# Marta

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/marta-61860/index.md

ELIZA ORZESZKO

MARTA

Rakonto

EL POLA LINGVO, KUN PERMESO DE LA AŬTORINO

tradukis D-ro L. L. ZAMENHOF

PARIS

LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie 79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79

1910

Droits de traduction et de reproduction réservés. Copyright 1910 by Hachette and Co.

MARTA

La vivo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj. La vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj. La vivo de virino estas patrineco, krias parto da homoj. La vivo de virino estas amuziĝado, ŝercas aliaj. La virto de virino estas blinda kredo, ĥore konsentas ĉiuj.

La virinoj kredas blinde; ili amas, sin oferas, edukas infanojn, amuziĝas... sekve ili plenumas ĉion, kion la mondo ordonas al ili plenumi, kaj tamen la mondo ial rigardas ilin senkonfide, kaj de tempo al tempo ĝi esprimas sian opinion en formo de riproĉo aŭ averto: vi ne estas en ordo!

Inter la virinoj mem la pli akrevidaj, pli prudentaj aŭ pli malfeliĉaj, esplorante sin mem aŭ rigardante ĉirkaŭen, ripetas: ni ne estas en ordo!

Por ĉia malbono estas necesa ia helpa rimedo; tiuj kaj aliaj vidas ĝin en tio aŭ alia, sed la malsano ne cedas per helpo de la recepto.

Antaŭ ne longe unu el la verkistoj plej merite estimataj en nia lando (S-ro Zacharyasiewicz en la novelo sub la titolo «Albina») anoncis publike, ke la virinoj malsanas fizike kaj morale kaŭze de tio, ke al ili mankas granda amo (kompreneble, koncerne la viron).

Ho, ĉielo! kia grandega maljusteco tio estas!

La rozokolora dio Eroso helpe flugu al ni malsupren kaj atestu, ke nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia honoro.

Apenaŭ ni komencis marŝi per niaj propraj infanaj piedoj, ni jam aŭdas, ke nia destino estos ami iun el la sinjoroj de la kreitaĵaro: estante ankoraŭ knabinetoj, ni pri tiu sinjoro kaj reganto revas ĉiun vesperon, kiam en la ĉielo la luno lumas aŭ la steloj brilas, ĉiun matenon, kiam la neĝoblankaj lilioj malfermas al la suno siajn bonodorajn kaliketojn, ni revas kaj sopiras. Ni sopiras ĝis tiu momento, kiam estos al ni permesite, kiel lilioj al la suno, turniĝi al tiu, kiu el la nebulo de la matenaj nuboj aŭ el la maro de la luna lumo elnaĝas antaŭ nia imago en la formo de Adoniso, dormanta sur ia mistero.... Poste... kio do estas poste? La Adoniso malsupreniras el la nuboj, enkorpiĝas, ni interŝanĝas kun li ringojn kaj ni edziniĝas... Tio estas ankaŭ akto de amo, kaj kvankam la supre citita verkisto, en siaj cetere tre belaj rakontoj, volas kredigi, ke ĉiam kaj senescepte tio estas nur akto de prikalkulo, mi ne konsentas kun li en tio. Ĝi estas akto de prikalkulo en esceptaj aferoj kaj cirkonstancoj, sed ĝenerale ĝi estas akto de amo. De kia amo? Tio estas jam tute alia afero, tre subtila kaj postulanta longan priparoladon; sed en ĉiu okazo, kiam en blanka muslino, kovrante la honteman vizaĝon per la tulaj randaĵoj, ni iras al la altaro, la ĉarma Eroso flugas antaŭ ni kaj balancas super nia kapo la torĉon kun la rozokoloraj flametoj.

Poste? Kio do estas poste? Ni denove amas... se ne tiun el la sinjoroj de la kreitaĵaro, kiun la knabineto vidis en sia revado kaj kiu al la junulino metis sur la fingron la edzigan ringon, -- tiam alian; kaj cetere, se ni amas neniun, ni almenaŭ deziras ami... ni konsumiĝas, ni enfalas en ftizon, ni ofte fariĝas furioj kaŭze de nia dezirego de amo.

Kaj kio sekvas el ĉio ĉi tio? Unuj el ni, ŝirmitaj de la flugiloj de la dio de amo, traflugas la tutan vivon honeste, virte kaj feliĉe, sed aliaj, pli multaj, forte plimultaj, per sangantaj piedoj marŝas sur la tero, batalante pro la pano, pro trankvileco, pro virto, verŝante multe da larmoj, terure suferante, kruele pekante, falante ĉiam pli kaj pli en la abismon de honto, mortante de malsato....

Sekve la recepto, konsistanta el la sola vorto «amu», helpas ne kontraŭ ĉiuj malsanoj.

Eble ni aldonu al ĝi ankoraŭ unu ingrediencon, por ke ĝi estu pli efika?

Kian?

Tion eble diros al vi folieto, elŝirita el la vivo de virino...

* * * * *

La strato Graniczna estas unu el la sufiĉe vivoplenaj stratoj de Varsovio. Antaŭ kelke da jaroj, en tre bela aŭtuna tago, tra tiu strato iris kaj veturis multe da homoj, el kiuj ĉiu rapidis aŭ al siaj aferoj, aŭ al plezuro, ne rigardante flanken, nek dekstren nek maldekstren, kaj tute ne atentante tion, kio fariĝas en la profundo de unu el la kortoj, kiuj kuntuŝiĝas kun tiu strato.

Tiu korto estis pura, sufiĉe vasta, de kvar flankoj ĉirkaŭita de altaj masonitaj konstruaĵoj. La konstruaĵo, kiu staris en la profundo, estis la plej malgranda, sed laŭ la grandaj fenestroj, la larĝa eniro kaj la bela perono, kiu ornamis tiun eniron, oni povis konkludi, ke la loĝejoj, kiuj tie troviĝas, estas komfortaj kaj belaj.

Sur la perono staris juna virino en funebra vesto kun tre pala vizaĝo. Egale pala kaj ankaŭ funebre vestita kvarjara knabineto alkroĉiĝis al ŝiaj manoj, kiuj, kvankam ne perdinte sian forton, pendis tamen velke, donante al la figuro de la virino la eksteraĵon de granda malĝojo kaj sufero.

De la pura, larĝa ŝtuparo, kiu kondukis al la pli alta etaĝo de la konstruaĵo, konstante deiradis homoj en malelegantaj vestoj kaj malelegantaj polvokovritaj botoj. Tio estis portistoj, kiuj portis la plej diversajn meblaĵojn, per kiuj povas esti plenigita kaj ornamita loĝejo, se ne tro vasta kaj eleganta, tamen almenaŭ bele kaj oportune aranĝita. Tie estis litoj mahagonaj, kanapoj kaj brakseĝoj tegitaj per punca lana damasko, belformaj ŝrankoj kaj komodoj, kelke da tabletoj eĉ kun marmoraj plataĵoj, kelke da sufiĉe grandaj speguloj, du grandaj oleandraj arboj en florpotoj kaj unu daturarbo, sur kies branĉoj pendis ankoraŭ kelke da ne tute defalintaj kalikoj de blanka floraĵo.

Ĉiujn objektojn la portistoj portis malsupren de la ŝtuparo, kaj, pasante preter la virino, kiu staris sur la perono, ili starigis la objektojn sur la pavimo de la korto, aŭ lokis sur du ŝarĝveturiloj, kiuj staris proksime de la pordego, aŭ portis eksteren sur la straton. La virino staris senmove kaj akompanis per la okuloj ĉiun el la elportataj meblaĵoj. Oni povis rimarki, ke tiuj objektoj, kiuj videble estis forprenataj de ŝi, havis por ŝi valoron ne sole materialan; ŝi disiĝis de ili en tia maniero, en kia oni disiĝas de videblaj signoj, kiuj prezentas antaŭ niaj okuloj historion de senrevene foririnta pasintaĵo, ŝi disiĝis de ili tiel, kiel oni disiĝas de mutaj atestantoj de perdita feliĉo. La pala nigrokula infano pli forte ektiris la veston de la patrino.

-- Panjo! -- mallaŭte diris la knabineto, -- la skribtablo de la patro!

La portistoj portis de la ŝtuparo kaj metis sur la ŝarĝveturilon grandan kabinetan skribtablon, tegitan per verda drapo kaj ornamitan per bele skulptita galerieto. La virino en la funebra vesto per longa rigardo fiksis la meblaĵon, kiun montris al ŝi la malgranda fingreto de la infano.

-- Panjo! -- mallaŭte diris la knabineto, -- ĉu vi vidas tiun grandan nigran makulon sur la skribtablo de la patro?... Mi memoras, kiel tio fariĝis... La patro sidis antaŭ la skribtablo kaj tenis min sur la genuoj; vi, panjo, venis kaj volis forpreni min de la patro. La patro ridis kaj ne donis min, mi petolis kaj elverŝis la inkon. La patro ne koleris. La patro estis bona, li neniam koleris, nek min, nek vin...

La infano mallaŭte parolis tiujn vortojn, kaŝante sian vizaĝeton en la faldoj de la funebra vesto de la patrino, per sia tuta korpeto alpremante sin al ŝiaj genuoj. Videble eĉ sur tiu infana koro la rememoroj montris jam sian forton, premante ĝin per senkonscia doloro. El la ĝis nun sekaj okuloj de la virino elfluis du grandaj larmoj; la momento, kiun revokis en ŝian memoron la vortoj de la infano, momento, kiu iam perdiĝis en miliono da similaj ĉiutagaj, ekridetis nun al la malfeliĉulino kun ĉarma maldolĉeco de perdita paradizo. Povas esti, ke ŝi ankaŭ ekpensis pri tio, ke la libereco kaj gajeco de tiu momento alportis al ŝi hodiaŭ perdon de unu el la lastaj pecoj da pano, kiuj restis al ŝi kaj al ŝia infano, kaj morgaŭ alportos al ŝi malsaton; la inka makulo, kiu naskiĝis meze de ridado de la infano kaj kisoj de la gepatroj, deprenis unu aŭ du spesmilojn de la valoro de la meblaĵo. Post la skribtablo aperis sur la korto bela fortepiano, sed la virino en funebra vesto akompanis ĝin jam per rigardo pli indiferenta. Videble ŝi tute ne estis artistino, la muzika instrumento vekis en ŝi malplej da bedaŭroj kaj rememoroj; sed malgranda mahagona liteto kun kovrilo el kolora brodlano, kiam oni ĝin elportis el la domo kaj starigis sur la ŝarĝveturilo, alforĝis al si la rigardon de la patrino, plenigis per larmoj la okulojn de la infano.

-- Mia liteto, panjo! -- ekkriis la knabineto, -- tiuj homoj forprenas ankaŭ mian liteton, kaj ankaŭ tiun kovrileton, kiun vi mem al mi faris! Reprenu, panjo, de ili mian liteton kaj la kovrileton.

La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke ŝi pli forte alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano; ŝiaj nigraj, belaj, iom enfalintaj okuloj estis denove sekaj, la pala delikata buŝo estis fermita kaj silenta.

Tiu bela infana liteto estis jam la lasta el la elportitaj meblaĵoj. Oni malfermis en la plena larĝo la pordegon, la veturiloj ŝarĝitaj per la meblaĵoj enveturis en la belan straton, post ili foriris la portistoj, tenante sur la ŝultroj la reston de la ŝarĝoj, kaj malantaŭ la najbaraj fenestroj malaperis la homaj kapoj, kiuj ĝis nun scivole elrigardis sur la korton.

De la ŝtuparo malsupreniris juna knabino en supervesto kaj ĉapelo kaj haltis antaŭ la virino en la funebra vesto.

-- Sinjorino, -- ŝi diris, -- mi plenumis jam ĉion... mi pagis, al kiu oni devis... jen estas la resto de la mono...

Tion dirante, la juna knabino donis al la virino malgrandan rulon da monpaperetoj.

La virino malrapide turnis al ŝi la vizaĝon.

-- Mi dankas vin, Sonjo, -- ŝi diris mallaŭte, -- vi estis por mi tre bona.

-- Sinjorino, vi ĉiam estis bona por mi, -- ekkriis la knabino, -- mi servis ĉe vi kvar jarojn, kaj nenie estis al mi nek iam estos pli bone, ol ĉe vi.

Dirinte tion, ŝi tuŝis la larme malsekajn okulojn per sia mano, sur kiu estis videblaj postesignoj de kudrilo kaj gladilo, sed la virino en la funebra vesto kaptis tiun krudan manon kaj premis ĝin forte en siaj blankaj delikataj manplatoj.

-- Kaj nun, Sonjo, -- ŝi diris, -- adiaŭ....

-- Mi akompanos vin al la nova loĝejo, -- rediris la knabino, -- mi tuj vokos veturilon.

Kvaronhoron post tiu interparolo la ambaŭ virinoj kaj la infano eliĝis el veturilo antaŭ unu el la domoj ĉe la strato Piwna.

Tiu domo estis mallarĝa, sed alta, trietaĝa, ĝi havis eksteraĵon malnovan kaj malgajan.

La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn kaj la fenestrojn de la domo.

-- Panjo, ĉu ni loĝos ĉi tie?

-- Ĉi tie, mia infano, -- per mallaŭta voĉo respondis la virino en la funebra vesto, kaj ŝi turnis sin al la pordisto, kiu staris en la pordego.

-- Mi petas, sinjoro, la ŝlosilon de la loĝejo, kiun mi luis antaŭ du tagoj.

-- Ha! en la mansardo, sendube, -- respondis la pordisto kaj aldonis: -- iru supren, mi tuj malfermos.

El la malgranda kvadrata korto, kiu de du flankoj estis ĉirkaŭita de senfenestra brikokolora muro kaj de la du aliaj -- de malnovaj lignaj staloj kaj konservejoj, la virinoj kaj la infano supreniris sur mallarĝan, malluman kaj malpuran ŝtuparon. La juna knabino prenis la infanon sur sian brakon kaj iris antaŭe, la virino en funebra vesto malrapide marŝis post ŝi.

La ĉambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis sufiĉe vasta, sed malalta kaj malluma; unu negranda fenestreto, malfermiĝanta super la tegmento de la domo, donis nesufiĉan lumon; la plafono, oblikve iranta de supre malsupren, kvazaŭ premis la murojn, de kiuj blovis malsekeca odoro de kalko, per kiu oni videble freŝe ilin blankigis.

En la angulo apud la forno el simplaj brikoj estis negranda kameno por kuirado; kontraŭe ĉe unu el la muroj staris negranda ŝranketo, poste ankoraŭ lito sen flankapogiloj, kanapeto tegita per disŝirita katuno, tablo, nigre kolorigita, kaj kelke da flavaj seĝoj kun pajla reto, parte disŝirita kaj kavigita.

La virino en funebra vesto haltis momenton sur la sojlo, ĵetis malrapidan rigardon en la tutan ĉambron kaj poste, farinte kelke da paŝoj, sidiĝis sur la kanapeto.

La infano stariĝis apud la patrino kaj senmova, pala, turnadis ĉien la okulojn, en kiuj vidiĝis miro kaj timo.

La juna knabino forliberigis la veturiliston, kiu enportis en la ĉambron du malgrandajn pakaĵetojn, kaj ŝi komencis klopodi pri ordigo de la objektoj, elprenitaj el la pakaĵetoj.

Ili ne estis en granda nombro, ilia ordigo sekve daŭris mallonge; ne deprenante la superveston kaj la ĉapelon, la knabino en unu el la pakaĵetoj orde aranĝis kelke da infanaj vestetoj kaj iom da tolaĵo, la duan, malplenigitan, ŝi forŝovis en angulon de la ĉambro, la liton ŝi ordofaris per du kusenoj kaj lana kovrilo, al la fenestro ŝi pendigis blankan flankkurtenon, en la ŝranko ŝi ordometis kelke da teleroj kaj potetoj, argilan kruĉon por akvo, tian saman pelvon, latunan kandelingon kaj malgrandan samovaron. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno faskon da lignetoj kaj ekbruligis sur la kameno gajan fajron.

-- Jen tiel, -- ŝi diris, leviĝinte de la genua pozicio kaj turnante al la senmova virino la vizaĝon, ruĝigitan de la blovekscitado de la fajro: -- mi ekbruligis fajron, kaj tuj estos al vi pli varme kaj pli lume. Lignon por hejtado vi trovos malantaŭ la forno, estos kredeble sufiĉe por ĉirkaŭ du semajnoj; la vestoj kaj tolaĵo estas en la pakaĵeto, la vazoj kuirejaj kaj bufedaj en la ŝranko, la kandelo en la kandelingo ankaŭ en la ŝranko.

Dirante ĉi tion, la bona servistino videble penis havi gajan tonon, sed la rideto ne povis sin teni sur ŝia buŝo, kaj la okuloj apenaŭ retenis larmojn.

-- Kaj nun, -- ŝi diris pli mallaŭte, kunmetante la manojn, -- nun, mia sinjorino, mi devas jam iri!

La virino en funebra vesto levis la kapon.

-- Vi devas jam iri, Sonjo, -- ŝi ripetis, -- ĝi estas vero, -- ŝi aldonis, ĵetinte rigardon al la fenestro, -- komencas jam vesperiĝi... vi certe timos iri vespere tra la urbo.

-- Ho, ne tio, kara sinjorino! -- ekkriis la knabino, -- por vi mi en la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo... sed... miaj novaj gesinjoroj morgaŭ tre frue matene elveturas el Varsovio, kaj ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. Mi devas iri ĉar ili hodiaŭ ankoraŭ min bezonos...

Ĉe la lastaj vortoj la juna servistino kliniĝis kaj, preninte la blankan manon de la virino, volis levi ĝin al sia buŝo. Sed la virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino. Ambaŭ ploris, la infano ankaŭ komencis plori, kaj per ambaŭ manetoj ĝi kaptis la superveston de la servistino.

-- Ne foriru, Sonjo! -- kriis Janjo, -- ne foriru! ĉi tie estas tiel terure, tiel malĝoje!

La knabino kisis al sia estinta sinjorino la brakojn, la manojn, premis al sia koro la plorantan infanon.

-- Mi devas, mi devas iri! -- ŝi ripetadis plorĝemante, -- mi havas malriĉan patrinon kaj malgrandajn fratinojn, mi devas labori por ili...

La virino en funebra vesto levis la palan vizaĝon kaj rektigis sian elastan talion.

-- Mi ankaŭ, Sonjo, mi ankaŭ laboros, -- ŝi diris per voĉo pli forta ol tiu, per kiu ŝi ĝis nun parolis, -- mi ankaŭ havas infanon, por kiu mi devas labori...

-- Dio vin ne forlasu, kaj Li vin benu, mia plej kara sinjorino! -- ekkriis la juna servistino, kaj, ankoraŭ unu fojon kisinte la manojn de la patrino kaj la plorantan vizaĝon de la infano, ŝi, ne rigardante returne, elkuris el la ĉambro.

Post la eliro de la knabino en la ĉambro ekregis granda silento, interrompata nur de la kraketado de la fajro, kiu brulis sur la kameno, kaj de la bruo de la strato, kiu obtuze kaj neklare atingadis la mansardon. La virino en funebra vesto sidis sur la kanapeto, la infano en la unua momento ploris, poste ĝi alpremiĝis al la brusto de la patrino, silentiĝis kaj laca endormiĝis. La virino apogis la kapon sur la manplato, per la brako ŝi ĉirkaŭis la malgrandan talion de la infano, kiu dormis sur ŝiaj genuoj, kaj per senmovaj okuloj ŝi rigardis la tremetantan brilon de la flamo. Kun la foriro de la fidela kaj sindonema servistino foriris de ŝi la lasta homa vizaĝo, kiu estis atestanto de ŝia estinteco, la lasta apogo, kiu restis al ŝi post la malapero de ĉio, kio antaŭe servis al ŝi kiel apogo, helpo kaj subteno. Ŝi restis nun sola, elmetita al la volo de la sorto, al la malfacileco de la soluleco, al la forto de siaj propraj manoj kaj kapo, kaj kune kun ŝi estis nur tiu malgranda, malforta ekzistaĵeto, kiu povis nur ĉe ŝia brusto serĉi ripozon, de ŝia buŝo postuli kareson, el ŝia mano atendi nutron. Ŝia domo, kiu estis iam aranĝita por ŝi de la amanta mano de la edzo, nun, forlasita de ŝi, akceptis en sian internon novajn loĝantojn: la bona, amata homo, kiu ĝis nun ĉirkaŭadis ŝin per amo kaj bonstato, de kelke da tagoj kuŝis en la tombo....

Ĉio forpasis... la amo, bonstato, trankvileco kaj sereneco de la vivo, kaj sola postesigno de sonĝosimile malaperinta estinteco estis por la malfeliĉa virino la doloraj rememoroj kaj tiu pala, malforta infano, kiu nun, malferminte la okulojn post momenta dormo, ĵetis siajn manetojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj, alpremante sian buŝeton al ŝia vizaĝo, mallaŭte diris: Panjo! donu al mi manĝi! Nun tiu peto ankoraŭ havis en si nenion, kio povus veki timon aŭ malĝojon en la koro de la patrino.

La vidvino metis la manon en la poŝon kaj eltiris monujon, kiu enhavis kelke da monpaperetoj -- la tuta havo de ŝi kaj ŝia filino.

Ŝi ĵetis la tukon sur la ŝultrojn, kaj, dirinte al la infano, ke ĝi trankvile atendu ŝian revenon, ŝi eliris el la ĉambro.

Sur la mezo de la ŝtuparo ŝi renkontis la pordiston, kiu portis faskon da ligno al unu el la loĝejoj, kiuj troviĝis en la unua etaĝo.

-- Kara sinjoro, -- diris la vidvino ĝentile kaj iom nekuraĝe, -- ĉu vi ne povus alporti al mi el ia proksima butiketo lakton kaj bulkojn por mia infano?

La pordisto, ne haltante, aŭskultis ĉi tiujn vortojn, poste li deturnis la kapon kaj respondis kun apenaŭ kaŝata malkontenteco:

-- He, kiu havas tempon, por iri serĉi lakton kaj bulkojn! Ne por tio mi estas ĉi tie, ke mi alportadu manĝon al la loĝantoj.

Dirante la lastajn vortojn, li malaperis malantaŭ flekso de la muro. La vidvino iris pli malsupren.

-- Li ne volis fari al mi komplezon, -- ŝi pensis, -- ĉar li divenas, ke mi estas malriĉa.... Al tiuj, de kiuj li esperas ricevi pagon, li portis pezan faskon da ligno.

Ŝi iris malsupren sur la korton kaj rigardis ĉirkaŭen.

-- He, kion do vi tiel ĉirkaŭrigardas? -- eksonis apud ŝi virina voĉo raŭka kaj malagrabla.

La vidvino ekvidis virinon, kiu staris antaŭ malalta pordeto proksime de la pordego kaj kies vizaĝon ŝi en la krepusko ne rekonis, sed kies mallonga jupo, granda tola kufo kaj simpla tuko, malrekte ĵetita sur la ŝultrojn, kaj ankaŭ la sono de la voĉo kaj la tono de la parolado montris, ke ŝi estas virino popolamasa.

La vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la pordisto.

-- Mia bona sinjorino, -- ŝi diris, -- ĉu mi ne trovos ĉi tie iun, kiu alportus al mi lakton kaj bulkojn?

La virino pripensis momenton.

-- De la kioma etaĝo vi estas? -- ŝi demandis, -- Mi vin ial ankoraŭ ne konas.

-- Hodiaŭ mi enloĝiĝis en la mansardo....

-- Ha, en la mansardo! Nu kial do vi parolaĉas pri ia alportado al vi? ĉu vi ne povas mem iri al la vendejo?

-- Mi pagus por la servo, -- mallaŭte diris la vidvino; -- sed la pordistedzino ne aŭdis, aŭ ŝajnigis, ke ŝi ne aŭdas ŝiajn vortojn, kovris sin pli bone per la tuko kaj malaperis malantaŭ la malgranda pordeto.

Kelke da minutoj la vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion fari kaj al kiu sin turni; ŝi ekĝemis kaj lasis fali la manojn. Sed baldaŭ ŝi levis la kapon, kaj, alirinte al la pordego, ŝi malfermis la pordeton, kiu kondukis al la strato.

Estis ankoraŭ ne tre malfrue vespere, sed sufiĉe mallume; malmultaj lanternoj malbone lumis la mallarĝan strateton, plenan de amasoj da homoj; sur la trotuaroj larĝaj partoj estis en plena mallumo. Ondo da malvarma aŭtuna vento enfluis en la pordegan arkaĵon tra la malfermita pordeto, frapis la vizaĝon de la vidvino kaj ekturnis la flankojn de ŝia nigra tuko; la bruo de la veturiloj kaj la murmurego de la intermiksitaj paroloj surdigis ŝin, la mallumo sur la trotuaroj ŝin timigis. Ŝi retiriĝis je kelke da paŝoj en la profundon de la pordega arkaĵo kaj staris denove kelkan tempon kun mallevita kapo; subite tamen ŝi elrektiĝis kaj paŝis antaŭen. Ŝi eble rememoris sian infanon, kiu atendis manĝon, aŭ eble ŝi eksentis, ke ŝi devas akiri de sia volo kaj kuraĝo tion, kion ŝi de nun devos jam akiradi ĉiutage, ĉiuhore. Ŝi metis la tukon sur la kapon kaj transpaŝis la sojlon de la pordeto. Ŝi ne sciis, en kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj. Ŝi iris sufiĉe grandan pecon, esplorante per la rigardo la elmetaĵojn de la magazenaj fenestroj, ŝi preterpasis kelke da cigarbutiketoj, ian kafejon, ian butikon de silkaĵoj, kaj ŝi iris returne. Ŝi ne kuraĝis pli enprofundiĝi en la straton, nek peti de iu klarigon. Ŝi direktis sin en la alian flankon, kaj post kvaronhoro ŝi revenis kun kelke da bulkoj en blanka tuketo.

Lakton ŝi ne alportis; ĝi ne estis ricevebla en la butiko, en kiu ŝi trovis la bulkojn, ŝi ne volis, ne povis serĉi pli longe, ŝi estis maltrankvila pri la infano, ŝi reiris rapide, ŝi preskaŭ kuris. Ŝi estis jam kelke da paŝoj antaŭ la pordego, kiam tuj malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon, kiu kantetis:

«Haltu, kara mia, haltu, Piedetoj, ne forsaltu.»

Ŝi penis certigi al si en la animo, ke la kanteto celas ne ŝin, ŝi ekmarŝis pli rapide kaj jam atingis la pordeton, kiam la voĉo de la kantanto ekparolis:

-- Kien tiel rapide? kien? la vespero estas bela! eble ni iom promenos?

Sen spiro, tuta tremante de timo kaj ofendo, la juna vidvino enkuris en la pordegon kaj forte ĵetfermis post si la pordeton. Post kelke da minutoj Janjo, vidante la patrinon, enirantan en la ĉambron, ĵetis sin al ŝi, alpremante sin al ŝiaj brakoj.

-- Tiel longe vi ne revenis, panjo! -- ŝi ekkriis, sed subite ŝi silentiĝis kaj fikse rigardis la patrinon: -- panjo, vi denove ploras, vi denove havas tian aspekton, kiel... kiel tiam, kiam oni en ĉerko elportis la patron el nia loĝejo.

La juna virino efektive tremis per la tuta korpo, larmoj amase fluis sur ŝiaj flamantaj vangoj. Tio, kion ŝi suferis en la daŭro de sia kvaronhora ekskurso en la urbon, la batalo kun sia propra timemeco, la rapida kuro en la glitiga strato, meze de la amaso da homoj kaj la malvarmaj ondoj de la vento, precipe la ofendo, kiun ŝi ricevis kvankam de homo nekonata, sed kiun ŝi ricevis la unuan fojon en la vivo, -- ĉio videble tre profunde ŝin skuis. Estis tamen videble, ke ŝi decidis venkadi sin mem sur ĉiu paŝo, ĉar ŝi rapide trankviliĝis, forviŝis la larmojn, kisis la infanon, kaj, blovekscitante la fajron sur la kameno, ŝi diris:

-- Mi alportis al vi bulkojn, Janjo, kaj nun mi preparos la samovaron kaj pretigos teon.

Ŝi prenis el la ŝranko la argilan kruĉon, kaj, rekomendinte al la infano esti singarda kun la fajro, ŝi denove malsupreniris sur la korton al la puto. Baldaŭ ŝi revenis, malfacile spirante kaj lace, kun talio klinita pro la pezo de la kruĉo plena de akvo, kiun ŝi portis; ŝi tamen ne ripozis eĉ unu momenton, sed tuj komencis la preparadon de la samovaro. Ĉi tiu laboro, kiun ŝi faris videble la unuan fojon en la vivo, iris tre malfacile, tamen post ne plena horo la teo estis trinkita. Janjo estis senvestigita kaj endormigita. La egalmezura kaj mallaŭta spirado de la infano atestis dormon trankvilan, de la pala vizaĝeto malaperis la postesignoj de larmoj, tiel multe elverŝitaj en la daŭro de la tuta tago.

