# Princo Vanc'

## Part 5

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/princo-vanc-23093/index.md

Frotante la dormon for de la okuloj, la Princo rapidiris por obei. Li efektive trovis ovon, kaj rekurante al la palaco, li jxus atingis la cxambregon, kiam la horlogxo eksonigis la dekduan horon.

"Krevigu gxin precize tra la mezo, kaj faru tion per tri frapoj," ordonis la kato.

La Princo obeis, kaj el la fragmentoj de la sxelo, precize kiam cxesis la lasta horfrapo, elpasxis la Feino Kopeto, _energia_, fresxa, vigla, de kapo gxis piedo, kvazaux sxi estus jxus kreita, kaj tute ne kvazaux sxi estus trovinta mallargxa aux kunpremanta sian logxejon en la ovo. Per rapida flirteto sxi ekskuis sian jupon, malpeze saltetis de la tablo, kaj per sia bastoneto frapetis la Princon sur la kapo.

"Nu!" sxi akre diris, "kio pri la Blua Sorcxisto? Cxu vi lin tiom sxatas, kiom vi antauxe supozis?"

"Mi ne scias," balbutis la kompatinda Princo, multe surprizita de la subita apero de la baptopatrino. "Cxu mi diris, ke mi lin sxatas? Mi forgesis--mi volas diri: mi tute _ne_ sxatas lin, se vi volas, Baptopatrino."

"Ho!" mokeme ekkriis la maljunulino. "Cxu vere? Tamen, se mi gxuste memoras, antauxnelonge vi efektive sopiris pri vizito de li. Nu do, kio pri la giganto de Bogarru kaj la Komikulo, ambaux intimaj amikoj miaj? Cxu vi sxatis ilin, he? Cxu vi trovis ilin spritaj kaj agrablaj? Cxu ili respektege kondutis kontraux vi, cxar vi estas reala, vivanta princo, he?"

"Vi bone scias ke ne," ekkriis la Princo. "Mi devas diri, Baptopatrino, ke vi montras strangan guston elektante amikojn."

"Cxiu laux sia prefero," senzorge respondis Kopeto. "Mi supozas, ke pli grandan plezuron faris al vi tiu stulta meduzo, aux tiu melankolia latuna simio, aux tiu torditulo; li estas belulo, cxu ne?"

"Mi ja sxatis ilin," brave respondis la Princo; "tiel bonkoraj ili estis. Cxu ili ankaux estas viaj amikoj, Baptopatrino?"

"Nu, jes," diris la feino, dum la okuloj petoleme briletis, "mi opinias ke mi povas diri, ke ni estas iom intimaj."

"Mi duone konjektis," iom timeme provdiris Vanc', "ke ili cxiuj eble estas vi, Baptopatrino."

"Eble vi kredas, ke mi estas speco de vivanta tabelo de multobligado," sxi akre respondis, "aux ke mi posedas tiom da vivoj, kiom ia kato.[4] Flankeparolante, cxu vi nun povas nomi la limojn de la regno?"

[Piednoto 4: Vidu noton, p. 80 (pn. 3).]

"Mi devus povi ilin nomi," respondis la Princo, "mi cxirkauxiris la tutan regnon piede."

"Nu," respondis la Baptopatrino, "sendube la irado ne malutilis al vi. Tio rememorigas al mi: cxu vi jam spertis suficxon?"

"Ho, mi petas, Baptopatrino," kriis Vanc', "mi spertis suficxe da cxio, krom amikeco; kaj ho, Baptopatrino, se vi nur sciigus al mi kiel resxangxi miajn parencojn, ja estas nenio kion mi ne farus. Kredu min, kara Baptopatrino, mi estas knabo tre malsimila al tiu, kiu ne volis lerni la landlimojn, kaj kiu deziris konatigxi kun la Blua Sorcxisto; vere mi estas."

"Ha, ha!" mokridis la feino, kvankam en si mem sxi ne estis pri li malkontenta. "Cxiuokaze, vi estas knabo multe pli malpura. Cxu vi lavis la vizagxon dum via foresto?"

"Mi timas ke mi ne lavis gxin tre ofte," konfesis la humiligxinta Princo. "Vi scias, tiom da aliaj aferoj okupis mian cerbon, Baptopatrino."

"Ba!" ekkriis la feino. "Iru por bani!"

"Sed la korteganoj, Baptopatrino," timeme petis la Princo, "la longedauxra malgrandeco certe ilin tedegis."

"Fi, fi!" akre kriis la Baptopatrino, "kiel sencxese vi ja kantacxas la saman kanton. Tio estas tre maldeca. Tamen, cxar tio ne estas por vi mem, mi konsentas diri al vi, ke gxi estas tre simpla afero, se vi nur scias gxin fari. Ili sidis kun vizagxo kontraux vizagxo, kiam ili malgrandigxis, cxu ne?"

"Jes," diris la Princo, rugxigxante.

"Turnu, do, por ili cxiuj, la dorson kontraux la dorso," malafable diris la feino. "Mi supozis, ke iu malspritulo antauxlonge povus esti suficxe sagxa por fari tion."

Vanc' malfermis la skatolon, kaj tremante pro eksciteco, arangxis siajn parencojn kaj amikojn dorse dorsen en du vicoj.

Puf! La rezultato estis mirakla! Multe pli rapide ol kiam ili malgrandigxis, la etuloj atingis sian antauxan amplekson. Tiam konfuzo ekregis. Kiaj babilado kaj cxirkauxkurado; kiaj manpremoj, gratuloj, kaj cxirkauxprenoj; kiaj riprocxoj kaj frapoj por Vanc', cxar li malgrandigis ilin, kaj poste kiaj kisoj kaj karesoj, cxar li refaris ilin grandaj! Neniam antauxe, nek poste, en ia regxa palaco, okazis tiom da konfuzo kaj bruego.

"Sed, Baptopatrino," nekuragxe demandis Vanc', post kiam la eksciteco suficxe malpliigxis, por ke oni povu denove ekpensi,-- "Sed, Baptopatrino, mi petas, cxu mi povos fari al vi unu demandon?"

"Se gxi estas mallonga," respondis la incitema maljunulino, "kaj ne _tro_ malsagxa."

"Nu do," demandis Vanc', "mi tre sxatus ekscii: kion ni povus fari, se la pavino okaze ne estus demetinta ovon?"

"Fi!" kolere diris la Baptopatrino. "Sensencajxo!"

FINO

* * * * * * * * * * * * * *

Errata

kaj sola heredonto de la regno [Originaltekste: herodonto] kie la maljuna perukhava [muljuna] "Kie li logxas?" [Originalteksto havas unuopan citilon.] ne ploris pro cxagreno kaj malsato [cxagxreno] tre malmulte da forto al ili restis [al il restis]

End of Project Gutenberg's Princo Vanc', by Eleanor Putnam and Arlo Bates

