# Marta

## Part 15

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/marta-61860/index.md

-- Ĉu vi scias, Marta, -- interrompis la silenton la virino en la atlasoj, -- ke vi estas vere bela! Kia imponanta staturo! vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi, la mizero ĝis nun tute ne malbeligis vin, kvankam la rozokolora kamena rebrilo, kiu nun falas sur vian vizaĝon kaj imitas delikatan vangruĝon, tre plialtigas vian belecon kaj aspektas ĉarmege ĉe viaj nigraj densegaj haroj! Kiel do ankoraŭ estus, se anstataŭ ĉi tiu malbela lana bruniĝinta vesto vi metus sur vin veston de hela koloro kaj de eleganta fasono, se anstataŭ ĉi tiu tola glata kolumo vi ĉirkaŭigus vian kolon per travidigaj puntoj, se viajn harligojn vi levus iom pli alte kaj ornamus ilin per punca rozo aŭ per oraj harpingloj.... Vi estus belega, mia kara, kaj se vi nur du aŭ tri fojojn montriĝus en loĝio de unua etaĝo ĉe la prezentado de ia moda komedio, la junularo de la tuta Varsovio tuj demandus unuvoĉe: Kiu ŝi estas? kie ŝi loĝas? ĉu ŝi permesos, ke ni antaŭ ŝiaj piedoj....

-- Karolino! Karolino! -- interrompis Marta, -- elrektiĝante kaj rigardante la kamaradinon kun mirego, -- por kio vi diras ĉion ĉi tion? Kia interrilato povas esti inter viaj vortoj kaj la situacio, en kiu mi troviĝas kun doloro de vidvino, kun zorgoj de patrino? por kio mi bezonas belecon? por kio mi bezonas riĉajn vestojn?

-- Por kio? por kio? ho! ho! ho!

Ĉi tiuj ekkrioj estis akompanataj de mallonga seka rido kaj kune kun ĝi ili baldaŭ malaperis. Ambaŭ virinoj denove silentis pli longe ol antaŭe.

-- Marta! kian aĝon vi havas?

-- Antaŭ ne longe mi komencis la dudekkvinan jaron de mia vivo.

-- Kaj mi komencis la dudekkvaran. Mi sekve estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi! kiel multe pli mi atingis en la vivo ol vi, kompatinda viktimo de revoj kaj iluzioj!

Denove ili silentis momenton. Marta kun esprimo de decideco sur la vizaĝo levis la kapon.

-- Jes, Karolino, mi vidas mem, ke vi verŝajne estas pli saĝa ol mi, ke vi pli atingis en la vivo. Vi posedas bonstaton, vi verŝajne estas trankvila pri via morgaŭa tago, se vi simile al mi havus malgrandan infanon, vi ne bezonus lasi ĝin suferi ĉe fremdaj homoj, nek rigardi, kiel ĝi antaŭ viaj okuloj malfortiĝas, paliĝas, konsumiĝas.... Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro, ni estis kune infanoj kaj junaj knabinoj, ni amis nin reciproke... kaj tamen mi ĝis nun ne kuraĝis demandi vin, kie vi prenis ĉi tiun bonstaton, kiu, kiel mi vidas, vin ĉirkaŭas, kiamaniere vi sukcesis eliĝi el la malriĉeco, el la mizero, pri kiu vi aludis al mi en via interparolo.... Mi ne kuraĝis demandi vin pri tio, ĉar mi vidis, ke vi penas eviti miajn demandojn, sed pardonu min, Karolino, tio estas malbona de via flanko... al la estinta kamaradino de viaj infanaj ludoj, al la ankoraŭ antaŭnelonga konfidatino de viaj junecaj revoj vi devas diri, kiamaniere vi venkis tiun fatalismon, kiu alkroĉiĝas al la paŝoj kaj premegas la kapojn de virinoj malriĉaj... eble ĉi tio ankaŭ sur mian vojon ĵetos ian lumon....

-- Ho, ĝi ĵetos, ĝi sendube ĵetos sur vian vojon lumon tre helan, tre klarigan! -- diris la virino kun la neligitaj flaveblondaj haroj. Ŝiaj okuloj denove aspektis kiel du pecoj da malvarma kristalo, en kiuj vidiĝas ĉielarkaj koloroj, sur ŝiaj malgrandaj lipoj ludis tremetanta rideto, sed ŝia voĉo havis sonon certecan kaj trankvilan.

Marta parolis plue:

-- Kiam mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro mia vivo kaj la vivo de mia infano, oni diris al mi, ke virino nur en tiu okazo povas venki en tiu batalo, se ŝi posedas ian perfektan povoscion, veran kaj perfektigitan talenton... ĉu vi posedis ian povoscion, Karolino?

-- Ne, Marta, mi posedis nenian. Mi sciis nur danci, amuzi gastojn kaj vesti min bele.

-- Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas....

-- Mi havis absolute nenian talenton.

-- Eble vi havis riĉajn parencojn, kiuj donis al vi bonstaton?

-- Riĉajn parencojn mi havis, sed ili donis al mi nenion.

-- Kio do... komencis Marta.

-- Kio do? -- interrompis la virino en la atlasaĵoj kaj subite leviĝis de sia movebla sidejo. La brodita hundeto forte ekbalanciĝis, la balancarkoj de la seĝo-lulilo brue ekfrapis la plankon. Ŝi mem stariĝis elrektigite antaŭ la kanapeto, sur kiu sidis Marta.

-- Mi estis bela, -- ŝi diris, -- kaj... kaj mi komprenis, kia estas la sola por mi akirebla loko sur la tero.

-- Ha! -- mallaŭte ekkriis Marta kaj faris tian movon, kvazaŭ ŝi volus desalti de sia sidejo. Sed la virino, kiu staris antaŭ ŝi, alforĝis ŝin al la loko per la forto de sia rigardo. Ŝi staris kun nemovebla korpo kaj vizaĝo, ŝiaj blondaj haroj kaj ŝia elasta gracia talio troviĝis sub la rozokolora rebrilo de la ardantaj karboj. Ŝi levis iom la palpebrojn kaj rigardis la vizaĝon de Marta profunde kaj obstine, per okuloj, en kiuj nun vidiĝis malluma brilo de malgaja fajro.

-- Kio do? -- ŝi diris post momento, -- vi timiĝis, naiva estaĵo, vi volas forkuri? bone, iru! vi havas plenan rajton levi de la tero plenmanon da koto kaj ĵeti ĝin al mi en la vizaĝon. Kiu povas hodiaŭ rifuzi al vi tiun rajton? hodiaŭ vi ĝin ankoraŭ posedas....

Marta ŝirmis siajn okulojn per la manplato.

-- Vi ŝirmas la okulojn, vi ne volas rigardi min! Vi demandas viajn proprajn pensojn, ĉu efektive mi estas tiu senkulpa, naiva, ideala Karonjo, kiu kuradis kun vi sur la florplena herbejo de via patro kaj flugadis en kapturna valso sur la brilantaj pargetoj de la domo de sinjorino Herminio; kiu pasie amis blankajn rozojn kaj la odoron de konvaloj kaj en la rivero de la lunaj radioj vidis naĝantaj la safirkolorajn okulojn de sinjoro Eduardo?... Ho, tio estas mi, mi mem... sed se rigardi min estas por vi tre malagrable, vi povas ne rigardi min... nur aŭskultu.... Ŝi faris kelke da paŝoj kaj sidiĝis sur la kanapeto apud Marta.

-- Aŭskultu, -- ŝi ripetis. -- Ĉu vi iam demandis vin mem kaj ĉu vi iam penis klarigi al vi precize, kio en la mondo estas virino? Certe ne. Nu, mi diros al vi: mi ne scias, kiele estas laŭ la leĝoj diaj, pri kiuj vi parolis antaŭ momento... sed laŭ la leĝoj kaj moroj homaj virino ne estas homo, virino estas objekto. Ne forturnu de mi la kapon. Mi diras la veron, eble relativan, sed veron. Ĉu vi volas vidi homojn? rigardu la virojn. Ĉiu el ili vivas en la mondo per si mem, li ne bezonas, ke oni alskribu al li ian ciferon por tio, ke li ĉesu esti nulo. Virino estas nulo, se apud ŝi ne staras viro kiel cifero pleniganta. Al virino oni donas brilantan kadraĵon, por ke ŝi, kiel arte polurita diamanto en magazeno de juvelisto, altiru al si la okulojn de kiel eble plej granda nombro da aĉetantoj. Se ŝi ne trovas por si akiranton, aŭ se, trovinte lin, ŝi lin perdas, ŝi kovriĝas per rustaĵo de eterna doloro, per makuloj de senhelpa mizero, ŝi fariĝas denove nulo, sed nulo malgrasa de malsato, tremanta de malvarmo, disŝiriĝanta en ĉifonojn per la vanaj provoj sin movi kaj sin ŝovi. Rememorigu al vi ĉiujn maljunajn fraŭlinojn, la forlasitajn aŭ vidviĝintajn virinojn, kiujn vi konis en via vivo, rigardu viajn koleginojn el la laborejo de sinjorino Szwejc, rigardu vin mem.... Kion vi ĉiuj signifas en la mondo? kiaj estas viaj esperoj? kie estas la eblo, ke vi elgrimpu el la marĉejo kaj iru tien, kien iras la homoj? Vi estas vegetaĵoj, kies trunketoj, edukitaj en oranĝerioj, ne havas la forton, por kontraŭstari al ventoj kaj fulmotondroj! Certe ja tiel estas, se la profetoj kaj saĝuloj de la mondo nomis la virinon «la plej bela el la floroj de la naturo». Virino estas floro, virino estas nulo, virino estas objekto, ne posedanta la forton de memstara moviĝado. Ne ekzistas por ŝi feliĉo nek pano sen viro. Virino devas nepre alkroĉiĝi, en ia ajn maniero alkroĉiĝi al viro, se ŝi volas vivi; aliokaze ŝi iras en la kudrejon de sinjorino Szwejc kaj malrapide mortas. Sed kion ŝi devas fari, se ŝin kaptas pasia deziro vivi? Divenu! vi divenas? bone! kovru al vi la okulojn per via dua manplato, por ke vi ne povu vidi eĉ randeton de mia vesto, sed aŭskultu min plue....

-- Mi estis juna, bela, alkutimiĝinta al lukso kaj nenionfarado; kiam oni elpelis min el la domo de la riĉaj parencoj, mi posedis kiel mian tutan propraĵon kelke da vestoj, oran braceleton, restintan post mia patrino, kaj tiun ringon kun blua emajlo, kiun vi, Marta, donis al mi en la tago de via edziniĝo. Mi vendis la braceleton kaj la ringon. Mi pensis, ke la ricevita sumo sufiĉos al mi, ĝis mi trovos laborenspezon. Mi imagis al mi, ke mi estas homo, kaj pro ĉi tiu malsaĝa eraro mi suferis inferajn turmentojn en la daŭro de kelke da monatoj. Mi ilin suferus eble pli longe, se mi ne renkontus feliĉe sur la trotuaro de la strato Nowy Swiat sinjoron Eduardon. Mi lin amis ankoraŭ. Kiam li pasis preter mi sen saluto, tiam mi fine konvinkiĝis, ke mi estas objekto, kiun estas permesite laŭvole preni kaj forĵeti. Ĉu iu agus kun homo tiamaniere, kiel agis kun mi tiu, pri kiu mi revis en la tagoj de trankvileco kaj kies trajtojn mi revokadis al mia memoro en la horoj de malsato kaj suferoj? Depost la momento, en kiu mi perdis la kredon pri mia homeco, miaj suferoj finiĝis. Vi eble aŭdis pri la juna sinjoro Vitalio, kiu havas maljunan edzinon, grandan bienon proksime de Varsovio kaj belan domon en Varsovio? Li ofte venadis en la butikon ĉe la strato Ptasia, kie mi helpadis la posedantinon vendi kandelojn kaj sapon, ricevante de ŝi por tio en la nokto anguleton sur la planko en la infana ĉambro kaj en la tago pladon da griaĵo kaj glason da lakto. En efektiveco mia laboro valoris multe pli grandan rekompencon, sed la bonkora virino ekspluatis la laborantinon, kiun ŝi levis de la pavimo senfortigitan, malsatan kaj en ĉifonoj. Du tagojn post tiu renkontiĝo kun sinjoro Eduardo, post du noktoj, pri kiuj mi nun jam ne povus al vi rakonti, mi ĉesis vendi kandelojn kaj sapon... al sinjoro Vitalio mi diris: bone! mi forlasis la butikon kaj la ĉambron, en kiu kriadis kaj sin batadis kvin malpuraj infanaĉoj; mi ekloĝis ĉi tie....

Marta sidis kiel ŝtoniĝinta. Sub la manplato, per kiu ŝi ŝirmis al si la okulojn, oni povis vidi, ke ŝia vizaĝo estas pala kaj senmova. Apenaŭ rimarkebla ektremo trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj, kiam preskaŭ senpere ĉe ŝia orelo eksonis seka, mallonga rido, kiu nun similis klakilon de nokta gardisto.

-- Mi ne scias, kiamaniere tio fariĝis, sed mi rimarkas, ke mi enfalis en deklamadon! -- diris ridante la virino kun la libere pendantaj blondaj haroj. -- Via funebra vesto, Marta, mallumigis al mi la salonon. Mi ne amas mallumon, plezuron faras al mi briloj, mi amas ridi ĉe komedio kaj hejme manĝi bombonojn... kredu al mi... tiele estas pli bone.... -- Ŝi prenis la manon de la vidvino pendantan inter la faldoj de la nigra vesto kaj alŝoviĝis pli proksime al ŝi.

-- Aŭskultu, Marta, -- ŝi komencis, kliniĝante preskaŭ tute al la orelo de la kamaradino, -- mi amis vin iam, nun mi vin tre bedaŭras.... La ringo, kiun vi donis al mi, nutris min en la daŭro de kelke da semajnoj, nun mi vin subtenos per konsilo kaj helpo..... Ĝis nun mi parolis al vi nur teorion, nun mi transiras sur la kampon de la praktiko.... Apud mia loĝejo estas lueblaj tri ĉambroj, preskaŭ tiaj samaj kiel ĉi tiuj... ĉu vi volas? morgaŭ ni estos najbarinoj. Vi alkondukos ĉi tien vian infanon, estos al ĝi varme kaj oportune... postmorgaŭ vi formetos ĉi tiun funebran malbelan veston....

Marta forprenis la manplaton de antaŭ la okuloj kaj levis la kapon.

-- Karolino! -- ŝi diris leviĝante, -- sufiĉe, ne diru eĉ unu vorton plu....

-- Nu, -- diris la virino en la atlasaĵoj, -- ĉu ne?

La virino en la funebra vesto ne respondis dum momento. Ŝia vizaĝo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango, la voĉo tremis kaj kvazaŭ venis el la profundo de la brusto, kiam ŝi komencis paroli.

-- Antaŭ nelonge, ankoraŭ antaŭ nelonge, se iu kuraĝus paroli al mi tiel, kiel vi parolis, Karolino, mi sentus en mi teruran ofendon... eble furiozan koleron... nun mi sentas nenion krom granda doloro! kaj ankoraŭ pli granda honto. Mi certe estas io malpli alta ol homo, se, havante nenian kulpon, ne farinte eĉ ombron da malbono, serĉante en la mondo nenion, nenion krom honesta laboro, mi renkontis tion, kion... mi renkontis.... Ho, kiel malalten, kiel malalten mi falis! kaj por kio? kaj por kia kulpo?

Dum momento ŝi staris senmove, kun okuloj malgaje rigardantaj la plankon. Post momento ŝi diris iom pli malsevere:

-- Mi ne malestimas vin, Karolino, mi ne ĵetos sur vin, kiel vi diris, plenmanon da koto. Mia Dio! Mi scias ja, kio estas la vivo de malriĉa virino... mi ĝuas ĝin de kelke da monatoj... hodiaŭ mi englutis plej maldolĉan ĝian guton. Mi ne malestimas vin, sed imiti vian agadon mi ne povas... ne, neniam... neniam....

Ŝi denove silentiĝis, kaj nun ŝi per atentaj okuloj rigardis unu punkton en la spaco. Tie ŝi per okuloj de la imago ekvidis unu el la bildoj de sia pasinteco.

Ĝi ne estis ia bildo el la pasintaj ĝojoj kaj feliĉo, kontraŭe, ĝi prezentis per si momenton de senlima doloro. Marta ekvidis kuŝantan sur la lito de malsanulo la solan homon, kiun ŝi amis sur la tero. Lia vizaĝo estis rigidiĝanta sub la mano de la morto, la spirado de la malsanega brusto estis ĉiam pli kaj pli malfacila, sed liaj okuloj, radiantaj per la lasta brilo de la vivo, estis fiksitaj sur ŝia vizaĝo, lia mano kun spasmo de agonio per la rigidiĝantaj fingroj premis ŝian manon. «Malfeliĉa mia Marta, kiel vi vivos sen mi!» Kun ĉi tiuj vortoj sur la bluiĝintaj lipoj li forlasis ŝin por ĉiam.

-- Ho, kiel mi lin amis! kiel mi lin ankoraŭ amas! -- murmuretis la vidvino, kaj ŝiaj interplektitaj manoj falis sur la nigran veston kaj ŝia brusto leviĝis de forta ekĝemo. -- Ne, Karolino! Pro Dio, ne! -- ŝi ekkriis, alte levante la vizaĝon palan kaj tamen radiantan; -- mi estis pli feliĉa ol vi. La homo, kiun mi amis, ne faris el mi objekton. Li edziĝis kun mi, li min amis, li min estimis. Mortante, li pensis ankoraŭ pri mi kaj pri mia estonteco. Mi amas lin ankoraŭ, kvankam li ne estas jam sur la tero, mi estimas lian nomon, kiun mi portas. Amo por li kaj memoro pri li staras en mia interno kiel altaroj; antaŭ ili brulas lampo plenigita de larmoj de mia koro, kaj ĝi lumas mian malgajan vojon....

-- Kaj irante tiun vojon, vi baldaŭ atingos la kampojn Elizeajn, kie blankaj anĝeloj kunigos vin kun via mortinta edzo! -- eksonis akre kaj interplektite kun rido la voĉo de Karolino.

Marta staris jam kelke da paŝoj for de ŝi kaj metis sur sian kapon la nigran lanan tukon.

-- Adiaŭ, malfeliĉa Karolino, adiaŭ! -- ŝi diris per mallaŭta voĉo kaj elkuris en la apudan ĉambron, kie super la ronda mahagona tablo jam brulis la rozokolora lampo. Ŝi estis jam proksime de la pordo, kiam ŝi eksentis, ke oni tenas ŝin je la brako. Apud ŝi staris Karolino kun lipoj tremantaj de rido, kun sia velkinta frunto kovrita de malgrandaj sulketoj kaj kun malluma brilo en la pupiloj.

-- Aŭskultu! -- ŝi diris, -- efektive mi volas ridi pri vi! vi estas ekzaltita; strange naiva, mia kara, vi estas ankoraŭ granda infano. Kaj tamen mi vin bedaŭras! mi eĉ ne scias kial, ĉar fine kion do povas min interesi tio, kio fariĝos al vi? Por mi estas eĉ pli bone, ke vi ne estos mia najbarino, ĉar vi estas tro bela.... Sed... sed via ringo nutris min dum kelke da semajnoj... ne estas ja nepra devo de mia vivo, ke mi estu sendanka.

Per unu mano ŝi forte tenis la brakon de la juna virino, la duan ŝi etendis al la fenestro.

-- Pripensu, -- ŝi diris, -- tie estas tiel malvarme, multehome kaj samtempe senhome. La amasoj vin dispremos per la piedoj, la abismo vin englutos.... Returnu vin....

-- Lasu min, -- diris Marta per voĉo obtuza sed forta, -- mi vin ne insultas, sed paroli kun vi mi ne povas... mi venis ĉi tien, por havi momenton da amikeco kaj ripozo, sed mi trovis novan doloron kaj plej grandan honton de la vivo... lasu min!

-- Ankoraŭ unu vorton vi devas aŭdi... tiu juna homo, kiu hodiaŭ iris kun mi sur la strato, estas furioze enamiĝinta en vin... li fordonos ĉion, kion li havas....

-- Lasu min! -- ekkriis Marta jam laŭte kaj kun dolorĝemo, kaj kun spasma forto ŝi ektiris sian brakon, ĉirkaŭprenitan de la mano de la al ŝi klinita virino. Tiu mano plu ŝin ne tuŝis. Marta ĵetis sin al la pordo.

Ŝi pasis jam kelke da ŝtupoj de la hele lumita ŝtuparo, kiam ŝi aŭdis post si susuradon de atlaso.

-- Returnu vin! -- kriis al ŝi voĉo de supre, -- vi estos almozulino!

La virino en la funebra vesto kuris sur la ŝtuparo, ne respondante.

-- Vi ŝtelos! -- ripetis la voĉo.

La virino ne returnis la kapon kaj iris plue malsupren.

-- Vi mortos de malsato kune kun via infano.

Ĉe la sono de la lasta vorto la virino haltis, returnis la morte palan vizaĝon, kaj la okulojn malgaje sed arde flamantajn ŝi direktis kun febra rigardo al la figuro, kiu staris ĉe la supro de la ŝtuparo. Abunda gasa lumo ĉirkaŭfluis tiun figuron, donante striojn arĝentajn sur ĝia violkolora vesto; la granda kameo lumis ĉe la kolo per koloro blueta, la oraj harpingloj tremis inter la densaj longaj haroj, kiuj iom leviĝadis pro la blovado de la vento, kiu penetris tra la malfermita pordo, kondukanta al la strato. Ŝi staris kun kapo kaj talio klinitaj antaŭen kun lipoj tremantaj de rido, kun malvarmaj okuloj, ĵetantaj ĉielkolorajn brilojn el sub la velkinta frunto. Marta rigardis ŝin dum momento per rigardo seka, ardanta, terurita kaj malgaja, poste ŝi subite sin returnis, saltis antaŭen kaj rapidege malaperis en la duonkrepusko de la strato.

Pasis apenaŭ kelke da minutoj, kiam tra tiu sama pordo, tra kiu malaperis Marta, enkuris la gaja Aleĉjo, per kelke da saltoj transpasis la ŝtuparon kaj enkuris en la loĝejon de Karolino.

-- Nu, kio? -- li demandis, starante sur la sojlo de la saloneto kun la ĉapelo en la mano. -- Ŝi foriris? Ŝajnas al mi, ke mi rekonis ŝin, irantan sur la kontraŭa trotuaro de la strato. Kiam do ŝi revenos?

Li faris ĉi tiujn demandojn per tono mallonga kaj rapide; en liaj nigraj brilantaj okuloj estis esprimita malpacienco de homo sen volo kaj sen pripensado, de homo, kiu plene submetiĝas al ricevita impreso.

-- Ŝi tute ne revenos, -- respondis la virino, kiu sidis antaŭ la kameneto, sur la sama loko, sur kiu antaŭ kelke da minutoj sidis Marta. Ŝiaj brakoj estis krucigitaj sur la brusto, la okuloj estis senmove turnitaj al la ardantaj karboj. Ŝi ne turnis la rigardon al la eniranta juna viro, kaj al liaj malpaciencaj demandoj ŝi respondis per tono mallonga, pli ol indiferenta, per tono malkontenta.

-- Ŝi ne revenos? -- ekkriis Aleĉjo, ĵetante sian ĉapelon sur plej proksiman meblon kaj irante pli profunden en la ĉambron. -- Kion vi diras? ŝi ne revenos? ĉu vi ambaŭ ne estas amikinoj de la infaneco?

La virino silentis. La juna viro fariĝis ĉiam pli kaj pli malpacienca.

-- Kion do ŝi diris? -- li demandis urĝe.

-- Ŝi diris, malrapide respondis la virino, ne ŝanĝante la pozon nek la direkton de la rigardo, -- ŝi diris, ke ŝi ĝis nun ankoraŭ amas sian edzon....

Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.

-- La edzon? -- li diris, kvazaŭ ne kredante al siaj propraj oreloj, -- la mortintan edzon?

Li eksplodis per rido, li levis la vizaĝon kontraŭ la plafonon kaj ridis laŭte kaj longe. -- La edzon! -- li ripetis, -- kion do ŝi volas ankoraŭ de tiu kompatindulo, li ja plu ne vivas! Ho, fidela koro... nekonsolebla vidvino, kiel sentoplena tio estas!

Li ridis senĉese, sed baldaŭ en lia rido eksonis falsaj notoj, en kiuj tremis io simila al kompato kaj al malagrabla incitiĝo....

-- Vorton de honoro! -- li komencis, denove trakurante la saloneton per grandaj paŝoj, -- tio estas virino neordinara! ami mortintan edzon ankoraŭ post paso de kelke da monatoj post lia morto! Kiaj altaj sentoj! Kio do estus des pli, se ŝi nun ekamus iun vivanton! Ho, se mi povus esti tiu feliĉulo!

-- Tre povas esti, ke vi povus esti tiu feliĉulo, -- respondis la virino, sidante antaŭ la kameneto. Ŝi tamen ne forturnis la kapon kaj faris nenian movon. Li alsaltis al ŝi. Hela ruĝo kovris liajn vangojn.

-- Mi povus esti! -- li ekkriis, -- ŝi ne forŝiris do de mi ĉiun esperon! Ho, bela, ĉarma, ora, brilianta sinjorino Karonjo, kompatu min! mi estas efektive furioze enamiĝinta! mi povus esti tiu feliĉulo, se... diru, sinjorino, mi petegas, mi ĵurigas vin... se mi farus kion?...

La virino nun la unuan fojon levis la okulojn al li. Sur la fundo de ŝiaj pupiloj, sur la iom levitaj brovoj, sur la moviĝantaj anguloj de la delikataj lipoj kuŝis nepriskribebla esprimo de moko.

-- Se vi, -- ŝi diris malrapide, -- se vi aspirus ŝian manon kaj volus edziĝi kun ŝi.

Ĉi tiuj vortoj faris sur Aleĉjo impreson surdigan kaj rigidigan. Dum momento li staris senmova, kvazaŭ ŝtoniĝinta, kun iom malfermita buŝo kaj kun okuloj fiksitaj al la vizaĝo de la atente lin rigardanta virino.

-- Edziĝi! -- li ripetis per obtuza voĉo. Liaj lipoj ektremis, kvazaŭ li tuj estus ridonta, tamen li ne ridis, li nur svingis la manon, levis la ŝultrojn, duone kolere kaj duone indiferente diris: -- vi ŝercas, sinjorino! -- kaj foriris de la kameneto.

La virino dum momento akompanis lin per rigardo malvarma kaj moka. Sur ŝia vizaĝo transkuris dum unu minuto milo da koketaj, mokaj kaj malestimaj ridetoj. La gaja Aleĉjo denove stariĝis antaŭ ŝi.

-- Vi estas kruela, sinjorino Karolino, -- li ekkriis, -- vi parolas al mi pri edziĝo! ĉu ekzistas io pli sensenca? ligi sin por la tuta vivo kun persono, kiun mi apenaŭ konas, kun vidvino, kiu amas ankoraŭ sian mortintan edzon? fariĝi per unu fojo patro de ia infanaĉo, bari al si la mondon, preni sur la ŝultrojn tiom da respondeco, tiom da klopodoj? kaj en mia aĝo? kun mia feliĉa situacio? Ĝi estas ideo, kiu efektive konvenus al bonkora burĝo, avidanta bongustan hejman kuiraĵon kaj dekduon da pufvangaj infanaĉoj. Mi supozas, ke vi ne diris tion serioze; mi scias, ke vi amas ŝerci, tio estas unu el viaj ĉefaj ĉarmoj.

Karolino levis la ŝultrojn.

-- Kompreneble, mi ŝercis, -- ŝi diris mallonge kaj rigardis denove la ardantajn karbojn.

La gaja Aleĉjo estis ĉiam pli ekscitita.

-- Kian humoron vi havas hodiaŭ, -- li murmuris, -- ĉu mi nenion plu sciiĝos?

-- Vi tedas min terure, -- respondis la virino.

-- Kie ŝi loĝas? -- insiste demandis la juna homo.

-- Mi ne scias, mi forgesis demandi ŝin pri tio.

-- Jen bonega historio! kion do mi nun faros? mi devos ŝin serĉi, sed la urbo estas kiel arbaro, antaŭ ol mi ŝin trovos, mi denove ŝin forgesos....

Li diris tion kun tre granda ekscitiĝo, preskaŭ kun kolero kaj plendo en la voĉo. Li timis, ke la nekonstanteco de lia memoro kaj la ĉiutaga granda nombro da impresoj eble forprenos de li tion, kio en la nuna momento pasie lin interesas. Subite li ekklakis per la fingroj, ĝoje ekkriis kaj saltis denove al la kameneto.

-- _Eureka!_ -- li ekkriis; -- ŝi estas ja kudristino? kie? ĉu en ia laborejo? Bela, ĉarma, ora sinjorino Karonjo, diru....

La virino leviĝis kaj larĝe oscedis.

-- Nu, tie... ĉe la strato Freta, en la kudrejo de sinjorino Szwejc, -- ŝi diris kun mieno de plej granda enuiĝo, -- iru do jam fine, mi devas vesti min por la teatro....

Aleĉjo ŝajnis feliĉigita.

-- Ĉe sinjorino Szwejc! mi scias! mi scias! mi vizitadas ŝin! Unu filino, tiu, kiu altranĉas, estas monstro, sed la dua, juna edzino de bierfaristo, kaj ankaŭ la nepino per la filo, fraŭlino Eleonoro, estas ne malbelaj... Tie do pasigas la tempon mia diino! Ho, morgaŭ... morgaŭ... mi kuros, flugos, rapidos.

Li kaptis la ĉapelon kaj staris jam sur la sojlo.

-- Ĝis revido! -- li ekkriis.

De post la sojlo li ankoraŭ revenis.

-- Sinjorino Karonjo iras hodiaŭ en la teatron? Kaj kion oni ludas?

La virino staris ĉe la pordo de sia dormoĉambro kun brulanta kandelo en la mano.

-- Flik kaj Flok, -- ŝi diris.

-- Flik kaj Flok! -- ekkriis la homo de eterna rido, -- mi devas tie esti kaj vidi Laŭron en la egipta danco! Sed ĉu ne estas tro malfrue? mi devas ankoraŭ iri por momento al Bolĉjo! Ĝis revido! ĝis revido! mi kuras, flugas, rapidas!

* * *

