# Legendoj

## Part 3

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/legendoj-62118/index.md

La boato glitis sur la akvoj kiel birdo, kiam ĝi, etendinte en la aero la flugilojn, flugas al la tero. Staris en ĝi la fiŝisto Petro kaj serĉis per la okuloj du ŝtonojn, inter kiujn li povus enkonduki sian ŝipeton.

Kaj haltiginte ĝin, kiel li intencis, li suriris la bordon, proksimiĝis al Majlaĥ kaj anoncis, ke morgaŭ kunvenos tie ĉi multaj fiŝkaptistoj kun siaj familioj kaj ankaŭ homoj de aliaj metioj. Li aliĝu al ili kaj aŭskultu la vortojn, kiuj al tiu kunveno estos diritaj.

Li ne finis ankoraŭ paroli, kiam Majlaĥ alrampinte komencis tuŝi liajn piedojn, manojn, vizaĝon, vangojn, palpebrojn kaj orelojn. Diligente li esploris kaj rigardis kaj observis kaj al siaj okuloj ne volis kredi.

Tiam la fiŝisto diris:

-- Sekrecio de viaj ulceroj ne infektos min kaj baldaŭ infektos jam neniun, kvankam tien ĉi multaj alvenos kaj pri via tendo ili aŭdis. Ekkredu nur al tiu, kiu estas simpla kiel mi kaj kiu alie instruas ol vi.

Dirinte tion li fornaĝis kaj Majlaĥ enrampis sian tendon. La nokto venis per mallumaj paŝoj, sed li ne povis ekdormi. Doloro terura lin turmentis, sed li ne ekĝemis. Li aŭdis la bruan dissaltadon de l' ondoj sur la bordo, sed jam li ne ridis.

Ia dubo vagis en lia kapo kaj erarigis ĉiujn liajn pensojn. Li ekmiris, ke la fiŝisto ne infektiĝis kaj ke li alkondukas amasojn al la bordo, kiun ĉiu evitis.

Poste li fermis la palpebrojn kaj ŝajnis al li, ke tiu stranga fiŝisto vizitis lin kaj sidiĝis ĉe la eniro en la tendon.

Li do komencis demandi:

-- De kie vi havas, fiŝisto, tiun kvieton de l' animo?

Sed la fiŝisto nur ridetis. Kaj demandis lin Majlaĥ plue:

-- De kie vi havas, fiŝisto, tiun indiferentecon kontraŭ la vundoj kaj ulceroj?

Sed la fiŝisto ridetis konstante. Kaj demandis lin Majlaĥ ankoraŭ:

-- De kie vi havas, fiŝisto, tiun saĝecon, kiu antaŭdiras aferojn eksterordinarajn kaj ĝisatendas ilian plenumon?

La fiŝisto ekridetis lastafoje kaj malaperis.

Majlaĥ vekiĝis kaj pripensis tion, kio ŝajnis al li en la sonĝo; poste li ekdormis denove.

Kaj en tiu dua endormiĝo ŝajnis al li, ke li sidas apud la marbordo kaj observas la dissaltantajn ondojn. Ĉiu guteto de l' akvo estas homa kapo. Ondoj da tiuj kapoj alkuradas, disverŝiĝas sur la bordo kaj de la sablo leviĝas amasoj da fiŝkaptistoj, kiuj rapidas profunden en la landon. Kaj la akvosupraĵo ne malgrandiĝas, ne malaltiĝas, nur naskas novajn ondojn senfine kaj seninterrompe.

Majlaĥ vekiĝis kaj pensis longe pri sia dua sonĝo, kian al ĝi doni klarigon. Tiam li ekdormis la trian fojon.

Kaj en tiu tria sonĝo ŝajnis al li, ke li staras apud la bordo kaj observas la elirantajn el la maro fiŝkaptistojn. Subite li rememoris, ke kiam li ne havis tiujn ulcerojn, li estis tre simila al kelkaj el tiuj homoj. Tio pripensigis lin kaj li komencis kun pli granda atento observi la elirantajn el la marakvoj fiŝkaptistojn. Tiam ekregis lin granda miro, ĉar ju pli multe da homoj eliradis, des pli granda fariĝis la simileco. Fine ŝajnis al li, ke estas li, kiu en senfina nombro da figuroj eliras el la marabismo kaj rapidas en la profundon de l' lando. Tiam li vekiĝis kaj ne povis kompreni, kion tiuj ĉi tri sonĝoj povus signifi kaj kia estus ilia klarigo.

La sekvintan tagon li frumatene alrampis la bordon kaj rigardis ĝis la tagmezo la akvohorizonton. La vundoj brulis; interne li sentis febron. Li ekploris.

Salplenaj larmoj, fluante sur la ulcerkovritaj vangoj, pligrandigis liajn dolorojn. Sed jam li ne rezonis mokride, jam la moko forlasis lian animon. Restis nur tie malĝojo deziranta kvietiĝon. Li ploris konstante.

La maro kuŝiĝis kvazaŭ glata lazuro ĉiela. La suno etendis sian oran bruladon super la mondo. La folioj pendis senmove sur la arboj. La arbaraj birdoj ekdormis sur la branĉoj, dezirante dormeti dum la tagmeza varmego.

Kaj li ploris senĉese.

Vespere eksvarmis en malproksimo la boatoj kaj samtempe sur la bordo komencis aperadi aretoj da virinoj, maljunuloj kaj infanoj. Ili sidiĝadis sur la sablo, sur ŝtonoj, sur kuŝantaj trunkoj de l' renversitaj arboj. Miris Majlaĥ pro tio, ke neniu lin evitis, sed ĉiu per rideto kvazaŭ ion antaŭdiris.

La boatoj alnaĝis; la fiŝistoj miksiĝis kun la virinoj, maljunuloj kaj infanoj. Poste la maljunuloj kaj virinoj sidiĝis en la boatoj kaj la viroj ekokupis la bordon. Kaj oni vidis kapon apud kapo ĉe la terlimo de l' marakvoj, kvazaŭ la ĝiboforma tero konsistis nur el kapoj. Tiutempe unu boato foriris iom de la bordo kaj en ĝi sidis du homoj. La unua estis Petro la fiŝisto, kaj la dua -- viro nekonata.

La vizaĝo de tiu viro estis mirinde kvieta kaj la okuloj turniĝis tiel, kvazaŭ li ĉiun per ili tuŝetis. Krom tio estis en ili granda heleco kaj saĝo kaj komprenemo de la aferoj. Majlaĥ ne povis deturni la rigardon de tiu vizaĝo. Kaj tiu viro sidis en la boato, apoginte la barbon sur la mano, kaj observis la homojn kunvenintajn sur la bordo. Tiam Petro la fiŝkaptisto eltiris la remilo el la akvo, sidiĝis ankaŭ en la boato kaj mallevis la kapon sur la bruston.

Ekregis silento, interrompata nur per delikata plaŭdado de l' akvoj kontraŭ la boatrandoj.

Post momento eksonis de tie voĉo; Majlaĥ haltigis la spiron. La vortoj fluis tra la aero kaj disiris inter la homoj kunvenintaj sur la bordo.

Tiu stranga viro predikis alegorion pri homo prudenta kaj pri homo bona. Homo bona estis sinjoro kaj homo prudenta lia servisto. Sed baldaŭ homo prudenta rimarkis, ke, se li malzorgas sian servodevon, tiam homo bona faras anstataŭ li tion, kion li ne plenumis. Rimarkinte tion, li komencis ĉiam pli multe mallabori kaj fine tute ĉesis fari, kion li devis. Kaj li rimarkis ankaŭ, ke dank' al tio la rilatoj inter sinjoro kaj servisto plene ŝanĝiĝis. Kaj tio, kion li rimarkis, estis vera. Homo prudenta fariĝis sinjoro kaj homo bona servisto. Dume okazis milito. Proklamis ĝin homo prudenta, ĉar li precize kalkulis, ke li posedas sepoble pli multe da militistaro kaj pli bonajn armilojn, do ke li povas sendanĝere ataki la malamikon kaj rabi lian bienon. Vane homo bona al li tion malkonsilis. Vi estas homo bona, diris tiu, do vi abomenas la sangoverŝon; sed mi estas prudenta kaj vidas, ke la pligrandiĝo de la fortoj estas necesa. La milito eksplodis. Sed en la unua batalo homo prudenta ricevis gravan vundon en la kapo, falis de sia ĉevalo, kaj la militistaro, piedpremante lin, iris kontraŭ la malamiko. Kuŝis do tiu homo prudenta sur la kampo en sufero kaj soleco kaj dume la estro, kontenta pro tiu ĉi okazo, ke la sinjoro sur la kampo mortos, el nenie havante helpon, venkis la malamikon, forprenis liajn trezorojn kaj proklamis sin reĝo de ambaŭ popoloj. La militistaroj ĵuris al li fidelecon kaj oni trumpetanoncis la pacon. Ĉiuj revenis al siaj okupoj. Post ia tempo aperis sur la sojlo de bona homo mizerulo peteganta, ke li helpu lin kaj akceptu kiel serviston eĉ por la plej malaltaj servoj, ke li nur donu al li tegmenton super la kapo kaj pecon da pano por nutriĝi. Kompatiĝis homo bona, enkondukis lin en sian domon kaj lavis kaj bandaĝis liajn vundojn kaj poste dividis kun li la panon. Tiam homo prudenta, kiu estis fariĝinta mizerulo, tre miris kaj parolis al homo bona: mi estis via servisto kaj ne obeis vin; mi ekposedis la regadon super vi kaj prenis de vi, kio estis via; kial vi ne forpuŝas min ekster la sojlon de via domo, sed vi donas al mi panon kaj bandaĝas miajn vundojn? Kaj homo bona respondis je tio: ĉar vi estas mizera kaj suferas, ĉar vi venis al mi, kiel vi estis devinta ne foriri, ĉar vi devas servi al mi, por ke vi ne suferu; kaj obeu min, por ke vi kune kun mi plenumu la ordonojn.

Rakontinte tiun alegorion, li observis ian tempon la amasojn, kaj en liaj okuloj tremis heleco, kiu radiis al la kunvenintoj sur la salplena bordo. Poste li deprenis la manon de la barbo, levis la kapon kaj komencis paroli:

-- Estu kiel tiu homo bona, kaj la prudentaj venos al via sojlo kun siaj vundoj. Forigu de aliaj ĉiun doloron, kaj kiam ĝi mem al vi venos, salutu ĝin kiel amikon, kiu ne suferigas. Kaj mirigitaj estos pro vi la homoj kaj ili rakontados, ke vi la ordon de la mondo ŝanĝis. Kaj vere vi ŝanĝos ĝin. Homo prudenta fordonos sian glavon en viajn manojn, kaj vi tiun glavon disrompos kaj ĵetos en la fajron. Homo prudenta alportos al vi, kion li prenis de aliaj, kaj vi tiun profiton disdonos inter ĉiuj kaj ne estos malpaco. Homo prudenta alportos al vi sian saĝon, kaj vi tiun saĝon ŝanĝos en aljungan beston, por ke ĝi estu utila, sed ne malutila. Vere mi diras al vi, tio fariĝos, kiel fariĝis lumo kaj ĉielo kaj maroj kaj tero. Homo bona cikatrigos viajn vundojn, viŝos larmojn, forigos suferojn, nutros malsatulojn, trinkigos soifantojn kaj levos falintojn. Homo bona faros vin blindaj je tio, kio forpasas, kaj malfermos viajn okulojn je tio, kio estas eterna. Vere mi diras al vi, ke tio fariĝos, kvankam antaŭe tiun homon bonan prudentuloj estos turmentantaj, surdigos per moko liajn vortojn kaj alkroĉos lin al ligno, por ke li ne povu agi laŭ boneco sia.

En la amaso aŭdiĝis mallaŭta ploro, kaj poste abruptaj voĉoj:

-- Vi estas tiu homo bona!

Kaj ree:

-- Vi estas tiu, kiun vi anoncas!

Kaj ankoraŭ:

-- Vi estas, kiu cikatrigas la vundojn, viŝas larmojn kaj levas falintojn!

Petro la fiŝisto enmetis la remilon en la akvon kaj la boaton direktis al la bordo. Kaj kiam ĝi apogis sin kontraŭ la sablon, amasiĝis ĉirkaŭ ĝi la patrinoj kaj alkondukis la infanojn al tiu viro, por ke li benu ilin. Poste proksimiĝis diversaj suferantoj, kaj li metis la manon sur ĉies kapo, rigardis ĉielen kaj murmuris iajn mallaŭtajn, neaŭdeblajn vortojn.

Silento eksterordinara regis en la naturo. Ŝajnis al ĉiuj, ke la ĉielo klinas sian lazuron al la tero kaj la aeron plenigis odoro de diversaj aromoj. La plaŭdado de la akvoj kontraŭ la boato silentiĝis kaj la maro fariĝis muta, kvazaŭ ĝi aŭskultis la parolon kaj agojn de tiu, kiu kortuŝis, sanigis kaj kredigis.

Majlaĥ kuŝis sur la bordo, vidante la tutan amason kaj tiun viron kun la fiŝisto Petro en la boato. Li observis longe kun kreskanta miro kaj aŭskultis. La vortoj de tiu homo falis sur lin, kiel sunradioj, trapenetris lin kaj heligis lian koron. Poste ili ekposedis lin tute. Kaj kiam tiu viro eksilentis, fininte la alegorion, Majlaĥ-on ekregis malĝojo kaj sopiro. Mankis al li tiuj vortoj. Li alrampis pli proksimen. La homoj disiĝis kaj permesis al li vidi la maron. Kiam el la boato ree aŭdiĝis la voĉo, Majlaĥ komencis tremi per la tuta korpo, kapskui, kaj larmoj ekfluis el liaj okuloj. La boato dume albordiĝis. La patrinoj komencis alkonduki la infanojn, al aliaj amasiĝis kaj etendadis la manojn. Tiam Majlaĥ, tremante per la tuta korpo kaj blinda pro la larmoj en la okuloj, komencis rampi al la plej granda amaso. Jam li ne vidis, kio ĉirkaŭ la boato okazadis. Super li etendiĝis brakoj, aŭdiĝis plej dorlotaj vortoj; ondo da amaso proksimiĝis al la bordo, kaj li en ĝia fundo rampis sur la sablo, spiregante kaj plorante. Tiamaniere li proksimiĝis al la bordo kaj trovinte sin ĉe la rando de la boato levis la okulojn. La homoj eliris jam el la ŝipeto, kaj la rigardo de tiu stranga homo falis sur lin.

Majlaĥ transrampis la boatorandon, rampis sur la bretoj kaj levis la vizaĝon kovritan per vundopuso kaj larmoj; lia ulcerkovrita buŝo moviĝis petege.

Kaj tiu stranga homo etendis la manon al li kaj metis la manplaton sur lian kapon, kiun neniu kuraĝis ektuŝi.

Majlaĥ ekĝemis:

-- Kompatu je mi, Sinjoro.

Tiam li aŭdis super si:

-- Forigita estu de vi la doloro...

Kaj Majlaĥ ĉesis suferi.

-- Forigita estu de vi la malbeleco...

Kaj fermiĝis la vundoj de Majlaĥ.

-- Forigita estu de vi via malkredemo...

Kaj Majlaĥ sanigita kaj forta falis singultante vizaĝen.

Petro la fiŝisto enmetis la remilon en la akvon, la boato malproksimiĝis de la bordo kaj de la amasoj, ekbruis la marondo, kaj Majlaĥ konstante ploris.

Tiam li eksentis ree la manon sur sia kapo kaj ĝeme demandis:

-- Kion vi deziras, Sinjoro, de mi?

Eksonis super lia kapo:

-- Kredu al la boneco kaj faru al aliaj, kiel mi al vi faris.

ADMONO

Li estis grandioza figuro. Giganta kresko, forta nuko kaj potencaj brakoj rememorigis tion, kion la tradicio rakontis pri la formoj de Samson. Grandega vizaĝo kun grandaj, brunaj okuloj, agla nazo, longaj lipharoj kaj iom griza, preskaŭ la zonon atinganta barbo faris majestan impreson. Liaj vestoj estis multekostaj kaj diverskoloraj, la kapon kovris turbano el la plej valora teksaĵo. Li paŝis ĉiam tre malrapide, kaj trairante la urbon al neniu respondadis je la salutoj. Fiero kaj konscio pri la supereco antaŭiris lin, dispelante la popolamason.

Li estis nomata Joel. En Sinhedriono oni uzis lin precipe por la celoj de l' reprezentado. Li proklamadis la verdiktojn, antaŭlegadis la decidojn kaj donadis la admonojn.

Stariĝinte en la templo sur la estrado, li aspektis grandioze. Lia profunda voĉo similis la sonon de l' bronza trumpeto, kiun skuis la spiro de la plej kapabla artisto. La enhavo de liaj paroloj estis antaŭe precize formulita. Joel nenion bezonis aldoni, nenion forigi. Tiujn parolojn verkis homoj lertaj en la juro kaj mirinde konantaj la lingvon. Joel antaŭlegis iliajn vortojn per sia belega voĉo, aldonante al ili seriozon per la figuro. Do, kiam li ekparolis, la amasoj silentiĝis kaj aŭskultis, kaj ĉiu silabo faladis profunde en ilian animon. Ĉiujn do verdiktojn, anoncojn, admonojn kaj alvokojn, elirantajn de Sinhedriono, la popolo ĉiam kunigis kun la figuro de Joel, supozante, ke li havas la plej grandan signifon inter la sepdek anoj de l' Alta Konsilantaro. Joel post la tempo komencis havi ankaŭ tiun opinion, kio estis des pli facila, ke en tiaj momentoj, kiam li parolis al la popolo, la aliaj anoj asistis kun la plej granda estimo, prezentis la pergamenon kaj servis lin, por tiamaniere aldoni al tio, kion li parolis, pli grandan gravecon.

Ekkredis do Joel al sia granda saĝeco kaj al escepta sia signifo. Li ekkredis kaj sentis sin senmezure feliĉa. Nenio konfuzis la fonton de liaj pensoj. Fama lia riĉeco multobliĝis ĉiutage. Liaj infanoj estis sanaj, riĉaj, estimataj kaj ankaŭ feliĉaj. Kaj ŝajnis al Joel, ke, kiun Sinjoro elektis, al tiu li donis bienojn terajn, por ke li povu volon Lian plenumi.

Kaj ŝajnis al li ankaŭ, ke la malriĉuloj estas viktimoj de propraj pekoj aŭ de la antaŭulaj kulpoj. Sen kulpo kaj peko neniu povus esti, laŭ lia opinio, malriĉa. Li sentis en si nenian kulpon kaj estis riĉa, kaj el inter tiu mizera simplularo ĉiumomente oni iun kondukis al la juĝo kaj punis. La juĝisto Joel sciis, kiom estis da ŝteloj, kiom da kalumnioj, kiom da adultoj, kiom da senbezona alvokado de l' nomo Sinjora. Li sciis, kiom okazis da trompoj kaj malpiaĵoj, kiom da atencoj kontraŭ la fremda edzino kaj naskiĝoj neleĝaj, kiom da procentego kaj falsa atestado. Kial la kulpuloj devenis nur el la mizerularo? Kial nek unu devenis el inter Peruŝim? La ideo de l' amaso kuniĝis en lia kapo kun la ideo de l' maljusteco. Li malestimis tial tiun amason, same kiel li malestimis la pekon.

Specialan tamen malŝaton li sentis kontraŭ la impostistoj, kiuj estis famaj pro la malhonesteco. Sed li malŝatis ilin ankaŭ tial, ĉar neniam li sukcesis elturniĝi de la imposto, kiun li senlime malŝatis pagi.

En la templo li aperadis kvarfoje dum la semajno kaj preĝis per tiaj vortoj:

„Mi dankas vin, Sinjoro, ke vi kreis min Joel, filo de Azdraŝ riĉa homo, filo de Haskiel riĉa homo, filo de Jakob riĉa homo...

Kaj ankaŭ mi dankas vin, Sinjoro, ke vi donis al mi kreskon grandan, figuron belegan, kiu elvokas estimon de l' popolo. Ke vi donis al mi viglan prudenton, koron noblan kaj belan voĉon...

Ke vi permesis al mi esti justa, ne mensoganto, ne trompisto, ne kalumniulo, ne adultulo, ne blasfemanto aŭ nekredemulo...

Kaj ankaŭ mi dankas vin, Sinjoro, ke vi elektis min al Sinhedriono, ke vi faris min juĝisto, kiu juĝas aliajn, mem ne estante juĝata...

Kaj ankoraŭ mi dankas vin, Sinjoro, ke vi ne faris min homo el la amaso, malriĉa, malbona, stulta, nehonesta...

Ke vi min faris nek paŝtisto, nek ĉarpentisto, nek barelisto, nek azenkondukanto, nek buĉisto, nek marĉandisto de la oferbestoj, nek servisto, nek impostisto, kiel estas tiu, kiu tie post mi brustofrapas kaj devas paroli: Sinjoro, kompatu min pekulon...

Kaj kiam mi enrigardas min, ĝojas animo mia kaj admiras vin, ho Sinjoro, pro via saĝeco, pro via perfekteco, pro via dispono kaj divido de unuj homoj de la aliaj...

Do, ĉar vi tiel kun mi agis, mi vidas vian favoron kaj observos vian ordonon kaj estos punanta ĉiujn, kiuj antaŭ mian juĝistan vizaĝon estos alkondukitaj.

Gloro al vi, Sinjoro en altaĵoj! Vi estas, kiu min kreis kaj al la homoj donis kiel ekzemplon! Do la nomo via ne pereos en la popolo, ĉar la filoj de filoj miaj dankados vin pro mi kaj sur la altaroj bruligos la oferojn, kiujn la popolo alportos...“

Poste li forlasis la templon kaj revenis tra la urbo hejmen. Ĉiuj faris al li la vojon, kaj li paŝis ĉirkaŭita per sia gloro kaj perfekteco, fiera, trankvila, neŝancelebla.

Okazis, ke mortis lia maljuna patro, Azdraŝ, preskaŭ centjara, loĝanta en Jeriĥono, kie li posedis multajn bienojn. Joel nun devis vojaĝi tien, por lin entombigi, fari la ordonitan penton kaj ekposedi la heredaĵon.

Plaĉis al li tiu urbo, kuŝanta apud unu el la flankriveroj de Jordano. La ĉirkaŭaĵo estis ravanta. Joel restis tie pli longe, ol li antaŭe intencis, kaj ofte dum la vesperoj entreprenis sola promenojn en la arbaroj kaj valoj. Lia famo eĉ tien penetris. Kaj ĉar la loĝantoj konis la vastecon de liaj bienoj kaj la nekalkuleblajn riĉaĵojn en la ŝafaroj, do gasto tia estis objekto de senĉesa respektado.

Joel-on lacigis iom la ovacioj, des pli, ke la morto de l' patro profunde lin impresis. Malofte li pensis pri la momento, kiam li adiaŭos la mondon. Nune li ekvidis subite, ke en la ŝtuparo de l' generacioj tuj antaŭ la ŝtupo de Joel putriĝis kaj rompiĝis la ŝtupo de Azdraŝ. Ĉirkaŭblovis do lin kvazaŭ morta malvarmo. Li volis forgesi tion, kaj serĉi aliajn pensojn meze de palmoj, figujoj kaj arbaretoj. Li komencis eĉ enprofundiĝadi en la landon ĝis Jordano, kaj tiam li rajdis sur azeno kaj kunprenis la azenkondukanton.

Dum unu el tiaj ekskursoj li forlasis la kondukanton kaj la azenon en la arbaro kaj mem iris ĝis apud Jordano, por ĝui banon. Sed ĉar li forte ŝvitiĝis, tial sidiĝinte sur la bordo, li sin ventumis.

Tiam li rimarkis proksime paŝtiston, kiu ripoze kuŝis, kaj la ŝafaro proksimiĝadis al la loko, kie sidis Joel.

Do li ekkriis al la paŝtisto, ke li forpelu la ŝafaron kaj mem foriru. La paŝtisto tamen ne ekmoviĝis pro lia kriado.

Joel leviĝis kaj komencis alvoki la serviston. Sed tiu videble ne aŭdis, ĉar li ne aperis.

Tiam Joel aliris la paŝtiston kaj ankoraŭ unufoje ordonis al li, forpeli la aron kaj kun ĝi foriri, ĉar li intencas sin bani en tiu ĉi loko.

La paŝtisto, kuŝante, respondis, ke li tion ne faros, ĉar ĝuste en tiu loko li enpelos baldaŭ la aron en la riveron, por ĝin trinkigi kaj lavi.

Joel demandis la paŝtiston, ĉu li konas lin? Tiu respondis, ke li tute ne scias, kiu li estas. Do Joel diris al li sian nomon. La paŝtisto eĉ ne ektremis.

Joel komencis lin insulti, kio tamen eĉ plej malmulte ne influis la paŝtiston. Do li demandis, en kies servo li estas. La paŝtisto respondis, ke en la Azdraŝa. Je tio Joel ekkriis, ke tiaokaze li servas ĉe li, ĉar Azdraŝ mortis, kaj li estas la heredinto. Li do ordonis al la paŝtisto, plenumi tuj lian volon, minacante forpeli lin el la servado. Sed la paŝtisto respondis, ke li ne konas lin, sed nur konas la ŝafaron, do kiel longe la ŝafaro estos donita al lia gardado, tiel longe li estos faranta tion, kio estas bona por ĝi, sed ne tion, kio estus agrabla por Joel.

Joel ekmiregis. Similan malobeemon li renkontis neniam. La plej potencaj homoj en la ĉefurbo klinis antaŭ li la kapojn, la popolo aŭskultis kun estimo liajn vortojn, la pastroj prezentis al li la pergamenojn -- kaj jen subite ia paŝtisto el apudo de Jordano kontraŭstaras al li, kaj krom tio ankoraŭ lia servanto, mizerulo, simplulo, kiun li povis ĉiumomente laŭvole forpeli!

La kolero ekregis lin kiel flamo. Li demetis la supran veston, kaj, estante forta, li decidis senprokraste puni la kuraĝulon.

Li proksimiĝis do al li kaj jam estis etendonta la manon al la kuŝanto, kiam subite alsaltis vilhara hundo de l' paŝtisto, ĵetis sin al liaj piedoj kaj komencis tiel boji kaj dentgrinci, ke Joel estis devigita reiri kaj forpeli ĝin.

Li postulis de la paŝtisto, ke li la hundon alvoku, kriis, ke li akuzos lin pro la havado de hundo, kiu estis ĝenerale malŝatata. Sed la paŝtisto, ne turnante eĉ la plej malgrandan atenton je li, komencis plendavoĉe kanti:

„Iras al popolo sia, iras blanka, brilanta kaj pura. --

Iras malriĉa kaj sen sceptro kaj sen krono kaj sen skarlato...

Sed en liaj okuloj forto, kaj en la voĉo potenco, kaj sur la frunto vero, kaj en la koro amo al la popolo...

Iras jam, iras savonto, iras antaŭdirita, iras Meŝjaĥ!“

Joel dume forkuris tiom, ke lin la hundo ne plu persekutis, sed, reveninte al sia sinjoro, kuŝiĝis ĉe lia kapo. La voĉo de l' paŝtisto aŭdiĝis sur la valo inter la palmoj, inter la kanoj riveraj kaj kuris sur la akvo. Joel komencis aŭskulti, kaj la vortoj de l' paŝtista kanto lin pripensigis.

En tiu momento li aŭdis bruon de voĉoj. Li turnis la kapon kaj ekvidis sur la proksima monteto amason da homoj, kiu ariĝis kaj sidiĝis. Sur la supro de l' monteto kreskis alta kverko. Sub tiu kverko sidis ia viro mezaĝa. Li estis turnita al Joel dekstraflanke kaj estis videbla sur la fono de l' suno, kiu jam kliniĝis al subiro.

La paŝtisto lasis la hundon gardi kaj mem iris al la monteto kaj miksiĝis kun la amaso. Ĉio ĉi mirigis multe la loĝanton de l' ĉefurbo. Do li survestinte ree la supran veston, komencis iri al la monteto. Kaj kiam li proksimiĝis al la amaso, venis renkonte al li du viroj kaj, ekvidinte liajn riĉajn vestojn kaj belegan turbanon, demandis, kion li tie ĉi deziras?

Li respondis, ke pli ĝuste li devus ilin demandi, kion ili faras en liaj bienoj kaj paŝtejoj?

Je tio rediris unu el tiuj viroj, ke ili ne scias, al kiu apartenas tiuj paŝtejoj, ke neniel tio ilin interesas, ĉar ili faras nenian malutilon, sed kolektiĝas, por aŭskulti la Dian vorton.

Joel diris al ili sian nomon. Sed ili respondis, ke tiu nomo havas por ili nenian signifon. Do li rakontis pri sia rango en la ĉefurbo kaj en Sinhedriono. Ili rediris, ke li revenu tien, kaj tiam certe ĉiu donos al li la konvenan respekton. Sed tie ĉi ĉiuj estas egalaj antaŭ Dio, kaj ne ekzistas homo, kiu estus pli alta ol la aliaj. Pli alta estas nur tiu, kiu al ili parolas, ilia instruisto.

Joel ordonis senprokraste alkonduki al li tiun instruiston. Sed ili respondis, ke ili tion ne povas fari, ĉar la instruisto parolas al la popolo, kaj oni ne devas lin malhelpi.

Do komencis Joel ilin ankaŭ insulti kaj estus eĉ levinta kontraŭ ili la manon; tamen li timis la amason, kiu estus ilin verŝajne defendinta kaj al li farinta malbonon. Li kontentiĝis nur per tiu insultado, ne ŝparante malestimajn vortojn, je kio ili ne respondis, sed kunmetinte la manojn sur la brustoj, kliniĝis antaŭ li kun respekto.

Vidante, ke tiamaniere li ne sukcesas, li enmetis la manon sub la supran veston kaj eltiris el la saketo du monerojn, por doni al ĉiu po unu. Sed ili retiris, levante la manojn supren kaj sciigante, ke la donacon ili ne akceptos.

Tiam Joel diris, ke li prenos ilin en sian servadon kaj donos bonegan salajron. Ili respondis, ke ili ne povas konsenti, servante al sia instruisto.

Do Joel demandis, ĉu tiu instruisto estas riĉa, kiajn li havas bienojn kaj kiom da ŝafaroj? Ili respondis, ke li posedas nenion kaj estas tiel malriĉa kiel ili.

Joel alrigardis jen unu, jen la alian, ne komprenante.

-- Do tiu instruisto via havas neniajn bienojn, kaj vi al li servas? -- li demandis.

-- Ni servas lin -- ili respondis.

-- Kial? Por kio li povas vin bezoni? Kiel li pagas, nenion havante?

-- Li pagas nenion al ni kaj ni nenion postulas; ĉar kvankam ni nomas nin liaj servistoj, tamen ne ni al li, sed li al ni faras servon.

-- Neniel mi komprenas vian parolon!

