# Paĝoj el la Flandra Literaturo

## Part 2

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/pagoj-el-la-flandra-literaturo-48033/index.md

Tiel kantis l' Angla Rapsodo[10] Kiam, sub la suno Hellada, Akre plendante gloron pasintan, Li Grekolandon vidis senviva. Tiel malĝoja, tiel ploranta kantado Premas min kiam murojn la viajn mi vidas, Ho vi, de longe, urbo plej multe glorita! Signojn ankoraŭ de nobeleco vi portas, Brilon de glor' antikva vi havas ankoraŭ, Sed vin premegas forte la mano de l' morto: Kaj ĉe vi Bruĝon belan mi vidas ankoraŭ, Sed Bruĝon vivantan mi plu ne trovas!

Kial kuŝas vi nun ankoraŭ En la glora flandra ĝardeno, Dum, la majestan kronon perdinte, Vi belulino ŝajnas lasita? Kion utilas ke, nun ankoraŭ, vi Maron Vidas, se ŝipoj fremdaj vin plu ne salutas? Kion utilas stratoj riĉegaj kaj larĝaj, Se jam de longe ilin forlasis la vivo, Kaj se la herbo ilin jam tute kovradas? Kion utilas viaj belegaj domegoj, Se malfermiĝas ties pordegoj neniam Ho, kvazaŭ en ĉiu estus mortinto!

Kial staras temploj riĉegaj, Kiam viaj grafaj geedzoj Tie en kupraj tomboj kuŝadas[11] Kvazaŭ glorante vian pereon? Kion utilas ke vi plej artajn trezorojn Montras, dum vin de longe forlasis la Arto? Kion utilas fama belec' de virinoj Viaj, dum ili fremdan vantecon kaj fremdajn Gestojn al amindeco flandrana preferas? Kion utilas ke de la lipoj ankoraŭ Ili fluigas dolĉe la lingvon gepatran, Dum ili preferas fremdan lingvaĵon?

Ho, reĝurbo tiel falinta, Antaŭ ol mi en vin alvenis, Nur la gloregon de vi mi konis: En la mallum' antikva vi brilis Kiel steleto, poste tagruĝo, eĉ suno El la nubar' rampanta kaj Nokton pelanta. Tiam mi vidis viajn Kristanajn armeojn Brave aliri Sanktan Tombejon de Kristo, Tien la famon porti de l' flandra standardo Kaj diskonigi vojon al via haveno. Tuta Eŭropo vian agemon laŭdegis, Kaj tiam vin nomis Tyr'o alia.

L' orientan lukson en viajn Murojn alportitan mi vidis Kun la sciencoj, kiujn de longe En Oriento oni gardadis. La laboremon, fonton de la komercado, Ĉe vi mi vidis grandan estigi prosperon. La kreopovon, fonton de l' artoj, mi vidis Tiun prosperon die mirinde briligi; Kion kuraĝis via idaro mi miris; Kaj eĉ reĝinon ekkolerantan mi vidis, Ĉar en la sekvantaro de viaj virinoj Ŝi nur da reĝinoj aron ekvidis!

Sed la kaŭz' de l' ĝojo plej granda Por mi estas via braveco; La liberecon, kiel la ĉastan Lingvon patrujan, ĉiam vi amis: Ĉia insulto, unu el ili frapanta, Tuj en armeon aliformigis l' idaron; Tie mi vidas kiel du flandraj paroloj, Kiuj sonegis tondre por la malamikoj, Estis signalo de la plej glora milito; Tie mi vidas kiel ekkrio por venĝo La militamon naskis en la Kortrejkkampoj[12] Kaj ĵetis al tombo francan potencon.

Tiam oni vin gloregadis Kiel flandran floron plej belan; Tiam, de ĉiuj urboj reĝino, Kronon majestan vian vi portis, Kaj komercurboj ĉiuj en Mondo-Malnova Al vi alportis sian gefratan saluton. L' urbo de l' Doĝoj, la fianĉino de l' ondoj, Sola kuraĝis vian prosperon imiti. Tiam vi trovis fonton de gloro en vi mem; Tiam vi pruvis ke ĉe ni Lumo naskiĝi Povas; kun ĉiuj reĝe vi tiam rilatis; Vi estis, ho Bruĝo, granda!--sed nune!

Nun, ho nun vi estas plorinda! Tion korpremate mi diras: Akraj sen ploroj povas neniu Vera Flandrano vin rigardadi, Ĉar vi, de tiam, ombro ridinda fariĝis. Kio do kaŭzis tiun malĝojan ekziston? Vin ne deĵetis ia terura milito, Vin ne deĵetis bato de l' dia kolero, Sed, ve! la senton de memstareco kaj vian Flandran esencon vi senatente forpelis Kaj al brilaĵoj fremdaj vi ĉion oferis;-- Kaj tial vi estas vere plorinda!

Tial via regno perdiĝis, Kiel fruktoriĉa kamparo, Kiun vivigis beno ĉiela Dum la kampestro mem ĝin kulturis, Sed kiun fremda semo kaj lolo mortigis, Kiam zorgadon lian ĝi ne plu ricevis. Tial la dormo de la mortintoj vin premas Kiel fraŭlinon kiun premadas ornamoj Fremdaj, pelantaj de ŝi la florojn de l' vivo. Ho, se ebliĝus dubo! se tiu teruro De l' ĉirkaŭanta tombo fariĝus verŝajna, Ne vera! ho, se dormanta vi estus!

Eble tio estas kredebla, Ĉar tra Flandro kuris novaĵo Gaja: ĝi diris ke vi, aŭdinte Nomojn de filoj por vi gloregaj, Vi, virgulino reviviĝanta, ektremis Kaj ke la eĥo de la glorkanto al ili Ĵus dediĉita, vekis l' animon de vi kaj Vivoradion naskis en viaj okuloj; Ke vi nun prepariĝas al festoj belegaj Por malzorgitan devon nun fine elpagi; Ke vi honoros l' ombron de unu[13] el ili Per glora la ŝtono de l' senmorteco!

Ho, doloron tio dolĉigas! Ho, animon tio ĝojigas! Vin do ornamu laŭ la antikva Gloro; per floroj tute vin kovru! Pendu al domoj viajn riĉegajn tapiŝojn! Lasu la «gildojn»[14] iri festege tra l' urbo Kun la blazonoj, kun la trofeoj kaj flagoj! Venkan sonadon kriu trumpetoj kaj harpoj! Venkan sonadon bruu la sonorilaro! Ankaŭ kuniru tondra la militilaro! Voku la landon tutan por ke ĝi vin povu Admiri en via gloro restanta!

Sed, en tiu festo belega, Ankaŭ vidu la lecionon, Ho, vi el dormo ĵus vekiĝinta! Vidu la filon kiun vi festas, Kaj pripensadu ke nur la flandra naturo Klare al li montradis la vojon de l' gloro; Ke pri genio li la fremdulojn ne petis; Ke nur l' animo flandra direktis spiriton Lian, ke tiu fonto neniam sekiĝis;-- Ke por la flandra glor' li senĉese fervoris Kaj ke li sian lingvon neniam malŝatis, Eĉ kiam li alparolis la mondon!

Se vi ne atentus je tio, Ho, rapide tiam vi mortus! Via ekbrilo estus radio Lasta de l' suno tuj kuŝiĝonta, Kaj vi fremdulo en la patrujo fariĝus, Kiel malriĉa kampo en flandraj paŝtejoj. Sed ne......, vidinte kiel agadis la avoj, Via idaro tiun genion imitos, Celos per sia virto natura la gloron Kaj vin briligos per nemortonta brilado; Tiam ĝi vidos Bruĝon ne sole belegan Sed ankaŭ, denove, Bruĝon vivantan!

_Tradukis_ Maurice SEYNAEVE.

Piednoto [10] Vidu «Giaour» de Lord Byron.

Piednoto [11] Aludo al la belegaj kupraj tomboj de «Charles-le-Téméraire» kaj «Marie de Bourgogne» en la ĉefpreĝejo de Bruĝo.

Piednoto [12] Aludo al la sanga «Batalo de l' Oraj Spronoj» kiu okazis ĉe la kamparo de Kortrejko (Courtrai).

Piednoto [13] Aludo al la statuo de Simon Stevin, fama matematikisto, naskiĝinta en Bruĝo en 1571.

Piednoto [14] «Gildo» = flandre kaj france: _gilde_; tiel oni nomis la antikvajn societojn da samprofesianoj.

HENDRIK CONSCIENCE

1812-1883.

Hendrik Conscience estas rajte ŝatata kiel la restariginto de la proza literaturo en nia Flandro. Li sukcesegas en skizado de scenoj el popola vivo. Li pentras la naturon kun mirindaj ĝusteco kaj simpleco per helaj kaj lumaj koloroj; tamen li apartenas pli al la idealista romanverkistaro ol al la realista: liaj herooj restas ĉiam iom super la reala proza vivo.

Per la esprimo, eĉ naiva, de la plej altaj kaj puraj sentoj, li ofte eligas larmon el okulo de la leganto. Liaj verkoj estas himno al kampara vivo; li enigis senton al boneco, al idealo, en la animon de l' popolamaso kaj altiris kaj ravis ĝin. La Flandranoj sincere amas sian Conscience.

Malgraŭ la jaroj liaj verkoj restas ĉiam legataj kaj gazetoj ankoraŭ nun sukcese publikigas liajn romanojn kiel folietonojn.

Se ia romanverkisto--en kia ajn lingvo aŭ ĉe kia ajn popolo li skribis--estas rekomendinda al la gejunuloj, estas certe nia Conscience.

La letero al la rekruto.

Apud la Zoersela arbaro staris, flanko ĉe flanko, du argilaj dometoj, izolitaj kaj nerimarkataj.

En unu el ili loĝis malriĉa vidvino kun sia filino; ili posedis, kiel solan bienon sur la tero, nur unu bovinon. En la alia dometo loĝis ankaŭ vidvino kun sia maljunega patro kaj du filoj el kiuj nur unu estis jam junulo.

Ili estis pli riĉaj ol iliaj najbaroj ĉar ili posedis bovon kaj bovinon, kaj ili farmluis pli vastan kampon. Tamen la loĝantoj de la du dometoj ŝajnis de longaj jaroj nur unu familio, amantaj unu la alian kaj donantaj al si laŭ bezono riciprokan helpon. Johano kaj lia bovo laboris ofte sur la kampo de la malriĉa vidvino; Katarino, siaflanke, kolektis herbaĵon por la bovo, kaj ŝi elsarkis la malutilajn kreskaĵojn ĉe siaj najbaroj, kaj helpis ilin dum la rikolto; kaj neniam tiuj kamparanoj ekpensis kalkuli kiu el ili pli helpis la alian.

Simplaj, nesciantaj ĉion kio okazas ekstere inter la laboradanta homaro, ili vivadis kontentaj je la peco da sekala pano donacita de Dio. Ilia mondo havis mallarĝajn limojn: unuflanke la vilaĝo kun ĝia humila preĝejeto, aliflanke la senfina erikejo, kaj super ĉio la senlima ĉielarkaĵo.

Kaj tamen ĉio ridis kaj kantis en kaj ĉirkaŭ la izolita loĝejo: tie ĉeestis plenmezure ĝojo kaj ĝuo, kaj neniu el tiuj malriĉuloj ekvolus interŝangi sian sorton kontraŭ alia ŝajne pli bona.

* * * * * * *

...Sed tiu ĉi kvieta, feliĉa vivado estis interrompita per la foriro de la rekrutoj. Johano ankaŭ devis foriri kun la aliaj junuloj. Li ofte skribadis al sia familio sed subite la korespondado ĉesis. La loĝantoj de la du dometoj pli kaj pli malkvietiĝis kaj tiam Katarino prenis la heroan decidon skribi leteron al Johano. Ŝi ja de longe estis forgesinta la lecionojn pri skribarto kiujn ŝi ricevis, sed ŝi reprenis siajn kajerojn el la malnova kesto kaj relernis la skribadon.

Poste ŝi aĉetis en la vilaĝo leterpaperon, inkon kaj plumon...

* * * * * * *

La du vidvinoj sidis apud la tablo, senpacience atendante la revenon de Katarino. La maljuna avo suferanta pro malvarmo kuŝis en la lito en la alkovo kaj montris la kapon el la kurtenoj por ĉeesti, almenaŭ per okuloj kaj oreloj, ĉe la grava ekfarota laboro.

Tuj kiam la filino sin montris sur la sojlo, la virinoj rapidege kolektis la diversajn objektojn kuŝantajn sur la tablo, kiun ili per antaŭtuko purigis.

«Venu, Katarino» diris la patrino de Johano «sidiĝu sur la seĝon de la avo; ĝi estas pli komforta.»

La junulino silente eksidiĝis apud la tablo, kuŝigis la paperfoliojn antaŭ si kaj, revanta, ŝi metis la pinton de la anserplumo inter siajn lipojn...

Dume la virinoj kaj la avo sciame alrigardis la pripensantan junulinon. La frateto estis apoginta la brakojn sur la tablo kaj mire rigardis ŝin por observi tion kion ŝi estas faronta per la plumo.

Sed Katarino sin levis kaj, ĉiam silente, prenis el la ŝranko taseton, verŝis en ĝin la inkon el la boteleto kaj residiĝis apud la tablo, kie ŝi multfoje turnis kaj returnis la paperon.

Fine ŝi glitigis la plumon en la inkon kaj kliniĝis kvazaŭ ŝi estis ekskribonta. Post momento ŝi levis la kapon kaj demandis:

«Nu, diru nun kion mi devas skribi?»

La du vidvinoj demande rigardis unu la alian kaj sin turnis al la malsana avo, kiu, streĉinta la kolon el la kurtenoj, fiksis nun la rigardon sur la manon de Katarino.

«Nu, skribu ke ni ĉiuj bone fartas...» diris la maljunulo tusante «letero ĉiam tiel komenciĝas.»

La junulino rimarkigis kun dolora rideto:

«Ho! kion vi volas! skribi ke ni ĉiuj bone fartas... kaj vi kuŝas tie malsana jam de dekkvin tagoj.»

«Sed vi povas tamen diri tion en la fino de la letero, Katarino.»

«Ne, filino, jen kiel vi devas fari» diris la patrino de Johano «komencu, demandante kiel li fartas. Kiam tio estos skribita, ni aldonos iom post iom aliajn novaĵojn.»

«Ne, infano mia,» diris la alia vidvino «skribu unue ke per la mano vi prenas la plumon por peti informojn pri lia saneco. Tiamaniere komenciĝis ankaŭ la letero de Baptisto, la filo de Petro-Johano, kiun hieraŭ mi aŭdis legatan ĉe la muelisto.»

«Tiel ja konsilis al mi Katarino, la filino de la ŝuisto, sed mi neniel faros tion ĉar tio estas tro ridinda infanaĵo,» senpacience diris la junulino «Johano nature scias ke mi ne povas skribi per la piedoj!»

«Skribu nun unue lian nomon supre sur la papero» diris la avo.

«Kian nomon? _Braems?_»

«Tute ne: _Johano!_»

«Vi estas prava, patro» respondis la junulino. «For, Paŭĉjo! formetu viajn brakojn de la tablo, kaj vi, patrino, sidiĝu iom malantaŭe, ĉar mi konvinkiĝas ke vi puŝos min.»

Ŝi direktis la plumon al la papero kaj, elektante la lokon kie ŝi ekskribos, ŝi mallaŭte silabis la nomon de la forestanta amiko.

La patrino de Johano subite stariĝis kaj kaptis la manon de la junulino dirante:

«Atendu iom, Katarino, ĉu vi ne opinias ke _Johano_ tutsole ne taŭgas? Estas tiel mallonge; oni devus aldoni ion. Ĉu vi ne skribus prefere: _Amata filo_ aŭ _Kara infano_?»

Katarino preskaŭ ne aŭdis tiujn vortojn; ŝi okupadis sin lekante la paperon,--kaj ŝi kriis iom kolere:

«Nu, jen estas la rezultato: grandega makulo sur la papero! kaj la lekado ne utilas: ĝi tamen ne malaperas. Mi uzos do alian folion.»

«Nu, kion vi diras pri tio: _Amata filo?_ Ĉu tio ne estas multe pli bela?»

«Ne, tion ankaŭ mi ne volas skribi» murmuris malkontente Katarino. «Ĉu mi do skribus al Johano kvazaŭ mi estas lia patrino?»

«Sed kion vi skribos do?»

Ia rozkoloro aperis sur la vangoj de la junulino dum ŝi respondis:

«Se mi skribus: _Kara Amiko?_ Ĉu tio ne ŝajnas al vi la plej bona esprimo?»

«Miaflanke mi ne volas tion» diris ŝia patrino «diru tiam prefere nur _Johano_.»

«_Kara Johano?_» demandis la junulino.

«Jes, tiel estas bone!» respondis ĉiuj kune, kvazaŭ ili estas ĝojaj pro la solvo de tiu malfacila problemo.

«Nun! ne tuŝu la tablon» kriis la junulino «kaj tenu Paŭĉjon por ke li ne puŝu min!»

Katarino eklaboris. Post unu minuto ŝvitgutetoj ekbrilis jam sur ŝia frunto; ŝi haltigis la spiradon kaj ŝia vizaĝo varmiĝis. Ŝi profunde ekspiris kaj, kvazaŭ liberigita de peza ŝarĝo, ŝi gaje ekkriis:

«Uf! Tiu _K_ estas vere la plej malfacila letero el ĉiuj! Sed tamen ĝi kuŝas tie kun sia longa buklo!»

La ambaŭ virinoj leviĝis kaj mirantaj rigardis la literon, kiu estis almenaŭ tiel granda kiel fingroparto.

«Tio estas stranga!» kriis la patrino de Johano «ĝi estas objekto kiel vespo; kaj tio signifas _Kara Johano_! Skribi estas tamen mirinda scio; oni dirus preskaŭ ke tio estas sorĉaĵo!»

«Nu, nu, lasu min daŭrigi» diris Katarino kun kuraĝo «mi atingos la celon. Se tiu plumo ne tiel ŝprucigus!....»

Katarino, spiregante kaj ŝvitante, ree laboradis. Dume la avo tusetis, la virinoj silentis kaj ne kuraĝis movetiĝi; la frateto sin amuzis metante sian fingron en la inkon kaj punktante per nigraj makuloj sian nudan braketon.

Kiam, post kelka tempo, la unua linio estis plenskribita per grandaj literoj, la junulino haltis en sia laboro.

«Diru, Katarino, ĝis kie vi jam alvenis?» demandis la patrino de Johano «Vi legu do al ni ĉion kion vi jam skribis sur la papero.»

«Kiel vi rapidas!» ekkriis Katarino «Sur la papero sin trovas nur _Kara Johano_. Tio ŝajnas jam multe al mi. Vidu nur kiel la ŝvito ekelspruĉas! Mi preferas elpreni la sterkon el la stalo! Ĉu vi do pensas ke la skribado ne estas laboro?--Paŭĉjo, ne tuŝu plu la inkon, aŭ tuj vi elverŝos la taseton.»

«Sed vi daŭrigu nun, filino» rimarkigis la avo aŭ la letero ne estos skribita la proksiman semajnon.»

«Jes, mi scias tion» respondis Katarino «sed vi diru kion mi devas skribi.»

«Nu, demandu unue kiel li fartas.»

La junulino ree skribis dum kelka tempo, elviŝis du aŭ tri erarajn literojn per la fingro, ege klopodis por ekkapti ian hareton el sia plumo, murmuris kontraŭ la vendisto pro la tro malfluida inko kaj tiam laŭte legis:

«_Kara Johano_, kiel vi fartas nun?»

«Tiel estas bone;» diris la patrino «skribu nun ke ni, ĉiuj, homoj kaj brutoj, bone fartas, kaj ke ni salutas lin.»

Katarino iom pripensis kaj daŭrigis sian skribadon. Kiam ŝi estis fininta, ŝi legis:

«Dank' al Dio ni ĉiuj ankoraŭ bone fartas kaj la bovo kaj la bovino ankaŭ, esceptinte tamen la avon, kiu estas malsana, kaj ni ĉiuj ni deziras al vi bonan tagon.»

«Sed, ho, ĉielo!» kriis ŝia patrino «Katarino, infano mia, kie vi lernis tion? La instruisto........»

«Ne alparolu al mi» interrompis la junulino «aŭ vi igas min ĉion forgesi. Nu, mi sentas ke nun la laboro akurate antaŭeniros.»

Dum duonhoro ĉiuj silentadis. Ŝajnis ke la laboro pli facile daŭriĝas, ĉar la junulino iafoje ridetis dum sia skribado.

Ŝin nur distris Paŭĉjo, kiu estis kolorinta sian tutan brakon nigra kaj metis nun siajn kvin fingrojn samtempe en la inkon. Jam dekfoje Katarino glitigis la taseton de unu al alia rando de l' tablo, sed la knabeto estis tiel allogata de la inko ke estis neeble forteni lin de ĝi.

Tamen la du unuaj paĝoj de la papero estis plenskribitaj. Cedante al la postuloj de la virinoj, Katarino kun ia fiereco eklegis sian skribaĵon, kiu estis la jena:

_Kara Johano._

«Kiel vi fartas nun? Dank' al Dio ni ĉiuj ankoraŭ bone fartas kaj la bovo kaj la bovino ankaŭ, esceptinte tamen la avon, kiu estas malsana, kaj ni ĉiuj ni deziras al vi bonan tagon. Jam de ses monatoj ni nenion aŭdis pri vi. Sciigu do al ni, ĉu vi vivas ankoraŭ. Viaflanke ne estas ĝentile ke vi forgesas nin, kiuj tiel amis vin ke via patrino dum tuta la tago parolas pri vi, kaj ke mi ĉiunokte pri vi sonĝas ke vi estas malfeliĉa--kaj tiam mi aŭdas vian voĉon vokantan: _Katarino, Katarino_, tiel forte ke mi eksaltas en mia dormado... kaj la kompatinda bovo, kiu ĉiam el la stalo rigardas kaj tiel sopiras ke oni preskaŭ ekverŝus larmojn! kaj estas ega malĝojo tial ke neniu el ni ion scias pri vi: vi devas kompati je ni, Johano, ĉar via bona patrino pro tio certe ekmalsaniĝos; kiam la kompatinda malfeliĉulino aŭdas eĉ nur vian nomon, ŝi ekĝemas kaj tiel ploras ke mia koro disrompiĝas...»

Dum la legado de ĉi tiuj linioj, la okuloj de la aŭskultantoj iom post iom malsekiĝis; sed, ĉe la malĝoja tono de la lastaj vortoj, neniu povis kontraŭstari la kortuŝecon; kaj la junulino estis haltigita de la laŭtaj ĝemspirado kaj plorado.

La avo reklinis sian kapon sur la kapkusenon por kaŝi siajn larmojn, la patrino de Johano, troege kortrafita por venki siajn sentojn, eksaltis de sia seĝo kaj silente ĉirkaŭprenis la junulinon, kiu mirante rigardis la efikon de sia skribaĵo.

«Katanjo, Katanjo, kie vi ĉerpas la vortojn?» kriis la alia vidvino «Ho! ili estis kvazaŭ tranĉiloj, kiuj traboras la koron! Sed estas tamen belege!»

«Ho! tio estas nur la vero» ĝemis la patrino de Johano. «Ha! se li scius kion mi suferas en mia koro!... Daŭrigu vian legadon, kara Katarino; mi miregas pro tio kion vi skribis: neniam io simila estis aŭdata; viaj manoj estas certe tro lertaj por melki la bovinon aŭ labori en la kampo; sed Dio toleras multe en la mondo!...»

Gaja pro tiuj laŭdoj la junulino diris kun fiera rideto:

«Se la skribarto estus nur tio! Ĉiu ajn venu: mi skribos pli bone ol iu! Nun mi trovis la bonan vojon. Nu, aŭskultu, mia letero ne estas ankoraŭ finita:

«Ho! Johano, se vi scius tion, tuj vi donus al ni sciigojn! La trifolioj malsukcesis pro la malbona semo kaj plie tial ke ili estas frostitaj; sed nia spergulo[15] alridetas al vi: ĝi estas tiel mola kiel butero; kaj la sekalo suferis iom pro la sekeco, sed Nia Sinjoro donacis al ni belan herbaĵon kaj multe da frumaturaj terpomoj. Kaj la kampogardisto edziĝis kun vilaĝanino el Pulderbosch: ŝi estas straba sed posedas multe da mono. Francisko la masonisto falis de la tegmento de la bierfaristo sur la dorson de nia maljuna forĝisto, kaj la forĝisto estis preskaŭ mortigita, malfeliĉe!»

La junulino silentis.

«Ĉu tio estas ĉio?» demandis la patrino malĝoje. «Ĉu vi ne sciigus al li ke la bovino naskis idon?»

«Ho jes! tion mi forgesis... Jen, tio sin trovas jam sur la papero:

«Nia flavruĝa bovino naskis idon; ĉio bone sukcesis, kaj la bovido estas jam vendita.»

«Ĉu vi ne dirus ion pri niaj kunikloj, Katarino?» demandis la avo.

Post la ĉeso de sia skribado, la junulino legis:

«La avo konstruis kuniklejon en la stalo; ili estas tiel grasaj kiel marmotoj, sed la pli dika kuniklino devas vivadi ĝis kiam vi estos reveninta, Johano, tiam ni frande festenos!»

Ĉiuj gaje ekridis; la knabeto, vidante la komunan ĝojon kaj trafita per la vorto _festeni_, bruege ekaplaŭdis. Sed malfeliĉe lia maneto trafis tiel forte la taseton ke ĝi ruliĝis sur la tablo, elverŝante la inkon kiel nigran riveron sur la belan leteron.

La rido tuj malaperis de ĉiuj vizaĝoj; unu rigardis la alian timeme kaj silente; oni levis la okulojn ĉielen dum Paŭĉjo, timegante la baton, jam ekploregis kaj kriis tiel forte ke la oreloj estis surdigitaj.

Dum longa tempo oni riproĉis la knabeton kaj oni plendis malĝojege pri la katastrofo, ĝis kiam oni konkludis per la demando:

«Dio! kion ni faros nun?»

«Nu, nu,» diris Katarino kun decideco «la malfeliĉo ne estas tiel grava; mi intencis tamen reskribi la leteron, ĉar en la komenco la afero ne bone prosperis; la literoj estis tro grandaj kaj la skribaĵo estis tro malrekta. Nun mi faros tion pli bone, mi ja ekkuraĝiĝis. Lasu min rapide kuri al la vilaĝo por aĉeti paperon kaj inkon, kaj por ke oni ree tranĉu mian anserplumon ĉar ĝi fariĝis multe tro fleksebla.»

«Nun, tuj foriru, infano mia,» respondis la patrino «jen estas la kvinfranka monero de la bovido: vi ŝanĝigu ĝin ĉe la instruisto, ĉar mi devos kredeble sendi al mia kompatinda Johano almenaŭ du frankojn.

--Paŭĉjo, for! el la domo! kaj ne kuraĝu reveni antaŭ la vespero!»

Katarino, kun kontenta rideto sur la vizaĝo, elpaŝis rapide el la pordo, sin direktante al la vilaĝo. La triumfo kiun ŝi akiris, la konvinko ke de nun ŝi povos skribi al Johano kaj precipe ia fiereco pro sia scienco, plenigis ŝian koron je dolĉa ĝojo.

El «De Loteling» (La Rekruto.)

_Tradukis_ Raym. Van Melckebeke.

Piednoto [15] _Spergula arvensis_, furaĝa kreskaĵo.

En vilaĝa tombejo.

La kursoj en la vilaĝa lernejo finiĝis.

Jen hejmen iras Manjo, la aminda blonda knabino, portante sub brako sian skribardezon. La nigra buklhara Janko de la najbaraĵo ŝin sekvas.

Vojirante, ili deŝiras bluajn cejanojn kaj ruĝajn papavojn el la sekalaj kampoj...

Sur la ŝtona ŝtupo, apud la enirejo de la tombejo, ili kunsidas. Janko kunplektas kronon el la floroj. Ŝajnas al la knabino, ke tio tro longe daŭras, kaj ŝi aperigas sian malpaciencon por posedi la kronon.

Sed Janko laboradas kun fervora agemeco. Nesciante tion kio lin incitas, li ordigas, li interŝanĝas la florojn, li serĉas la harmonion de l' koloroj, kaj diversfoje li mezuras la kronon sur la kapo de sia dolĉa kunulino. Ĉu ia amika aŭ ama sento tiel frue faris tiun knabon artisto?

Proksime de ĉi tiuj naivaj ludoj sin etendas la kampo de eterna dormado kun sia neinterrompita silento, kun siaj verdantaj tomboj kaj siaj falintaj krucetoj. Alte staras sur la kampo de la morto la humila preĝejeto: ĝia malnova turo, masiva kaj sengracia je sia malsupro, similas al maljunulo malgajanta pro la morto de infanoj; sed je la supro ĝiaj formoj maldikiĝas kaj ĝia pintforma tegmento, kvazaŭ sago, supreniras al la ĉielo kaj aperigas la oran esperan stelon, brilegantan super la mortintoj, kiuj dormas sub la verda herbaĵo.

La suno disverŝas sian gajigan lumon sur la tombejon; floroj balanciĝas sur la tomboj pro la varmeta venteto; birdoj kantas sur la tilioj superombrantaj la sanktan herbaron; diverskoloraj papilioj flirtas ĉirkaŭ la lignaj krucetoj.... sed nenio rompas la impresan silentadon aŭ la kortuŝantan solecon de la mortkampo.

Janko finis sian laboradon. Sur la kapo de Manjo paradas nun la ruĝablua krono, kiun li kunplektis por ŝi.

Ambaŭ eniras en la vojeton zigzagantan tra la tombejo.

Janko ekvidas floron de Sankta Johano[16] briletantan sur ia tombo kiel arĝenta stelo. Li flanken saltas, deŝiras la floron de ĝia trunketo kaj fiksas ĝin sur la frunton de sia amikineto.

Ĝi estas la centra juvelo en la diademo de reĝino, kies komenciĝanta regno estas la vivo, kies sceptro estas la beleco, kies trezoro estas la simpleco kaj la kredo.

Manjo ĝojante marŝas antaŭen; en ŝiaj bluaj okuloj brilas infana fiereco, kaj ili miksas sian dolĉan helon kun tiu de beletaj cejanoj balanciĝantaj sur ŝia frunto.

Sed ŝi haltas en la tombejo kaj ekrigardas ridetante lignan kruceton, kies freŝa florkrono montras tombon antaŭ nelonge plenŝutitan.

