# Perdita kaj retrovita

## Part 2

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/perdita-kaj-retrovita-74344/index.md

Jam la preĝejo estas preta kaj ĝiaj arkaĵoj estas ĉie ornamitaj per rozoj kaj lilioj. Laŭlonge de la vastaj navoj, ĉe la muroj pendas blankaj drapiraĵoj florigitaj per lilioj kaj rozoj. L’ altaro, iluminata de vaksokandeloj, elbrilegas.

En la ĥorejo, restarigante sian rabistan kapon, la tremiga sorĉisto, plena de sovaĝa ĝojo, kun okulo duonfermita, ŝajnas observi sian kaptaĵon, Rozlilion. Apud li, Orludviko sidas, kaj liaj okuloj havas la saman rigardon kruelege ĝojan. Kontraŭ ili la gereĝoj sidas sur trono, vestitaj je purpuro kaj kapzonitaj je krono; kaj Rozlilio, surgenue, fiksante l’ okulon al l’ altaro, kiel oferaĵo rezignacie atendas la mortigan baton, estas pli pala ol la linaĵo vualanta ŝian vizaĝon aŭ la oranĝfloro ornamanta ŝian korsaĵon.

Jen, ekĝemante kaj murmuregante, l’ orgeno sonigas siajn sennombrajn voĉojn. L’ edziĝa himno, ripetata de la popolamaso, suprenflugas kaj, kvazaŭ torento, sub l’ arkaĵaro disfalas. Jam alvenis la fatala momento! Sin turninte al la gefianĉoj, la pastro vokas ilin al l’ altaro:

«Alpaŝu, li diras, kaj venu peti de Dio mem, ke li donu al viaj deziroj superegan sankcion.»

Kio! ĉu l’ aventuristo estas do triumfonta? Aristino tremas kaj sentas sin sufokiĝanta de timego: ĉu ŝi scios plenumi sian taskon? Sed baldaŭ, sin forpreninte de tiu malkuraĝa teruro, ŝi pensas pri la feino kaj sentas sin plena de nekonita forteco; ŝi scias, ŝi volas, kion estas necese diri kaj fari: stare, kun alta frunto, per kvieta kaj laŭta voĉo, ŝi parolas:

«Haltu, Pseŭtareso, kaj vi, popolo, aŭskultu! -- Ho, Sankta Reĝo, mia propra prapatro, prapatro de Rozlinjo, el la fundo de tiu kripto, kie Via cindro ripozas, Artuso, el la ĉielo, Via eterna loĝejo, aŭdu min! Mi Vin alvokas en tiu solena tago! Konsentu elaperigi antaŭ niaj okuloj Vian potencon, konfuzi la mensogon kaj venĝi la senkulpecon! Se la viro, kiu diras sin Pseŭtareso la Magiisto, vere savis mian filon kaj do ne estas falsisto, li sin levu, li parolu, kaj alĵuru Vian sanktan Nomon kaj Vian benan cindron. Sed se li ŝanceliĝas, se li tremas antaŭ la provo, Vi en inferon ĵetu l’ abomenindan trompinton!»

Kaj, etendante sian manon, sur kiu brilas la smeraldo:

«Levu vin, ŝi diras al Pseŭtareso, kaj venu preni mian filinon, se vi kuraĝas.»

Neaŭdita mirindaĵo! La viro sin svingas, sed vane: lia tuta forto pereis; la ĉerkujo de l’ sanktulo, kiel nevenkebla magneto, fiksas kaj haltigas ĉe la tero liajn senmovajn piedojn. Li sin tordas, li ŝaŭmas, kaj el liaj palegaj lipoj elfluas la plej malbelegaj blasfemoj. Li krias: «Al mi, filo mia! Al mi, helpu!» Sed liaj brakoj vane serĉas Ludvikon.

Same tenata, kiel li, de nevidebla kateno, Ludviko restas surgenue sub mano de l’ reĝino. Kaj ambaŭ, subpremitaj, tremantaj, konsumas sian furiozon per senefikaj penadoj.

La reĝino, vidante sian filon tiel konfuzatan, vane provas silentigi la honton kaj kompaton, kiuj elmovas ŝian animon: «Ho, mia filo!», ŝi ekkrias.

Sed ĉe tiu krio, el faldoj de ŝia mantelo forflugas la birdeto, kvazaŭ respondanta la voĉon, kiu ĝin vokas: ĝi haltas super ŝia frunto, flirtas ĉirkaŭ ŝi.

La neverŝajna espero, kiu ofte ŝin ekscitis, leviĝas pli forte en koro de Aristino: duan fojon ŝi vokas, ŝi krias: «Ho, Luĉjo, filo mia!» Je l’ sono de tiu voĉo, l’ ekscitiĝo de l’ birdo pligrandiĝas. Sed l’ infano, l’ orhara infano, grimacante, sufokiĝante, kiel besto premita en kaptilo, baraktas, kaj liaj trajtoj nenion plu havas de homa vizaĝo.

Tiam la reĝino:

«Nu, jen vi konfuziĝis, Pseŭtareso, kaj via arto ne vin defendis! Mi trenas vin sub mia venĝema mano, kaj mi sola povas meti finon al via mizero.

«Provu do respondi kun sincereco, se vi volas reiri l’ inferon en libero. Parolu! Kio fariĝis el mia filo? Kaj kian reton vi teksis por rabi aŭ lian korpon aŭ lian animon? Tiun ĉi infanon vi ĵus nomis via filo. Li do ne estas mia? Je nomo de Sankta Artuso, parolu!»

-- Ha! li diras, vi do volas, ke mi parolu? Nu, vian filon rigardu tie flugantan! Tiu malfortega birdideto, iam forfluginta el mia malliberejo, estas via filo; ĉu vi trovas l’ aventuron sufiĉe ridinda? Kion pensas pri ĝi via edzo, la fierega Diskareso? Ha! Ha! Ha!

Sed la rido estingiĝis subite en lia gorĝo, l’ insulto ekmortis sur liaj lipoj, ĉar la reĝino al li terure alpaŝas. Fulmoj elbrilas el ŝiaj okuloj; ŝia brako estas kvazaŭ preta elĵeti la tondron: en ŝi oni divenas misteran povon:

«Monstro, je saviĝo de mia eterna animo, vi restos najlita tie ĉi, mi ĵuras, ĝis tago de l’ lasta juĝo, se vi ne...»

Sed antaŭ ol ŝi finis, la birdeto, flirtante ĉirkaŭ ŝia levita mano, tuŝetas la ringon kaj subite haltas, pendigas la flugilojn, kaj falas teren. El ĝia korpo, per miraklo nepriskribebla, eliras Ludviko, kun sia dolĉa rideto, pura frunto, travidebla rigardo, la vera Ludviko fine, kiu ĝoje alsaltas en brakojn de sia patrino!

La alia, la malvera Ludviko, sur sin prenas abomenan formon de etulo, kun mallarĝa frunto, grinca rideto, palpebruma rigardo; li aperas tia kia li estas: terurega abortulo, inda filo de sorĉistino.

Apud li, Teraso, malaperigante Pseŭtareson, reaperas kaj reprenas siajn verajn trajtojn, rondan okulon, hokan nazon; malgracia, senkarna, duonfleksita, tenante bastonon en la mano, ŝi fine montriĝas tia, kian la reĝo vidis ŝin sur sia vojo:

«Reĝo, ĉu vi rekonas min, ŝi diras, kaj ĉu mi povas pensi, ke vi konservis memoron pri nia interparolado? Vi minacis min: ĉu mi sciis taŭge vin puni? Zorgu, ke la instruo utilu al vi estonte. Imitante l’ ekzemplan dolĉecon de Aristino, lernu kvietigi vian koleron, aŭ timu, ke iam l’ animo de Orludviko ree malaperos! Adiaŭ!»

Same kiel en aero forflugas pasanta ombro, tiel la maljunulino kaj l’ abortulo fluidiĝis en la spaco.

Hozana! La kantoj sub la profundaj kolonegoj resonas, multobligataj senfine de l’ eĥo! Al la ĉielo iras la dankoj de tuta popolo pro retrovo de Orluĉjo kaj liberigo de Rozlinjo. Jam ĉiuj ĉagrenoj forgesiĝis je la patrinaj karesoj.

Sed la vera konkludo de tiu ĉi longa rakonto, kiu raportas al ni venkon de l’ bono super malbono, estas, ke la reĝo, timante perdi ree sian filon, neniam forgesis la konsilon de la maljunulino. Li ellernis sin venki, kaj por ĉiu mizerulo sin montris pacienca, humana kaj helpema. Kaj la popolo, ravita de tiel bela ŝanĝo, lin nomis Eŭkareso la Pardonema.

Presa Esperantista Societo, 33, rue Lacépède, Paris.

* * * * *

La plej malnova el ĉiuj gazetoj Esperantistaj

FONDITA EN 1895

La plej enhavoriĉa! La plej malkara!

LINGVO INTERNACIA

CENTRA ORGANO DE LA ESPERANTISTOJ

_Ĉefredaktoro_: Prof. +Th.+ CART

_Sekretario_: D-ro +P. Corret+. -- _Direktoro_: +P. de Lengyel+.

* * * * *

48 paĝoj. -- Aperas regule ĉiumonate.

Jarabono: 5 fr. (2 ₷).

* * * * *

Kial ĉiu vera Esperantisto devas aboni “Lingvon Internacian”?

Ĉar ĝi estas la plej energia defendanto de la Zamenhofa Esperanto;

Ĉar ĝi estas skribita en plej bona klasika stilo, kaj la tekstoj estas plej zorge elektitaj kaj plej interesaj;

Ĉar en ĝi la lingvaj demandoj estas pridiskutataj de la plej eminentaj kompetentuloj;

Ĉar ĝi posedas la plej multenombran kaj plej internacian korespondantaron;

Ĉar ĝi estas la plej enhavoriĉa, kaj tamen plej malkara gazeto en Esperanto.

«Ĉion alian niaj amikoj povas fari aŭ ne fari, sed kiu ne abonas nian standardon, la “Lingvon Internacian”, tiu ne estas Esperantisto.»

L. L. ZAMENHOF.

(L. I., Junio-Julio 1896.)

Notoj de Transskribantoj

La sekvaj simboloj estis uzitaj por indiki:

Kursiva teksto estas ĉirkaŭita de substrekoj: _kursivo_.

Malgrandaj majuskloj estas ŝanĝataj al ĉiuj majuskloj kaj ĉirkaŭitaj de: +MAJUSTRILOJ+.

La sekvaj ŝanĝoj estis aplikitaj al la teksto:

L’ en Esperanto estas ĉiam sekvata de spaco. Spaco estis aldonita kiam ajn ellasita de la presisto.

Sur paĝo 1, “sia” estis ŝanĝita al “ŝia” en “kiom ofte ŝia boneco”.

Sur paĝo 7, “arbetaroj” estis ŝanĝita al “arbaretoj”.

Sur paĝo 8, “sajnus” estis ŝanĝita al “ŝajnus” en “ŝi ŝajnus funebra statuo”.

Sur paĝo 12, “baskotamburoj” estis ŝanĝita al “bastamburoj” en “ĉaskornoj, bastamburoj kaj”.

Sur paĝo 19, “Roslilio” estis ŝanĝita al “Rozlilio”.

Sur paĝo 21, la ferma citaĵo “»” estis forigita sekvante “Ha! Ha! Ha!”

Sur paĝo 26, la simbolo ₷ estas por la Esperanta valuto, la Spesmilo.

