# Mia kontrabandulo

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/mia-kontrabandulo-17665/index.md

Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net

KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ

LOUISA MAY ALCOTT (1832-1888)

MIA KONTRABANDULO

Esperantigis EDWIN GROBE

1998 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono

LOUISA MAY ALCOTT "MIA KONTRABANDULO" Unua Eldono: Novembro 1998

Origina Anglalingva Titolo: "MY CONTRABAND"

* * * * *

MIA KONTRABANDULO[1]

D-ro Franko eniris dum mi flikis la ŝiraĵojn de malnova ĉemizo por ke Toĉjo dece pasu en sian tombon. Novajn ĉemizojn ni konservis por la vivantoj kaj li ne havis edzinon nek patrinon por "belvesti lin kiam li foriras renkonti la Sinjoron," kiel diris iu virino, priskribante la bonan funebran ceremonion kiun ŝi okazigis por sia filo kontraŭ ĝenega monkosto.

"Fraŭlino Dano, mi havas problemon," komencis la kuracisto kun mieno diranta tiel klare kiel vortoj: "Mi deziras peti komplezon sed plaĉus al mi ke vi ĝin anticipu."

"Kion mi faru por helpi vin?"

"Fidavorte, malplaĉas al mi ĝin devi proponi, sed vi povas jes ja helpi min, mi petas."

"Tial vi nur bonvolu nomi ĝin."

"Vidu, oni ĵus alportis Sudulon frenezan pro tifoida febro. Vere malbona kazo ĉiusence. Ebriiĝinta kanajla kapitaneto kiun oni penadis kapti sed kiun neniu volas penadi kuraci. La flegejoj estas plenaj, la flegistinoj estas ĝismorte surŝarĝitaj kaj volonte konsentantaj pri tio kiam temas pri niaj knaboj, sed ili iom hezitas endanĝerigi siajn vivojn por Suduloj. Nu, vi jam malsaniĝis de la febro, plaĉas al vi strangaj malsanuloj, via kunlaborantino bonvolos prizorgi vian fakon dum iom da tempo kaj mi provizos vin per bona helpanto. La ulo ne daŭre vivos longan tempon, mi opinias. Sed ni ne rajtas lin lasi morti sen iuspeca zorgado, vi scias. Mi metis lin en la kvara etaĝo de la okcidenta alo, apartigitan disde la ceteraj uloj. Estas aere, trankvile kaj komforte tie. Mi respondecas pri tiu fako kaj faros mian plejon por vin helpi ĉiumaniere. Nu, tial, ĉu vi bonvolas konsenti?"

"Kompreneble, mi konsentas. Pro perversio se ne pro komuna karitato. Kelkaj el ĉi tiuj homoj opinias ke pro tio ke mi estas aboliciistino mi estas ankaŭ paganino. Iom plaĉus al mi komprenigi al ili ke, kvankam mi ne sukcesas ami miajn malamikojn, ilin tamen mi bonvolas prizorgi."

"Bonege. Mi antaŭopiniis ke vi konsentos. Priparoli abolicion memorigas al mi vian rajton ekhavi kontrabandulon kiel serviston, se vi deziras. Temas pri tiu bonega mulato kiu troviĝis entombigante sian mastron post la batalo kaj kiun niaj knaboj kunalvenigis ĉar li estis severe tranĉita sur la kapo. Ĉu vi deziras lin utiligi?"

"Nepre, jes. Mi persistos reteni mian kredon pri ĉi tiu afero same kiel pri la alia. Tiuj nigraj knaboj estas pli lojalaj kaj utilaj ol kelkaj el la blankaj kanajloj kiujn okazas al mi devi helpi anstataŭ esti helpata de ili. Sed ĉu la viro sufiĉe bonsanas?"

"Jes, almenaŭ por tiu speco de laboro kaj mi opinias ke li plaĉos al vi. Laŭŝajne li estis tre belaspekta antaŭ ol oni tranĉis al li la vizaĝon. Ne multe pli malhelkolora ol mi. La filo de sia mastro, mi kuraĝas proponi, kaj tiu blanka sango ofte igas lin iom aroganta kaj fieraĉa pri kelkaj temoj. Li tre malbonfartis kiam li eniris sed ĵuris preferi morti en la strato ol loĝi ĉe la nigruloj malsupre. Tial mi loĝigis lin en la okcidenta alo por ke li restu eksterdanĝere kaj li jam pasigis la tutan matenon prizorgante la kapitanon. Kiam vi povos supreniri tien?"

"Tuj post kiam Toĉjo estos prizorgita, Skinero translokigita, Hajvudo lavita, Marblo vestita, Karolo masaĝita, Daŭnzo suprenportita, Uphamo enlitigita kaj ĉiuj kvardek nutritaj."

Ni ridis ambaŭ, kvankam la kuracisto survojis al la kadavrejo kaj mi tenis surgenue mortotukon. Sed en malsanulejo oni lernas tiun lecionon ke gajeco estas savo, ĉar en etoso de suferado kaj morto, peziĝo de koro baldaŭ paralizus utilon de mano se ne estus donacita al ni la benita kapablo rideti.

Post unu horo mi ekrespondecis pri mia nova kliento, trovante disipiĝintaspektan knabon deknaŭ- aŭ dudekjaran delirantan en la soleca ĉambreto kaj nenian kunestanton krom la kontrabandulo atendanta en la apuda ĉambro. Interesiĝante nepre pli pri la nigra viro ol la blanka, tamen memorante la sugeston de la kuracisto ke li estas "aroganta kaj fieraĉa", mi rigardetis lin sekrete dum mi ĉirkaŭaspergis la ĉambron per kalkoklorido por purigi la aeron kaj aranĝis laŭguste la meblojn. Mi jam vidis multajn kontrabandulojn sed neniam tiel belaspektan specon. Ĉiujn nigrajn virojn oni nomas "knaboj" eĉ se ili estas grizharaj. Ĉi tiu "knabo" estis almenaŭ dudekkvinjara, fortikmembra kaj vireca kaj aspektis kiel homo neniam timigita per mistraktado nek eluzita per premanta laboro. Li sidis sur sia lito farante nenion. Vidiĝis nenia libro, nenia pipo, nenia plumo, nenia papero. Tamen nenion malpli apatian, malpli energian ol liajn sintenon kaj mienon mi iam vidis. Rektaspine li sidis, kun mano sur ĉiu genuo, dum la okuloj fiksrigardis la nudan kontraŭan muron, tiel sorĉite per iu absorbiga pensado ke li malkonsciis pri mia ĉeesto, kvankam la pordo staris aperte kaj miaj movoj nepre ne estis senbruaj. Lia vizaĝo duone forturniĝis sed mi aprobis la guston de la kuracisto ĉar la profilo kiun mi vidis disponis ĉiujn trajtojn de beleco apartenantajn al lia miksita raso. Li estis pli kvarterona ol mulata, havis Saksajn trajtojn, Hispanan haŭtkoloradon malheligitan pro malŝirmo, rozkolorajn lipojn kaj vangojn, krispan hararon kaj okulojn plenajn je tiu pasia melankolio kiu en tiaj homoj ŝajnas ĉiam starigi mutan proteston kontraŭ la malobservita leĝo ilin kondamninta ekde ilia naskiĝhoro. Kion li povus pripensadi? La malsana knabo sakris kaj deliris; mi rapidetis tien kaj tien; paŝsonoj preterpasis la pordon; sonoriloj sonis; kaj la konstanta muĝado de armeaj ĉaregoj suprenvenis ekde la strato; tamen li ne ekmoviĝis. Mi jam vidis nigrajn homojn spertantajn tion kion oni nomas "la nigra paŭtado" kiam, dum tagoj, ili nek ridetis, nek parolis, apenaŭ manĝetis. Sed ĉi tio estis pli ol tio ĉar la viro ne meditadis pasive pri iu eta malĝojo. Li ŝajnis vidi ĉioabsorbigan fakton aŭ fantazion registritan sur la muro restinta blankaĵo por mi. Mi scivolis ĉu temas pri iu profunda misfaro aŭ malĝojo vivtenita per memorado kaj senpova bedaŭro? ĉu li lamentas la mortintan mastron al kiu li restas lojala ĝis la fino? ĉu forrabas duonon el la dolĉeco de tiu libereco nun lia, la scio ke iu karulo de li ankoraŭ kuŝas malĝoje en la infero el kiu li mem eskapis? Mia koro varmiĝis pri li kiam mi tiel meditadis. Mi volis koni kaj konsoli lin kaj, reage al la impulso de la momento, mi eniris kaj tuŝis al li la ŝultron.

Tujege la viro malaperis kaj aperis la sklavo. La libereco estis tro nova beno por jam efektivigi siajn feliĉajn ŝanĝojn. Dum li salte stariĝis, kun la mano ĉe la tempio kaj dirante obeeme, "Jes, S'jorino," forfuĝis ĉia romantikeco kolektiĝinta ĉirkaŭ li, postlasante la plej malĝojan el ĉiuj malĝojaj faktoj en vivanta formo antaŭ mi. Ne nur la vireco ŝajnis formorti el li sed ankaŭ la belaspekto min unue alloginta, ĉar, kiam li alturniĝis, mi vidis la makabran vundon malfermintan al li vangon kaj frunton. Duone resanigite, ĝi ne plu estis pansbendita sed kuntenita per strioj de tiu travidebla plastro kiun mi neniam vidas sen ektremi kaj sperti en la menso rapidajn memoraĵojn pri la scenoj al kiuj ĝi rilatas. Parto de lia nigra hararo estis fortondita kaj unu okulo preskaŭ fermiĝis. Doloro tiel distordis kaj la kruela sabrotranĉaĵo tiel difektis tiun parton de lia vizaĝo ke, kiam mi ĝin vidis, mi spertis la senton ke belega medalo subite renversiĝis, vidigante al mi ege pli imponan ekzemplon pri homaj suferado kaj malbonfarto ol la bronza malliberulo de Mikel-Anĝelo. Subitege, pere de unu el tiuj neklarigeblaj procedoj ofte lernigantaj al ni kiom malmulte ni nin komprenas, mia celo ŝanĝiĝis. Tial, kvankam unue mi eniris dezirante konsoli, kiel amikino, mi nun nur ordonis, kiel mastrino.

"Bonvolu malfermi tiujn fenestrojn. Tiu viro bezonas pli da aero."

Li tuj obeis kaj, dum malrapide li suprenŝovis la malbonvolan klapon, la belaspekta profilo denove turniĝis ĝis mi kaj denove ekposedis min tiel forte mia origina sento ke senvole mi diris:

"Mi dankas vin."

Eble estis fantazio mia, sed ŝajnis al mi ke la rigardon de kunmiksitaj surprizo kaj riproĉo kiun li direktis al mi enestis ankaŭ spuro de dankema plezuro. Sed li diris, en tiu tono de senanima humileco kiun lernas tiel baldaŭ tiuj kompatinduloj:

"Mi ne 'stas blankulo, S'jorino. Kontrabandulo mi 'stas."

"Jes, tion mi scias. Sed kontrabandulo estas libera homo kaj vin mi tutkore gratulas."

Tio plaĉis al li. Lia vizaĝo ekbrilis, liaj ŝultroj kvadratiĝis. Li levis la kapon kaj alvenigis al mi rektalinian rigardon, dum li diris vigle:

"Dank' al vi, S'jorino. Ĉu 'stas pluaĵo por fari por vi?"

"D-ro Franko proponis ke vi helpu min pri tiu viro, ĉar estas multaj pacientoj kaj malmultaj flegistinoj aŭ helpantoj. Ĉu vi jam havis la febron?"

"Ne, S'jorino."

"Ili devintus antaŭpensi pri tio kiam ili alportis lin ĉi-tien. Ne taŭgas ke vundoj kaj febroj kunestu. Mi entreprenos vin translokigi."

Li eligis subitan ridon. Se li estintus blankulo mi nomintus tion malestima. Pro tio ke li estis plurajn nuancojn pli malhela ol mi, eble mi devintus juĝi ĝin nur impertinenta aŭ almenaŭ maldeca.

"Ne gravas, S'jorino. Mi preferas esti ĉi-supre kun la febro ol malsupre kun tiuj nigruloj. Kaj ne 'stas alia loko por mi."

Kompatindulo! Tio pravis. Nenia malsanuleja fako bonvolus lin akcepti kaj lin enlitigi apud la plej mizeraĉa blankhaŭta paciento. Same kiel la vesperto de la Ezopa fablo li apartenis al neniu el la du rasoj. La fiereco de unu kaj la senhelpeco de la alia lin retenis en soleca ŝvebado en la krepusko alvenigita per granda peko por superombri la tutan landon.

"Vi restu tial. Mi ege preferas vin ol mian pigran Joĉjon. Sed ĉu vi sufiĉe bonsanas kaj fortikas?"

"M' opinias povi taŭgi, S'jorino."

Li parolis kun speco de pasiva konsento, kvazaŭ gravus nur iomete se li malkapablus kaj se li kapablus tio ĝojigus preskaŭ neniun.

"Jes, ankaŭ mi samopinias. Kiel mi nomu vin?"

"Boĉjo, S'jorino."

Ĉiu virino havas aparte ŝatatan kapricon. Unu el miaj kapricoj estas lernigi memrespekton al la viroj traktante ilin respekteme. Toĉjo, Riĉjo kaj Heĉjo taŭgus inter viroj kiujn feliĉigas tiaj mallongigoj. Tamen alparoli tiumaniere virojn sufiĉe aĝajn por esti mia patro ne konvenis al miaj malnovtempaj konceptoj pri deco. Tiu "Boĉjo" neniam taŭgus. Mi tiel facile nomintus la kapelanon "Guĉjo" kiel nomi mian tragiaspektan kontrabandulon per vorto tiel forte kunligita al kajtovosto.[2]

"Kio estas via alia nomo?" mi demandis. "Plaĉas al mi nomi miajn helpantojn per iliaj familinomoj anstataŭ per iliaj baptonomoj."

"Mi havas n'nian ceteran, S'jorino. Ni havas la nomojn de niaj mastroj. Alie ni sennomiĝas. Mia mastro mortis kaj mi volas konservi sur mi n'nion de li."

"Nu, mi nomu vin Roberto kaj petas ke vi plenigu ĉi tiun kruĉon por mi, se vi bonvolas."

Li foriris. Tamen malgraŭ la tuta malsovaĝa obeado kiun antaŭe lernigis al li jaroj da servitudo, mi sukcesis percepti ke ankoraŭ ne venkiĝis la fiera spirito kiun lia patro transmetis al li ĉar la rigardo kaj la gesto per kiuj li malagnoskis la mastran nomon estis pli efika deklaro pri sendependeco ol povintus verki iu ajn oratoro de la kvara de julio.[3]

Ni kunpasigis malkutiman semajnon. Roberto nur malofte eliris sian ĉambron escepte por plenumi miajn irtaskojn. Kaj mi malliberiĝis la tutan tagon, ofte la tutan nokton, apud la lito de la Sudulo. La febro sin forbruligis rapide ĉar enestis la feblan korpoframon de tiu maljuna junulo verŝajne malmulte da vitaleco por ĝin nutri. Laŭ la malkaŝaĵoj elirintajn liajn senkonsciajn lipojn, lia vivo nombriĝis inter la plej malvirtaj. En pli ol unu fojo Roberto lin silentigis aŭtoritate kiam miaj pli mildaj klopodoj ne sukcesis kaj blasfemaj fantaziaĵoj aŭ fivortaj kantaĉoj ruĝigis miajn vangojn kaj alvenigis sur la vizaĝon de Roberto mienon de naŭzo. La kapitano estis ĝentlemano laŭ la ĝenerala mondotakso sed laŭ mia opinio la ĝentlemano estis mia kontrabandulo. Mi estis fanatikulino kaj tio klarigas tian gustodepravicion, mi esperas. Mi neniam starigis demandojn al Roberto pri li mem, sentante ke ie en li troviĝas punkto ankoraŭ tro dolora por toleri la plej etan tuŝadon. Pro liaj lingvaĵo, maniero kaj inteligenteco tamen mi inferencis ke lia haŭtkoloro akiris al li la kelkajn avantaĝojn atingeblajn por viglamensa, bone traktata sklavo. Silenta, serioza kaj pensema tamen ege helpema estis mia kontrabandulo; feliĉa pro la libroj kiujn mi alportis al li, fidela pri la plenumo de la taskoj pri kiuj mi lin respondecigis, dankema pro la amikeco kiun mi ne povis ne senti kaj elmontri al li. Ofte mi deziregis demandi kiu celo aliigis tiel videble lian aspekton per tiel ĉiutage plipeziĝanta malĝojo. Sed mankis al mi kuraĝo kaj neniu alia havis la tempon nek la deziron spionumi pri la pasinteco de tiu specimeno de branĉo de la kavalirecaj "U.F.V."-oj.[4]

En la sepa nokto D-ro Franko proponis ke estus bone ke iu cetera krom la ĝenerala gardisto de la fako restu kun la kapitano ĉar povus esti lia lasta. Kvankam mi jam pasigis tie la plej grandan parton de la du antaŭaj noktoj, kompreneble mi bonvole konsentis resti, ĉar tiuj scenoj enhavas strangan fascinadon kiu forgesigas laciĝon kaj malkonstatigas timon ĝis la forpaso de la krizo.

"Havigu al li akvon dum li kapablos trinki kaj se li falos en naturan dormadon, tio povus lin savi. Mi revenos lin ekkontroli je noktomezo kiam okazos verŝajne kelkaj ŝanĝoj. Nenio krom dormado aŭ miraklo lin travivigos nun. Bonan nokton!"

Foriris la kuracisto kaj, manĝante tutan manplenon da vinberoj, mi malpliheligis la lampon, malsekigis la kapon de la kapitano kaj sidiĝis sur malmolan tabureton por komenci mian vaĉon. La kapitano kuŝis kun lia varma marasma vizaĝo turnita ĝis mi, plenigante la aeron je sia venena spirado, murmurante feble, kun lipoj kaj lango tiel sekegaj ke la plej racian paroladon oni nur malfacile povintus kompreni. Roberto kuŝis etendiĝinte sur sia lito en la interna ĉambro kies porto staris duonaperte por ke freŝa trablovo venanta ekde lia malfermita fenestro forportu tra la mia la febrohaladzojn. Mi nur malfacile vidis longan malhelan figuron kaj pli helan vizaĝoprofilon kaj, havante nenion por fari en tiu momento, ekmeditadis pri tiu stranga kontrabandulo kiu, verŝajne, ege alttaksis sian liberecon, tamen sentis nenian urĝon ĝin gustumi. D-ro Franko jam proponis lin antaŭensendi al pli sekuraj loĝejoj, tamen li respondis, "Ne, dankon, S'joro," tiam foriris por enfali unu el tiuj nigraj humoroj siaj kiuj komencis min perturbi ĉar mi disponis nenian povon ilin malplipezigi. Dum mi sidis aŭskultante la horloĝojn de la nin ĉirkaŭantaj preĝejospajroj, mi distriĝis planante la estontecon de Roberto same kiel mi ofte planis la mian kaj jam disdonis al li malavaran manplenon da atutoj per kiuj entrepreni ĉi tiun vivoludon ĝis nun tiel kruele malbonfartintan por li kiam raŭka sufokita voĉo alvokis:

"Lucino!"

Estis la kapitano kaj iu nova teruro ŝajnis lin esti provizore plifortiginta.

"Jes, jen estas Lucino," mi respondis, esperante lin trankviligi postsekvante lian fantazion, ĉar lian vizaĝon malsekigis la humidaĉa akveco tiea kaj lian korpoframon skuadis la nervoza tremado ofte antaŭiranta la morton. Liaj malhelaj okuloj fikse celis min, dilatiĝante kun mistifikita rigardo de nekredemo kaj kolero, ĝis li ekparolis feroce:

"Tio estas mensogo! Ŝi mortis. Kaj ankaŭ Boĉjo, damnu lin!"

Ekkonsciinte ke malsukcesas parolado, mi komencis kanti la trankvilan melodion ofte antaŭe mildigintan tian deliron, sed apenaŭ trapasis miajn lipojn la linio,

"Vidu afablan paciencon rideti pri doloro," kiam li mankaptis mian pojnon, flustrante kiel homo spertanta mortalan timon:

"Silentu! Antaŭe ŝi kantis tiumaniere al Boĉjo sed malkonsentis kanti al mi. Mi ĵuris vippeli la diablon el ŝi kaj mi plenumis la ĵuron. Sed, eksciu, ke antaŭ ol tranĉi al si la gorĝon ŝi promesis min hanti kaj tiun promeson ŝi nun plenumas!"

Li fingreindikis ion malantaŭ mi kun aspekto de tiel pala malĝojo ke senvole mi ekrigardis transŝultron kaj eksaltetis kvazaŭ vidinte veran fantomon; ĉar, elgvatantan la malhelon de tiu interna ĉambro, mi vidis ombran vizaĝon ĉirkaŭtan de nigra hararo kaj perceptis sube, ĉe-gorĝe, iun skarlataĵon. Post minuto mi ekkonsciis ke temis nur pri Roberto kiu antaŭenkliniĝis ekde la piedo de sia lito, envolvite en griza armekovrilo kaj elmontrante super ĝi parton de sia ruĝa ĉemizo, dum lia longa hararo elstaris dormtaŭgite. Sed kia stranga mieno sursidis lian vizaĝon! La sendifekta flanko alfrontis min, fiksite kaj senmove same kiel kiam mi unuan fojon ĝin observis—malpli absorbite nun, tamen pli intensa. Liaj okuloj briletis, liaj lipoj disapartiĝis kiel tiuj de homo aŭskultanta per ĉiu senso. Lia tuta aspekto pensigis min pri ĉashundo al kiu la vento alportis la odoron de ne antaŭe atendita predo.

"Ĉu vi konas lin, Roberto? Ĉu li parolas pri vi?"

"Mia Ĉ'elo, ne, S'jorino. Ĉiuj ili posedas duondekduon da Boĉjoj. Mi nur vekiĝis ĉar mi aŭdis mian nomon. Temas nur pri tio."

Li parolis tre nature kaj rekuŝiĝis dum mi revenis al mia zorgato, supozante tiun paroksismon lia lasta. Sed post cetera horo mi rimarkis esperigan ŝanĝon. La tremo moderiĝis, la malvarma ŝvito malaperis, lia spirado estis pli konstanta, kaj Dormado, la sanigisto, malsuprenvenis por savi lin aŭ lin forkonduki delikatmove. D-ro Franko alvenis kontroli lian kondiĉon je noktomezo, petis ke mi tenu la ĉambron malvarma kaj trankvila kaj ne forgesu devigi la kapitanon trinki specialan medikamenton tuj post lia vekiĝo. Ege senzorgigite, mi kuŝigis la kapon sur la brakojn, malkomforte interfalditajn sur la tableto, kaj juĝis min preta plenumi unu el tiuj heroaĵoj kiujn scipovigas longa ekzercado—"unuokulan dormadon"—kiel ni kutimas diri: duondormetadon dum kiu dormas ĉiuj sensoj krom la aŭdo. La plej minimuma murmuro aŭ movo ĝin interrompos kaj revigligos onian intelekton, multe pliakrigitan pro la mallonga permeso "ekstari en ripozo". En la koncerna nokto la eksperimento malsukcesis ĉar antaŭaj gvatdevoj, izoliĝo kaj multaj maltrankviligaĵoj faris siestojn danĝeraj entreprenoj. Ekvekiĝinte duondekduon da fojoj en unu horo kaj trovinte ĉion en trankvila stato, mi faligis surbraken mian pezan kapon kaj, promesante somnole al mi revekiĝi post dek kvin minutoj, profunde ekdormis.

La batsono de malaltvoĉa horloĝo vekis min eksalte. "Estas la unua horo," pensis mi. Tamen mi ege konsterniĝis aŭdinte du pluajn batsonojn, kaj kun rimorsa hasto ekstariĝis por ekscii ĉu mia longa forgesado okazigis iun difektaĵon. Forta mano kontraŭpremis min sur mian seĝon kaj retenis min tie. Estis Roberto. En la instanto kiam mia rigardo renkontis la lian mia koro komencis bategi kaj tute laŭlonge de miaj nervoj piketadis tiu elektra flagrado antaŭ-anoncanta nevideblan danĝeron. Li estis ege pala; lia buŝo, kruela; ambaŭ okuloj plenis je sombra fajro, ĉar eĉ la vundita okulo estis malfermita nun, des pli sinistra pro la profunda cikatro sin atentiganta supre kaj sube de ĝi. Sed lia tuŝo estis stabila, lia voĉo mallaŭta, dum li diris:

"Sidu trankvile, S'jorino. Mi n' celas difekti nek timigi vin, s' eblas al mi, sed vi vekiĝis tro frue."

"Delasu min, Roberto. La kapitano moviĝetas. Mi devas dozi medikamenton al li."

"Ne, S'jorino. Vi n' moviĝu 'nunuran colon. Rigardu!"

Retenante min per unu mano, per la alia li levis la glason en kiu mi antaŭe lasis la medikamenton. Ĝi estis malplena.

"Ĉu li jam trinkis ĝin?" mi demandis, pli kaj pli mistifikite.

"Mi ĝin forĵetis tra l' fenestro, S'jorino. Li devos sin s'nigi je ĝi."

"Sed kial, Roberto? Kial vi faris tion?"

"Ĉar ke mi malamegas lin."

Ne eblis pridubi la veron de tio. Lia tuta vizaĝo elmontris tion dum li parolis tra fiksitaj dentoj kaj lanĉis fajran rigardon en la direkto al la senkonscia kapitano. Mi sukcesis nur reteni la spiradon kaj senmiene lin fiksrigardi, priscivolante kiun frenezan faron li plenumos venontmomente. Mi supozas ke mi ektremis kaj paliĝis, kiel virinoj stulte kutimas fari kiam subita danĝero ilin alfrontas, ĉar Roberto liberigis mian brakon, sidiĝis sur la randon de la lito min antaŭstaranta kaj diris kun misaŭgura kvieteco kiu malvarmigis min dum mi vidis kaj aŭdis ĝin:

"Vi n' ektimu, S'jorino. Ne klopodu forkuri ĉar ke l' pordo 'stas ŝlosita kaj la ŝlosilo 'stas en mia poŝo. N' ekkriu, ĉar ke necesus al vi kriadi longan tempon, kun mia mano sur via buŝo, antaŭ ol k' oni aŭdus vin. Restu senmove kaj mi diru al vi kion mi 'stas faronta."

"Sinjoro Jesuo helpu nin! Febro lin atingis en subita perforta maniero, kaj lia kapo sencerbumiĝas. Mi devas indulgi lin ĝis kiam alvenos iu." Celante plenumi tiun rapidan decidon mi penadis diri, tute trankvile:

"Mi restos senmove kaj aŭskultos vin. Sed bonvolu malfermi la fenestron. Kial vi ĝin fermis?"

"Mi b'daŭras ne povi fari tion, S'jorino. Se m' farus tion, vi trasaltus ĝin aŭ ekkriegus kaj m' ankoraŭ ne pretas. Mi fermis ĝin por vin dormigi. Varmo vin dormigus pli rapide ol iu ajn cetera rimedo mia."

La kapitano moviĝetis kaj murmuris malforte, "Akvon!" Instinkte mi stariĝis por havigi iom al li sed la peza mano redescendis sur mian ŝultron kaj en la sama rezoluta tono Roberto diris:

"L' akvo foriris kun la medikamento. Lasu lin alvokadi."

"Bonvolu permesi ke mi iru al li. Li mortos se oni malkonsentas prizorgi lin."

"Li mortu! Kaj vi n' enmiksiĝu en l' aferon, S'jorino, mi petas!"

Malgraŭ lia mallaŭta tono kaj respektema maniero, mi vidis murdon en lia rigardo kaj malfortiĝis pro timo. Tamen la timo instigis min kaj, apenaŭ konsciante pri mia gesto, mi kaptis la manojn min malliberigintajn kaj ekkriis:

"Ne, ne! Vi lin ne mortigu! Malnoble estas difekti senhelpulon. Kial vi malamas lin? Li ne estas via mastro."

"Li estas mia frato."

Mi sentis tiun respondon de kapo al piedo, jam ekkompreninte kun svaga sed senerara antaŭscio la baldaŭ anoncotan informaĵon. Restis al mi ununura petego kaj ĝin mi faris.

"Roberto, diru al mi la signifon de ĉio tio. Ne estigu krimon kaj duonrespondecigu min pri ĝi. Estas pli bona rimedo por ĝustigi malĝuston ol perforto. Mi helpu vin malkovri ĝin."

Mia voĉo tremetis dum mi parolis kaj mi aŭdis la timigitan batetadon de mia koro. Ankaŭ li aŭdis ĝin kaj se iam fareto mia gajnis karecon aŭ respekton de li, lia memorado pri ĝi helpis min tiam. Li malsuprenrigardis, ŝajnis starigi demandon al si. Mi ne scias kio ĝi estis, sed la respondo min favoris ĉar kiam la rigardo denove leviĝis liaj okuloj estis mornaj sed ne senesperaj.

"Mi jes ja rakontos l' aferon al vi, S'jorino. Sed komprenu, tio ne ŝanĝos la situacion. La 'nabo 'partenas al mi. Mi lasos al Nia S'joro la ŝancon forpreni lin unue. Se Li malkonsentos, konsentos mi."

"Ho, ne! Memoru ke li estas via frato."

Malsaĝa eldiraĵo. Tion mi konsciis jam dum ĝi trairis miajn lipojn ĉar nigra malrideto kunamasiĝis sur la vizaĝo de Roberto kaj liaj fortaj manoj fermiĝis en fiaspekta speco de retengesto. Sed li ne tuŝis la kompatindan animulon anhelantan tie malantaŭ li, kontentiĝante, ŝajne, lasi ĉesigi la vivon al tiu la malrapidan sufokadon de la senaera ĉambro.

"Ne povas okazi k' mi forgesu tion, S'jorino, kiam mi pensas nur pri tio dum la tuta s'majno. Mi rekonis lin kiam ili lin enportis kaj jam multe antaŭ nun 'stus farinta tion krom ke mi deziris demandi kie 'stas Lucino. Li scias. Li jam diris tion hodiaŭvespere. Kaj nun necesas k' li finvivu."

"Kiu estas Lucino?" mi demandis rapide, celante teni lian menson sur iu ajn malmurda pensadvojo.

