# Marta

## Part 14

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/marta-61860/index.md

Dum momento la juna kaj eleganta virino, kiu estis nomata Juliino, serĉis per la rigardo la punkton, sur kiu tiel obstine estis fiksita la rigardo de ŝia kunulo. Subite ŝi iom kliniĝis kaj, etendante antaŭen la manojn, kaŝitajn en zibela mufo, ekkriis: Tio estas ja Marta Swicka!

Ili troviĝis en malproksimeco de apenaŭ kelke da paŝoj de la ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo, kie sidis la virino en la funebra vesto, kun nigra lana tuko kovranta ŝian kapon kaj krucigita sur la brusto.

Marta jam ne ploris. Per la larmoj, kiuj antaŭ momento forte, kvankam silente fluis el ŝiaj okuloj, ŝi videble elploris parton de tiuj mordantaj sentoj, kies kruela atako ŝin senfortigis kaj duone svenintan ĵetis sur ĉi tiun lokon. Nun ŝia vizaĝo estis blanka kiel marmoro kaj turnita supren, kaj ŝiaj sekaj okuloj kun flama brilo kaj profunda esprimo senmove rigardis al la blua ĉielo. Cetere ŝia tuta figuro estis senmova. Eĉ plej malgranda ektremo ne montris vivon en ŝiaj levitaj palpebroj, nek en la fermita buŝo, nek en la manoj interplektitaj meze de la dikaj faldoj de la vesto. De malproksime oni povus vidi en ŝi statuon, ornamantan la eniron de la belega templo, statuon, kiu prezentas animon preĝantan aŭ demandantan, aŭ samtempe preĝantan kaj demandantan.

Marta rigardis la ĉielon, en ŝiaj okuloj estis varmega preĝo, sed samtempe ankaŭ ia profunda, pasia, preskaŭ truda demando.

-- Kiel bela ŝi estas! -- mallaŭte ripetis la gaja Aleĉjo kaj, klinante sin al sia kunulino, ankoraŭ pli mallaŭte diris plue: Se oni povus ŝin en ĉi tiu pozo kune kun la ŝtuparo transporti en teatron, sur la scenejon... kia granda efekto ĝi estus!

-- Estas vero, ke ŝi estas bela, -- respondis mallaŭte la kunulino de la gaja Aleĉjo, -- sed mi ja konas ŝin bonege... Kio fariĝis kun ŝi?... kial ŝi sidas ĉi tie? kaj kiel vestita! Ĉu ŝi estas almozulino, aŭ io alia?...

Interŝanĝante ĉi tiujn vortojn, la juna paro alproksimiĝadis ĉiam pli al la virino, kiu turnis sur sin ĝian atenton.

Marta ne rimarkis, ke ŝi estas objekto de ies atento. Depost la momento, kiam senforta kaj elturmentita de la atako de la sentoj ŝi sidiĝis ĉi tie por momenta ripozo, eble multe da personoj pasantaj tra la strato rigardis ŝin, sed ŝi neniun vidis. Ŝia tuta animo vagis en tiuj lazuroj, en kiuj kvazaŭ dronis ŝiaj okuloj, tie ŝi serĉis ian bonan kaj potencan forton, kiu volus kaj povus frakasi la fatalon, kiu ŝin premas. Subite super la kapo de la profunde enpensiĝinta virino eksonis du voĉoj.

-- Sinjorino! -- diris unu voĉo, vira kaj aperiganta ekscitiĝon aŭ respekton.

Marta ne aŭdis ĉi tiun voĉon.

-- Marta! Marta! -- ekkriis la dua voĉo, virina.

Ĉi tiun voĉon Marta aŭdis, en ĝi sonis tonoj, kiujn ŝi konis bone, de longe. Ŝajnis al Marta, kvazaŭ en ĉi tiu momento ŝia pasinteco vokas ŝin per ŝia nomo. Malrapide kaj kun kelka malfacileco ŝiaj okuloj fortiriĝis de la altaj lazuroj kaj direktiĝis al la vizaĝo de la virino, kiu staris antaŭ ŝi, ĵetis la zibelan mufon sur la neĝon antaŭ ŝiaj piedoj kaj etendis al ŝi du malgrandajn manojn, kovritajn per lilikoloraj gantoj.

-- Karolino! -- murmuretis Marta kun unuaminuta miriĝo, sed post momento lumaj radioj aperis sur ŝia vizaĝo kaj disfandis la rigidecon de ŝiaj trajtoj.

-- Karonjo! -- ŝi diris pli laŭte kaj leviĝis.

Ŝi kaptis la ambaŭ al ŝi etenditajn manojn de la virino.

-- Karonjo, ŝi ripetis; -- mia Dio, ĉu tio estas vi, efektive?

-- Ĉu tio estas vi, Marta? -- reciproke demandis la virino en la atlasaĵoj kaj zibelaĵoj, kaj siajn brilantajn okulojn ŝi malgaje fiksis dum momento sur la pala, malgrasa vizaĝo, kiu, ekvidinte ŝin, ĝoje ektremis. Sed en tiuj okuloj malgajeco videble ne povis longe teniĝi.

La virino en la atlasaĵoj ekridis, kaj, turnante sin al sia kunulo, ŝi diris:

-- Ĉu vi vidas, sinjoro Aleksandro, kiel homoj renkontiĝas en la mondo! Mi kaj Marta ni konas ja nin reciproke de la infaneco.

-- Jes, de la infaneco! -- ripetis Marta, nur nun rimarkante la gajan Aleĉjon kaj salutante lin per klino de la kapo.

-- Pri kiu vi portas funebron? -- demandis la virino en la zibelaĵoj, ĵetante rapidan rigardon sur la mizerajn vestojn de Marta.

-- Pri mia edzo.

-- Pri via edzo! sekve vi vidviniĝis! domaĝe! bela knabo estis via Jaĉjo; vi estas do vidvino! kie vi loĝas konstante, en la kamparo aŭ ĉi tie?

-- Ĉi tie en Varsovio.

-- Ĉi tie? kaj kial vi ne reiris en la kamparon?

-- La bienon de mia patro oni kelkajn monatojn post mia edziniĝo vendis per aŭkcio.

-- Per aŭkcio! jes! domaĝe! vi posedas do nenian havon, ĉar tiu bona Jaĉjo amis vin furioze kaj certe elspezis por vi ĉion, kion li havis. Kion do vi nun faras? kiel vi vivas?

-- Mi estas kudristino.

-- Malfacila laboro! -- diris ridante la virino en la atlasaĵoj, -- mi ankaŭ iom ĝin provis, sed mi ne sukcesis.

-- Vi, Karonjo! vi estis kudristino! -- siavice mirigita ekkriis Marta.

La virino en la atlasaĵoj denove ekridis.

-- Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis! Kion fari? tiel volis la sorto, kontraŭ kiu mi tamen tute ne plendas...

Kaj ŝi denove ridis. Ŝia tiel ofte ripetata ridado, duone facilanima, duone koketa, ŝajne venis pli de kutimo al konstanta ridado, ol de gajeco. Nun Marta ĵetis ĉirkaŭrigardon sur la riĉajn vestojn de la virino, kiu staris antaŭ ŝi.

-- Ĉu vi edziniĝis? -- ŝi demandis.

La virino denove ekridis.

-- Ne! -- ŝi ekkriis, -- ne, ne! mi ne edziniĝis, mia kara! tio estas, kiel diri al vi? sed ne, ne! mi ne edziniĝis...

Dirante tion, ŝi konstante ridis, sed ŝia rido ĉi tiun fojon jam havis la neagrablan sonon de ia sindevigo. La gaja Aleĉjo, kiu ne forprenis la okulojn for de Marta, ĉe ŝia lasta demando ekrigardis Karolinon, ektuŝis siajn malgrandajn lipharojn kaj ekridetis.

-- Kion do mi faras? -- ekkriis la virino en la atlasaĵoj, -- per mia babilado mi retenas vin en la malvarmo, dum ni povus sidiĝi en droŝko kaj tuj veturi al mia loĝejo. Vi veturos kun mi, Marta, ne vere? ni interparolos longe kaj rakontos al ni reciproke la historion de nia vivo...

Ŝi ekridis denove kaj, ĵetante ĉirkaŭen rapidajn kaj brilantajn rigardojn, diris plue:

-- Ho, tiuj historioj de nia vivo! kiel amuzaj ili estas! ni rakontos al ni reciproke, Marta, ne vere?

Marta videble ŝanceliĝis momenton.

-- Mi ne povas, -- ŝi diris, -- mia infano min atendas...

-- Ha! vi havas infanon! kion do tio malhelpas? ĝi atendos ankoraŭ iom.

-- Mi ne povas.

-- Nu, venu do al mi post unu horo... bone? mi loĝas ĉe la strato Krolewska...

Ŝi diris la numeron de la domo kaj premis en siaj manoj la manon de Marta.

-- Venu, venu! -- ŝi ripetadis, -- mi vin atendos... ni rememorigos al ni la de longe pasintajn tempojn.

La de longe pasintaj tempoj ĉiam havas grandan ĉarmon por tiuj, al kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro.

Marta sentis sin refreŝigita kaj tre kortuŝita per la vido de la neatendite retrovita kamaradino de sia juneco.

-- Post unu horo, -- ŝi diris, -- mi venos al vi, Karonjo...

Se en tiu momento iu atente observus la grupon de tiuj tri personoj, kiuj staris sur la trotuaro, li povus rimarki, ke kiam Marta eldiris la vortojn «mi venos», Aleĉjo eksentis preskaŭ nereteneblan deziron alte eksalti kaj ekkrii: _victoria!_ Li tamen faris nek la unuan nek la duan, li nur iom ĵetiĝis malantaŭen kaj ekklakis per la fingroj. Liaj nigraj okuloj brulis kiel ardantaj karboj kaj estis avide fiksitaj sur la pala vizaĝo de Marta, sur kiu nun lumis rideto. Kiam fine la juna virino foriris, la homo de eterna rido turnis sin al sia kunulino.

-- En la daŭro de mia tuta vivo, -- li ekkriis entuziasme, -- en la daŭro de mia tuta vivo mi neniam vidis tiel ĉarman, altirantan estaĵon! Kiel bele ŝi aspektas en tiu malbelega tuko, kiun ŝi havas sur la kapo. Ho! mi metus sur ŝin vestojn el atlaso, veluro, oro...

Sinjorino Karolino subite levis la kapon kaj ekrigardis la flamantan vizaĝon de la juna homo.

-- Efektive? -- ŝi demandis per tirata tono.

-- Efektive, -- respondis Aleĉjo kaj reciproke direktis multesignifan rigardon en la okulojn de sia kunulino.

La virino en atlasaĵoj ekridis per mallonga, seka rido.

* * *

Vintra tago estis finiĝanta. En saloneto, kies fenestroj donis vidon sur la straton Krolewska, en eleganta kameneto, ĉirkaŭita de fera, arte aranĝita kradaĵo, ardis karboj en tia kvanto, ke, ne tedante per tro granda varmego, ili povu nur eligi ĉirkaŭen agrablan varmon.

Antaŭ la kameno staris kanapeto, tegita per amaranta damasko, kaj malalta brakseĝo sur balancarkoj, kovrita per flordesegna tapiŝo, kun piedbenketo, sur kiu troviĝis bele brodita longorela hundeto.

Sur la kanapeto duone kuŝis gracia virino en nigra vesto kun larĝa blanka strio malsupre. Sur la brakseĝo, apogante la malgrandajn kaj elegante vestitajn piedojn sur la piedbenketo, facile balanciĝadis alia virino en moda vesto el violkolora atlaso, kun multe da veluro kaj franĝoj de tia sama koloro; ŝi havis sur si neĝoblankan kolumon, butonumitan per granda ore kadrita kameo; ŝiaj flaveblondaj haroj estis kombitaj alte super la frunto, iom superŝutitaj per apenaŭ rimarkebla polveto el blanka pudro, kaj per longaj torditaj faskoj ili pendis malsupren sur la ŝultrojn, bruston, kolon kaj manojn, kiuj, blankaj kaj malgrandaj, elŝoviĝis el la blankaj manumoj kaj, interplektitaj sur la atlasa tuniko de la vesto, brilis per granda brilianto de unu sola, sed tre multekosta ringo.

La saloneto, en kiu troviĝis tiuj du virinoj, ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo. Silkaj kurtenoj pendis super la du grandaj fenestroj kaj ornamis la altajn pordojn; larĝa spegulo revidigis en si la starantajn apud la muroj grupojn da malaltaj kaj molaj mebloj, sur la kameneto staris granda bronza horloĝo, kaj la tabloj kaj tabletoj portis sur si kristalajn vazojn plenigitajn de floroj, arĝentajn sonoriletojn, ĉizitajn bombonujojn, kandelabrojn. Tra la larĝe malfermita pordo oni povis vidi la kovritan de krepusko apudan ĉambron kun pargeto kovrita de ŝvelmola tapiŝo, kun ronda polurita tablo en la mezo kaj kun super ĝi pendanta granda vitra rozokolora globo, kiu entenis en si lampon. Delikata bonodoro de oranĝeriaj kreskaĵoj, kiuj floris sub la fenestroj, plenigis tiun malgrandan loĝejon; proksime de la kameneto, sub ŝirmo de verda ekrano, staris tablo kun porcelana servico kaj kun restaĵoj de videble ĵus manĝitaj frandaĵoj.

La virinoj, kiuj sidis antaŭ la kameneto, silentis. Iliaj vizaĝoj, lumitaj de la rozokolora brilo de la ardantaj karboj, havis karakteron tute malegalan.

Marta tenis la kapon klinita al la kuseno de la mola kanapeto, ŝiaj okuloj estis duone fermitaj, la manoj pendis senforte sur la nigra vesto. La unuan fojon post multe da monatoj ŝi tuŝis per la buŝo bongustan kaj abundan manĝaĵon, ŝi troviĝis en atmosfero sufiĉe varma, meze de belaj kaj harmonie interkonformigitaj objektoj. La varmo de la ĉambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis ŝin kvazaŭ drinkaĵo. Nur nun ŝi eksentis, kiel forte lacigita ŝi estas, kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo, malsato, malĝojo, maltrankvileco kaj batalado.

Duone kuŝante sur la mola meblo, ĉirkaŭita de varmo, kiu penetris ŝiajn membrojn, kiuj longe suferis de malvarmo, ŝi spiris malrapide kaj profunde. Rigardante ŝin, oni povus diri, ke ŝi silentigis en si ĉiun penson, ke ŝi forigis de si la turmentantajn fantomojn de zorgoj kaj doloroj kaj, mirigita de la senbrueco, bonodoro, varmeco kaj beleco de ĉi tiu nekonata paradizo, en kiun ŝi venis, ŝi ripozis antaŭ nova malsupreniĝo en la malluman abismon de sia sorto....

Karolino per larĝe malfermitaj, atentaj, penetremaj okuloj rigardis sian kamaradinon. Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa ruĝo, la buŝo havis koloron de koraloj, la mallumaj okuloj havis brilon junan kaj viglan. La freŝeco de ĉi tiu virino tamen ne estis plena. Ĉio en ŝi estis juna kaj almenaŭ ŝajne serena, krom la frunto. Sur ĉi tiu frunto okulo sperta en legado sur homaj vizaĝoj povus rimarki postesignojn de longa kaj ankoraŭ ne finita historio de vivo, de koro, eble eĉ de konscienco. Dum la vizaĝo estis juna, freŝa, bela, la frunto sola estis velkinta kaj duone maljuniĝinta. Ĝi havis sur si apenaŭ videblajn, sed densajn fadenetojn-sulketojn, inter la nigraj brovoj kuŝis senmova kaj videble jam por ĉiam tie fosita sulko. Malgraŭ la freŝeco de la vangoj, la karmina koloro de la lipoj kaj la riĉeco de ĉi tiu virino, la esprimo de ŝia frunto povus veki ĉe atenta kaj kompetenta esploristo de homaj vizaĝoj tri sentojn: malkonfidon, scivolecon kaj kompaton.

De kelke da minutoj inter ĉi tiuj du virinoj regis silento. Marta la unua ĝin interrompis. Ŝi levis la kapon de super la kuseno, sur kiu ŝi apogis sin antaŭ momento, kaj, direktante sian rigardon sur la kamaradinon, ŝi diris:

-- Via rakonto, Karonjo, forte min mirigis. Kiu povus supozi, ke sinjorino Herminio iam agos kun vi en tiel kruela maniero! Ŝi, kiu vin ja edukis, kiu, kiel ŝajnas al mi, estas eĉ via proksima parencino....

Karolino apogis la ŝultrojn al la dorsa arkaĵo de la brakseĝo kaj, pli forte premante per sia malgranda piedo la hundeton sur la piedbenketo, ekbalancis pli rapide sian elegantan lulilon. Kun malgranda rideto sur la lipoj kaj kun okuloj rigardantaj al la plafono ŝi komencis paroli.

-- Sinjorino Herminio estis mia parencino ne proksima, sed sufiĉe malproksima, sed mi portis la saman familian nomon kiel ŝi. Tio estis sufiĉa por la fiera kaj riĉa sinjorino, ke ŝi bonvolu eduki la orfinon en sia domo kaj fari el ŝi poste obeulinon aŭ fraŭlinon por kompanio. Ŝi faris al mi efektive grandan bonfaron, ĉar, kio ajn poste okazis, mi ĝis la fino de mia vivo povas fanfaroni, ke mi estis edukata kune kun la amataj hundetoj de la grandmonde konata sinjorino Herminio. Nia eduko kaj nia maniero de vivado, t. e. de mi kaj de la hundetoj, estis inter si tre similaj, mi kaj ili dormadis sur molaj kusenoj, kuradis sur vaksitaj pargetoj, manĝadis bonegajn delikataĵojn, kaj nur tiu diferenco inter ni ekzistis, ke ili portis silkajn kovriletojn kaj orajn kolringojn, dum mi portis silkajn vestojn kaj orajn braceletojn, ke ili ĝis la fino restis en la paradizo, dum min elpelis el tie la venĝema anĝelo de patrina fiereco....

Ĉe la lastaj vortoj la virino en la violkolora vesto ekridis per mallonga, seka rido, kies sono, kontrastante kun ŝia tuta freŝa eksteraĵo, harmoniis kun la velkinteco de la frunto kaj, simile al tiu ĉi lasta, povis veki rilate ŝin malkonfidon aŭ kompaton. Marta videble sentis tiun ĉi lastan senton.

-- Kompatinda Karolino! -- ŝi diris, -- kiom multe vi certe suferis, kiam vi eliris en la mondon tiel sola, tute sen rimedoj por vivi...

-- Aldonu al tio, mia kara, -- ekkriis Karolino, ĉiam rigardante al la plafono, -- aldonu al tio la fakton, ke mi eliris en la mondon kun malfeliĉa amo en la koro....

-- Jes, -- ŝi diris plue, elrektiĝante kaj direktante la rigardon sur la kamaradinon, -- ĉar sciu, ke mi amis vere, amis terure la filon de sinjorino Herminio, tiun sinjoron Eduardon, kiu (vi certe lin memoras) tiel plensente kantadis: «Ho, anĝelo sur la tero!» kaj kiu havis safirkolorajn okulojn, per kiuj li rigardadis kvazaŭ rekte en la profundon de la animo... Jes, mi forte lin amis... mi estis tiel malsaĝa, ke mi amis... -- Ŝi diris ĉion ĉi tion per tono ŝerca, ĉe la lastaj vortoj ŝi eksplodis per laŭta, longa, sonora gamo de rido. Jes, ŝi kriis ridante, -- mi estis tiel malsaĝa... mi amis, ho! kiel mi estis malsaĝa!...

-- Kaj li? -- malgaje demandis Marta, -- ĉu li ankaŭ amis vin vere? Kion li faris tiam, kiam lia patrino ordonis al vi foriri el ŝia domo al mizero, soluleco kaj vagado?

-- Li! -- diris Karolino kun imito de patoso, -- li rigardadis min en la daŭro de tuta jaro per siaj plej ĉarmaj safirkoloraj okuloj tiamaniere, kvazaŭ li volus penetri en la profundon de mia animo kaj plenakiri ĝin per sia rigardo; li kantadis ĉe la fortepiano kantojn, de kiuj fandiĝadis mia koro; li premadis al mi la manon dum dancado, poste li kisadis ambaŭ miajn manojn kaj ĵuradis per la ĉielo kaj tero, ke li min amos ĝis la tombo; poste li skribadis al mi el ĉambro en ĉambron leterojn sopiregajn kaj flamajn; poste... kiam lia patrino, okaze leginte unu el liaj leteroj, ordonis al mi iri for, kien kondukos min miaj okuloj, li forveturis pasigi la karnavalon en Varsovio; kiam li unu fojon renkontis min sur la strato -- mi tiam estis malsata, malespera, vestita preskaŭ en ĉifonoj -- li ruĝiĝis kiel peonio, mallevis la okulojn, preterpasis kvazaŭ ne rekonante min, kaj kelke da tagoj poste en la preĝejo de la Vizitulinoj li antaŭ la altaro sankte promesis al bela kaj riĉa bienhavantino ĝismortan fidelecon kaj amon.... Tiel li min amis kaj tion li faris por mi.... Kaj ŝi denove ekridis, sed nun jam mallonge kaj seke.

-- Malnoblulo! -- mallaŭte diris Marta.

Karolino levis la ŝultrojn. -- Vi troigas, mia kara, -- ŝi diris kun plena indiferenteco. -- Malnoblulo! kial? ĉu tial ke li tiris profiton el rajto, pri kiu li sciis, ke ĝi apartenas kaj ĉiam apartenos en la mondo al li kaj al ĉiuj liaj kamaradoj? Ĉu tial li estas malnobla, ke por objekto de amuziĝo li prenis al si junan kaj malriĉan knabinon, kiu estis tiel malsaĝa, ke ŝi kredis, ke ŝi estas por li objekto de amo? Tute ne, mia kara. Sinjoro Eduardo kompreneble ne estis sanktulo nek ia eksterordinara heroo, sed li ankaŭ ne estis malnoblulo, kiel vi diris. Li havis siajn grandajn bonajn ecojn, mi vin certigas, sed li nur faris tion, kion fari la mondo plene al li permesis, li faris uzon de la rajto, kiun oni donis al li, li estis tia, kiaj estas ĉiuj junaj kaj ofte eĉ maljunaj viroj.

Ŝi parolis tion kun plena seriozeco, sen ia eĉ plej malgranda ŝerco aŭ ironio, per voĉo de plena konvinkiteco; poste ŝi krucigis la manojn sur la brusto kaj, ne ĉesante rigardi la plafonon, ekkantetis mallaŭte kanton el la opereto «Dek Filinoj Kandidatinoj». Marta rigardis ŝin per miregantaj okuloj.

Post momento la virino en la atlasaĵoj ĉesis kanteti, la pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida, kaj, apogante la kubuton sur la genuo kaj la vizaĝon sur la manplato, ŝi iom kliniĝis al sia kamaradino.

-- Ĉar fine, -- ŝi komencis paroli per la sama serioza tono kiel antaŭe, -- kiam oni juĝas pri homoj, oni devas ja konsideri iliajn kutimojn kaj tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon kaj ĝiajn aferojn. Se ekzemple la koloroj blanka kaj nigra posedus la povon pensi kaj senti, tiam la unua, alkutimiĝinte al la supereco, kiun la homoj konstante donas al ĝi rilate la duan, tre bone povus imagi al si, ke la nigra koloro estis kreita nur por tio, ke ĝi liveru diversajn agrablaĵojn kaj amuzojn al la koloro blanka. La plej grava afero en la interhomaj rilatoj, mia kara, estas la diferencoj, kiuj ekzistas inter ili; kaj inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis diferencoj grandegaj....

-- Certe, -- vive interrompis Marta, -- li estis homo riĉa kaj vi estis malriĉa knabino, sed ĉu riĉeco donas rajton trakti ofende tiujn, kiuj ĝin ne posedas?

-- En kelkaj rilatoj, -- respondis Karolino; -- tamen ne pri riĉeco kaj malriĉeco mi pensis, kiam mi parolis pri la diferencoj, ĉar se mi estus ne malriĉa virino, sed malriĉa viro, tiam sinjoro Eduardo, kiu, mi ripetas, havas multe da bonaj ecoj de karaktero, eĉ ne ekpensus fari al mi maljustaĵon aŭ ofendon. Viro riĉa kaj samtempe honesta ne faras maljustaĵon nek ofendon al viro malriĉa; se li iam tion faras, tio ĵetas makulon sur lian karakteron kaj elmetas lin al puno de publika malaprobo. Sed mi ne estis viro, mi estis virino; kaj ofendo aŭ maljustaĵo rilate virinon en tia maniero, en kia ĝi okazis inter mi kaj sinjoro Eduardo, estas afero tute alia ol ofendo aŭ maljustaĵo rilate viron. _Ça ne tire pas à conséquence!_ Kontraŭe, tio alportas honoron, tio estas nomata sukceso, vira braveco, tio faras junan homon interesa, donas al li ian ĉarmon de gloro. «Bravega knabo estas tiu Eduĉjo!» «Kia diabla kaptanto de koroj!» «Li naskiĝis por ĉiama feliĉo» «Li havas feliĉon ĉe virinoj» «Por li delogi knabinon estas kiel krevigi nukson» k.t.p., k.t.p. Ĉiu homo, mia kara, tre amas esti laŭdata, kaj mallaŭdon li timas kiel fajron. Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaŭdo kaj agas bone pro deziro de laŭdo. Sinjoro Eduardo havis simpation al mi, ne estas mirinde, ĉar mi havis la aĝon de dek ok jaroj kaj mi estis bela... li realigis tiun simpation en tia maniero, kiu certe estis por li agrabla, tio ankaŭ ne estas mirinda; li sciis bone depost sia infaneco, ke tia realigo estas lia neforprenebla rajto, ke se li ne faros de ĝi uzon, li estos nomata en la mondo malsaĝulo kaj mallertulo, kaj se li faros uzon, li ricevos la titolon de brava lertulo kaj interesa junulo. Li faris tion, kion sur lia loko farus ĉiu, tial mi havas nenian plendon kontraŭ li, kontraŭe, mi estas danka al li... li puŝis min en la mondon, li lernigis al mi la vivon kaj ĝiajn grandajn verojn....

Ŝi etendis la manon, el kristala pladeto, kiu staris sur la tablo, ŝi prenis rozan sukeraĵon kaj, kraketigante ĝin en siaj blankaj dentoj, denove forte ekpremis per sia malgranda piedo la broditan hundeton. La balancarkoj ekmoviĝis pli vigle kaj ekbalancis la virinon, kuŝantan sur la longa brakseĝo. Ŝiaj pupiloj, kiuj malrapide vagis sur la ĉirkaŭantaj objektoj, en tiu momento similis grandan brilianton, brilantan sur fingro sub la lumo de fajro; helaj ĉielarkaj koloroj briletadis en ili kiel en glaciaj kristaloj poluritaj de frosto. Sed la okuloj de Marta, fiksitaj sur la vizaĝo de la estinta kamaradino de ŝia infaneco kaj juneco, esprimis profundan meditadon ligitan kun turmentanta maltrankvileco.

-- Li puŝis vin en la mondon, vi diras, -- ŝi eldiris post momento malrapide kaj per mallaŭta voĉo, -- kia do bonfaro tio estas? Ĉi tiu mondo por malfeliĉa virino estas tiel terura, sufokanta... Li lernigis al vi la verojn de la vivo? ĉu tiujn verojn, kiuj montras al homa estaĵo la senfundajn diferencojn, kiuj troviĝas inter homoj kaj homoj? Tiuj veroj estas teruraj! Ilin kreis ne Dio, sed la homoj....

-- Kaj kian gravecon tio havas por ni? -- ekkriis Karolino kun sia mallonga kaj seka rido. Ĉu ilin kreis Dio aŭ la homoj, sufiĉas, ke ili ekzistas, tiuj veroj, kiuj diras al la viro: «lernu, laboru, akiru kaj ĝuu!» kaj al la virino ili diras: «estu ludilo, servu kiel amuzilo al la viro!» Ĉu ili estas diaj, ĉu ili estas homaj, ni devas scii tiujn verojn, por ke ni ne konsumu niajn korojn per vanaj afliktiĝoj, por ke ni ne forpasigu nian junecon en vana kaptado de nekapteblaj sunaj radioj; por ke ni rezignu pri tio, kio ne por ni ekzistas en la mondo, kaj por ke en ĉasado de virto, amo, homa estimo kaj similaj tre belaj aferoj ni ne mortu de malsato....

-- Jes, -- diris Marta per apenaŭ aŭdebla voĉo, -- ne morti de malsato... jen estas la plej alta bono, pri kiu al malriĉa virino estas permesite revi, kiun estas permesite al ŝi akiri!

-- Efektive? -- demandis Karolino per tirata tono, kaj per la fingro, sur kiu brilis la brilianto, ŝi montris la ĉirkaŭantajn objektojn kaj diris:

-- Kaj tamen... rigardu... rigardu ĉirkaŭen....

Marta ne rigardis ĉirkaŭen, ŝi nur malfermis la buŝon, kvazaŭ ŝi volus fari al sia kamaradino ian demandon, kiun ŝi tamen rapide retenis. Ambaŭ virinoj silentis sufiĉe longe. Karolino senĉese malrapide balanciĝadis, manĝadis bombonon post bombono kaj ne forturnadis sian rigardon de la vizaĝo de Marta, kiu, profunde enpensiĝinte, sidis kun tempio apogita sur la mano kaj kun mallevitaj palpebroj.

