# Nuntempaj Rakontoj

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/nuntempaj-rakontoj-23670/index.md

Produced by David Starner, J. C. Goodin and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net

INTERNACIA MONDLITERATURO

Kolekto de la plej famaj verkoj el cxiuj naciaj Literaturoj

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922 ESPERANTO-FAKO

G. P. STAMATOV

NUNTEMPAJ

RAKONTOJ

El la bulgara originalo tradukis kun permeso de l'auxtoro

Ivan H. Krestanoff

Rekomendita de E. L. A.

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922

ESPERANTO-FAKO

CXIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ

COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG

PRESEJO GUNTHER, KIRSTEIN & WENDLER EN LEIPZIG

Enhavo.

Pagxo 1. Vilao apud la maro 7 2. En la tombejo 14 3. La estinteco 20 4. Pri unu anguleto de l'animo 42 5. Du talentoj 61

Noto pri l'auxtoro.

G. P. Stamatov okupas specialan lokon inter la nuntempaj bulgaraj verkistoj-beletristoj. La rakonto estas lia amata formo. La plej bonaj el liaj rakontoj, dissemitaj en diversaj gazetoj kaj revuoj, estas eldonitaj en aparta libro titolita "Elektitaj skizoj kaj rakontoj" (Sofia, 1905), sed lastatempe aperas el lia plumo ankoraux pli multnombraj el kiuj mi tradukis la plej distingajn.

Stamatov estas beletristo-satiristo. Lia satira rilato al la vivo konsistigas esencan trajton en la rakontoj. Li enprofundigxas en la animojn de siaj herooj ne tiom por ilin malkovri al ni, sed por kapti iun kriplan flankon en ili, iun abomenan malvirton, gxin aperigi, moki kaj gxin frapi per sia senkompata sarkasmo, per sia mokmalica rido. En sia estado la rakontoj de Stamatov estas plimulte provoj de psikologiaj studoj, ol bildoj de l'vivo. Stamatov ne verkas sub la premo de poeta instinkto. Li verkas pri antauxe trovitaj kaj pripensitaj temoj. La celo de lia rakonto estas ilustri certan penson, argumenti certan temon.

Liaj rakontoj estas kvazaux spegulo por multaj kaj mi esperas, ke la kelkaj de mi tradukitaj trovos bonan akcepton ankaux cxe la esperantistaro.

I. H. K.

Vilao apud la maro.

"L'amour est maitre des choses" "Le veau d'or est toujours debout".

La suno subiradis, kiam ili eniris en la gxardenon.

--Karulo, diru al mi, cxu estas io pli forta, pli bela ol la amo? Ne estas, cxu ne? Cxio alia estas bagatela, senvalora! ...

--Estas, karulineto mia ... estas ...

--Kaj kio gxi estas?

--Vi estas Linjo ... vi ... vi estas pli forta kaj pli bela ol la amo mem ...

Felicxa, sxi kasxis sian kapeton sur lia brusto.

--Estas ankoraux io pli forta ol la amo--mallauxte paroletis li en sxian orelon.

--Kio? ...

--La mono.

--Alecxjo! Kiel vi ne pektimas tiel paroli! Vi ...

Li per kiso surdigis sxian proteston.

--Tio koncernas la tutan mondon, sed ne vin, ne min.

--Kaj kiam, Alecxjo, ni forveturos en vian vilaon?

--Nian vilaon!

--Nian vilaon--ripetis sxi--Kiam?

--Se vi volas--morgaux.

--Bone--morgaux. Mi ne vidis gxis nun maron. Sxajnas, ke gxi estas belega vidajxo. Io granda, tre granda?

--Ne estas gxi pli granda ol nia amo.--La suno malaperis el la horizonto. Klinitaj unu al la alia ili cxesis paroli.

* * *

La maro. De la bordo malproksime supren etendigxas parko. Meze de gxi alta vilao kun terasoj, tute droninta en arboj. Cxirkauxe bedoj kun floroj, vastaj aleoj, kovritaj per etaj diverskoloraj sxtonetoj.

El la vilao eliras Lina kaj Alecxjo.

Je cxiu pasxo sxi haltas pro raveco kaj felicxo.

--Dio mia! Kiel bele estas cxi tie! ... Jen, rigardu tiun senfinan bedon da floroj:--blankaj ... verdaj ... rugxaj ... kiel giganta rubando. Alecxjo! Tio ja estas nia trikoloro! ... Sxi ekiras kaj iom poste sxi denove haltas.

--Venu ... venu vidi la maron de cxi tie ... Kia bildo! Kaj cxio cxi tio estas via? ... Nia? ... Jen tie ... tiu dometo eleganta kiel bombonujo ... gxi ankaux estas nia? Kaj pluen ... la monteto ... la arbareto ... ili estas ankaux niaj?

--Jes, cxio cxi tio estas nia.

--Cxu vi scias, karulo, mia kapo ebriigxas pro felicxo,--mallauxte diris sxi kaj premigxis al lia brusto.

--Mi timas cxu tio ne estas songxo.

--La felicxo ja cxiam estas songxo--ecx se oni gxin travivas.

Sxi ameme lin prenis sub la brako kaj ekiris pluen.

Ili eniris en unu arbarkampeton kovritan de tapisxmola herbo, cxirkauxitan de altaj, densaj arboj, kun brancxoj etenditaj kiel arkajxo super la tero. En unu angulo de l'arbarkampeto estas arta kaverno kun speguloj interne sur la muroj. Antaux la enirejo terfiksitaj: granda ronda tablo, segxoj, super ili elektraj lampetoj. Tra granda fauxko inter la arboj rigardetas la maro.

Gxi facile ondigxas, kvazaux gxi pretigxas vojagxi ien.

Alecxjo kaj Lina sidigxis cxe la tablo, kontraux gxi.

La ondoj unu post alia celis la bordon, revenis, plifortigxis kaj denove frapigxis je la sxtonegoj.

Lina ne forlevis la okulojn de la maro. La plauxdo de la ondoj aludis al sxi pri io nova, nekonata kaj neatingebla.

--Alecxjo, cxu la maro ankaux estas nia?

--Gxi apartenas al neniu.

Sxi eksilentis ofendita, ke ankaux la maro ne estas ilia.

Alecxjo apoginta sin je la tablo sidis senmova. Lia vizagxo estis serioza.

Iom poste Lina lin ekrigardis.

--Karulo, kio estas al vi? Kial subite vi farigxis malgaja? Tie cxi, en la mirinda parko, cxe tiu pejzagxo, apud la maro mem ... apud mi--vi estas pensema. Kio estas al vi?

--Nenio.

--Kiel nenio!? Vi ecx ne volas min ekrigardi. Kion signifas tio cxi? Aux eble, Alecxjo, la maro, tiu cxi loko rememorigas al vi iujn malgajajn momentojn? ...

--Ne malgajajn, sed timigajn momentojn ...

Lina saltis de la segxo kaj proksimigxis al li.

--Ne tusxu min, severe diris li.

Sxi paligxis.

--Alecxjo, vi timigas min, kio okazis?

--Okazis io terura. Se mi gxin diros al vi, tiu cxi mirinda pejzagxo ekodoros al vi je tombejo.

--Dio mia! Mi nenion komprenas. Diru al mi kio estas? Vi kasxas ion antaux mi, sed mi volas ... mi devas scii ...

Sxi genufleksis antaux li kaj ekvolis preni lian manon.

--Ne tusxu la krimulon!

Sxi starigxis kvazaux pikita.

--Krimulon!?

--Jes! Mortiginton ...

--Kion vi parolas? Vi sxajnas esti malsana.

--Pli sana ol iam mi estas. Sidigxu kaj auxskultu. Mi scias, ke hodiaux mi vin perdos--mi perdos cxion--sed mi ne povas silenti. En la urbo mi povis gardi la sekreton, cxi tie--mi ne havas la fortojn. Kiam mi venas en tiujn cxi lokojn, tuj la timiga fantomo min persekutas. En cxiu floro mi vidas liajn pensemajn okulojn. Cxiu arbo starigxas antaux mi, kiel lia melhela figuro. Inter la maraj ondoj aperas lia kapo kun malafabla frunto ... Ne interrompu min ... Kiam mi finos, vi povos foriri. Vi scias, ke mia patro estas mortinta kaj mi heredis lian posedajxon. Cxio nun estas mia--kaj la vilao kun la parko, kaj la domo en la urbo, kaj la fabriko. Cxio estas mia. Mi neniam diris al vi, ke mi havas fraton pli grandan ol mi. Li estus heredonto de mia patro, cxar mi jam dum lia vivo forelspezis mian parton en mono. Sed okazis tiel, ke mia frato mortis antaux ol mia patro ...

--Tia estis la Dia volo.

--La Dia volo! Kaj kial vi ne demandas pro kio li estas mortinta?

--Pro kio?

--Vi demandas! Cxu vi ne povas diveni? ... Aux vi ne kredas? ... Mi lin mortigis! ... Mi venenis lin ... jen tie cxi ... apud tiu cxi kaverno, sur tiu cxi tablo. Jen ... tie ... sur via segxo sidis li, kiam ni vespermangxis, li gaje parolis kaj subite li diris, ke estas al li dolore. Li iris kusxigxi--kaj kusxigxis por ne plu levigxi. Cxu vi komprenis nun, kiel cxio estas mia? Neniu malkovris tion cxi--kaj hodiaux krom mi, scias nur vi. Mi finis. Mi scias, ke mortiginto ne estas inda je via amo. Vi estas libera kaj, ecx se vi volas, vi povas komuniki al la polico. Perdinte vin--la cetera estas por mi senvalora.

Li eksilentis kaj metis la kapon sur siajn manojn.

Sxi kuragxe alpasxis al li.

--Vi diras al mi foriri ... Vi forpelas min ... sed mi ne foriros. Vi estas krimulo ... mortiginto ... Eble ... mi ne scias ... Kaj se vi estas tia--por la societo ... por la legxo ... por via frato ... --ne por mi. Por mi tio cxi estas timiga fabelo, kiun oni ne devas kredi. Kaj la fantomo de mortinto ne starigxos inter ni. Vin forlasi nun, kiam vi vin deturnas de vi mem! Neniam! Neniam! ... Mi vin amas post tiu konfeso ankoraux pli freneze,--cxar nun vi estas senfine malfelicxa. Kiel ja vi suferas! Mi volas, ke ni suferu kune. Vi konfidis al mi vian sekreton--mi farigxos via kunulino. Tiu cxi sekreto nin kunligos por cxiam, kaj la amo sufokos cxion. Alecxjo, rigardu min, por mi vi estas pura, kiel antauxe. Lasu la mortintojn en paco. Ni starigos al li monumenton ... servigos memorpregxon ... kaj la fantomo cxesos vin persekuti ... Rigardu min ... diru al mi, per kiu mano vi versxis venenon? ... Per la dekstra? ... Jes? ... Donu al mi gxin kisi ... Por la tuta mondo, gxi eble estas krimula--por mi, gxi estas mano, kiu min kondukas al la felicxo en la vivo. Fine, se vi ne povas esti trankvila tie cxi--ni vendu cxion kaj forveturu eksterlanden. Sciu nur tion--en tiuj cxi minutoj mi sentas min ankoraux pli via. Kaj vi nome nun havas bezonon de mia amo. Karulo! ... --sxi levis lian kapon kaj pasie gluis siajn lipojn al la liaj.

--Kaj nun--plena forgeso de la okazintajxo cxi tie. Kaj ni foriru--ankaux al mi tedas cxi tiuj lokoj.

Alecxjo starigxis, sxi lin prenis sub la brako kaj ili ekiris la vilaon.

--Auxskultu, mia kara knabino, cxu efektive vi estas kapabla ami mortiginton?

--Silentu! ecx ne unu vorton pri tio. Cxio estas mortinta kun via frato.

Post kelka tempo lia vizagxo klarigxis, facila rideto ekludis sur liaj lipoj.

Lina konsternita ellasis lian manon. Subite forta rido surdigis la parkon.

--Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Kion vi diros, karulino?

Sxi ekpensis, ke li frenezigxis.

--Kion vi diros? ... ha? ... cxu malbone mi finludis mian rolon? ... Kaj vi kredis? ...

Lina okulfikse lin rigardis.

--Kion signifas cxi tio?

--Gxi signifas, ke mi ludis komedion ... kaj mi estas kontenta, cxar mi certigxas, kiel forte vi amas min ...

--Komedion!! Kial? ...

--Jen tiel ... Fantazio ... Kaprico ...

--Kaj vi havis nenian fraton?

--Kiel ne havis--mi havas. Tamen li vivas en eksterlando. Sed mi mensogis al vi pri alia afero. Mi mensogis al vi, ke, cxio cxi tio estas mia ... Gxi apartenas al mia frato. Vi pardonos al mi tian senkulpan mensogon? ... Kiu pardonis la mortiginton--pardonos ankaux la mensoginton! ... Kaj vi ne cxesos min ami pro tio, ke la vilao ne estas nia? ... Cxu ne, karulineto? ...

En tiu tempo de la kontrauxa flanko iris al ili la administranto de la vilao--li haltis apud Alecxjo kaj diris al li ion en la orelon.

--Linjo, grava, tre grava afero. Por unu minuto. Iru en la vilaon--mi ja ... tuj venos.

Kaj li ekiris post la administranto.

Post duonhoro Alecxjo estis en la vilao. Lina ne estis tie. Li sercxis en cxiuj cxambroj--nenie sxi estis. Li eniris en la gxardenon, kruciris la aleojn--sxi malestas. En la parko, en la arbarkampeto--ankaux. Li komencis voki--nenia respondo. Nur la ehxo malice ripetadis sxian nomon. Li atingis la maron. Neniu. La ondoj senzorge karesis la dezertan bordon. Terura penso trapasis lian cerbon. "Ne! ne! Tio cxi ne estas ebla! ... Sed kie sxi estas?"

Pusxita de malbona antauxsento--li rapide ekpasxis al la vilao, sercxis la servistinojn--trovis neniun. Li ekiris pluen--vojire li renkontis la gxardeniston.

--Auxskultu--li demandis lin per tremanta vocxo,--cxu vi ne estas vidinta la frauxlinon?

--La frauxlinon? Sxi pasis de tie cxi al la sxoseo.

--Al la sxoseo? Kaj sxi ne revenis?

--Ne.

--Kaj nenion sxi diris?

--Sxi demandis min, kies estas tiu cxi vilao.

--Sxi demandis vin, kies estas tiu cxi vilao? Kion vi respondis al sxi?

--Ke gxi nun apartenas al sinjoro via frato.

La gxardeno, la gxardenisto, la vilao, la parko--cxio malheligxis antaux la okuloj de Alecxjo.

Nevole li eliris sur la sxoseon.

Longa, ebena, malkovrita vojo.

Lina ne estas,--anstataux sxi malproksime videtigxis malgranda nigra punkteto.

Iom post iom gxi ankaux perdigxis de la horizonto.

"Finite!--mallauxte paroletis li--ankoraux unu viva mortinto!"

Kaj masxinsimile li ekiris returnen.

Li preterpasis la vilaon, la gxardenon, eniris en la arbarkampeton apud la kaverno kaj sidigxis cxe la tablo.

La maro indiferente ludis antaux li, kvazaux gxi lin konis.

La rigardo trankvile postsekvis la ondojn, kaj la pensoj forkuradis malproksimen sur la sxoseon, persekutante la malaperintan--karan estajxon.

Li kredis, ke iun tagon li retrovos sxin ... Post tempo--jes. Sed nun--li estis treege malsana--Lina forsxiris parteton de lia animo. Cxio pasos iun tagon--sed en tiuj cxi minutoj, li sciis nur unu aferon, ke, se li estus vere mortiginta sian fraton--li ne suferus tiel multe, kiel nun.

En la tombejo.

--Nadja, cxu vi memoras vian promeson?

--Mi memoras, kaj vi ne devas timigi min per gxi. Vi scias bonege: mi mem gxin proponis.

--Mi scias. Kaj mi volas, ke vi tie gxin plenumu.

--Bone. Kvankam, mi diru al vi la veron, via insisto estas iom ofenda por mi.

--Ne estas ofendo tio, kio min trankviligos.

--Kaj cxu vi trankviligxos? Sed mi povas vin mensogi ankaux tie!

--Nekredeble. Estas minutoj, kiam la plej kuragxa animo ekterurigxas ... Per kiu robo vi vestos vin?

--Sed cxu hodiaux ni iros?

--Jes, kio estas?

--Nenio, nur la vetero sxajnas al mi iom dubinda.

--La vetero estas bela ... sed vi farigxas dubinda.

--Mi!? Vi ne konas min ...

--Tie mi ekkonos vin ... Ne vestu vin per tiu cxi robo; gxi ne estas konvena por la tombejo.

--Kontrauxe, gxi havas sian sencon.

--Gxi estas tre senkulpa ...

--Kia mi estas.

--Ni vidos ...

Anstataux respondon, sxi jxetis al li duonmalestiman rigardon.

Post ne longe ili eliris el la domo kaj luis fiakron.

Ili atingis la tombejon kaj iris internen. Ili trapasis la aristokratian kvartalon de la malvivula urbo. Cxie lukso. La dankemaj heredintoj estas eternigintaj la mortintojn per grandiozaj monumentoj kaj per pezaj marmoraj tabuloj--por ke ili ne levigxu de tie. Fresxaj floroj, ekbruligitaj sanktlampetoj, ombroricxaj arbetoj, sub ili feraj segxoj. Komforto, kiel en la vivo. Plie--modestaj vojetoj, malebenaj tomboj, sen krucoj, preskaux malaperintaj.

Ili haltis apud tomba cxirkauxbaro. Ligna kruco en gxi, ordinara benko de lignotabuloj. Grandaj literoj, duonelvisxitaj de la pluvo, parolis pri la mortinto. Apud la kruco juna arbeto kun brancxetoj sekigxintaj kune kun la larmoj de tiuj, kiuj gxin plantis.

Ili eniris en la cxirkauxbaron.

Nadja pie starigxis apud la kruco. Sxia tuta infaneco trapasis sxian memoron, kiel songxo, kiel io tralegita, rakontita de iu. Sxi ne memoris la trajtojn de la kara mortinto, nek unu el liaj karesoj. Kaj sxi eksentis sin tiel malfelicxa, forlasita, cxirkauxita de fremdaj homoj! Ecx tiu, kiu sxin amas kaj staras apud sxi, ne estas al sxi proksima en cxi tiuj minutoj. Kaj li ne mallevis siajn okulojn de sxi. Sxi neniam aspektis al li tiel bela kaj la robo konvenis al sxia humoro kaj al la loko. Io pura, infana estis en sxia kvieta, malgaja vizagxeto kaj en la malsupren direktita rigardo.

Sxi genufleksis. Sur sxiaj palpebroj vibris du lumaj gutetoj kaj falis teren.

Sed ankaux en la silenta tombejo lia penso nevole transportigxis en la bruan urbon--kaj sxia senkulpa, suferanta vizagxo videtigxis antaux li en alia aspekto, kun aliaj rigardoj.

Kaj eksxajnis al li, ke sxi nun trastudas novan rolon, por deklini la teruran jxuron. Li decidis kontroli tiun animon, senzorgan, kaprican, nekonstantan en la vivo. Kaj tiel koncentrigitan, malgxojantan tie cxi.

Li volis dissxiri sxian maskon.

Tie, en la urbo, kie la aero estas venenigita de eternaj komedioj, kie cxio estas falsa kaj la homo afektas antaux la tuta mondo, ecx en soleco, en la plej senbruaj dormocxambroj, oni facile mensogas. Sed tie cxi, antaux la okuloj de la morto, antaux la Nekonateco, antaux la Eterneco, cxu ne frostigxos la mensogo sur la lango?

Genufleksinta, Nadja senmove staris apud la tombo.

--Karulino!--senbrue diris li.

--Kion, karulo?

--Vi scias--tramurmuris li surde kaj sentis, ke lia vocxo tremas.

--Kiel kruela vi estas!--ekparolis sxi.--Cxu vi ne trovas, ke via deziro estas ofenda ... ateista? ...

--Ne! Se vi volas, ke ni estu felicxaj ... Mi volas scii cxion ... Kio ajn gxi estas, sed cxion. Mi ne povas vivi kun sekretoj ... La plej terura sekreto perdas sian teruron, kiam gxi cxesas esti sekreto. Mi ne timas la veron, mi timas la mensogon.

Nevole sxi turnis sian vizagxon al li. Io malbonsigna brilis en liaj okuloj. Nadja ektremis.

--Kion vi volas de mi? ...

--La veron, nenion alian.

--Vi parolas per tia tono, kvazaux vi atendus de mi teruran konfeson!

--Egale, suficxas se gxi estas vero. Memoru, Nadja, ankoraux neniu certigis nin pozitive, ke ne okazas mirakloj sur la tero. Kiu scias! Eble, kiam vi elparolos la unuan literon de la mensogo, la fantomo de via patro aperos antaux vi.

--Karulo! Cxu vi efektive ne kredas al mi?

--Ne.

--Kaj, se mi jxuros, vi ekkredos, vi trankviligxos? Kaj neniam plu vi suspektos min?

--Jes, cxion ... mi forgesos ... mi pardonos ...

--Estas nenio por pardoni ...

Momenton ili eksilentis.

--Kaj se mi ne jxuros?

--Vi jxuros ...

--Aux se mi diros al vi ion teruran? Cxu vi elportos gxin?

--Cxion mi elportos, suficxas, ke vi diru gxin.

--Fine, prezentu al vi, ke mi vin mensogos ankaux tie cxi.

--Mensogu; sed tie cxi nur ne forgesu, ke vi estas virino kaj timas la morton kaj mortintojn, Dion kaj la diablon ...

--Karulo! Vi estas infano. Milionon da jxuroj se mi faros, ecx tiam vi ne kredos al mi. Kiu viro kredas al la virino?

--Nadja! Vi ne volas jxuri?

--Mi ne diras tion.

--En tia okazo ripetadu miajn vortojn: "Mi jxuras! ..."--Lia vizagxo estis severa, la vocxo ordonanta.

Nadja nur paligxis.

--Kial vi silentas?

Sxiaj lipoj ekmovigxis, sed nenion elparolis.

--Nadja! Se vi ne jxuros, mi foriros ... por cxiam ...

Dissxiritaj sonoj ektremis sur sxia lango.

--Mi ne povas! Tio estas kruela! ... Vi turmentas min ... Al mi estas malbone ... Ni foriru de cxi tie ...

Li proksimigxis al sxi.

Ne vidante, sxi sentadis lian rigardon al si ... Gxi sxin brulis kiel karbo.

--Cxu ni foriru!? Vi volas foriri! ... Kaj denove ... eterne ... mi devos scii, ke vi portas sekreton en via animo ... Neniam! ... suficxe! ... Vi devas diri al mi! ...

--Se vi estas certa, ke mi havas ian sekreton, vi gxin scias ... Diru gxin ...

--Se mi gxin diros, ne estos pardono, ne estos kompato ...

--Pardono! ... Kompato! ... --ripetis sxi malestime kaj starigxis antaux li. Fiere levinta la kapon, sxi lin ekrigardis rekte en la okulojn. Kaj sxi forgesis, ke sxi estas en la tombejo, sxi forgesis cxion. En tiu cxi momento sxi sentis sin nur virino, malforta, senhelpa, sola, kaj nenion sxi vidadis antaux si, krom malgxentila vira forto, preta sxin krucumi, sxin piedpremi en la koton kaj poste indiferente gxis la tombo sxin turmenti per sia potenco ... aux per sia grandanimeco.

Sxi sciis, ke tio cxi estas batalo por vivo kaj morto.

--Sekretoj! ... --malice ekparolis Nadja.--Neniajn sekretojn havas mi ... Ili ekzistas nur en via malsana imago ... Pri kiu vi ne jxaluzis min? En kio vi ne suspektis min? Cxu vi kredis al mi almenaux unu minuton? ... Mi cxion pardonadis al vi ... sed la glaso superplenigxis. Vi cxi tie, apud la tombo de mia patro, jxetas en miajn okulojn abomenajn kalumniojn ... Vi petis jxurojn ... bone. Mi jxuras en la memoro de tiu, kiu eble min auxskultas nun--kaj sxi triumfe montris per sia fingro la teron,--ke mi estis fidela al vi kiel hundo ... jes ... gxis hodiaux ... sed de nun ... sciu, mi pli volonte min fordonos al la unua preterpasanto, ol permesi al vi tusxi min ... cxu vi komprenis? ... Cxu vi estas kontenta nun? ...

Sxia tuta figuro, vocxo, rigardo estis fieraj kaj majestaj.

Pala staris li apud sxi kaj maldolcxa, malsaneca rideto, pli vere grimaco, kurbigis liajn trajtojn.

--Nadja! kara Nadja! ... Kion faris vi? Vi mortigis cxion.

--Vi mem sercxis tion ...

--Kial vi jxuris, Nadja! Mi ne kredis, ke vi iros gxis tie ...

--Cxar vi neniam kredis al mi ...

--Ne! ... cxar mi scias cxion ... Li eltiris el sia palto leteron kaj gxin etendis al sxi.

--Legu! ...

Konata, kara skribmaniero ekkuris antaux sxiaj okuloj.

Senfina teruro sxin ekregis.

Sxia kapo konfuzigxis kaj, por nefali, sxi apogis sin kontraux la cxirkauxbaro.

--Cxio estas finita, Nadja,--tramurmuris li malespere.

Kaj ili staris unu apud la alia, kiel du obstinaj malamikoj, ne kuragxante sin ekrigardi.

Vesperigxis. La mallumo vekis Nadja'n. Sxi jxetis rigardon cxirkauxe, kaj en la krepusko antaux sxi videtigxis la kompatinda, malaltigita figuro de tiu, kiu sxin amis.

Sur sxia korpo trarampis abomeno, sxiaj lipoj tremis kaj, kvazaux vipklako, en liajn orelojn eksonis: "Malnoblulo" ...

--Nadja? ... ekkriis li.--Nadja! ... Pardonu min! ... Kaj ekvolis preni sxian manon.

--For de mi ... malpura besto! ...

Senforte li falis sur la benkon, kaj sxi per rapidaj pasxoj cxirkauxiris la tombon, por ne pasi preter li, kaj eliris el la cxirkauxbaro.

De la malproksimaj montoj aperis la luno kaj lumigis la malvivulan urbon, kie dormis tiom da gxojoj kaj suferoj. Kaj li dauxre sidis apud la tombo. Kaj en tiu cxi eterna trankvilo, meze de hxaoso da pensoj, li komprenis, ke li sxin perdis, kaj ne tiam, kiam sxi perfidis al li, sed nun, tie cxi, li perdis sxin, por cxiam.

Lia animo sxirigxis de pensoj. Li enviis la mortintojn. Li konsciis, ke pli volonte li pardonus al sxi la perfidon, ol sxi al li tiun cxi scenon.

Kaj kun larmoj, li konsciis, ke sxi estas prava.

La estinteco.

--Kiu estas tiu altkreska sinjorino? demandis Mirski sian kamaradon, montrinte kompanion de viroj kaj virinoj, irantaj antaux ili en la vasta aleo de l'arbokulturejo.

--Vi demandas per tia tono, kvazaux vi ne konas sxin.

--Jes, sxajnas al mi, ke iam antauxe mi sxin vidis ie ... sed diru al mi, kiu sxi estas?

--Por diri la veron, mi ne scias detale sxian biografion. Mi scias nur kelkajn pagxojn, sed ankaux ili ne estas treege interesaj ...

--Malgraux tio, diru ilin al mi.

--Cxiuj nomas sxin "Nevena", sxian familion mi ne konas, sxi estas eksedzino de kolonelo. Kelkajn monatojn post la edzigxo sxi forkuris de li. Post tio sxin prenis iu ricxulo, kiu asekuris sxin: li acxetis al sxi domon, enportis monon je sxia nomo en la bankon. Poste sxi forlasis lin kaj nun, kiel vi vidas, sxi estas en tiu cxi kompanio. Vi konas tiujn sinjorojn kaj frauxlinojn, vi konas ankaux min. Vi do povas jugxi pri sxia plua kariero.

Post nelonge ili atingis la kompanion.

Iu sinjoro rakontis ion, kaj Nevena lauxte ridis.

Kiam oni prezentis al sxi Mirski'n--sxi nevole malfermis siajn okulojn.

--Mirski! ... preskaux elkriis sxi.

Li riverencis.

--Ah, vi konas vin, diris iu.

--Jes ... respondis Mirski.

--Ni ecx estas iom eksparencoj, diris Nevena. Ni estis gefiancxoj, iam ... cxu ne, Mirski?

Mirski elmurmuris ion.

--Aux, eble, tio cxi ofendas vin, sxi aldonis serioze, pardonu en tiu okazo, sed, tamen, tio estas vero. Sinjoro Mirski estas mia eksfiancxo ... mia unua amo, kiel oni diras.

--Al vi estas agrable sxerci pri la estinteco, sinjorino.

--Mi ne havas estintecon, ridetis Nevena.

Sxi sxercis, sed ekpromenante pluen, sxi nevole cxirkauxrigardis, sercxis per siaj okuloj Mirski'n kaj forlogigxis en la estintecon. Sxia gaja humoro malaperis. Sxi enpensigxis, ekinteresigxis pri tiu cxi homo, kiun sxi amis iam kaj kiu povus esti sxia edzo ... kaj nun li estas fremda, kvazaux vere, ili hodiaux interkonatigxis.

Sxi sentis, ke al Mirski farigxis malagrable, kiam sxi tiel senceremonie antaux homoj rememorigis al li ilian fiancxigxon.

Kiam la kompanio disigxis en la arbareton, Mirski alproksimigxis al Nevena. Li volis paroli kun sxi.

--Sinjorino, li diris, mi ne kredis, ke mi vin renkontos iam.

--Kial? ... kaj mi ja estis certa, ke ni revidos nin, cxar la vivo amas rememorigi al ni la malsagxajxojn, kiujn ni iam estas farintaj.

--Cxu vi nomas niajn tiamajn interrilatojn malsagxajxoj?

--Tute ne! ... mi nomas tiel mian edzecon kun la kolonelo ... kaj vi gxin rememorigas al mi.

--Cxu vi estis malfelicxa kun li?

