaj kion diras la libroj. Mi devas mem pripensi tiujn rilatojn kaj trovi sencon en ili.

HELMER. Cxu vi ne trovus sencon en via stato en via propra hejmo? Cxu en tiaj rilatoj vi ne havas sentrompan gvidanton? Cxu vi ne havas la religion?

NORA. Ak, Torvald, mi ja ne vere scias, kio la religio estas.

HELMER. Kia eldiro!

NORA. Mi ja scias nenion krom tio, kion la pastro Hansen diris dum mia konfirmacio. Li diris ke la religio estas _tio_ kaj _tio_. Kiam mi estos libera de cxio cxi tie, kaj staros sola, tiam mi ekzamenos ankaux tiun aferon. Mi volas vidi cxu estas gxusta tio, kion diris la pastro Hansen, aux almenaux cxu _mi_ en jeno pravas.

HELMER. Ho, tia dirajxo de juna virino estas tamen senekzempla! Sed se la religio ne povas gvidi vin, lasu almenaux al mi skui vian konsciencon. Cxar moralan senton vi tamen havas? Aux, respondu, -- eble vi neniun havas?

NORA. Nu, Torvald, ne estas facile respondi al tio. Mi ja tute ne scias. Tiuj aferoj estas komplete malklaraj por mi. Mi nur scias, ke mi havas tute alian opinion pri tiaj demandoj, ol vi. Jxus mi ja ankaux auxdis, ke la legxoj estas aliaj, ol mi opiniis; sed ke tiuj legxoj estu gxustaj, tiun ideon mi ne kapablas enigi en mian kapon. Virino do ne rajtus sxirmi sian mortantan patron, aux savi la vivon de sia edzo! Tian opinion mi ne fidas.

HELMER. Vi parolas kiel infano. Vi ne komprenas la socion en kiu vi vivas.

NORA. Ne, mi ne komprenas. Sed nun mi volas studi gxin. Mi devas provi eltrovi kiu pravas, la socio aux mi.

HELMER. Vi estas malsana, Nora; vi havas febron; mi preskaux kredas, ke vi perdis vian prudenton.

NORA. Mi neniam antauxe sentis min tiel klara kaj certa kiel cxi-nokte.

HELMER. Kaj klare kaj certe vi forlasas vian edzon kaj viajn infanojn?

NORA. Jes; mi faras.

HELMER. Do nur unu klarigo estas ebla.

NORA. Kiu?

HELMER. Vi ne plu amas min.

NORA. Nu jes, tiel estas.

HELMER. Nora! -- Kaj tion vi diras!

NORA. Ho, tio doloras min, Torvald; vi estis ja cxiam bonkora al mi. Sed mi povas nenion pri tio fari. Mi ne plu amas vin.

HELMER (kun perforta sinrego). Cxu ankaux tio estas klara kaj certa konvinko?

NORA. Jes, tute klara kaj certa. Tial mi ne volas plu resti cxi tie.

HELMER. Kaj cxu vi ankaux povos klarigi por mi, per kio mi perdis vian amon?

NORA. Jes, mi povas. Okazis cxi tiun vesperon, kiam la mirindajxo ne venis; cxar tiam mi vidis, ke vi ne estas tiu viro, kiun mi imagis.

HELMER. Klarigu pli precize; mi ne komprenas vin.

NORA. Mi atendis pacience dum ok jaroj; cxar, bona Dio, mi komprenis ja, ke la mirindajxo ne estas ia cxiutaga okazajxo. Sed jen frakasante ondis tio cxi super min; kaj tiam mi estis absolute certa ke: Nun venas la mirindajxo. Kiam la letero de Krogstad kusxis tie, -- mi neniam havis la penson, ke vi volus klini vin sub la kondicxojn de tiu homo. Mi estis tiom firme certa, ke vi dirus al li: Publikigu la aferon por la tuta mondo. Kaj post tio --

HELMER. Jes, kaj kio poste? Kiam mi estus fordoninta al honto kaj malhonoro mian propran edzinon --!

NORA. Kiam tio estus okazinta, tiam mi pensis, absolute certe, ke vi ekstarus por preni cxion sur vin kaj dirus: Mi estas kulpa.

HELMER. Nora --!

NORA. Vi pensas, ke mi neniam volus akcepti tian oferon de vi? Kompreneble ne. Sed kiom miaj asertoj valorus kontraux la viaj? -- Tio estis la mirindajxo, al kiu mi sopiris en teruro. Kaj por malhelpi tion mi decidis fini mian vivon.

HELMER. Mi gxoje laborus por vi noktojn kaj tagojn, Nora, -- eltenus dolorojn kaj mankon por vi. Sed estas neniu, kiu oferas sian honoron por tiu, kiun oni amas.

NORA. Tion faris centmiloj da virinoj.

HELMER. Ho, vi kaj pensas kaj parolas kiel sensagxa infano.

NORA. Nu, bone. Sed vi nek pensas nek parolas kiel tia viro, al kiu mi povu ligi min. Kiam pasis via ektimo, -- ne pro tio, kio minacis min, sed pro tio, al kio vi mem estis endangxerigita, kaj kiam la tuta dangxero pasis, -- tiam estis por vi, kvazaux nenio estus okazinta. Gxuste kiel antauxe mi estis via eta kantalauxdo, via pupo, kiun vi de nun portus duoble gardeme sur la manoj, cxar gxi estas tiom fragila kaj malforta. (ekstaras) Torvald, -- en tiu momento mi konsciigxis, ke dum ok jaroj mi logxas cxi tie kune kun fremda viro, kaj ke mi ekhavis tri infanojn --. Ho, mi ne eltenas pensi pri tio! Mi povus dissxiri min mem en pecetojn.

HELMER (peze). Mi vidas; mi vidas. Vere estigxis fendego inter ni. -- Ho, tamen Nora, cxu gxi ne estus plenigxebla?

NORA. Tia, kia mi nun estas, mi neniel estas edzino por vi.

HELMER. Mi havas forton min sxangxi.

NORA. Eble, -- se oni forprenas de vi la pupon.

HELMER. Apartigxi -- apartigxi de vi! Ne, ne, Nora, mi tute ne povas koncepti tian penson.

NORA (eniras la dekstran cxambron). Des pli certe devas tiel okazi.

(Sxi revenas kun siaj supervestoj kaj malgranda valizo, kiun sxi metas sur la segxon apud la tablo.)

HELMER. Nora, Nora, ne nun! Atendu gxis morgaux.

NORA (surmetas la mantelon). Mi ne povas kusxi tra la nokto en la cxambroj de fremda viro.

HELMER. Sed cxu ni ne povas logxi cxi tie kiel frato kaj fratino --?

NORA (ligas la cxapelon). Vi bone scias, ke tio ne dauxrus longe --. (metas la sxalon cxirkaux sin) Adiaux, Torvald. Mi ne volas vidi la infanojn. Mi scias, ke ili estas en pli bonaj manoj ol la miaj. Tia kia mi nun estas, mi povas esti nenio por ili.

HELMER. Sed iam, Nora, -- iam --?

NORA. Kiel mi povas scii tion? Mi ja ne scias kio el mi farigxos.

HELMER. Sed vi estas mia edzino, kiel vi estas kaj kiel vi restos.

NORA. Auxskultu, Torvald; -- kiam edzino forlasas la domon de sia edzo, tiel kiel mi nun faras, tiam, mi auxdis, li estas laux la legxo libera de cxiuj devoj al sxi. Cxiuokaze mi liberigas vin de cxiu ajn devo. Vi ne sentu vin ligita per io, same kiel mi ne volas esti ligita. Devas esti plena libereco ambauxflanke. Jen, vi rericevas vian ringon. Donu al mi la mian.

HELMER. Ankaux tion?

NORA. Ankaux tion.

HELMER. Jen gxi estas.

NORA. Tiel, jes. Nun do estas finite. Jen mi metas la sxlosilojn. Pri la aferoj en la domo la servistinoj cxion scias -- pli bone ol

