# Princo Serebrjanij

## Part 15

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/princo-serebrjanij-55302/index.md

--Lin salutis ĉiuj caroj:--Dankon, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ! Sed vi devas ankaŭ klarigi al ni: kiu fiŝo estas patrino de ĉiuj fiŝoj? Kiu birdo estas patro de ĉiuj birdoj? Kiu besto estas estro de ĉiuj bestoj? Kiu ŝtono estas patro de ĉiuj ŝtonoj? Kiu arbo estas patrino de ĉiuj arboj? Kiu herbo estas patrino de ĉiuj herboj?--Al ili respondis saĝega caro Davido Jevsèeviĉ:--"Tion mi povas klarigi al vi, fratoj: la fiŝo Baleno estas patrino de ĉiuj fiŝoj, sur tri balenoj staras nia tero; la birdo Estrafilo estas patrino de ĉiuj birdoj,--ĝi loĝas apud la blua maro; kiam la birdo ekflirtas, la blua maro ekmoviĝas, dronigas ŝipojn kaj ŝipetojn; kaj se la birdo Estrafilo je la dua horo postnoktomeze ekflirtas, tiam ekkantas kokoj sur la tuta tero, tiam lumo aperas sur la tuta tero".

Ringo deflanke ekrigardis la caron. Ivano kuŝis kun firme kunigitaj okuloj; lia buŝo estis malfermita, kiel ĉe dormanto. Samtempe Ringo rimarkis tra la fenestro, ke la preĝejon de la palaco kaj la tegmentojn de l' proksimaj konstruaĵoj eklumigis flamo de malproksima brulo.

Li nerimarkeble puŝis Vulturon, kiu faris ankoraŭ unu paŝon al la caro.

--"La besto Indro,--daŭrigis Ringo,--estas estro de ĉiuj bestoj: ĝi loĝas en subteraĵo same kiel la suno en la ĉielo; ĝi per siaj kornoj fosas la teron, elfosas profundajn fontojn, donas al homoj riverojn, riveretojn, lagojn kaj lagetojn, por ke ili havu akvon por trinkado kaj lavado. La ŝtono Alatiro estas patro de ĉiuj ŝtonoj; sur la ŝtono Alatiro Kristo mem estis ripozanta, tie li interparoladis kun siaj 12 apostoloj, sur la ŝtono li firmigis la kristanan religion. La arbo Ciprezo estas patrino de ĉiuj arboj; el la ligno de ĉi-tiu arbo estis elĉizita la sankta Krucifikso; sur ĉi tiu Krucifikso estis krucumita nia Kristo, Sinjoro Jesuo, nia Caro Ĉiela, meze de du ŝtelistoj, du rabistoj. La herbo Plakùn[11] estas patrino de ĉiuj herboj: kiam Jesuo Kristo estis pendanta sur la kruco, venis al li Sankta Lia Dipatrino, venis al sia krucumita filo; larmoj falis el ŝiaj sanktaj okuloj, kaj el tiuj sanktaj larmoj puraj elkreskis herbo plakùn; el radiko de l' herbo plakùn oni faras ĉe ni en Ruslando mirindajn krucojn, tiujn krucojn surportas maljunaj monaĥoj, sanktaj viroj".

En ĉi-tiu momento Ivano profunde ekspiris, sed ne malfermis la okulojn. La fajro de l' brulo fariĝis pli hela. Ringo timis, ke tumulto komenciĝos pli frue, ol li havos la tempon preni la ŝlosilojn. Ne kuraĝante mem ŝanĝi la lokon, por ke la caro ne rimarku lian movon laŭ la ŝanĝita voĉo, li montris al Vulturo la brulon, poste la dormantan caron kaj daŭrigis la fabelon:

--Salutis lin ĉiuj caroj:--Dankon, saĝega caro Davido Jevséeviĉ! Bone vi ĉion diras parkere, kvazaŭ legante libron!--Kaj la caro Voldemaro aldonis:--diru al mi, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ, kion signifas mia sonĝo de hieraŭa nokto: du bestoj, blanka kaj griza, kunpuŝiĝis kaj komencis batali, kaj la blanka besto ŝajne estis venkanta?--Respondis al li saĝega caro Davido Jevsèeviĉ:--"Granda caro Voldemaro Voldemàroviĉ! Ne du bestoj tio estis, kiuj interbatalis, tio estis en nia Ruslando granda batalo de bono kontraŭ la malbono. La blanka besto estas la bono, kaj la griza la malbono; venkis la bono la malbonon, iris la bono al Dio en la ĉielon, kaj la malbono restis sur nia tero; kaj kiu vivos ĉe ni laŭ vero, tiu heredos Regnon Dian, sed kiu vivos laŭ malvero, estos kondamnita al eternaj turmentoj".

Tiam ili ekaŭdis malfortan ronkadon de la caro. Vulturo metis la manon sur la kusenon de l' caro... Ringo aliris singarde al la fenestro, sed por ne interrompi per subita silentiĝo la dormon de l' caro, li daŭrigis sian fabelon per la sama unutona voĉo:

--Salutis lin ĉiuj caroj:--Dankon, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ! Vi ankoraŭ diru al ni: kiuj pekoj estos pardonataj kaj kiuj ne estos pardonataj?--Respondis al ili la saĝega caro: "Ĉiuj pekoj estos pardonataj, tri pekoj nur postulas longan penton: se oni delogas sian baptaninon, se oni insultas siajn gepatrojn, se oni"...

En la sama momento la caro subite malfermis la okulojn. Vulturo fortiris sian manon, sed estis jam malfrue: lia rigardo renkontiĝis kun la cara rigardo. Dum kelkaj minutoj ili senmove rigardis unu la alian, kvazaŭ kunligitaj per ia sorĉa forto.

--Blinduloj!--subite ekkriis la caro, rapide salteleviĝante:--ekzistas la tria peko: se oni sin vestas kiel almozulo kaj penetras en la caran dormoĉambron!

Kaj li ekfrapis per sia akra bastono Vulturon je la brusto. La rabisto ekkaptis la bastonon per la mano, ŝanceliĝis kaj falis teren.

--He! he!--ekkriis la caro, eltirante la akran pinton el la brusto de Vulturo.

Enkuris la opriĉnikoj, tintante batalilojn.

--Kaptu ilin ambaŭ!--ordonis Ivano.

Kvazaŭ sovaĝa besto sin ĵetis Maluto sur Ringon, sed la hetmano kun eksterordinara lerteco ekfrapis lin je la ventro, samtempe li elŝiris per la mano fenestran kadron kaj forkuris en la ĝardenon.

--Ĉirkaŭgardu la ĝardenon! Kaptu la rabiston! ekmuĝegis Maluto, volverampante pro doloro kaj per ambaŭ manoj tenante sian ventron.

Dume la opriĉnikoj levis Vulturon.

Ivano en sia nigra monaĥa mantelo, el sub kiu brilis la kiraso, staris kun bastono en la tremanta mano, fiksante sian minacplenan rigardon sur la vizaĝon de Vulturo. La teruritaj servistoj staris kun brulantaj kandeloj en la manoj. Tra la disrompita fenestro estis vidata la brulego. La antaŭurbo vekiĝis; malproksime jam sonis tumulta sonorilo.

Vulturo staris, kuntirinte la brovojn, mallevinte la okulojn, subtenata de opriĉnikoj; larĝaj sangaj makuloj kovris lian ĉemizon.

Blindulo!--diris la caro:--diru, kiu vi estas kaj kion vi intencis fari kontraŭ mi?

--Mi ĉion konfesos!--respondis Vulturo.--Mi deziris ŝteli ŝlosilojn de via trezorejo kaj nenion plu mi intencis kontraŭ vi!

--Kiu vin alsendis? Kiu estas viaj kunuloj?

Vulturo sentime ekrigardis Ivanon.

--Via cara moŝto? Kiam mi estis juna, mia amata kanto estis: "ne bruu, malluma kverka arbaro!" En ĉi tiu kanto la caro demandas la bravan junulon-rabiston, kiu estas liaj kunuloj? Kaj la bravulo respondas: kvarope ni estas, mia unua kunulo estas nokto malluma, mia dua kunulo...

--Sufiĉe!--interrompis lin Maluto:--ni vidos, kion vi diros dum perturmenta esploro! Ha, diablo!--daŭrigis li, atente rigardante Vulturon,--kie mi jam vidis ĉi tiun vilan kapon?

Vulturo ridetis kaj profunde salutis Maluton.

--Jes, via moŝto, Maluto Skuràtoviĉ! Ni konatiĝis, se vi bonvolas ekmemori, apud Malbenita Ŝlimakvo...

--Ĥomjàk!--interrompis lin Maluto, sin turnante al sia ĉevalservisto:--prenu ĉi tiun maljunulon, interparolu kun li, petu lin rakonti, por kio li bonvolis viziti lian caran moŝton? Mi tuj mem venos en la turmentejon.

--Iru, maljunulaĉo!--diris Ĥomjàk, prenante Vulturon je kolumo: ni iru kune, interparolu bone!

--Atendu!--diris Ivano: Maluto, gardu ĉi tiun maljunulon, por ke li ne mortu dum perturmenta esploro. Por li mi elpensos modelan ekzekuton, ekzekuton ankoraŭ ne aŭditan, neestintan, tian ekzekuton, ke mi ekmirigos eĉ vin, patro paraklisiarĥo!

--Danku lian caran moŝton, vi, hundo!--puŝis Maluto Vulturon:--ne venis ankoraŭ via tempo por morti. Sed viajn piedojn kaj manojn mi tamen elartikigos ĉi tiun nokton!

Kaj kune kun Ĥomjàk li forkondukis la rabiston el la cara dormoĉambro.

Dume Ringo, profitante la komunan konfuziĝon, transgrimpis la ĝardenan palisaron kaj kuris al la placo, kie staris la malliberejo. La placo estis dezerta: ĉiuj homoj sin direktis al la brulo.

Singarde glitante apud la mallibereja muro, Ringo puŝiĝis je io mola kaj ekpalpis per la mano malvivan viron.

--Hetmano!--murmuretis al li la sama flavruĝa kantisto, kiu matene renkontiĝis kun li:--la gardistojn mi mortigis! Tuj donu la ŝlosilojn, ni malfermu la malliberejon kaj adiaŭ! Mi rapidas helpi al la kamaradoj, kiuj rabas tie, kie brulas. Kie estas nia Vulturo?

--En la manoj de l' caro!--mallonge respondis Ringo:--ĉio pereis! Kunigu la kamaradojn, kaj ni forkuru. Tss-ss: kiu iras?

--Mi iras!--respondis Dmiĉjo, alproksimiĝante.

--Forkuru, malsaĝulo! Rapidu! Ĉiuj forkuru el la antaŭurbo! Kolektiĝu apud la malrekta kverko!

--Sed la princo?--malrapide demandis Dmiĉjo.

--Malsaĝulo! Ĉu vi ne aŭdas, ĉio pereis! Vulturon oni kaptis, ŝlosilojn oni ne prenis!

--Ĉu la malliberejo estas fermita?

--Kompreneble! Kiu ĝin povis malfermi?

--Mi malfermis.

--Ne babilu, malsaĝulo! Por kio paroli sensencaĵon?

--Kia sensencaĵo? Mi venis kaj vidis, ke neniu gardas la malliberejon, la gardisto kuŝas, disetendinte la krurojn. Mi ekprovis, ĉu fortika estas la pordo, ekpuŝis ĝin per ŝultro, kaj ĝin demetis de la maŝoj!

--Jen nia malsaĝulo!--ĝojigite ekkriis Ringo.--Prava estas la rusa proverbo: malsaĝuloj subtenas la mondon. Kara mia malsaĝuleto, permesu, ke mi vin kisu!

Kaj Ringo tutkore kisis Dmiĉjon, laŭ antikva rusa kutimo, je ĉiu vango alterne, dum Dmiĉjo etendis al li ankaŭ siajn dikajn lipojn; poste li tute trankvile viŝis sian vizaĝon por maniko.

--Nu, ni iru kune, karulo!--sin turnis Ringo al Dmiĉjo: kaj vi, kamarado, restu ĉi tie. Se vi iun ekvidos, fajfu!

Ringo eniris malliberejan korton. Lin sekvis Dmiĉjo. En la interna korto de la malliberejo ili renkontis ankoraŭ du sinsekvajn pordojn, sed ĉi tiuj pordoj estis ankoraŭ malpli fortikaj kaj facile cedis al heroaj brakoj de Dmiĉjo.

--Kara princo!--ekkriis Ringo, kiam li venis en la subteraĵon: leviĝu!

Serèbrjanij pensis, ke oni venis konduki lin al la ekzekuto.

--Ĉu jam estas mateno?--li demandis: aŭ vi, Maluto, ne povas atendi ĝis la tagiĝo?

--Princo, mi ne estas Maluto!--respondis Ringo.--Mi estas tiu, kiun vi iam estis savinta de nepra morto. Leviĝu, princo. La tempo urĝas. Leviĝu, mi vin elkondukos!

--Kiu vi estas?--siavice demandis la princo: mi ne rekonas la voĉon.

--Certe, via bojara moŝto, kiel vi povas memori min. Tamen leviĝu! Ni devas rapidi!

Serèbrjanij ne respondis. Li pensis, ke tio estis unu el ekzekutistoj, senditaj de Maluto, kiu intence mokis lin.

--Ĉu vi ne fidas al mi, princo?--ĉagrenite demandis Ringo.--Ĉu vi forgesis la vilaĝon Medvedevka, la Malbenitan Ŝlimakvon? Mi estas Ivaĉjo Ringo.

Ĝojo ekflamis en la koro de Serèbrjanij, li antaŭvidis liberecon kaj vivon... Tuj ekaperis antaŭ liaj okuloj arbaroj kaj kampoj, gloraj bataloj estontaj kaj, en aŭreolo de suno, hela bildo de Heleno!..

Li jam estis leviĝonta kaj sekvonta Ringon, kiam li subite ekmemoris la al la caro donitan ĵuron, kaj tuta lia sango alfluis al la koro.

--Mi ne povas foriri,--li diris.--Mi estis promesinta al la caro ne malobei al li kaj atendi lian juĝon, kie ajn mi estus!

--Princo!--respondis Ringo mirigite: mi ne havas tempon disputi kun vi! La kamaradoj atendas; ĉiu momento perdita povas valori niajn kapojn, morgaŭ oni vin ekzekutos, nun ni havas ankoraŭ tempon, leviĝu kaj sekvu min!

--Estas neeble!--malĝoje ripetis la princo: mi antaŭ krucifikso ĵuris al la caro.

--Bojaro!--ekkriis Ringo, kaj lia voĉo ŝanĝiĝis pro kolero: ĉu vi volas nin moki? Pro vi mi ekbruligis la antaŭurbon, pro vi mi pereigis mian plej fidelan kamaradon, pro vi ni ĉiuj estas oferontaj niajn kapojn, kaj vi ne volas eliri? Ĉu senutile ni venis ĉi tien? Ĉu ni estas viaj arlekenoj? Mi ne permesos, ke oni tiel moku min! Respondu lastfoje, ĉu vi konsentas eliri aŭ ne?

--Mi restas!--decidtone respondis la princo kaj kuŝiĝis sur malsekan argilan plankon.

--Vi restas?--ripetis Ringo, kunpreminte la dentojn.--Ne, vi ne restos! Dmiĉjo, prenu lin tuj!

Kaj sammomente la hetmano sin ĵetis sur la princon kaj kunligis lin per sia zono, ŝtopinte ankaŭ lian buŝon.

--Nun provu disputi!--malice aldonis li.

Dmiĉjo levis la kunligitan princon kiel sakon kaj tute senpene, kvazaŭ infanon, elportis lin el la malliberejo.

--Rapidu! Rapidu!--diris Ringo.

En unu strato ili renkontis opriĉnikojn.

--Kiun vi portas?--demandis ili.

--Burĝon vunditan dum brulo!--respondis Ringo.

Ĉe la eliro el la antaŭurbo gardisto ilin haltigis. Ili volis preterpaŝi, gardisto malfermis la buŝon por ekkrii; Ringo ekfrapis lin per rimenkuglo, kaj li falis senvoĉe. La rabistoj elportis la princon Serèbrjanij sen pluaj malhelpaĵoj.

ĈAPITRO XXII.

Monaĥejo.

Ni lastfoje vidis Maksimon en pluva nokto forlasantan la Aleksandran antaŭurbon. La vila Bujano bojis kaj saltis antaŭ li, ĝojante, ke ĝi sukcesis sin deŝiri de la ĉeno.

Elirante el la gepatra domo, Maksimo ankoraŭ ne havis antaŭ si difinitan celon. Li deziris nur ne partopreni plu la malamatan vivmanieron de caraj favoratoj, ne vidi plu iliajn malĉastajn festenojn kaj ĉiutagajn ekzekutojn. Forlasinte la teruran antaŭurbon, Maksimo rezignacie sin donis al sia sorto. Komence li rapidigis la ĉevalon, por ke ne povu lin atingi la patraj servistoj, kiujn certe sendos Maluto por lin persekuti. Sed baldaŭ li sin direktis per flanka vojeto kaj ekrajdis malrapide.

Ĉe la fino de la nokto fulmotondro ĉesis. La ĉielo ruĝiĝis sur la horizonto, kaj Maksimo pli klare distingis la ĉirkaŭaĵon. Ĉe ambaŭ flankoj de la vojo kreskis branĉriĉaj kverkoj alterne kun avelarboj. Estis malvarmete; pluvgutoj falis de l' arboj sur la vojon. Baldaŭ malgrandaj birdetoj ekflirtis kaj ekpepis en la verdaĵo, pego frapis la sekan arbon, kaj pintoj de l' arboj oriĝis ĉe la leviĝanta suno. La naturo pli kaj pli viviĝis, la ĉevalo paŝis pli vigle. Antaŭ Maksimo disetendiĝis lia patrolando, la kara Ruslando, gaje li povus spiri meze de ĝiaj liberaj spacoj, sed lian koron premegis sopiro, granda speciale rusa sopiro! Lian kapon plenigis pensoj neklaraj pri lia kara forlasita panjo, pri lia izoliteco, pri multo alia, kion li eĉ ne tute bone konsciis, kaj pensoplena li ekkantis tirtonan kanton.

Bonegaj estas la kortuŝantaj rusaj kantoj! La vortoj, tute ne signifaj, estas nur preteksto; ne per vortoj sed per sonoj estas esprimataj profundaj, senlimaj sentoj!

Tiele Maksimo, rigardante la verdaĵon, la ĉielon, la tutan Dian mondon, kantis pri sia malfeliĉa sorto, pri kara libereco, pri malluma kverka arbaro. Li sin donis al sia ĉevalo, por ke ĝi portu lin en fremdan landon, kie sen vento oni tremas, kie sen frosto estas malvarmege. Li konfidis al la vento alporti lian saluton al la panjo. Li prikantis ĉion, kion li havis antaŭ la okuloj, ĉion, kio venis en lian kapon; sed la voĉo parolis pli klare ol la vortoj, kaj se oni ekaŭdus ĉi tiun kanton, oni longe ne forgesus ĝin kaj de tempo al tempo, en malĝojaj momentoj, oni ekmemorus ĝin...

Fine, kiam la sopiro pli kaj pli ekposedis Maksimon, li ordigis la kondukilojn, surŝovis pli profunden sian ĉapon, ekfajfis, ekkriis kaj ekgalopis kiel eble plej rapide.

Baldaŭ li ekvidis blankajn murojn de monaĥejo. La monaĥejo staris sur deklivo de monteto, meze de kverka arbaro. Oraj kupoloj kaj ĉizitaj krucoj akre konturiĝis sur la verdaĵo de l' kverkoj kaj sur la blua ĉielo.

Maksimo renkontis taĉmenton da monaĥaj novicoj en kirasoj kaj kaskoj. Ili rajdis malrapide kaj kantis la psalmon: "Mi ekamos Vin, Sinjoro, mia Forto!" Ekaŭdinte la sanktajn vortojn, Maksimo haltigis la ĉevalon, demetis sian ĉapon kaj faris signon de kruco.

Malgranda rivero fluis sub la monteto. Kelke da muelradoj bruadis tie. Ĉe la bordo sin paŝtis dekkelkaj bovinoj.

Ĉirkaŭ la monaĥejo ĉio spiris tian pacon, ke la armita taĉmento ŝajnis nenecesa. Eĉ la birdoj en la verdaĵo de l' kverkoj pepis kvazaŭ intence mallaŭte, neniu vento movis la foliaĵon, kaj sole la verdaj griloj, sin kaŝante en la herbo, senĉese ĉirpis. Kiu povus pensi, ke malbonaj homoj rompus ĉi tiun silenton?

--Jen kie mi ripozos!--pensis Maksimo.--Post tiuj muroj mi pasigos kelke da tagoj, ĝis kiam la patro ĉesos min persekuti. Mi pentefarante konfesos al la abato mian tutan koron, eble li konsentos doni al mi rifuĝejon por iom da tempo.

Maksimo ne eraris. La maljuna abato kun longa griza barbo, kun serena vizaĝo, en kiu lumis plena indiferenteco pri mondaferoj, afable akceptis lin. Du novicoj prenis lian lacan ĉevalon. La tria alportis panon kaj lakton por la hundo. Ĉiuj gastame klopodis apud Maksimo. La abato proponis al li iri tagmanĝi, sed Maksimo deziris antaŭe pentofari.

La maljunulo ekrigardis lin per esploranta sed bonkora rigardo kaj, ne dirinte unu vorton plu, li ekiris kun Maksimo tra la vasta korto al malalta, unukupola preĝejo. Ili preteriris tombajn krucojn kaj longan vicon da ĉeloj, ĉirkaŭitaj de florbedoj. La renkontataj de ili monaĥoj silente salutis ilin. La ŝtonaj platoj, kiuj kovris la tombojn, resonis ĉe la paŝoj de Maksimo; alta herbo kreskis inter la platoj kaj duonekovris la surskribojn, plenajn je humilo. Ĉio memorigis vantecon de la vivo, ĉio invitis al preĝo kaj medito. La preĝejo staris meze de maljunaj kverkoj, kies centjaraj branĉoj preskaŭ kovris la mallarĝajn glimajn fenestrojn de la preĝejo. Ĉe la eniro malvarmo kaj mallumo ekkaptis ilin. Tra unu sola fenestro, malpli kovrita ol aliaj, strabaj sunradioj falis sur la muran pentraĵon de la Lasta Juĝo. Aliaj partoj de l' preĝejo ŝajnis pro tio ankoraŭ pli mallumaj, nur tie kaj ĉi tie briletis arĝentaj globoj de lustroj, arĝentaj kronoj, ornamantaj la sanktajn pentraĵojn, kaj arĝentbroditaj krucoj kaj preĝoj sur nigra velura kovrilo, kuŝanta sur la ĉerkoj de l' princoj Vorotinskij, fondintoj de la monaĥejo. La oraj ornamaĵoj de la muro, apartiganta la altaron de la navo, kvazaŭ karboj briletantaj sub la cindro, jen ekbrilis, jen ree mallumiĝis. Odoris malsekeco kaj incenso. Iom post iom la okuloj de Maksimo kutimiĝis al duonmallumo kaj distingis ankaŭ aliajn detalojn de la preĝejo: super la ĉefa pordo de l' altaro pendis bildo de Sinjoro kun ĉiuj Fortoj, kun keruboj kaj seruboj, kaj super ĝi la pentraĵo, prezentanta dekses Sinjorajn festojn. La granda bildo de Ivano la Baptisto prezentis lin kun flugiloj, tenantan sian dehakitan kapon sur la plado. Sur la flankaj pordoj de l' altaro malbele kaj neartiste estis pentritaj la parabolo pri migranta filo, la disputo inter vivo kaj morto kaj la vojaĝo de l' animo peka kaj de l' animo virta. Ĉi tiuj malĝojaj pentraĵoj forte impresis Maksimon: ree viviĝis en lia kapo ĉiuj ideoj pri humiliĝo de l' animo, pri senescepta obeemo al patra volo, ĉiuj tiuj ideoj, kiujn oni de frua infanaĝo penadis inspiri al li. Li ekdubis, ĉu li estis prava, forlasinte la patron kontraŭ lia volo? Sed la konscienco respondis al li, ke li estis prava, tamen, lia animo ne estis tute trankvila. La pentraĵo pri la Lasta Juĝo plej multe frapis lian imagon. Kiam la ombro de kverkaj folioj, movataj do ekstera vento, tremetis sur la muro, kie pendis ĉi tiu pentraĵo, ŝajnis al li, ke pekuloj kaj diabloj, havantaj normalan viran kreskon, spiras kaj moviĝas...

Pia teruro plenigis lian koron. Li falis teren antaŭ la abato.

--Patro!--li ekkriis: sendube, mi estas granda pekulo!

--Preĝu!--kviete respondis la maljuna abato: grandega estas Dia favorkoreco; pentofaru kaj vi ricevos helpon, mia filo!

Maksimo komencis la pentofaron. Lia voĉo tremis.

--Grandega estas mia krimo! Patro, aŭskultu! Mi eĉ timas eldiri; malaperis mia amo al la caro, mia koro vokas min for de li!

La abato mirante ekrigardis Maksimon.

--Ne forpuŝu min, patro!--daŭrigis Maksimo: aŭskultu min ĝis la fino. Longtempe mi batalis kontraŭ mi mem, ĉiam preĝante antaŭ la sanktaj pentraĵoj. Mi zorge penadis trovi en mia koro amon al la caro, sed ĝi malaperis!

--Mia filo!--diris la abato, plena je simpatio al la junulo: eble diabla artifiko mallumigis vian spiriton; vi kalumnias vin mem. Estas neeble, ke vi malamu la caron. Multajn grandajn krimulojn mi vidis antaŭ mi en ĉi tiu preĝejo, preĝejajn ŝtelistojn, mortigintojn, sed neniam mi vidis iun, kiu sin kulpigus pri malamo al la caro!

Maksimo paliĝis.

--Do, mi estas pli krima ol preĝeja ŝtelisto aŭ mortigisto!--li ekkriis.--Patro, kion mi devas fari? Diru al mi, instruu min, mia animo doloras!

La maljunulo rigardis la pentofarantan junulon kaj miris pli kaj pli.

La bela vizaĝo de Maksimo aperigis neniun kriman aŭ malvirtan trajton. Tio estis vizaĝo modesta, plena je bonkoreco kune kun braveco, unu el tiuj vizaĝoj, kiuj ĝis nun estas renkontataj inter Moskvo-rivero kaj Volgo, en lokoj malproksimaj de la grandaj ŝoseoj, kien ankoraŭ ne penetris pereiga influo de la grandaj urbegoj.

--Mia filo!--daŭrigis la abato: mi ne fidas al vi, mi ripetas, vi kalumnias vin mem. Mi ne kredas, ke via koro vokas vin for de la caro. Tio estas neebla. Pripensu vi mem; la caro estas por ni pli ol la patro, kaj la Dian ordonon vi ja konas: honoru la gepatrojn... Diru al mi, mia filo, ĉu vi plenumas ĉi tiun ordonon?

Maksimo silentis.

--Mia filo, diru, ĉu vi honoras vian patron?

--Ne!--apenaŭ aŭdeble diris Maksimo.

--Ne?--ripetis la abato kaj, postenirante, komencis signi sin kruce.

--Vi ne amas la caron? Vi ne honoras la patron? Do kiu vi estas?

--Mi estas... ŝanceliĝis la juna opriĉniko: mi estas Maksimo Skuratov, filo de Skuratov Bjelskij.

--Filo de Maluto?

--Jes!--diris Maksimo kaj ekploregis.

La abato ne respondis. Malĝojega li staris antaŭ la terkuŝanta Maksimo. Senmove rigardis ilin mallumaj vizaĝoj de l' sanktuloj. La pekuloj sur la bildo de la Lasta Juĝo plende levis siajn brakojn al ĉielo, sed ĉio silentis. La pacon de la preĝejo rompis nur ploregoj de Maksimo, pepado de hirundoj sub tegmento kaj de tempo al tempo pli laŭta vorto, kiun iafoje aŭdigis la abato, kiu senvoĉe preĝis.

--Mia filo!--fine diris la maljunulo: rakontu al mi ĉion laŭvice, nenion kaŝante. Kiel komenciĝis via malamo al la caro?

Maksimo rakontis pri sia tuta vivo en la antaŭurbo, pri sia lasta interparolo kun la patro kaj pri sia nokta forkuro.

Li rakontis malrapide, kun paŭzoj, meditante kaj penante memorigi al si ĉion, por nenion forgesi kaj nenion kaŝi de sia konfesprenanto.

Fininte la rakonton, li mallevis la okulojn kaj longe ne kuraĝis ekrigardi la abaton, atendante lian verdikton.

--Ĉu vi ĉion rakontis, mia filo?--demandis la abato: ĉu ne ŝarĝas ankoraŭ io vian animon? Eble vi intencis ion kontraŭ la caro? Eble vi volis entrepreni ion kontraŭ nia sankta patrolando?

La okuloj de Maksimo ekbrilis.

--Patro, prefere mi konsentus, ke oni forhaku mian kapon, ol mi permesus al mi atenci ion kontraŭ la patrolando! Mi estas kulpa pri malamo al la caro, sed ne pri perfido!

La abato kovris lian kapon per epitraĥilo[81].

--"Estas purigata Dia sklavo Maksimo!"--li diris: "Estas pardonataj liaj pekoj volaj kaj nevolaj..."

Dolĉa sento plenigis la animon de Maksimo.

--Mia filo,--aldonis la abato: via konfeso purigis vin. La sankta preĝejo ne kulpigas vin pri tio, ke vi forlasis la antaŭurbon. Ĉiu povas kaj devas eviti la tenton. Sed timu obei al delogado de l' malamiko de homaro. Timu imiti princon Kurbskij, altrangan rusan bojaron, kiu fariĝis nun amiko de diablo! Dio kompatema, pro niaj grandegaj pekoj, sendis al ni malfacilan tempon. Nia homa vanteco ne estas inda prijuĝi la nekompreneblan Providencon. Kiam Dio sendas al ni malsaton aŭ malsanon, kio restas al ni, ol preĝi kaj rezignacii antaŭ Lia sankta volo? Same okazas nuntempe. Super ni staras terura caro, kruelega caro. Ni ne scias, pro kio li nin pereigas kaj ekzekutas, sed ni scias, ke li estas sendito de Dio, kaj ni respektas en lia persono ne la caron Ivanon, sed la volon de Dio, lin sendinta. Ekmemoru la profetaĵon: "Se la homoj kontentigos Dion, Dio donos al ili bonan caron kaj juĝiston kaj ĉian feliĉon; se ili pekos antaŭ Dio, Li donos al ili malbonan caron kaj juĝiston kaj ĉian malfeliĉon". Restu ĉe ni, mia filo, vivu kun ni. Kiam vi foriros, mi mem kaj nia frataro preĝos por vi, ke Dio helpu al vi ĉie, kien vi iros! Kaj nun,--bonkore daŭrigis la abato, demetante la epitraĥilon: nun iru tagmanĝi! Post nutraĵo porspirita ni ne forpuŝu nutraĵon porkorpan. Ni havas grandajn ezokojn, bonegajn karasojn; manĝu nian kazeon, trinku nian mieltrinkaĵon frangolan je la sano de nia caro kaj de nia sankta ĉefepiskopo.

Kaj, amike interparolante, ili iris en la manĝoĉambron.

ĈAPITRO XXIII.

La vojo.

Pace kaj unutone pasis la vivo en la monaĥejo.

Dum libertempo monaĥoj ŝirkolektis herbojn kaj preparis sanigajn miksaĵojn. Aliaj pentris, eltranĉis el cipresligno krucojn kaj sanktajn figurojn, kolorigis kaj origis lignajn vazojn.

