# Nuntempaj Rakontoj

## Part 3

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/nuntempaj-rakontoj-23670/index.md

Li sentis, ke inter li kaj Nevena estis io komuna, parenca ... kaj samtempe li ne povis trankvile spiri apud sxi: sxia tuta estajxo--la vestoj, la cxapelo, la gantoj sur sxia mano, okaze apogita je lia mano, la bukloj de sxiaj haroj, kiuj malligitaj de l'vento karesis lian vizagxon--cxio rememorigis al li tiun mondon, en kiu estas nenio pura, en kiu cxio estas acxetita kaj cxio vendigxas, kaj li nevole rememoris pri siaj kamaradoj. Kiel ili enviis al li cxi tiun vesperon! Kiel gxoje ili okupus lian lokon! Sed kial li sentis, ke li ne estas kapabla, ne povas, ne devas sxin preni? ... Kial la penso pri fizika posedo forkuradis de li kiel io neebla ... nebela ... krima? ... Kial en la profundo de sia animo li havis al sxi sentojn, kiajn havas cxiu homo al sia belulino-fratino? Kaj cxu oni povas atenci kontraux sia fratino, ecx se sxi farigxos publika? Kaj nun en tiu cxi minuto li plu ne kuragxis elmontri antaux sxi siajn instinktojn, ol tiam en la salono, kiam sxi estis ankoraux pura kaj senkulpa.

Sxajnis al li, ke li malhonorigus mem sian plej brilan revon, malpurigus ankaux sian tiame puran beston "mi".

La fiakro alproksimigxadis al Sofio, kaj Mirski dauxrigis sondi en sia animo.

"Sed li povus esti sxia edzo! ... Kial ne esti amanto? ..."

Kaj li sentis, ke de nun povas sxin preni cxiu ajn, nur ne li. Por li, sxi estis perdita por cxiam. Al aliaj sxi sin fordonis por mono, aux pro kaprico, al li, sxi sin fordonus por repravigi kaj revenigi la estintecon, por ke sxi purigxu per li kaj poste deklaru rajtojn de pura amo, kaj li ne havis fortojn en si mem por tiu repravigo. Li vidis en sxia animo tiun rompigxon, soifon pri lauxlegxa felicxo, kaj li sentis sin malforta por etendi al sxi la manon.

Kristo iam haltigis levitajn sxtonojn kontraux la malcxastulino--sed ankaux li ne prenis sxin, sed foriris pluen ... Kaj cxu li purigis sxin?

Nevena, sxajne, komprenis liajn pensojn.

--Sinjoro Mirski, al vi eble ne estas agrabla cxio cxi tio, kio okazis hodiaux? Vi ne dezirus min akompani gxis la domo.

--Kiel vi vidas--mi faras la kontrauxon, li eldiris rapide kaj eksilentis.

Ili atingis la domon de Nevena.

La servistino malfermis al ili la pordon kaj, kiam ili eniris en la salonon, sxi turnis la elektran butonon sur la muro.

Forta, akra lumo lumigis altan, grandan cxambron, en kiu meze staris Mirski kaj apud li Nevena.

Sxi nevole fiksrigardis lin, kvazaux ne kredante, ke li estas tie cxi en sxia domo.

Kaj Mirski denove rimarkis, ke sxi nun estas ankoraux pli bela ol antauxe.

"Dio mia! ... cxu tian sorton sxi meritis?"

Sed cxirkauxrigardante sxian ornamitan salonon--lia koro denove kuntirigxis.

La salono estis trosxargxita de multekostaj remburitaj mebloj: segxoj, kanapoj, tabloj kaj tabletoj, vazoj kaj vazetoj, sur la muroj bildoj, portretoj ... kaj sennombraj multekostaj nebezonaj bagatelajxoj. Cxio estis droninta en floroj kaj parfumo ...

"De kie sxi povas havi cxion cxi tion ... sxi, filino de malricxaj gepatroj?"

Jxetante rigardon cxirkaux si--sxajnis al li, ke tiuj cxi objektoj ne estas mebloj ... ne estas ordinaraj hejmaj objektoj, sed ili estas pecetoj de Nevena, pecetoj de sxia korpo ... ke cxio tie cxi, ecx la plej senkulpa tintilo--estas mona signo--valoro de sxiaj karesoj.

--Sidigxu! ... kial vi ne sidigxas, sinjoro Mirski, diris delikate Nevena. Vi ne povas prezenti al vi kiel felicxa mi estas hodiaux! ... Neniam ... neniam mi revenis tiel hejmen.

Mirski sidigxis.

--Mi pensas, sinjorino, ke vi faros plej bone nun, se vi kusxigxos. Vi estas tiel pala! ...

--Ho, mi neniel estas dormema ... ne estas al mi malbone ... male, tiel bone estas al mi ... mi ne povas ecx dormeti nun.

Kaj sxi demetis sian cxapelon, metis gxin sur la marmoran tableton apud la spegulo, jxetis kelkajn rigardojn al li, per rapida movo de l'mano regxustigis siajn harojn kaj sidigxis kontraux Mirski.

--Sinjoro Mirski, mi ne deziras, ke vi estu malgaja ... Cxu vi auxdas? Mia koro turnigxas vidante vin tia, cxar sxajnas al mi, ke vi hontas pri mi, ke ne estas al vi agrable sidi cxe mi.

--Kiu diris al vi tion? ekparolis Mirski, tute ne ... kaj sentis, ke li mensogas.

--Ne sxajnigu vin ... via vizagxo vin perfidas. Vi ne povas mensogi al mi nun. Mi ne plu estas tiu deksepjara infaneto, kiu nenion komprenis en la mondo. Mi scias cxion ... cxion mi scias. Mi scias, ke en tiu cxi minuto vi rapidas foriri, morgaux al neniu vi diros, ke vi estis tie cxi, kaj alifoje vi ne envenos en tiun cxi domon ... cxu ne? Diru al mi la veron ...

Mirski ne volis tiel kruele sxin ofendi.

--Vi rigardas hodiaux tra specialaj okulvitroj cxion, diris li, cxi tio tute ne estas en mia kapo. Mi pensas jxus, ke la mondo estas abomeninde arangxita kaj ke ni, la homoj--cxiuj estas senfortaj infanoj en gxi.

--Kial vi parolas tiel? Cxu vere estas, ke la felicxo en la vivo ne ripetigxas? Cxu tio cxi estas ebla? Kaj cxu gxi dauxras nur momenton kaj nur tiam, kiam oni ne komprenas gxin, kiam oni estas malsagxa infano?

--Jes! ... tiu felicxo ne ripetigxas! ...

--Dio mia! ... sed tio cxi estas terura! ... Kial en tia okazo kune kun gxi ne malaperas ankaux la revo pri cxi tio? Ne ... ne ... vi trograndigas. Kaj kia estas gxi, la felicxo, ke gxi ne ripetigxas? Cxu gxi ne dependas de ni? Kio mankas poste al homo, ke li ne povas gxin renovigi?

--La felicxo ... devas esti ... pura ... cxu vi auxdas? Pura kiel la songxo de infano, kaj ni ambaux estas malpurigitaj de l'vivo.

--Sed cxu do oni povas cxesi ami? Cxu vere, cxio mortas en ni? Ne ... ne ... tio cxi estas neebla ... tio cxi estas mensogo. Cxu vi scias, ke hodiaux, kiam mi vidis vin, en mia animo frostotremis io nova, ne ... ecx ne nova, sed io malnova--malnova, kion mi travivadis iam. Cxu vi scias, ke hodiaux mi kapablas plori, plori kiel infano, kaj mi ne ploris de longe ... Nur pri unu afero mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru ... ne, ne malestimu min ... nur vi ne malestimu min. La tuta mondo rezignu je mi, gxi jxetu koton en mian vizagxon, mi ne timas cxi tiun malhonoron ... Mi ne hontas ilin ... neniun. Mi hontas nur vian malestimon ... gxin mi ne povas toleri. Kaj mi nenion ... nenion volas de vi ... Nur permesu al mi kiel iun tempon, tiam, sidigxi apud viaj piedoj kaj meti la kapon sur viajn genuojn. Mirski! Nikcxjo! ... Karulo ... sxi tramurmuris ... kaj sxi falis antaux li genuflekse. Rememoru, ke ankaux ci amis min iam, ke mi estis al ci kara, karega ... ke ci intencis farigi min cia edzino ... cia gxis la tombo por cxiam.

Mirski frostotremis.

--Pardonu min! pardonu min, karulo, mi scias, ke al ci ne estas agrable rememorigi tion nun ... ke ci rugxigxas nun pro tio. Pardonu min, mi silentos ... mi mem cxesis kredi, ke ankaux mi estis pura iam. Kelkafoje sxajnas al mi, ke mi naskigxis en iu bierujo. Ofte la teruro min kaptas ... mi nauxzas de mi mem, rememorante, ke ankaux mi estis senkulpa kiel la aliaj. Sed cxu mi estas kulpa, Nikcxjo, ke en tiu cxi mondo oni ... la virino dufoje ne povas esti honesta. Sed cxu vere cxio estas finita por mi en tiu cxi mondo? Cxu tiu cxi, kiu ne povas esti cia edzino ... cxu sxi ne povas farigxi cia amatino? ... amatino, sed cia ... nur cia, tage, hore, momente ... Ne forlasu min, Nikcxjo, permesu ankaux al mi almenaux unufoje en la vivo, ke mi mem min donu. Min tedis vendigxadi. Nikcxjo ... karulo, kial ci silentas? Al ci estas abomene min rigardi? Ci malestimas min, sed prenu min, Nikcxjo, kiel min prenas aliaj ... Pagu al mi fine ...

Mirski tuta estis en fajro.

Liaj okuloj brilis--la lipoj nerve tremis, kaj la cerbo dauxrigis ripetadi la samon.

Li sentis nun, ke antaux li staras fantomo de lia iama Nevena, tiu Nevena, pentanta pri sia malsagxajxo en la salono ... Nevena kiu ekkomprenis la vivon, sed ho ve, tre malfrue! ... kaj tre multekoste.

Li auxdis en sxia vocxo sonojn de la antauxa Nevena, sed la pasia kaj bela vizagxo ... sxia mirinda talio de formigxinta virino ... formigxinta ne de amo, sed nur de gxuoj, malheligadis la puran figuron de l'amata Nevena.

Kaj li nevole pensis, ke sur la sama loko jam hieraux, poveble, staris surgenue anstataux li iu alia, kaj sxi senzorge sin fordonadis al liaj karesoj.

Kaj en cxi tiu minuto li komprenis nur unu aferon, ke se sxi senhonte, cinike sin proponus al li, li, eble, kracxus sur sian junulecan revon kaj prenus sxin, kiel li estis preninta aliajn virinojn. Sed en sxia vocxo li rimarkis sincerajn tonojn, melodion de pura amo, de terura pento, kaj tio cxi lin timigis.

Li vidis, ke sxi kapablas ekploregi en liaj brakoj kaj finfine ekdezirus ankaux lian amon ... sxi ekpetus gxin.

Kaj li estus devigita sxin savi kaj pri tio cxi li ne havis fortojn.

Sxin preni nur por momento kaj foriri, al li sxajnis malhoneste. Lian momentan pasion--sxi opinius kiel revenon de l'malnova sento, sxi esperus liberigon--kaj li ne povus sxin liberigi--kaj amuztrompi sxin li opiniis malnobla.

--Nikcxjo! Nikcxjo, kial ci silentas?

--Nevena! ... ekparolis li serioze, mi ne povas esti cia amanto.

Nevena klinis la kapon sur la kanapon.

--Dio mia ... Dio mia ... Kial? Kial? Kial cxiu povas min havi ... cxiu ... nur ne ci, kiam mi nur cin deziras? Diru al mi, kial? Diru al mi, kial tiam, kiam mi estis nesperta--malsagxa infano, vi postulis de mi pasiojn, kaj nun ... nun, kiam en mi krom pasioj estas nenio alia, ci min rifuzas ... kial?

--Tial, ke mi treege amis cin tiam. Mi ne volas malpurigi mian unuan amon. Se mi ne amus cin tiam, mi senhezite cin prenus, sed nun mi ne povas. Cxu vi komprenis, mi ne povas ...

Sxi levis siajn okulojn al li, kaj Mirski tralegis en ili tian sinceran peton, tian penton pri cxio, tian soifon pri pura amo, ke li nevole ektimis.

Li vidis, ke sxi povas esti savita, ke li per unu kiso povus elvisxi la tutan malhonoron el sxia frunto kaj sxin levi alten--alten super la popolamaso ... sed ankaux li estis el la sama amaso ... kaj li havis eternajn prenojn-donojn kun gxi, kaj tion, kion cxi tiu amaso piedfrapis kaj forlasis sur la strato--li ne kuragxis levi. Sxi volis oferdonon de li--li ne povis akcepti tion.

Kaj en tiu cxi minuto en li aperis sola deziro--ke li tuj foriru de cxi tie, por ne fari iun abomenajxon aux malsagxajxon.

--Auxskultu, Nevena, li diris serioze, hodiaux ci estas tre ekscitita, mi ankaux--mi petas vin plej sincere kusxigxu, trankviligxu, kaj morgaux ... morgaux mi venos kaj ni babilos pri cxio pli serioze kaj pli trankvile. Li starigxis de l'kanapo kaj prenis sian cxapon de l'segxo.

--Kaj vi venos morgaux? sxi demandis lin, fiksante la rigardon en liajn okulojn.

--Jes, mi venos, diris li decide.

Sxi tralegis liajn pensojn.

Mirski premis sxian manon forte, dolcxe ... malfermis la pordon kaj eliris en la koridoron.

Kiam la servistino lin forkondukis al la ekstera pordo, Mirski haltis momenton.

Li auxdis el la salono bruon--kvazaux falon de peza objekto--lia koro frostotremis, li tuta paligxis kaj timeme diris al la servistino: "Kuru en la salonon! ... Al la sinjorino okazis malbonajxo" ...

Kaj tre rapide, kvazaux el la loko de iu krimo, li ekpasxis al la strato.

Pri unu anguleto de l'animo.

Nevena estas kolera al sia edzo--ecx ne kolera, sed pli vere disrevita pri li. Li komencis sxajni al sxi ne tia, kia sxi kutimis lin prezenti al si.

Kiel neniam sxi sentis sin ofendita kaj ne povis pacigxi kun la penso, ke li kasxas ion de sxi.

"Ah, tiu tirkesto, tiu tirkesto! Kion mi ne donus, se mi nur povus foje gxin malfermi kaj vidi, kio estas interne ... Tio estas kruela, malnobla, malhonesta de lia flanko: li kasxas de mi kiel de fremda homo, dum mi rakontas al li cxion, cxion ..." Momente sxi kaptis sin mem en mensogo--se li estus tusxinta per trancxilo sxian koron, sxi neniam konfesus al li sian mallongan romanon kun iu sinjoro, kiu antaux ne longe mortis kaj forportis sxian sekreton en la tombon kun si mem: "Jes, sed tio estas tute alia afero!"--tramurmuris sxi, tamen ne klarigante al si, kial tio estas tute alia afero. Sed vane sxi trasercxadis en la estinteco kaj la estanteco de sia edzo por diveni, kion ekzemple li povas kasxi de sxi--nenion sxi trovis. Amanta, delikata, bona, atenta--jen kia sxi lin konas. Tia li estis ja hodiaux, kaj hieraux, tia certe li restosankaux dum la tuta vivo.

"Ne nur mi lin amas,--cxiuj lin estimas, lauxdas, metas lin kiel ekzemplon ... Kiajn sekretojn povas havi tia homo? Kaj malgraux tio li havas sekreton, havas ... Kial cxiam, kiam mi lin trovas sercxantan en tiu 'mistera tirkesto', li tuj gxin fermas, lia vizagxo sxangxigxas, farigxas serioza kvazaux estas por li malagrable lin trovi apud tiu tirkesto ... jes, sekreto estas ... nur kia gxi povas esti? ... Kaj cxu mi neniam gxin ekscios? ... Cxu en la plej delikataj minutoj mi devos cxiam senti, ke io nin disigas, ke inter ni estas 'io alia' ... 'iu alia ino' ... Ne, nur tio cxi estas neebla! Je tia malnoblajxo li ne estas kapabla ... kaj kiu do povas esti tiu ino? ... Mi konas cxiujn niajn konatulinojn ... Ne, ne ... kaj malgraux tio estas, estas io! ..."

Tiu cxi penso gxis tia grado sxin persekutis, ke sxi aspektis kiel malsana.

Nevena komencis vidi en songxo tiun tirkeston; kaj en sia songxo sxi legas iajn leterojn trovitajn en gxi.

Malgraux sia profunda kredo en la amo kaj fideleco de sia edzo, Nevena ne povis trankviligxi, antaux sxiaj okuloj videtigxis sencxese iu malklara, virina figuro, kiu sxin incitadis kaj maltrankviligadis. Sxi gxin persekutadis, ridadis je sia timo, kaj gxi, kiel iu malbona spirito, marsxis cxiam post sxi kaj kelkafoje sxajnis al sxi, ke sxi auxdas gxis siaj oreloj arogantan virinan ridon.

"Sed tio estas kontrauxdia, ke li min turmentu tiel!"

Kaj sxi cxiam atendis, atendis, esperante, ke li mem venos al sxi, cxirkauxprenos sxin kaj diretos: "Jen la sxlosilo, iru vidi, kio estas interne kaj trankviligxu!" Nevena opiniis, ke li devas fari tion. Iun tagon sxi ecx pensis, ke "se gxis la vespero li ne faros gxin, tio signifos, ke tie cxi estas io, cxu li ekamis iun alian, cxu ... cxu ... en cxiu okazo cxesis min ami."

Nenio simila okazis. Sxia edzo post la vespermangxo kiel cxiam levigxis kaj foriris en sian kabineton.

Nevena decidis, kio ajn okazos, peti klarigon de li.

Enirinte en la kabineton, sxi sidigxis en la apogsegxon, li flanken jxetis la paperajxojn kaj delikate sxin ekrigardis.

--Kio estas?

--Kio estas?! Estas tio, ke mi suferas, cxu vi komprenas? Mi suferas tiel, kiel neniam dum mia vivo ... Vi min turmentas kaj returmentas senkompate ...

--Cxu denove pri la tirkesto? li demandis sxin ridetante--kaj mi pensis, ke vi gxin forgesis jam.

--Jes, jes, denove pri la tirkesto, pri tiu malbenita tirkesto, kiu donas al mi trankvilon ecx ne unu minuton, nek tage, nek nokte.

--Cxu vi serioze parolas aux sxercas?

--Mi ne sxercas, Mitjo, kaj parolas al vi plej serioze, cxu vi scias, ke al mi kelkafoje sxajnas, ke vi estas iu krimulo, ke vi kasxas ion teruran en tiu cxi tirkesto ... mi komencis timi--kion, mi mem ne scias ... sed cxiam sxajnas al mi, ke cxe ni okazos io ...

--Cxu vi scias, Nevena, vi eble estas malsana; mi ne povas vin kompreni, kial tiu cxi tirkesto estas enirinta en vian kapon.

--Mi ne estas malsana, Mitjo, sed diru al mi, kio estas en tiu cxi tirkesto? Malfermu gxin antaux mi kaj mi trankviligxos ...

--Cxu ne milfoje mi diris al vi, kaprica infano, ke nenio estas ... Estas kelkaj kajeroj kun miaj skribajxoj kaj nenio alia. Tiu cxi tirkesto farigxis cxe vi ideo ... fiksa ...

--Lasu, lasu min vidi tiun kajeron ...

--Denove malnova kanto! kaj de kie disvolvigxis cxe vi tiuj policaj emoj?

--Moku, moku ..., ne povis toleri Nevena; videble--estas io, kiam vi komencis timi policajn emojn ... tio ne faras al vi honoron! ...

--Denove samaj historioj! Fine ankaux se estas io, cxu mi devas gxin komuniki al vi?

--Vi ne sxercas?

--Tute ne, diris serioze Mitjo.

--Mi almenaux opinias, ke inter edzo kaj edzino devas esti neniaj sekretoj ...

--Kaj kial vi tiel opinias?

--Cxar alimaniere mi ne komprenas kunvivon.

--Kaj cxu vi ne konfesas, ke estas pli bone, se oni ne scias cxion unu pri la alia ... kaj tio ja ne povas esti alie, cxar cxiu homo havas en la animo anguleton, kien li neniun enlasas ... Kaj cxu vi ne havas tian anguleton? Cxu?

--Mi ne havas sekretojn antaux vi! ...

--Eble ... poveble ... vi virinoj, cxiuj estas escepto ...

--Ne ironiu ... mi povas jxuri, ke mi ne havas sekretojn antaux vi ... kaj vi! ...

--Vidu! mi ne povas jxuri pri tiu afero! ...

--Dio mia! Gxis kiam vi turmentos min tiel!--diris Nevena kaj sin lasis fali sur la apogsegxon.

--Auxskultu, Nevena, ne farigxu infano plej poste,--diris li delikate al sxi. Sxi levis siajn okulojn al li.

--Diru al mi, Mitjo, vi montros al mi tiun kajeron, cxu ne? traparolis sxi mallauxte, jxetinte al li pasian rigardon promesantan plej furiozajn karesojn. Li renkontis sxian rigardon kaj ekridetis. Sxi komprenis, ke li divenis sxian ludon kaj sxi rugxigxis. Sxi klinis sian kapon sur la brakon de l'apogsegxo kaj ekpensis: "Kia homo li estas? Kvazaux unuan fojon mi estas en soleco kun li? Kial mi per nenio povas lin obeigi?"

Nevena kolerigxis. Al sxi farigxas ofende. "Nenio, nenio influas sur lin kiam temas pri tiu tirkesto." Sxia bela vizagxeto sulkigxis.

--Diru al mi, kie restis tiu amo, pri kiu vi parolis al mi cxiam? Kio okazis kun tiu "plena sindono" unu al la alia, pri kiu mi kaj vi iam jxuris?

--Plena sindono, Nevena, en tiu cxi mondo ekzistas nur fizika; sian animon oni al neniu donas kaj dirante, ke oni gxin donas, oni mensogas ...

Post nelonge Mitjo rimarkis en la okuloj de Nevena blankajn kiel disversxita diamanto brilantajn gutetojn. Io lin pikis. Li saltis el sia segxo kaj sin jxetis al sxi.

--Nevena, Nevena, kial vi faras tion? kial de infana scivolemo vi kreas al vi suferojn?

--Eble ... sed tiu tirkesto ...

--Nevena! ... cxu serioze vi suspektas min? Diru al mi!

--Kaj tiu kajero?

--Diru al mi, Nevena, samokaze cxu vi konsentus malkovri konfiditajxon?

--Sekve, tiu kajero ne estas via?

--Kompreneble ... Kaj li delikate sxin cxirkauxprenis kaj altiris al si.

Pasia kiso silentigis en sxi cxian timon, dubojn kaj suspektojn. Sxi trankviligxis. Sed vespere, antaux ol ekdormi, iel subite sxi diris al si mem: "Kiu do tiel facile konfidas siajn sekretojn?"

II.

Post kelkaj tagoj Mitjo forveturis pro oficaj aferoj en la provincon.

Nevena restis sola kaj la penso, ke apenaux iu konfidos sian sekreton al alia, sxin ne forlasis. "Cxu ne li mem diris, ke cxiu homo havas unu anguleton en la animo, kien li neniun enlasas? Kiamaniere tiu iu donis al li siajn kajerojn? Tio cxi estas neebla! Mitjo elpensis cxion, nur por ne montri ilin al mi." Kaj iu nevenkebla forto sxin tiris en lian kabineton, kie momente cxiuj sxiaj supozoj finigxos--sxi ekscios la veron.

Kelkafoje sxi eniris en lian cxambron, sed malferminte la pordon kaj alproksimigxinte al la tablo, io sxin haltigas. Al sxi sxajnas, ke en la kabineto estas iu, kiu sxin observas. Sxi sentas tian timon, ke sxi volas elvoki la servistinon. Precipe la lastan fojon, kiam sxi decidigxis sidigxi sur la segxon, al sxi eksxajnis, ke Mitjo estas en la cxambro, li divenas sxiajn pensojn kaj kolere minacas sxin. Sxi ne kuragxas sin moveti de sia loko, iutempe ecx sxajnas al sxi, ke la cxirkauxaj mebloj havas postsignojn de vivo kaj ili komprenas, kial sxi venis tien cxi.

Nevena tiel ektimis, ke sxi lauxte elvokis la servistinon. La servistino venis, Nevena petis de sxi glason da akvo.

"Kiel malsagxa mi estas! Kion mi timas?" Vidinte la servistinon, sxi rememoris, ke sxi devas iri al iu el siaj konatulinoj: sxi volis eliri, sed denove restis en la kabineto. "Kie li lasis la sxlosilon?" Nevena komencis trasercxadi en liaj paperajxoj, en la sxranko, sub la kanapo, cxie. "Li estos gxin preninta kun si ... nenio ... en la domo estas tiom da sxlosiloj ... iu tauxgos" ... Sxi kolektis cxiujn sxlosilojn. Provante malfermi per ili, sxi rimarkis, ke la ordinaraj sxlosiloj ne eniras en la sxlostruon. "Sekve, li estas mendinta specialan sxlosilon!" Tiu cxi eltrovo sxin surprizis. "Certe estas interne io grava ... tre sekreta" ... Tio cxi ankoraux plifortigis sxian deziron malfermi "la malbenitan tirkeston", kvazaux en gxi kasxigxis io, kion sxi nepre devas scii, sen kio sxia vivo perdos sian signifon. Kaj ju pli sxi konvinkigxadis, ke estas neeble gxin malfermi, des pli sxi kredis, ke sxi devas gxin malfermi. Certan tempon sxi ecx pensis, ke sxia devo estas fari tion. "Sed kiel? Kiel mi gxin malfermu? Gxin rompi sola--mi ne povas ... mi devas elvoki seruriston?" kaj sxi forsendis la servistinon por venigi seruriston. Gxis kiam alvenis la seruristo, sxi uzis sian tutan sagxon konvinkigi sin mem, ke estas necese vidi tiun kajeron. "Nur post tio mi trankviligxos. Kio ajn estu tie, mi devas gxin scii ... alie, fine mi cxesos lin ami ... mi cxesos kredi al li, kaj nia vivo aliformigxos en inferon ... Mi ne volas vivi tiel, kiel vivas la aliaj ... Cxu ne estas pli bone ekscii la veron ol lin suspekti pri plej teruraj aferoj, eble de li neniam pensitaj."

Kaj alia vocxo murmuretas al sxi: "ne devas ... ne devas ... vi ne havas la rajton ..." Kaj tiu cxi vocxo estis tiel konvinkiga, ke sxi fine decidis revenigi la seruriston.

Sed kiam li eniris en la kabineton, la penso, ke post nelonge sxi ekscios cxion, tiel sxin kaptis, ke ne konsciante kion faras, sxi montris per la mano la sxlostruon.

Malfrue estis por rezoni. Post momento antaux sxi videtigxis la malfermita tirkesto. La seruristo kaj la servistino eliris. Nevena restis sola. Sento de timo, miksita kun nekomprenebla gxuo, cxirkauxprenis sxian tutan estajxon. Sxi tuj prenis la paperojn el la tirkesto kaj iris sur la kanapon apud la fenestro, kvazaux timis, ke la suno ne brilos suficxe, gxis kiam sxi ilin legos.

Nevena malfermis la kovrilojn de unu el la kajeroj:

En la antauxvespero de la edzeco sxi ne sentis tiajn akrajn frostotremojn--post nelonge sxi eniros en lian animon, sxi trasercxos tie ...

Al sxi sxajnis, ke sxi malkovras novan mondon, novan vivon, alian teron, iun nekonatan al sxi planedon. Sxia koro tiel dolcxe ektremis, ke sxi apenaux spiris.

Neniam dum sia vivo sxi travivis tiajn akrajn, kiel la pinto de kudrilo, sentojn. Ecx ne unu fojon sxia interna mondo plenigis tiel sxian animon, kiel tiu cxi ankoraux nur malfermita kajero, kasxanta en si la sekretojn de alia homo, vere proksima, sed samtempe fremda, tre fremda--cxar alie tiu cxi kajero havas nenian signifon por sxi.

Kaj jen sxi jxetas siajn strecxitajn okulojn sur la kajeron kaj legas supre deflanke:

"Cxiu homo en tiu cxi mondo havas en sia animo unu anguleton, kien li neniun enlasas".

Tiuj cxi mallongaj vortoj, kiujn sxi auxdis ofte de sia edzo, sxin igis frostotremi. Al sxi eksxajnis, ke sxi auxdis lian vocxon, ke li staras apud sxi kaj la tuta teruro de la faritajxo trapasis sxian cerbon.

Sed samtempe, nun sxi kontraux nenio kaj al neniu donus la kajeron, antaux ol gxin tralegi ...

"Mi treege amas studi min mem kaj egale mi analizas miajn bonfarojn kaj pensojn, kiel ankaux la plej abomenindajn kaj ecx krimajn ... kaj tiajn mi havas multajn, tre multajn ... al mi estas tiel agrable, kiam mi kaptas min mem en iun akran malnoblajxon, kiun mi penas kasxi per diversaj belsonaj nomoj ... kaj antaux la homoj, kompreneble, mi preskaux cxiam sukcesas en cxi tio. Homo estas tiel kredema, li tiel kredas la bruon de belaj vortoj! Sed en soleco kun mi mem, de tiu plej interesa en la mondo _tete a tete_ mi elfosas el la fundo de mia animo la plej kasxitan abomenajxon kaj gxin metas tien cxi en la registrolibron de mia kalkulo.

"Mi havas pasian deziron observi min kaj trasercxi en mia pasinteco, kia ajn gxi estu kaj precipe tial, cxar mi rimarkas, ke oni min opinias ne tia, kia mi estas ... Min cxiuj opinias, ecx miaj malamikoj, kiel senriprocxe honesta ... kaj mi uzas mian tutan sagxon, por subteni tiun cxi opinion. Mi pacigxus kun multaj kulpigoj, sed mi neniam pardonus al mia amiko, se li aludas ecx ion suspektan pri mia honesteco ... kaj dume ...

