# Puphejmo

## vi. Mi ne toleris vin pro tiuj senkoraj malfacilajxoj, kiujn vi

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/puphejmo-19030/index.md

faris, kvankam vi sciis kiom dangxera estis la sanstato de mia edzo.

KROGSTAD. Sinjorino Helmer, evidente vi ne havas iun klaran ideon, pri la ago je kiu vi kulpigxis. Sed mi povas ekspliki al vi, ke tio, kion mi iam faris, ne estis pli grava nek pli malbona; kaj tio detruis mian tutan civitanan staton.

NORA. Vi? Vi volas kredigi al mi, ke vi estus farinta ion tiom kuragxan por savi la vivon de via edzino?

KROGSTAD. La legxoj ne demandas pri motivoj.

NORA. Do estas ja tre malbonaj legxoj.

KROGSTAD. Cxu malbonaj aux ne, -- se mi prezentos tiun paperon en la tribunalo, vi estos kondamnata laux la legxoj.

NORA. Mi tute ne kredas. Filino ne rajtus protekti kontraux timo kaj zorgo sian maljunan morte malsanan patron? Edzino ne rajtus savi la vivon de sia edzo? Mi ne scias profunde la legxojn; tamen mi estas certa, ke ie ili decidas ke tio estas permesita. Kaj pri tio vi nenion scias, vi, kiu estas juristo? Vi versxajne estas malbona juristo, sinjoro Krogstad.

KROGSTAD. Mi eble estas. Sed negocojn tiajn, kiajn ni havas kune, -- tiujn vi certe kredas, ke mi komprenas? Bone. Faru kiel al vi placxas. Sed _tion_ mi diras al vi: se mi duan fojon estos forpelita, vi min akompanu.

(Li salutas kaj eliras tra la antauxcxambro)

NORA (dum tempo pensante; jxetskuas la kapon). Ho jen! -- Voli min timigi! Tiel naiva mi ne estas. (komencas ordigi la vestojn de la infanoj; baldaux cxesas) Sed --? -- -- Ne, sed estas ja neeble! Mi agis el amo!

INFANOJ (cxe la pordo maldekstre). Panjo, la fremda viro eliris tra la pordego.

NORA. Jes, jes, mi scias. Sed ne parolu al iu ajn pri tiu fremda viro. Cxu vi auxdas? Ecx ne al pacxjo!

INFANOJ. Ne, panjo; sed nun ni ankoraux ludu?

NORA. Ne, ne; ne nun.

INFANOJ. Ho, tamen panjo, vi ja promesis.

NORA. Jes, sed mi ne povas nun. Eniru. Mi havas tiom farendan. Eniru, eniru, karaj dolcxaj infanoj.

(Sxi sxovas ilin milde en la apudan cxambron, kaj fermas la pordon post ili.)

NORA (eksidas sur la sofon, prenas brodlaboron, kaj faras kelkajn kudrerojn, sed baldaux haltas). Ne! (forjxetas la brodajxon, ekstaras, iras al la antauxcxambra pordo kaj vokas:) Helene! enportu al mi la Jularbon. (iras al la maldekstra tablo kaj malfermas la tirkeston; denove haltas) Ne, sed estas ja tute neeble!

CxAMBRISTINO (kun la Jularbo). Kien mi metu gxin, sinjorino?

NORA. Tien; meze sur la plankon.

CxAMBRISTINO. Cxu mi alportu ion kroman?

NORA. Ne, dankon; mi havas, kion mi bezonas.

(La _cxambristino_, kiu jam demetis la arbon, eliras.)

NORA (dum sxi ornamas la arbon). Tie estu kandeloj -- kaj tie floroj. -- La abomena homo! Babilacxo! Estas nenio gxena. La Jularbo estu belega. Mi faros cxion, kion vi sxatos, Torvald; -- mi kantos por vi, dancos por vi --

(_Helmer_, kun paketo da dokumentoj sub la brako, eniras el ekstere)

NORA. Ah, -- vi jam revenas?

HELMER. Jes. Cxu iu vizitis?

NORA. Cxi tie? Ne.

HELMER. Strange. Mi vidis Krogstad eliri tra la pordego.

NORA. Cxu? Ho jes, vere, Krogstad envenis momenton.

HELMER. Nora, mi povas vidi laux via vizagxo, ke li vizitis vin, kaj petis, ke vi parolu favore por li.

NORA. Jes.

HELMER. Kaj tion vi farus kvazaux laux propra instigo, cxu? Kaj vi devus kasxi por mi, ke li estis cxi tie. Ankaux pri tio li petis?

NORA. Jes, Torvald; sed --

HELMER. Nora, Nora, kaj en tio vi povis partopreni? Interparoli kun tia homo, kaj doni al li ian promeson! Kaj aldone diri al mi mensogon!

NORA. Mensogon --?

HELMER. Vi diris, ke neniu estis cxi tie, -- cxu ne? (minacas per la fingro) Tion neniam plu mia eta kantbirdo faru. Kantbirdo devas kanti per pura beko; neniam falsajn tonojn. (prenas sxin cxirkaux la talion) Cxu ne tiel estu? Jes ja, mi ja sciis. (lasas sxin) Kaj nun ne pli pri tio. (sidigas sin apud la fornon) Ah, kiel hejmece estas. (foliumas siajn dokumentojn)

NORA (okupata pri la Jularbo; post mallonge). Torvald!

HELMER. Jes.

NORA. Mi ege antauxgxuas la kostumobalon cxe geamikoj Stenborg postmorgaux.

HELMER. Kaj mi estas senmezure scivolema vidi per kio vi surprizos min.

NORA. Ho, tiu stulta kaprico.

HELMER. Nu?

NORA. Mi ne povas ion tauxgan elpensi; cxio aspektas tiel stulte, tiel sensignife.

HELMER. Cxu Nonjo atingis _tiun_ rekonon?

NORA (malantaux lia segxo, la brakojn sur la segxodorso). Cxu vi estas tre okupata, Torvald?

HELMER. Nu --

NORA. Kiaj paperoj estas tiuj?

HELMER. Bankaferoj.

NORA. Jam nun?

HELMER. Mi igis la eksigxantan estraron rajtigi min fari la necesajn sxangxojn en la personaro kaj en la dispozicia plano. Por tio mi devas uzi la Julsemajnon. Mi deziras cxion ordigi gxis novjaro.

NORA. Do estas tial ke tiu povra Krogstad --

HELMER. Hm.

NORA (dauxre apogata al la segxodorso; malrapide tauxzante liajn nukharojn). Se vi ne estus tiom okupata, mi estus petinta vin pri ege granda servo, Torvald.

HELMER. Diru. Kio estus?

NORA. Estas ja neniu, kiu havas tiel delikatan guston kiel vi. Mi ege dezirus aspekti bele en la kostumobalo. Torvald, eble vi povus helpi min kaj decidi, kion mi prezentu, kaj kia estu mia kostumo?

HELMER. Jen, jen; la obstinulineto sercxas savonton?

NORA. Jes, Torvald, mi neniel progresas sen via helpo.

HELMER. Bone, bone; mi pensos pri la afero; ni trovos solvon.

NORA. Ho, kiom bona vi estas. (iras al la Jularbo; pauxzo) Kiel bele la rugxaj floroj aspektas. -- Sed diru, cxu vere estas tiom fia, la ago pri kiu Krogstad kulpigxis?

HELMER. Skribis falsajn nomojn. Vi ne distingas, kion tio signifas?

NORA. Eble li tion faris pro mizero?

HELMER. Eble, aux, kiel multaj faras, senprudente. Mi ne estas tiel senkora, ke mi senplue kondamnus homon pro tia unusola ago.

NORA. Ne, vere ne, Torvald?

HELMER. Multaj povas morale rehonorigi sin, se ili malkasxe konfesas sian kulpon kaj akceptas sian punon.

NORA. Punon --?

HELMER. Sed tiun vojon Krogstad ne iris; li trahelpis sin per ruza artifiko; kaj estas tio, kio morale detruis lin.

NORA. Vi kredas, ke farigxus --?

HELMER. Pensu nur, kiel tia kulpokonscia homo devas mensogi kaj hipokriti kaj simuli al cxiuj flankoj, kaj montri maskon antaux siaj plej proksimaj, ecx antaux sia propra edzino kaj siaj propraj infanoj. Kaj tio koncerne la infanojn, tio estas la plej terura, Nora.

NORA. Kial?

HELMER. Cxar tia haladza etoso de mensogo enkondukas infekton kaj malsanojn en la vivon de tuta hejmo. Cxiuj enspiroj de la infanoj en tia hejmo estas plenaj de gxermoj por io fia.

NORA (pli proksime malantaux li). Kaj pri tio vi estas tute certa?

HELMER. Kara mia, tion mi suficxe ofte spertis kiel advokato. Preskaux cxiuj frue koruptitaj homoj havis mensogantajn patrinojn.

NORA. Kial gxuste -- patrinojn?

HELMER. Devenas plej ofte de la patrinoj; sed patroj kompreneble influas en la sama direkto; tion tre bone scias cxiu juristo. Kaj tamen tiu Krogstad dum jaroj en sia hejmo venenigis siajn proprajn infanojn en mensogo kaj simulo; tial mi nomas lin morale koruptita. (etendas al sxi la manojn) Tial, mia dolcxa Nonja promesu al mi ne pledi por li. Vian manon pri tio! Nu do, kio estas? Donu al mi la manon! Jen bone. Do decidite. Mi certigas al vi, ke ne eblus labori kune kun li; mi fakte sentas korpan malsanon en la cxeesto de tiaj homoj.

NORA (tiras al si la manon, kaj iras al la alia flanko de la Jularbo). Kiom varme estas. Kaj mi, kiu havas tiom por fari.

HELMER (ekstaras kaj kolektas siajn dokumentojn). Nu, mi devas ja provi tralegi iom de tiuj dokumentoj antaux ol iri al la tablo. Ankaux vian kostumon mi devas pripensi. Kaj krome mi havas preta ion por pendigi en orpapero sur la Jularbo. (metas la manon sur sxian kapon) Ho vi, mia benita kantbirdeto. (Li iras en sian cxambron kaj fermas la pordon post si.)

NORA (mallauxte post silento). Ho ne! ne estas tiel. Estas neeble. Devas esti neeble.

VARTISTINO (cxe la pordo maldekstre). La etuloj tiel bele petas, ke ili povu enveni al panjo.

NORA. Ne, ne, ne; Ne enlasu ilin al mi! Restu cxe ili vi, Anne-Marie.

VARTISTINO. Jes, jes, sinjorino. (fermas la pordon)

NORA (pala pro teruro). Korupti miajn infanetojn --! Venenigi la hejmon? (eta pauxzo; sxi rektigas la nukon) Ne estas vero. Je eterno tio ne estas vero!

DUA AKTO

(La sama cxambro. Fone en la angulo apud la piano staras la Jularbo, senornama, tauxzita, kaj kun duone brulintaj kandeloj. Sur la sofo kusxas la supervestoj de Nora.)

(_Nora_, sola en la cxambro, pasxadas maltrankvila tien kaj reen; fine sxi haltas cxe la sofo kaj prenas sian mantelon.)

NORA (ree faligas la mantelon). Iu venas! (kontraux la pordon; auxskultas) Ne, -- neniu. Kompreneble -- neniu venas hodiaux, la unuan Jultagon; -- kaj ankaux ne morgaux. -- Sed eble -- (malfermas la pordon kaj rigardas eksteren) Ne; nenio en la leterskatolo; tute malplena. (antauxen sur la planko) Ho, stultajxo! Kompreneble li ne efektive tion faros. Tiajxo ne povas okazi. Neeblas! -- Mi havas ja tri infanetojn.

(La vartistino, kun granda kartona skatolo, venas de la maldekstra cxambro)

VARTISTINO. Jen, fine mi trovis la skatolon kun la vestajxoj por la maskerado.

NORA. Dankon; metu gxin sur la tablon.

VARTISTINO (tion faras). Sed ili estas en granda malordo.

NORA. Ho, se mi povus ilin dissxiri en cent mil pecojn!

VARTISTINO. Dio gardu; ili estas facile ripareblaj; nur iom da pacienco.

NORA. Jes, mi do iros peti sinjorinon Linde helpi min.

VARTISTINO. Nun -- denove eliri? En tiu acxa vetero? Sinjorino Nora kaptos malvarmumon, -- malsanigxos.

NORA. Ho, la plej malbona ne estus tio. -- Kiel fartas la infanoj?

VARTISTINO. La karaj etuloj ludas per la Juldonacoj, sed --.

NORA. Cxu ili ofte demandas pri mi?

VARTISTINO. Ili ja alkutimigxis havi panjon cxe si.

NORA. Jes, sed Anne-Marie, de nun mi ne plu _povas_ esti kune kun ili tiom kiom antauxe.

VARTISTINO. Nu, infanetoj al cxio kutimigxas.

NORA. Vi kredas? Vi vere kredas, ke ili forgesus sian panjon, se sxi tute malaperus?

VARTISTINO. Dio gardu; -- tute malaperus!

NORA. Auxskultu, diru, Anne-Marie, -- mi ofte pensis pri tio, -- kiel via koro povis elteni forsendi vian infanon al fremduloj?

VARTISTINO. Sed tion mi ja devis fari por nutri etan Nora.

NORA. Jes, sed ke vi tion _volis_?

VARTISTINO. Kun sxanco por tiel bona okupo? Malricxa knabino trafita de misfortuno devas esti kontenta. Cxar la malbona ulo faris ja nenion por mi.

NORA. Sed via filino vin certe forgesis.

VARTISTINO. Ho ne, sxi ne forgesis. Sxi skribis al mi je sia konfirmacio kaj ankaux kiam sxi edzinigxis.

NORA (cxirkauxbrakas sxian kolon). Vi maljuna Anne-Marie, vi estis bona patrino por mi dum mi estis infano.

VARTISTINO. Kompatinda Nonjo havis ja neniun alian patrinon.

NORA. Kaj se la etuloj neniun alian havus, mi certe scias, ke vi volus --. Bla, bla, bla. (malfermas la skatolon) Eniru al ili. Nun mi devas -- -- Morgaux vi vidos kiel cxarma mi farigxos.

VARTISTINO. Jes certe, neniu en la tuta balo estos tiel cxarma kiel sinjorino Nora. (eniras la maldekstran cxambron)

NORA (komencas elpreni el la skatolo, sed baldaux forjxetas cxion). Ho, se mi kuragxus eliri. Se nur neniu venus. Se nur ne dume okazus io hejme. Stulta babilajxo; neniu venos. Nur ne pensi. Brosi la mufon. Delikataj gantoj, delikataj gantoj. For el la pensoj! For, for! Unu, du, tri, kvar, kvin, ses -- (krias) Jen, tie ili venas -- (al la pordo, sed haltas sendecide)

(_Sinjorino Linde_ eniras el la antauxcxambro, kie sxi demetis siajn supervestojn)

NORA. Ho, cxu estas vi, Kristine. Neniu alia tie ekstere? -- Kiom bone ke vi venis.

LINDE. Mi auxdis, ke vi venis demandi min.

NORA. Jes, mi jxus preterpasis. Estas io pri kio vi nepre devas helpi min. Ni sidigxu cxi tie sur la sofo. Jen. Okazos maskeradobalo morgaux vespere supre cxe la geedzoj konsulo Stenborg, kaj nun Torvald volas, ke mi estu fisxista knabino el Napolo, kaj ke mi dancu Tarantelon, cxar gxin mi lernis en Kapreo.

LINDE. Jen, jen! Vi faros veran prezentadon?

NORA. Jes, Torvald diras, ke mi devas. Jen, la kostumo; Torvald tie en Napolo kudrigis gxin por mi; sed nun cxio estas tiel dissxirita, ke mi tute ne scias --

LINDE. Nu, tion ni baldaux ordigos; estas ja nur la garnajxo, kiu iom malfiksigxis. Kudrilon kaj fadenon? Jen ni ja havas kion ni bezonas.

NORA. Ho, kiom afabla vi estas.

LINDE (kudras). Do vi maskovestos vin morgaux, Nora? Sciu, -- tiam mi venos momenton por vidi vin ornamita. Sed mi ja tute forgesis danki vin pro la agrabla vespero hieraux.

NORA (levas sin kaj faras kelkajn pasxojn). Nu, sxajnis al mi, ke hieraux ne estis tiel agrable kiel kutime. -- Vi estus devinta veni iom pli frue al la urbo, Kristine. -- Jes ja, Torvald vere komprenas fari la domon perfekta kaj senmakula.

LINDE. Vi ne malpli, mi opinias; klare montrigxas, ke vi estas la filino de via patro. Sed nun diru al mi, cxu doktoro Rank cxiam estas tiel deprimata kiel hieraux?

NORA. Ne, hieraux tio estis tre rimarkebla. Cetere li suferas de tre dangxera malsano. Tuberkulozo en la spino. Kompatindulo! Mi diru al vi konfide; lia patro estis abomeninda homo, kiu tenis amdonantinojn kaj aliajn tiajn; kaj tial, vi komprenas, la filo farigxis malsaneca de infanagxo.

LINDE (faligas la kudrajxon). Sed karega Nora, de kie vi havas tiajn informojn?

NORA (pasxante). Pa, kiam oni havas tri infanojn, oni foje ricevas vizitojn de -- de sinjorinoj, kiuj estas kvazauxaj kuracistoj; kaj ili ja rakontas ion kaj tion.

LINDE (denove kudras; mallonga silento). Cxu doktoro Rank vizitas vin cxiun tagon?

NORA. Cxiun lauxvican tagon. Li estas ja ekde la juneco la plej bona amiko de Torvald, kaj ankaux mia bona amiko. Doktoro Rank kvazaux apartenas al la domo.

LINDE. Sed diru al mi: Cxu tiu sinjoro estas tute sincera? Mi sugestas, cxu li ne sxatas diri al homoj agrablajxojn?

NORA. Ne, kontrauxe! Kial vi ekhavis tiun impreson?

LINDE. Kiam vi hieraux prezentis min al li, li asertis, ke en tiu cxi domo li ofte auxdis mian nomon; sed poste mi rimarkis, ke via edzo tute ne sciis, kiu mi vere estas. Kiel povis do doktoro Rank --?

NORA. Jes, tute gxuste, Kristine. Torvald ja tiom kore amas min; kaj tial li tute sola volas posedi min, kiel li diras. En la unua tempo li preskaux farigxis jxaluza, se mi nur menciis iujn el la karaj homoj tie hejme. Do mi ne plu faris. Sed kun doktoro Rank mi ofte parolas pri tiajxoj; cxar komprenu, li tre volonte auxskultas.

LINDE. Nun vi auxskultu, Nora; en multaj rilatoj vi ankoraux estas kiel infano; mi estas ja konsiderinde pli agxa ol vi, kaj havas iom pli da sperto. Mi volas diri ion al vi: Vi devas eltiri vin el tio cxi kun doktoro Rank.

NORA. El kio mi devus eltiri min?

LINDE. El io kaj tio, mi opinias. Hieraux vi parolis pri iu ricxa adoranto, kiu havigus al vi monon --

NORA. Jes, iu kiu ne ekzistas -- bedauxrinde. Sed kio plue?

LINDE. Cxu doktoro Rank estas ricxa?

NORA. Jes, li estas.

LINDE. Kaj havas neniun prizorgendan?

NORA. Ne, neniun; sed --?

LINDE. Kaj li vizitas vin cxi-hejme cxiun tagon?

NORA. Jes, kiel vi auxdas.

LINDE. Sed kiel povas tiu bonkonduta sinjoro tiel persiste altrudi sin?

NORA. Mi vin tute ne komprenas.

LINDE. Ne sxajnigu, Nora. Cxu vi opinias, ke mi ne komprenas, de kiu vi pruntis la mil ducent talerojn?

NORA. Cxu vi estas freneza? Ion tian imagi! Unu el niaj amikoj, kiu vizitas nin cxiun opan tagon! Kia terure gxena situacio tio estus?

LINDE. Do vere ne li?

NORA. Ne, mi certigas al vi. Neniam ecx momente povus veni al mi en la kapon --. Tiam li ankaux ne havis monon por pruntedoni; nur longe poste li heredis.

LINDE. Nu, tio, mi opinias, estis bonsxanco por vi, mia kara Nora.

NORA. Ne, vere ne; neniam venus al mi en la kapon peti doktoron Rank --. Cetere mi estas tute certa, ke se mi demandus lin --

LINDE. Sed tion vi kompreneble ne faros.

NORA. Kompreneble ne. Sxajnas al mi, ke mi ne bezonas timi, ke tio farigxus necesa. Sed mi estas tute certa, ke se mi parolus al doktoro Rank --

LINDE. Malantaux la dorso de via edzo?

NORA. Mi devas liberigi min el tio alia; ankaux tio estas malantaux lia dorso. Mi _devas_ liberigi min el tio.

LINDE. Jes ja, tion mi ankaux hieraux diris; sed --

NORA (pasxadas sur la planko). Viro pli bone ol virino manipulas tiajxojn --

LINDE. La edzo, jes.

NORA. Babilacxo. (haltas) Kiam oni pagas sian tutan sxuldon, tiam oni ja rericevos la ateston?

LINDE. Kompreneble, jes.

NORA. Kaj oni povas dissxiri gxin en cent mil pecetojn kaj forbruligi gxin, -- la abomenan, malpuran paperon!

LINDE (rigardas sxin atente, formetas la kudrajxon kaj starigxas malrapide). Nora, vi kasxas ion por mi.

NORA. Cxu tiel mi aspektas?

LINDE. Io okazis al vi post hieraux matene. Nora, kio estas?

NORA (proksimigxas al sxi). Kristine! (auxskultas) Ts! Torvald nun venis hejmen. Jen; sidigu vin cxe la infanoj dume. Torvald ne toleras vidi tajlorajxon. Petu al Anne-Marie helpi vin.

LINDE (kolektas kelkajn el la ajxoj). Nu jes, sed mi ne foriros de cxi tie, antaux ol ni sincere interparolis.

(Eliras maldekstren; samtempe _Helmer_ envenas el la antauxcxambro)

NORA (renkontas lin). Ho, kiom mi atendadis vin, kara Torvald.

HELMER. Cxu estas la kudristino --?

NORA. Ne, estas Kristine, sxi helpas min pretigi mian kostumon. Imagu kiom belaspekta mi estos.

HELMER. Jes, cxu ne estis sukcesa ideo de mi?

NORA. Bonega! Sed cxu mi ne estas gxentila obeante vin?

HELMER (prenas sxin sub la mentono). Gxentila -- cxar vi obeas vian edzon? Nu, nu, vi eta petolulino, mi bone scias, ke vi nur sxercas. Sed mi ne volas gxeni vin; vi devas provi, mi supozas.

NORA. Kaj vi laboros kompreneble?

HELMER. Jes (montras paketon de dokumentoj) Rigardu. Mi vizitis la bankon -- (volas eniri sian cxambron)

NORA. Torvald.

HELMER (haltas). Jes.

NORA. Se via sciureto elkore petus vin pri io --?

HELMER. Kio do?

NORA. Cxu vi tion volus fari?

HELMER. Unue mi devas kompreneble scii, kio tio estas.

NORA. La sciuro cxirkauxkurus petole, se vi volus esti afabla kaj konsentema.

HELMER. Eldiru do.

NORA. La alauxdo kvivitus en cxiuj cxambroj supre kaj malsupre.

HELMER. Nu ja, tion la alauxdo ja tamen faras.

NORA. Mi ludus elfknabinon, kaj dancus por vi en la lunlumo, Torvald.

HELMER. Nora, -- cxu ne estas tio sama, kion vi aludis en la mateno?

NORA (pli proksime). Jes, Torvald, mi vere petegas vin!

HELMER. Kaj vi ecx kuragxas remueli tiun aferon?

NORA. Jes, jes, vi devas cedi al mi: Vi devas lasi al Krogstad havi sian oficon en la banko.

HELMER. Mia kara Nora, lian oficon mi decidis por sinjorino Linde.

NORA. Jes, estas ege bonvole de vi; sed vi povas ja maldungi alian oficiston anstataux Krogstad.

HELMER. Tio ja estas nekredebla obstineco! Cxar vi delogigxis senpripense doni promeson pledi por li, mi farus --!

NORA. Ne estas tial, Torvald. Estas por vi mem. Tiu viro skribas ja en la plej fiaj gazetoj; tion vi ja mem diris. Li povas fari al vi nedireblan malbonon. Vere mi morte timas lin --

HELMER. Aha, mi komprenas; estas malnovaj memorajxoj kiuj hantas vin.

NORA. Al kio vi aludas?

HELMER. Evidente vi pensas pri via patro.

NORA. Jes; jes certe. Memoru nur kiel malicaj homoj skribis en la gazetoj pri pacxjo, kaj kalumniis lin tiel kruele. Mi kredas, ke ili igus lin maldungata, se la ministerio ne estus vin sendinta tien por ekzameni, kaj se vi ne estus tiom bonvola kaj helpema al li.

HELMER. Mia Nonjo; estas konsiderinda diferenco inter via patro kaj mi. Via patro ne estis neriprocxebla sxtata oficisto. Sed tio estas mi; kaj tio, mi esperas, ke mi restos tiom longe kiom mi tenas mian oficon.

NORA. Ho, neniu scias kion malicaj homoj povas elpensi. Nun ni povus vivi hejmece, trankvile kaj felicxe cxi tie en nia paca senzorga hejmo, -- vi kaj mi kaj la infanoj, Torvald! Jen kial mi petas vin el mia koro --

HELMER. Kaj gxuste per via propeto pri li vi neebligas al mi reteni lin. Estas jam konate en la banko, ke mi volas maldungi tiun Krogstad. Se nun oni dirus, ke la nova bankdirektoro permesus al sia edzino sxangxi lian decidon --

NORA. Jes, kaj kio do --?

HELMER. Ne, kompreneble; kiam oni nur plenumus la volon de la obstinulineto --. Mi ridindigus min antaux la tuta personaro, -- pensigus al la homoj, ke mi estas dependanta de cxiaspecaj fremdaj influoj? Ja, kredu, mi baldaux spertus la rezultojn! Kaj krome, -- estas rilato koncerne Krogstad, kiu igas lin neuzebla en la banko, tiom longe kiom mi staras kiel direktoro.

NORA. Kaj kio do estas tio?

HELMER. Pri lia morala difekto mi eble povus fermi la okulojn --

NORA. Jes, cxu ne, Torvald?

HELMER. Kaj mi auxdas, ke li ankaux estas suficxe lerta. Sed li estas dejuneca konato de mi. Estas unu el tiuj senkonsideraj konatecoj, de kiuj oni multfoje poste estas gxenata. Nu, mi povas ja diri al vi tute senpere: Ni antauxnomigxas. Kaj tiu nediskreta homo tion ne kasxas, kiam aliuloj cxeestas. Kontrauxe, -- li opinias ke tio rajtigas lin familiare konduti al mi; kaj cxiumomente li anoncas sian: "Vi, vi Torvald." Mi asertas al vi, ke tio tusxas min malagrable. Li farus mian staton en la banko netolerebla.

NORA. Torvald, cxio cxi ne estas via sincera opinio.

HELMER. Nu? Kaj kial ne?

NORA. Ne, cxar estas ja nur malgrandanimaj konsideroj.

HELMER. Kion vi diras? Malgrandanimaj? Vi trovas min malgrandanima!

NORA. Ne, kontrauxe, kara Torvald; kaj gxuste tial --

HELMER. Egale; vi nomas miajn motivojn malgrandanimaj; do ankaux mi tia estas. Malgrandanima! Nu, tiel! -- Kredu min, tio nun havu finon. (iras al la pordo de la antauxcxambro kaj vokas) Helene!

NORA. Kion vi volas?

HELMER (sercxas inter siaj paperoj). Decidon. (La _cxambristino_ envenas.)

HELMER. Jen; prenu tiun cxi leteron; iru kun gxi tuj; trovu portiston, kaj igu lin ekspedi gxin. Sed rapide. La adreso estas surskribita. Jen mono.

CxAMBRISTINO. Bone. (eliras kun la letero)

HELMER. Jen jen, mia eta sinjorino obstinulino.

NORA (senspire). Torvald, -- kiu letero estis tiu?

HELMER. La maldungo de Krogstad.

NORA. Revoku gxin, Torvald! Ankoraux estas tempo. Ho, Torvald, revoku gxin! Faru tion por mi; -- por vi mem; por la infanoj! Auxdu, Torvald; faru! Vi ne scias, kion tio povos venigi sur nin cxiujn.

HELMER. Tro malfrue.

NORA. Jes, tro malfrue.

HELMER. Kara Nora, mi pardonas al vi tiun timon, kiu kaptis vin, kvankam gxi funde estas insulto kontraux mi. Jes, vere estas! Aux cxu ne estas insulto kredi, ke mi timu vengxon de tia povra fijuristo? Sed mi tamen pardonas vin, cxar la timo bele atestas pri via granda amo al mi. (prenas sxin inter siajn brakojn) Tiel estu, mia propra kara Nora. Okazu kio ajn. Kiam vere gravas, kredu, mi havas kuragxon kaj fortojn. Vi vidos, ke mi estas viro por preni cxion sur min.

NORA (timigita). Kion vi aludas per tio?

HELMER. Mi diras: Cxion --

NORA (decide). Tion vi neniam en eterno faru.

HELMER. Bone, do ni dividu, Nora, -- kiel edzo kaj edzino. Estas kiel devas esti. (karesas sxin) Cxu vi nun estas kontenta? Nu, nu, nu; ne tiujn timajn kolombokulojn. La tuto estas ja nuraj senenhavaj imagajxoj. -- Nun vi devus traludi la Tarantelon kaj ekzerci per la tamburino. Mi sidigos min en la interna kontoro kaj fermos ambaux pordojn, sekve mi auxdos nenion; vi povos fari tiom da bruo kiom vi deziras. (turnas sin cxe la pordo) Kaj kiam doktoro Rank venos, diru al li kie li trovos min.

(Li kapsalutas sxin, iras kun siaj dokumentoj en sian cxambron kaj fermas post si)

NORA (konfuzita de timo, staras kvazaux najlita, flustras). Li estis kapabla fari tion. Li faras. Li faros spite al cxio en la mondo. -- Ne, neniam en eterneco tion! Prefere kion ajn! Savon! -- Eliron -- (oni sonorigas en la antauxcxambro) Doktoro Rank --! Prefere kion ajn! Prefere _cxion_, kio ajn gxi estu!

(Sxi glatigas sian vizagxon, rektigas sin, kaj iras por malfermi la pordon de la antauxcxambro. _Doktoro Rank_ staras tie, pendigante sian pelton; dum la sekvanta sceno malheligxas.)

NORA. Bonan tagon, doktoro Rank. Mi rekonas vian sonorigadon. Sed ne eniru cxe Torvald nun; cxar mi opinias ke li estas iom okupata.

RANK. Kaj vi?

NORA (dum li eniras kaj sxi fermas la pordon malantaux li). Ho, tion vi bone scias, -- por vi mi cxiam havas kroman tempon.

RANK. Pro tio dankon. De tio mi profitos tiom longe kiom mi povos.

NORA. Al kio vi aludas? Tiom longe, kiom vi povos?

RANK. Jes. Cxu tio skuas vin?

NORA. Nu, estas iom stranga esprimo. Cxu io okazus?

RANK. Okazos tio, pri kio mi longe estas pretigita. Sed mi vere ne kredis, ke okazus tiom frue.

NORA (prenas lian brakon). Pri kio vi sciigxis? Doktoro Rank, diru al mi!

RANK (sidigas sin apud la forno). Pri mi malbonigxas, kaj estas nenio farebla pri tio.

NORA (spiras liberigita). Pri vi --?

RANK. Pri kiu alia? Ne utilas mensogi por si mem. Mi estas la plej mizera el cxiuj miaj pacientoj, Sinjorino Helmer. Dum kelkaj tagoj mi faris gxeneralan bilancon de mia interna stato. Bankroto. Post unu monato mi eble kusxos putrante tie supre en la tombejo.

NORA. Fi, fi, kiel nauxze vi parolas.

RANK. La afero ankaux estas malbenite nauxza. Sed la plej nauxza estas, ke antauxos tiom da aliaj abomenajxoj. Restas nur unu sola ekzameno; kiam tiu estos finita, mi scios proksimume, kiam komencigxos la putrado. Estas io, kion mi volas diri al vi. Helmer pro sia delikata naturo sentas karakterizan abomenon kontraux cxio malbelega. Mi ne volas akcepti lin en mian malsanulcxambron.

NORA. Ho, tamen doktoro Rank --

RANK. Mi ne volas havi lin tie. Neniel. Mi fermos mian pordon por li. -- Tuj kiam mi certe scios pri la dissolva fino, mi sendos al vi mian vizitkarton kun nigra kruco, kaj tiam vi scios, ke la diseriga abomenajxo komencigxis.

NORA. Ne ne, hodiaux vi estas ja tute absurda. Kaj mi kiu tiom dezirus, ke vi estu en precipe bona humoro.

RANK. Kun la morto en la manoj? -- Kaj tiel punpagi por la kulpo de aliulo. Cxu estas justeco en tio? Kaj en kiu ajn familio regas iamaniere tia senkompata fatalo --

NORA (kovras la orelojn). Pa, pa! Gaje; gaje!

RANK. Jes, mi jxuras, la tuto estas efektive nura ridindajxo. Mia povra, senkulpa spino devas suferi pro la gajaj leuxtenantaj tagoj de mia patro.

NORA (apud la maldekstra tablo). Li ja fordonis sin al asparagoj kaj pastecxoj el anserhepato. Cxu ne tiel?

RANK. Jes; kaj al trufoj.

NORA. Jes trufoj, jes ja. Kaj al ostroj, mi kredas?

RANK. Jes ostroj, ostroj; kompreneble.

NORA. Jes, kaj aldone la boteloj da portvino kaj cxampano. Bedauxrinde ke cxiuj tiuj delikatajxoj ataku la spinon.

RANK. Precipe bedauxrinde cxar ili atakas malfelicxan spinon, kiu gxuis ecx ne guton da ili.

NORA. Ak jes, estas ja tio la plej bedauxrinda.

RANK (rigardas sxin esplore). Hm --

NORA (iom poste). Kial vi ridetis?

RANK. Ne, estas vi kiu ridis.

NORA. Ne, estas vi kiu ridetis, doktoro Rank!

RANK (ekstaras). Vi certe estas pli granda petolulino, ol mi imagis.

NORA. Mi estas tiel incitita al frenezajxoj hodiaux.

RANK. Aspektas tiel.

NORA (kun la manoj sur liaj sxultroj). Kara, kara doktoro Rank, vi ne formortu de Torvald kaj mi.

RANK. Nu, tiun postsopiron vi certe eltenos facile. Tiu baldaux forgesigxas, kiu foriras.

NORA (rigardas lin en timo). Vi tion opinias?

RANK. Oni ligas novajn kontaktojn, kaj tiam --

NORA. Kiu ligas novajn kontaktojn?

RANK. Tion faros vi ambaux, kiam mi estos for. Vi mem jam estas sur la vojo, mi opinias. Pro kio cxeestis tiu sinjorino Linde cxi tie hieraux?

NORA. Aha. -- cxu vere vi estas jxaluza pri la kompatinda Kristine?

RANK. Jes, mi estas. Sxi prenos mian lokon en la domo. Kiam mi forestos, eble tiu ino --

NORA. Ts, ne parolu tiom lauxte; sxi sidas en la apuda cxambro.

RANK. Ecx hodiaux? Jen vi vidas.

NORA. Nur por kudri mian kostumon. Bona Dio, kiom maljusta vi estas. (eksidas sur la sofon) Estu sagxa, doktoro Rank; morgaux vi vidos kiel bele mi dancos; kaj tiam vi imagu, ke mi tion faras nur por vi, -- ja, kompreneble ankaux por Torvald; evidente. (prenas kelkajn ajxojn el la skatolo) Doktoro Rank, sidigu vin cxi tie, kaj mi montros ion al vi.

RANK (sidigas sin). Kio estas?

NORA. Jen. Rigardu!

RANK. Silkosxtrumpojn.

NORA. Karnokolorajn. _Delikatajn_, cxu ne? Tamen nun estas mallume; sed morgaux -- Ne, ne, ne; vi nur rigardu la piedpecon. Nu do, vi povas vidi ankaux la supron.

RANK. Hm --

NORA. Kial vi aspektas tiel kritikema? Cxu vi kredas ke ili ne estas lauxmezuraj?

RANK. Pri tio neeblas por mi havi iun pravigitan opinion.

NORA (rigardas lin momenton). Fi, honton al vi. (frapetas lin sur la orelon per la sxtrumpoj) Tio estu por vi. (ree enpakas ilin)

RANK. Kaj kiujn aliajn admirindajxojn povos mi vidi?

NORA. Ecx ne iometon pli vi rajtas vidi; cxar vi estas malbonkonduta. (sxi kantetas kaj sercxas inter la ajxoj)

RANK (post mallonga pauxzo). Kiam mi sidas tiel tute intime kune kun vi, tiam mi ne komprenas -- ne, mi ne konceptas -- kio farigxus el mi se mi neniam estus veninta en tiun cxi domon.

NORA (ridetas). Jes, mi vere opinias, ke vi sentas vin suficxe komforta cxe ni.

RANK (pli mallauxte; rigardas antauxen). Kaj jen esti devigata forlasi cxion --

NORA. Pa, pa; vi nenion forlasos.

RANK (kiel antauxe). -- kaj ecx ne povran signon de dankemo povas mi postlasi; apenaux efemeran postsopiron, -- nenio krom vaka loko, kiun la unue venanta povos okupi.

NORA. Kaj se mi nun petus vin pri --? Ne --

RANK. Pri kio?

NORA. Pri granda pruvo pri via amikeco --

RANK. Jes, Jes?

NORA. Nu, mi celas, -- ege grandan servon --

RANK. Cxu vi vere unu fojon volus igi min tiom felicxa?

NORA. Ho, vi ja tute ne scias, pri kio temas.

RANK. Nu, bone; do diru al mi.

NORA. Ne, cxar mi ne povas, doktoro Rank; estas io tiom ekstreme ega, -- kaj konsilo kaj helpo kaj servo --

RANK. Des pli bone. Estas por mi neimageble al kio vi aludas. Sed diru do. Cxu mi ne havas vian konfidon?

NORA. Jes, vi havas pli ol kiu ajn alia homo. Vi estas mia plej fidela kaj bona amiko, mi ja scias. Gxuste tial mi volas diri tion al vi. Do bone, doktoro Rank; estas io, kion vi devas helpi min, ke ne okazu. Vi scias kiom kore, korege Torvald amas min; neniun momenton li hezitus fordoni sian vivon por mi.

RANK (klinita kontraux sxi). Nora, -- cxu vi do kredas, ke li estas la sola --?

NORA (kun ekmoveto). -- kiu --?

RANK. Kiu gxoje fordonus sian vivon por vi.

NORA (peze). Nu do tiel.

RANK. Mi jxuris en mi mem, ke vi tion sciu, antaux ol mi foriros. Pli bonan okazon mi neniam trovus. -- Jes, Nora, nun vi scias. Kaj nun vi ankaux scias, ke al mi vi povas vin konfidi, kiel al neniu alia.

NORA (starigxas; trankvile kaj sen abrupto). Lasu min pasi.

RANK (liberigas lokon por sxi, sed restas sidanta). Nora --

NORA (cxe la pordo de la antauxcxambro). Helene, enportu la lampon -- (iras al la forno) Ak, kara doktoro Rank, tio estis vere malbele farita de vi.

RANK (ekstaras). Ke mi amas vin ecx pli profunde ol kiu ajn alia? Cxu _tio_ estas malbela?

NORA. Ne, sed ke vi lasis vin mem elbabili. Tio estis ja tute ne necesa --

RANK. Kion vi aludas? Cxu vi do sciis --?

(La _cxambristino_ envenas kun la lampo, metas gxin sur la tablon kaj ree eliras.)

RANK. Nora, -- sinjorino Helmer, -- mi demandas vin, cxu vi ion sciis?

NORA. Ho, kiel mi sciu, kion mi sciis aux ne sciis? Mi vere ne povas diri al vi --. Ho, ke vi estus tiel mallerta, doktoro Rank! Cxio estis ja nun tiel bona.

RANK. Nu, vi almenaux nun scias, ke mi estas je via dispono kun vivo kaj animo. Cxu vi nun volas malkasxe paroli?

NORA (rigardas lin). Post tio?

RANK. Mi petas vin, sciigu al mi kio estas.

NORA. Nenion vi povas nun ekscii.

RANK. Tamen tiel vi ne devas puni min. Permesu al mi fari por vi tion, kio estas en homa eblo.

NORA. Nun vi povas por mi nenion fari. -- Cetere mi ne bezonas iun helpon. Eble cxio estas nur imagajxoj. Certe tiel estas. Kompreneble! (sidigas sin en la balancan segxon, rigardas lin, ridas) Ja, ja, doktoro Rank, vi vere estas iom galanta sinjoro. Kaj cxu vi ne trovas kauxzon por honto, nun kiam la lampo estas enportita?

RANK. Ne; vere ne! Sed eble mi foriru -- por cxiam?

NORA. Ne, tion vi absolute ne faru. Kompreneble vi venu cxi tien kiel gxis nun. Vi bone scias, ke Torvald ne povas malhavi vin.

RANK. Jes, sed _vi_?

NORA. Ho, mi cxiam trovas ke farigxas ege amuze, kiam vi venas.

RANK. Estas gxuste tio, kio delogis min sur malgxustan vojon. Vi estas por mi enigmo. Multfoje sxajnis al mi, ke vi same prefere estis kune kun mi, kiel kune kun Helmer.

NORA. Jes, komprenu, estas ja kelkaj homoj, kiujn oni pleje amas, kaj aliaj homoj kun kiuj oni iel preferas kunesti.

RANK. Nu ja, estas iu senco en tio.

NORA. Kiam mi logxis hejme, mi ja pleje amis pacxjon. Sed estis por mi cxiam ege amuze, kiam mi povis sxteliri en la cxambron de la servistinoj; cxar ili tute ne admonadis min; kaj krome ili rakontis tiom tiklajn amuzajxojn inter si.

RANK. Aha; do estas _ili_, kiujn mi anstatauxis.

NORA (saltlevigas sin kaj iras al li). Ho, kara, ege bonanima doktoro Rank, tion mi ne celis. Sed vi bone komprenu, ke estas pri Torvald kiel pri pacxjo --

(La _cxambristino_ venas el la antauxcxambro)

CxAMBRISTINO. Sinjorino! (flustras kaj donas al sxi karton)

NORA (jxetrigardas la karton). Ah! (metas gxin en la posxon)

RANK. Io malagrabla okazanta?

NORA. Ne ne, neniel; estas nur io --; estas mia nova kostumo --

RANK. Kiel? Tie kusxas ja via kostumo.

NORA. Ho jes, tiu; sed estas alia; mi mendis gxin -- Torvald ne sciu pri gxi --

RANK. Aha, tie estas ja la granda sekreto.

NORA. Jes vere; eniru al li; li sidas en la interna cxambro; tenu lin okupata dume -- -- --

RANK. Estu trankvila; mi ne ellasos lin.

(Li iras en la cxambron de _Helmer_.)

NORA (al la cxambristino). Li atendas en la kuirejo?

CxAMBRISTINO. Jes, li suprenvenis la kuirejan sxtuparon --

NORA. Sed cxu vi ne diris, ke gasto jam cxeestas?

CxAMBRISTINO. Jes, sed ne helpis.

NORA. Li ne volis foriri?

CxAMBRISTINO. Ne, li ne foriros antaux ol li parolis kun sinjorino.

NORA. Do, enlasu lin; sed silente. Helene, vi ne diru al iu ajn; estas surprizo por mia edzo.

CxAMBRISTINO. Jes ja, mi komprenas -- (sxi eliras.)

NORA. Okazos la terurajxo. Gxi tamen venos. Ne, ne, ne. Ne povas okazi; ne okazu.

(Sxi iras kaj riglas la pordon de _Helmer._)

(La _cxambristino_ malfermas la pordon de la antauxcxambro por _juristo Krogstad_, kaj fermas malantaux li. Li estas vestita en vojagxpelto, botoj kaj felcxapo.)

NORA (proksimigxas al li). Parolu mallauxte; mia edzo estas hejme.

KROGSTAD. Nu, lasu lin.

NORA. Kion vi volas?

KROGSTAD. Informigxi pri io.

NORA. Do, rapide. Kio estas?

KROGSTAD. Vi certe scias, ke mi ricevis mian maldungon.

NORA. Mi ne povis malhelpi gxin, sinjoro Krogstad. Mi batalis gxis ekstremo por via afero; sed helpis neniom.

KROGSTAD. Cxu via edzo ne havas pli da amo al vi? Li scias pri kio mi povas endangxerigi vin, sed tamen li kuragxas --

NORA. Kiel povas vi imagi, ke li sciigxis pri tio?

KROGSTAD. Ho ne, mi ankaux tion ne pensis. Ne karakterizus mian bonan Torvald Helmer montri tiom da vira kuragxo --

NORA. Sinjoro Krogstad, mi postulas estimon por mia edzo.

KROGSTAD. Dio gardu, cxian sxuldatan estimon. Sed cxar sinjorino tiel timeme tenas la aferon kasxita, mi rajtas supozi, ke post hieraux vi iom pli bone informigxis pri la graveco de tio, kion vi vere faris?

NORA. Pli ol _vi_ iam ajn povus al mi instrui.

KROGSTAD. Jes, tia malbona juristo, kia mi estas --

NORA. Kion vi intencas pri mi?

KROGSTAD. Nur vidi kiel pri vi statas, sinjorino Helmer. Mi estas pensanta pri vi la tutan tagon. Vidu, enkasigisto, legxkanajlo, iu -- nu iu, kiel mi, ankaux havas iom da tio, kion oni nomas bonkorecon.

NORA. Do montru tion; pripensu miajn etajn infanojn.

KROGSTAD. Cxu vi kaj via edzo pensis pri la miaj? Sed lasu nun tion. Mi nur volis diri, ke ne necesas trakti tiun aferon tro serioze. Gxis plue ne okazos iu jura plendo de mia flanko.

NORA. Ho jes, cxu ne; tion mi ja sciis.

KROGSTAD. La aferon ni povas ordigi per interkonsento; ne necesas publikigi gxin; gxi restos inter ni tri.

NORA. Mia edzo devas nenion pri tio scii.

KROGSTAD. Kiel vi povas malhelpi tion? Cxu eble vi povas pagi la restantan sumon?

NORA. Ne, ne tuj.

KROGSTAD. Aux cxu vi eble vidas rimedon havigi monon unu el la proksimajn tagojn?

NORA. Neniun rimedon kiun mi volas uzi.

KROGSTAD. Nu, cxiuokaze por vi ne utilus. Se vi starus cxi tie kun la plej granda sumo imagebla en la mano, vi tamen ne rericevus de mi vian sxuldateston.

NORA. Do, klarigu al mi por kio vi gxin uzos.

KROGSTAD. Mi nur retenos gxin, -- gardos gxin zorge. Neniu nekoncernato ion flaros. Se vi tial estus pensanta pri iu ekstrema decido en malespero --

NORA. Mi faras.

KROGSTAD. -- se vi intencus forkuri de domo kaj hejmo --

NORA. Mi faras!

KROGSTAD. -- aux se vi pensus pri tio, kio estas ankoraux pli malespera --

NORA. Kiel vi povas scii tion?

KROGSTAD. -- forvisxu tiajn ideojn.

NORA. Kiel vi povas scii, ke mi pensas pri _tio_?

KROGSTAD. La plimulto el ni pensas _tiel_ komence. Ankaux mi pensis pri tio; sed honton al mi, mi ne havis kuragxon --

NORA (senvocxe). Ankaux mi ne.

KROGSTAD (sensxargxigita). Cxu ne vere; ankaux vi ne kuragxas?

NORA. Mi ne kuragxas; mi ne kuragxas.

KROGSTAD. Estus ankaux ega stultajxo. Post la kulmino de la unua familia sxtormo --. Mi havas en mia posxo leteron al via edzo --

NORA. Kaj tie vi rakontas cxion?

KROGSTAD. En kiel eble plej indulgaj esprimoj.

NORA (rapide). Tiun leteron li ne ricevu. Dissxiru gxin. Mi tamen havigos monon.

KROGSTAD. Pardonu, Sinjorino, sed cxu mi ne jxus diris al vi --

NORA. Ba! Mi ne parolas pri la mono, kiun mi al vi sxuldas. Diru al mi kioman sumon vi postulas de mia edzo, kaj mi havigos al vi la monon.

KROGSTAD. Mi postulas neniun monon de via edzo.

NORA. Kion vi do postulas?

KROGSTAD. Tion vi sciu. Mi volas min restarigi, sinjorino; volas supren; kaj por tio via edzo helpu min. Dum unu jaro kaj duono mi faris nenion malhonestan; en tiu periodo mi batalis kontraux peniga malricxeco; mi estis kontenta laborigante min supren sxtupon post sxtupo. Nun mi estas forpelita, kaj mi ne lasas min kontentigi nur per indulga reakcepto. Mi volas supren, auxdu. Mi volas reen en la bankon, -- ekhavi pli altan postenon; via edzo starigu postenon por mi --

NORA. Tion li neniam faros!

KROGSTAD. Li faros; mi konas lin; li ecx ne kuragxos grumbli. Tuj kiam mi estos tie interne kune kun li, vi vidos! Post jaro mi estu la dekstra mano de la direktoro. Estos Nils Krogstad kaj ne Torvald Helmer, kiu estros la Akciobankon.

NORA. Tion vi neniam spertos!

KROGSTAD. Eble vi volas --?

NORA. Nun mi kuragxas.

KROGSTAD. Pa, vi ne timigas min. Delikata, dorlotata sinjorino, kiel vi --

NORA. Vi vidos; vi vidos!

KROGSTAD. Sub la glacio, eble? Profunde en la malvarma, karbonigra akvo? Kaj poste en la printempo flosanta elprofunde, malbela, nerekonebla, kun defalanta hararo.

NORA. Vi ne timigas min.

KROGSTAD. Ankaux vi ne timigas min. Tiajxojn oni ne faras, sinjorino Helmer. Krome por kio utilus? Mi tamen havas lin en la posxo.

NORA. Poste? Kiam mi ne plu --?

KROGSTAD. Cxu vi forgesas, ke tiam _mi_ decidos pri via reputacio?

(_Nora_ konsternita staras lin rigardante)

KROGSTAD. Nu jes, nun mi avertis vin. Ne faru iun stultajxon. Kiam Helmer estos ricevinta mian leteron, mi atendos mesagxon de

