# Princo Serebrjanij

## Part 8

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/princo-serebrjanij-55302/index.md

--Kiu venas?--demandis la caro kaj salte leviĝis.

--Jen, via flavruĝa hundo!--respondis la nutristino kolertone, rigardante Maluton.--Greĉjo Skuratov, kiel vi nin ektimigis, malbenito!

--Lukìĉ?--diris la caro, ĝojigita ĉe la vido de sia favorato: estu la bonvenanto! De kie vi venas?

--El la malliberejo, via cara moŝto: mi faris esploron. Nun mi alportas al vi la ŝlosilojn!

Maluto profunde salutis la caron kaj strabe ekrigardis la nutristinon.

--Ŝlosiloj!--ekmurmuretis la maljunulino: atendu iom, oni vin bruligos per brulruĝigitaj ŝlosiloj en postmorta vivo, vin, la diablon! Vera diablo, je Dio! Eĉ la vizaĝo similas la diablon! Vi neniel evitos eternan fajron! Jes, Greĉjo, vi nepre lekos varmegajn patojn pro ĉiuj viaj nunaj kalumnioj! Vi nepre bolos en brulanta peĉo, jes, nepre, nepre, kredu al mi!

La fulmo eklumigis la minacantan maljunulinon, kaj terura ŝi estis kun levita bastono, kun brilantaj okuloj.

Maluto mem iom ektimis; sed Ivanon kuraĝigis la ĉeesto de lia favorato.

--Ne aŭskultu ŝin, Lukìĉ, li diris:--faru vian devon, ne aŭskultu virinaĉan paroladon! Nu, iru, maljuna malsaĝulino, lasu nin!

Ŝiaj okuloj ree ekbrilis.

--Maljuna malsaĝulino?--ŝi ripetis: por vi mi nun estas maljuna malsaĝulino? Atendu, vi ekmemoros min post la morto, vi ambaŭ min ekmemoros! Ĉiuj viaj kunuloj, Ivaĉjo, ĉiuj ricevos sian punon, ricevos en ĉi tiu vivo, ĉiuj, Grjaznòj, kaj Basmanov, kaj Vjàzemskij, ĉiu ricevos konforme al siaj agoj, sed jen ĉi tiu,--ŝi daŭrigis, montrante Maluton per bastono: ĉi tiu ne ricevos sian punon: ne ekzistas en nia mondo suferoj, indaj je li; liaj suferoj estos en la fundo de l' infero, tie estas lia loko, tie la diabloj lin atendas kaj ĝojos pri lia alveno! Vi ankaŭ tie havas lokon, Ivaĉjo, varmegan, varmegan lokon!

La maljunulino eliris, kun bruo ŝovante la piedojn kaj frapante per bastono.

Ivano estis pala. Maluto eĉ unu vorton ne diris. Sufiĉe longe daŭris la silento.

--Nu, Lukìĉ!--demandis la caro: ĉu konfesas la bojaroj Kòliĉev'j?

--Ne, ankoraŭ ne, via cara moŝto. Sed mi ilin igos konfesi, ili nepre konfesos.

Ivano deziris ekscii ĉiujn detalojn de l' esploro. La rakonto de Maluto ŝanĝis la direkton de liaj pensoj.

Ekŝajnis al la caro, ke li povas ekdormi. Li forsendis Maluton, enlitiĝis kaj ekdormetis.

Li vekiĝis kvazaŭ pro subita ekskuo.

La ĉambro estis iomete lumigata per lampetoj, brulantaj antaŭ sanktaj pentraĵoj. La lunaj radioj, penetrantaj tra malgranda fenestro, ludis sur pentritaj kaheloj de l' forno. Post la forno ĉirpis grilo. Muso ie mordetis lignaĵon.

Meze de ĉi tiu silento Ivano ree eksentis teruron.

Subite ŝajnis al li, ke leviĝas planka tabulo kaj el sub ĝi rigardas lin la hodiaŭ venenita bojaro.

Ivano ofte havis samajn halucinaciojn. Li tion klarigis per diabla sorĉaĵo. Por foririgi la fantomon, li faris signon de kruco.

Sed la fantomo ne malaperis, kiel iufoje. La mortinta bojaro daŭre malafable lin rigardis. La okuloj de l' maljunulo, lia blua vizaĝo havis la saman aspekton, kiel dum tagmanĝo, post kiam li estis trinkinta la senditan de l' caro pokalon.

--Ree sorĉaĵo?--pensis la caro: sed mi ne cedos al la diablaj artifikoj, mi venkos la diablan ruzecon! Ke Dio reviviĝu kaj ke estu venkitaj liaj malamikoj!

La mortinto malrapide leviĝis el sub la planko kaj alproksimiĝis Ivanon.

Ivano deziris ekkrii, sed ne povis. En liaj oreloj zumis.

La mortinto kliniĝis super la caro.

--Estu sana, Ivano!--diris raŭka nehoma voĉo: mi vin salutas, vin, kiu mortigis min senkulpan!

Ĉi tiuj vortoj resonis en la fundo de l' koro de Ivano. Li ne sciis, ĉu la fantomo eldiris ĝin aŭ lia propra penso aperis en la formo de aŭdeblaj sonoj.

Sed jen leviĝis alia planka tabulo; el sub ĝi montriĝis la vizaĝo de okolniĉij Danilo Adaŝev, ekzekutita de Ivano antaŭ kvar jaroj.

Adaŝev ankaŭ leviĝis el sub la planko, salutis la caron kaj diris:

--Estu sana, Ivano! Mi vin salutas, vin, kiu min ekzekutis senkulpan!

Post Adaŝev aperis bojarino Mario, ekzekutita kune kun siaj infanoj. Ŝi leviĝis el sub la planko, akompanata de kvin siaj filoj. Ĉiuj salutis la caron kaj ĉiu diris:

--Estu sana, Ivano! Mi salutas vin!

Poste montriĝis: princo Kurljatev, princo Obolenskij, Nikito Ŝeremetjev kaj aliaj bojaroj, mortigitaj kaj ekzekutitaj de l' caro Ivano.

La ĉambro pleniĝis je mortintoj. Ili ĉiuj profunde salutis la caron, ĉiuj diris:

--Estu sana, Ivano! Estu sana! Ni vin salutas!

Jen leviĝis monaĥoj, maljunuloj, monaĥinoj, ĉiuj nigrevestitaj, ĉiuj palaj, sangkovritaj.

Jen aperis militistoj, partoprenintaj kun la caro la Kazanjan militiron. Teruraj vundoj vidiĝis sur iliaj korpoj, ne dum milito ricevitaj, sed faritaj per la mano de l' ekzekutisto.

Jen aperis virgulinoj en disŝiritaj vestoj, junaj edzinoj kun suĉinfanoj. La infanoj etendis al Ivano sangkovritajn manetojn kaj balbutis:

--Estu sana, Ivano! Estu sana vi, kiu pereigis nin senkulpajn!

La ĉambro ĉiam pli kaj pli pleniĝis je fantomoj. La caro jam ne povis ĉiujn distingi.

La vortoj de l' fantomoj estis ripetataj per centvoĉa eĥo. Samtempe Ivano aŭdis rekviemon kaj kanton pro mortantaj. Liaj haroj suprenstaris.

--Per Dio vivanta!--li ekkriis:--se vi estas la diabloj, senditaj el infero, malaperu! Se vi vere estas animoj de miaj viktimoj, atendu la Lastan Juĝon Dian, la Teruran Juĝon! Dio tiam nin juĝos!

Ekĝemis la mortintoj kaj ekrondflugis ĉirkaŭ Ivano, kvazaŭ aŭtunaj folioj, pelataj de vento. Aŭdiĝis plenda rekviemo, la pluvo ree ekfrapis la fenestron, kaj meze de l' ventbruo la caro distingis kvazaŭ sonojn de l' trumpeto kaj la voĉon dirantan:

--Ivano, Ivano! Al Juĝo, al Juĝo!

La caro laŭte ekkriis. Servistoj alkuris el apudaj ĉambroj.

--Leviĝu!--ekkriis la caro:--kiu dormas nun? Venis la lasta horo, venis la lasta horo! Ĉiuj iru preĝejon! Ĉiuj sekvu min!

La korteganoj ekmoviĝis. Eksonoris preĝejaj sonoriloj. Ĵus dormintaj opriĉnikoj, ekaŭdinte la konatajn sonojn, ellitiĝis kaj rapide sin vestis.

Multaj el ili ankoraŭ festenis ĉe Vjàzemskij. Ili sidis kun plenaj pokaloj ĉe la tabloj kaj kantis gajajn kantojn. Ekaŭdinte la sonoradon, ili salte leviĝis kaj surmetis nigrajn pastrajn vestojn kiel supervestojn kaj kapkovris sin per altaj nigraj kapuĉoj.

La tuta antaŭurbo ekmoviĝis. Preĝejo de Dipatrino brilis per fajroj. La timigita loĝantaro sin ĵetis al la palaco kaj ekvidis tra la fenestroj multe da fajretoj, trapasantaj ĉiujn ĉambrojn al la ĉefa eliro. Poste la fajroj formis longan ĉenon, kaj la procesio serpentiris laŭlonge de l' koridoro, kuniganta la palacon kun preĝejo.

Ĉiuj opriĉnikoj, egale vestitaj per nigraj vestoj kun nigraj kapuĉoj, portis peĉajn torĉojn. La lumo mirinde briligis la ĉizitajn kolonojn kaj la belan muran ornamaĵon. La vento disblovadis la vestojn, kaj la lunaj radioj kune kun lumo de torĉoj respeguliĝis en oro, en perloj kaj multekostaj ŝtonoj.

Antaŭe iris la caro, vestita kiel monaĥo. Li batis sian bruston kaj vokis, laŭte ploregante:

--Dio, kompatu min, pekulon! Kompatu min, malbonodoran hundon! Kompatu mian abomenan kapon! Pacigu, ho, Dio, la animojn de l' homoj senkulpaj, de mi mortigitaj!

En la vestiblo de la preĝejo Ivano falis svenanta. La torĉoj lumigis maljunulinon, sidantan sur la ŝtupo. Ŝi etendis al la caro sian tremantan manon.

--Leviĝu, karulo!--diris Onùfrievna:--mi helpos vin. Longe mi vin atendis, Ivaĉjo! Eniru, ni preĝu kune!

Du opriĉnikoj levis la caron sub la brakoj. Li eniris preĝejon.

Aliaj procesioj, konsistantaj ankaŭ el homoj nigrevestitaj kun altaj kapuĉoj sur la kapoj, rapidis sur la stratoj kun brulantaj torĉoj. La preĝeja pordego englutis ĉiam novajn amasojn da opriĉnikoj, kaj grandaj pentraĵoj de sanktuloj kolere rigardis ilin de super la altaj muroj kaj la altaj kupoloj de la preĝejo.

Meze en la nokto, ĝis nun silenta, aŭdiĝis kantado de kelkcentoj da voĉoj, kaj malproksimen flugis la sonoj de preĝejaj sonoriloj kaj la malrapida kantado.

Arestitoj leviĝadis en malliberejo, bruante per siaj katenoj kaj aŭskultante.

--Nia caro aŭskultas matenan diservon,--ili diris.--Mildigu, ho, Dio, lian koron, metu kompaton en lian animon!

Malgrandaj infanoj en dometoj de l' antaŭurbo, dormintaj apud la patrinoj, vekiĝis timigitaj kaj ploris.

Iu patrino longe ne povis trankviligi la infanon.

--Silentu!--fine ŝi diris: silentu, alie Maluto ekaŭdos.

Kaj ĉe la nomo de Maluto la infano ĉesis plori, teruregita ĝi sin premis al patrino kaj en nokta silento ree aŭdiĝis nur psalmoj, kantataj de opriĉnikoj, kaj senĉesa preĝeja sonorado.

ĈAPITRO XII.

Kalumnio.

La suno leviĝis, sed por Maluto ne ĝojiga estis la tago. Reveninte hejmen, li ne trovis la filon kaj li divenis, ke Maksimo estas foririnta por ĉiam. Granda estis kolero de Maluto. Al ĉiuj flankoj li dissendis persekutantojn. La ĉevalservistojn, kiuj dormis kaj ne vidis la forkuron de Maksimo, li tuj metis en malliberejon.

Sulkigante la brovojn, kunpremante la dentojn, li rajdis meze de la strato, pripensante, ĉu li devas sciigi la caron pri ĉi tiu okazintaĵo, aŭ silenti. Ĉevala piedfrapado kaj gaja interparolado aŭdiĝis post lia dorso. Li ekrigardis posten. La kronprinco kaj Basmanov kun aro da junaj opriĉnikoj estis revenantaj de matena promenado. Pro la dumnokta pluvo la tero fariĝis ŝlimo, el kiu la ĉevaloj kun peno elŝiradis siajn piedojn. Ekvidinte Maluton, la kronprinco donis spronojn al sia ĉevalo, kaj el sub la hufoj de lia galopanta ĉevalo ekŝprucis koto sur preterrajdantan Maluton.

--Mi profunde vin salutas, bojaro Maluto!--diris la kronprinco, haltigante la ĉevalon.--Ni ĵus renkontis viajn persekutantojn. Kredeble, ne bone sin sentis Maksimo en la patra domo, se li decidiĝis forkuri. Cetere, eble vi mem sendis lin Moskvon por serĉi bojaran ĉapon, kaj nun viaj intencoj ŝanĝiĝis?

Kaj la kronprinco ekridegis.

Laŭ kutimo Maluto deĉevaliĝis. Starante ne kapkovrita apud la kronprinco, li per manplato viŝadis la koton de sur sia vizaĝo. Liaj akraj okuloj kvazaŭ trapikis la kronprincon.

--Pro kio li forviŝas la koton?--diris Basmanov por plaĉi al la kronprinco: sur alia vizaĝo ĝi estus videbla, sed ne sur lia...

Basmanov parolis duonvoĉe, sed Skuratov ekaŭdis. Kiam la tuta aro, ridante kaj interparolante, forgalopis kune kun la kronprinco, li surmetis la ĉapon, surĉevaliĝis kaj malrapide ekrajdis al la palaco.

--Bone!--li pensis:--atendu, sinjoroj, atendu!

Liaj paliĝintaj lipoj montris grimacon, kaj en lia koro, jam ekscitita de l' forkuro de la filo, malrapide kreskis projekto de venĝo kontraŭ la nesingardaj opriĉnikoj.

Kiam Maluto venis en la palacon, la caro sidis sola en sia ĉambro. Lia vizaĝo estis pala, liaj okuloj brilis. Nigran pastran veston li anstataŭis per flava strie stebita kaftano kun blua subaĵo. Anstataŭ butonoj ĝi havis ok silkajn ŝnurojn kun longaj penikoj. Bastono kaj ĉapo, ornamita per granda smeraldo, kuŝis sur la tablo antaŭ la caro. La noktaj halucinacioj, senĉesa preĝado, maldormo ne konsumis la fortojn de Ivano, sed nur altgrade ilin ekscitis. La noktan okazintaĵon li ree konsideris kiel sorĉaĵon de la diablo. Nuntempe la caro hontis pri sia teruro.

--Malamiko de Kristo--li meditis--obstine malhelpas min kaj subtenas miajn malamikojn. Sed mi ne permesos, ke li amuziĝu je mia kosto! Min ne timigos plu lia sorĉaĵo! Mi montros al li, ke ĉi tiun fojon la kontraŭulo estas pli forta, ol li!

Kaj la caro decidis daŭrigi la ekzekutadon de siaj perfiduloj kaj la mortigon de siaj malamikoj, se li havos eĉ milojn da ili.

Kaj li komencis rememorigi al si ĉiujn korteganojn, serĉante inter ili perfidulojn.

Ĉiu rigardo, ĉiu ekmovo nun ŝajnis al li suspektindaj.

Li rememorigis al si diversajn parolojn de la korteganoj kaj en ĉiu parolo li serĉis aludon al komploto. Eĉ liaj parencoj ne restis ekster suspekto.

Maluto trovis lin en stato, simila je febra deliro.

--Via cara moŝto,--diris Maluto post silento: vi ordonas per turmenta esploro ekscii ĉe Kòliĉev'j pri novaj perfiduloj. Fidu al mi! Mi scios sukcesi, ke ili ĉion rakontu al mi dum turmentoj. Sed ekzistas io, kion mi ne povas atingi. Mi ne povas postuli, ke ili nomu vian plej danĝeran malamikon...

La caro mirigite ekrigardis la favoraton.

La okuloj de Maluto esprimis ion eksterordinaran.

--Tia estas la cirkonstanco, via cara moŝto,--daŭrigis Skuratov, kaj lia voĉo ŝanĝiĝis,--ke la okuloj vidas, la oreloj aŭdas, sed la lango ne kuraĝas eldiri...

La caro demande rigardis lin.

--Multajn malamikojn vi jam ekzekutis, granda caro, sed la perfido ankoraŭ ne finiĝis en Rusujo. Kaj ankoraŭ vi povas ekzekuti la saman kvanton, eĉ dekoblan kvanton, kaj la perfido restos...

La caro aŭskultis, sed ne divenis.

--Via cara moŝto, la kialo estas, ke vi dehakas branĉojn kaj branĉetojn, dume la trunko kun radikoj daŭre kreskas, tute ne difektitaj!

La caro ankoraŭ nenion komprenis, sed li aŭskultis kun pli granda intereso.

--Mi tuj ĉion klarigos al vi, via cara moŝto! Vi certe memoras, ke, kiam vi estis danĝere malsana kaj preskaŭ mortanta,--donu al vi Dio multajn, multajn jarojn da sana vivo!--tiam la bojaroj elpensis komploton kontraŭ vi. Tiam ili havis estro vian kuzon Vladimiron Andrèeviĉ!

--Ha!--pensis la caro: jen kion signifas miaj noktaj teruroj! La diablo volis nebuligi mian prudenton, por ke mi ne kuraĝu detrui la pereigajn projektojn de mia kuzo. Sed estos alie! Mi ne indulgos la kuzon!

--Parolu!--li sin turnis al Maluto kaj diris per minaca voĉo:--parolu, kion vi scias pri Vladimir Andrèeviĉ?

--Ne, ne, via cara moŝto! Mi parolas nun ne pri Vladimir Andrèeviĉ. Ne estas supozeble, ke li ion intencu kontraŭ vi! Kaj la bojaroj ne esperas plu ion de li. Jam delonge li ĉesis klopodi por atingi caran rangon. Ne pri li mi parolas!

--Pri kiu?--demandis la caro, pli kaj pli mirante, kaj liaj trajtoj konvulsie ekmoviĝis.

--Aŭskultu, via cara moŝto! Vladimir Andrèeviĉ ne pensas plu pri perfido, sed la bojaroj ĉiam pensas. Ili silentas kaj pensas: se ni ne sukcesis fari lin, Vladimiron, caro, ni faros...

Maluto ŝanceliĝis.

--Kiun?--demandis la caro, kaj liaj okuloj ekbrilis.

Maluto paliĝis.

--Via cara moŝto! Ne ĉion estas eble eldiri. Multon mi vidas kaj komprenas, sed ne ĉion mi devas diri.

--Kiun?--ripetis Ivano kaj leviĝis.

Maluto ne respondis.

La caro ekkaptis lin je kolumo per ambaŭ manoj, altiris lin tute proksime al sia vizaĝo, kvazaŭ trapikante lin per okuloj.

La piedoj de Maluto fleksiĝis.

--Via cara moŝto!--li diris duonvoĉe: ne koleru kontraŭ li, ne eble estas, ke li mem tion elpensis...

--Parolu!--per raŭka voĉo ekmurmuretis Ivano kaj pli forte kunpremis la kolumon de Maluto.

--Li mem ne povus elpensi tion,--daŭrigis Maluto, evitante la caran rigardon:--certe, oni lin delogis, liaj plej intimaj amikoj lin delogis. Kaj li, eble, pensis: ĉu ne estas egale, pli frue aŭ pli malfrue fariĝos la samo!

La caro komencis diveni. Li paliĝis. Liaj fingroj rektiĝis, kaj li ellasis Maluton.

Maluto kuraĝiĝis. Li komprenis, ke venis la tempo por la decidiga ekbato.

--Via cara moŝto!--subite li diris per akra tono: ne serĉu perfidon malproksime. Via malamiko sidas apud vi, li trinkas el via pokalo, li manĝas el via plado, li surhavas viajn vestojn...

Eksilentis Skuratov kaj, plena je atento, li fine kuraĝis direkti siajn ruĝajn okulojn al la caro.

Eksilentis ankaŭ la caro. Liaj brakoj malleviĝis. Li komprenis, kiun aludis Maluto...

En la sama momento en la korto aŭdiĝis gajaj voĉoj. Kiam Maluto komencis sian interparoladon kun la caro, la kronprinco kun sia sekvantaro jam eniris en la korton, kie lin atendis komercistoj el Moskvo kaj el antaŭurboj, alvenintaj lin peti pri multaj gravaj por ili aferoj. Ekvidinte la kronprincon, ili ĉiuj ekgenuis.

--Kion vi bezonas, arŝinulaĉoj?[56]--demandis la kronprinco.

--Via kronprinca moŝto!--respondis delegitoj: ni venis plendi al vi! Defendu nin! Kompatu nin! La opriĉnikoj nin ruinigas, formanĝas nin, niajn edzinojn kaj niajn infanojn!

--Jen, malsaĝuloj!--ridante sin turnis la kronprinco al Basmanov.--Ili deziras havi siajn edzinojn kaj siajn komercaĵojn por si mem ekskluzive! Nu, ne ploru. Iru hejmen: mi konsentas diri vian plendaĵon al mia patro!

--Via kronprinca moŝto, patro nia! Dio donu al vi multajn jarojn!--ekkriis la komercistoj.

La kronprinco estis surĉevale. Apud li staris Basmanov. La komercistoj estis surgenue antaŭ li. La plej aĝa delegito tenis en la manoj pladon kun pano kaj salo[57].

Maluto ĉion observis tra la fenestro.

--Via cara moŝto!--murmuretis li al la caro: certe, lin instigis iu el tiuj, kiuj nun staras apud li. Rigardu, jen salutas lin jam la komercistoj, kvazaŭ li estus caro.

Same kiel sorĉisto iufoje timas la diablon, kiun li mem elvokis, Maluto nun ektimis la esprimon, kiun liaj vortoj aperigis sur la vizaĝo de Ivano. Sur ĉi tiu vizaĝo malaperis ĉio homeca. Tiel terura neniam ĝis nun Maluto estis vidinta la caron. Pasis kelkaj minutoj. Subite Ivano ekridetis.

--Griĉjo,--li diris, metinte ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de Maluto:--kiel vi ĵus diris? "Mi dehakas branĉojn kaj branĉetojn, kaj la trunko staras nedifektita". Griĉjo,--daŭrigis la caro, malrapide elparolante ĉiun vorton kaj rigardante Maluton kun teruriga konfido:--ĉu vi konsentas elŝiri la perfidon plenradike?

Malbona ĝojo elkurbigis la buŝon de Maluto.

--Por via cara moŝto mi devas konsenti,--li ekmurmuretis, tremante per la tuta korpo.

La vizaĝo de Ivano subite ŝanĝiĝis. La rideto malaperis, kaj liaj trajtoj ricevis malvarman, nevenkeblan senmovecon. Lia vizaĝo estis kvazaŭ skulptita el marmoro.

--Ne hezitu! Ne perdu la tempon!--li ordonis per interrompita voĉo.--Neniu ion suspektu! Hodiaŭ li ĉasos. Hodiaŭ oni devas lin trovi en arbaro. Oni diros, ke li falis de l' ĉevalo kaj mortis. Ĉu vi konas la Malbenitan Ŝlimakvon?

--Jes, via cara moŝto.

--Tie oni devas lin trovi!

La caro montris al li la pordon.

Maluto eliris kaj en la vestiblo li ekspiris pli libere.

La caro longe restis senmova. Poste li malrapide sin direktis al sanktaj pentraĵoj kaj falis teren, preĝante.

El ĉiuj servistoj de Maluto la plej brava kaj lerta estis lia ĉevalservisto Mateo Ĥomjàk. Li ne evitadis la danĝeron, li ŝatis diboĉon, ŝatis atakojn kaj nur lia mastro sola superis lin en la krueleco. Se Maluto bezonis homon por bruligi vilaĝon, por subĵeti leteron, laŭ kiu oni poste ekzekutos bojaron, por forŝteli ies edzinon,--en ĉiuj ĉi cirkonstancoj li sendis Ĥomjàk'n. Kaj Ĥomjàk forbruligis vilaĝojn, subĵetis leterojn kaj, anstataŭ unu forŝtelis kelkajn edzinojn samtempe.

Al Ĥomjàk sin turnis Skuratov hodiaŭ. Kion ili interparoladis, neniu aŭdis. Sed en la sama mateno, kiam la ĉashundoj de l' kronprinco laŭte bojis en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo, kaj la atento de l' ĉasistoj estis okupata de l' ĉasado, kiam ĉiu havis sian zorgon kaj ne interesiĝis pri siaj kunuloj,--en la sama mateno galopadis sur dezerta intervilaĝa vojo, ĉiam malproksimiĝante de l' ĉasistoj, Ĥomjàk kaj Maluto, kaj inter ili, sur aparta ĉevalo, galopadis ankoraŭ iu viro, alligita al selo, kun kunligitaj brakoj, kun vizaĝo, kovrita per nigra kapuĉo ĝis la mentono. Ĉe unu vojturno aliĝis al ili dudek armitaj opriĉnikoj, kaj ĉiuj daŭrigis la vojon, ne interparolante.

Dume la ĉaso daŭris, kaj neniu rimarkis la foreston de l' kronprinco, krom du ĉevalservistoj, kiuj nun estis mortantaj en intermonto, trapikitaj per tranĉiloj.

Ĉirkaŭ 30 verstojn de l' antaŭurbo, meze de virga arbaro, troviĝis netrairebla marĉo, kiun la popolamaso nomis Malbenita Ŝlimakvo. Multon mirindan oni rakontis pri ĉi tiu loko. Lignohakistoj timis esti proksime de ĝi vespere. Oni rakontis, ke dum someraj noktoj tie super la akvo saltadis kaj dancadis fajretoj, animoj de l' homoj, mortigitaj de rabistoj kaj ĵetitaj ĉi tien, en Malbenitan Ŝlimakvon. Eĉ tage la marĉo aspektis misterplene. Grandaj arboj kun nudaj trunkoj kaj branĉriĉaj suproj leviĝis el la akvo, nigra kaj malklara. Respeguliĝante en la akvo, ili similis malbelegajn homojn kaj neekzistantajn bestojn. Proksime de la marĉo neniu homa voĉo aŭdiĝis. Aroj da sovaĝaj anasoj alflugis de tempo al tempo sin bani en la akvo. En la kanoj aŭdiĝis plendantaj krioj de akva kokino[58]. Nigra korvo preterflugis super la arboj, kaj la eĥo ripetadis ĝian minacantan krion. Kelkfoje oni aŭdis de malproksime sonon de hakilo, krakadon de dehakita arbo, falanta teren.

Sed kiam la suno subiris, kiam super la marĉo leviĝis diafanaj elvaporaĵoj, la bruo de l' hakilo silentiĝis, kaj novaj sonoj aperadis: unutona kriado de ranoj, komence mallaŭta kaj malofta, poste laŭta ĥora kvakado. Ju pli densiĝis la mallumo, des pli laŭte kvakadis la ranoj. Iliaj voĉoj kvazaŭ kunfandiĝis en unu longan senĉesan sonon, kiu ne malhelpis aŭdi ankaŭ malproksiman blekadon de lupoj kaj ĝemojn de strigo... La mallumo plidensiĝas; la objektoj perdas sian antaŭan formon kaj akceptas novan eksteraĵon. Akvo, branĉoj de l' arboj kaj strioj de nebulo kunfandiĝas. Figuroj kaj sonoj kunmiksiĝas kaj fariĝas nedistingeblaj. Malbenita Ŝlimakvo de nun apartenas al fortoj superhomaj...

Al ĉi tiu malbenita loko Maluto kun siaj opriĉnikoj rapidis ne dum malluma nokto, sed dum sunplena mateno.

Dum ili rapidigis la ĉevalojn, aliaj bravuloj kunvenadis en la virga arbaro, proksime de Malbenita Ŝlimakvo.

ĈAPITRO XIII.

Ivaĉjo Ringo kaj liaj kamaradoj.

En la vasta arbara herbejo, ĉirkaŭita de maljunaj kverkoj kaj netrairebla densejo, staris kelkaj terdometoj kaj antaŭ la dometoj kuŝis kaj sidis sur eltiritaj arbostumpoj, sur amasoj da fojno kaj da seka foliaĵo multe da viroj diversaĝaj, diversvestitaj. El la arbaro senĉese alvenis armitaj viroj kaj aliĝis al la kamaradoj. Granda diverseco estis inter ili. Popolaj kaftanoj kaj riĉaj vestoj, unuj ĉifonaj, aliaj orbrilantaj vidiĝis inter la arboj. Kelkaj estis armitaj per sabroj, aliaj havis en la manoj rimenkuglojn[59] aŭ sin apogis sur larĝaj halebardoj. Kiom da cikatroj, da sulkoj, da malpuraj nekombitaj hararoj kaj barboj!

La brava komunumo formis kelkajn apartajn rondetojn. En la mezo de l' arbara herbejo oni kuiris kaĉon kaj rostis viandon. Super krakanta fajro pendis kaldronoj; la fumo kvazaŭ nigrablua nubo apartiĝis de l' verda maso, ĉirkaŭanta la herbejon. La kuiristoj tusadis, frotadis la okulojn kaj sin deturnadis for de la fumo.

Flanke maljunulo kun krispaj grizaj haroj, kun longa barbo rakontis al la junularo fabelon. Li staris, sin apogante sur hakilo kun longa tenilo. Tiel li sentis sin pli oportune ol sidante, li povis rektiĝi kaj sin turni tiun aŭ alian flankon, iufoje eksvingi la hakilon kaj brave ekfajfi. Lin aŭskultis la junularo kun vera plezurego, eĉ kun malfermitaj buŝoj. La rabistoj kaŭris tere aŭ sidis sur branĉoj de l' arboj, kelkaj staris kun disstarigitaj kruroj kaj larĝe malfermitaj okuloj; sed plej granda aro kuŝis surventre, apogante la kubutojn teren kaj la kapon sur manplaton: la plej oportuna pozo!

Du junuloj interŝanĝadis pugnobatojn je la kapo. La ludo devas finiĝi, kiam unu aŭ alia petas kompaton. Neniu volis cedi. Ambaŭ vizaĝoj jam ruĝiĝis kvazaŭ du ruĝaj rapoj, sed la fortaj pugnoj ĉiam frapadis la kapojn, kiel marteloj batas la amboson.

--Ĉu ne sufiĉe, Ĥlopko?--demandis tiu, kiu ŝajnis esti pli malforta.

--Ne, Anĉjo, kiam estos sufiĉe, mi diros! Atendu, estas vi, kiu tuj devos cedi!

Kaj la pugnobatoj ripetiĝis.

--Rigardu, kamaradoj, Anĉjo tuj falos!--interparolis la observantoj.

--Ne, li ne falos!--respondis aliaj: por kio li falos, li havas fortan kapon.

--Sed rigardu do, li nepre falos!

Sed Anĉjo tute ne volis fali. Li ekcelis kaj, anstataŭ ol ekfrapi la kontraŭulon je la verto, ekfrapis la tempion.

Ĥlopko falis surdorsen.

Kelkaj observantoj ekridegis, sed la plej multaj indignis.

--Ne honeste! Ne honeste!--ili ekkriis.--Anĉjo faris friponaĵon! Ni vipu Anĉjon!

Kaj oni vipis Anĉjon.

--De kie vi venas?--demandis la maljuna fabelisto kelkajn junulojn, kiuj ĵus aliris al la fajro kaj timeme rigardis ĉirkaŭen. Ilin alkondukis altkreska bravulo kun larĝa tranĉilo ĉe la zono; la junuloj ne havis armaĵon kaj ŝajnis esti novuloj.

--Ĉu vi aŭdas, karuloj?--sin turnis al ili la altkreska bravulo:--la avo Vulturo demandas, de kie vi venas? Respondu al la avo!

