# Literatura Mondo, numero 1, 1922 Oktobro

## Part 1

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/literatura-mondo-numero-1-1922-oktobro-52062/index.md

Produced by Andrew Sly and Roel Haveman. Music prepared by Linda Cantoni.

UNUA JARO

NUMERO 1

1922 OKTOBRO

LITERATURA MONDO

REDAKTA KOMITATO: JULIO BAGHY * KOLOMANO DE KALOCSAY PAŬLO BALKÁNYI * PAŬLO LENGYEL ADALBERTO BAYER

RESPONDA REDAKTORO: D-RO TEODORO SCHWARTZ

REDAKTEJO KAJ ADMINISTREJO: BUDAPEST VI, ANDRÁSSY-UT 81

PRESITA: GLOBUS PRESARTINSTITUTO A. S.

SCIIGO

Ni petas ĉiun Samideanon aboni kaj abonigi nian revuon.

Prezo de unu numero: 0.20 dolaro 0.50 hol. guldeno 0.90 sveda krono 1.-- svisa franko 1.-- dana krono 1.-- norvega krono 1.20 pesetoj 1.-- ŝilingo 2.50 liroj 6.-- ĉ. kronoj 0.50 jenoj

Prezo por tuta jaro: 2.-- dolaroj 5.-- guldenoj 9.-- sved. kronoj 10.-- svis. frankoj 10.-- danaj kronoj 10.-- norv. kronoj 12.-- pesetoj 10.-- ŝilingoj 25.-- liroj 60.-- ĉ. kronoj 5.-- jenoj

Alivalutuloj pagas samvaloron de unu svisa franko, aŭ kvar nove stampitajn respondkuponojn.

Abonon bonvolu sendi laŭeble en rekomendita letero al nia adreso, aŭ per jenaj naciaj bankoj por la konto de HUNGARA ĜENERALA KREDITBANKO (UNGARISCHE ALLGEMEINE KREDITBANK) por konto de Literatura Mondo (Budapest, VI., Andrássy-ut 81).

NACIAJ BANKOJ:

Amsterdam: Amsterdamsche Bank Berlin: Direction der Disconto Gesellschaft Bruxelles: Banque de Bruxelles Christiania: Den norske Creditbank Copenhague: Kobenhaven's Handelsbank London: The National Provincial & Union Bank of England Ltd. Milano: Banca Commerciale Italiana New-York: Guaranty Trust Comp of New-York Paris: Banque de l'Union Parisienne Sofia: Banque Balkanique Stockholm: Skandinaviska Kreditaktiebolaget Zürich: Schweizerische Bankgesellschaft

EN LA SEKVANTAJ LANDOJ ABONU ĈE NIAJ ABONEJOJ:

Aŭstra: F. P. Huber, Mönchberg 5. Salzburg Wien Esperanto-eldonejo „Nova Tempo“ VI., Mollardgasse 55 Finna: O/Y. Movado A/B. Helsinki, Kasarminkatu 20 Ĉeĥoslovaka: Otto Sklenĉka, Hradec Králové Jugoslava: D. D. Maruzzi, Zagreb, Jezuitska-ul. 1 Pola: Adolfo Oberrotman, Krak. Przedm. 10 Warszawa (P. K. O. n-o 3125) Rumana: Esperanto Oficejo, Cluj

LAŬVOLE SENDU ALTAN SUMON KAJ NI LIVEROS TIOM DA NUMEROJ, KIOM VALORAS LA PAGO!

KOMPARU LA PREZOJN de kelkaj nacilingvaj revuoj kun la prezo de la LITERATURO MONDO, kaj vi vidos, ke nia revuo estas malmultekosta!

La LITERATURO MONDO ne aperas en tiel granda eldonnombro, kiel la naciaj!

La LITERATURO MONDO ne havas tiom da bone pagitaj anoncoj, kiel la naciaj!

La LITERATURO MONDO ne estas tiel helpata kaj disvastigita, kiel la naciaj!

TAMEN ĜIA PREZO ESTAS PLI MALALTA, OL TIU DE LA NACILINGVAJ REVUOJ!

DE VI DEPENDAS, ke ĝi estu eĉ pli malmultekosta!

SE MULTAJ ABONOS nian revuon, ni malaltigos la prezojn!!!

AVERTO!

LA LITERATURA MONDO RECENZAS JAM DELONGE APERINTAJN ALTVALORAJN VERKOJN KAJ TIUJN, EL KIUJ ALMENAŬ DU EKZEMPLEROJ ESTIS SENDITAJ AL NIA REDAKTEJO

ĈIUJ POVAS PROFITI PER „LITERATURO MONDO“!!!

Kolektu abonantojn kaj vi povas jam ĉe kolekto de du abonoj, se vi direkte ensendas al ni la abonprezon, depreni 20% el la abonprezo!

GRUPESTROJ, GRUPSEKRETARIOJ, DELEGITOJ, KURSGVIDANTOJ akiras per tio konstantan profiton! Kunlaboru!

LITERATURA MONDO

AL LA LEGANTOJ

Naskiĝis gazeto. Gepatroj, parencoj, konatuloj staras ĉirkaŭ la lulilo kaj penas, kun timema espero, diveni la sorton de la novenaskito. Alvenas D-ro. Okulvitro kun venena krajonlanco en la mano, vestita per malbonhumoraj recenzmanuskriptoj kaj grumblante, ektirinte sian longan barbon, li diras: „La infano ne estas vivkapabla, ĝi estas herede malsana, la gepatroj ja suferas je peza malsano, je la Gazetfonda Febro.“

Gepatrojn, parencojn, konatulojn, -- kial nei -- ekkaptas timo. Tamen, ili esperas. Ili atendas la venon de bona feino. Ili scias, ke la ĉarma Feino de l' Arto vagas senhejme tra la Esperanta mondo, kaj nur almoze ĝi ricevas lokon, por ripozi iom ĉi tie kaj tie. Ĉu ŝi ne ekkonos, ke nia infano dediĉis al ŝi sian tutan vivon? Ĉu ŝin ne savos el la malbona sorĉo, kiel en la fablo, la naiva klopodo de senkulpa kuraĝuleto? Ĉu ŝi rekompence ne deflankigos la profetitan malbonon? Ĉu ŝi ne helpos la infanon, kiu ŝin elektis patronino adorata? Gepatroj, parencoj, konatuloj esperu! Vi elektis bone! La Arto estas potenca patronino. Je ŝia dolĉa voĉo la homoj plezure malfermos por nia infano la koron. Kaj -- eble eĉ la monujon.

Kaj -- la infano ja ne estas tute novnaskito. Ĝi jam vivis iam, antaŭ tre multaj jaroj, antaŭ la milito; ĝi kreskis belesperige sed -- ho, ni ne parolu longe pri aferoj, kiuj doloras -- ĝi forbrulis en la terura fajro nenion indulganta. Sed ni ne serĉu kiamaniere -- eble oni trovis la sep sorĉajn vortojn pri kiuj Ramigan parolas en la legota hinda fabelo, jen ĝi elsaltis el la cindroj gaje, ridetante kaj eble eĉ en centobla beleco. Okjara ĝi komencas sian duan vivepokon, ĝi trovas jam tro malvasta la lulilon, volas ekvagi al la granda mondo. Bonan vojon, kara!

*

Karaj Samideanoj! Kiam ni ekirigas nian revuon, kiu volas esti pure kaj plene literatura, ni opinias, ke ni kompensas grave sentatan mankon de la Esperantista vivo. La „Lingvo Internacia“ kaj „La Revuo“ bedaŭrinde ĉesis dum la milito, kaj ili apenaŭ reaperos. La angla „Literaturo“, kvankam bone redaktata, valora kaj belaspekta, ne povas plenumi ĉi tiun taskon pro sia malgranda amplekso kaj malofta apero. En la ceteraj gazetoj la literaturo estas nur gasto, kvankam bonvenanta, sed tre malriĉe regalata. Pli longaj noveloj, eĉ poemoj ne povas aperi pro _manko de loko_.

Oni vere embarasiĝas, volante ion traduki por Esperanta gazeto: oni ja volas traduki nur ĉefverkojn, verajn perlojn, sed la limoj difinitaj de la gazetoj estas konvenaj nur por mallongaj skizoj aŭ pli longaj anekdotoj. Mi estas konvinkiĝinta, ke la nekompreneblan materialmankon de kelkaj gazetoj kaŭzas ne la mallaboremo de la kunlaborantoj, sed ĝuste la malvastaj limoj difinitaj, kiuj tre malfaciligas la serĉon de konvena literaturaĵo.

Sama estas la afero pri recenzoj. Recenzon nepre bezonas ĉiu literaturo. Sen la valormezuranta kontrolo de la kritiko ĝi degeneras, pereas. Kaj kio estas la eterna rekantaĵo en la recenzoj? „La verko meritus ja... ktp. ktp... sed la manko de loko...“ Same pri disertacioj pritraktantaj lingvon, belarton, beletristikon, muzikon ktp. Ĉie kaj ĉie la manko de loko, ĉi tiu oka egipta mizero... ekstermu la malnoblan.

Ekstermi ĝin, jen la celo de nia peno. Doni lokon por ĉiu valora verko originala aŭ tradukita, ke fine, forlasinte la ŝimajn tirkestkarcerojn ili venu en la sunlumon. Varbi ĉiujn talentajn verkistojn, eble eduki novajn, fariĝi la centro de la literatura mondo Esperantista. Mallonge: ni volas krei la _literaturan gazeton_, kiun ni bezonas.

Specialan programon krome ni ne donas. Ĉio rilata al ĉiuj specoj de l' arto trovos ĉe ni lokon. Ĉu malnovmoda, ĉu moderna aŭ supermoderna -- al ni estas egale -- se ĝi estas verko interesa kaj valora.

[Bildo: LOTZ: MUZO]

Konkuri ni ne volas. La naciaj Esp. gazetoj ja havas tute aliajn teritoriojn de l' agado. „Esperanto“, kiel la gazeto de la oficiala Esperantista vivo, nepre necesa por ĉiu vera Esperantisto, staras ekster konkuro. La vigla „Esperanto Triumfonta“ per siaj plejnovaĵoj, freŝaj raportoj, anoncoj, parolejoj ktp. ktp. estas kvazaŭ la gazeto de la Esperantista politiko, kiu instigas kaj donas materialon por propagando, kie oni la metodojn priparolas, pri l' sukcesoj ĝojas, pri l' malsukcesoj grumblas, kie oni disputas, konsilas kaj refutas. Ilin ni ne povas anstataŭi per nia tute literatura, nur lingve Esperanta enhavo. Ni volas okupi la lokon de neniu, ni volas okupi la lokon de manko grave sentata en Esperantujo.

Kaj revojn ni havas, ĉar ni estas Esperantistoj, do revemuloj profesiaj. Ni revas pri granda duonmonata internacia revuo 80-paĝa, kies eleganta eksteraĵo, multflanka enhavo, abunda riĉeco estus valora amuzilo, kora plezuro kaj vera trezoro por ĉiu literaturamanto, kaj ankaŭ frapanta propagandilo pri la kapablo kaj potenco de nia lingvo. Pri revuo, kies trezoroj estus perloj ankaŭ de la mondliteraturo, ilin oni tradukus en naciajn lingvojn. Pri revuo, sur kies paĝoj, eble aperos foje la unua granda, mondkonata, dolĉparola poetogeniulo Esperantista.

Kompare al ĉi tiuj revoj nia nuna numero estas tre modesta ekzemplero. Ni ja ne volas fieri pri tio, kio ni estas, sed pri tio, kio ni volas esti. Kaj ni ne volas, kaj ne povas fari la gazeton solaj. Bonvenon, karaj samideanoj-verkistoj ĉiulandaj! Kaj bonvenon, karaj abonantoj!!!

Samideanoj! Pripensu la gravon de l' momento! Se nia entrepreno -- kiun ni bazis je via fervoro, oferemo, amo al la afero, kaj kies financa flanko estas certigita por unu jaro -- malprosperos, tio estos honto por la tuta movado: pruvo, ke la popolo Esperantista estas sensignife malmulta, aŭ -- ke ĝi ne estas ankoraŭ matura por subteni literaturan gazeton, ĝi interesiĝas nur pri poŝtkartinterŝanĝadoj, kabaredoj, ekskursoj, maksimume pri io-ujo-bataloj. Malpravigu ĉi tiujn pensojn, kiuj eble ekkaptas nin kelkfoje dum pesimistaj horoj, sed kies praviĝo estus por ni la plej dolora seniluziiĝo. Montru al la mondo, ke la Esperantismo demetis siajn infanŝuojn! Kaj se nur la duono de niaj revoj efektiviĝos, do... sed finpensu, kaj prirevu mem, vi ja estas Esperantistoj, do revemuloj profesiaj.

*

Kaj nun, kara infano, iru kien la sorto kondukas vin. Mi eksilentas, nun salutu vi la legantojn, eble via naiva infanvoĉo pli profunde penetros en la korojn. Aŭdu:

„Mia prozo, miaj rimoj Estas peto kaj allogo, Frapas pordojn de l' animoj Por kunhelpo kaj apogo.

Karaj fratoj, ĉesu dormi! Jen la sorto kubon ĵetis. Estas, kion nun mi petis, Same por vi, kiel por mi.

Volas mi el eta ĝermo Kreski, flori, lukti, spiti, Volas mi per brava skermo Tutan mondon almiliti,

Kaj per milda tuŝ' al koroj Porti: revojn, larmorulon, Kaj konsolan, molan lulon, Kaj ŝercvipon al doloroj:

Kion dolĉa Muz' kun beno Donas por volupto pura: Ĉiujn florojn de l' ĝardeno Arta kaj literatura.

Fratoj, do al via sin' Prenu min, la infaneton, Ho, aŭskultu mian peton, Legu, amu, verku min!“

_K. de Kalocsay_

GERTIE

DE EŬĜENO HELTAI

Ĉe la malantaŭa pordeto de la teatro ĉiuvespere la sama junulo atendis je Gertie. Kaj kiam li plektis sian tremantan brakon en la brakon rondetan de la knabino kaj tiris milde al si la blondan anglan knabinon, la sama junulo ĉiuvespere la saman ĝemon aŭdigis. La knabino ridetis. Ĉi maniere ili vespersalutis unu la alian.

[Bildo: BENCZUR: FAŬNO]

La junulo estis enamiĝinta al Gertie, kaj Gertie ne estis enamiĝinta al la junulo. Gertie havis hejme, en Londono, fianĉon, kaj la junulo havis nenie iun. Orfe kaj forlasite li vivis en la granda urbo, kun senlima sopiro en sia koro, ke foje li amu iun, ke foje li estu bona kaj dorlota al iu kaj per sia arda amo li varmigu la koron de iu. Kiam la junulo ekvidis Gertie, li jam sciis, ke li povos ami nur ĉi tiun knabinon, kaj poste li dediĉis sian tutan vivon al ŝi. Ankaŭ Gertie estis bona, afabla, milda kaj revema, kaj la junulo dum longa tempo ne povis kredi, ke la sorto ne destinis ilin unu por la alia. Nur kiam klariĝis, ke la fidelo de Gertie al ŝia fianĉo estas neŝancelebla, ke ŝia tuta karesemo kaj revemo flugas trans la maron al la homo, kies ringon ŝi portas sur sia gracia kaj delikata fingro, tiam li ekvidis, ke bedaŭrinda miskompreno sin kaŝas en la afero. Ĉi tiu miskompreno kunportis multajn maldolĉajn sentojn kaj la junulon, sen tio ne tro paroleman, preskaŭ tute mutigis. La senparola amanto estas enuiga amanto, eĉ pli teda estas la ĝemadanta amanto. Tamen Gertie kun silenta toleremo donis sin al sia sorto, ke ĉi tio devas okazi ĉi maniere kaj ke ĉi tiu -- krome tre simpatia -- junulo estas apud ŝi nur tial, ke la tutan vesperon li silentu kaj malgaje rigardu ŝin. Ja parolis kaj ridetis ŝi anstataŭ ili ambaŭ.

El la teatro -- kie Gertie jam de post monatoj prezentis la feinon de la Suno, en iu fea spektaklo -- ili iris ĉiuvespere en la saman malgrandan gastejon por vespermanĝi. Venadis ĉi tien ankaŭ multaj el la dancistinoj, kiuj ne ankoraŭ elflugis per oraj flugiloj en la brilantan grandmondon. Bona loketo ĝi estis, afabla, varma, ĉiuj konis unu la alian, ili estis tie kvazaŭ en unu granda kaj feliĉa familio. Ĉiu havis sian kutiman lokon kaj se ies monujo elĉerpiĝis, pro tio ili tute ne devis malsati.

Ankaŭ Gertie havis sian angul-tablon, bele preparitan por du personoj. En la gastejeto estis granda la fumo kaj la bruo, kriadi oni devis, se oni volis, ke la voĉo estu komprenata. Kaj fakte kriadis ĉiuj, de unu tablo al la alia, la mastro kun malgranda ĉapo sur la kapo kuradis tien kaj reen, ĉiu estis gaja, sole la amanto de Gertie estis malĝoja. Sed al tio jam ĉiuj alkutimiĝis, ankaŭ Gertie, ankaŭ la juna homo.

Kiam ili brak' en brako hejmeniris el la gastejeto, en la silento de la flankaj stratoj la junulo ekparolis.

-- Gertie, Gertie, ĝis kiam daŭru nia vivo ĉi maniere?

Kaj ĉar Gertie ne respondis je tiu demando mil kaj milfoje aŭdita, li daŭrigis:

-- Vi ja scias, ke mi adoras vin, kaj vi, vi -- ho!

Ĉi tie lia parolo ŝiriĝis, kaj la interparolado estis finita. Intertempe ili atingis la pordon de Gertie kaj ŝi virmaniere ekskuis la manon de la junulo:

-- Nu, bonan nokton!

-- Bonan nokton, Gertie! -- diris la junulo kaj li malaperis en la nokto. Li estis furioza, li ĵuris, ke neniam plu li vidos Gertie. Kaj la postan tagon jam matene li pensis ekscitite pri la vespero, pri la teatro, kaj pri tio, ke post la prezentado denove li prenos la brakon de Gertie, ili sidos unu apud la alia en la gastejeto, Gertie denove ridetos, kaj li ĝemspiros, kiel ĉiun vesperon de post monatoj.

Sed neatendita ŝanĝo intervenis. La fianĉo de Gertie heredis ian monsumeton kaj iun belan tagon li alvenis el Londono. Per tiu ĝojiga novaĵo li salutis ŝin, ke nun ŝi jam ne devas plu prezenti la feinon de la Suno, ŝi povas iri Londonon, por esti tie la suno kaj la feino de malgranda hejmo kaj de honesta amanta koro. Gertie estis feliĉa kaj fiera, kaj la simpatia junulo eĉ pli malĝoja ol ordinare. Ankaŭ li sidis kun la gefianĉoj ĉe la kutima angul-tablo, sur kiun hodiaŭ oni metis tri manĝilarojn, kaj malhele li aŭskultis la belegajn aferojn, kiujn la fianĉo kaj fianĉino diradis unu al la alia. Kiam ili parolis pri la estonteco, pri sia feliĉo, li estus povinta laŭte ekplori, kaj la tuta sango kuris en liajn vangojn, kiam la fianĉo premis lian manon kaj kun vera amikeco dankis lin pro la amo, per kiu li lian fianĉinon, dum longaj monatoj ĉirkaŭis. Ĉi-vespere li ne akompanis Gertie, sed vagadis sola sur la stratoj, donis grandajn frapojn per la pugno al sia frunto kaj vestis sin mem per la nomoj de la plej konataj domaj bestoj.

La fianĉo postan tagon revojaĝis Londonon kaj Gertie gravmiene rakontis, ke post unu semajno ankaŭ ŝi postiros. La simpatia junulo parolis pri la morto kaj Gertie vane provis lin konsoli. Ankaŭ ŝi mem estis iomete kortuŝita kaj por ke la afero ne estu tiom plorinda, ŝi komencis paroli pri alia temo. Pri tio, ke ŝi devinte rezigni la rolon de la Sunfeino, almenaŭ metis ĝin en bonajn manojn. Ŝi parolis kun la direktoro kaj li tuj akceptis ŝian fratineton por ĉi tiu rolo. Eĉ oni jam skribis al ŝi en Londonon, tiamaniere la feino de la Suno almenaŭ restas en la familio.

-- Morgaŭ alvenos May, -- diris Gertie adiaŭante, -- vi konatiĝos al ŝi. Ŝi estas tre bela knabino, eĉ pli juna, pli saĝa ol mi...

-- Kaj nature ankaŭ ŝi jam havas fianĉon? -- demandis la junulo maldolĉe.

Certe! -- diris Gertie serioze. Tre brava junulo li estas, sed tre malriĉa. Kiu scias, kiam ili estos tiel feliĉaj, kiel nun ni...

Alitage vere alvenis May. Ŝi estis kvazaŭ la kopio de ŝia fratino, multe pli juna, sed jam ĝuste tiel blonda, ĝuste tiel afabla, milda kaj revema, kiel Gertie.

-- Jen May, -- diris Gertie al la malĝoja junulo, kiam post la prezentado ili ree estis kune. -- Mi tre petas vin, amu ŝin anstataŭ min, amu ŝin kiel min. Ŝi ja estas sola en ĉi tiu granda urbo, estu bona kaj afabla al ŝi, kia vi estis al mi. Por ke foje se la fianĉo de May alvenus el Londono, ankaŭ li povu danki vin pro la amo, kiun vi malŝparis al la malgranda May.

May rigardis la junulon scivole, Gertie kun milda bedaŭro. La junulo protestante, rifuze levis siajn manojn, sed kiam liaj okuloj renkontis la sincerajn, bluajn okulojn de Gertie, li cedis kaj ekĝemis kun rezigno. Per ĉi tiu ĝemo lia sorto estis sigelita.

-- Ankaŭ nia patrino estos pli kvieta, -- diris fine Gertie al May, kiu serioze kaj aprobe kapbalancis.

Post unu semajno Gertie vere forvojaĝis. Ili akompanis ŝin al la stacidomo kaj apenaŭ ili povis disiĝi. La adiaŭo estis korŝiranta, fine Gertie jam mem ne sciis, kio estas tiu junulo por ŝi, ĉu amiko, ĉu amanto aŭ patro? En sia griza vojaĝmantelo ŝi klinis sin el la vagonfenestro kaj malespere flirtigis ŝian naztukon plenploritan. May ploretante staris sur la perono, kaj la simpatia junulo rigardis antaŭ ŝi, kvazaŭ la vagonaro forportus kun si lian vivon. Fine malaperis ĉio, Gertie, la blanka naztuko kaj la nigra vagonaro, kaj nun May ektuŝis la brakon de la junulo...

-- Ni iru, -- ŝi diris.

-- Jes, ni iru, -- diris la junulo ĉagrene.

-- Ĉu ne, vi tre amis Gertie? -- demandis la knabino plektante sian brakon en tiun de la junulo.

-- Treege!

-- Amu ankaŭ min iomete, -- diris May kaj subite frostektremante, ŝi premis sin pli proksimen al li. -- Estas tiel malbone, se iun neniu amas...

-- Kiel min, -- eksplodis la maldolĉa koro de la junulo.

-- Ho ne diru tion... Gertie ja amis vin... ankaŭ mi amos... mi scias, sentas...

-- Kaj via fianĉo?

-- Ho, li estas malproksime, -- ĝemis la knabino, -- kiu scias, kiam mi estos la lia!

-- Sed tamen vi estos ja la lia kaj tiam ankaŭ vi foriros, kiel nun Gertie, kaj mi denove estos malfeliĉa kaj forlasita...

-- Ne, ne, neniam, -- protestis May. -- Sed cetere, -- ŝi aldonis mallaŭte, -- ni ja havas ankoraŭ unu fratineton... Jessie... ĝis tiam ankaŭ ŝi estos jam granda knabino...

Ĉi nokte la junulo imagis sin la feino de la Suno, kies rolo kiel heredaĵo venas, en ĉi tiu familio, de unu fratino al la alia.

El la hungara: A. BAYER

INVITO POR VOJAĜO

CH. BAUDELAIRE

Ho vi, filin'-fratin', Sonĝ' lulu dolĉa vin Pri kuna viv' trankvila. Sen pen', sur fora bord', Nur ami ĝis la mort' En land' al vi simila. Ĉiel' vuala, kun Nebule pala sun' Similas laŭ la ĉarmoj Al via fals-okul', Mistera ĝia brul' Briletas tra la larmoj.

Ho, tie: sole Bel' kaj Ord', Volupto, luks', kvieta sort'.

Kaj brilus ĉe la mur' La mebloj kun polur' De l' temp' en nia ĉambro. Miksiĝus la odor' De ekzotika flor' Kun odorond' de l' ambro. Drapir' abunda kaj Spegul' profunda kaj Pomp' orienta sorĉa Parolus al la kor' Sekrete, kun sonor' De patrinlingvo dolĉa.

Ho, tie: sole Bel' kaj Ord', Volupto, luks', kvieta sort'.

Jen dormas sur la mar' De l' ŝipoj riĉa ar' Kun vagabond-humoro, Veninta de l' mondfin' Por ke plenumu sin Dezir' de via koro. Per ekkuŝanta sun' Vestiĝas kampo nun Kaj tuta urb' kaj ondo En hiacint' kaj or'... En varma lumkolor' Ekdormas jam la mondo.

Ho, tie: sole Bel' kaj Ord', Volupto, luks', kvieta sort'.

el la franca: K. de KALOCSAY

LA PLEJ JUSTA JUĜO

LAŬ ĤINDA FABELO

Ramigan, la granda skeptikulo, kies sentencoj kaj juĝoj estis famaj de la Flava Maro ĝis la Tigro kaj Eŭfrato, sidis trankvile kaj bonhumore inter siaj disĉiploj.

„Saĝulo granda“ -- diris unu el ili -- „via saĝo lumas kiel la torĉo en la nokto de l' ĝungelo. Niaj animoj soifas ĝian lumon, ĵetu al ni radion el ĝi“.

La Majstro, kiu post bonaj kaj abundaj vespermanĝoj kutime rakontis ion al siaj disĉiploj -- ĉar la rakontado favore influas la digestadon -- diris afable:

„Bone, mi rakontos al vi mian plej justan juĝon. Aŭskultu atente!

En ĥinda vilaĝo vivis bramano. Li ne estis tro riĉa, sed tamen li havis grandan trezoron: filinon kiu estis pli bela ol la matenruĝo, pli gracia ol la lotusfloro tremanta en la arĝentaj radioj de la luno. Ŝia korpo estis pli freŝa ol la ŝaŭmo de la printempa torento; en ŝiaj okuloj brulis misteraj flamoj kaj inter ŝiaj haroj abundaj kaŝis sin dolĉa animo de jasmenfloroj. Oni diris, ke Kamadeva flugadas ĉiam ĉirkaŭ ŝi, kaj ĵetas el sia flora pafarko sagon al ĉiu viro, kiu kuraĝas al ŝi proksimiĝi. Oni nomis ŝin Madhupamanjari, ĉar kiel la flora branĉo la abelojn, ŝi allogis ĉiujn virojn per sia dolĉa altirforto.

Kvar junuloj svatis pri ŝia mano. Sed ŝi ne povis elekti. Ŝia koro, kiel la kano en la vento, kliniĝis jen al unu, jen al la alia.

Foje, kiam ŝi dormis en la ĝardeno, venena serpento mordis ŝin. Kaj ŝi mortis.

Neeldirebla doloro kaptis ĉiujn. La patro mortis pro la terura korturmento. La amantoj ploris kaj veis.

La unua ne povis elporti la vivon sen ŝi.

Kiam oni, laŭ la sanktaj kutimoj, bruligis ŝian kadavron, li ĵetis sin en la flamojn, kaj pereis. Liaj cindroj miksiĝis kun la cindroj de la adorata knabino.

La dua faris sanktan promeson, ke ĝis la fino de sia vivo li ne formoviĝos de la kara tombo, li gardos fidele ŝiajn cindrojn.

La tria ektiris siajn ŝultrojn, kaj trankvile, kvazaŭ nenio estus okazinta, li reiris en sian vilaĝon.

La kvara serĉis forgeson per vagado tra la mondo.

Ĉi tiu lasta do vagis migrante dum longa, longa tempo. Foje, malfruan vesperon, li venis al dometo, kaj laca li petis tie noktan ripozlokon. La mastro akceptis lin gastame kaj regalis lin per bona vespermanĝo. Sed jen, la filo de la mastro, petolema infano, kiu kuradis ĉirkaŭ la tablo, ekfalinte kaptis al la rando de la tablotuko kaj ĵetis ĉiujn vazojn al la tero. Pro rompiĝo de la vazoj la patro forte ekkoleris, kaj en sia subita furoro li kaptis sian filon, kaj ĵetis lin en la fajron. Vidante la kruelan morton de la infano forte indigniĝis nia migranto. „Kia kruelo, kia abomeno! Eĉ momenton mi ne restos plu en la domo de tia homo!“ -- li kriis kaj volis foriri. „Trankvilon, kara!“ -- diris la mastro -- „okazis ja nenio grava“. Kaj li prenis libron, legis el ĝi sep sorĉajn vortojn kaj jen, la infano saltis vive, gaje el la cindro.

Senpacience atendis nia migranto la nokton. Kiam ĝi alvenis, li prenis al si la libron kaj ŝtele foriris el la domo, kaj tage-nokte, senripoze li rapidis, la batoj de lia koro, kvazaŭ instigantaj vipofrapoj pelis lin al la hejmo, al la tombo de la adorata Madhupamanjari.

Veninte al la tombo li legis el la libro la sep sorĉajn vortojn, kaj jen, kiel Ŝri, la diino de l' amo el maraj ondoj, leviĝis Madhupamanjari el la cindroj vive, ridetante, en centobla beleco.

Sed kun ŝi leviĝis ankaŭ la junulo, kiu ĵetis sin en la flamojn.

Kaj ĝojkriante saltleviĝis, etendante siajn rigidajn membrojn, la ĝis nun senmova gardanto de la tombo.

Kaj la rapide disvastiĝinta famo pri la miraklo baldaŭ alvenigis ankaŭ la kvaran junulon.

Do denove kvar junuloj svatis pri la mano de Madhupamanjari. Kaj ŝia koro restis, kiel la kano en la vento. Ŝi ne povis decidi.

Fine ŝi diris: „Tiu havu min, kiu pleje min meritas“. Kaj ili venis al mi por peti mian juĝon.

„Kaj vi? Al kiu vi juĝis ŝin?“ demandis scivole la disĉiploj.

„Mia saĝo eldiris la juĝon jene:

Kiu revivigis la knabinon, tiu meritas, ke li estu ŝia patro, ĉar li donis vivon al ŝi.

Kiu ĵetis sin en la flamojn, tiu meritas, ke li estu ŝia frato, ĉar li estis tiel oferema.

Kiu gardis fidele la cindrojn, tiu meritas, ke li estu ŝia sklavo servema por ĉiam.

Kaj kiu ektiris la ŝultrojn, kaj trankvile hejmeniris, tiu meritas, ke li estu ŝia edzo. Li havu la knabinon.“

„Granda vi estas majstro!“ Kriis la disĉiploj unuanime.

TEO MELAS

LA IDEO KAJ LA AMO

