# Legendoj

## Part 5

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/legendoj-62118/index.md

-- Por ke la savitoj ne ĉagreniĝu.

-- Sed kiam mi rigardas per la okuloj tiun ĉi mondon, neniam venas al mi ĉagreno.

-- En la ĉielo ĝi venus.

-- Kial ĝi tie venus kaj tie ĉi ne?

-- Ĉar tie vi havos la tutkomprenon.

-- Kio estas tutkompreno?

-- Tio signifas, ke vi vidos la tutan vantecon de l' mondo.

-- Kiel do povas ĉi tiu mondo esti vanta, se ja ĝin Sinjoro kreis kaj nia instruisto tion certigas?

-- Sinjoro kreis la mondon, sed la homoj estas sur ĝi.

-- La homoj estas ankaŭ kreitaj de Sinjoro.

-- Sed ili obeis la inspiron de malbona spirito kaj la vivon sur ĉi tiu mondo difektis.

-- Kial la malbona spirito tion al ili inspiris?

-- Ĉar li volis Sinjoron turmenti.

-- Ĉu en la infero estas tia lago.

-- Ne estas. Tie estas maro da fajro.

-- Kaj mankas tiaj montoj? Kaj tiaj floroj? Kaj tia lunbrilo?

-- Nenio simila troviĝas.

-- Do tie estas tre malĝoje?

-- Malĝoje kaj malgaje.

-- Ĉu la satano neniam vidis la ĉielon kaj la teron?

-- Li vidis, sed, ĉar li estis malbona, Sinjoro lin forpelis de si. Kaj teren li venadas por tenti la homojn.

-- Eble li sopiras al la ĉielo kaj al la tero?

-- Ne sopiras.

-- Do li estas efektive malbona!

-- Kaj terura.

Ree ekregis silento. La grizulo nune leviĝis, por elkonduki la boaton el la Jordana fluo kaj direkti ĝin dekstren, kie en granda malproksimo vidiĝis la dometoj de Kafarnaum.

La junulo revis, pripensante la vortojn de l' grizulo. Tiu remis kelkan tempon, poste komencis esplori la akvon, eltiris la reton kaj ĝin subakvigis. La junulo helpis lin, kaj kiam ili finis sian agadon, ili sidiĝis ree sur siaj lokoj. La maljunulo malrapide movis la remilon, direktante la boaton al Kafarnaum. Heleco luna kuŝiĝis sur la akvoj kaj fariĝis ĉiam pli bele sur la tero kaj sur la ĉielo.

Tiam ekmoviĝis ree la junula animo kaj li komencis la grizulon demandadi:

-- Ĉu nia instruisto estas forta?

-- Estas forta kaj nevenkebla.

-- Do kial lin ne ĉiuj obeas?

-- Ĉar la homoj estas obstinaj.

-- Ĉu nia instruisto faras miraklojn?

-- Jes, li faras ilin.

-- Do se li volus, li povus dispecigi la rokojn?

-- Li povus tion fari per unu rigardo.

-- Kial do li ne dispecigos tiujn obstinajn homojn?

-- Ĉar li kompatas ilin.

-- Kaj kial li ne ŝanĝos iliajn korojn?

-- Ĉar li lasas al ili liberan volon.

-- Ĉu nia instruisto estos reĝo?

-- Li ja diris, ke lia regno ne estas de tiu ĉi mondo.

-- Estus pli bone, se li volus esti reĝo. Li povus pli facile proklami sin reĝo kaj rakonti Evangelion.

-- Li volas montri, ke oni ne bezonas esti reĝo kaj povas fari la samon.

-- Do li efektive estas potenca?

-- La reĝoj estas malfortaj kompare kun li.

-- Kaj ĉu la reĝoj povus lin kapti?

-- Ili ne farus tion.

-- Kaj se postulus tion de ili malbonaj homoj?

-- Ili ne kuraĝas tuŝi lin.

-- Tamen ili mortigadis la profetojn.

La grizulo eksilentis kaj meditis, eltirinte la remilon el la akvo. La junulo diris post momento:

-- Kial vi ne respondas al mi?

La maljuna homo diris per mallaŭta voĉo:

-- Mi malĝojas...

-- Kial vi malĝojas?

-- Ĉar mi vidas, ke ili povus lin kapti. Sed tiam ni defendus lin kaj liberigus.

-- Pro kio? Li ja povus fari miraklon kaj mortigi ilin ĉiujn?

La maljunulo mallevis la kapon kaj malgranda rideto ekvagis sur liaj lipoj. Baldaŭ tamen la rideto malaperis senrevene kaj la frunto faldiĝis per miloblaj sulkoj. Zorgo ia sidis sur ĝi kaj nubigis la vizaĝon. Dubo speguliĝis en la okuloj, kiuj rigardis la akvojn. Kaj ŝajnis al la maljunulo, ke en sia mizero li forgesis pri la aranĝoj de tiu ĉi mondo, pri ĝiaj potenculoj skribantaj la leĝojn. Stariĝis antaŭ lia memoro diversaj momentoj el la lasta jaro kaj tiu instruisto ekŝajnis al li esti estaĵo malforta, kiu intencas batalon senvenkan, kiu levas la manon kontraŭ fortoj nedetrueblaj, kaj kiu povas konduki ilin al pereo. Ili pereos kun li, ĉar ili lin amas kaj al li kredas. Sed kio el ĝi rezultos? Ĉu tio ŝanĝos la mondon? Li, maljunulo, vivis ja pli longe ol la instruisto; kaj kvankam li ne estis tiel lerta en la sciencoj kiel tiu, tamen li konis la vivon, ĉar ĝi sur lia frunto skribis instruon, kiu estas maldolĉa, sed vera. La juna instruisto ne konis la montrilojn de tia instruo, vagis de urbo al urbo kaj predikis. Sed ĉu la instruisto vivis tiom, kiom li, kaj ĉu spertis tiom, kiom li spertis!

Kaj la timo plenigis la simplulan koron de l' maljuna homo. Jes, li timis tion, kio okazadis kaj kio estis okazonta. Kvankam ĉiam pli multenombraj amasoj sekvis la instruiston kaj adoris lin. Sed lia parolo estis nesingardema, provokanta. Li riproĉis la potenculojn kaj estrantojn, kaj ili ĉiam pli kontraŭ li ekscitiĝis. Kial li ne bridas sian incitemon? Kial li provokas la potenculojn? La mondo estas mondo. Kiom jam estis da maljustaĵoj! Kiu havas armilon, uzas ĝin. Kaj tiu buĉo de senkulpaj infanoj, aranĝita de la tetrarko? Kaj tiu masmortigo de galileoj, farita de la Landestro? Kaj tiuj justuloj ŝtonmortigitaj de la incitita popolo? Kiom da profetoj falis pro la kolero de la doktoroj de l' Skribo? Kiom da ili, kvazaŭ lumojn, estingis la ĉefurbaj riĉuloj, kiam por ili tiu lumo fariĝis neoportuna? Kaj la instruisto estas malriĉa, simpla kaj migranta. Kaj la popolamasoj pro ia ajn kaŭzo diskuros kaj forlasos lin. Kiu li estas, ke li tian verkegon entreprenas kaj ĝian finon ne vidas!

Tiel pensis la maljunulo, kaj la infano pripensis alimaniere. Li sonĝis en sia animo senkulpa, ke la instruisto komprenos la bezonon fariĝi reĝo, ke li kolektos armeon, konkeros la landon kaj sian regadon enkondukos. Li enrajdos al Jeruŝalaim sur blanka ĉevalo, ordonos treni la malbonulojn en malliberejon kaj tie estos ilin instruanta, ĝis ili ekkredos, kaj tiam li mem distranĉos la ligilojn kaj alpremos ilin al sia koro kaj pardonos ilian obstinecon. Poste li komencos militon kontraŭ la reĝoj de l' tuta mondo, venkos ilin kaj katenitajn venigos kaj tiel longe al ili predikos, ĝis ili ekkredos al li, kaj tiam li ankaŭ distranĉos iliajn katenojn kaj alpremos al si. Tio estos bela tago! La popolo estos promenanta tra la lando kun palmoj kaj lilioj, kantante je lia gloro...

Sed la imago infana, flugante kiel birdo en la vastaĵoj de l' penso, renkontis la vortojn de l' maljunulo, kiu diris, ke la instruisto ne volas esti reĝo. Li eĉ akcentis tion, kiam li certigis, ke la instruisto farante tion, kion li faras ne estante reĝo, estas multe pli potenca. Tio ne povis tamen akordiĝi en la kapo junula kun la antaŭaj bildoj. Ŝajnis al li, ke la instruisto ne vidas fortojn, kondukantajn al la celo. Li fariĝis malĝoja, ke tiel prudenta instruisto tamen ne komprenas tiel simplajn aferojn. Li ne imagis tiun ordon sur la mondo, kiun oni antaŭdiradis. Kio do estas la instruisto kompare kun la potencaj riĉuloj, kompare kun la tetrarko, Landestro, reĝoj, ha, kompare kun la imperiestro de l' Romanoj!

Li ĉesis kompreni sian majstron!

Kaj tiam la infana penso kaj la penso de l' maljunulo renkontis sin ĉe la muro de unu kaj la sama problemo -- ideo de la forto. Ili ambaŭ ne povis kompreni la majstron, kvankam ĉiu pro tute diversaj kaŭzoj. Elirinte el du diversaj ekstremoj de l' penso, ili kunvenis dumvoje: ili ne komprenis, de kio povas dependi la potenco, pri kiu oni konstante aŭdis kaj parolis, kaj al kiu oni kredis, sed kiu ne estis elprovita. Li kuracis, sanigis -- tion saman faras ankaŭ la sorĉistoj kaj aŭguristoj. Li faris tion pli bone ol ili, pli rapide, tio estas vera! Sed kiel de tio veni al la venko de la reĝoj, riĉuloj kaj farizeoj! Se li etendos kontraŭ ili la manojn, ĉu ili ne starigus militistaron kun hirtiĝintaj lancoj?... Kaj kio plue? Kio plue?... Kie forto lia? Kie la antaŭdiritaj forto kaj triumfo?

Tiel ili revis sur la akvoj de l' lago, kiu estis kovrita per luna heleco kaj briletis kvazaŭ malproksimo ensorĉita.

Subite la junulo komencis diligente rigardi antaŭ si kaj timtremi. Li turnis sin unu- kaj duafoje al la grizulo, ĝis kiam tiu ekdemandis:

-- Kio al vi estas, infano?

La junulo tremis, etendis la manon kaj ekmurmuris per paliĝintaj lipoj:

-- Ŝajnas al mi, ke ia aperaĵo portas sin super la akvoj.

Ili ambaŭ komencis rigardi en la montrita direkto. La junulo ekmurmuris post momento:

-- Kvazaŭ ia hela kaj granda figuro proksimiĝas sur la akvoj...

Kaj li ektremis, ĉar li komencis vidi pli klare.

En longa, blanka vesto, kun la kapo mallevita al la brusto, iris viro, simila al fantomo kaj la lunbrilo lumigis liajn harojn. La dekstran manon li tenis sur la brusto, kaj per la piedoj li tuŝetis la akvojn, glatigitajn kaj arĝentumitajn per la koloriĝanta brilo.

La maljunulo almetis la manplaton al la frunto, malfermis la mirigitan buŝon kaj rigardis. Sur lia vizaĝo vidiĝis necerteco. Subite ekregis lin timo. Li saltis el sia loko, ekplaŭdis per la manoj kaj eligis mallongan ekkrion. La junulo turnis al li sian timigitan vizaĝon kaj ekflustris:

-- Ĉu tiu stranga figuro ne estas simila al nia instruisto?

Kaj en tiu momento ekbrilis en lia kapo la penso, ke tie eble efektive tiu instruisto paŝas sur la akvoj. Kiel li tion faras, ke la ondoj sub li ne disiĝas kaj ne englutas lin? Kian forton li posedas, ke li tiel iras trankvile sur la moviĝema akvosupraĵo?

La infano turnis sin unufoje ankoraŭ al la maljunulo kaj demandis lin per timigitaj okuloj. Sed en tiu momento la maljunulo falis genuen sur la tabuloj de l' boato kaj el lia buŝo eliĝis murmuro de l' vizia ekscitiĝo:

-- Instruisto! Majstro!

La infano turnis sin unufoje ankoraŭ al la boatorando kaj kliniĝis antaŭen. Li rigardis kun timo kaj mirego la lagon kovritan per la lumo.

Kaj tiu figuro pasis ankoraŭ momenton sur la ondoj, ĝis kiam fine ĝi disfluis en malproksimo meze de la luna heleco.

ESPERANTO-LITERATURO

_H. A. LUYKEN, F. B. E. A._

Stranga Heredaĵo

Romano originale verkita

1922. 320 paĝoj. Broŝurita kaj bindita

La romano estas plena de okazintaĵoj, allogaĵoj, plena de sensaciaĵoj!

Ĝia enhavo kondukas la leganton tra la tuta Eŭropo kaj Ameriko, pritraktas religiajn kaj socialajn demandojn, pacifismon, naciismon; komercistajn, teknikajn kaj artistajn demandojn, okultismon kaj spiritismon. La tuton ĉirkaŭas ĉarma amo-rakonto; ĝin trafluas glorigo de la Esperanto-movado kun multaj aludoj al ĝia eminentularo. La heroo de la romano estas juna anglo, naturdotita per sugestiaj fortoj, li estas perfekta parolanto, konvinkita kaj eminenta Esperantisto kaj -- finfine -- naskita detektivo kun ĉiuj talentoj de iu Sherlock Holmes.

Nenio, neniu kontraŭstaras lin, ĉion li majstras per la forto de sia homamo. La romano entuziasmigas la leganton per majstre pentritaj vojaĝrakontoj, per aventuraj kaj detektivaj okazintaĵoj; ĝi prezentas krom tio multvalorajn kaj instigajn pensojn. Entute: Vera esperantista tendencromano, valora libro por ĉiuj gesamideanoj, kiu altiras specialan intereson pro sia modela kaj flua stilo.

_JEAN FORGE_

ABISMOJ

Romano originale verkita

1923. 150 paĝoj. Broŝurita kaj bindita

Ĉefaj personoj de la romano:

_Ernesto Muŝko_, bienposedanto en Karlovo _Halino Borki_, filino de najbara bienposedanto en Nivi _Mateo Ardo_, artpentristo _Zonjo Biringo_, lia fianĉino

La romano „Abismoj“ estas unika en la ĝisnuna Esperanto-literaturo. Ĝi estas la unua provo sekvi la modernan direkton de la hodiaŭa nacilingva romano. Ne nur la enhavo, sed ankaŭ la stilo konformiĝas al la nova direkto kaj altiros jam per tio ĉies atenton.

La supraj personoj mem rakontas la romanon ĉapitron post ĉapitro alternante en harmonia sinsekvo kaj tiamaniere karakterizas sin mem.

La nepre internacia enhavo, kiun vivigas interalie stranga kaj ekscitita pensmaniero de ebriulo, ravaj sonĝoj de gloravida pentristo kaj amsoifa knabino kaj laŭnovela vivoskizo, fariĝas interesega per la interna batalo inter malnova amo kaj alia ekflamanta en la koro de brava viro. Dum ĉi tiu batalo, kiu pasie akriĝas kaj katastrofe finiĝas, la leganto mem estas kunŝirata en la plej profundajn abismojn de homaj animoj.

_D-ro EDMOND PRIVAT:_

VIVO DE ZAMENHOF

kun portreto de D-ro L. L. Zamenhof.

1923. 109 paĝoj. Kartonita kaj bindita.

Speciala eldono por mez- kaj malbonvalutaj landoj.

ENHAVO:

Ĉapitro I: La gentoj en Litva lando. " II: Infano en Bjalistok. " III: Gimnaziano en Varsovio. " IV: Studentaj jaroj. " V: Doktoro Esperanto. " VI: Idealista profeto. " VII: Homarano. " VIII: Kongresaj paroladoj. " IX: Lingvisto. " X: Verkisto. " XI: Etika pensulo. " XII: Homo ĉe morto.

„... Jen klasiko, kiun nepre devas posedi ĉiu Esperantisto.“ Por ebligi al la gesamideanaro de mez- kaj malbonvalutaj landoj la akiron de ĉi tiu, por ĉiu Esperantisto nepre necesa libro, ni aranĝis laŭ permeso de la Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke-Mudie tiun eldonon. Ĝia literatura enhavo estas laŭvorte tute la sama kiel tiu de la ilustrita eldono.

* * * * *

Historio de la lingvo Esperanto

Deveno kaj komenco 1887-1900.

1923. 2a eldono. 14 paĝoj. Kartonita.

ENHAVO:

Ĉapitro I: Esperanto kaj indo-eŭropaj lingvoj. " II: La esperanta vortaro. " III: Zamenhof. Deveno de Esperanto. " IV: Apero de la „Unua Libro“. " V: Unua jaro. „La Dua Libro.“ " VI: Amerika Filozofia Societo kaj „Aldono al la Dua Libro“. " VII: Nürnberg. Einstein. „La Esperantisto.“ " VIII: La Ligo. Reforma agitado. " IX: „Lingvo Internacia“ en Upsala. " X: Franca Societo. „L'Espérantiste.“ " XI: La influo de L. de Beaufront. " XII: Esperanto en Ruslando. Interna Ideo. La spirito de la lingvo.

„... Prave oni postulas en Esperantaj ekzamenoj konon pri la historio de la lingvo. Plej utila ĝi estas al ĉiuj, kiuj devas gvidi kursojn aŭ fari paroladojn ... nenio pli bone instruas ol historio.“

Internacia Mondliteraturo

La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh. Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko.

Ĝi enhavas nur la plej famajn verkojn el ĉiuj naciaj literaturoj. Ĝis nun aperis:

Volumo 1:

Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la germana originalo trad. B. Küster. 2a, korektita eldono. Kun antaŭparolo de Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 paĝoj. Kartonita.

Volumo 2:

Niemojewski, A.: Legendoj. El la pola originalo trad. B. Kuhl. Kun antaŭparolo de Antoni Grabowski. 2a, korektita eldono. 1923. 74 paĝoj. Kartonita.

Volumo 3:

Turgenev, Ivan S.: Elektitaj noveloj. El la rusa originalo trad. A. Mexin. 1923. 81 paĝoj. Kartonita.

Volumo 4:

Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la germana originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono. 1922. 64 paĝoj. Kartonita.

Volumo 5:

Hildebrand: El la „Camera Obscura“. El la holanda originalo trad. H. C. Mees. 1923. 64 paĝoj. Kartonita.

Volumo 6:

Irving, Washington: El la skizlibro. El la angla originalo trad. H. L. Elvin. 1923. 64 paĝoj. Kartonita.

Volumo 7:

Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la germana originalo trad. Eug. Wüster. 1922. 84 paĝoj. Kartonita.

Volumo 8:

Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo trad. Iv. H. Krestanoff. 1922. 80 paĝoj. Kartonita.

Volumo 9:

Ŝalom-Aleĥem. Perec.: Hebreaj rakontoj. El la hebreaj originaloj trad. Is. Muĉnik. 1923. 78 paĝoj. Kartonita.

Volumo 10:

Puŝkin, A. S.: Tri noveloj. El la rusa originalo trad. D-ro A. Fiŝer. 1923. 67 paĝoj. Kartonita.

* * * * *

FERDINAND HIRT & SOHN -- LEIPZIG ESPERANTO-FAKO

Noto de transskribinto:

Mi registris malmultajn ŝanĝojn kontraŭ la originalo per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris. Kelkaj malkutimaj vortoj, kiel _rabbi_ kaj _disciploj_ restas kiel literumita de la tradukinto.

