# Princo Serebrjanij

## Part 7

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/princo-serebrjanij-55302/index.md

--Jen kio?--diris Ivano ironie: vi, Makĉjo, ekdeziris esti pli forta ol mi? Kia heroo! Ĉu mi, malfeliĉulo, povas vin venki? Nu, bone, se vi ne volas esti opriĉniko, mi vin enskribigos kiel...

--Via cara moŝto!--interrompis lin Maluto: kien ajn vi bonvolus enskribigi Maksimon, ĉie li estos preta servi al vi kaj plenumi viajn ordonojn. Iru hejmen, Maksimo, jam estas malfrue, diru al la patrino, ke ŝi min ne atendu, mi estos okupata en malliberejo: ni faras perturmentan esploron de bojaroj Kòliĉev'j. Iru, Maksimo, iru!

Maksimo foriris. La caro ordonis enirigi Serèbrjanij'n. La opriĉnikoj enkondukis lin kun kunligitaj manoj, sen kaftano, en malbutonumita ĉemizo. Lin sekvis la ĉefa ekzekutisto Terĉjo, kun suprenvolvitaj manikoj, kun brilanta hakilo en la manoj: li ne sciis, ĉu la caro pardonas la princon aŭ deziras nur ŝanĝi manieron de l' ekzekutado.

--Iru ĉi tien, princo!--diris Ivano.--Miaj servistoj estas tro rapidemaj. Ne koleru! Tia estas ilia kutimo; ili ĉiam komencas sonorigi, ne eksciinte, kiu festo estas![51] Ili forgesis, ke por mortigi la homon oni ĉiam trovos la tempon; male, kiam la kapo estas forhakita, oni ĝin ne povos alglui al la korpo. Dankon al Boriso! Sen li, vi jam estus nun en alia mondo, kaj mi ne havus la eblon iun demandi pri Ĥomjàk. Rakontu, pro kio vi lin atakis?

--Pro tio, via cara moŝto, ke li mem atakis senkulpajn vilaĝanojn. Tiam mi ankoraŭ ne sciis, ke li estas via servisto, mi eĉ ne aŭdis pri opriĉnino. Mi estis revenanta el Litovujo Moskvon kaj survoje mi ekvidis, ke Ĥomjàk kun siaj kamaradoj atakis la vilaĝon kaj mortigis la vilaĝanojn.

--Sed se vi scius, ke ili estas miaj servistoj, ĉu vi ilin estus atakinta?

Ivano fikse rigardis la princon. Serèbrjanij meditis momenton.

--Jes, tiam mi same estus ilin atakinta,--li respondis simplanime: mi ne povus kredi, ke ili mortigas laŭ via ordono.

Ivano fiksis sur Serèbrjanij malhelan rigardon kaj longe silentis. Fine li diris:

--Bone vi respondis, Nikito! Ne por tio mi fondis en Rusujo la opriĉninon, ke miaj servistoj mortigu senkulpulojn. Mi ilin destinis, por ke ili, kvazaŭ fidelaj hundoj, gardu miajn ŝafojn kontraŭ lupoj atakantaj, por ke mi povu respondi dum la Lasta Dia Juĝo tion, kion diras la profeto: mi estas kune kun infanoj, kiujn donis al mi Dio! Bone vi respondis. Mi diras malkaŝe: vi kaj Boriso, vi solaj ekkonis min. Aliaj pensas alimaniere: oni min nomas sangavida, sed oni ne scias, ke, verŝante la sangon, mi dronas en larmoj! Sangon ĉiu vidas, ĝi estas ruĝa, videbla por ĉiu; sed mian koran ploregon neniu vidas, la senkoloraj larmoj falas en mian animon kaj kvazaŭ varmega peĉo tramanĝas ĝin, trabruligas ĝin ĝis la fundo! (ĉe tiuj ĉi vortoj la caro levis la okulojn supren kun esprimo de profunda ĉagreno). Same kiel iam Raĥelo,--li daŭrigis (kaj la pupiloj de liaj okuloj tute malaperis sub la palpebroj). Same kiel iam Raĥelo ploris pri siaj infanoj, tiel same mi nun ploras pri miaj malamikoj kaj perfiduloj! Bone vi respondis, Nikito! Mi pardonas al vi vian agon. Malligu la manojn de l' princo, Terĉjo, kaj foriru! Mi vin ne bezonas plu... Ne, atendu iomete!

Ivano sin turnis al Ĥomjàk.

--Respondu!--li demandis severege: kion vi kuraĝis fari en Medvedevka?

Ĥomjàk strabe ekrigardis Terĉjon, la princon kaj ekgratis al si la nukon.

--Mi iomete tuŝis la vilaĝanojn!--li respondis, duonarogante, duonruze: mi ne malkonfesas, ni estas kulpaj, via cara moŝto, ke ni iom maltrankviligis viajn nefavoratojn. La vilaĝo apartenas al bojaro Morozov!

La severa mieno de Ivano moliĝis. Li ekridetis.

--Ĉu vi estas kontentaj je la vipbatoj de l' princo?--li demandis.--Sufiĉas por vi? Bone, estu tiel, mi pardonas al vi. Iru for, Terĉjo, hodiaŭ estas tia tago, en kiu mi vin ne bezonas.

La favoro de l' caro al Serèbrjanij vekis murmuron de kontentiĝo inter la bojaroj de zèmŝĉino. La akrasentaj oreloj de Ivano aŭdis ĉion, kaj lia suspektplena kapo klarigis ĉion laŭ sia propra maniero. Kiam Ĥomjàk kaj Terĉjo estis for el la ĉambrego, Ivano fiksis sian traigan rigardon sur la bojaroj.

--Vi, homoj!--li diris severege: vi ne revu, vidinte ĉi tiun mian juĝon, ke mi vin indulgos!

Kaj samtempe en lia malkvieta animo naskiĝis la penso, ke eble ankaŭ Serèbrjanij klarigos la pardonon per lia malforteco; li jam bedaŭris pri sia bonkoreco kaj deziris korekti sian eraron.

--Aŭskultu, princo!--li diris al Serèbrjanij: hodiaŭ mi pardonis vin pro viaj veraj paroloj, mi ne reprenos mian pardonon. Sed sciu, ke se vi havos iun ajn novan kulpon, mi punos vin ankaŭ por la hodiaŭo. Kaj tiam vi, sciante, ke vi estas kulpa, ne kuraĝu forkuri Litovujon aŭ Tatarujon, kiel faras aliaj, sed ĵuru al mi tuj, ke kie ajn vi estus, vi ĉiam atendos la punon, kiun mi destinos por vi!

--Via cara moŝto!--respondis la princo: mia vivo estas en viaj manoj. Min kaŝi de vi ne estas mia kutimo. Mi ĵuras al vi, ke se mi iam estos kulpa, mi atendos vian juĝon kaj ne forkuros!

--Ĵuru antaŭ ĉi tiu kruco!--gravmiene diris Ivano kaj etendis al Serèbrjanij la ornamitan krucon, kiu pendis al lia kolo, kaj samtempe ĵetis straban rigardon flanken, kie sidis bojaroj de zèmŝĉino.

Meze de komuna silento oni aŭdis nur la tintadon de la ora ĉeno, kiam Ivano ĵetis sur sian bruston la krucifikson, kiun Serèbrjanij, sin krucesigninte, estis kisinta.

--Nun iru!--diris la caro: kaj preĝu la Sanktan Triunuon kaj ĉiujn sanktulojn, ke ili vin gardu kontraŭ nova, eĉ malgranda kulpo! Kaj vi,--li aldonis, rigardante la bojarojn de zèmŝĉino: vi, kiuj aŭdis nian kontrakton, ne atendu novan pardonon por Nikito kaj ne provu peti min pri li, se li ankoraŭ unu fojon meritos mian koleron!

Tiamaniere la ebleco de lia estonta arbitra ago kontraŭ Serèbrjanij fariĝis kvazaŭ lia morala rajto, kio tre kontentigis Ivanon.

--Nun iru ĉiu al sia ofico! La bojaroj de zèmŝĉino administru la prikazojn[52], kiel antaŭe, kaj la opriĉnikoj, miaj elektitaj servistoj kaj militistoj, ne forgesu vian perkrucan ĵuron kaj ne konfuziĝu, ke mi hodiaŭ pardonis al Nikito: ĉar senpartia mi estas rilate al ĉiu mia regato!

Oni komencis disiĝi. Ĉiuj iris hejmen, unuj kun teruro, aliaj kun malĝojo, kun kolero, kun diversaj esperoj, kelkaj tute simple kun ebria bruado en la kapo. La antaŭurbo dronis en mallumo, el super la arbaro aperis nova luno. Terura ŝajnis la malluma palaco kun siaj kupoloj, siaj akradentaj pezaj muroj. De malproksime ĝi similis kunvolviĝintan monstron, pretan salte leviĝi. Unu malfermita fenestro brilis kvazaŭ okulo de l' monstro: ĝi estis en la dormoĉambro de l' caro. Tie fervore preĝis Ivano. Li preĝis pri dezirinda paco en Rusujo, li petis, ke Dio helpu lin venki perfidon kaj malobeemon, ke Dio lin benu plenumi malfacilegan taskon--egaligon de l' fortaj kaj malfortaj, por ke en Rusujo neniu estu pli alta ol aliaj, ke ĉiuj estu egalaj, ke li sola, la caro, staru super ĉiuj kvazaŭ kverko meze de l' kampoj.

La caro preĝis, ĉiumomente falante teren. Lin rigardis tra la fenestro la helaj steloj kaj fariĝis malhelaj, kvazaŭ pensante: ha, granda caro, Ivano Vasìljeviĉ! Vi grandan agon komencis, ne demandinte nian konsilon, kaj ne havos vi sukceson: same kiel ne ekzistas du egalaj spikoj en la grenkampo, same kiel ne eble estas egaligi altajn montojn kun malgrandaj altaĵoj,--same estas neeble malaperigi en Rusujo la bojaran rangon!

ĈAPITRO X.

Patro kaj filo.

Estis jam plena nokto, kiam Maluto, fininte perturmentan esploron de bojaroj Kòliĉev'j, amikoj kaj parencoj de eksigita ĉefepiskopo, forlasis malliberejon. Densaj nubegoj, kvazaŭ nigraj montoj, pendis super la antaŭurbo kaj antaŭdiris ventegon. En la domo de Maluto ĉiuj jam dormis. Maldormis nur Maksimo. Li venis renkonten al la patro.

--Paĉjo!--li diris: mi vin atendas, mi volas paroli kun vi.

--Pri kio?--demandis Maluto kaj malgraŭvole deturnis siajn okulojn. Maluto neniam tremis antaŭ siaj malamikoj, sed en ĉeesto de Maksimo li sin sentis ĝenata.

--Morgaŭ mi forveturos,--daŭrigis Maksimo:--adiaŭ, paĉjo!

--Kien?--demandis Maluto, kaj ĉi tiun fojon li direktis sian malklaran rigardon al Maksimo.

--Mi ne scias, paĉjo: Rusujo estas granda, kaj por mi ankaŭ troviĝos sufiĉe da loko!

--Ĉu vi freneziĝis? Malsaĝulo! Kion vi faris hodiaŭ dum la tagmanĝo? Kiel vi kuraĝis kontraŭparoli al la caro? Ĉu vi ne scias, kiu li estas, kaj kiu estas vi?

--Mi scias, paĉjo; kaj mi ankaŭ scias, ke la caro min por ĉi tio dankis. Tamen mi ne povas resti.

--Arogantulo! Kie vi prenis tiun volon? Kio fariĝis al vi hodiaŭ? Kial nun forveturi, post kiam la caro vin rekompencis, egaliginte kun la opriĉnikestroj? Kial nepre nun forlasi la kortegon?

--Jam delonge mi suferas ĉi tie, vi jam scias, sed mi ne konfidis al mi mem; de infana aĝo ĉiam mi aŭdas, ke la cara volo estas Dia volo, ke plej terura peko estas pensi alie ol la caro. Pastro Levkij kaj ĉiuj aliaj pastroj de l' antaŭurbo ĉiam dum konfeso trovis en mi grandan pekon, ĉar mi havas aliajn pensojn, ol vi. Kompreneble, iufoje mi komencis dubi, ĉu mi povas sola esti prava kontraŭ ĉiuj? Tial mi prokrastis la forveturon kaj mi restis. Sed hodiaŭ,--daŭrigis Maksimo, kaj lia vizaĝo ruĝiĝis,--hodiaŭ mi konsciis, ke mi estas prava! Kiam mi ekaŭdis la rakonton de l' princo Serèbrjanij, kiam mi eksciis, ke li estas disbatinta vian taĉmenton kaŭze de mortigado kaj rabado, kiam poste li ne neis sian pravan agon antaŭ la caro, sed kvazaŭ martiro estis preta morti pro ĝi, tiam ekbatis mia koro kunsente kun li kiel neniam antaŭe, kaj finiĝis miaj duboj, kaj mi tute klare ekvidis, ke ne viaflanke estas la vero!

--Jen kiu igis vin perdi prudenton!--ekkriis Maluto, kiu jam antaŭe koleris kontraŭ Serèbrjanij:--jen kiu estas nia malamiko! Se li iam estos en miaj manoj, li mortos ne per facila morto, hundo, mi tion ĵuras!

--Dio gardu lin kontraŭ vi!--diris Maksimo, farante signon de kruco.--Ne permesu Dio, ke vi neniigu ĉion bonan en Rusujo! Jes,--daŭrigis en ekstazo la filo de Maluto:--tuj kiam mi ekvidis la princon, mi komprenis, kiel bone estus ne disiĝi de li, kaj mi ekdeziris lin peti, ke li min kunprenu, sed mi hontis antaŭ li: miaj okuloj ne rigardos lin, ĝis kiam mi demetos ĉi tiun vestaron!

Dume Maluto aŭskultis la filon, du sentoj batalis en lia animo. Li deziris insulti Maksimon, piedbati la teron kaj per minacoj obeigi la filon, sed nevola respekto detenis lian koleron. Instinkte li komprenis, ke la minacoj nuntempe ne havos sukceson, kaj li komencis serĉi en sia malnobla animo aliajn rimedojn por deteni la filon.

--Makĉjo!--li diris petegante, penante mildigi sian sovaĝan vizaĝon: ne ĝustatempe vi elpensis forveturi! Via hodiaŭa parolado plaĉis al la caro. Kvankam vi multe timigis min per via elpaŝo, sed certe nin gardas niaj sanktuloj, kaj moliĝis la koro de nia caro. Anstataŭ vin ekzekutigi, li vin rekompencis, pligrandigis vian salajron kaj eĉ donacis al vi zibelfelan pelton. Kiel rapide vi nun povas superiĝi! Klarigu do al mi, mi petas, kial vi ne ŝatas ĉi tiean vivon?

Maksimo sin ĵetis al la piedoj de l' patro.

--Mi ne ŝatas ĉi tiean vivon, ne, paĉjo, mi ne povas ŝati! Neeble estas por mi resti hejme! Mi ne povas plu aŭdi ĝemojn kaj ploregojn dum la tuta tago, mi ne povas vidi, ke mia patro...

Maksimo haltis.

--Nu?--demandis Maluto.

--Ke mia patro estas ekzekutisto!--eldiris Maksimo kaj mallevis la okulojn, kvazaŭ timigita, ke li diris tiajn vortojn pri sia patro.

Sed Maluton ne konfuzis ĉi tiu alnomo.

--Ekzistas diversaj ekzekutistoj!--li respondis.--Same kiel en ĉiu ofico ekzistas simpluloj kaj estroj, tiel same unu ekzekutisto mortigas simplajn ŝtelistojn, alia--bojarojn, kiuj subfosas la caran tronon kaj intencas ŝanceli la tutan landon. Rabistojn mi ne mortigas; mia hakilo forhakas nur kapojn de bojaroj-perfiduloj!

--Silentu, patro!--diris Maksimo, leviĝante: ne turmentu mian koron per viaj paroloj! Kiu el tiuj, kiujn vi pereigis, intencis ion kontraŭ la caro? Kiu el ili ribeligis la landon? Ne pro iuj kulpoj, sed pro via malico vi forhakas bojarajn kapojn! Sen vi la caro ne estus tiel kruela. Sed vi elserĉas perfidon, vi per turmentegoj eligas denuncojn. Vi, patro, vi estas kulpa pri sangverŝado! Ne, patro, ne kolerigu Dion, ne kalumniu la bojarojn, sed diru tute sincere, ke vi intencas radike ekstermi la bojaran genton!

--Kial vi ilin defendas?--diris Maluto kun malbona rideto.--Ĉu vin tre ĝojigas, ke, kiel ajn vi estu bela, gracia, vi tamen restos ilia subulo? Kaj kial vi ne povas esti ilia egalulo? Kio igas ilin tiel fieriĝi antaŭ vi? Ĉu Dio skulptis ilin el alia argilo? Se ili fieriĝas per sia riĉeco, tiam atendu do, sinjoroj! La caro ne forgesas siajn fidelajn servistojn; kaj kiam estos ekzekutitaj la bojaroj Kòliĉev'j, ilia riĉaĵo venos ne al iu alia, ol al ni. Multe da penadoj mi havas kun ili en la turmentejo, fortegaj estas la hundoj, mi devas konfesi!

Malbona sento ekbolis en la koro de Maluto, sed, ĉar li ankoraŭ ne perdis la esperon konvinki Maksimon, li nur kurbigis sian buŝon por afabla rideto. Ne konvena al li estis ĉi tiu rideto, kaj teruron eksentis Maksimo, ĝin ekvidinte. Maluto ne rimarkis ĉi tiun efekton.

--Makĉjo!--li diris: por kiu do mi ŝparis monon? Por kiu mi laboras, mi penas? Ne forlasu min, restu ĉe mi! Vi ankoraŭ estas juna, vi ne taŭgas ankoraŭ kiel militisto. Ne foriru. Memoru, ke mi estas via patro! Kiam mi ekrigardas vin, sereniĝas mia animo, kvazaŭ la caro mem estus min laŭdinta aŭ estus donanta al mi sian manon por kisi, kaj se vin iu ofendas, mi sentas, ke mi povus lin formanĝi tute vivantan!

Maksimo silentis. Maluto penadis fari sian vizaĝon plej afabla.

--Ĉu vi min tute ne amas, Makĉjo? Ĉu neniu amsento estas en via koro al mi?

--Neniu, patro!

Maluto apenaŭ detenis sian indignon.

--Kion do diros la caro, eksciinte pri via forveturo? Li nepre pensos, ke vi forkuris pro li!

--Ĝi estos la vero, patro. Mi sentas teruron. Mi scias, ke Dio ordonas ami la caron, sed kiam mi vidas liajn agojn, turniĝas mia tuta interno. Mi deziras ami, sed la fortoj mankas. Kiam mi estos for, kiam mi ne havos sangon de senkulpuloj antaŭ la okuloj, tiam eble, dank' al Dio, mi ree ekamos la caron. Kaj se mi ne sukcesos lin ekami, mi tamen povos servi al li, sed nur ne kiel opriĉniko.

--Kaj via patrinjo?--diris Maluto, uzante la lastan rimedon.--Ŝi ne postvivos tian ĉagrenon! Vi mortigos la maljunulinon. Vi ja scias, ke ŝi estas malsaneta, malfeliĉulino!

--Dio kompatema ne lasos mian patrinjon!--respondis Maksimo kun profunda ekspiro:--ŝi senkulpigos min!

Maluto komencis grandpaŝe iri tien kaj reen. Post iom da tempo li haltis antaŭ Maksimo. La afabla mieno, kiun li ŝajnige ĝis nun estis montranta, tute malaperis. Lia maldelikata vizaĝo esprimis nur nevenkeblan volon.

--Aŭskultu, suĉulo!--li diris, ŝanĝante la voĉon kaj parolmanieron.--Ĝis nun mi petis vin, nun mi jen kion diros al vi: mi ne benas vian forveturon. Mi ne permesas, ke vi foriru. Sed se vi ne ĉesos paroli pri tio, mi morgaŭ ordonos al vi propramane ekzekuti la carajn malamikojn. Eble, kiam vi mem sangkovros viajn manojn, vi ne estos plu tia blankmanulo, kaj la patro ne estos al vi abomena!

Paliĝis Maksimo, sed ne diris eĉ unu vorton. Li konis la fortan karakteron de Gregoro Lukìĉ, li sciis, ke ne facile estas rompi la volon de l' patro.

--Tro multe mi parolis kun vi!--daŭrigis Maluto.--Baldaŭ estos noktomezo, mi devas rapidi al la caro por redoni la ŝlosilojn de l' malliberejo. Jen pluvo komenciĝas, donu al mi terlikon![53] Kia bravulo! Mi volas foriri, mi ne volas resti... Kion ankoraŭ volas via moŝto? Se oni donus al vi liberecon, vi eble min aliformigus laŭ via bontrovo? Ne, bravulo, tro frue vi disetendis la flugilojn! Ne sole viajn similulojn mi sciis kvietigi. Mi vin instruos, kiel oni devas obei al la patro! Ha, kia vetero! Donu al mi la ĉapon! Kiaj fulmoj! La ĉielo kvazaŭ fendiĝas! kvazaŭ la antaŭurbo jam brulas! Fermu la fenestron kaj iru dormi; kredeble, ĝis mateno vi elĵetos el la kapo malsaĝajn pensojn. Kaj vian Serèbrjanij'n mi havos en miaj manoj! Mi rememorigos al li ĉion!

Maluto eliris. Restinte sola, Maksimo komencis mediti. Ĉio silentis en la domo; nur ekstere bruadis la fulmotondro kaj de tempo al tempo la vento, penetrante en la ĉambron tra la fenestro, balancis la ĉenojn, pendantajn al la muro, kaj tiamaniere, tuŝante unu la alian, ili sonis per malica fera sonado. Maksimo atingis la ŝtuparon, kondukantan en la supran etaĝon, al la ĉambro de lia patrino. Li sin klinis kaj komencis aŭskulti. Ĉio silentis ankaŭ tie supre. Maksimo singarde supreniris la krutajn ŝtupojn kaj haltis antaŭ la pordo, post kiu dormis lia patrino.

--Dio mia!--li diris al si mem.--Vi vidas mian koron, Vi konas miajn pensojn. Vi scias, ho, Sinjoro, ke ne pro fiereco, ne pro obstineco mi malobeas al la patro! Pardonu al mi, Dio, ke mi ne plenumas vian sanktan ordonon! Kaj vi ankaŭ, panjo mia, pardonu al mi! Mi vin forlasas sen via scio, mi forveturas sen via beno; mi scias, panjo, ke mi disŝiras vian koron, sed alie mi ne povus foriri! Adiaŭ, bona, kara panjo, vi min ne vidos plu!

Maksimo falis teren kaj kisis la sojlon de l' ĉambro. Poste li kelkfoje signadis sin kruce, malsupreniris la ŝtuparon kaj eliris eksteren. La pluvo falis, kvazaŭ kolerante kontraŭ la tuta mondo. Neniu estis en la korto. Maksimo iris en la stalon, ĉevalservistoj ĉiuj dormis. Li mem elstaligis sian favoratan ĉevalon kaj selis ĝin. Granda hundo, alĉenigita ĉe la eniro, elgrimpis el sia dometo kaj komencis boji kaj sin ĵeti, kvazaŭ antaŭsentante lian foriron. Ĝi estis vilhara hundo el la speco de ŝafistaj luphundoj. Ĝia longa kaj malmola griz-bruna hararo senorde kovris ĝian nigran buŝegon, kaj preskaŭ ne videblaj restis ĝiaj saĝaj okuloj.

Maksimo karesis la hundon, ĝi metis siajn nigrajn manegojn sur liajn ŝultrojn kaj lekis lian vizaĝon.

--Adiaŭ, Bujano,--diris Maksimo: gardu nian domon, fidele servu al patrinjo!

Li malfermis la pordegon, surseliĝis kaj ekgalopis for el la patra domo.

Li ankoraŭ ne atingis la remparon, kiam li ekaŭdis laŭtan bojadon kaj rimarkis Bujanon, kiu saltadis antaŭ li, ĝojante, ke ĝi prosperis rompi la ĉenon kaj ke ĝi nun povas akompani sian mastron.

ĈAPITRO XI.

Nokta procesio.

Dum Maluto parolis kun la filo, la caro preĝis. Ŝvito jam gutis de sur lia vizaĝo; la bluaj makuloj sur lia alta frunto, postsignoj de multaj antaŭaj dumpreĝaj ĝisteraj salutoj, ree plividebliĝis, ĉar multe da tiaj salutoj li hodiaŭ ree faris; subite li aŭdis en la ĉambro iun brueton, rigardis posten kaj ekvidis sian nutristinon Onùfrievna.

Tre maljuna estis lia nutristino. Ŝi servis en la cara palaco jam de longe. Granda princo Bazilo Ivànoviĉ, patro de Ivano, prenis ŝin kiel servistinon por sia edzino Heleno Glìnskaja; ŝi ĉeestis ĉe naskiĝo de Ivano Vasìljeviĉ; la mortanta patro benis lin, infanon, en la brakoj de Onùfrievna. Oni rakontis pri Onùfrievna, ke ŝi multon scias, kion neniu eĉ suspektas. Dum infanjaroj de l' caro Ivano liaj parencoj, bojaroj Glìnskij'j timis ŝin; aliaj bojaraj familioj, Ŝujskij'j kaj Belskij'j ĉiam penis akiri ŝian favoron.

Multon misteran divenis Onùfrievna per sorĉarto kaj neniam ŝi eraris. Dum plej glora epoko de princo Telepnèv,--kiam Ivano estis kvarjara,--ŝi antaŭdiris al la princo permalsatan morton. Ĉi tio efektiviĝis. Multaj jaroj pasis de tiam, sed ĝis nun la maljunuloj rememoras tiun antaŭdiron.

Nuntempe Onùfrievna, maljunulino preskaŭ centjara, estis duone kurbigita; la haŭto de ŝia vizaĝo havis tiom multe da sulkoj, ke ĝi similis je arba ŝelo, kaj same kiel la ŝelon kovras maldensa musko, ŝian mentonon kovris grizaj harflokoj. Jam de longe ŝi perdis ĉiujn dentojn, la okuloj ŝajne nenion povis vidi, la kapo konvulsie balanciĝis.

Onùfrievna sin apogis sur bastono. Longe ŝi staris kaj rigardis Ivanon, movante siajn flavajn lipojn, kvazaŭ ŝi ion maĉadis aŭ murmuradis.

--Nu!--ŝi fine diris per raŭka, tremetanta voĉo: vi preĝas, karulo? Preĝu, preĝu, Ivano Vasìljeviĉ! Multe da preĝado vi ankoraŭ bezonas! Se vi havus nur pasintajn pekojn, Dio kompatema certe pardonus vin! Sed vi ĉiutage faras novajn pekojn, ĉiutage vi pekas eĉ pli ol unu fojon!

--Ĉesu, Onùfrievna!--diris la caro, sin levante: vi mem ne scias, kion vi parolas.

--Mi ne scias? Ĉu mi estas freneza? Ne, ne!

Kaj la senvivaj okuloj de l' maljunulino tuj ekbrilis.

--Kion vi faris hodiaŭ dum tagmanĝo? Pro kio vi venenis la bojaron? Vi estas supozanta, ke mi nenion scias? Jes? Ne sulkigu la brovojn! Atendu, Ivano: venos la horo de via morto, atendu! Tiam alkroĉiĝos al vi ĉiuj viaj pekoj, kvazaŭ mil miloj da pudoj[54], ili fortrenos vin ĝis sur la fundon de l' infero, kaj tie la diabloj per hokegoj turmentos vin!

La maljunulino ree komencis maĉadi, plena je indigno. Fervora preĝado estis preparinta la caron al pieco. La ekscitita imago jam pli ol unu fojon montris al li bildon de estonta puno, sed lia granda volo venkis la teruron de postmortaj suferoj. Ivano penadis sin certigi, ke ĉi tiu teruro kaj eĉ riproĉoj de la konscienco estis kaŭzataj en lia animo de la diablo, kiu celas malhelpi lin, la sanktoleitan caron, en liaj altcelaj taskoj. Al diabla ruzeco la caro kontraŭstarigis la preĝon; sed ne malofte li perdis la fortojn sub la kruela atako de sia imago. Tiam malespero ekposedis lin. Lia maljusteco tiam aperis al li tute nevualita, kaj antaŭ liaj okuloj estis malfermataj teruraj profundegaĵoj de l' infero. Sed ne longe daŭris tio. Baldaŭ Ivano jam ree mallaŭdis sian kuraĝmankon. Plena je kolero kontraŭ si kaj la diablo, li, spite la riproĉoj de sia konscienco, intence verŝis la sangon, kaj neniam antaŭe lia krueleco atingis tian forton, kiel en epokoj, sekvantaj ĉi tiujn momentojn de nevola senforteco.

Nuntempe la penso pri infero, vivigita de venanta fulmotondro kaj de profeta voĉo de Onùfrievna, trapenetris lian tutan korpon, kiu febre tremis. Li sidiĝis sur liton. Liaj dentoj interfrapadis.

--Nu, karulo?--diris Onùfrievna, mildigante sian voĉon: kio okazis al vi? Ĉu vi malsaniĝis? Sendube? Jen kiel mi vin ektimigis! Negravaĵo, karulo mia, konsolu vin, trankviliĝu. Kvankam grandegaj estas viaj pekoj, sed boneco de Dio estas multe pli granda! Nur pentofaru kaj plu ne peku. Mi preĝas por vi, mi preĝas ĉiam, tage kaj nokte mi preĝas por viaj pekoj, kaj nun mi preĝos ankoraŭ pli multe! Volonte mi konsentus mem iri en inferon, por ke vi trafu en paradizon! Tial mi preĝas kaj preĝas!

Ivano ekrigardis sian nutristinon: ŝi kvazaŭ ridetis, sed malafabla estis la rideto sur ŝia severa vizaĝo.

--Dankon, Onùfrievna, dankon; mi sentas min pli bone, iru kun Dio!

--Pli bone? Kiam oni konsolas vin, vi tuj perdas la timon. Vi jam min volas forpeli: iru kun Dio! Ne, karulo, ne tro esperu Dian paciencon! Dio mem perdos paciencon pro vi, pekulo! Dio forrifuzos vin, kaj diablo ĝojigita tuj eniros vian animon! Nu, bone, ne tremu do! Ĉu vi volas, ke mi faru por vi "zbiteno"'n?[55] Vi trinkos, karulo? Via mortinta patro trinkis zbitenon ĉiuvespere kaj via panjo--Dio pacigu ŝian animon!--ankaŭ ŝatis zbitenon. Malbenitaj Ŝujskij'j eĉ venenis ŝin per zbiteno!

La maljunulino kvazaŭ ekdormetis. Ŝiaj okuloj estingiĝis; ŝi ree komencis movi la lipojn, senĉese balancante la kapon.

Subite iu frapis la fenestron. La caro ektremis. La maljunulino per tremanta mano faris signon de kruco.

--Jen!--ŝi diris: jam pluvas. Kaj fulmoj brilas! Jen tondras, gardu nin Dio!

La fulmotondro plifortiĝis ĉiam pli, kaj baldaŭ ĝiaj eksplodoj sekvis unu la alian seninterrompe. Ĉe ĉiu tondrobato Ivano tremetis.

--Jen kia frosttremado, karulo! Atendu iomete, mi kuirigos por vi zbitenon!

--Ne, ne estas bezone, Onùfrievna, mi ne malsaniĝis.

--Ne malsaniĝis? Sed via vizaĝo estas tute pala! Enlitiĝu, karulo, enlitiĝu, mi kovros vin per litkovrilo. Kia lito! Nudaj tabuloj! Por kio? Ĉu ĝi decas al la caro? Ĉu monaĥo vi estas?

Ivano ne respondis. Li atente ion aŭskultis.

--Onùfrievna!--subite li ekkriis terurite: kiu estas en la vestiblo? Mi aŭdas ies paŝojn!

--Kristo vin benu, karulo! kiu povas tie esti? Ĝi nur ŝajnas al vi!

--Iu venas, venas! Venas ĉi tien! Rigardu, Onùfrievna!

La maljunulino malfermis la pordon. Malvarma vento eniris la ĉambron. Post la pordo staris Maluto.

