# Laŭroj Kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de "La Revuo"

## Part 7

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/lauroj-kolekto-de-la-originalaj-verkoj-premiitaj-en-la-unua-lit-faad7bfa/index.md

Grafo Altmejer iam tre ŝatis la ĉasadon, sed nun li malofte ĝuis tiun plezuron, kaj nur kiam la podagro ne devigis lin resti sur la lito aŭ en la ĉambro. Li tre ŝatis interparoladi kun sia ĉefgardisto, kiu lin estimis treege pro lia konata honesteco; ofte li vizitis lin en lia domo, ili interparolis pri antaŭaj gloraj ĉasadoj. Dume Edith etendis sur la tablon tukon blankan kiel neĝo, kaj servis kelkajn manĝaĵojn kaj bieron ŝaŭmantan. Li volonte akceptis, sed kondiĉe ke Hans kaj lia filino manĝu kune kun li. Hans amegis sian mastron, kaj oferus sian vivon por li.

--Nu!--li ofte diris ridetante,--nu! Edith, kiam do vi edziniĝos? Vi ne volas resti fraŭlino, mi supozas? Mi estos la baptopatro de via unua filo.

Tiam Edith ruĝiĝis, sed ne respondis.

Henriko ofte venis al la ĉefgardisto; li havis grandan amikecon por Edith, kiun li trovis bela kaj dolĉa kiel anĝelino. Ili ofte renkontis unu la alian en la arbaro apud la salto de la Diablo, kiu estis proksima de la loĝejo de Hans Delmer. Ili ambaŭ longe interparoladis, kaj nedifinebla sento de malgajeco ekkaptis iliajn korojn, kiam ili estis devigitaj disiri.

Jam de kelka tempo Henriko fariĝis pensema, malparolema; li ŝajnis ĉiam enprofundigita en ia revado, kelkafoje lia patro demandis lin pri tio:

--Mia kara Henriko, kion vi do havas? Via karaktero tute ŝanĝiĝis, ĉu vi estas malsana? Vi ordinare tiel komunikema, nun silentas tutajn tagojn, kaj ofte okazas, ke oni estas devigita demandi vin kelkajn fojojn, por ricevi respondon de vi.

--Ho! kara patro mia, mi ne ŝanĝiĝis, mi estas kiel kutime, kaj mi ne estas malsana.

Sed la grafo ne estis blinda, kaj li pensis, ke kaŝata amo turmentas la koron de Henriko.

--Vi bone farus edziĝante, mia filo, la vivo ne estas gaja por junulo en tiu granda kastelo kun via maljuna patro. Mi pensas, ke via kuzino Ludovikino Arnheim tre konvenas por vi.

--Ne parolu pri edziĝo, mia patro, mi petegas vin, mi ne volas edziĝi, cetere mi ne amas mian kuzinon.

--Sed, mia filo,--diris la grafo,--eble vi amas alian fraŭlinon, tion konfesu al mi, kaj, se ŝi plaĉas al mi, mi tuj konsentos pri via edziĝo.

--Mi amas nenian fraŭlinon,--respondis Henriko,--mi tion ĵuras al vi.

Kaj, tion dirante, li kredis esti sincera; sed li eraris.

Jam de kelkaj tagoj li sentis en si ion neesprimeblan, li sentis, ke en lia koro io ŝanĝiĝis; li ordinare tiel gaja fariĝis malgaja.

Lasinte sian patron, li eliris el la kastelo kaj iris promeni en la arbaron; li alvenis al la kaskado, apud kies rando li sidiĝis pripensante. Post kelkaj minutoj brueto de senpezaj paŝoj sur la folioj mortintaj aŭdiĝis. Henriko rekonis la paŝojn de Edith. Subite en lia brusto, pli rapide batas lia koro, la paroloj de lia patro revenas en lian memoron. Li komprenas la kaŭzon de sia ŝanĝiĝo, li amas Edith'on! Li ne pensas, ke ŝi ne estas nobela, ke ŝi estas la filino de ĉefgardisto; lia koro ne rezonas, li amas Edith'on! Kaj ĝis nun li ne pensis pri tio. Jen do la kaŭzo de la ĝojo, kiun li sentis vidante ŝin! Li tuj leviĝis kaj aliris renkonten al ŝi, li premis ŝiajn manojn dirante:

--Edith! kara mia kiom mi estas feliĉa vidi vin!

Tion dirante liaj okuloj brilis, kaj lia vizaĝo montris ĝojegan esprimon.

--Kiel mi ankaŭ, sinjoro Henriko,--diris Edith ruĝiĝante, ĉar ŝi estis ekvidinta la pasian rigardon de la junulo.

--Mi amas vin, Edith!

--Ho, ne tion diru, sinjoro Henriko! Kion dirus via patro. Vi scias, ke vi ne povas edziĝi je mi, kaj vi ne volas malhonorigi min kaj mian bonan patron. Ni restu amikoj kiel antaŭe, kaj eble vi renkontos iun nobelan fraŭlinon, je kiu vi povos edziĝi kaj esti feliĉa.

--Ho! Silentiĝu Edith! silentiĝu, mi petegas vin, vi disŝiras mian koron, mi tion ĵuras al vi tie ĉi, je la nomo de mia kara patrino mortinta, mi edziĝos nur je vi, aŭ mi mortos pro ĉagreno.

--Ne tion ĵuru! amiko mia, ne tion ĵuru! Vi tre scias, ke neniam via patro konsentos pri tia edziĝo; certe vi ne forgesis, ke lia familio, kiel ankaŭ li mem, forpelis vian onklon Rupert'on, tial ke li edziĝis je fraŭlino nenobela, kaj ke ili neniam volis senkulpigi kaj pardoni tion, kion ili nomas misaliancon.

Henriko ploris, ĉar li estis certa, ke lia patro neniam konsentos pri tiu edziĝo.

Subite brua ekridego aŭdiĝis, kaj Frederiko montriĝis al liaj miregitaj okuloj:

--Nu! miaj geamikoj, ne ĝenu vin! la arbaro estas oportuna por kaŝataj karesoj!... ne ĝenu vin!... Sed vi ne havas malbonan guston, Henriko! ŝi estas bela la fraŭlino!

Kaj tion dirante, li foriris ridegante.

Neesprimebla sento de timo trairis la cerbon de Henriko. Li havis ankoraŭ en la oreloj tiun demonan ridegon. Li timis ne por si mem, sed por sia amegata Edith, ĉar li ne dubis, ke lia frato, kies rigardon avidan al Edith li rimarkis, estis kapabla plenumi krimon.

--Sinjoro Henriko,--diris la junulino,--pli bone estus, se vi forgesus min. Pensu pri via patro, kiu malbenus vin.

Ŝi leviĝis kaj forkuris. Ŝia koro ankaŭ suferis, sed ŝi ne volis tion konfesi, ĉar la amo eniris ŝian animon.

--Ho! mi petegas vin Edith, ne lasu min! ne lasu min!

Sed jam ŝi estis malaperinta.

Ŝajnis al Henriko, ke lia koro ŝiriĝas, granda pezo premis lian bruston, sur kiun konvulsie kuntiriĝis liaj manoj.

--Kiom mi estas malfeliĉa!--li ekkriis,--prefere estus morti, ol tiel kruele suferi!

Maldolĉaj larmoj fluis sur liajn vangojn.

--Nu! la kolombino do forflugis? Ĉu mi timigis ŝin?

Ĝi estis ankoraŭ la voĉo de Frederiko. Tiuj mokemaj paroloj rekonsciigis lin; li leviĝis, kaj, nenion respondinte al sia frato, li aliris la kastelon.

Li faris la eblon por kaŝi al sia patro la mortigan ĉagrenon, kiu konsumis lin, sed li ne povis trompi sian patron, kiu des pli malgajiĝis, ke li tute nesciis la kaŭzon de tia stato.

Ĉiutage Henriko aliris al la kaskado, esperante, ke li trovos Edith'on, sed ŝi ne venis; tamen li venis sidiĝi en la loko, kie lia plej amata estis sidiĝinta, por enspiri la aeron, kiun ŝi estis enspirinta, por revivi pense la feliĉajn tagojn pasigitajn... Tie li restis tutajn horojn.

Ĉiutage ankaŭ Frederiko spionis lin de malproksime, pli kaj pli li pensis, ke estas tre facile malaperigi sian fraton sen la scio de iu. Tiam li fariĝus la sola heredonto de sia patro, kiu post nelonge mortus pro la perdo de sia plej amata filo. Tiel li fariĝus la sola mastro.

Do, iun tagon, kiam lia frato estis kiel kutime sidanta apud la faŭko de la kavaĵo, Frederiko pasis malantaŭ li, tiel senbrue, ke Henriko enprofundigita en sia revado ne aŭdis lin. Tiam subite, obeante siajn krimajn intencojn, li enpuŝis sian fraton en la kavaĵon, kaj tio okazis tiel rapide, ke Henriko ne havis la tempon ekkrii, kaj tuj malaperis en la abismon.

Sed Frederiko ektremis, ĉar li aŭdis akran ekkrion.... Kiu do faris ĝin?... Sed post kelkaj momentoj li trankviliĝis pensante: «Kion do mi timus? Nenia homa estaĵo vidis min, kaj sendube tiu akrasona ekkrio estis tiu de ia garolo forfluganta. Cetere neniam la profundaĵo redonas sian kaptaĵon!»

Kviete li realiris la kastelon; lia vizaĝo ne montris ian signon de konsciencriproĉo. Lia bruta animo ne estis kapabla havi tiaspecajn sentojn.

Jam de longe la horo de l' vespermanĝo estis pasinta, kaj Henriko ne estis reveninta al la kastelo. Grafo Altmejer estis tre maltrankvila kaj ne volis manĝi. «Kial do Henriko ne estas tie ĉi, li pensis, li, kiu estas ĉiam tre akurata, kiu ĉiam sciigas, kiam li forestos. Kio do povis okazi?» Dolora antaŭsento sufokis lin. Sed Frederiko ne ŝajnis tion ekvidi, li manĝis kiel kutime kaj trinkis ĝis ebriiĝo.

--Ĉu vi vidis vian fraton hodiaŭ Frederiko?

--Ne mi ne vidis lin, sed li ne estas perdita, li retrovos la vojon al la kastelo. Eble li amindumas iun paŝtistinon, kaj li forgesis la horon. Cetere mi ne estas komisiita gardi lin!

Tamen la voĉo de Frederiko ne estis sincera, kaj la grafo sentis, ke pli kaj pli grandiĝas la antaŭsento pri krimo. Li fikse rigardis sian filon, sed nenion diris.

III

Grafo Altmejer supreniris en sian ĉambron, kaj rifuzinte la servojn de sia servisto, li ŝlosis la pordon. Tiam li falis sur apogseĝon kaj profunde pripensis. Li estis konvinkita, ke Frederiko mortigis sian fraton, sed li ne havis ian pruvon. Mil konfuzaj ideoj kunmiksiĝis en lia cerbo. Subite ŝajnis al li, ke oni frapetas al pordo; tiu brueto devenis de malantaŭ granda portreto de unu el la prapatroj de familio Altmejer, kiu estas fiksita sur la muro. Li pensis, ke muso gratas inter la muro kaj la kadro, sed preskaŭ tuj li aŭdis bruon de risorto, kiu malstreĉiĝas, kaj samtempe mallaŭtan voĉon, kiu diras:

--Ne maltrankviliĝu, mia patro. Ĝi estas via filo Henriko viva.

Tiam, kiel pordo, la kadro turniĝis, kaj Henriko aperis al sia mirigita patro; li havis la montran fingron antaŭ la buŝo por peti, ke lia patro ne ekkriu, kaj referminte la sekretan pordon, li ĵetiĝis en la brakojn de sia patro, kiu ploris pro ĝojo.

--Nu! mia kara filo,--diris la grafo,--kio do okazis al vi? Kial vi ne revenis por vespermanĝi? Kaj kial vi venas, kaŝante vin, per sekreta koridoro, kiun mi ne konas?

--Mia patro,--respondis Henriko,--simpla akcidento okazis al mi: mi estis ekdorminta apud la salto de la Diablo, kaj moviĝante, mi falis en ĝin.

--Sed, kiamaniere vi povis reveni tien ĉi, kara infano? tiu mortiga kaskado neniam redonas tion, kion ĝi englutas, kaj kial vi ne revenis al la kastelo per la ordinara vojo, anstataŭ uzi vojon kaŝitan?

--Nu! mia patro, aŭskultu min, vi scias, ke mi legis niajn arĥivojn de la komenco ĝis la fino. Mi faris en ili strangajn eltrovojn precipe pri la kaskado, tial mi eksciis, ke tiu kaskado, aŭ prefere ĝia kaverno, komunikiĝas kun via kastelo per subtera galerio, kiu finiĝas en kelo, sub la nord-orienta turo. En tiu kelo komenciĝas ŝtuparo, kiu alkondukas al ĉiu etaĝo, kaj ĉe ĉiu etaĝo estas koridoro, kiu trairas la dikegajn murojn, kaj en tiuj muroj estas malfermaĵetoj, tra kiuj oni povas vidi kaj aŭdi tion, kio okazas en ĉiu ĉambro. Estis tute neeble, ke mi revenus per alia vojo, ĉar mi ne havis ŝtupareton por eliri el la kaverno tra ĝia faŭko. Jen do kiel tio okazis: kiel mi jam diris al vi, mi estis ekdorminta apud la faŭko de la kaskado; kiam mi falis en ĝin, mi nenion timis. Ĉar mi sciis, ke mi ne pereos en ĝi. Reveninte al la supro de la akvo, mi direktis min al la rando de la kaverno, kie estas speco de natura trotuaro, kiu kondukas sub la kaskado, inter ĝi kaj la flanko de la kaverno. Tie troviĝas malfermaĵo, faŭko de subtera galerio, kiu kondukas al vasta ĉambro ronda, kiun niaj prapatroj uzis por kunvenigi konspirantojn; tiuj ĉi alvenis en ĝin per moveblaj ŝtuparetoj tra la malfermaĵo de la kaverno kaj same eliris. En tiu ĉambro estas la sekreta pordo de la koridoro, kiu alkondukas al la kelo sub la turo. Mi antaŭe ĉion tion esploris sufiĉe, por koni ĉiujn detalojn, cetere mi metis ĉe kelkaj lokoj lanternojn por uzi ilin ĉiufoje, kiam mi bezonis ilin, kaj se kamparanoj certigas, ke ili vidis lumon ĉe la kaskado, ili ne eraras, ĉar mi ofte esploris la kavaĵon lumigante ĝin per lanterno. Tiel mi konis ĝian danĝeran flankon, la faŭkon en kiun bruege malaperas la akvoj. Mi ne pensis, ke iam mi bezonos koni ĉiujn tiujn detalojn, por savi mian vivon, ĉar tiu, kiu falus en la profundaĵon, ne konante ilin, estus nepre englutita en la teruran abismon, ĉar estas neeble eliri el ĝi per la supera parto, krom per movebla ŝtupareto, tial ke ĝi havas la formon de funelo renversita.

Dum tiu rakonto, profunde pripensis grafo Altmejer. Subite li diris:--Ĉu vi vidis vian fraton dum la tago?

--Jes mia patro, mi ekvidis lin.

--Estas strange! Li diris al mi, ke li ne vidis vin.... Vi trompas min Henriko, vi ne falis en la kaskadon okaze, oni faligis vin, kaj mi timas, ke mi konas la krimulon. Ĝi estas via frato!....

--Ne! mia patro, mi ĵu...

--Ne mensogu, mia filo, sed konduku min tra la sekreta koridoro al la ĉambro de Frederiko.

Henriko turnis la kadron, kaj preninte lampon, li kondukis sian patron al la malfermaĵeto, tra kiu oni povas aŭdi kaj vidi en la ĉambron.

La vizaĝo de grafo Altmejer terure ŝanĝiĝis, li avide rigardis, kaj li aŭdis la voĉon de Frederiko, kiu ebria dancis en sia ĉambro ripetante:

--Mi puŝis cin en la kavaĵon, ci estas mortinta Henriko! Ci ne revenos plu! Ah! Ah! Ah!--kaj li ridegis.--Nun mi estas la sola heredonto de la maljunulo, kiu ne longe vivos! Ah! Ah! Ah! Kaj Edith, cia blondulino estos mia amantino! Ah! Ah! Ah!

Henriko ankaŭ ĉion aŭdis kaj li ekfrosttremis.

--Ni forkuru! Henriko, ni forkuru!--diris la grafo.

Faletante ili reiris al la ĉambro.

--Ho! la abomena krimulo! kaj tiu sovaĝa besto estas el mia sango! Ho! mi punos vin Frederiko! Kiu mortigis, tiu estos mortigita, mi tion ĵuras je la nomo de Dio!... Sed, mia filo, kion aludis via malbenita frato parolante pri Edith, via blondulino.

--Mia patro kompatu min, mi havas ion por konfesi al vi, sed mi ne kuraĝas tion fari.

--Parolu, mia filo, mi aŭskultas vin.

--Nu! mia patro, mi amas Edith'on, kaj mi volus edziĝi je ŝi...

--Silentiĝu, kruela infano, vi do ankaŭ volas mian morton, neniam mi konsentos pri misalianco, neniam! Ĉu vi forgesis vian onklon Rupert'on?...

Tiam per la koridoro Henriko aliris sian ĉambron, sed li tiel suferis, ke li ne povis ekdormi. La grafo ankaŭ ne povis fermi la okulojn, tro da dolorigaj ideoj trairis lian cerbon!...

IV

--Nu! mia patro, ĉu mia frato revenis? demandis Frederiko al sia patro kun malbona rigardo.

--Ne, eble vi scias ke li ne revenos,--respondis la grafo.

--Mi ne komprenas, kion vi volas diri,--respondis Frederiko balbutante.

Sed ĝuste en tiu momento alvenis servisto, kiu diris al la grafo, ke lia ĉefgardisto havas ion por diri al li konfidencie, kaj ke tre urĝas.

La grafo aliris sian ĉambron, kien post nelonge alvenis la ĉefgardisto. Li kunportis en la mano kesteton el ŝtalo, kiun li demetis sur la tablon kaj leteron sigelitan per vakso, kiun li prezentis al la grafo; sur ĝia koverto estis skribite: «Por doni al Grafo Altmejer, kiam Edith estos dudek-unujara».

La grafo sidigis Hans'on Delmer'on, kaj malfermis la koverton. Dum li legis tiun leteron, lia vizaĝo grade montris grandan emocion kaj samtempe grandan ĝojon; kaj li mallaŭte diris:

--Mia kara Henriko estos do feliĉa!

Jen tio, kion li legis:

«Mia kara kuzo,

«Oni kutimas pardoni la mortintojn, kiam vi ricevos tiun ĉi leteron mi estos mortinta, mi do pensas, ke vi pardonos min. Mi komisiis ĝin al Hans Delmer, kies honestecon kaj fidelecon mi konas, li donos ĝin al vi, kiam la momento difinita estos alveninta. Mi ne rememorigos al vi mian edziĝon, mian misaliancon, kiel vi diris, kaj la kruelan manieron, laŭ kiu vi agis kontraŭ mia edzino kaj mi. La malfeliĉo persekutis min, mia amegata edzino mortis naskante filinon mian karan Edith'on. Ne povante zorgi pri ŝi, mi komisiis ŝin al la edzino de Hans Delmer, kiu, kiel ankaŭ ŝia edzo, ĵuris al mi ke ili konservos tiun sekreton, kaj diros, ke Edith estas ilia filino. Estis tiom pli facile tion kredigi al vi, ke vi forestis dum kelkaj monatoj.

Mi donis al Hans la tutan monon, kiun mi posedis por la elspezoj okazigotaj de mia filino. Li ne volis akcepti, sed mi devigis lin. Post lasta kiso al Edith kaj kora manpremo al la geedzoj, mi foriris. Mi enŝipiĝis kaj aliris Amerikon. Tie, mi esperis riĉiĝi, sed la ĉagreno estis profunde atakinta mian farton, kaj iom post iom mi sentis, ke miaj fortoj lasas min. Mi estus volinta doni lastan kison al mia kara filino, antaŭ ol morti. Sed ho ve! tio estas neebla, mi sentas, ke la morto proksimiĝas. Mi adresas de Ameriko tiun leteron en koverto por Hans Delmer. Kompatu Edith'on! pardonu min! Adiaŭ!

Via Kuzo.

Grafo Rupert'.»

--Ĉio estas forgesita! Ĉio estas pardonita!--ekkriis grafo Altmejer. Ni rapidu por iri serĉi nian filinon Hans! ĉar ŝi estas nia filino al ni ambaŭ!

Kaj ili ne kuris sed flugis al la loĝejo de la ĉefgardisto. Kiam ili estis proksime de ĝi, ili aŭdis akrasonajn ekkriojn, kaj ili rekonis la voĉon de Edith!

--Vi do volas mortigi min, kiel vi mortigis vian fraton! mi vidis vin, mortiganto!

Ili samtempe puŝis la pordon, kaj tiam ekvidis Frederikon, kiu premante la brakojn de Edith provis renversi ŝin, kiu kuraĝe defendis sin. Lia vizaĝo montris brutan kaj kruelan esprimon.

Aŭdinte la bruon de la pordo Frederiko turnis sin, ekvidante la grafon kaj Hans'on kaj la teruran esprimon de liaj vizaĝoj, li sentis, ke liaj lastaj momentoj alvenis. Sed antaŭ ol morti li volis mortigi iun. Li elprenis pistolon el sia zono kaj direktis ĝin al la brusto de Hans; sed la grafo deklinigis la armilon; la kuglo atingis la plafonon. Li diris al Frederiko:

--Vi ne estas plu mia filo, mi malbenas vin, se mi ne timus malhonori mian familion, mi liverus vin al la ekzekutisto. Vi mortigis vian fraton, vi provis mortigi Hans'on. Mi kondamnas vin al morto. Mi donas al vi kvin minutojn por rekomendi vian malbelan animon al Dio.

Ĝuste en tiu ĉi momento Henriko eniris la ĉambron pala kiel mortinto, li estis aŭdinta tra la muro la interparoladon de sia patro kun Hans. Li povos edziĝi je Edith! Li do aliris la loĝejon de la ĉefgardisto. Ĉe la pordo li aŭdis la juĝon de sia patro; malgraŭ ĉio, li volis peti, ke lia patro pardonu...

Sed Frederiko, ekvidante sian fraton, kiun li kredis mortinta, pensis, ke li vidas lian fantomon kiu venas riproĉi lin pri lia krimo, li subite freneziĝis, kaj altirinte ponardon el ĝia ingo li enigis ĝin en sian koron kaj falis mortinta.

Edith ĵetis sin en la brakojn de Hans. Ĉiuj restis silentaj dum kelkaj minutoj, fine la voĉo de la grafo aŭdiĝis:

--Dank' al Dio, li diris, mi ne estis devigita mortigi mian infanon. Vi Hans ĵetos la korpon de tiu krimulo en la salton de la Diablo. Nur tiu loko konvenas por ĝi. Vi tion faros, kiam noktiĝos. Nun ni ĉiuj iru al la kastelo; Edith prenu mian brakon, mi subtenos vin; Hans venu kun ni, vi loĝos en mia kastelo, ĉar mi detruos tiun malbenitan loĝejon.

V

Mi ne pensas, ke estas necese rakonti detale la finiĝon de tiu dramo: la feliĉo anstataŭis la doloron. Hans neniam volis konservi la ormonerojn, kiuj estis donitaj al li, kaj ili estis disdonitaj al la malriĉuloj.

Hans loĝis en la kastelo kaj ne lasis sian filinon, kiel li nomis Edith'on; li ne estas plu ĉefgardisto, li estas nun la amiko de grafo Altmejer, kaj ĉiam la amegata patro de Edith.

Post tri monatoj okazis la edzofestoj de Henriko kun Edith. Ĉiuj estis feliĉaj en la kastelo; kaj kiam la juna grafino naskis sian unuan filon, la grafo diris al ŝi ridetante:

--Nu! mia karega filino, ĉu mi ne estis dirinta al vi, ke mi estos la baptopatro de via unua filo?

D-o P. Gambier.

SESA MENCIO

NEKREDEBLAJ AVENTUROJ DE SINJORO RADAMANTO

Tute juna, mi jam ŝategis ĉion, kio estis, eĉ proksimume, ronda; ringego barela min ravis, kaj mi staris ekstaze antaŭ rado.

Per tio vi komprenas, ke, eĉ ne vidinte bicikledon, mi devis ŝategi tiun mirindan ilon, kiun mi estus elpensinta, se iu ne estus tion jam farinta, ve!

Kiam, infaneto, mi povis marŝi, alvenis al mi tute stranga aventuro, kiu pli malfrue estas al mi rakontita de miaj gepatroj.

Mia patro, kiu havis vivan imagon, eble ĝin iom trograndigis. (Mi diras tion, por ke vi ne kredu min mensogulo.)

Iam do, vaganta komercisto trairis mian vilaĝon, kaj kun nia patrino mi iris lin vidi. Tre kontenta vidi la veturilon, mi ĝin alproksimiĝis, plena je respektema timo, por atente observi la radojn. Ĉarmita de la vido de l' komercaĵoj kaj de l' parolado kun najbarinoj, mia patrino tute forgesis mian ĉeestadon. Uzante mian liberecon, mi karesis la objekton de mia adorado kaj ĉirkaŭprenis radion, ĝin kisante. Fininte siajn akirojn, mia patrino ekiris hejmen, kaj tiam nur rimarkis mian foreston. Vane ŝi alvokis min, kaj kredante, ke mi estas hejme, ŝi revenis ĝis nia domo. Ne trovante min, ŝi fariĝis malkvieta, iris ĝis la rivero, plorante kaj kriante; ŝiaj najbarinoj alvenis ŝin konsoli, kaj unu el ili rakontis, ke ŝi vidis min apud la veturilo, kiun mi ŝajnis admiri.

--Eble,--ŝi aldonis,--li sekvis la komerciston.

--Eble,--aldonis alia, tiu malbenita homo estas ŝtelisto de infanoj kaj forportis vian fileton.

Mia patro, kiu ĵus tiam revenis de sia laboro, eksciante mian malaperon, decidis, ke li tuj serĉos min kaj retrovos la homon.

Jen kio estis okazinta al mi.

Dum mi religie kisis la radion, la veturilo ekantaŭeniris; tuj mi forte ĉirkaŭprenis la radion kaj turniĝis samtempe kun ĝi.

La homo, kiu marŝis ĉe la alia flanko de la veturilo, ne vidis min, kaj mi tiel ĝojis pri mia feliĉo, ke mi ne diris eĉ unu vorton.

Post longa irado, la veturilo haltis antaŭ la pordo de izolita gastejo, loĝata de sola virino.

Mia kondukisto eniris por trinki, sin apogis sur la bordon de malfermita fenestro kaj ĉirkaŭrigardis ĉiuflanken en la strato. Vidinte nenion, li senbrue alproksimiĝis la virinon, kiu rekomencis labori, klinante la kapon al sia kudraĵo. La homo saltis sur ŝin, prenis en siaj manoj la kolon de la malfeliĉulino kaj provis ŝin mortigi. La virino baraktis, sed estis tuj subfalonta, kiam mi elĵetis teruran krion. La mortigisto lasis la virinon kaj forkuris. En la sama momento mia patro alvenis; esplorinte la veturilon, li min trovis; mi estis sveninta, sed tamen ne forlasis la radion.

Li min portis en la domon, kie li trovis la virinon ŝajne mortintan. Li nin ambaŭ flegis, kaj baldaŭ rimarkis plezure, ke ni estas vivaj.

La juna virino estis baldaŭ tute sana, sed min kaptis grava febro, kiu min devigis resti en mia ĉambro tutan monaton.

La mortigisto estis baldaŭ retrovita kaj ĵetita en malliberejon.

Tiamaniere, dank' al mia amo por la radoj, mi povis, tute juna, savi virinon.

Tiu amo pli kaj pli kreskadis, kaj, sepjarulo, mi elpensis triradan veturileton, kiun mi movis per miaj manoj, sidiĝinte en ĝi. Pli poste mi rimarkis, ke mia eltrovo estas jam uzata de la senkruruloj.

Iam, mi puŝis mian veturilon en strato treege dekliva kaj malrekta; en vojturniĝo mia ilo subite haltis kontraŭ mureto; sed mi daŭrigis mian iron super la muro kaj falis en kuvegon plenan je malpuraĵoj, kiuj dolĉigis mian falon; tamen mi ne povas certigi, ke tiu bano ŝajnis al mi agrabla. Tiuj malfeliĉoj kaj aliaj malpli gravaj ne povis min korekti, kaj kun granda senpacienco mi atendis taŭgan aĝon por aĉeti unu el tiuj mirindaj duradaj iloj, tiam nove eltrovitaj, kiujn mi kelkfoje vidis flugantajn rapide laŭlonge de la stratoj.

Tiu tiel dezirita tempo alvenis, mi aĉetis belegan bicikledon kaj decidis, ke mi vojaĝos en nekonatajn landojn.

Mi elektis Afrikon, kaj iris ŝipe Alĝeron; la ŝipirado estis por mi terura, sed, tuj kiam mi metis piedon sur la Afrikan teron, mi forgesis ĉiujn malagrablaĵojn, saltis sur mian bicikledon kaj min direktis al dezerto. La dezerto! Kiel min interesus la tiel konataj urboj de Alĝerio, eĉ la oazoj en kiuj ĉiam troviĝas Eŭropanoj? Mi volis vidi Saharon, kaj, tute sola antaŭ la sabla vastaĵo, senti la ĝuadojn de vera esploristo.

Miaj pneŭmatikoj kondutis mirinde. Mia bicikledo estis tiel malpeza, ke la irado apenaŭ lasis postsignon sur la sablo, kaj mi flugis, mi flugis kiel vera demono, malŝatante la Simun'on.

Mi marŝis de kelkaj tagoj kaj la provizoj kunprenitaj malmultiĝis; antaŭ ol pli profunden iri en la dezerto, mi decidis akiri novajn manĝaĵojn. Proksime mi ekvidis, blankajn sub la suno, tendojn de araba vilaĝo. «Bone, mi pensis, nenia vivulo videbla!» Efektive, pro la varmegeco, ĉiuj loĝantoj sin kaŝis en siaj tendoj kaj dormis.

Per mia sonora korneto, mi faris teruran bruon; mi mem kriegis kiel frenezulo, sed nenia movo respondis mian alvokon.

Vidante riĉan tendon, mi eniris senbrue, kaj aŭdis brueton post kurteno, kiun mi iom levetis.

Kelkaj virinoj, kuŝantaj sur luksaj tapetoj ripozis; min ekvidante, ili ekkriis per voĉo akra; mi provis klarigi la motivon de mia maltimema eniro, sed ne havis la tempon fini mian klarigon; mi ricevis fortan baton sur la kranion kaj falis senspira.

Kiam mia sveno finiĝis, mi estis en ĉambro tute malluma, mi provis tuŝi per la mano mian dolorantan kapon sed ne povis, estante fortike ligita.

