# Nuntempaj Rakontoj

## Part 2

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/nuntempaj-rakontoj-23670/index.md

--Malfelicxa! ... gxi estas nenio ... sed, mi petas, ne parolu al mi pri li.

Mirski pasxis apud sxi kaj nevole observadis sxian staturon.

Kaj li ne kredis, ke virino povas esti tiel bela.

Sxi kaptis liajn rigardojn.

--Vi esploras min, eldiris sxi ridetante.

--Mi neniam supozis, ke el tiu malforta knabineto, kiun mi tiame konis, elkreskos tia imponanta virino.

--Sinjoro Mirski! ... komplimentojn! ... Vi komencas la ludon.

--Ne, vi ludas en modesteco, dum en via animo vi perfekte konscias, ke vi estas bela, diable bela.

--Prezentu al vi, ke ankaux tio cxi delonge tedis min ...

--Mi kredis ... Ankaux Rothsxildon certe tedis liaj milionoj.

--Mi ne scias ... povas esti ... sed mi iufoje malbenas mian belecon.

--Sed tio cxi estas ricxajxo en nia tempo.

--Jes, sed cxe aliaj kondicxoj ... sxi diris melankolie kaj, sxajne, forlogigxis malproksimen, kvazaux Mirski rememorigis al sxi ion alian ... malnovan ... eblan, kion sxi ne estas provinta.

--Ni sidigxu iomete, sxi diris, mi lacigxis.

Ili sidigxis kaj kelkajn minutojn silentis.

Iom poste sxi turnigxis al Mirski, kaj ekrigardis la vizagxon de la homo, kiu estis sxia iama fiancxo. Gxi sxajnis al sxi iel pli nobla ol cxiuj aliaj, kiuj estis hodiaux kun sxi. Li havis nenion komunan kun tiuj homoj, vetbatalintaj, kiu el ili pli facile kaj pli malkare sxin acxetos ... suficxas, ke sxi deklaru sin je auxkcio.

--Kion vi pensas? ... sxi demandis lin delikate.

--Nenion ...

--Tio cxi ne estas respondo.

--Kaj cxu vi dezirus scii, pri kio mi pensas?

--Kompreneble ... mi tiel multe interesigxas scii, kion vi pensas pri mi ... cxar, konfesu, vi nun pensas pri mi kaj, pensas malbonon ...

--Jes, vi divenis. Mi pensis, sed ne sole pri vi. Mi pensis pri ni ... mi pensis kiel facile disbatigxas la homa felicxo ... kaj, ke apenaux estas io pli malkonsekvenca en tiu cxi mondo ol la homa karaktero. Se vi nur scius tiame, kiel forte mi vin amis! ...

--Cxu, vere, tiel forte? demandis sxi kun miro.

--Kiel vi vidas, kvin jaroj jam forpasis de tiam, kaj mi ankoraux ne edzigxis.

--Tio cxi ne estas argumento.

--Por vi ne ... cxu vi scias, ke rememorinte, kial ruinigxas cxio--ankoraux mi ne povas pordonu tion al mi mem, kaj al vi. Kian teruran leteron vi skribis al mi tiam! ... Kaj precipe mi malgxojas pri tio, ke mi estis prava, kaj vi juna, nesperta knabino, tiame, dorlotita infano de la edukado, estis kulpa. Vi amis, sed vi komprenis nek la mondon, nek la amon, nek la pasiojn,--nenion. Kaj pro unu malsagxajxo, infana malsagxajxo, vi disbatis miajn plej belajn jarojn, kaj vin mem vi faris malfelicxa.

--Kaj cxu vi memoras la kauxzojn de nia eksfiancxigxo?

Mirski malkonfide sxin ekrigardis.

--Cxu vi ja forgesis ilin?

--Verdire, mi rememoras ion, sed mi ne povas klare prezenti al mi tion. Eble, tio cxi nun perdis por mi cxian sencon, kaj mi ne povas gxin revoki. Plej bone, rakontu gxin al mi ... mi vin petas ... gxi interesas min.

--Vi estas prava: La vivo elvisxis en vi tiujn subtilajn komprenojn. La malgrandajn malsagxajxojn la sperto ne konservas, kaj tiame ... tiam vi estis vantego, uragano, elemento, kiu neniigis ankaux min, miajn petojn kaj mian amon ... Vi ridos nun pri tio, kio nin disigis tiame. Kaj gxi estis ... kiel hodiaux ... mi memoras tiun vesperon. Ni unuafoje restis longan tempon solaj en via salono. Ni sidis unu apud la alia, sur la kanapo. Kiel neniam alifoje, vi estis bela,--mi enamigxinta. Delikate, konfideme vi klinis la kapeton sur mian sxultron, kaj iutempe niaj lipoj kunigxis en longa, senfina kiso. Sed jen ... mi mem ne scias kiel kaj kial, mia mano nevole kuntusxigxis kun viaj genuoj kaj nekonscie, kaj nerve glitis malsupren, kaj jen mi eksentis sub miaj fingroj viajn sxtrumpojn. Mi svenis ... Dio mia! ... ekzistis io en tiu cxi mondo, kion oni ne devas atenti ... minutoj, kiujn oni devas travivi, ne haltigante sian cerbon super ili. La pasio estas senkulpa nur tiam, kiam ili ambaux estas egale ebriigitaj de gxi. La pasio estas felicxego, estante blinda. Malferminte siajn okulojn kaj ekvidinte,--gxi farigxas cxu malcxasteco, cxu perforto. Cxu vi scias, kio okazis en tiu cxi momento? ... Kvazaux iu vangofrapis vin aux nomis vin publika virino,--vi furioze saltis de l'kanapo, rugxigxinta pro honto ... paligxinta pro indigno. Mi genufleksis, mi petis vin, mi ploris ... mi jxuris antaux vi, ke tio cxi estas pli forta ol ni, ke ne per ofendoj, sed per kisoj kaj karesoj oni povas sufoki la pasion. Mi konvinkadis vin, ke ne povas esti malpura aux krima tio, kio nin kunligos poste por cxiam ... kaj vi rigardis min tiel, kvazaux vi volis enkracxi en mian vizagxon.

Pro rapida parolmaniero kaj ekscitigxo Mirski haltis momenton.

--Mi vin petas, dauxrigu ... al mi estas tiel agrable vin auxskulti. Vi rememorigas al mi tiujn tagojn, tiujn minutojn en kiuj mi estis pura, senkulpa ... Nur diru, mi vin petas, kial mi ne kredas plu al mi mem, cxu mi estis tiam sincera? cxu mi ne afektis? ...

--Se vi afektus, mi ne suferus tiel longe post tio ... mi ekkonus la afekton. Tiam vi ne povis tiel arde, tiel sincere ludi komediojn. Tre juna vi estis ankoraux. Kaj kian intereson vi havis, por afekti! ... ne ... Vi forlasis la salonon kiel iu senindulgema jugxisto, kaj mia krimo en viaj okuloj meritis nek favoron, nek indulgon. Post tio finigxis cxio. Jen la homa cxasteco ... Infana kaj malsagxa cxasteco! ...

--Kaj cxu vi memoras la leteron? ...

--Gxian enhavon ... jes. En kio nur vi ne kulpigis min: ke mi, kiu cxiam murmuretis al vi pri ideala amo ... pri parenceco de l'animoj ... --estis ordinara homo, sercxanta nur voluptan amon ... ke vi disrevigxis en cxio ... ke ne estis amo en tiu cxi mondo ... ke cxiuj viroj estas la samaj ... ke vi hontis aminte min ... ke, se tio cxi estas amo ... tiam pli bone estas edzinigxi je la kolonelo. Li almenaux ne hipokritas kaj ne rakontas pri idealoj, sed sercxas en la virino nur virinon ...

--Kaj mi edzinigxis je li kaj vengxis al vi ... diris Nevena kun maldolcxa rideto.

--Cxu vi scias, sinjorino, dauxrigis Mirski, mi donus nun dek jarojn de mia vivo, se povus reveni cxio cxi tio denove ... nur sen tiu vespero, cxar tiam mi sentis la poezion de l'vivo. Depost tiam sekvis, mi ne neas, ankaux gajaj minutoj kaj gxuoj, sed la poezio ne ripetigxis. Oni povas ami dudekfoje, ami dolcxe ... pasie, sed ne estas plu tiu aromo, tiu printempo de l'sentoj. Sole dum la unua amo oni amas nur per la koro,--ne enmiksante la sagxon. Pluen la kalkuloj venkas la plej fortan amon kaj oni rezonas ecx en la brakoj de l'amata estajxo.

Nevena auxskultis, kaj io facila, malnova, konata trakuretis sxian animon, kvazaux sxi sentis tiun cxi vesperon, ke sxi havas animon ...

Gxis nun kvazaux sxi ne bezonis gxin ... sxi forlogigxis en la estintecon.

Pasis tra sxia memoro cxio, kion sxi estas iam travivinta kun Mirski, kaj veninte gxis la sceno en la salono ... gxis la letero,--sxi ne volis kredi, ke tio cxi okazis ... ke sxi ... nome sxi ... estis kapabla pri tio.

Kaj masxinsimile, kvazaux apud sxi sidis Mirski--sxia fiancxo--sxi metis sian manon sur la lian.

--Sed cxu la felicxo ja ne ripetigxas? ... sxi tramurmuretis, kvazaux al si mem. Gxi estis terura tiam ... Kial vi silentas? ... Cxu ne ripetigxas? ...

--Ne ... tia felicxo ne ripetigxas. Ankaux gxi kiel homo unufoje naskigxas kaj mortas por cxiam. Ne ripetigxas ... demandante pri la felicxo, oni ne sentas gxin. Nun ni povas esti nur spertaj aktoroj, sciantaj bone siajn rolojn, kaj ne agantaj personoj de l'primitiva kaj ama dramo ... Dafnis kaj Hxloe elkreskis kaj tiam, gxis la lasta sceno, ni estis kiel ili.

--Suficxe ... suficxe ... ne parolu al mi pri la tiamo--ne rememorigu al mi la perditan paradizon ...

Sxi eksilentis kaj desegnis ion sur la sablo per la pinto de sia ombrelo.

Li ne interrompis sxian silenton.

--Ne ... sinjoro Mirski, subite ekparolis sxi, vi ne estas prava. Se estus vero, ke oni nur unufoje povas esti felicxa, tiam oni cxiutage sin pafus ... ne ekzistus homo pli agxa ol de dudek-dudek kvin jaroj ... Vi, simple, min ne amas nun, nenio plu ...

--Kaj cxu vi do amas min? ...

--Gxi estas mia afero. Mi pruvos al vi, ke tion, kion iam rifuzis al vi unu malsagxa infano--hodiaux centoble redonos la virino.

--Ne parolu al mi pri amo ... mi vin petas ... tio cxi ne estas amo ... ecx ne pasio, sed simpla kaprico.

--Ni intersxangxis niajn rolojn. Tiam mi faradis malsagxajxojn--nun venis via vico. Tiam mi ofendis vin ... nun vi ofendis min ... Ni estas kvitaj! ... Ni komencu cxion denove. Mi malpermesas al vi hodiaux disigxi de mi, diris sxi per tiu certa, potenca tono, per kiu sxi estis kutiminta konduti al siaj adorantoj. Li starigxis kaj riverencis. Kaj al Nevena montrigxis, ke en tiu cxi respektoplena riverenco estas ironio. Sxi ... por kiu la plej ricxaj junuloj estus malfermintaj siajn plenajn monujojn--por li, havis nenian valoron. En sxi li vidadis nur memorajxon de la iama Nevena--duonhelan kiel revo ... La nunan, li trankvile disponigis al la aliaj, sen envio kaj jxaluzo.

Sxia koro dolore kuntirigxis. Sxi kvazaux unuafoje sentis sian falon.

Sxi komprenis tiun momenton en la turnigxo de l'monda bruo--la momenton kiam oni klare komprenigas sxin, ke sxi havas nenion komunan kun tiuj virinoj, kiujn oni povas ami ...

Kaj en cxi tiuj minutoj sxi kredis ... sciis, ke, se li prenos sxin--li prenos sxin kiel ordinaran publikan virinon, kun kiu oni povas pasigi plej pasie tutan nokton, kaj cxe sunlevigxo rugxigxi pro sxi.

Baldaux ili auxdis la vocxojn de l'kompanio venanta al ili.

--Cxu vi scias, Mirski, diris sxi iel nerve ... mi bedauxras nun, ke mi renkontis vin. Vi memorigis al mi la nerevenigeblan estintecon kaj mortigis en mi la senzorgecon, vere, eble kriman, tamen sen kiu mi apenaux povus vivi pluen.

Kiam la kompanio kolektigxis--oni decidis iri en Knjajxevo'n[1] kaj arangxi malgrandan festeton en iu bierejo.

Mirski manetendis por levi la cxapon kaj adiauxi de la kompanio--Nevena fiksis sian rigardon sur lin. Sxi invitadis lin, ordonis, ke li restu. Mirski trankvile renkontis sxian rigardon.

Sxi vidis sin senforta antaux li.

--Sinjoroj! diris sxi ekscitite--se sinjoro Mirski ne iros kun ni, ankaux mi restos cxi tie.

Cxiuj cxirkauxis Mirski'n kaj komencis lin konvinki, ke li devas konsenti.

Por cxesigi tiun cxi komedion--li cedis.

Post unu horo la kompanio sidis en aparta cxambreto de bierejo en Knjajxevo.

Oni alportis bieron, mendis mangxajxojn.

Jam enirinte en la bierejon--Mirski eksentis ke li faris malsagxajxon, kaj tenis sin iom flanke de Nevena--sed sxi, rimarkinte lian humoron, sidigis lin apud si.

--Ni, sxajnas, komencos jxaluzi, diris iu el la kompanio.

--Kial do?! ... ridetis alia. Tie cxi inter ni Mirski aperas kiel speco de eksedzo--kaj pri viroj ne estas akceptite jxaluzi ...

--Sinjoro Mirski, se iliaj malsagxajxoj estas al vi malagrablaj--mi silentigos ilin.

--Lasu ... diris li mallauxte, mi ecx ne auxskultas ilin, kaj mi diru al vi ... gxi cxesis dolori ...

--Tre baldaux ... videble gxi ecx ne doloris.

--Eble ...

--Kruela! ... pli kruela ol mi tiame, almenaux ne diru gxin.

--Mi silentos.

--Ne, vi parolos ... nur ne tion ... ne tiel ... pri io alia kaj gaja.

--Ne atentu pri mi: mi hodiaux estas ne respondema.

--Kaj ili envias al vi kaj rajtas envii al vi.

--Kial? ... mi nun sentas nur unu solan deziron--ke mi foriru de cxi tie--al mi tedas tiu cxi kompanio.

--Vi ne foriros ... cxu vi auxdas? Se vi foriros, ankaux mi ekiros kun vi.

La kompanio, rimarkinte la mallauxtan interparolon de Nevena kun Mirski, faris tian bruon, ke Nevena estis devigita forlasi Mirski'n por momento kaj sin okupi pri ili, kaj Mirski, profitinte de tio, trankvile observadis siajn konatojn.

Li konis ilin tre bone gxis la lasta kaj, kune kun ili, kiel ankaux nun, li amindumis iam la fremdajn virinojn, perdis tutajn vesperojn kaj noktojn kun sola celo--venki ... sukcesi, kaj tiam sxajnis al li tre nature antaux la okuloj de l'edzo, la patro aux la frato sxteliri al la malfortaj kordetoj de iu beleta sinjorino, revanta ekster la edzeco alplenigi la malplenajxojn de l'vivo.

Li konkuris al ili: en iuj lokoj li gajnis ... en aliaj perdis aux atendis la vicon. Kaj neniam venis en lian kapon pripensi, ke li aux ili faras ion nebelan. Sed tiun cxi vesperon, cxiuj liaj kamaradoj videtigxis antaux li en sia estanta grandeco ... kvazaux ili formetis siajn maskojn. La besto--la nesatigebla besto, kiu rekonas nek virgecon, nek honton, nek decregulojn, estis klare legebla en iliaj okuloj ... ke li nauxzis de ili.

Cxiu el tiuj cxi sinjoroj esperis jam tiun cxi nokton sxin konduki en sian hejmon ... kaj sxi scias tion, kaj tute trankvile sidas, sentante, ke antaux sxia vizagxo ili kalkulas nur unu aferon: "Kiom do sxi kostos?"

Kaj tio cxi estas Nevena, la sama Nevena, kiun li amis tiam kaj kies figuro ankoraux estas konservita en lia memoro.

Nesciante kial--li sentis en tiuj cxi minutoj, ke ili ofendas ankaux lin per tio.

Kaj rimarkinte de ilia flanko iun pli cinikan sxercon, pli malmodestan alparolon al Nevena--li ekvolis kapti la segxon kaj ilin forpeli, cxiujn gxis la lasta de cxi tie kune kun sxi.

Lia cerbo komencis pli forte labori ... sed iutempe, atentinte, ke li trinkis kvinan aux sesan bieron, li diris al si mem: "Kial mi tiel ekscitigxas? Tio cxi estas certe de la biero ... cxu tusxas mian aferon cxio cxi tio? ... Kia mi estas por sxi? ... En kio ili estas kulpaj al mi? ... Cxu ankaux mi sur ilia loko ne farus la samon? ... Komedioj! ... sentimentalecoj! ... De kelkaj bieroj mi ekscitigxis."

Kaj samtempe li sentis, ke io doloras ... kuntiras lian koron, kaj iu interna vocxo murmuretas al li, ke cxio cxi tio ne devis esti tiel ... ke tio cxi estas terura ... ke, se la vivo estas loterio, hazardo ... kaprico de io nevidebla, nerespondebla, gxi ne havas sencon. Ke estas monstre ... krime disbatigxi tiel la homo kiel iu malkara ludilo en minuto de ebrieco. Ke cxiuj cxi tiuj acxuloj devus genufleksi antaux sxi, se ne pro alia afero, pro sxia beleco, sed genufleksi pregxante, kaj ne etendi siajn malpurajn manojn, plenajn je bankbiletoj.

Kaj nevole meze de la fumo de cigaredoj, la odoro de l'biero, sxercaj interparoloj--li vidis antaux si deksepjaran knabinon--preskaux infanon.

Kiam la vivo sukcesis malbonigi tiun kreitajxon?

Kiel gxojplenaj ja rapidis cxiuj cxirkauxantoj detrui sxian virgan mondon, kaj la malklerecon de l'amo anstatauxigi per la subtilaj konoj de l'malcxasteco--de tiu malcxasteco, kiun ni samtempe sercxas kaj malestimas.

Kaj en cxi tiu minuto li tiel kompatis Nevena'n, ke li preferis sxin forporti de cxi tie, diri al sxi, ke li denove sxin amas, nur, ke sxi denove farigxu la iama Nevena, tiu Nevena, kiu estis kapabla lin vangofrapi pro unu senkulpa manetendo.

Sed rigardante sxin nun, auxskultante sxian vocxon, vidante sxiajn gestojn--li certigxis, ke tiu Nevena estis mortinta por cxiam kiel por li tiel por si.

De la cxasta infano ne restis ecx ombro.

Ecx sxajnis al li nun, ke sxi plisagxigxis ... Sxia interparolo farigxis kuragxa--la respondoj trafaj, spritaj. Sxi lernis moki, povosciis tuj ekrigardi en la fremdan animon, divenadis la sekretajn pensojn de siaj adorantoj ... kaj majstre ilin metadis en iliajn lokojn, kiam ili trouzis aux ne placxis al sxi.

Sed en tiu cxi sagxo Mirski trovis nenion konsolan.

Sxajnas, ke tio cxi estis sagxo de iu komercisto, deziranta pli kare vendi sian komercajxon en la bazaro.

Post nelonge Mirski atente haltigis siajn okulojn sur sxi. Sxia vizagxo estis ekscitita ... sxiaj okuloj brulis, kaj Mirski nevole konfesis, ke neniam dum sia vivo li vidis tian belulinon.

"Dio mia, li tramurmuretis--kial sxi ne estas tiel pura, kiel sxi estas bela?" ...

Sxia maneto tenis la maldikan glason da biero, kaj sxi, turninte sin al Mirski, diris al li:

--Cxu vi scias? mi decidigxis cxi tiun vesperon min ebriigi ... sed, vi scias, tiel bone ebriigxi, kiel iu viro, volanta sufoki en sia animo iun malnoblajxon ...

--Kial do tiaj fantaziajxoj?

--Tio cxi ne estas fantaziajxoj ... Mi preferas forgesi hodiaux cxion ... forgesi, ke mi naskigxis en tiu cxi mondo ... forgesi, ke mi iam sidis kun vi cxe ni en la salono ... ke mi skribis al vi leterojn ... ke mi vin renkontis denove ... cxion ... cxion forgesi, ecx min, ecx vin.

--Tiam plej bone estas, ke mi foriru de cxi tie? ...

--Ho! ne ... Neniamaniere ... tio ne helpos al mi. Kontrauxe, mi tiam ebriigxos ankoraux pli multe. Mi ploros tiam ... batos ... mordos ... he, al cxiuj cxi tiuj mi elgratos la okulojn. Vi ne foriros, cxu vi auxdas? Sidigxu pli proksime de mi ... ankoraux. Cxu vi auxdas, Mirski! Se vi foriros, mi jxetos min sub la tramveturilon ... Kial vi rigardas min tiel? Mi estas kapabla pri tio ... mi volas, ke vi rakontu al mi denove pri tiu vespero en la salono ... de la komenco mem, kaj morgaux ... morgaux vi alportos al mi tiun leteron: mi volas vidi, cxu mi gxin skribis. Se vi ne alportos gxin, mi mem venos al vi ... cxu vi auxdas? ... mi venos al vi! Aux vi ne volas? Cxu vi ne akceptos min? ...

Mirski sxin rigardis, sentante, ke la biero komencis efiki en sxi.

Estis minutoj, dum kiuj sxi klinigxis al li--kvazaux sxi volis cxirkauxpreni lin.

Tiutempe la sinjoro, sidanta cxe la alia flanko, tusxetis la nudan parton de sxia mano por diri al sxi ion.

Sxi sentis la ektusxon de fremda mano.

--For la manojn! ... sxi elkriis, turninte sin al li. Kiel vi kuragxas tusxi min. Kiu donis al vi tiun rajton? ... Ha? ...

Sxi eksilentis, kvazaux sxi estis sufokigxinta.

Sxia kapo ekturnigxis.

Sxi cxirkauxrigardis kaj altigis sian rigardon sur Mirski.

--Mirski! ... Tio estas vi? Cxu ne? ... Kial vi silentas? ... Mirski! ... Vi mensogas pri tio ... pri cxio vi mensogas ... Mi neniam skribis al vi!

Sxi komencis balbuti kaj ripeti la vortojn.

Sxiaj okuloj erarvagis, la vangoj flamis.

Mirski klinigxis al sxi.

--Sinjorino, trankviligxu ... trinku akvon.

--Kial estas bezona al mi akvo? Mi ne volas akvon.

--Sinjorino, al vi estas malbone ... Sinjoroj, mi vin petas malfermu la fenestron.

--Lasu min ... lasu min ... kriis sxi, foriru de tie cxi ... lasu min.

Vane Mirski konvinkadis sxin, ke sxi trinku iom da akvo kaj, eliru en puran aeron.

Sxi ne movetigxis de sia loko--nur klinis la kapon sur siajn manojn apud la tablo--kvazaux sxi ekdormis.

--Finigxis! ... diris iu.

--Kaj tio cxi estis festeno! ...

--Vi, Mirski, kion vi estas parolinta al sxi?

Iutempe sxi levis sian kapon, kvazaux sxi rememoris ion.

Kaj jen subite forta, nerva rido plenigis la cxambron.

--Ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... li estis kaptinta miajn genuojn! ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... Cxu vi auxskultas? ... Mirski estis kaptinta miajn genuojn ... kaj mi forlasis lin pro tio. Ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... li mensogas! ... mensogas! ... mensogas ... Kaj la rido transiris en histerion.

Mirski saltis, kaptis sxin per siaj manoj, elversxis tutan karafon da akvo sur sxian vizagxon, malbutonumis sxian vesteton kaj forportis sxin sur la kanapon.

Li zorgis pri sxi tiel, kvazaux neniu, ekster li, havis tiun cxi rajton.

Post nelonge sxi fermis la okulojn. Sxia kapo pezis, sxi forte spiris, sed sxia cerbo iom post iom rekonsciigxadis.

Sxi vidis la tutan kompanion, la tablon kun biero, la mangxajxojn ... sxi komencis rekonadi cxiujn siajn adorantojn unu post la alia kaj samtempe vidis kaj sentis apud si Mirski'n.

Sxia brusto ekmovigxis, io malsaneca eltirigxis el gxi, iom post iom gxi premis sxian gorgxon ... kuntiris gxin ... kaj sxi, forte ploregante, enigis sian vizagxon en la kanapon.

--Sinjoroj, diris Mirski, vi senkulpigos min, sed mi opinias, ke estos plej bone, se vi iomete foriros de cxi tie. En certaj minutoj via cxeesto kauxzas al sxi suferon.

Iuj ekmurmuris, aliaj indignis.

--Kaj kial do?

--Kia vi ja estas tie cxi?

--Videble, li estas prava.

--Jes ... jes ... ili foriru ... cxiuj foriru ... gxis la lasta, kriis Nevena, kaptante la manon de Mirski.

Restinte solaj, Mirski sidigxis apud sxi.

Deflanke li aspektis kiel kuracisto klinita super la kusxejo de sia paciento, al kiu oni jam per nenio povas helpi.

Li vidis la tutan teruron de sxia sorto kaj sentis, ke li ne povus, ne entreprenus savi sxin.

Rigardante sxian belan talion, la dolcxan vizagxeton, li klare komprenadis, ke cxio cxi tio estis destinata kiel momentaj amuzigxoj de l'homo.

Cxiu rajtas gxui tiun belan korpon ... cxiu povas gxin acxeti ... kaj sxi neniam kaj per nenio povos gxin reacxeti de l'mondo. Nek la pento, nek la pardono restarigus sxiajn rajtojn super sxi mem.

Iutempe Nevena malfermis siajn okulojn, haltigis sian rigardon sur Mirski kaj nerve alpremis lian manon al sia brusto.

--Mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru ... al mi estas malvarme.

Mirski starigxis, fermis la fenestron, kovris sxin per sia supra vesto kaj denove sidigxis apud sxi.

--Cxu vi scias, ekparolis li al sxi kaj volis diri "Nevena", sed li englutis la vorton ... vi faros plej bone, se vi iom dormos.

--Ne ... ne ... mi ne volas dormi ... al mi ne estas malbone. Vi pensas, ke tio cxi estas de la biero, ke mi estas ebria ... ne ... mi estas trinkinta ecx pli multe alifoje. Al mi farigxis malbone de alia afero ... de nia renkontigxo ... de tio, kion vi diris al mi ... de la letero. Mi rememoris bone nun, ke mi skribis al vi tian leteron kaj mi hontas ... mi hontas ne antaux mi mem, sed antaux vi. Al mi estas malagrablaj cxiuj tiuj homoj, kiuj estis tie cxi kun ni. Mi vin petas, ne enlasu ilin plu cxi tien, mi ne volas ilin vidi, se ili eniros, mi faros skandalon.

Li ekrigardis sxin rekte en la okulojn.

--Kaj kion vi sercxas en tiu kompanio? demandis li preskaux severe.

--Ne demandu, ne demandu kion ajn ... mi ne povis alie.

--Kaj kial vi forlasis vian edzon?

--Mi vin petas, eksilentu ... Tie estas pli malbone ol cxi tie. Sed mi ne povas resti plu cxi tie ... konduku min hejmen ... mi sufokigxas en cxi tiu cxambro.

--Vi estas malforta nun ... cxu vi povus starigxi kaj iri gxis la fiakro?

--Mi povos ... mi apogos min je via mano kaj vi subtenos min.

Mirski helpis al sxi starigxi. Li surmetis la supran veston sur sxiajn sxultrojn, prenis sxin sub la brako kaj ili eliris el la bierejo.

Estis jam plena nokto. La lanternoj de l'fiakro briletis proksime.

--Cxu vi scias, Mirski, mi estas tre kontenta, ke estas mallume kaj, ke estas neniu cxirkauxe. Mi hontus iri kun vi, ja ankaux vi, certe, ne decidigxus eliri tiel kun mi, sxi ekparolis mallauxte.

Mirski respondis nenion kaj vokis la veturigiston.

Sidigxinte en la fiakro unu apud la alia--ili ambaux silentis, kaj Mirski nevole meditis: "Kiom da fojoj sur la sama sxoseo, eble per la sama fiakro, sxi revenadis tiel kun alia", kaj samtempe iu interna vocxo murmuretis al li: "Dolore estas al vi nun ... cxu ne? Kaj vi ... cxu vi ne veturis gxuste tiel kun fremdaj virinoj, kiuj ankaux estis karaj al iu tiel same, kiel al vi estis kara Nevena tiame?" ... "Kiom da puraj kreitajxoj vi malcxastigis en tiu cxi mondo? Kiom da vivoj vi difektis? Kaj nun vi indignas, ke la mondo malpurigis vian iaman puran revon?" ... kaj la rememoroj pri la antauxa Nevena, kunmiksigxante kun la nunaj cirkonstancoj,--malsanece kuntiris lian koron.

