# Mia kontrabandulo

## Part 2

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/mia-kontrabandulo-17665/index.md

Kun unu el la rapidaj ŝanĝoj komune ekzistantaj en miksita temperamento kiel lia, responde al mia demando la profundaj okuloj de Roberto pleniĝis, la fikstenitaj manoj sterniĝis antaŭ lia vizaĝo, kaj mi aŭdis nur la hezitantajn vortojn:

"Mia edzino. Li forprenis ŝin."

En tiu momento ĉiu timemo glutiĝis en brulanta indigno pri la misfaro kaj nepra kompatotajdo por la senesperulo tiel tentata ekvenĝi ofendon por kiu nur tio ĉi ŝajnis la sola kompenso. Ne plu estis sklavo aŭ kontrabandulo, nenia guto da nigra sango difektis lin alfronte al mia taksado. Anstataŭe senlima kompato en mi sopiris lin savi, helpi, konsoli. Vortoj ŝajnis tiel senpovaj ke neniajn mi proponis. Mi nur metis la manon sur lian suferantan kapon, vunditan, senhejman, subenkliniĝintan pro malĝojo kiun mi ne scipovis kuraci kaj delikattuŝe glatigis la dum longe neglektitan hararon, samtempe scivolante kompate kie estas la edzino devinta ami tiel bone tiun bonkoran viron.

La kapitano ĝemis denove kaj flustre diris "Aeron!" sed mi ne ekmoviĝis. Dio min pardonu! En tiu momento mi malamis lin kiel povas malami nur virino pripensanta misfaron okazigitan kontraŭ fratinvirino. Roberto suprenrigardis. Liaj okuloj denove sekis. Lia buŝo aspektis senĝoje. Mi vidis tion, diris: "Rakontu al mi pli longe." Kaj li rakontis, ĉar kompato estas donaco kiun povas havigi la plej malriĉaj, kiun povas antaŭenkliniĝi por ricevi la plej fieraj.

"Vi komprenu, S'jorino, lia patro—mi rajtus diri nia patro se mi n' hontus pr' ili ambaŭ—lia patro mortis antaŭ du jaroj kaj postlasis nin ĉiujn al S'joro Nedo—tie li nun kuŝas, tiam li 'stis dekokjara. Ĉiam li m'lamis min, mi tiom 'spektas kiel Olda Mast'o. Li ne. Li havas nur la helajn haŭton kaj hararon de li. Olda Mast'o 'stis bonvola por ni ĉiuj, precipe por mi, kaj aĉetis Lucinon de ĉe l' najbara grandbieno tie for en Sud-Karolino kiam l' eksciis ke ŝi plaĉas al mi. M' edziĝis kun ŝi kiel eble plej bone. Ne 'stis multe sed ni fidelis unu pri l' alia ĝis kiam S'joro Nedo hejmenrevenis post unu jaro kaj 'nferigis la vivon de ni ambaŭ. Li forsendis mian maljunan patrinon al G'orgio por k' ŝi eluziĝu tie en lia rizmarĉo. Li trovis min kun mia bela Lucino kaj kvankam ke S'jorino la Juna ploris kaj k' mi petegis lin surgenue kaj k' Lucino forkuris, li malbo'volis kompati nin. Li rev'nigis ŝin kaj—ŝin prenis."

"Ho, kion vi faris?" mi kriegis, varma pro senhelpaj doloro kaj pasio.

Kiel la ofendegita koro de la viro suprenvenigis fajran sangon en lian vizaĝon kaj profundigis la tonojn de lia impeta voĉo dum li etendis brakon trans la liton, dirante kun ege signifoplena gesto:

"Mi duonmortigis lin tiam kaj ĉi-nokte mi finplenumos la taskon."

"Jes, jes, sed daŭrigu nun. Kio okazis poste?"

Li direktis al mi rigardon komprenigantan ke nenia blankhaŭtulo povintus senti pli profundan malhonoron memorante kaj konfesante tiujn lastajn farojn de frata opresado.

"Ili vipbatis min ĝis kiam ke mi n' plu povis min ekstarigi. Tiam ili forvendis min pli foren en la Sudo. Je nia komenca renkontiĝo vi s'pozis min blankulo. Rigardu ĉi-tien!"

Kun subita tordiĝo li apartigis sian ĉemizon ŝirgeste de kolo al talio kaj vidigis al mi sur siaj fortaj brunaj ŝultroj profunde plugitajn sulkojn, vundojn kiuj, kvankam resanigitajn, estis por mi la plej teruraj de tiu domo. Mi ne kapablis paroli al li kaj, kun la kompatinda digno kiun granda malĝojo disponigas al la plej humila suferanto li finrakontis sian mallongan tragedion, dirante nur:

"Tio 'stas ĉio, S'jorino. Ekde tiam mi n'niam revidis ŝin nek n'niam revidos ŝin en la nuna mondo. Eble eĉ n' en la venonta."

"Sed, Roberto, kial vi supozas ke ŝi estas morta? La kapitano deliradis kiam li parolis tiel. Eble li kontraŭdiros sian malfeliĉan diraĵon kiam lia menso resaniĝos. Ne senesperiĝu. Ankoraŭ ne rezignu."

"Ne, S'jorino, mi s'pozas ke li pravas. Ŝi 'stis tro fiera por toleri tion dum multe da tempo. Sin mortigi 'stas ago konformanta al ŝia k'raktero. Mi diris al ŝi k' ŝi tiel agu se ne 'stus alia rimedo kaj ĉiam Lucino obeis al mi, jes ja. Mia kompatinda knabino! Ho, ne 'stis ĝusta! Ne, nome de Dio, ĝusta ne 'stis!"

Dum la memoraĵo pri tiu malĝoja maljusto, tiu duobla funebrigo brulis en lia vundita koro, stariĝis eksalte la diablo kaŭranta en la sango de ĉiu forta homo. Li metis la manon sur la fratan gorĝon kaj, rigardante la blankan vizaĝon antaŭ si, murmuris mallaŭte interdente:

"Mi lasas lin forpasi tro facile. Li spertas n'nian suf'radon en ĉio tio. Ni ne 'stas ankoraŭ egalaj. Mi volas k' li rekonu min. Mast'o Nedo, jen estas Boĉjo. Kie 'stas Lucino?"

Tra la lipoj de la kapitano eliris longa mallaŭta suspiro. Nur eta palpebrumado indikis ke li ankoraŭ vivas. Stranga silento plenigis la ĉambron dum la pli aĝa frato tenis la vivon de la pli juna frato pendanta en la mano, hezitante inter malhela espero kaj mortiga abomeno. En la ŝtormo da pensadoj kiuj trairis mian cerbon nur unu el ili estis sufiĉe klara por instigi agadon. Mi devas malebligi murdon se mi povas. Sed kiel? Kion mi povas fari sole, enfermite kun mortanto kaj frenezulo? Ĉar ĉiu menso konsentinta neprege al iu ajn maljusta impulso estas freneza dum la impulso ĝin regas. Fortikon mi ne havis, nek multan kuraĝon, nek tempon nek ruzon kiel taktikon, kaj nur la hazardo povus havigi helpon al mi antaŭ ol la horo tro malfruus. Sed almenaŭ unu armilon mi disponis—langon—ofte la plej bonan defendilon por virino. Kaj kompato, pli forta ol timo, naskigis en mi la potencon ĝin uzi. Kion mi diris nur la Ĉielo scias—sed certe la Ĉielo min helpis. Vortoj brulis sur miaj lipoj, larmoj elfluis miajn okulojn, kaj iu bonfara anĝelo instigis min uzi la ununuran nomon kapablan haltigi la manon de mia aŭskultanto kaj mildigi lian koron. Ĉar en tiu momento mi kredis plenanime ke Lucino daŭre vivas kaj tiu honesta fido estigis en li samspecan kredon.

Li aŭskultis kun la minaca mieno de homo ĉe kiu provizore regas bruta instinkto—mieno kiu malnobligas la vizaĝon de eĉ la plej grava altrangulo. Li estis simpla viro—malriĉa, seneduka, elpelita, ofendita viro. La vivo disponigis al li malmultajn ĝojojn. La mondo proponis al li neniajn honorojn, nenian sukceson, nenian hejmon, nenian amon. Kiun estontecon tiu krimo povus difekti? Kaj kial li sinsenigu je tiu dolĉa, kvankam akra, mordaĵo nomiĝanta venĝo? Kiom da blankuloj, ĝuante la liberecon, kulturon kaj Kristanismon de la tuta Nov-Anglio, ne spertintus la samajn sentojn kiujn li spertis tiam? Ĉu mi devintus lin riproĉi pri homa angoro, pri homa saŭdado al kompenso, ununuraĵoj nun restantaj al li el la ruinaĵoj de liaj malmultaj malmultvaloraj esperoj? Kiu lernigis al li ke memregado, sinofero estas kvalitoj farontaj homojn mondomastroj kaj ilin pliproksimigontaj al Ĉielo? Ĉu mi devintus prediki la belecon de pardonemo, la devon de pia submetiĝo? Li havis nenian religion, estis nenia sanktuleca "Onklo Toĉjo" kaj la nigra ombro de sklaveco ŝajnis malheligi al li la tutan mondon kaj elbari Dion. Ĉu mi devintus lin averti pri punoj kaj juĝoj kaj juraj potencoj? Kion li sciis pri justeco aŭ la kompato devanta mildigi tiun severan virton kiam ĉiun leĝon, homan kaj dian, oni rompis sur lia fajrejoŝtono? Ĉu mi devintus lin emocii per alvokoj al fila devo aŭ frata amo? Kiajn respondojn liaj alvokoj estigis? Kiujn memoraĵojn povantajn ilin nun favori patro aŭ frato antaŭe staplis en lia koro? Ne. Ĉiuj tiuj influoj, tiuj kunrilatoj montriĝintus ege pli ol senutilaj se mi estintus sufiĉe trankvila por klopodi ilin apliki. Trankvila mi ne estis. Tamen instinkto, pli subtila ol rezonado, sciigis al mi la solan sekuran rimedon per kiu konduki tiun ĉagrenitan animon el la labirinto en kiu ĝi palpiradis kaj preskaŭ terenfalis. Kiam mi paŭzis, senspire, Roberto turniĝis al mi, demandante, kvazaŭ homaj certigoj povus plifortigi lian fidon je Dia Ĉiopovo:

"Ĉu vi 'pinias ke, se mi lasas Mast'on Nedon daŭre vivi, S'joro Jesuo rev'nigos al mi mian Lucinon?"

"Tiel certe kiel Nia Sinjoro ekzistas, vi rerenkontos ŝin tie-ĉi aŭ en tiu bela post-tie-ĉi kie estas nek Negro nek Blankulo, nek mastro nek sklavo."

Li forigis la manon de sur la gorĝo de sia frato, levis la rigardon ekde mia vizaĝo ĝis la pretera vintra ĉielo, kvazaŭ serĉante tiun benitan landon, pli feliĉan eĉ ol la feliĉa Nordo. Ho ve! estis la plej malhela horo antaŭ la tagiĝo! Supre estis nenia stelo, malsupre nenia lumo krom la pala brileto de la lampo elmontranta la fraton lin senĝojigintan. Kiel blindulo kredanta ke suno ekzistas sed ne povanta ĝin vidi, li ŝancelis la kapon, faligis la brakojn nervoze sur la genuojn kaj sidis tie sensone, starigante la demandon jam starigitan en horoj malpli malhelaj ol la nuna far multaj animhavuloj kies fido estas pli solide fiksita ol lia. "Kie estas Dio?" Mi konsciis ke la tajdo inversiĝis kaj vigle penadis malhelpi tiun senrudran savboaton engliti denove la kirloakvon en kiu ĝi preskaŭ perdiĝis.

"Mi aŭskultis vin, Roberto. Aŭskultu min nun kaj aŭdu tion kion mi diras, ĉar mia koro plenas je kompato al vi, plenas je espero por via estonteco kaj je deziro helpi vin nun. Mi deziras ke vi foriru disde ĉi tie, disde la tento de ĉi tiu loko kaj la malĝojaj pensadoj kiuj ĝin hantas. Vi jam venkis vin unuan fojon kaj pro tio mi vin estimegas ĉar ju pli malfacila la batalo, des pli glora la venko. Sed pli sekure estos estigi distancon inter vi kaj ĉi tiu viro. Mi skribos leterojn al vi, havigos monon al vi, alvenigos vin al bona kara Masaĉuseco por komenci novan vivon tie kiel libera homo—jes, kaj feliĉa homo. Ĉar kiam la kapitano resaniĝos, mi ekscios de li kie estas Lucino kaj movos ĉielon kaj teron por ŝin trovi kaj ŝin revenegi al vi. Ĉu vi bonvolas konsenti pri tio, Roberto?"

Malrapide, ege malrapide estiĝis la respondo, ĉar la celo de unu semajno, eble de unu tuta jaro, ne facile flankenlasiĝis en unu horo.

"Jes, S'jorino, mi bo'volas."

"Bonege! Nun vi estas la viro kiu mi supozis vin esti kaj mi laboros nome de vi kun mia tuta koro. Vi bezonas dormadon, mia kara kompatindulo. Foriru, kaj penadu forgesi. La kapitano vivas kaj vi ankoraŭ evitas pekegi. Ne, ne rigardu tien. Lin prizorgos mi. Venu, Roberto, nome de Lucino."

Ni danku Ĉielon pro la senmorteco de la amo! ĉar kiam ĉiuj aliaj rimedoj de savo malsukcesis, ero de ĉi tiu vivesenca fajro moligis la feran volon de la viro ĝis kie virina mano povus ĝin fleksi. Li permesis ke mi forprenu de li la ŝlosilon, ke mi lin forkonduku mildageste ĝis la soleco kiu estis nun la plej saniga balsamo kiun mi povus donaci al li. Kiam li atingis sian ĉambreton, li falis sur sian liton kaj restis tie kvazaŭ lacigite per la plej malfacila konflikto de sia vivo. Mi riglis lian pordon, malŝlosis la mian, suprenŝovis la fenestron, ekvilibrigis min per enspiro da aero, tiam hastis al D-ro Franko. Li revenis kun mi kaj ĝis nova tagiĝo ni kunlaboris savante la vivon de unu frato kaj pensante serioze pri kiel plej bone certigi la liberecon de la alia. Kiam la suno leviĝis tiel ĝoje kvazaŭ ĝi brilus nur por feliĉaj hejmoj, la kuracisto iris ĉe Roberto. Dum unu horo mi aŭdis la murmuradon de iliaj voĉoj. Unu fojon mi subaŭdis la sonon de pezaj ploregoj, tiam, dum intervalo, pian silenton, kvazaŭ en la sensoneco tiu bonfara viro prizorgis ne nur korpon sed ankaŭ animon. Kiam li foriris, li forkondukis Roberto kun si, paŭzante por sciigi al mi sian intencon lin survojigi kiel eble plej baldaŭ sed ne antaŭ ol ni denove renkontiĝos.

Ili ne plu vidiĝis dum la tuta tago. Alia kirurgo alvenis prizorgi la kapitanon, alia helpanto alvenis plenigi la malplenan deĵorejon. Mi klopodis ripozi sed ne sukcesis ĉar pensadoj pri la kompatinda Lucino ŝancelis mian koron kaj baldaŭ mi staris denove ĉepostene, esperante kun anksieco ke mian kontrabandulon oni ne jam tro haste forŝtelis. Ĵus kiam la nokto sin anoncis aŭdiĝis frapetsono kaj, malferminte la pordon, mi ekvidis Roberton, laŭvorte "vestitan kaj en ĝusta mensostato". La kuracisto jam anstataŭis la ĉifonan kompleton per netaj vestaĵoj kaj postrestis de tiu ŝtorma nokto nenia indico krom pli profundaj faltoj sur la frunto kaj la obeema mieno de rimorsosenta infano. Li ne transpaŝis la sojlon, ne prezentis al mi la manon, nur formetis la kaskedon, dirante, kun perfida hezito en la voĉo:

"Dio benu vin, S'jorino. Mi 'stas forironta."

Mi etendis la manojn, retenis sekure liajn manojn.

"Ĝis la revido, Roberto! Restu kuraĝkora kaj kiam mi hejmenrevenos al Masaĉuseco, ni renkontiĝos en pli ĝoja loko ol ĉi tiu. Ĉu vi tute pretas, ĉu vi bone komfortas por via vojaĝo?"

"Jes, S'jorino, jes. S'joro Doktoro ĉion aranĝis. Mi 'stas forironta kun amiko lia. Miaj dokumentoj 'stas en bonordo kaj mi 'stas kiel eble plej f'liĉa ĝis kiam mi trovos..."

Li paŭzis, tiam daŭre parolis, enrigardetante la ĉambron:

"Mi f'liĉas pro ke mi n' faris tion kaj mi dankas vin, S'jorino, pro ke vi malhelpis min. Mi dankas plenkore. Mi b'daŭras devi konfesi tamen ke mi n' ĉesas lin malamegi."

Kompreneble li malamegis lin. Malamegis lin ankaŭ mi. Ĉar tiuj eraremaj koroj niaj ne kapablas perfektiĝi en ununokta tempodaŭro. Ili bezonas prujnon kaj fajron, venton kaj pluvon, por maturiĝi kaj sin pretigi por la granda rikoltohejmo. Dezirante deturni lian pensadon, mi metis etan monsumon en lian manon kaj, rememorante la magion de iu speciala libreto, mi transdonis al li mian ekzempleron de ĝi, sur kies malhela kovraĵo brilis blanklume la Virga Patrino kaj la Infano, de kies vivo la libreto enhavis la grandan historion. Roberto enigis la monon en sian poŝon kun dankema murmurado, la libreton en sian bruston, kun longa rigardo kaj tremanta eldirado:

"_Mian_ bebon mi n'niam vidis, S'jorino."

Mia spirito kolapsis tiam. Kaj kvankam miaj okuloj estis tro malsekaj por vidi, mi sentis liptuŝadon kontraŭ miajn manojn, aŭdis la sonadon de forirantaj piedoj, konsciis ke mia kontrabandulo jam foriris.

Kiam oni sentas fortegan malamon, ju malpli oni priparolas la temon, des pli bone estas. Tial mi registru nur tion ke la kapitano travivis kaj post iom da tempo interŝanĝiĝis kaj ke kiu ajn estis la koncerna interŝanĝito, mi certas ke la Registaro akiris la plej bonan marĉandaĵon. Sed longe antaŭ ol tio okazis mi jam plenumis mian promeson al Roberto, ĉar tujege kiam mia malsanulo reakiris sufiĉan memorpovon por ke mi fidu lian respondon, mi demandis sen ĉirkaŭparolado:

"Kapitano Fajrfakso, kie estas Lucino?"

Kaj tro malforta por esti kolera, surprizita aŭ malsincera, li tuj respondis:

"Mortinta, Fraŭlino Dano."

"Kaj ŝi sin mortigis kiam vi vendis Boĉjon, ĉu?"

"Kiel diablonome vi eksciis tion?" li demandis kun mieno duonrimorsa, duonmira. Sed mi kontentiĝis kaj diris nenion pluan.

Kompreneble, mi sendis la novaĵon al Roberto, atendanta tie for en soleca hejmo—atendanta, laboranta, sopiranta al sia Lucino. La alsendo preskaŭ rompis mian koron. Sed malforte estus prokrasti, malice estus trompi. Tial mi sendis la pezan novaĵon kaj baldaŭ revenis la respondo: nur tri linioj. Sed mi juĝis ke la viro jam perdis la subtenpovon de sia vivo.

"M'opiniis ke mi n' plu vidos ŝin. Mi ĝojas ekscii ke ŝi n' plu spertas ĝenon. Mi dankas vin, S'jorino. Kaj se ili permesos tion, mi batalos por vi ĝis ke mi mortos, kio baldaŭ okazu, m' esperu."

Ses monatojn poste lia espero realiĝis kaj li plenumis sian promeson.

Ĉiuj konas la historion de la atako sur Fuorto-Vagneron. Sed ni ne ankoraŭ laciĝu rememorante kiel nia Kvindek-Kvara, forkonsumite pro tri sendormaj noktoj, senmanĝa tago kaj marŝado sub julia suno, sturmis la fuorton kiam la ĉielo jam noktiĝis, alfrontante multforman morton, sekvante siajn kuraĝajn ĉefojn tra fajra pluvumo da kugloj kaj obusoj, luktante heroe por "Dio kaj Provincestro Andreo"—kiel la regimento enirinta la batalon sepcenthome ĝin eliris perdinte preskaŭ duonon da tiuj, kaptitaj, mortigitaj aŭ vunditaj, postlasinte sian junan komandanton enterigotan, same kiel en antaŭaj epokoj, ĉirkaŭatan de sia korpogardistaro, lojala ĝis la morto. Certe, la insulto fariĝas honoro kaj la larĝa tombo bezonas nenian monumenton krom la heroeco ĝin konsekranta antaŭ nia rigardo. Certe, la koroj lin amintaj la plej forte vidas tra siaj larmoj la ŝajne malfeliĉan perdon aliiĝintan en respektindan venkon. Kaj certege, aljuĝiĝis la beno de Dio kiam lia lojala animo respondis al la Morto-alvoko: "Sinjoro, jen mi estas, kune kun la fratoj kiujn vi havigis al mi."

La estonteco devos komprenigi kiom bone tiu batalo efektiviĝis; ĉar kvankam Fuorto-Vagnero tiam nin defiis, publika antaŭjuĝo nun moderiĝas. Tial tra la kanonfumo de tiu nigra nokto la vireco de la kolora raso brilas antaŭ multaj okuloj malvolintaj vidi, sonas en multaj oreloj malvolintaj aŭdi, venkas multajn korojn antaŭe malvolintaj kredi.

Kiam alvenis la novaĵo ke ni estas bezonataj, neniu estis pli feliĉa ol mi pro la devo ĉesi instrui kontrabandulojn, la nova laboro kiun mi entreprenintis, kaj foriri flegadi "niajn knabojn", kiel mia malhelhaŭta grego tiel fiere nomumis la vunditojn de la Kvindek-Kvara. Sentante pli da kontentiĝo, dum mi surmetis mian grandan antaŭtukon kaj suprenfaldis miajn manumojn, ol se mi vestiĝus por la matena ellitiĝo de la Prezidento, mi komencis deĵori ĉe Malsanulejo Numero Dek ĉe Boforto. La sceno estis ege konata, tamen stranga, ĉar nur malhelaj vizaĝoj suprenrigardis min ekde siaj litaĉoj sternitaj tiel dense laŭ la planko kaj mankis al mi la akra akĉento de miaj Norduloj en la pli senhastaj, pli dolĉatonaj voĉoj ĝoje intervokantaj unu la alian aŭ respondantaj al miaj demandoj per solida: "Ni rezignos n'niam, S'jorino, ĝis kiam mortos la lasta Sudulo," aŭ "Se nia gento 'stas libera, ni povas toleri l' devon morti."

Pasante de lito al lito, strebante plenumi per unu manparo la laboron de almenaŭ tri, iompostiome, lavante, manĝigante, vindante laŭ la longa vico da zibelkoloraj herooj, kiam mi atingis la lastan soldaton mi rekonis en li mian kontrabandulon. Li aspektis tiel maljune, tiel eluzite, tiel morte debile kaj pale, mi neniam lin rekonintus sen ekvidi la profundan cikatron sur lia vango. Tiu flanko kuŝis supre kaj tuj altiris mian rigardon. Tamen eĉ tiam mi dubis, tiel aĉe li ŝanĝiĝintis, ĝis kiam mia rigardo atingis la identigilon super lia kapo kaj legis la nomon: "Roberto Dano". Tio kaj trankviligis kaj afekciis min ĉar, memorante ke antaŭe li havis nenian nomon, mi konsciis ke li prenis la mian. Mi deziregis ke li parolu al mi, ke li rakontu al mi kiel li fartis ekde eliri mian vidkampon kaj permesu ke mi alportu al li kelkajn etajn servojn interŝanĝe de la multaj servoj kiujn li jam alportis al mi. Sed laŭŝajne li dormis. Dum mi staris respertante denove tiun strangan nokton, viglamensa knabo kuŝanta sur apuda lito kaj mildageste svinganta malnovan ventumilon super la du litoj min rigardis kaj diris:

"Ŝajnas ke vi konas lin, ĉu ne, S'jorino?"

"Vi pravas. Ĉu konas lin vi?"

"Tiel bone kiel eblis al iu, S'jorino."

"Kial vi diras 'eblis', kvazaŭ li jam mortis kaj forpasis?"

"Mi s'pozas ĉar mi scias ke necesos al li forpasi. Li havas seriozan vundon en la brusto kaj sangas i'terne, laŭ l' kuracisto. Li n' suferas n'niel, nur pli kaj pli malplifortiĝas ĉiun momenton. Mi jam vent'lumas lin de longa tempo kaj l' iomete parolis. Sed nun li n' plu rekonas min. Tial mi s'pozas ke li 'stas jam preskaŭ finforirinta."

Vidiĝis en la vizaĝo de la knabo tiom da malĝojo kaj kareco ke mi memoris ion kaj demandis kun duobligita interesiĝo:

"Ĉu estas vi kiu lin forigis de sur la batalkampo? Oni raportis al mi pri knabo kiu preskaŭ perdigis la vivon savante tiun de sia kamarado."

Mi kuraĝas supozi ke la junulo ruĝiĝis, same kiel farintus iu ajn modestulo. Mi ne povis vidi tion sed mi aŭdis lian kontentan ridklukon dum li svingis sian rigardon for de sia frakasita brako ĝis la pala kontraŭflanka figuro.

"Laŭ Ĉ'elo, S'jorino, tio 'stas n'nio. Ni 'naboj ĉiam nin apogas unu l' alian. Kaj mi n' konsentis postlasi lin por ke daŭre torturu lin tiuj damnotaj Suduloj. Li jam 'stis sklavo kvankam li havas duoble malpli la aspekton ol mi, kaj mi naskiĝis en Bostono."

La parolinto pravis ĉar li estis tiel nigra kiel la pika aso. Pro tio ke li estis tiel fortika specimeno, eble pli ĝuste estus lin kompari al la pika fanto. Sed la malhelhaŭta civitano rigardis la blankhaŭtan sklavon kun la kompatinda sed mistifikita mieno kiun jam tiel ofte mi vidis sur la vizaĝoj de niaj plej saĝaj homoj kiam ajn anonciĝis tiu implikita sklavecotemo, postulante ke oni ĝin tratranĉu aŭ pacience ĝin malimpliku.

"Diru al mi kion vi scias pri tiu viro. Ĉar eĉ se li maldormus, li estas tro debila por paroli."

"Mi n'niam vidis lin ĝis m' aliĝis al l' regimento kaj laŭŝajne n'niu iam sukcesis eligi de li multe d' informaĵoj. Li 'stis speco de buŝfermulo kaj ŝajnis interesiĝi pri n'nio krom ataki la Sudulojn. Iuj diras k' li sin rekrutigis antaŭ ni ĉiuj. Mi scias k' li ĉagreniĝis ĝis nia survojiĝo kaj kiam ni atakis malnovaĉan Vagneron li batalis diablovigle."

"Ĉu vi estis kun li kiam li vundiĝis? Kiel la afero okazis?"

"Jes, S'jorino. L' afero havas ion strangan. Ĉar ŝajnis k' li konas la ulon kiu lin mortigis kaj k' l' ulo konas lin. Mi n' kuraĝas pridemandi, sed mi su'pektas k' iaman pasintan tempon unu mastris l' alian. Ĉar kiam ili alkroĉiĝis kune, l' ulo ekkriis: "Boĉjo!" Kaj Dano respondis ekkrie: "Mast'o Nedo!" Tiam ili kune ekluktis."

Mi sidiĝis subite ĉar la malnovaj kolero kaj kompato interbatalis en mia koro kaj samtempe mi deziregis kaj timegis aŭdi la sekvontan raporton.

"Vi vidu, kiam la Kolonelo—nia Ĉ'ela S'joro konservu lin kaj lin rev'nigu al ni!—ankoraŭ ne certas, vi scias, S'jorino, kvankam 'stas jam antaŭ du tagoj k' ni lin perdis—nu, kiam la Kolonelo kriegis 'Antaŭenhastu, 'naboj, hastu antaŭen!', Dano forrapidegas kvazaŭ li celas kapti la fuorton solapersone. Mi apudas lin kaj restas proksime al li dume k' ni trairas la ringfosaĵon kaj surgrimpas la muron. Ho! ĉu ĉi tio ne 'stis hastegaĵo?" Kaj la knabo suprensvingis la sanan brakon kun sovaĝa kriego, kvazaŭ la nura memoraĵo pri tiu vigliga momento lin denove superverŝus en eka ventego de nebridebla ekscitiĝo.

"Ĉu vi sentis timon?" mi diris, starigante la demandon kiun virinoj ofte starigas, kaj ricevante la respondon kiun preskaŭ ĉiam ili ricevas.

"Ne, S'jorino!"—emfazo sur la vorto 'S'jorino'—"mi pripensis n'nion krom la damnotaj Suduloj kiuj senkapigas nin, strektranĉas nin, forigas al ni l' orelojn kiam ili nin kaptas. Mi celegis enirigi taglumon en almenaŭ unu el ili kaj tion mi faris. 'Speras ke plaĉis al li."

"Evidentas ke tion vi faris. Nu daŭre parolu pri Roberto ĉar mi devus esti en deĵorado."

"Li atingis la supron inter l' unuaj. Mi venis tuj post li kaj, kvankam la tut' afero finfariĝis en ununura momento, mi m'moras kiel ĝi okazis, malgraŭ mia kriegado kaj fr'neza ĉirkaŭbatado. Ĵus tie kie ni 'stis, iuspeca oficiro ĉirkaŭsvingadis sian glavon kaj kuraĝigadis kriege siajn virojn. Dano lin ekvidis en granda pafbrilo kiu preterpasis. Li forĵetis sian pafilon, efektivigis saltegon kaj 'takis l' ulon kvazaŭ tiu 'stus Ĝefo, Borigardo kaj Lio unuiĝintaj en solan personon. Mi grimpaĉis post li kiel eble plej rapide sed atingis la supron nur s'fiĉe frue por vidi lin ricevi trakorpan glavoŝovegon kaj forfali malsupren en la fosaĵon. Ne n'cesas demandi kion mi faris en la sekvinta momento, S'jorino, ĉar 'penaŭ scias tion mi mem. Mi m'moras nur esti iel sukcesinta forĵeti tiun Sudulaĉon, tiel mortintan kiel Moseo, en la fuorton, kaj manpreni Danon kaj lin forporti el l' fosaĵo. Kompatinda maljuniĝinta ulo! Ni ceteraj diris k' ni eniras la fuorton por vivi aŭ morti. Li diris k' li eniras ĝin por morti kaj li 'tingis la celon."

