# La Vendreda Klubo 11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la "Vendredoklubanoj" en Leipzig

## Part 5

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/la-vendreda-klubo-11-diversaj-originalaj-artikoloj-verkitaj-de-3bc5ce1e/index.md

Ju pli kreskis la anaro de Esperanto, ju pli multe oni ŝatis kaj uzis la lingvon internacian, des pli malmulte oni pripensis la gravan internan ideon. Multaj Esperantistoj admonis: "Silentu pri tia utopia ideo!" Kaj ili eĉ avertis: "Ĝi povas nur malhelpi nian lingvan aferon!" Tamen multaj restis fidelaj ankaŭ al la ideala tasko de Esperanto. Pluajn anojn gajnis la Esperanto per sia interna ideo precipe el la pacifistaj ligoj. Kaj certe ankaŭ la rifuzantoj, kiuj laŭte levas siajn voĉojn kontraŭ la utopiemaj idealistoj, eble nur ne rimarkas, ke ofte iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio la defendantoj de la interna ideo revas. Vere mi kredas, ke en tiu-ĉi ideala penso kuŝas la plej efika forto de la Esperantopropagando. En sukcesplenaj tempoj ja la profitemaj homoj, uzante la lingvon internacian, havas certe la plej bonajn eksterajn rezultatojn en siaj poresperantaj laboroj, sed ke en malfavoraj jaroj kaj cirkonstancoj nia afero ne pereis, tio estas nur la merito de la "frenezuloj", kiuj ankaŭ tiam kredis al la interna ideo kaj ĝia estonta venko.

Nun la teruraj spertoj de la granda milito pruvis al ĉiuj la necesecon de la penadoj al frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. La postmilitaj jaroj bedaŭrinde alportis multajn seniluziigojn, ekzemple la diskutadojn pri la packondiĉoj, la nunan "Interpopolan Ligon" k. c. Ili evidente montris al ni, kiel malproksima estas la celo de tiaj penadoj, tamen ili ne pruvis la neeblecon de ĝia atingo. Multaj homoj sentas intense en la profundo de l' koro la devon, prepari la vojon al la malproksima, tamen iam venonta epoko. Ĝi trovos pli feliĉan generacion ol estas la nia.

La plej bonaj, plej saĝaj homoj el ĉiuj landoj devas kuniĝi kaj gardi la internaciajn leĝojn kaj regularojn. Per tio ili povos akceli la feliĉon de la samnacianoj. Ankaŭ la ano de la "interna ideo" ĉiam estas vera patrioto, kiu sentas estimon kaj dankemon al sia gepatra lando.

En la paca batalo al tiu-ĉi bonega, sed malfacile atingebla celo la Esperantistoj estos nun efike subtenataj per la agadoj de la nova *Freyligo*.

Heinrich Nienkamp, la fondinto de tiu-ĉi kulturunuiĝo, prezentis sian sukcespromesan planon en la fantazia rakonta verko "Princoj sen kronoj", kiun li aperigis en la "Vita" (Germana eldonejo, Berlin-Charlottenburg). Laŭ la ĉefa persono en tiu-ĉi libro "Richard Frey", la ligo ricevis sian eble por kelkaj homoj iomete strangan nomon, pri kiu oni jam multe diskutadis. Oni elektis ĝin, ĉar vorto, kiu precize signas la celon de la ligo, ne ekzistas. La Freyligo ja estas kulturligo, sed la specialan manieron de ĝia kulturo ne povas esprimi iu ajn vorto. Ĝi estas "ligo de la plejbona ordigo por plejebla libereco de personeco". Ĝia kulturo ne celas kiel eble plej grandan amasigon de posedaĵoj, la plej ruzan fabrikadon de terurigaj armiloj. Ne nur por la superaj klasoj de l' homoj ĝi promesas feliĉon; ĝi klopodas al feliĉo por ĉiuj: *Por ĉiuj liberecon, ĝojon kaj pacon!* Oni esperas ke ĉiuj, kiuj konatiĝis kun la spirito de l' Freyligo, baldaŭ sentos la specialan propran sencon de la Freykulturo, kiel nun ĉiu scias, kion signifas la vortoj "ŝtato" aŭ "eklezio".

Por informi sin detale pri la Freyregno, oni legu nepre la nomatan plej gravan libron "Princoj sen kronoj", poste la pli sciencajn "Fundamentojn" al tiu-ĉi libro. Ankaŭ el la malgranda kajero "La vojo al libereco kaj feliĉo", kiun eldonis la Germana Freyligo, oni ricevas klaran bildon de tiu-ĉi kulturorganizaĵo. La gazeto "Freygeist" (Freyspirito), aperanta en Dresden, kaj precipe la oficiala ligoĵurnalo "Freytum, der Geist des neuen Reiches" (Freyeco, la spirito de la nova regno), aperanta en Berlin, raportas pri la laboroj kaj sukcesoj de la Freygrupoj, kiuj jam nun ekzistas en multaj urboj. Ili enhavas gravajn artikolojn pri kulturaj kaj organizaj problemoj.

Kiu nun en tiuj-ĉi libroj kaj gazetoj legas frazojn kiel la jenan: "La Freyregno servas al la pacigo inter la popoloj kaj al la mildigo de la kontraŭoj", tiu ĉi certe memoras pri nia Esperanta interna ideo, kiu havas la saman celon.

Sed la Esperantisto batalas nur ĝenerale por interkonsento de la popoloj. La Freyligo montras al ni la bazon, la spiritan kaj realan enhavon de tiu-ĉi interkonsento, kaj per tio ĝi vidigas nin klare la manieron de la antaŭenirado, la vojon al la alta celo.

Oni ne pensu, ke la Freyligo eble nur estas provo, realigi la Esperantistan internan ideon. Ĝi estas tute memstara fondaĵo, kiu havas krom la priparolita celo ankoraŭ tute aliajn gravegajn taskojn.

La plej atentinda diferenco inter Esperantismo kaj Freyligo estas, ke la laborkampo de la Freyligo unue kaj ĉefe kuŝas en la unuopaj landoj. La Freypenso estu antaŭ ĉio kvazaŭ la interna ideo por samlandanoj. Pro tio estas eble, ke ankaŭ la rifuzantoj de la Esperanta interna ideo povas esti bonaj kaj fervoraj Freyliganoj. Ne nur la diversaj popoloj interkompreniĝu. Antaŭe kunlaboru pace, konsenteme kaj amike la kulturvolemaj homoj en la unuopaj ŝtatoj. En la programa libro de la Freyligo ni legas pro tio ofte la tute ne superfluan admonon: "Memoru ĉiam pri la diverseco de la homoj!" "Pripensu la diversecon rilate al la korpo, la spirito, la intelekto, la animo. Ĝi estu la kuniga, almenaŭ neniam la disiga kaŭzo. Pli bone vi komprenos la pens- kaj agmanieron de la aliuloj". Precipe oni sekvu la ĉefan postulon de la Freyliganeco: "Konvinkite, ke la kerno (la karaktero) de homo estas bona, rigardu ĉion, kio eble ĝenas vin, kiel malgravan eksteraĵon! Ĉiam denove devigu vin, konsideri la plej malatentatajn kaj ofte plej gravajn diversecojn--de la momentaj cirkonstancoj, de la sento, de la penso, de la atento kaj de mil malgrandaj hazardoj!" Se la plejmulto da nacianoj agos laŭ tiu principo, estos eble, ke la diversaj klasoj komprenos sin reciproke kaj pace kunlaboros por la komuna bonfarto, kiel la dua paragrafo de la Freyliga statuto postulas.

Tiu-ĉi celo de la kulturlaboro estas atingota en la Freyligo per la organizo. En tiu fakto ni ekkonu la duan gravan diferencon inter Esperantismo kaj Freyligo. La organizo de la Esperantistaro estas tute nekompleta, en la Freyligo la organiza laboro estas la plej grava tasko. Similecon oni ja ankaŭ povas konstati en tiu-ĉi rilato: Ambaŭ, la Esperantistoj kaj la Freyliganoj evitas nepre en siaj grupaj kunvenoj la politikajn kaj religiajn disputojn. La Freyligo volas esti kroma organizaĵo apud la ŝtata kaj la eklezia. Ĝi volas esti ordo en la vivcirkonstancoj, "en kiu la homo ne estas regnano, religiano aŭ iel markata aŭ envicigata estaĵo, sed nur libera persono." Ĝi tute ne volas anstataŭi la devigan ŝtatan organizon, kiu ĉiam estos necesa, por ŝirmi la bonajn kaj pacemajn homojn kontraŭ la malbonuloj kaj perfortemuloj.

La Freyligo esperas, materiale kaj spirite helpi la indajn personojn per sia libervola organizo de ĉiuj privataj bonfartceladoj. Ĝi ebligos la evoluon de personecaj karakteroj, kiuj distingiĝas per bonkoreco, per intelekteco, libera de antaŭjuĝoj, kaj per honesta malprofitema volo. En la tuta Freyregno kiel en la malgrandaj Freygrupoj nur valoru la libera homeco kaj la estimo de la personeco. Tiumaniere la Freyligo servos al la nun ofte aŭdata postulo: Liberan vojon por la taŭguloj! Kaj interesaj ekzemploj en la libro "Princoj sen kronoj" montras evidente, kiel la Freyorganizo povos malhelpi malhonestajn agojn de iu malŝatinda komercanto, oficisto k. c.

Por elekto de la plej taŭgaj homoj, kiuj estas indaj, fariĝi gvidantoj, prezidantoj, eĉ princoj en la Freyligo, Heinrich Nienkamp eltrovis tute novan sistemon: En la urboj fondiĝas Freysocietoj de proksimume po dudek personoj. Ĉiu grupo elektas la plej indan membron kiel prezidanton. Dek tiaj prezidantoj formas distriktan Freysocieton. Dek estroj de distriktoj kunlaboras en provinciala Freygrupo, kaj dek provincialaj Freyprezidantoj elektas en landkomitato Freyprincon el sia rondo. Ĉiuj Freyprincoj unuiĝas al plej alta "Mond-Freyestraro." Eble en la estonta tempo ni eĉ povas saluti la plej eminentan homon kiel "Freyreĝon". Ĉiu prezidanto en iu ajn grupo, kiu post la daŭro de sia ofico ne estas suprenelektata en la sekvantan pli altan Freygrupon, ree fariĝas simpla membro de sia urba Freygrupo. Per tiu-ĉi leĝo oni zorgas por ĉiama renovigado de la membraro, kaj oni atingas, ke nur la plej eminentaj personoj akiras la plej altajn oficojn. Oni komparu tiun-ĉi elektmanieron kun niaj kutimaj ŝtataj elektoj kaj iliaj malŝatindaj antaŭbataloj. En la Freyligaj elektoj ne sukcesos la parollertuloj kaj la riĉuloj, sed nur la plej bonaj karakteroj.

La unuopaj malgrandaj Freysocietoj povas alpreni ian realan programon laŭ siaj interesoj kaj deziroj--kiel la esperantistaj grupoj sekvas la plej diversajn celojn. La programoj de la unuopaj unuiĝoj nur nepre ne devas kontraŭstari al la Freycelo: Liberecon, ĝojon, pacon por ĉiuj! La Freyligo kunigas nur la unuopajn kulturvolemajn personojn kaj precipe ankaŭ jam ekzistantajn kulturunuiĝojn. Ili ĉiuj subtenu la Freyligajn celadojn. Sed ili ankaŭ havos mem grandan utilon per la kunligo kun la aliaj Freysocietoj: Per tiu-ĉi organizo unu kulturligo helpas la alian, gajnas pli grandan efikon kaj enfluon, precipe al la ŝtataj estraroj kaj konsilantaroj.

Tre rimarkinda novaĵo estas, ke la Freyligo kiel gravan kulturilon ankaŭ uzas la monon. Ĝi ne estu nur la malbona mamono, de kiu devenas la malfeliĉo de l' homaro. La mono mem estas ne malbona, sed neŭtrala aĵo. La Freyligo servigas ĝin al kulturceloj. En la libro "Princoj sen kronoj" la monproblemo estas solvita facile per grandega donaco de la miliardulo "Frey", sed en la reala mondo la financa problemo estas ankaŭ por la Freyligo la plej malfacila. Oni provas kolekti la necesan monhavaĵon--por subteni indajn personojn kaj por akceli kulturpenojn--per libervolaj donacoj, precipe per komercaj entreprenoj de la jam ekzistanta "Ligilo", estontatempe ankaŭ per kulturimposto, kiun jam Nienkamp proponas en sia libro.

Ankaŭ koncerne la financajn malhelpaĵojn montriĝas ĉe la Freymovado cirkonstancoj similaj kiel ĉe la Esperantismo, precipe en la komencaj jaroj, kiam en ambaŭ nur malmultaj homoj devas batali por la ideala tasko. Sed persistemo, idealista kredo, forto kaj oferemo helpos al ambaŭ de venko al venko.

Kiam en la unuopaj landoj plejeble multaj grupoj intense kaj mallaciĝante laboros, la Freyligaj klopodoj celos ankaŭ trans la limojn de l' ŝtatoj. Esperanto kaj Freyligo helpos tiam unu la alian fervore. Kiel Freylingvo Esperanto disvastiĝos inter la plej gravaj homoj. Ĉie la Freygrupoj subtenos la Esperantan movadon, kaj per tio la verko de nia majstro D-ro Zamenhof rapide sukcesos. Kaj reciproke la plej bonaj Esperantistoj estos la fervoraj subtenantoj por la akiro de Freyligaj celoj.--Ĉu tiu samideano ne estas prava, kiu en sia memorparolado D-ron Zamenhof nomis "Princo sen krono?" Ĉu Zamenhof ne estus la plej inda membro de la Freyligo? Ĉu en la estontaj tempoj la Freyregno ne povas fariĝi la vera *Esperantujo*, pri kiu ni volonte revas kaj parolas?

Amikaj koroj plenigas la mondon. Lando floranta jam estas trovata, Esperantujo ĝi estas nomata.

Certe ne estas hazardo, ke sur la Freyliga gazeto apud la piramido--la simbolo de la organiza penso--ankaŭ brilas la kvinradia stelo, ke la Freykajeroj montras la verdan koloron, la koloron de la espero. "D-ro Esperanto", pseŭdonima nomo de Zamenhof, kaj "Frey", la fantazia nomo en la Nienkampa libro, ili ambaŭ estos por multaj homoj same estimataj.

Kune akcelos la internaciaj Frey- kaj Esperantogrupoj la interkonsenton de la popoloj, kiun nun ankaŭ la Germana konstitucio starigas kiel celon de ĉiu lerneja laboro. En la Freyregno oni sufiĉe konsideros la diversecon de la popoloj, ŝatos kaj subtenos la speciale naciajn kapablojn kaj fortojn. La Freyprincoj, elektataj per la plej bona elektmaniero, la plej liberaj, nedependaj, la plej noblaj homoj de ĉiuj popoloj, povos esti la vera estraro de la estonta "Interpopola Ligo."

Ankaŭ en la Freyregno oni kantos entuziasmigite kun Zamenhof:

En la mondon venis nova sento, Tra la monda iras forta voko; Per flugiloj de facila vento Nun de loko flugu ĝi al loko!--

Nia diligenta kolegaro En laboro paca ne laciĝos, Ĝis la bela sonĝo de l' homaro Por eterna ben' efektiviĝos!

Certe ni scias: la celo estas malproksima, malfacila la vojo, grandaj la necesaj oferoj! Tamen ni esperos! Ni ne laciĝos en la paca batalo! Eĉ se la celo nur parte estos atingebla, la penadoj ne estos vanaj, sed kondukos nin antaŭen kaj supren. Pro tio: Legu la belegan libron "Princoj sen kronoj!" Fondu Freygrupojn! Aranĝu en ili Esperantokursojn! La Esperantosocietoj aliĝu al la Freyligo! Ambaŭ per tio vivos, floros, kreskos: Esperanto kaj Freyligo!

PRI LA LINGVAJ RESPONDOJ DE DOKTORO ZAMENHOF.

(WALTER LIPPMANN.)

Esperanto estas _simpla_ kaj facile lernebla. Neniu prudenta homo dubas tiun fakton. Tamen "_lingvo_" estas formaĵo tiom komplika, ke tiu simpleco de Esperanto povas esti nur relativa: Esperanto estas _pli_ simpla, eĉ _multe_ pli simpla, _ol_ la naciaj lingvoj de la kulturpopoloj. Absolute rigardate Esperanto estas _lingvo_, kaj kiel ĉiu alia lingvo ĝi havas la taskon esprimi ĉion, kion la spirito de ĝiaj uzantoj ampleksas. Sed la uzantoj de Esperanto estas anoj de preskaŭ ĉiuj nacioj de l' mondo. Jam el tio rezultas, ke Esperanto kiel lingvo _universala_ ne povas esti simpla en tiu senco, ke en ĝi--simile, kiel en iu sovaĝula lingvo--mankas la rimedoj por esprimi malpli simplajn ideojn. Kontraŭe la vera--relativa--simpleco de Esperanto konsistas (precipe) en tio, ke ĝi evitas la nenecesajn fonetikajn, vortformajn kaj sintaksajn lingvorimedojn, kiajn oni trovas abunde en naturaj idiomoj[12]. Ne konsiderante ĉi tiun kvazaŭ limigitan simplecon, ni povas diri, ke Esperanto estas esence subigita al la samaj leĝoj, kiel la naturaj lingvoj. Do oni ne rajtas miri pri tio, ke ankaŭ en Esperanto ekzistas "malfacilaĵoj". Esperanto havas eĉ malfacilaĵojn, kiaj estas ne troveblaj en la naturaj lingvoj[13].

La vortradikoj kaj la leĝoj de Esperanto estas ja rapide lerneblaj. La Fundamento prezentas ilian minimumon. Tamen neniu serioze asertos, ke tiu minimumo sola sufiĉas por igi nian lingvon kapabla plenumi sian vastampleksan taskon. Restas ankoraŭ multaj duboj, multaj demandoj postulantaj respondon. Pli malpli helpas la vortaroj (precipe Kabe), la nacilingvaj gramatikoj (Aymonnier, Velten k. a.), libroj prilingvaj (Fruictier, Saussure) kaj artikoletoj kaj respondoj en gazetoj. Sed la valoro de tiuj helpiloj estas limigita, ĉar ili estas verkoj de iaj privataj personoj, kiuj--kiom ajn grandaj estas iliaj meritoj pri nia afero--tamen ne havas aŭtoritaton superan. Kontraŭe ne ekzistas persono havanta pli grandan aŭtoritaton ol la kreinto de nia lingvo. _Li_ decidis pri la _fundamentaj_ leĝoj, do neniu alia estis pli ol li destinita kaj taŭga decidi ankaŭ pri ĉiuj necesiĝantaj kromaj reguloj. Li estis la unua, la plej sperta, la plej aŭtoritata Esperantisto: la "Majstro" de la lingvo. Do estis per si mem kompreneble, ke ĉiutempe Esperantistoj informon serĉantaj sin turnis al D-ro Zamenhof. Supozeble li respondis kelkajn tiajn lingvajn demandojn en privataj leteroj, kiuj estas nun malfacile troveblaj. Unu tia letero, eble la plej interesa kaj plej bela: la letero pri la deveno de Esperanto, sendita al s-ro N. Borovko, publikiĝis[14], sed ĉiuj (?) aliaj estas nekonataj de la Esperantistaro.

Mi mem ricevis scion nur pri du prilingvaj korespondoj de D-ro Zamenhof, nome 1. pri unu karto, sendita la 8. X. 1910 al s-ro Max Butin (Godesberg), en kiu li deklaris, ke "vip_u_ro" en la Fundamenta Vortaro estas preseraro anstataŭ "vip_e_ro", kaj 2. pri diversaj respondoj donitaj al s-ro Richard Sharpe (Torquay). Tiu samideano sendis en la jaro 1913 al D-ro Zamenhof aron da demandoj en tia formo, ke li bezonis respondi per nur malmultaj vortoj. Jen ekzemploj el tiu korespondo:

DEMANDOJ DE S-RO SHARPE)

Ne diru "du kaj duono horojn poste", sed "du kaj duonon horojn poste".

Ne diru "kelke da ni, multe da ili", sed diru "kelkaj el ni, multaj el ili".

Ne diru "mi prosperis fari", sed "prosperis al mi fari" aŭ "mi sukcesis fari".

Kion vi preferas: "Lisbono" aŭ "Lisabono"?

RESPONDOJ DE D-ro ZAMENHOF)

_Mi preferus: "du kaj duonon da horoj poste"._

_Dependas de la senco._

_Bone._

_"Lisbono" ŝajnas al mi preferinda._

En egala maniero D-ro Zamenhof donis klarigojn pri la signifo de la vortoj "_konsideri_", "_propre_" k. a., pri la uzo de la _refleksiva pronomo_ en specialaj kazoj, esprimis sian preferon por la formoj "_asociito_" anstataŭ "asociinto", "_transloĝiĝi_" anstataŭ "transloĝi", "_en estonta tempo_" aŭ "en la estonteco" anstataŭ "estonte", "_en la direkto_" anstataŭ "en la direkton" k. t. p.

Krom tio D-ro Zamenhof esprimis sian aprobon al la (dekunu) diversaj prilingvaj konsiloj, kiujn s-ro Sharpe estis doninta en sia libro: Travivaĵoj de Ro. Ŝo. London 1913, pĝ. 90-93. Do oni rajtas rigardi ankaŭ tiujn konsilojn kiel Zamenhofajn almenaŭ laŭ ilia enhavo, tiom pli, ĉar kelkaj el ili estas bazitaj sur la Zamenhofa lingvo-uzo, kaj kelkaj eĉ nur reatentigas pri tio, kion D-ro Zamenhof mem estis jam aliloke dirinta. El tiuj Sharpe-aj konsiloj mi citas kiel precipe rimarkindajn (mallonge): Oni preferu "_renkonte_" kaj "_returne_" al "renkonten" kaj "returnen"; evitu "_ajn_" post "iu, ia, ..." kaj la akuzativon post "_ĉe_"; diru "_same kiel_" (ne "ol") kaj "_nenio krom_" (ne "ol"); ne uzu "_sugestii_" en la senco de "proponi, rekomendi, konsili".--

Kompreneble D-ro Zamenhof donis lingvajn konsilojn ankaŭ _parole_. Ekzemple s-ino Marie Hankel (Dresden), kiu ŝipveturis en la societo de D-ro Zamenhof post la Washington-a kongreso hejmen al Eŭropo, rakontas[15]: Tre ofte, kiam oni lin iel demandis, li respondis: "_Vi povas uzi ambaŭ esprimojn, ambaŭ estas ĝustaj_". "_Viaj frazoj kaj diraĵoj estu ĉiam tre facile kompreneblaj, elektu ĉiam la plej simplan, la plej klaran esprimon_". "_La lingvo estu facila_", ĉi tion li ofte ripetis. Unu fojon mi diris, ke oni povas eviti la tro oftan uzadon de "aj" kaj "oj". "_Kial do_", li diris, "_aj_" _kaj_ "_oj_" _estas ja belaj_". Alian fojon li diris, ke _oni ne ĝenu uzi la saman vorton dufoje en la sama frazo_. "_Vi estas tute libera, vi povas vin esprimi tiel aŭ tiel._ Mi kutime uzas ĉi tiun formon". Tamen li tre rekomendis legadon de la verkoj "de la aŭtoro de Esperanto", kiel modeste li diris.--Foje li ankaŭ diris, ke _li_ ĉiam _metas la pli pezan vorton al la fino_: "Mi al li donas la libron" kaj ne "_Mi donas la libron al li_". _Belsoneco_ ĉiam devas esti atentata. Al nekutima vorto oni facile alkutimiĝas. Kiam oni la unuan fojon aŭdas: "familio", "internacia", oni sentas kvazaŭ vangofrapon, baldaŭ oni alkutimiĝas, nun oni sentus vangofrapon aŭdante la malon". "Oni ne traduku senvalorajn libretojn".--Demandite pri taŭga nomo por la "_Mono_-sistemo" (Sistemo de normoj por egalaj formatoj de presaĵoj), li proponis "_monoa sistemo_". Pri la eblo proponi ŝanĝojn en nia lingvo, li diris: "_Mi ne povas antaŭvidi la estontecon, mi ne volas min kateni. Certe mi nenion ŝanĝos sen la Akademio, la Lingva komitato kaj la Esperantistaro_". Li ĉiam citis la Esperantistaron kiel samrajtan juĝanton de lingvaj aferoj.--D-ro Zamenhof tre deziras, ke _oni pli uzu, aĉetu kaj konu la Fundamenton_; ĉiu Esperantisto posedu ĉi tiun gravan libron.--Laŭ la deziro kaj la opinio de la Majstro _ĉiu lernolibro havu sur la unuaj paĝoj la 16 regulojn de la Fundamento_, la cetero estu nur komentario de tiuj ĉi reguloj. Nur la 16 reguloj estu la oficiala parto, la komentario estu privata laboro.--_Nia lingvo ĉiam devas esti simpla kaj facila._--La Majstro bone sciis, ke la vorttrezoro devas ĉiam kreski. Li aprobas la enkondukon de novaj vortoj, se ili estas necesaj. Nur _se jam taŭga vorto ekzistas, oni ne enkonduku novan esprimon por la sama aŭ simila ideo_. Iun danĝeron la Majstro ne vidas en la enkonduko de novaj vortoj. Li opinias, ke malbonaj kaj ne taŭgaj vortoj baldaŭ malaperos, nur la bonaj restos.--Ankaŭ neologismon oni povas enkonduki. Tiu "_oni_" kompreneble estas la Akademio kaj la Lingva Komitato".--

Oni vidas, ke tiuj diroj de D-ro Zamenhof estas interesaj kaj parte ankaŭ gravaj de Esperantolingva vidpunkto. Estas tre dezirinde, ke *ĉiuj tiaj lingvaj konsiloj*--parolaj kaj skribaj--estu *kolektataj kaj konigataj* al la Esperantistaro. Volante helpi la efektivigon de tia projekto, mi uzas ĉi tiun okazon por peti ĉiujn samideanojn, kiuj posedas leterojn de D-ro Zamenhof aŭ interparolis kun li pri lingvaj aferoj, ke ili sendu *ekzaktajn* kopiojn de liaj manuskriptoj aŭ detalajn raportojn pri liaj diroj al la _Saksa Esperanto-Instituto_ (Leipzig, Johannisplatz 3) aŭ al _mi_ (Leipzig, Tauchaer Str. 10).--

Kiom ajn gravaj estas tiuj lingvaj konsiloj donitaj al unuopaj personoj, ili estas ege superataj per la naŭdek lingvaj respondoj, kiujn D-ro Zamenhof aperigis en diversaj Esperantogazetoj. Ĝuste ekkonante, ke liaj konsiloj devas maltrafi sian plej gravan celon: forigi la dubojn de _ĉiuj_--se ili ne estas komunikataj al ĉiuj--, li jam en la jaro 1889 komencis _publikigi_ siajn lingvajn informojn en la tiam sola Esperanto-gazeto "La Esperantisto" (Nürnberg). Por la Lingvaj Respondoj el tiu komenca epoko de Esperanto estas karakterize, ke ili grandparte traktas aferojn, pri kiuj hodiaŭ jam neniu iom progresinta Esperantisto dubus. Tiutempe, kiam mankis al la lingvo ĉiu tradicio, kreota nur per multjara uzado, oni povis ankoraŭ diskuti demandojn, kiaj ekzemple: la anstataŭigon de la supersigno (^) per _h_ aŭ returnita apostrofo (‘), la elparolmanieron de _aŭ_, _aj_, _oj_ ktp., la aplikokazojn de l' akuzativo, la diferencon inter _kiu_ kaj _kia_. Strangaj teoriuloj povis ankoraŭ elvoki longajn artikolojn por la defendo de la akcentregulo kaj de la vorto "kaj".--Nun oni, t. e. la plimultego de la Esperantistoj, havas pli multe da respekto al la _vivanta_ lingvo, kiu tia, _kia ĝi estas_, pruvis sian taŭgecon. Multe pli ol tiam ridindigus sin hodiaŭ iu, kiu dirus, ke li volas ellerni nian lingvon nur kun la kondiĉo, ke oni faru en ĝi ian ŝanĝon laŭ lia persona bontrovo aŭ nacia ambicio. La Esperantomovado estas jam delonge sufiĉe forta por povi senbedaŭre rezigni je tiaj kuriozuloj.--Tamen ankaŭ hodiaŭ ni aŭdas ankoraŭ en kaj apud niaj vicoj la logantajn vokojn de la reformemuloj. Al ili D-ro Zamenhof parolis precipe en tiuj unuaj Lingvaj Respondoj bonegajn vortojn instruajn. Tute aktualaj estas tiuj defendoj de nia lingvo kontraŭ la ambiciaj aspiroj de tiuj personoj, kiuj "rigardas nian aferon de punkto de vidado pure persona". En tiuj _polemikaj_ Respondoj, per kiuj li batalas por la fundamentaj principoj de lingvo internacia, ekfulmas la kaŝita energio de la alie tiel kvieta, sinretenema scienculo. Akre, klare kaj konvinke li pruvas la absurdecon de la pseŭdosciencaj kritikoj kaj montras la _ĝustan_ vojon de _sana_ evoluo.--_Dudeknaŭ_ Lingvajn Respondojn li publikigis en "La Esperantisto"[16] dum la jaroj 1889 ĝis 1893. [En la jaro 1895 "La Esperantisto" ĉesis aperi.]

