# La ventego de Shakespeare

## Part 4

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-ventego-de-shakespeare-71836/index.md

Bone vi ĵus diris. Sidiĝu kune, ŝi nun estas via. (_Vokas_) Ho! Arielo, agemulo, venu!

(_Venas ARIELO_).

ARIELO.

Povestro mia, kion vi deziras?

PROSPERO.

Vi kaj sekvantoj agis ĵus bonege, Kaj mi bezonas, por alia servo, La helpon vian. Iru, alkonduku Ĉi tien viajn ĉiujn subspiritojn, (Mi super ili al vi donis povon), Vigligu ilin, per rapida movo, Ĉar al ĉi tiuj junaj gefianĉoj Mi volas fantazion nun prezenti; Kaj ili ĝin atendas.

ARIELO.

Baldaŭ, mastro?

PROSPERO.

Tuj, nun, en palpebruma daŭro.

ARIELO.

Bone! Antaŭ ol vi _venu_! diros, Aŭ dufoje _iru_! spiros, Obeante vin, ni iros, Piedfingre eĉ deiros, Supreniros, aŭ subiros, Laŭ ke vi mem ekdeziros. . . . Ĉu vian amon, mastro, mi akiros?

PROSPERO.

Spirito kara, certe, aerido! Ne venu nun, ĝis mi alvokos. . . .

ARIELO.

Bone! (_Foriras_).

PROSPERO (_al FERDINANDO_).

Ho, Princo, zorgu ĉiam esti vera: Ne ludu kun la ĉarma via ravo, Aŭ sanktaj ĵuroj pajlo nur fariĝus Por bruli en la brusto. Vin detenu, Aŭ al promesoj diru tuj adiaŭ.

FERDINANDO.

Sinjor’, ne timu, ĉar la virga neĝo Jam koron mian tuŝis, kaj malhejtas La flamon ĉe l’ hepato.[14]

PROSPERO.

Prave, bone! (_Alvokas_) Nun, venu, Arielo, spiritaron Ĉi tien alkonduku! Estu viglaj! Nenian vorton! Nur okulojn! Vidu!

(_Dolĉa muziko aŭdata; venas IRISO_).

IRISO.

Cereso, venu, ho, belegulino! Foriru el kamparo kiun kovras Tritik’, sekal’, horde’, aveno, pizoj,— El montoj, kie paŝtas sin la ŝafoj, El la herbejo, kiu donas fojnon, Brutaran nutron,—Bordoj ornamataj Per peonioj, verda kunplektaĵo, Sur kiuj ŝprucis la Aprila spongo, Por fari ĉastajn kronojn al la nimfoj;— El stiparbaro kies ombron serĉas De amantino fraŭlo forpelita;— El riĉa vinberejo, el marbordo Malfrukta, ŝtona, kie vi vagadas. . . . Ĉar, per Iriso, reĝa senditino, Ĉiela Juno vin alvokas: venu! . . . Kortegaj pavoj flugas tra l’ aero. . . . Ĉi tien venu premi la herbejon; Gracie, baldaŭ la estrin’ mem venos. . . . Alproksimiĝu! festu la Reĝinon!

(_Venas CERESO_).

CERESO.

Iris’, saluton, multe-kolorita De Juno fidelega heroldino! Flugilo flava via sur la floroj Dissemas mielgute dolĉan pluvon; Per ambaŭ finoj de l’ arkaĵo blua Ĉirkaŭprenante arbajn ebenaĵojn, Kaj ankaŭ krutan senarbetan randon. De tero mia skarpo brila, diru, Tuj diru kial la Reĝino via Venigis min sur tiun ĉi herbejon?

IRISO.

De amo vera por kontrakton festi, Kaj ankaŭ por donacojn fari kelkajn Al karaj geamantoj.

CERESO.

Ĉielarko, Ĉu sekvas nun Venero kaj Kupido Reĝinon nian? Diru. De la tempo En kiu ili kune konspiradis Por min senigi je filin’ amata, Veneron kaj Kupidon mi evitas.

IRISO.

Ne timu ŝin renkonti: mi ĵus vidis Trenatan per kolomboj, tra la nuboj, La veturilon kie ŝi, kun knabo, Rapidas nun al Pafos. Vane ili Ekpensis tie ĉi malbonon fari Al niaj geedzontoj, kiuj volas Atendi ĉaste la himenan torĉon: Marsamistinon venkis gevirtuloj; Eĉ ŝia vespa filo sagojn rompis, Kaj ĵuris ke de nun li plu ne pafos, Sed, simpla knabo, ludos kun paseroj.

CERESO.

Reĝin’ altega, pova Juno venas: Ŝin konas mi per l’ iro majestega!

(_Venas JUNO_).

JUNO.

Fratino malavara, kun mi iru Por beni tiujn ĉi du noblajn korojn; Ke ili ambaŭ estu prosperegaj, Feliĉaj per edzeco kaj idaro!

JUNO.

(_Kanto_).

_Honor’, riĉec’, edziĝbeno,_ _Longa daŭro, idarpleno,_ _Horoj ĝojaj per alveno_ _Benu vin, de Juno l’ beno!_

CERESO.

_Terplenego, sufiĉego_ _En garbejo kaj grenejo,_ _Fruktoplena vinberejo,_ _Arba, planta rikoltego,_ _Kun printempa ĝoja daŭro,_ _Benu vin ĝis lasta horo!_ _De Ceres’ la beno estu:_ _Ĉe vi ke ne manko restu!_

FERDINANDO.

Ĉi tio estas vido majestega Kaj ĉarme rava! Ĉu mi nun eraras Pensante ke spiritoj estas ĉiuj?

PROSPERO.

Spiritoj, vere, kiujn povo mia El propraj regnolimoj ĵus alvokis Por fantazion al vi doni.

FERDINANDO.

Ĉiam Kun vi, miriga patro, kaj Mirando, Mi vivu en ĉi tiu Paradizo!

(_JUNO kaj CERESO mallaŭte kunparoladas kaj sendas IRISON for_).

PROSPERO.

Karulo, nun, silentu: la diinoj Kunparoladas grave, do, atentu, Muteme vidu, aŭ la ĉarmo svenos.

(_IRISO revenas_).

IRISO.

Najadoj, nimfoj de river’ vagista, Kun junkaj kronoj kaj mieno ĉasta, Forlasu akvan la kuŝujon vian; Alkuru sur ĉi tiun verdan lokon. Obeu Junon, kiu vin alvokas; Rapidu, dolĉaj nimfoj, kaj nin helpu L’ unuon de du koroj por ĝojigi.

(_Venas akvonimfoj_).

Vi, rikoltistoj lacaj per somero, Ĉi tien venu, el la garba kampo, Kun pajlĉapelo ĉiu kapvestita, Por gaje danci nimfan manon prenu, Kaj kune saltu en vilaĝa rondo.

(_Venas Rikoltistoj konforme vestitaj; ili alligiĝas kun la nimfoj en ĉarma danco, ĉe l’ fino de kiu PROSPERO ektremas subite kaj severe parolas, kiam ĉiuj, meze de stranga, mallaŭta kaj malorda bruo, peze malaperas_).

PROSPERO (_flanken_).

Ha! mi forgesis pri l’ konspir’ infera De besta Kaliban’ kaj kunkrimuloj Por min mortigi: preskaŭ la minuto Tuj venos. (_Laŭte al la spiritoj_) Bone! Ĉiuj nun disiĝu!

FERDINANDO.

Pasie kiel via patro agas!

MIRANDO.

Neniam antaŭ tiel li koleris.

PROSPERO.

Vi, filo, ŝajnas al mi konsternita: Nu, estu gaja. Nia magiludo Nun ĉesas. La spiritoj ĝin farintaj Aer’ maldensa tute refariĝis . . . Kaj, kiel tia malfortika revo, Eĉ turoj nubkronataj, eĉ palacoj, Solenaj la sanktejoj, ja, terglobo Kaj ĝia tutenhavo malaperos . . . Simile al ludsceno nesubstanca, Ne lasos ili strekon.—Nur sonĝaĵoj Ni estas, kaj mallongan vivon nian Ĉirkaŭas dormo.—Princo, nun, mi sentas Interne ĉagreniĝon: min pardonu; Kompaton pro la mia maljuneco Mi petas, ĝis klariĝos mia cerbo.— Pri la okazo ne maltrankviliĝu: Se plaĉos al vi, iru en ĉambreton. Ripozu tie. Paŝoj kelkaj donos Al mi sentecon.

FERDINANDO _kaj_ MIRANDO.

Paco kun vi estu! (_Ili foriras_).

PROSPERO.

Kun penso venu, Arielo, dankon! (_Venas ARIELO_).

ARIELO.

De penskunul’ vi mastro, kion volas?

PROSPERO.

Spirit’, kontraŭbatali Kalibanon Ni devas tuj. Preparu!

ARIELO.

Mastro mia, Cereson kiam ĵus mi personigis, Tre volis mi al vi pri tio diri, Sed tim’ je vin ofendi min haltigis.

PROSPERO.

Rediru kie vi kanajlojn lasis.

ARIELO.

Jam, kiel mi ekdiris, la drinkuloj Kuraĝe bataladis kun l’ aero, Ĉar ĝi sur ilin kompreneble blovas, Kaj, ĉar la tero kisas la piedojn, Severe ili frapis ĝin—Neniam Forgesis ili tamen la konspiron— Mi tiam tambureton ludis, kiam Ŝajnante ĉevalidoj neselitaj, Orelojn ili streĉis, palpebrumis, Flarantajn al muziko levis nazojn. Mi ĉarmis ilin tiel, ke, bovide, Forsekvis ili blekimiton mian Tra dornstiparoj, kaj kreskaĵoj pikaj, Tibiojn kiuj ŝire difektegis: Kaj, mastro, fine, ilin mi forlasis En marĉa, ŝlimpleniĝa starakvejo— Ĝis la menton’ trempiĝas la drinkuloj Malpuraj—

PROSPERO.

Brave, bone, mia birdo! En groton mian iru nevidebla, Alportu brilajn senvalorajn vestojn Kaj falsan juvelaron por, ĉi tie, Ŝtelistojn ruze kapti.

ARIELO.

Tuj mi iras. (_Foriras_).

PROSPERO (_Sola_).

Diablo li naskiĝis, laŭ deveno, Instruo monstron ne refari povas. Humane volis mi lin ekbonigi, Sed vane, ĉar kreskigas lin la jaroj, En korpo kaj animo, pli malbelan.— Mi tiel punos tiujn tri kanajlojn Ke ili blekos!

(_Ekvidante ARIELON, kiu revenas portante brilŝajnan vestaĵon, k.t.p._).

Ĉio ŝnure pendu!

(_PROSPERO kaj ARIELO restas nevideblaj_).

(_Venas KALIBANO, STEFANO, kaj TRINKULO, tute malsekaj_).

KALIBANO.

Mi petas, dolĉe paŝu, ke ne aŭdu Eĉ blinda talpo, ĉar ni proksimiĝas Al lia grotĉambreto.

STEFANO.

Monstro, via feino, laŭ via diro, kiu estas tiel senkulpa, verŝajne agis fripone kun ni.

TRINKULO.

Monstro, mi tute flaras malpuraĵon, kaj mia nazo tre indignas je tio.

STEFANO.

Mia simile sentas sin. Ĉu vi aŭdas, monstro? Se okazos ke vi min malkontentigos, gardu vin, ĉar. . . .

TRINKULO.

Vi tiam estos pereinta monstro.

KALIBANO.

Sinjor’, daŭrigu vidi min favore; Trankvila restu, ĉar premio via La malfeliĉon mokos. Do, mallaŭte Parolu. Ĉio, tie ĉi, silentas Al noktomez’ simile.

TRINKULO.

En ŝlimejo Botelojn niajn perdis ni hontege.

STEFANO.

Tio estas ne nur malhonora kaj malbonfama, sed ankaŭ senlima perdo.

TRINKULO.

Estas por mi pli grave ol la malsekaĵo. Pro ĝi, tamen, monstro, ni devas danki vian naivan feinon!

STEFANO.

Tuj mi iros serĉi mian botelon, eĉ se tio kostos al mi superorelan subŝmiriĝon.

KALIBANO.

Mi petas, Reĝo mia, kvietiĝu. Ĉu vi ne vidas tie l’ enirejon Al la grotĉambro! Nun, silente iru Por tiun bonan malbonaĵon fari, Per kiu via estos la insulo, Kaj Kaliban’ al vi piedlekanto.

STEFANO.

Donu al mi la manon. Mi eksentas en mi sangavidajn pensojn.

TRINKULO.

Ho, Reĝo Stefano! Nobelo, inda Stefano! Rigardu, kia vestejo tie estas por vi!

KALIBANO.

Ne tuŝu la ĉifonojn, malsaĝulo!

TRINKULO.

Ho, ho! monstro, ni bone konas tion, el kiu konsistas ĉifonejo. Ho, Reĝo Stefano!

STEFANO.

Trinkulo, tiun robon tuj demetu: Per mia mano, nur mi ĝin posedos.

TRINKULO.

Ĝin havos l’ insulestra Via Moŝto.

KALIBANO.

Azen’, ke akvoŝvelo vin dronigu Mirantan je l’ falsaĵo! Kun mi venu. Tuj ni mortigu lin. Se li vekiĝos, De piedfingro ĝis krani’ je pinĉoj Li turmentege kovros niajn haŭtojn, Kaj igos nin hundbleki.

STEFANO.

Ho, silentu, Silentu, monstro. Ĉu la ŝnurlinio Ĉi tiun jakon por mi ne intencas? Ĝin tuj mi prenos, ĉar ĝi certe taŭgas.

TRINKULO.

Pravege, ŝnurlinie, nivelile!

STEFANO.

Dankon al vi pro tia ŝerco: jen estas vesto pro ĝi: spriteco ne estos senpremia dum mi staros reĝo de tiu ĉi lando. Ŝnurlinie, nivelile ŝteli, estas bonega spritludo; jen estas alia vesto pro ĝi.

TRINKULO.

Venu, monstro, metu iom da gluo sur viajn fingrojn kaj forportu la ceterajn.

KALIBANO.

Ne tuŝos ilin mi; ni tempon perdos; Li bernikligos aŭ nin simiigos Kun fruntoj bestaj, tre malsupreniĝaj.

STEFANO.

Monstro, uzu viajn fingrojn: helpu nin por ke ni tion forportu tien, kie kuŝas mia barelo da vino, aŭ alie mi tuj forpelos vin el mia reĝlando. Vigle! portu tion ĉi.

TRINKULO.

Kaj ĉi tion.

STEFANO.

Jes, kaj tion ĉi.

(_Ĉasa bruego aŭdata. Alvenas diversaj hundformaj Spiritoj kiuj dispelas ilin ĉirkaŭe, incitataj de PROSPERO kaj ARIELO_).

PROSPERO (_laŭte_).

He! Monto, he!

ARIELO (_laŭte_).

Arĝento! tien ĝi kuras, Arĝento!

PROSPERO.

Furio, Furio! tien! Tirano, tien! aŭdu, aŭdu!

(_KALIBANO, STEFANO, kaj TRINKULO estas forpelitaj_).

Al miaj koboldetoj tuj ordonu Ke de l’ ŝtelistoj pinĉu ili haŭton, L’ artikoj kaj la muskolaron premu Per teruregaj streĉoj; ke makuloj Tramarku ilin kiel leopardojn, Aŭ eĉ sovaĝajn katojn.

ARIELO.

Aŭdu blekojn!

PROSPERO.

Malŝpare ilin for de ĉie pelu. En la nunhoro malamikoj miaj Sin sentas tute sub la mia povo: Finiĝos por mi laboregoj baldaŭ; Spirito, vi tuj havos liberecon— Dum nur mallonge sekvu kaj min servu.

(_Foriras_).

Akto V.

Sceno 1.—_Antaŭ la grotĉambro de PROSPERO._

(_Venas PROSPERO magie vestita, kaj ARIELO_).

PROSPERO.

Nun mia plano venas al finiĝo. Spiritoj magipove min obeis Oportunege. Horo nun kioma?

ARIELO.

La sesa proksimiĝas. Vi promesis Ke tiam ĉesos nia laborado.

PROSPERO.

Promeson mian certe mi plenumos, Ĉar bone vi min servis. Diru kien La Reĝon kaj sekvantojn vi kondukis.

ARIELO.

Sub l’ ombrodona via tiliaro, Malliberuloj, kune ili staras Terure timigitaj; en la stato Por ilin puni de vi preparita, Ne povas ili ŝanĝi ĝis vi volos. La Reĝo, lia frato, kaj la via Triope staras strange konsternitaj, Dum la ceteraj ploras apud ili,— Precipe l’ bona maljunul’ Gonzalo, Sur kies blankan barbon larmoj falas Simile al malvarmaj vintraj gutoj De kana tegmentrando. Via povo Ĉagrenas ilin nun interne tiel Ke ilin vidi tuŝus vian koron.

PROSPERO.

Ĉu vi, spirito, tion vere pensas?

ARIELO.

Min tuŝus tio se mi estus homa.

PROSPERO.

Min tuŝu ĝi do, ĉar mi homo estas. Ĉu vi, aero nur, kompatas homojn, Dum, similul’ ilia, mi ne sentos Pli ol vi kompatema?—Kiel ili Ĉu ĝojon, ĉu ĉagrenon mi ne havas? Malbone kvankam ili kun mi agis, Kaj vundis min profunde, mi forpelos Koleron mian propran: grandanimo Ol venĝo estas virto pli laŭdinda. Pentantajn ilin povas mi pardoni, Eĉ sen sulkiĝo. Iru, Arielo, Kaj ilin liberigu. Magiaĵon Tuj rompos mi, al ĉiu por redoni Sentemon ĝustan.

ARIELO.

Tuj mi iros, Mastro. (_Foriras_).

PROSPERO.

Koboldoj riveretaj kaj montetaj, Lagamistetoj, arbarvizitistoj; Vi, sur la sablo kiuj l’ ondon sekvas, Kaj ride antaŭkuras for l’ alfluon; Duonestaĵoj, kiuj sub la luno, Elfaras la maldolĉajn herbrondaĵojn Maĉeblajn tute ne de la ŝafino; Vi, fungfaristoj, kiuj nokte ludas, Kaj ĝoje aŭdas vespersonoradon— Per vi, malfortaj kvankam estaĵetoj, Tagmezan povis mi nubigi sunon, Eĉ leviĝigi ventojn ribelantajn, Eĉ verdan maron kun ĉielo blua Interbatigi muĝe; mi fulmigis Tra laŭtkrakanta tondro; fajre fendis La Jupiteran kverkon per difulmo. Mi skuis promontoran fundamenton, Elradikigis cedron kaj pinarbon; Eĉ tomboj vekis siajn endormantojn Kaj malfermiĝis ilin por forsendi, Per mira povo mia.—Sed nun ĉesu La magiarto, de mi forĵurita; Ĉar, poste iom da muziko dolĉa, (Tuj de mi dezirata por ke baldaŭ Pentuloj sentojn siajn ree havu) Korege rompos mi bastonon mian Kaj teren ĝin enfosos multajn futojn, Kaj, pli profunde eĉ ol ajn sondilon, La libron mi dronigos!

(_Solena Muziko_).

(_Revenas ARIELO; lin sekvas ALONZO kun freneza mieno, kune kun GONZALO; SEBASTIANO kaj ANTONIO, sammaniere, kune kun ADRIANO kaj FRANCISKO.—Ili ĉiuj enpaŝis la rondon, kiun PROSPERO estis antaŭpretiginta: tie ili staras magie senmovaj; tion vidante, PROSPERO parolas_:)

Ari’ solena, taŭga kuracado, Nun senutilan vian tutan cerbon Rekonsciigu, en kranio via: Cetere vi en magipovo staras.— Gonzalo! virta, honorinda viro, Okuloj miaj simpatie ploras Kun viaj; falas de mi frataj larmoj . . . —Magio nun rapide malaperos, Kaj, kiel la maten’ svenigas nokton, Iliaj sentoj la nebulan staton Forigos tuj, kaj ree sin ekvekos.— Gonzalo! bona vir’, savinto mia, Subul’ al via Reĝo tre fidela, Noblanimulo, estos viaj servoj Pagitaj hejme, voĉe, kaj per agoj! Alonzo, tre kruele vi agadis Kun mi kaj kara infanino mia, Kaj tiu via frato krime helpis,— —Sebastian’ interne tion sentas— Eĉ vi, ho frato! karno, sango mia, Mortigis, ambicie, natursentojn, Sebastianon puŝis al perfido . . . —Duoble li pro tio nun suferas!— La Reĝon ambaŭ vi mortigi volus . . . Sed al vi mi pardonas, Antonio. —Ilia komprenado ekrevenas: Idealfluo sane replenigos Pensrandon magiŝlime nun kovritan. El ili tamen min neniu konus, Eĉ se min ili vidus.—Arielo, Alportu mian glavon kaj ĉapelon.

(_Foriras ARIELO_).

Nun tute magiveston mi deprenu, Kaj kiel dukon de Milan’ min montru.

(_Al ARIELO kiu revenas kaj helpas vesti lin_).

Spirit’, rapidu! Vi tuj liberiĝos!

ARIELO _kantas_:

_Ĉe l’ abel’ kunsuĉos mi,_ _En primolo kuŝos ni,_ _Tie ni ripozos, dum_ _La strigo vokos en mallum’._ _Sur vesperto rajdos mi_ _Post la somer’, gaje, ho!_ _Gaje tre! gaje, ho! vivos mi nun,_ _Sub arba flor’ varmigata de l’ sun’._ _Gaje, ho! vivos mi, gaje tre, nun,_ _Varmigos min la brila sun’,_ _Sub arba floro mi vivos nun!_

PROSPERO.

Ĉarmege! Al mi, Ariel’, vi mankos; Sed vi libera estos aerido. Ĉi tien de la Reĝa ŝip’ venigu Ŝipestron kaj subestron ĉiam viglajn, Maristojn ankaŭ sub ferdek’ dormantajn. Tuj iru.

ARIELO.

Mastro, mi l’ aeron glutos: Eĉ antaŭ du pulsbatoj mi revenos.

(_Foriras ARIELO_).

GONZALO.

Turmento, peno, miro kaj mirego Ĉi tie loĝas: ke ĉiela povo Konduku nin el la insul’ terura!

PROSPERO.

La suferintan dukon de Milano, Prosperon, nun rigardu, moŝta Reĝo! Por pli ĉertigi ke vivanto princa Al vi parolas, mi vin ĉirkaŭprenas: Ĉar al vi kaj sekvantoj mi deziras Bonvenon, kore!

ALONZO.

Ĉu Prosper’ vi estas, Aŭ sorĉapero por min malinformi, Ne povus nun mi diri: via pulso Tre home batas certe: mi ekpensas Ke, de l’ intervidiĝo nia lasta Ĝis nun, posedas min frenezo ia. . . . Ĉu ne postulas ĉio ĉi klarigon, Rakonton strangan?—La dukecon vian Forlasas mi, de vi nun peteganto! Pardonu mian kulpon!—Sed, Prospero! Ĉi tie kiel staras li—kaj vivas?

PROSPERO.

Unue, nobla maljunul’ Gonzalo, Ke mi vin respektege ĉirkaŭprenu: Honoro via estas netaksebla, Eĉ senegala.

GONZALO.

Ĉu ĉi tio estas? Ĉu ne? Mi ne komprenas. . . .

PROSPERO.

Strangaĵecon Insulnaskitan, vi ankoraŭ sentas; Ĝi ne permesas al vi veron vidi. Bonvenon koran al amikoj miaj!—

(_Flanken al SEBASTIANO kaj ANTONIO_).

Se tamen volus mi, kortega paro, Malkaŝi perfidaĵon vian, vere Sur vin sulkiĝus tuj la Reĝa brovo; Sed mi silentos.

SEBASTIANO (_flanken_).

Li diable prava!

PROSPERO (_al ANTONIO_).

Vi, malbonulo, kiun frato’ nomi Eĉ buŝon malpurigus, mi pardonas Kulpegojn viajn tute, postulante Ke al mi tuj duklandon vi redonu— Sed tion nepre vi devige faros—

ALONZO.

Se estas vi Prosper’, al ni rakontu Detale vian ĝis nun konserviĝon; Klarigu tiun ĉi interrenkonton— Ĉar de tri horoj nur, ni marirante Suferis ŝippereon sur ŝtonbordo, Kaj tie mi (kruela penso!) perdis Karegan filon!

PROSPERO.

Tre mi vin kompatas!

ALONZO.

Neriparebla perdo! Pacienco Kuraci ĝin ne povas.

PROSPERO.

Sed mi pensas Ke vi ne tute petas ĝian helpon: Al mi, por sama perdo, pacienco Fariĝas kontenteco konsolanta.

ALONZO.

Ĉu vi ĵus dirus, “sama perdo”?

PROSPERO.

Sama, Kaj ankaŭ tute nova. Elportebla Por fari ĝin mi havas nur rimedojn Ol viaj pli malfortajn, ĉar filinon Ne antaŭ longe perdis mi.

ALONZO.

Filinon? Ĉielo! kial, Reĝo kaj Reĝino, En Neapolo nun ne estas ili? Por okazigi tion, tre volonte, Anstataŭ filo mia, sur marfundo Mi kore enŝlimiĝus. Nu, filinon, Ŝin kiam perdis vi?

PROSPERO.

En la Ventego, Samtempe kiam vi la filon perdis. Mi vidas ke tre miras vi, sinjoroj, Pri tiu ĉi okaz’; vi preskaŭ dubas L’ ateston de okuloj kaj oreloj; Sed, kiel ajn vi provizore perdis De l’ sentoj uzon, sciu nun ke certe Prosper’ mi estas, mi la rajta duko, Mi, kiu, forpelita el Milano Atingis poste la insulon kies Ĉefviro estas mi, sur kies bordo Okazis via propra ŝippereo. Sed tian ĉiutagan historion Nek povus mi rakonti en kunsido, Nek dum tagmanĝo. Nu! bonvenon, Reĝo, Al la grotĉambro nur kortego mia. Interne sekvantar’ nenia staras, Ekstere ne subuloj: nun, rigardu! Tuj, pro duklando kiun vi redonas, Mi pagos vin per multa plibonaĵo: Almenaŭ kontentigos vin la vido Eĉ pli ol min duklando.

(_La grotĉambro malfermiĝas kaj montras FERDINANDON kaj MIRANDON ŝakludantajn_).

MIRANDO.

Vi friponas, Karulo—

FERDINANDO.

Ne, amata koro mia, Por tuta mond’ ne volus mi falsludi.

MIRANDO.

Falsludi povus vi, por dudek regnoj, Eĉ tiam dirus mi ke vi bonludas.

ALONZO.

Se estas tio nur insulapero Karegan filon mi dufoje perdos.

SEBASTIANO.

Mirakl’ altega!

FERDINANDO.

Kvankam muĝas l’ ondoj, Kompaton havis ili: mi neprave Malbenis ilin.

(_Genufleksas al ALONZO_).

ALONZO.

Ke plenkoraj benoj De ĝoja patro vin ĉirkaŭu tute: Leviĝu. Kiel vi ĉi tien venis?

MIRANDO.

Ho! miro! kiom da kreitoj belaj Nun staras tie ĉi! homaro nobla! Belega, nova!

PROSPERO.

Nova por vi, kara.

ALONZO (_al FERDINANDO_).

Ŝin, kiu kun vi ĵus interŝakludis, Al mi konigu—kvankam reciproke Nur estas vi trihoraj gekonatoj— Ĉu estas ŝi diin’ nin disiginta Por nin reunuigi?

FERDINANDO.

Ne, sinjoro; Mortema ŝi; sed, per nemorta Povo, Ŝi mia estas, de mi elektita En tempo, kiam nek de vi permeson Mi peti povis, nek vin pensis viva; Filino de Milana fama duko— —Tre ofte jam lin aŭdis mi laŭdatan, De mi, ĝis nun, lin tamen nekonatan— De kiu novan vivon mi ricevis: Per kara fianĉino li fariĝas Nun dua patro mia.

ALONZO.

Patro ŝia Fariĝas mi.—Sed kiel strange ŝajnas Pardonon peti de l’ infano mia!

PROSPERO.

Sinjoro, haltu tie: ni ne ŝarĝu Memoron nian per la malbonaĵo Feliĉe nun pasinta.

GONZALO.

Mi interne Ĵus tiel ĝoje ploris, ke pli frue Ne povis mi paroli . . . Dioj povaj! Rigardu, benu per duobla krono Geprincojn niajn! Ĉar vi markis vojon Por la interrenkonto!

ALONZO.

Amen! Estu!

GONZALO.

Ĉu el Milan’ Prospero forpeliĝis Por ke l’ idaro lia reĝe sidu Sur Neapola trono? Estu ĝojaj! Plej ĝojaj kiel eble! Tion skribu En orleteroj sur kolonoj daŭraj. Vojaĝo mira! edzon en Tuniso Akiris Klaribel’; per ŝippereo Edzinon ŝia frato Ferdinando Feliĉe trovis; eĉ Prosper’ duklandon, Kaj ĉiu el ni sin mem—jam perditan— En insulet’ retrovas.

ALONZO (_al FERDINANDO kaj MIRANDO_).

Viajn manojn Al mi nun donu: doloriĝu koro Ne deziranta al vi ĝojon.

GONZALO.

Amen!

(_Revenas ARIELO kun ŝipestro kaj subestro tute miregante sekvantaj lin_).

Sinjoro! nun rigardu, el ni vivas Pli multaj ol eĉ povus ni esperi! Ĉu en la ŝipo mi ne antaŭdiris Ke tia maltaŭgulo ne droniĝos Se estas pendigilo apud bordo? Marblasfemulo, tute vi silentas: Ĉu landnovaĵon vi ne povas ĵuri?

SUBESTRO.

Ke ni revidas Reĝon kaj sekvantojn, Novaĵo la plej bona certe estas: Nur tri sabloŝutiloj malpleniĝis De l’ ŝipfendiĝo ĝis la nunminuto, Sed, tute ŝnurarmita, nia ŝipo Nun estas bele taŭga por mariri, Kaj tia kia ĝi antaŭe estis.

ARIELO (_flanken al PROSPERO_).

Sinjoro, mi plenumis tiun servon Dum forestado mia.

PROSPERO (_flanken al ARIELO_).

Mirestaĵo!

ALONZO.

Okazoj tiaj ne naturaj estas: Eĉ ili pli kaj pli strangiĝas. Diru, Ĉi tien kiel ambaŭ el vi venis?

SUBESTRO.

Sinjoro, se mi nun ne malspritiĝos Volonte al Vi mi sciigos tion . . . Ni ĉiuj morte sentis nin dormemaj, Kaj sub ferdek’ kuŝantaj . . . Bruegaĵo Katena, bleka, muĝa, kaj kriega El tiu loko nin terure vekis . . . Liberaj tiam, ni mirege vidis La reĝan, bonan, bravan ŝipon nian, Ŝnuraĵigita kaj de nove taŭga. Ŝipestro nia vigle, gaje kuris Por ĝin rigardi—Sed, dum palpebrumo, Nubiĝaj, sonĝe, ĉiujn ni forlasis . . . Kaj tien ĉi veniĝis . . .

ARIELO (_flanken al PROSPERO_).

Ĉu mi bone Elfaris vian volon?

PROSPERO (_flanken al ARIELO_).

Diligente! Tuj estos vi libera!

ALONZO.

Labirinton Similan viro ajn neniam paŝis; Gvidil’ mirega, ol natur’ pli alta, La tuton antaŭplanis. Orakolo Nur povus ĝin klarigi.

PROSPERO.

