# Literatura Mondo, numero 3, 1922 Decembro

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/literatura-mondo-numero-3-1922-decembro-52064/index.md

Produced by Andrew Sly and Roel Haveman. Music prepared by Linda Cantoni.

UNUA JARO

1922 DECEMBRO

NUMERO 3

LITERATURA MONDO

RESPONDA REDAKTORO: D-RO TEODORO SCHWARTZ

REDAKTA KOMITATO: JULIO BAGHY, DRO KOLOMANO DE KALOCSAY, PAŬLO DE LENGYEL, PAŬLO BALKÁNYI, ADALBERTO BAYER

ADMINISTREJA DIREKTORO: ANDREO BÁN

NIA KUNLABORANTARO: LOUISE BRIGGS (ARMLEY), J. GRAU CASAS (BARCELONA), F.E. HAINE (BRUXELLES), NIKOLAO HOHLOV (ZAGREB), DRO EMIL PFEFFER (WIEN), IVAN H. KRESTANOFF (DRESDEN), PAUL MEDEM (KAUNAS), EMMA H. OSMOND (LONDON), M. SOLOVJEV (SKOPLJE), JULIO WERNER (BUDAPEST), DRO LEONO ZAMENHOF (VARSOVIO)

REDAKTEJO KAJ ADMINISTREJO: BUDAPEST VI, ANDRÁSSY-UT 81

PRESITA: GLOBUS PRESARTINSTITUTO A. S.

KARAJ GESAMIDEANOJ!

La Kristnasko jam frapis sur la pordo kaj la Nova Jaro staras antaŭ la sojlo. Ni profitas ĉi tiun okazon por tutkore deziri al vi agrablajn festotagojn kaj feliĉan novjaron. Ni ne venas kun malplenaj manoj al vi, ĉar kune kun niaj bondeziroj ni metas sur vian tablon la plej freŝan numeron de la „Literatura Mondo“. Ĝi estas vera donaco, kiu postulis de ni oferojn, sed ni faris tion volonte, ĉar per tio, ni volis esprimi nian dankon por la sincera kaj komprena akcepto, por viaj gratuloj. Per tiu ĉi numero ni volas doni pruvon al vi pri tio, ke niaj entuziasmo, persisteco, sindonemo al la grava entrepreno ne malpliiĝis, eĉ plifortiĝis. Per tio ni volas montri, ke estu konvinkiĝintaj la dubantoj, ke nia serioza klopodo staras sur firma financa bazo kaj neelĉerpebla morala fundamento. Per tiu ĉi lasta ni aludas je tiu ĉi morala fundamento, kion ni trovis en viaj koroj.

Ni ne eraris do, opiniante, ke la Esperantistaro jam estas matura havi _belegan, grandan kaj ampleksan fakan gazeton por literaturo kaj arto_, kiu inde povus esti komparata kun la nacilingvaj revuoj.

„Krom _Esperanto_ de U.E.A. kaj _Esperanto Triumfonta_, nepre _LITERATURA MONDO_ devas esti abonata de ĉiu serioza Esperantisto“ -- skribis al ni unu el niaj legantoj. Ni konsentas, ĉar nur tiam ni povos efektivigi tute nian programon kaj doni ampleksan, luksan, rimarkindan, artan revuon al la tutmonda Esperantistaro, se _ĉiuj kunhelpas kaj subtenas nian laboron_, donante al ni financan kaj moralan rimedojn.

Dankon kaj koran bonvenon al ĉiuj!

_LA REDAKTA KOMITATO_

Prezo de unu numero: 1 svisa franko aŭ egalvaloro.

Abonprezo por unu jaro: 2.-- dolaroj 5.-- guldenoj 7.-- sved. kronoj 10.-- svis. frankoj 10.-- danaj kronoj 25.-- fr. frankoj 10.-- norv. kronoj 12.-- pesetoj 10.-- ŝilingoj 40.-- liroj 60.-- ĉ. kronoj 5.-- jenoj

Abonon bonvolu sendi laŭeble en registrita letero _al nia adreso_, aŭ en la sekvantaj landoj, al niaj abonejoj:

Aŭstrujo: Wien, Esperanto-eldonejo „Nova Tempo“, VI., Mollardgasse 55. Britujo: The British Esperanto Association, 17 Hartstreet, London, WC. 1. Bulgarujo: Centra Librejo Esperanto (Gaŝevsky) Sofia. Belgujo: Franz Schoofs, 45 Kleine Beerstraat. Antwerpen, Poŝtĉekkonto No 284. 20. -- E. Haine, 23, rue du Marais, Rysbroek, Bruxelles. Ĉeĥoslovaka: Otto Sklenĉka, Hradec Králové. Danujo: Martin Blicher, International Boghandel, Hotel d'Angleterre, Kobenhavn. Estujo: Helmi Dresden, postkast 6, Tallin. Francujo: Raymond Schwartz, 4, rue d'Hauteville, Paris. Finnlando: O/Y. Movado A/B. Helsinki, Kasarminkatu 20. Hispanujo: Konrado Domenech, Hotelo Flora Banyoles, Ĝirona. -- Ferdinando Montserrat, Barcelona, Str. Villaroel 107, 20 20. Italujo: Johano Maindari. Viale Vittoria 1, Milano 21. Jugoslavujo: D. D. Maruzzi, Zagreb, Jezuitska-ul. 1. Polujo: Adolfo Oberrotman, Krak. Przedm. 10 Warszawa (P. K. O. n-o 3125). Rumanujo: Esperanto Oficejo, Cluj.

LAŬVOLE SENDU ALTAN SUMON KAJ NI LIVEROS TIOM DA NUMEROJ, KIOM VALORAS LA PAGO!

Vi povas ankaŭ pagi per ia ajn banko al sekvantaj naciaj bankoj, por la konto de _Hungara Ĝenerala Kreditbanko_ (Banque Générale de Crédit Hongrois Ungarische Allgemeine Creditbank), _Budapest_, por „Literatura Mondo“:

NACIAJ BANKOJ:

Amsterdam: Amsterdamsche Bank Bratislava: Slovenská Všeobecná Úverná Banka Berlin: Direction der Disconto Gesellschaft Bruxelles: Banque de Bruxelles Christiania: Den norske Creditbank Copenhague: Kobenhaven's Handelsbank Milano: Banca Commerciale Italiana London: The National Provincial & Union Bank of England Ltd. New-York: Guaranty Trust Comp of New-York Paris: Banque de l'Union Parisienne Sofia: Banque Balkanique Stockholm: Skandinaviska Kreditaktiebolaget Zürich: Schweizerische Bankgesellschaft

[Bildo: BENCZUR: PETŐFI]

ALEKSANDRO PETŐFI

1823-1849

La hungara nacio festas la centjaran datrevenon de la naskiĝo de sia plej genia lirika poeto Petőfi. La nacio rememoras pri sia filo, kies meteorsimila apero kaj malapero lasis por ĉiam sian lumon en koro de ĉiu hungara generacio. Sed ne nur la hungaroj festas, nun rememoras pri li la literaturaj medioj de aliaj nacioj, ĉar li estas ne nur nacia, sed ankaŭ internacia poeto, kies genio iris trans la landlimojn.

Lia vivo estis erupcia, senĉese alternanta inter sufero kaj ĝojo en malespero kaj gloro. La vivo donis al li ĉion, escepte riĉecon kaj longajn jarojn.

Post forigo el la liceo, pro pasia vizitado de la teatroj, li ĵetis sin en la ventegon de la vivo kaj sen protektantoj, sen ia ajn subteno li komencis la lukton por la ekzisto. Neestingeblaj sopiroj flamis en lia koro kaj lia ekstrema karaktero kvazaŭ pelis lin por serĉi la vojon al la senmorteco. Netrovante helpon kaj mecenojn li soldatiĝis pro malespero, sed baldaŭ lia malsano liberigis lin el la militservo kaj li fariĝis migranta aktoro. Li ekvagis tra la lando, sed konvinkiĝinte, ke li neniam povas fariĝi fama aktoro, baldaŭ li revenis al Peŝto. Tiutempe jam kelkaj el liaj poemoj estis bone konataj. Oni ekkonis lin kaj la famo levis lin al piedestalo de la gloro kaj li fariĝis idolo de la junularo. Li studis fremdajn lingvojn kaj tradukis. Li edziĝis kontraŭ la volo de la gepatroj de la fianĉino sed lia familia vivo estis feliĉa. En la batalo por la libereco li fariĝis majoro, adjutanto de generalo Bem. La ardanta patriota sento igis lin serĉi la plej grandajn danĝerojn en la bataloj kaj en sia dudeksesa jaro li fariĝis heroa viktimo en la malgajnita batalo ĉe Ŝegeŝvár. Neniu scias, kie kaŝas lian cindraron la patrina tero.

Spontana sincereco, vere ideala entuziasmo, flamema senpacienco, oferemo, vanteco, barojn detruanta energio, katenojn netoleranta liberamo karakterizis lin kaj liaj poemoj respegulas ĉion ĉi.

Liaj plej famaj poemoj estas: „La apostolo“, en kiu li rakontas la martirvivon de viro, kiu batalas por la popol-libereco. En tiu ĉi poemo Petőfi vere donas sin mem kune kun siaj tiranmalamo, komprenemo por mizeruloj, profeta povo; „Johano la Brava“, en kiu li rakontas pri amo, malfeliĉo, formigro, aventuroj, heroaj faroj kaj veno en Feolandon de juna kamparano; sennombraj popolkantoj, en kiuj li pentris la allogan dolĉecon de la kampara vivo. La naturpentrantaj poemoj montras lian amon al sia amata ebenaĵo, kie li naskiĝis, kie vivis liaj simplaj gepatroj.

La mizero de la vagabonda vivo plantis profundajn pensojn en li, lia penetra observemo igis lin vidi la mondon tia, kia ĝi estas, kaj li disŝutis la trezorojn de sia koro kun senafekta simpleco kaj malavareco. La florpolva freŝeco de liaj poeziaj floroj eĉ nun, post cent jaroj; restis pompanta. La tempo ne povis velkigi ĝin, ĉar la lingvo kaj esprimriĉeco de lia poezio kaj profunda graveco de liaj pensoj estas tiel modernaj, tiel aktualaj, kvazaŭ la hodiaŭo estus naskinta ilin.

Nemirinde, ĉar li anticipis ja epokojn kaj okupas rajtan lokon en la Parnaso de popoloj.

EL LA POEMOJ DE ALEKSANDRO PETŐFI

TRADUKO DE KOLOMANO DE KALOCSAY

FINO DE SEPTEMBRO

Floradas ankoraŭ la floroj en valo Kaj verdas ankoraŭ la poplo ĉe l' pont', Sed vidu, jam tie la vintra vualo, La neĝo ekkovris la supron de l' mont'. En kor' mia juna kun fajra radio Printempe brilegas ankoraŭ la sun', Sed griza jam iĝis ĉe mia tempio La nigra harar' pro la prujn' de aŭtun'.

La floro forfalas, la vivo forpaŝas... Alflugu, edzin', ho amata kolomb', La vangojn sur bruston nun mian vi kaŝas, Ĉu eble ne -- baldaŭ -- sur herbojn de l' tomb'? Ho diru, se mort' min antaŭe forŝiros, Ĉu restos mi ĉe vi en plora memor', Aŭ iam la am' de junul' vin altiros, Kaj nomon la mian faligos vi for?

Se ĵetos vi for la vidvinan vualon, Ĉe l' tomb' ĝin pendigu, flirtigu ĝin vent', Ĝis flagon la nigran, lasinte for valon De l' mort' mi subportos en nokta silent', Deviŝi la vangojn malsekajn de ploro Pro vi, forgesint' kun facila anim' Kaj vindi la vundon kruelan de l' koro Amonta eĉ tiam, eĉ tie, sen lim'.

LA VENTO

Nun, kun mola flustro, milda vent' mi estas, Mi la verdajn kampojn tra- kaj trapromenas, Kison spiras mi, la dolĉan, varman kison Lipoj de l' burĝonoj amdonace prenas. „Floru, ho filinoj belaj de l' printempo, Floru, floru!“ -- diras mia dolĉ-susuro. Ili senvestiĝas kun hontemo ĉarma, Sur ilia brust' mi svenas pro l' plezuro.

Morgaŭ blov' sovaĝa, sibla bru' mi estos, Tremas antaŭ mi, ĉar timas min la branĉo, Scias, ke mi havas en la man' tranĉilon, Kaj defalos ĝi per ĝia akra tranĉo. „He, knabinoj stultaj, trokredemaj, velku!“ Siblas mi al palaj floroj ĉeorele. Ili velke falas brusten de l' aŭtuno Kaj mi ridas ilin moke kaj kruele.

Nun kun flu' pli mola ol river' trankvila Tra l' aero naĝas mi silente, pace, Pri ekzisto mia scias nur abelo, Se ĝi hejmenvenas de la kampo lace. Se jam pene flugas la abel' pro ŝarĝo, Kiun ĝi kunportas por miel-prepari, La skarabon etan prenas mi sur manon Por flugadon ĝian pli facila fari.

Morgaŭ uragano kun hurlanta muĝo, Sur ĉeval' sovaĝa tra la mar' mi bruas. Kiel instruisto al infan' petola Mi la verdajn buklojn de la mar' ekskuas Se mi trovas ŝipon, mi flugilon ĝian, La flagrantan velon, ŝiras furioze, Skribas mi per mast' sur ondojn ĝian sorton: Ke ĝi ne plu kuŝos en haven' ripoze.

KIEL STRANGE SONĜIS MI...

Kiel strange sonĝis mi ĉi-nokte! Mian koron pikis vi, trezor'. Tuta sang' elfluis el la kor'... sed Ĉiu guto iĝis ruĝa flor'...

Kio estas la signif'? Nenio, Krom ke tia estas ama sent': Morte ĝi turmentas nian koron, Tamen estas dolĉa la turment'!

MAJSTRO PAŬL'

Cerbumis majstro Paŭl' ĉi-maniere, Kaj sur okulojn La ĉapon ŝovis li sovaĝ-fiere: „He, per diablo! Por kio ja edzin'! Mi ŝin enuas! Sen ŝi la vivo pli libere fluas. Forpelos mi ŝin... tiel ŝajnas sorto...“ Kaj jen, li agis ĝuste laŭ la vorto.

Cerbumis majstro Paŭl' ĉi-maniere, Sed sur okulojn Ne ŝovis ĉapon nun sovaĝ-fiere: „He, per diablo! Forpeli tamen estis ŝin domaĝe, Ŝi pligrandigis la havaĵon saĝe. Nun ĝi pereos... tiel ŝajnas sorto...“ Kaj jen, okazis ĝuste laŭ la vorto.

Cerbumis majstro Paŭl' ĉi-maniere, Kaj sur okulojn Denove ĉapon ŝovis li fiere: „He, per diablo! Ja min malĝojo plu ne persekutos, Eĉ, kio restis, tion mi forŝutos. Jes, mi forŝutos... tiel ŝajnas sorto...“ Kaj jen, li agis ĝuste laŭ la vorto.

Cerbumis majstro Paŭl' ĉi-maniere, Kaj sur okulojn La ĉapon ŝovis li malĝoj-kolere: „He, per diablo! Ja estas jam je ĉio, ĉio fin' nun, Do kion fari? Ĉu pendigi min nun? Jes, mi pendigos... tiel ŝajnas sorto...“ Kaj jen, okazis ĝuste laŭ la vorto.

LA BOSKETON BIRDO RAVAS

La bosketon birdo ravas, La ĝardeno floron havas, Kaj la nokto havas stelon, Kaj la fraŭlo -- koranĝelon.

Floro floras, birdo trilas, La radi' de l' stelo brilas, Kaj ŝi -- brilas, trilas, floras, Ilin ĝoja kvar' adoras.

Ha, ja baldaŭ flor' ekpalas, Bird' forflugas, stel' defalas. Sed knabino -- tie restas. Plej feliĉa -- fraŭlo estas.

KANTO DE LA HUNDOJ

Fajfegas la ventego Sub peza, nigra nub' De l' vintro du ĝemeloj: Frapadas neĝ' kaj pluv'.

Sed kiom nin koncernas! La bona grand-sinjor' En kuirej-angulo Nin lasas kun favor'.

Pri manĝo ni ne zorgas; Post lia satmanĝad' La niaj estas ĉiuj Restaĵoj sur la plad'.

Ja vere, ke kelkfoje Eksonas vipa plaŭd', Doloras plaŭdo, sed ja Saniĝas hunda haŭt'.

Kaj se kolero pasis, Nin vokas la Sinjor', Piedojn liajn lekas Ni kun feliĉa kor'.

KANTO DE LA LUPOJ

Fajfegas la ventego Sub peza, nigra nub' De l' vintro du ĝemeloj: Frapadas neĝ' kaj pluv'.

Ni loĝas en la nuda Dezerto sen defend', Ne ŝirmas tie nin eĉ Arbeta branĉotend'.

Ekstere la malvarmo, Interne la malsat': Du niaj turmentantoj Nin pelas sen kompat'.

Kaj tie, jen la tria: Pafil' kun kugloŝut'. Ruĝiĝas blanka neĝo Per nia sangogut'.

Ni frostas kaj malsatas, Hurlante pro l' mizer', Kun kuglo en la flank'... sed Ni vivas en liber'!

KRISTNASKA DONACO

IVAN VAZOV

Restis nur unu tago ĝis Kristnasko. La vintro furiozis. La englaciiĝinta Vitoŝa-montaro severe rigardis el sub sia blanka mantelo, trafendita kelkloke de akraj rokoj. Frosta vento, boranta ĝis la ostoj, blovis de la neĝaj pintoj super Sofian. Era neĝo kaj prujno traflugis de tempo al tempo en la frostiĝinta aero, pilkevolvis sin kaj kovris la tegmentojn, kortojn, stratojn. Estis malvarmege. La kamentuboj elĵetis nigrajn kolonojn de fumo al la senvoĉa griza ĉielo, kaj mirinde, tiu ĉi fumo estis nun tiel gaja, tiel ĝentila, tiel ĝojigis la animon! Ĝi memorigis la varmon, la bonfarton, la kontentecon, kiu ĉirkaŭis la feliĉulojn en tiu ĉi mondo, spite la frostoj, la Vitoŝaj ventegoj, la glacia mortiga spirado de la vintro...

Nome, tiun vidaĵon ĝuadis de sia fenestro, sidiĝintaj sur la mola kanapo, gesinjoroj Jordanov, edziĝintaj antaŭ unu kaj duono jaroj. Canko Jordanov, grava oficisto en iu ministerio, homo klera, monduma kaj pasie sindona al sia juna edzino, fiksis silente la rigardon ien al la neĝaj koksoj de Vitoŝa. Evidente, li nek rigardis ion tie, nek estis okupita de ia difinita penso, ĉar lia vizaĝo havis la esprimon de tiu trankvila, senzorga distreco, kiu ekposedas nevole la homon, kiam lia animo estas trankvila, kiam lia vivo fluas facile kaj glate kaj kiam li, el varma ĉambro, vivigata de la ĉeesto de belega edzino kaj de l' gaja bruado de l' forno, rigardas ekstere la furioze bruegantajn blovadojn de l' vintro. Ĉiu estas travivinta tiun feliĉan-egoistan sonĝsimilan staton.

[Bildo: ARANKA SCHULHOF: Korto de bavara kamparano]

La rigardo de lia edzino ankaŭ kuris eksteren de la ĉambro, sed ne tiel malproksimen kaj sencele. Ŝi estis ĝin direktinta malsupren al najbara korto. En la fundo de tiu ĉi korto estis duonruinigita dometo kun malalta kamentubo, kiu rigardis malĝoje al la ĉielo, sendante al ĝi varman fumon; el sub la pendanta kaj kurbiĝinta tegmento rigardetis fenestreto, kies tri rompitaj vitroj estis anstataŭitaj de ĉifonoj, kaj antaŭ la sojlo de la malalta pordo estis amasiĝinta lavango. Tiu ĉi mizera dometo, kaŝita inter la grandaj riĉulaj domoj, similis al ĉifona almozulino, perdiĝinta inter amaso da feliĉaj kaj fieraj majoredzinoj. La simileco inter la dometo kaj almozulino ankoraŭ pligrandiĝis per la aspekto, kiun ĝi havis kvazaŭ etendinte manon al la ĉirkaŭaj grandegaj domoj, kaj dirante: „Kompaton, sendu al mi unu el viaj lignoj kaj mi pleniĝos je varmo; sendu al mi unu el viaj multekostaj ornamaĵoj kaj mi pleniĝos je ĝojo, eble ankaŭ je kanto tiun ĉi vesperon... Ĉu vi vidas?... Malmulton mi bezonas por esti dankema al Dio. Kompatu min!“

Sed la grandaj domoj silentas, ili estas senanimaj; kaj la feliĉaj homoj ne aŭdas (ho ve! la feliĉo havas tiun ĉi mankon -- malakrigi la oreltambureton); la abunda bruado de l' forno ne lasas veni ĝis iliaj oreloj la akran kanton de la ventego en la truita domo de la malriĉulo. Verŝajne, S-ino Jordanov aŭdis tiun kanton, ĉar ŝia vizaĝo iom post iom kovriĝis per nuboj kaj subita kompato larmigis ŝiajn okulojn.

-- Kompatinda Danĉovica, kiu scias, kiel ŝi fartas nun?... Ĉu vi vidas, Canko, nur ilia kamentubo ne fumas -- diris ŝi meditante al sia edzo, ne levante la okulojn de la ĉifona fenestreto de l' mizera loĝejo.

Ŝia edzo mallevis tiam la rigardon de la pintoj de Vitoŝa kaj vigle ekrigardis la malriĉulan korton.

-- La malriĉa, -- ekparolis li -- kaj krom tio kvin infanoj!... Kaj ĉiuj loĝas en tiu ĉambreto sen fajro. Se ŝia edzo estus viva, li subtenus ilin per sia malgranda salajro. Kaj nun, kiel ili fartas, mi prezentas al mi Vera!

-- Dio, Dio, kial vi kreas malriĉulojn! -- ekkriis nevole Vera, kaj sur ŝia vizaĝo pasis nova nubo de sincera malĝojo.

-- Kaj diras iuj, ke ne ekzistas ĉe ni granda malriĉeco: kredeble tio ĉi estas dirita por senkulpigi sin, ke ne ekzistas ankaŭ kompatemo -- rimarkigis Canko.

En tiu ĉi momento la ventego tiel furioze muĝis ekstere, ke la fenestroj ektremis. Vera neatendite ekkriis montrante la domon de Danĉovica. La ventego, per sia nevenkebla forto, estis elpuŝinta la ĉifonojn, kiuj ŝtopis la rompitajn vitrojn de l' fenestro, kaj libere eniris en la malluman ĉambreton. Tio ĉi kaŭzis teruran tumulton en la ĉambro. La infanoj ekkriegis pro la ekmordo de la furioza malvarmego kaj tuj eliris eksteren, kovritaj preskaŭ per ĉifonoj, kaj la malgranduloj, nur en ĉemizetoj kaj forte plorantaj. Ĉiuj ekkuris tra la korto kaj kaŝiĝis sub la tegmento de forĝejo ĉe la alia rando de l' korto, kie la fajrejo mildigis iom la aeron. Nur la patrino restis en la ĉambro por ŝtopi tie la truojn. Ŝia malsanema kaj malgrasa vizaĝo videtiĝis tra ili kiel fantomo... Sed la ventego malheligis per neĝaj nuboj la aeron kaj malhelpis al la geedzoj rigardi la spektaklon.

Tiam ili turniĝis malantaŭen kaj iliaj rigardoj falis en ilian varmigitan ĉambron, riĉe ornamitan per bildoj en luksaj kadroj, kun pompaj lampoj metitaj sur juglandlignaj seĝetoj, kun silkaj kanapoj, multekostaj tapiŝoj, senutilaĵetoj, statuetoj. Tiu ĉi aspekto de ilia propra feliĉo kaj komforteco por momento konfuzigis iliajn animojn per sia kontrasto la unua... Sed baldaŭ la malbona humoro malfortiĝis, kaj ilia interparolo tuŝis alian temon. Kvazaŭ dika kurteno falis inter la feliĉa paro kaj la mondo de la malfeliĉuloj. Almenaŭ ĉe Vera oni povis vidi tiun trankviliĝon. Ŝi stariĝis pro io kaj, pasinte preter la spegulo, ĵetis rapidan kaj feliĉan rigardon al la blanketa, ĉarma, ridetanta vizaĝeto, kiun ŝi vidis en la granda kristalo.

-- _A propos_, mi estis forgesinta, sed kion vi faris pri la vesto? -- vigle ŝi demandis sian edzon, kiu restis ĉiam ankoraŭ meditanta.

-- Kiu vesto?

-- Kiel, ĉu vi forgesis? La balmantelo.

-- Ah, la balmantelo! Vere mi forgesis...

-- Bonega afero... Forgesis... Kiel originala vi estas, Canko! -- diris Vera duonkolere, korektante sian tualeton.

Canko stariĝis kaj meditante komencis iradi en la ĉambro.

-- Kaj ĉu vi aŭdas? -- ree turniĝis Vera -- iru en la modan magazenon de Sinjorino U. Tie mi vidis belegan balmantelon... brokato, mirindaĵo, belegeco!... Io sensimila!

-- Sed ĝi estas saleta[1], birdeto.

-- Saleta? Centtridek frankoj! Tian mizeraĵon vi nomas saleta! Aŭ vi volas konfuzi min... Vi scias, ke ni estas invititaj je la balo ĉe X la trian tagon de Kristnasko, kaj necesa estas al mi la mantelo, kiel la aero, kiun mi spiras.

-- Bonege, bonege.

-- Ne estas sufiĉe nur, ke vi diru „bonege“, Canĉjo... Sed vi devas rapidi, por ke iu alia belulino ne aĉetu tiun superbelegan veston... Prezentu al vi, tio estus terura!

-- Mi prezentas al mi.

„Pli terura ol la sceno, kiun ni vidis antaŭ malmulte da tempo“, volis ironie fini Canko, sed ne eldiris siajn vortojn.

Senpacience lin rigardis Vera.

-- He?

-- Aŭskultu, kara Vernjo... -- komencis Canko kun serioza mieno.

Ŝi antaŭvidis, ke li faros kontraŭdirojn kaj decide interrompis lin.

-- Mi ne volas „kara Vernjo“, la demando estas solvita.

-- Vi scias, ke mi nenion rifuzis al vi, nenion, sed...

-- Sen „sed“, Canĉjo! -- ekkriis Vera, karese vangofrapinte sian edzon kaj ravinte lin per la brilo de ŝia mirinda rideto -- vi estus mem devinta al mi fari agrablan surprizon... Vi scias fari ilin en plej delikata maniero... Kaj se ne tiun ĉi veston, vi povas fari alion... Mi submetas min al via estetika gusto.

La vanta Vera evidente volis ekbrili per ia ekstera ornamo dum Kristnasko. Sen tiaĵo ŝajnis al ŝi, ke ŝi ne renkontos la feston dece.

-- Bone, mi konsentas! -- diris subite kun heligita vizaĝo Canko. -- Mi faros al vi surprizon indan je vi, je via natura bona koro, je via nekomparebla kaj amanta animo.

-- Donu la manon, _faisons la paix!_ -- diris Vera, preninte la dekstran manon de Canko kaj ĝin pacige skuinte.

Baldaŭ vesperiĝis. Vera estis en granda eksciteco la tutan tagon pro la surprizo preparata por ŝi. Ŝia imago jam de nun laboris por malkovri la sekreton de la surprizo, kaj tiu surprizo estos tre, treege ĝoja por ŝi: ŝi sciis ke kiam Canko promesas ion, li scipovas ĝin plenumi nobele. Kaj vere, ĉu tio estos la sensimila, la dia balmantelo, el la belega brakato, aŭ alia ornamaĵo -- ora, juvela, brilanta? Sed ŝi nevole preferis la balmantelon. Kiel ravita ŝi estos! Kiel nobla estas tiu Canko!

Canka malfruis kaj ne revenis hejmen. Tio grandigadis la dolĉe-turmentan sopiron de Vera.

Tute vesperiĝis. Canko ne venis. La ventego kolerege muĝis ekstere en la densaj mallumoj. La fenestroj krakis pro ĝia furiozeco. Tiu malagrabla bruo rememorigis al Vera la malriĉan Danĉovica'n kaj ŝiajn nudajn infanojn.

-- La Sankta Vespero estas nun... Ili kuŝiĝas sen fajro, ili renkontas la Kristnaskon malsataj... Dio, Dio, kial vi kreis malriĉulojn? -- ree murmuretis ŝi, kaj ŝia koro subite kaj dolore konvulsiis, kvazaŭ ia riproĉo de l' konscienco ŝin atakus...

Tiom da feliĉo apud tiom da malfeliĉo ekŝajnis al ŝi kiel krimo. Al ŝi fariĝis peze ĉe tiuj pensoj, ŝi sentis, ke ŝi estis kulpa antaŭ iu pri io, sed ŝi ne kuraĝis doni al si kalkulon pri tio, respondi al si kial ŝi estas maltrankvila, kaj en ŝi aperis nevola deziro dekliniĝi de tiuj pensoj, distriĝi per io alia: animo vanta, sed nature bona, malforta kaj impresebla, kia ŝi estis, ŝi sentis, ke ne estas bone, ke ŝi estu tiom feliĉa, dum en la mondo estas tiom da suferoj, ke ŝi devus nepre fari ion por tiuj ĉi suferoj, sed ŝi ne havis kuraĝon, nek kutimon por sin trempi brave en tiun alian mondon de l' homa malfeliĉego. Ĉar ne sufiĉas havi deziron kaj eĉ havi eblecon por fari bonan -- oni devas ankaŭ kuraĝi ĝin fari... Ĉar fari la bonon, kiel ĉiun luman agon, tio ĉi postulas certan dozon da braveco, preskaŭ heroecon... Nur la malbono estas farata facile kaj eĉ senkonscie, tial ankaŭ la regiono de ĝia regado ampleksas tutan mondon. Kaj Vera, sub la potenco de la pezaj pensoj, kiuj premis ŝian cerbon, kun nevola ĝojo aŭdis paŝojn, ke ili venas al la pordo. Ekĝojis ŝi pri la okazo, kiu venis por ŝin distri... Kredeble Canko alpaŝis kun sia brilanta donaco.

-- Nepre la balmantelo estas! -- ŝi diris al si, kaj ŝia koro ekbatis pro nova infana ravo. Ŝi saltis ekstare.

La pordo malfermiĝis. Anstataŭ Canko eniris Danĉovica kun siaj kvin infanoj. Vera ne povis ilin rekoni! Ili estis en novaj vestoj, ĉiuj en varmaj peltetoj, ĝojaj kaj ridetantaj.

-- Kisu, miaj karuletoj, la maneton de la sinjorino, -- diris Danĉovica al siaj infanoj, kiuj unu post la alia viciĝis kisante ŝian manon, sen tio, ke ŝi povus rekonsciiĝi pro konsterniĝo.

-- Kio estas? kio estas? demandis Vera.

-- Dio redonu ĝin al vi centoble kaj vin ĝojigu, kiel vi ĝojigis nin, sinjorino -- diris Danĉovica larmokule. -- Dankon al vi, ke vi kompatis nin kaj ne forgesis nin en la antaŭvespero de la Dia festotago... Dio kaj Sankta Dipatrino vin benu, pro ke vi vestis nin kaj ke vi sendis al ni veturilon da lignoj kaj manĝaĵon, por ke ni povu renkonti la Kristnaskon. Nun ni ankaŭ kredas, ke Dio naskiĝas... Kisu, kisu, karuletoj, la manon de la sinjorino!

Vera malfermis la buŝon pro miro. Ŝi mem estis kortuŝita ĝis larmoj, sed ŝi ne povis klarigi al si, kion signifas tiuj benoj kaj dankoj de Danĉovica.

-- Kredeble vi eraras, junedzino Danĉovica... -- ŝi diris vigle.

