# Paĝoj el la Flandra Literaturo

## Part 7

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/pagoj-el-la-flandra-literaturo-48033/index.md

Vento kaj ombro! ĉu de longe ĉio tio ne neniiĝis? Lida staris kaj ekzamenis lin per siaj mirinde profundaj okuloj, demandantaj lin kion li estas dironta. Ŝi ne estis plu tiu Lida, la kaprica knabino, kiu kelkfoje lin malhumile alrigardis, sed la bona aldonita fratino, kiu konsentis doni al li ĉion kion li deziris, Lida kiu lin amis ekstreme kaj, dum lia tuta vivo, estis lin intime koninta. Li serĉis apogon sur ŝi kaj ĉirkaŭprenis per sia brako tiun gracian talion. Tie ili nun staris, vizaĝo ĉe vizaĝo, tiel ke li sentis ŝian frunton kiu premis lian. Ŝiaj du manoj tenis liajn ŝultrojn kaj li fermis la okulojn, ĉar li ne povis elporti nek sorbi ŝian fortan rigardon nek ĝian bonecon. Sento de amemo freŝigis lian internaĵon: estis la multekosta plengorĝo da akvo--kiel freŝa!--post tiu longa soifiga tago.

--«Lida, Lida, kiel bona por mi vi estas! dum tiu varmega somero, mi estis sufokiĝanta for de vi».

Nun, kiam li estis satigita, li malfermis la brakojn kaj ŝi murmuris ĉe lia orelo:

--«Rik, kial de longe vi ne diris al mi ke vi suferis pro soifo: mi atendis por trinkigi vin».

Tie ili ambaŭ sidis kune sur la benko. Lida sin klinis posten kaj krucigis la manojn sur sia levigita genuo, kiu ĉarme montriĝis sub la faldoj de ŝia vestaĵo. Tie ili estis tute solaj; someris ekstere sed ĉi tie pendis la saniga someraero kaj ili sentis la certiĝon, ke neniu ĝenus ilin dum ilia kunestado.

--«Tio treege plaĉas al mi» pensis Rik, «kaj ni longatempe restados ĉi tie».

Multefoje li aŭdis, el la malproksimo, la voĉon de Wies kiu lin alvokis, sed:

--«Ni lasos lin krii kaj ni ne aŭskultos lin, ĉu ne, Lida?»

Lida jesis kaj nun li vidis ŝiajn belajn okulojn, plenajn je sufero.

Li frotis la restantan dormodeziron kaj tutan la feliĉon el siaj okuloj kaj, anstataŭ Lida, Wies staris antaŭ li, lin skuante kaj kriante:

--«Nu, knabo! la kamaradoj jam de longe ekiris al la kampo».

Dum la unua momento de ektimiĝo, li preferus esti mortinta por povi vivadi en sia sonĝa mondo. Tamen li volonte akompanis kaj sekvis Wies'on. Senĉese li sentis en sia korpo la sanigon kaj freŝecon de tiu granda feliĉo, kaj esperis ke hodiaŭ li elportos pli facile la varmegon, ĉar li certiĝis pri la granda aldoniteco de Lida al li.

--«Ĉu vi restis por atendi la sunon?» mokis Sieper[39].

Rik diris nenion; li kaptis rapide sian rikoltilon kaj kuraĝe ekfrapis por kompensi la malfruon.

--«Vidu, tie ĝi ekmontras sin», diris Boele, «ĝi brilis tiel ruĝe ĉi tiun matenon; ĝi dancos hodiaŭ; fortaj fariĝu, viroj! ĝi portas sian oreborderitan kufon, vidu ĝin!»

Flamsimile blanka estis la aero kaj tie, inter la ondefluanta herbaro, ekbrilis duona suno, ĉirkaŭita de pura ora hararo. Kaj ĝi rapide kaj videble kreskis, ĝi tute eniris la malplenan ĉielon kaj plenigis ĝin per akraj sagoj.

--«Nun certe fariĝos gajige», kriis Sneyer. «Mi kontraŭ la suno! unu kontraŭ unu; vespere ni vidos kiu gajnis kaj meritis premion; lasu ĝin premadi: ni des pli forte frapados!»

Kaj la suno fortege ekpremis, sed la rikoltistoj ne malfortiĝis. Ili sentis ĝin piki tra la malpezaj, larĝaj vestaĵoj kaj mordi iliajn kapojn, sed tamen ili kontraŭstaris; ili klinis la kapon kaj la rikoltilo, supren kaj malsupren ĵetita, ĉe ĉiu frapo fulmebrilis. Kun la kreskanta varmego eniĝis furiozeco en iliajn brakojn, kaj ili streĉis la membrojn. Ankoraŭ pli malalte ili kliniĝis al la tero, kunpremis la dentojn kaj lasis la ŝviton libere deflui. Unu fojon Rik kuraĝis levi la kapon sed li ektimegis pro tio kion vidis liaj okuloj. La suno estis ne plu la mordanta ronda fajrbulo ĉe ia punkto de la ĉielo sed la tuta granda ĉielkupolo estis flamanta: nenio alia ol ĉielo kaj fajro! Ne pluvis varmego: estis rekte desegnitaj flamoj kiuj, en la alto, moviĝis kaj malsupreniris por ludi inter la greno, ĉirkaŭ kaj apud li kaj super la tuta tondita kampo.

La viroj, Sieper kaj Boele kaj la aliaj, ĉie kien li rigardis sur la tuta vico, ili frapis laboreme kaj kriis sian kanton per raŭka gorĝo. Ilia ilo batis timeginde, ili naĝis en sia ŝvito, sed la brakoj des pli rapide balanciĝis, dum la flamoj ĉirkaŭprenis ilian korpon.

--«Nun dancas la suno», pensis Rik, «kio mi nun fariĝos?!»

Forta vento alvenis kaj disĵetis tiujn flamojn: ili bukliĝis kaj treniĝante turniĝis supren! alte eksplodantaj en akrajn fulmosagojn, fortaj kiel festa fajro.

Li profunde kaŝis la kapon en la grenon kiu, kiel mirinde! tie en la flamoj netuŝite balanciĝadis.--Li eĉ ne sciis plu ĉu li ankoraŭ laboris aŭ ĉu de longe li deĵetita ripozadis. La kanto de l' viroj ĉiam terure sonadis kaj, kiam li ree ĉirkaŭrigardis, li vidis ilin laborantajn, senvestiĝintajn, kun nudaj kruroj kiuj alte dancadis laŭ la takto de l' rikoltilo. Ĉio ŝajne movetiĝis ĉirkaŭ li, ekmovita de l' potenca vento kun ĝiaj, kelkfoje, tremebruantaj batoj. Tiu kruromoviĝado kaj kantado fariĝis tiel sensaĝaj, tiel mirindaj en tiu terurega brulado, kiu per akrekrieganta fulmolumo surŝutis la tutan mondon. Li provis voki al Wies, al Boele, al Krauwel por esti helpata kaj kuraĝigata en sia timego, sed la kunuloj staris malproksime je mejloj de li kaj ne aŭdis lian voĉon. La tero formoviĝis de liaj piedoj kaj liaj oreloj rompiĝis pro timinda bruego. Jen estis la granda sunofesto, la somerdancado, la interfrapego de l' mondo kaj de l' suno kiu, tie proksimege ĉirkaŭflamigis la grenon.

Rik sentis ke ĉio tuj finiĝos en lia vivo; fajrosago ekfrapegis lin kaj, fulmotuŝite, li falis posten--tiam, nenio plu.

_Tradukis_ Maurice Seynaeve.

(Uit «De Oogst».)

Piednoto [32] Skeldo = riverego; flandre = Schelde, france = Escaut.

Piednoto [33] Elparolu: Ŭis.

Piednoto [34] Elparolu: Kraŭèl.

Piednoto [35] Elparolu: Bulè.

Piednoto [36] Elp.: Kretsè, Snejèr.

Piednoto [37] Trinkejo.

Piednoto [38] Elp. Labè.

Piednoto [39] Elp.: Sipèr.

RENÉ DE CLERCQ.

1877.

Juna poeto kies jam eldonitaj verkoj pravigas gravan esperon por la estonteco. Li plej bone priskribas la kamparajn vidaĵojn kaj la kamparanan vivadon. Lia stilo, iafoje iom triviala, same bonege sin almezuras al ideala sentado kaj popola dirado aŭ farado. Li tamen kun speciala lerteco verkas popolajn ĉu energiajn kamparanajn ĉu ĉarmajn knabinajn kantojn. Li nune ĝuas grandan sukceson en sia lando.

Jen du fragmentoj el unu el liaj lastaj kaj plej rimarkindaj verkoj: «La Linkampo» (_De Vlasgaard_).

* * * * * * *

Vespero fluas kiel beno Sur arbojn kaj herbejojn, Kaj ĉiuj vojoj konfuziĝas Kun kampoj samkoloraj.

Alvenas griza malproksimo Kviete, pace, dolĉe; En dubebluan foliaron Eniĝas noktopaco.

Ĉielo teron ĉirkaŭprenis Karese kaj senbrue, Kaj kun volupto ŝin kisadas, Silenta en soleco.

* * * * * * *

La lino estas floranta Verde kaj blue, Venteto ĉirkaŭfluganta Ame, senbrue.

Trunketoj lerte altigas Molajn pintetojn, Maldekstren, dekstren kurbigas Siajn kapetojn;

Sensaĝaj kaj malhumilaj Pro la flagetoj, Al blua silko similaj Sur verd-ŝtipetoj!

Abelo tie mordetas..... Vidu do tien: Insekto blanka saltetas Nun for, nun reen!

Ĝis kie tiu bluaĵo, Kiu verdiĝas, Al grena cindra-grizaĵo Vage perdiĝas,

Ĝis la okulo vidadas Plilarĝiĝante, La lino ĉie floradas Balanciĝante.

_Tradukis_ Maurice Seynaeve.

HERMAN BROECKAERT.

1878.

Juna pentristo el Derdermond'o; kiel li poete pentras per peniko, tiel ankaŭ li pentras per la plumo la kampajn aŭ vilaĝajn scenojn en kies mezo li vivas.

Pluvetado.

(Stille regen).

Longan straton de l' vilaĝo pluvnebulo kovras Dum bruete elgutadas el ĉiuj defluiloj. Gutoj de l' tegmentoj ĉie saltas en lagetojn: Soldatetoj en vicaro ĝoje forrajdantaj. Pluvetadas, kaj la domoj Ĉiam restas nun fermitaj. Malproksime grincas orgeneto: Ĝi postulas monereton Kaj peceton por maljuna Kaj malriĉa mizerulo. Ĉirkaŭ preĝejeto paŝas Virineto kurbiĝanta. Mallaŭtete eksonoras vespersonorilo, La preĝeja pordo malfermiĝas...

_Tradukis_ Raym. Van Melckebeke.

ĈEFAJ REGULOJ DE LA ESPERANTA VERSOFARADO.

La ritmon oni ricevas en Esperanto per la harmonia alternado de silaboj akcentitaj kaj neakcentitaj, kunigitaj en «_piedojn_».

La kuniĝo de unu silabo akcentita (ˉ) kun unu aŭ kelkaj silaboj neakcentitaj (˘) estas nomata «piedo».

La plej uzataj piedoj estas: troĥeo ˉ ˘, iambo ˘ ˉ, daktilo ˉ ˘ ˘, amfibraĥo ˘ ˉ ˘, anapesto ˘ ˘ ˉ.

Versaĵo povas esti skribita aŭ per piedoj unuspecaj (ĉiuj piedoj estas samspecaj) aŭ per piedoj miksitaj (la piedoj estas diversaspecaj): ĉi tie sennombraj kombinoj estas eblaj.

La antaŭlasta silabo de la vortoj estas ĉiam akcentita: Ekz.: vo̅rto, paro̅l'.

Estas ĉiam neakcentitaj la silaboj kiuj kuŝas antaŭ aŭ post akcentita silabo. Ekz.: ărba̅rŏ.

En vortoj havantaj pli ol 3 silabojn, la silaboj (krom la 3 lastaj) estas akcentataj laŭvole; sed ĉiam staras la ĝenerala regulo: ke ne povas esti akcentitaj la silaboj kiuj kuŝas antaŭ aŭ post akcentita silabo. Ekz.: oni povas uzi: so̅nŏri̅lŏ kaj sŏnŏri̅lŏ.

La unusilabaj vortoj estas akcentataj aŭ neakcentataj laŭvole.

Kiam unusilaba vorto antaŭiras dusilaban, la akcento de la dusilaba vorto povas esti forportata sur la unusilaban vorton. Ekz.:

Fŏr, fo̅r lĭă sce̅ptro kăj tro̅nŏ..... Ăl vi̅ mĭă so̅lĕ ăma̅tă.

(D-ro Zamenhof--En sonĝo).

Tiu ĉi lasta regulo, laŭ nia opinio, devas esti rigardata kiel poezia permeso, kiun oni devas uzi kiel eble plej malofte kaj nur kiam la senco de la frazo aljuĝas gravan signifon al la unusilaba vorto.

_Ekzemploj._

a/ Versaĵo unuspeca: nur troĥeoj (ˉ ˘); ĉiuj versoj estas similaj:

Ma̅rŏ, ma̅rŏ ne̅ brŭe̅găs Ti̅ĕl fo̅rtĕ ki̅ĕl a̅rbŏj Ki̅ăm ve̅ntŏj fu̅rĭo̅zĕ Ka̅j sĕnbri̅dĕ tra̅răjde̅găs!

(Paĝoj el fl. literat.; paĝo 72).

b/ Versaĵo mikspieda: 2 daktiloj (ˉ ˘ ˘) kaj 1 troĥeo (ˉ ˘). Ĉiuj versoj estas similaj:

Vi̅ntrŏmŭŝe̅tŏj flĭrta̅dăs I̅ntĕrmĭksi̅tăj kăj bla̅nkăj Ki̅ĕl mŭe̅lă făru̅nŏ, k. c. k. c.

(Paĝoj el fl. literat.; paĝo 73).

c/ Versaĵo mikspieda kun versoj regule malsimilaj: estas similaj la versoj 1 + 3 (: 1 amfibraĥo ˘ ˉ ˘, 1 daktilo ˉ ˘ ˘ kaj 1 troĥeo ˉ ˘) kaj la versoj 2 + 4 (: 1 daktilo kaj 1 troĥeo).

Lă li̅nŏ e̅stăs flŏra̅ntă Ve̅rdĕ kăj blu̅ĕ, Vĕnte̅tŏ ĉi̅rkaŭ̆flŭga̅ntă A̅mĕ, sĕnbru̅ĕ.

(Paĝoj el fl. literat.; paĝo 129).

K. c., k. c.[40].

Piednoto [40] Tiuj ĉi reguloj estas ĉerpitaj el la verkoj de D-ro Zamenhof; ankaŭ el la regularo proponita de S-ro Vaillant en «Elektitaj Fabloj de Lafontaine».

TABELO DE LA ENHAVO.

Paĝo Antaŭparolo 5

Rapida ĉirkaŭrigardo de la Nederlanda Literaturo en Flandro, W. Van Eeckhout 7

J.-B. David (1801-1866). Duko Filipo kaj la drinkulo, R. Van Melckebeke 11

K. Ledeganck (1805-1847). Al Bruĝo, M. Seynaeve 19

H. Conscience (1812-1883). La letero al la rekruto, R. Van Melckebeke 27 En vilaĝa tombejo, R. Van Melckebeke 36 La mortigo de Van Artevelde, E. Lucas 39

R. Snieders (1812-1888). La Bruselaj veturigistoj, R. Van Melckebeke 44

Jan Van Ryswyck (1814-1869). Johano Senpatrujo, W. Van der Biest 48

Jan Van Beers (1821-1889). La malsana junulo, R. Van Melckebeke 54 La merlonesto, W. Van der Biest 58

Guido Gezelle (1830-1899). El «Tombejaj Floroj», M. Seynaeve 63 La skribisteto, M. Seynaeve 67 Birdoj, forflugu! M. Seynaeve 68 Unuaj folioj, M. Seynaeve 70 La ventoj, M. Seynaeve 72 Vintromuŝetoj, M. Seynaeve 73

F. De Cort (1834-1878). La maljuna kantistino, M. Seynaeve 75

Tony Bergmann (1835-1874). La unuaj klientoj, A. Van der Biest 77

R. Loveling (1834-1875). La donaco, R. Van Melckebeke 84 La orfa knabo, M. Seynaeve 86

V. Loveling (1836). La portreto de l' avino, R. Van Melckebeke 87 La tutkora donaco, A. Cassiers 88

G. Antheunis (1840). Apud la lulilo, M. Seynaeve 92 La neĝo, M. Seynaeve 94

E. Van Oye (1840). Sekreta vivado, M. Seynaeve 96 El «Noktoj Senstelaj», M. Seynaeve 98

Hugo Verriest (1840). Vagantaj ombrorandoj, J. Goorieckx 99

A. Rodenbach (1856-1880). Fantazio, L. Cogen 105 Ho, nokto! L. Cogen 107 La lasta ventego, L. Cogen 108

Pol de Mont (1857). Krepusko, M. Seynaeve 109 Neĝa tago, M. Seynaeve 110

Hilda Ram (1858-1901). La grenmakleristo, O. Van Schoor 111 Sankta Nikolao, R. Van Melckebeke 114

J. Noterdaeme (1862). Kion vi deziras, M. Seynaeve 116

Stijn Streuvels (1871). Fragmentoj el «La Rikolto», M. Seynaeve 118

R. De Clercq (1877). Fragmentoj el «La Linkampo», M. Seynaeve 129

H. Broeckaert (1878). Pluvetado, R. Van Melckebeke 131

_Aldono pri la Esperanta Versofarado._

Noto de transskribinto:

Diversajn mispresaĵojn de la originalo mi senrimarke ĝustigis.

